1 CXar Kristo do suferis en la karno, vi ankaux armu vin per la sama intenco; cxar la suferinto en la karno apartigxis de pekoj;
1 Peter 4:1 Cross References - Esperanto
Isaiah 1:16
16 Lavu vin, purigu vin; forigu la malbonon de viaj faroj antaux Miaj okuloj, cxesu malbonagi.
Ezekiel 16:41
41 Kaj ili forbruligos viajn domojn per fajro, kaj faros al vi jugxon antaux la okuloj de multaj virinoj; kaj Mi cxesigos vian malcxastadon, kaj vi ne plu donos donacojn.
Romans 6:2
2 Nepre ne! CXu ni, kiuj mortis al peko, ankoraux vivus en gxi?
Romans 6:7
7 cxar tiu, kiu mortis, estas pravigita pri peko.
Romans 6:11
11 Tial ankaux vi vin kalkulu mortintoj al peko, sed vivantoj al Dio en Kristo Jesuo.
Romans 13:12-14
12 La nokto jam finigxas, kaj la tago alproksimigxas; ni demetu do la farojn de mallumo kaj surmetu la armilojn de lumo.
13 Ni iradu dece, kiel en la tago, ne en dibocxado kaj drinkado, nek en volupto kaj senbrideco, nek en malpaco kaj jxaluzo.
14 Sed surmetu la Sinjoron Jesuo Kristo, kaj ne sekvu la intencojn de la karno al voluptoj.
Galatians 2:20
20 Kun Kristo mi krucumigxis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi.
Galatians 5:24
24 Kaj tiuj, kiuj apartenas al Kristo Jesuo, jam krucumis la karnon kun gxiaj pasioj kaj voluptoj.
Ephesians 6:13
13 Tial prenu al vi la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu rezisti en la malbona tago, kaj, farinte cxion, stari.
Philippians 2:5
5 Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis ankaux en Kristo Jesuo,
Colossians 3:3-5
Hebrews 4:10
10 CXar tiu, kiu venis en sian ripozejon, ankaux mem ripozas de siaj faroj, kiel Dio de Siaj.
Hebrews 12:3
3 CXar pripensu tiun, kiu suferis tian kontrauxdiradon de pekuloj kontraux li, por ke vi ne lacigxu kaj ne malfortigxu en viaj spiritoj.
1 Peter 3:18
18 CXar Kristo ankaux unufoje suferis pro pekoj, justulo pro maljustuloj, por ke li nin konduku al Dio; mortigite en la karno, sed vivigite en la spirito;