2 Kings 15 Cross References - Esperanto

1 En la dudek-sepa jaro de Jerobeam, regxo de Izrael, ekregxis Azarja, filo de Amacja, regxo de Judujo. 2 Li havis la agxon de dek ses jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj kvindek du jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehxolja, el Jerusalem. 3 Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Amacja. 4 Nur la altajxoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj. 5 La Eternulo frapis la regxon, kaj li farigxis lepra gxis la tago de sia morto, kaj li logxis en izolita domo. Kaj Jotam, filo de la regxo, estis cxefo de la domo kaj regis la popolon de la lando. 6 La cetera historio de Azarja, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. 7 Kaj Azarja ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jotam. 8 En la tridek-oka jaro de Azarja, regxo de Judujo, Zehxarja, filo de Jerobeam, farigxis regxo super Izrael en Samario, kaj li regxis ses monatojn. 9 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kiel faradis liaj patroj; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon. 10 Kontraux li faris konspiron SXalum, filo de Jabesx, kaj frapis lin antaux la popolo kaj mortigis lin kaj ekregxis anstataux li. 11 La cetera historio de Zehxarja estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael. 12 Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris al Jehu, nome:Viaj filoj sidos sur la trono de Izrael gxis la kvara generacio. Tiel farigxis. 13 SXalum, filo de Jabesx, farigxis regxo en la tridek-nauxa jaro de Uzija, regxo de Judujo. Kaj li regxis unu monaton en Samario. 14 Kaj iris Menahxem, filo de Gadi, el Tirca, kaj venis en Samarion kaj frapis SXalumon, filon de Jabesx, en Samario, kaj mortigis lin kaj ekregxis anstataux li. 15 La cetera historio de SXalum, kaj lia konspiro, kiun li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael. 16 Tiam Menahxem frapis Tifsahxon, kaj cxion, kio estis en gxi, kaj gxian regionon, komencante de Tirca, pro tio, ke gxi ne malfermis al li la pordegon. Kaj li mortigis cxiujn gxiajn gravedulinojn, disfendinte ilin. 17 En la tridek-nauxa jaro de Azarja, regxo de Judujo, Menahxem, filo de Gadi, farigxis regxo super Izrael, kaj li regxis dek jarojn en Samario. 18 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; dum sia tuta vivo li ne deturnis sin de cxiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon. 19 Pul, regxo de Asirio, venis en la landon. Kaj Menahxem donis al Pul mil kikarojn da argxento, por ke li helpu lin, por fortikigi la regxecon en lia mano. 20 Kaj Menahxem impostigis la argxenton sur Izrael, sur cxiuj ricxuloj, sur cxiu po kvindek sikloj da argxento, por doni al la regxo de Asirio. Kaj la regxo de Asirio iris returne kaj ne restis tie en la lando. 21 La cetera historio de Menahxem, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael. 22 Menahxem ekdormis kun siaj patroj; kaj anstataux li ekregxis lia filo Pekahxja. 23 En la kvindeka jaro de Azarja, regxo de Judujo, Pekahxja, filo de Menahxem, farigxis regxo super Izrael en Samario, kaj li regxis du jarojn. 24 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon. 25 Kaj faris kontraux li konspiron Pekahx, filo de Remalja, lia altrangulo, kaj frapis lin en Samario, en la salono de la regxa domo, kune kun Argob kaj Arje, kaj kun li estis kvindek viroj el la Gileadanoj. Kaj li mortigis lin kaj ekregxis anstataux li. 26 La cetera historio de Pekahxja, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael. 27 En la kvindek-dua jaro de Azarja, regxo de Judujo, Pekahx, filo de Remalja, farigxis regxo super Izrael en Samario, kaj li regxis dudek jarojn. 28 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon. 29 En la tempo de Pekahx, regxo de Izrael, venis Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj prenis Ijonon, Abel-Bet-Maahxan, Janoahxon, Kedesxon, HXacoron, Gileadon, Galileon, la tutan landon de Naftali; kaj forkondukis ilin en Asirion. 30 Hosxea, filo de Ela, faris konspiron kontraux Pekahx, filo de Remalja, kaj frapis lin kaj mortigis lin, kaj ekregxis anstataux li en la dudeka jaro de Jotam, filo de Uzija. 31 La cetera historio de Pekahx, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael. 32 En la dua jaro de Pekahx, filo de Remalja, regxo de Izrael, ekregxis Jotam, filo de Uzija, regxo de Judujo. 33 Li havis la agxon de dudek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jerusxa, filino de Cadok. 34 Li agadis bone antaux la Eternulo; li agadis tiel same, kiel agadis lia patro Uzija. 35 Sed la altajxoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj. Li konstruis la supran pordegon cxe la domo de la Eternulo. 36 La cetera historio de Jotam, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. 37 En tiu tempo la Eternulo komencis sendadi sur Judujon Recinon, regxon de Sirio, kaj Pekahxon, filon de Remalja. 38 Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxaz.

