Esperanto(i)
15 Kaj li faris antaux la domo du kolonojn, havantajn la longon de tridek kvin ulnoj, kaj la kapitelo supre havis kvin ulnojn.
16 Kaj li faris cxenojn en la plejsanktejo kaj metis ilin sur la supron de la kolonoj; kaj li faris cent granatojn kaj metis ilin sur la cxenojn.
17 Kaj li starigis la kolonojn antaux la templo, unu dekstre kaj unu maldekstre; al la dekstra li donis la nomon Jahxin, kaj al la maldekstra la nomon Boaz.