3 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux la Izraelidoj, kaj Li transdonis ilin en la manon de HXazael, regxo de Sirio, kaj en la manon de Ben-Hadad, filo de HXazael, por la tuta tempo.
2 Kings 13:3 Cross References - Esperanto
Leviticus 26:17
17 Kaj Mi turnos Mian vizagxon kontraux vin, kaj vi falos antaux viaj malamikoj, kaj regos vin viaj malamantoj, kaj vi kuros, kiam neniu pelos vin.
Deuteronomy 4:24-27
24 CXar la Eternulo, via Dio, estas fajro konsumanta, Dio severa.
25 Se vi naskos filojn kaj filojn de filoj, kaj, longe vivinte sur la tero, vi malcxastigxos kaj faros skulptitan figuron de io kaj faros malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, via Dio, kolerigante Lin:
26 mi atestigas al vi hodiaux la cxielon kaj la teron, ke vi rapide pereos de sur la tero, por kies ekposedo vi transiras Jordanon; ne longe vi logxos sur gxi, sed vi estos ekstermitaj.
27 Kaj la Eternulo dissemos vin inter la popoloj, kaj vi restos en malgranda nombro inter la popoloj, al kiuj la Eternulo vin foririgos.
Deuteronomy 28:25
25 Frapos vin la Eternulo antaux viaj malamikoj; per unu vojo vi eliros al ili, kaj per sep vojoj vi forkuros de antaux ili; kaj vi estos terurilo por cxiuj regnoj de la tero.
Judges 2:14
14 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de rabistoj, kiuj prirabis ilin, kaj Li vendis ilin en la manojn de iliaj malamikoj cxirkauxe; kaj ili ne povis plu sin teni antaux siaj malamikoj.
Judges 3:8
8 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de Kusxan-Risxataim, regxo de Mezopotamio; kaj la Izraelidoj servis al Kusxan-Risxataim dum ok jaroj.
Judges 10:7-14
7 Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de la Filisxtoj kaj en la manojn de la Amonidoj.
8 Kaj ili premadis kaj turmentadis la Izraelidojn de tiu jaro dum dek ok jaroj, cxiujn Izraelidojn, kiuj estis transe de Jordan en la lando de la Amoridoj, kiu estas en Gilead.
9 Kaj la Amonidoj transiris Jordanon, por militi ankaux kontraux Jehuda kaj Benjamen kaj la domo de Efraim; kaj Izrael estis tre premata.
10 Tiam ekkriis la Izraelidoj al la Eternulo, dirante:Ni pekis antaux Vi, cxar ni forlasis nian Dion kaj servis al la Baaloj.
11 Kaj la Eternulo diris al la Izraelidoj:Mi savis ja vin de la Egiptoj kaj de la Amoridoj kaj de la Amonidoj kaj de la Filisxtoj.
12 Kaj la Cidonanoj kaj Amalekidoj kaj Maonidoj premis vin, kaj vi kriis al Mi, kaj Mi savis vin el iliaj manoj;
13 kaj tamen vi forlasis Min kaj servis al aliaj dioj; tial Mi ne plu helpos vin.
14 Iru kaj kriu al la dioj, kiujn vi elektis; ili helpu vin en la tempo de via mizero.
1 Kings 19:17
17 Kaj estos, ke kiu savigxos de la glavo de HXazael, tiun mortigos Jehu; kaj kiu savigxos de la glavo de Jehu, tiun mortigos Elisxa.
2 Kings 8:12-13
12 HXazael diris:Kial mia sinjoro ploras? Tiu respondis:CXar mi scias, kian malbonon vi faros al la Izraelidoj:iliajn fortikajxojn vi forbruligos, iliajn junulojn vi mortigos per glavo, iliajn sucxinfanojn vi frakasos, kaj iliajn gravedulinojn vi disfendos.
13 HXazael diris:Kio estas via servanto, la hundo, ke li faru tiun grandan faron? Kaj Elisxa diris:La Eternulo montris al mi, ke vi estos regxo de Sirio.
2 Kings 12:17
17 En tiu tempo ekiris HXazael, regxo de Sirio, kaj ekmilitis kontraux Gat kaj venkoprenis gxin; kaj HXazael intencis iri kontraux Jerusalemon.
2 Kings 13:22
22 HXazael, regxo de Sirio, premis la Izraelidojn dum la tuta vivo de Jehoahxaz.
2 Kings 13:24-25
24 HXazael, regxo de Sirio, mortis, kaj anstataux li ekregxis lia filo Ben-Hadad.
25 Kaj Jehoasx, filo de Jehoahxaz, prenis returne el la mano de Ben-Hadad, filo de HXazael, la urbojn, kiujn li milite prenis el la mano de lia patro Jehoahxaz. Tri fojojn Joasx venkobatis lin kaj reprenis la urbojn de Izrael.
Isaiah 10:5-6
Hebrews 12:29
29 cxar nia Dio estas fajro konsumanta.