2 Kings 14:16-17

16 Kaj Jehoasx ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario kun la regxoj de Izrael. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jerobeam. 17 Kaj Amacja, filo de Joasx, regxo de Judujo, vivis post la morto de Jehoasx, filo de Jehoahxaz, regxo de Izrael, ankoraux dek kvin jarojn.

2 Kings 14:21

21 Kaj la tuta Juda popolo prenis Azarjan, kiu havis la agxon de dek ses jaroj, kaj faris lin regxo anstataux lia patro Amacja.

2 Kings 15:8

8 En la tridek-oka jaro de Azarja, regxo de Judujo, Zehxarja, filo de Jerobeam, farigxis regxo super Izrael en Samario, kaj li regxis ses monatojn.

2 Kings 15:13

13 SXalum, filo de Jabesx, farigxis regxo en la tridek-nauxa jaro de Uzija, regxo de Judujo. Kaj li regxis unu monaton en Samario.

2 Kings 15:30-38

30 Hosxea, filo de Ela, faris konspiron kontraux Pekahx, filo de Remalja, kaj frapis lin kaj mortigis lin, kaj ekregxis anstataux li en la dudeka jaro de Jotam, filo de Uzija. 31 La cetera historio de Pekahx, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael. 32 En la dua jaro de Pekahx, filo de Remalja, regxo de Izrael, ekregxis Jotam, filo de Uzija, regxo de Judujo. 33 Li havis la agxon de dudek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jerusxa, filino de Cadok. 34 Li agadis bone antaux la Eternulo; li agadis tiel same, kiel agadis lia patro Uzija. 35 Sed la altajxoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj. Li konstruis la supran pordegon cxe la domo de la Eternulo. 36 La cetera historio de Jotam, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. 37 En tiu tempo la Eternulo komencis sendadi sur Judujon Recinon, regxon de Sirio, kaj Pekahxon, filon de Remalja. 38 Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxaz.

2 Chronicles 26:1

1 Kaj la tuta Juda popolo prenis Uzijan, kiu havis la agxon de dek ses jaroj, kaj faris lin regxo anstataux lia patro Amacja.

2 Chronicles 26:3-4

3 La agxon de dek ses jaroj havis Uzija, kiam li farigxis regxo, kaj kvindek du jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehxolja, el Jerusalem. 4 Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Amacja.

2 Kings 12:2-3

2 Jehoasx agadis tiel, kiel placxas al la Eternulo, dum la tempo, en kiu gvidadis lin la pastro Jehojada. 3 Nur la altajxojn oni ne senfunkciigis; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj.

2 Kings 14:3-4

3 Li agadis bone antaux la Eternulo, tamen ne kiel lia patro David. Li agadis tiel, kiel agadis lia patro Joasx. 4 La altajxoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj.

2 Chronicles 26:4

4 Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Amacja.

1 Kings 15:14

14 Tamen la altajxoj ne estis forigitaj; sed la koro de Asa estis perfekta cxe la Eternulo dum lia tuta vivo.

1 Kings 22:43

43 Li iradis tute laux la vojo de sia patro Asa; li ne deturnigxis de gxi, agante tiel, kiel placxas al la Eternulo. Nur la altajxoj ne estis forigitaj; la popolo ankoraux oferportadis kaj incensadis sur la altajxoj.

2 Kings 12:3

3 Nur la altajxojn oni ne senfunkciigis; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj.

2 Kings 14:4

4 La altajxoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj.

2 Kings 15:35

35 Sed la altajxoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj. Li konstruis la supran pordegon cxe la domo de la Eternulo.

2 Kings 18:4

4 Li forigis la altajxojn, rompis la statuojn, dehakis la sanktajn stangojn, kaj disbatis la kupran serpenton, kiun faris Moseo; cxar gxis tiu tempo la Izraelidoj incensadis al gxi, kaj oni nomis gxin Nehxusxtan.

2 Chronicles 17:6

6 Lia koro altigxis sur la vojoj de la Eternulo; li ankaux forigis la altajxojn kaj la sanktajn stangojn el Judujo.

2 Chronicles 32:12

12 Li mem, HXizkija, forigis ja Liajn altajxojn kaj Liajn altarojn, kaj ordonis al Judujo kaj Jerusalem, dirante:Antaux unu sola altaro adorklinigxu kaj sur gxi incensu.

2 Chronicles 34:3

3 En la oka jaro de sia regxado, estante ankoraux knabo, li komencis turnadi sin al la Dio de sia patro David; kaj en la dek-dua jaro li komencis purigi Judujon kaj Jerusalemon de la altajxoj, sanktaj stangoj, idoloj, kaj fanditaj statuoj.

Leviticus 13:46

46 La tutan tempon, dum la infektajxo estos sur li, li estu rigardata kiel malpura; malpura li estas; li estu izolita, ekster la tendaro estu lia logxejo.

Numbers 12:10

10 Kaj la nubo forturnigxis de super la tabernaklo, kaj jen Mirjam kovrigxis per lepro, kiel per negxo. Kaj Aaron turnigxis al Mirjam, kaj li ekvidis, ke sxi estas lepra.

Numbers 12:14

14 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Se sxia patro estus kracxinta sur sxian vizagxon, cxu sxi tiam ne hontus sep tagojn? sxi estu do ensxlosita dum sep tagoj ekster la tendaro, kaj poste sxi revenu.

Deuteronomy 24:8

8 Atentu pri la infekto de lepro, ke vi observu precize kaj plenumu cxion, kion instruos al vi la pastroj Levidoj; kiel mi ordonis al ili, tiel penu agi.

2 Samuel 3:29

29 GXi falu sur la kapon de Joab kaj de lia tuta patrodomo; ne manku en la domo de Joab pusulo, nek leprulo, nek apoganta sin sur bastono, nek falanta de glavo, nek havanta mankon de pano.

2 Samuel 8:15

15 Kaj David regxis super la tuta Izrael, kaj David faradis jugxon kaj justecon al sia tuta popolo.

2 Samuel 15:2-4

2 Kaj Absxalom levigxadis frue, kaj starigxadis cxe la vojo al la pordego; kaj cxiun homon, kiu havis plendon kaj iris al la regxo por jugxo, Absxalom vokis al si, kaj diris al li:El kiu urbo vi estas? Kaj kiam tiu respondis:Via sklavo estas el tiu aux tiu tribo de Izrael, 3 Absxalom diris al li:Via afero estas bona kaj justa, sed ne ekzistas por vi auxskultanto cxe la regxo. 4 Kaj plue Absxalom parolis:Ho, kiu farus min jugxisto en la lando, por ke al mi venu cxiu homo, kiu havas plendon aux jugxan aferon, kaj por ke mi faru al li juston!

1 Kings 3:9

9 Donu do al Via servanto koron, kiu povoscius regi Vian popolon, distingi inter bono kaj malbono; cxar kiu povas regi tiun Vian potencan popolon?

1 Kings 3:28

28 Kaj cxiuj Izraelidoj auxdis pri la jugxo, kiun jugxis la regxo; kaj ili ektimis la regxon, cxar ili vidis, ke en li estas sagxo de Dio, por fari jugxon.

2 Kings 5:27

27 La lepro de Naaman aligxu do al vi kaj al via idaro por eterne. Kaj tiu foriris de li, leprokovrita kiel negxo.

2 Kings 7:3

3 Kvar homoj lepruloj estis cxe la enirejo de la pordego. Kaj ili diris unu al la alia:Kial ni sidas cxi tie, gxis ni mortos?

2 Chronicles 26:16-23

16 Sed kiam li farigxis potenca, lia koro fierigxis tiel, ke li malbonigxis. Li krimis kontraux la Eternulo, lia Dio, kaj li eniris en la templon de la Eternulo, por incensi sur la altaro de incensado. 17 Kaj eniris post li la pastro Azarja, kaj kun li okdek pastroj de la Eternulo, kuragxuloj; 18 kaj ili starigxis kontraux la regxo Uzija, kaj diris al li:Ne vi, Uzija, devas incensi al la Eternulo, sed incensi devas la pastroj, idoj de Aaron, sanktigitaj; eliru el la sanktejo, cxar vi faris krimon, kaj tio ne estos por vi honora antaux Dio, la Eternulo. 19 Tiam Uzija ekkoleris, kaj en la mano li tenis incensilon, por incensi. Sed kiam li ekkoleris kontraux la pastroj, lepro aperis sur lia frunto, antaux la pastroj en la domo de la Eternulo, apud la altaro de incensado. 20 Kiam sin turnis al li la cxefpastro Azarja kaj cxiuj pastroj, ili ekvidis, ke li havas lepron sur la frunto. Kaj ili rapide elkondukis lin de tie, kaj ankaux li mem rapidis eliri, cxar la Eternulo lin frapis. 21 Kaj la regxo Uzija restis lepra gxis la tago de sia morto, kaj li logxis en izolita domo de leprulo; cxar li estis forigita for de la domo de la Eternulo. Kaj lia filo Jotam estis cxefo de la regxa domo kaj regis la popolon de la lando. 22 La ceteran historion de Uzija, la unuan kaj la lastan, priskribis la profeto Jesaja, filo de Amoc. 23 Kaj Uzija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj sur la kampo de la tomboj de la regxoj; cxar oni diris:Li estas leprulo. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jotam.

Job 34:19

19 Sed Li ne atentas la vizagxon de princoj, Kaj ne preferas ricxulon antaux malricxulo; CXar cxiuj estas faritajxo de Liaj manoj.

Psalms 72:1

1 Pri Salomono. Ho Dio, Vian jugxon donu al la regxo Kaj Vian justecon al la regxido.

2 Kings 14:18

18 La cetera historio de Amacja estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.

2 Chronicles 26:5-15

5 Li turnadis sin al Dio en la tempo de Zehxarja, la kompetentulo en Diaj vizioj; kaj en tiu tempo, kiam li turnadis sin al la Eternulo, Dio donadis al li sukceson. 6 Li eliris kaj militis kontraux la Filisxtoj; li detruis la muregon de Gat, la muregon de Jabne, kaj la muregon de Asxdod; kaj li konstruis urbojn en la regiono de Asxdod kaj en Filisxtujo. 7 Kaj Dio helpis al li kontraux la Filisxtoj, kaj kontraux la Araboj, kiuj logxis en Gur-Baal, kaj kontraux la Meunoj. 8 Kaj la Amonidoj donis al Uzija donacojn, kaj lia nomo farigxis fama gxis la limo de Egiptujo, cxar li estis tre forta. 9 Uzija konstruis turojn en Jerusalem super la Pordego Angula, super la Pordego de la Valo, kaj super la angulo, kaj fortikigis ilin. 10 Li konstruis ankaux turojn en la dezerto kaj elhakis multe da putoj, cxar li havis multe da brutoj sur la malaltajxo kaj sur la ebenajxo; li havis ankaux terkultivistojn kaj vinberistojn sur la montoj kaj kreskotauxgaj lokoj, cxar li estis amanto de la tero. 11 Uzija havis militistaron, kapablan por bataloj, elirantan en militon per tacxmentoj, laux la nombro, kalkulita de la skribisto Jeiel kaj de la inspektisto Maaseja, sub kontrolo de HXananja, el la altranguloj de la regxo. 12 La tuta nombro de la cxefoj de patrodomoj, el la bravaj militistoj, estis du mil sescent; 13 kaj sub ilia regado estis militistaro el tricent sep mil kvincent povantaj fari militon kun batalkapableco, por helpi al la regxo kontraux la malamiko. 14 Kaj Uzija pretigis por ili, por la tuta militistaro, sxildojn, lancojn, kaskojn, kirasojn, pafarkojn, kaj sxtonojn por sxtonjxetiloj. 15 Kaj li faris en Jerusalem masxinojn, elpensitajn de specialistoj, por ke ili trovigxu sur la turoj kaj sur la anguloj, por jxetadi sagojn kaj grandajn sxtonojn. Kaj lia nomo farigxis fama malproksime, cxar li mirinde arangxis al si helpon, gxis li farigxis potenca.

2 Chronicles 26:23

23 Kaj Uzija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj sur la kampo de la tomboj de la regxoj; cxar oni diris:Li estas leprulo. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jotam.

Isaiah 6:1

1 En la jaro de la morto de la regxo Uzija mi vidis la Sinjoron, sidantan sur alta kaj levita trono, kaj Liaj baskoj plenigis la templon.

2 Kings 14:29-15:1

29 Kaj Jerobeam ekdormis kun siaj patroj, kun la regxoj de Izrael. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Zehxarja.

2 Kings 10:29

29 Tamen de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon, Jehu ne deturnis sin, de la oraj bovidoj, kiuj estis en Bet-El kaj en Dan.

2 Kings 10:31

31 Sed Jehu ne zorgis pri tio, ke li iradu laux la instruo de la Eternulo, Dio de Izrael, per sia tuta koro. Li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekigis Izraelon.

2 Kings 13:2

2 Li agadis malbone antaux la Eternulo, kaj sekvadis la pekojn de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; li ne deturnis sin de ili.

2 Kings 13:11

11 Li agadis malbone antaux la Eternulo; li ne deturnis sin de cxiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; ilin li sekvis.

2 Kings 14:24

24 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, ne deturnis sin de cxiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.

1 Kings 15:28

28 Kaj Baasxa mortigis lin en la tria jaro de Asa, regxo de Judujo, kaj ekregxis anstataux li.

1 Kings 16:9-10

9 Kaj faris konspiron kontraux li lia servanto Zimri, estro de duono de la cxaroj. Kiam li en Tirca drinkis gxis ebrieco en la domo de Arca, palacestro de Tirca, 10 tiam venis Zimri kaj frapis lin kaj mortigis lin, en la jaro dudek-sepa de Asa, regxo de Judujo, kaj faris sin regxo anstataux li.

2 Kings 9:24

24 Sed Jehu strecxis per sia mano la pafarkon kaj pafe frapis Joramon inter liaj brakoj, kaj la sago iris tra lian koron, kaj li falis genue sur sia cxaro.

2 Kings 9:31

31 Kiam Jehu eniris en la pordegon, sxi diris:CXu nun estos paco, ho Zimri, mortiginto de sia sinjoro?

2 Kings 15:14

14 Kaj iris Menahxem, filo de Gadi, el Tirca, kaj venis en Samarion kaj frapis SXalumon, filon de Jabesx, en Samario, kaj mortigis lin kaj ekregxis anstataux li.

2 Kings 15:25

25 Kaj faris kontraux li konspiron Pekahx, filo de Remalja, lia altrangulo, kaj frapis lin en Samario, en la salono de la regxa domo, kune kun Argob kaj Arje, kaj kun li estis kvindek viroj el la Gileadanoj. Kaj li mortigis lin kaj ekregxis anstataux li.

2 Kings 15:30

30 Hosxea, filo de Ela, faris konspiron kontraux Pekahx, filo de Remalja, kaj frapis lin kaj mortigis lin, kaj ekregxis anstataux li en la dudeka jaro de Jotam, filo de Uzija.

Hosea 1:4-5

4 Kaj la Eternulo diris al li:Donu al li la nomon Jizreel; cxar baldaux Mi punos pro la sango de Jizreel la domon de Jehu, kaj Mi metos finon al la regno de la domo de Izrael. 5 En tiu tempo Mi rompos la pafarkon de Izrael en la valo Jizreel.

Amos 7:9

9 kaj dezertigxos la altajxoj de Isaak, kaj la sanktejoj de Izrael estos ruinigitaj; kaj Mi levos Min kun glavo kontraux la domon de Jerobeam.

2 Kings 14:28

28 La cetera historio de Jerobeam, kaj cxio, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis, kaj kiel li revenigis al Izrael Damaskon kaj HXamaton de Judujo, cxio estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

Numbers 23:19

19 Dio ne estas homo, ke Li mensogus, Kaj ne homido, ke Li pentus. CXu Li dirus kaj ne farus, Parolus kaj ne plenumus?

2 Kings 9:25-26

25 Kaj Jehu diris al sia altrangulo Bidkar:Prenu kaj jxetu lin sur la kampon de Nabot, la Jizreelano; cxar rememoru, kiel mi kaj vi sur cxaro veturis post lia patro Ahxab kaj la Eternulo eldiris pri li jenan profetajxon: 26 Vere, diris la Eternulo, la sangon de Nabot kaj la sangon de liaj filoj Mi vidis hieraux, kaj Mi vengxos al vi sur cxi tiu kampo, diris la Eternulo. Prenu do nun kaj jxetu lin sur la kampon, konforme al la vorto de la Eternulo.

2 Kings 9:36-37

36 Oni revenis kaj raportis al li. Tiam li diris:Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Elija, la Tesxebano, nome:Sur la kampo de Jizreel la hundoj formangxos la karnon de Izebel; 37 kaj la kadavro de Izebel estos kiel sterko sur la tero sur la kampo de Jizreel, tiel, ke neniu povos diri:Tio estas Izebel.

2 Kings 10:10

10 Sciu do nun, ke el la vortoj de la Eternulo nenio falis teren, el tio, kion la Eternulo diris pri la domo de Ahxab; la Eternulo faris tion, kion Li diris per Sia servanto Elija.

2 Kings 10:30

30 Kaj la Eternulo diris al Jehu:Pro tio, ke vi bone faris tion, kio placxis al Mi, kaj vi faris al la domo de Ahxab konforme al tio, kio estis en Mia koro, viaj filoj gxis la kvara generacio sidos sur la trono de Izrael.

2 Kings 13:1

1 En la dudek-tria jaro de Joasx, filo de Ahxazja, regxo de Judujo, Jehoahxaz, filo de Jehu, farigxis regxo super Izrael en Samario por la dauxro de dek sep jaroj.

2 Kings 13:10

10 En la tridek-sepa jaro de Joasx, regxo de Judujo, Jehoasx, filo de Jehoahxaz, farigxis regxo super Izrael en Samario, por la dauxro de dek ses jaroj.

2 Kings 13:13

13 Kaj Joasx ekdormis kun siaj patroj, kaj Jerobeam eksidis sur lia trono. Kaj oni enterigis Joasxon en Samario kun la regxoj de Izrael.

2 Kings 14:29

29 Kaj Jerobeam ekdormis kun siaj patroj, kun la regxoj de Izrael. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Zehxarja.

Zechariah 1:6

6 Sed Miaj vortoj kaj decidoj, pri kiuj Mi diris al Miaj servantoj, la profetoj, cxu ili ne trafis viajn patrojn? Kaj ili pentis, kaj diris:Kiel la Eternulo Cebaot decidis agi kun ni pro niaj vojoj kaj pro niaj agoj, tiel Li agis kun ni.

Mark 13:31

31 La cxielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.

John 10:35

35 Se li nomis dioj tiujn, al kiuj venis la vorto de Dio (kaj la Skribo ne povas esti nuligita),

John 19:24

24 Ili do diris unu al alia:Ni ne dissxiru gxin, sed lotu pri gxi, kies gxi estos; por ke plenumigxu la Skribo, kiu diras: Ili dividis miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotis. Tion la soldatoj faris.

John 19:36-37

36 CXar tio okazis, por ke plenumigxu la Skribo:Osto en li ne estos rompita. 37 Kaj ankoraux alia Skribo diras:Ili rigardos tiun, kiun ili trapikis.

Acts 1:16

16 Fratoj, estis necese, ke plenumigxu tiu Skribo, kiun la Sankta Spirito antauxparolis per la busxo de David pri Judas, kiu farigxis gvidanto al tiuj, kiuj kaptis Jesuon.

1 Kings 16:15

15 En la dudek-sepa jaro de Asa, regxo de Judujo, ekregxis Zimri por la dauxro de sep tagoj en Tirca, kiam la popolo siegxis Gibetonon de la Filisxtoj.

1 Kings 16:24

24 Kaj li acxetis la monton Samario de SXemer pro du kikaroj da argxento, kaj li prikonstruis tiun monton, kaj al la urbo, kiun li konstruis, li donis la nomon Samario, laux la nomo de SXemer, la mastro de la monto.

2 Kings 15:1

1 En la dudek-sepa jaro de Jerobeam, regxo de Izrael, ekregxis Azarja, filo de Amacja, regxo de Judujo.

Job 20:15

15 Li englutis havajxon, sed li gxin elvomos; El lia ventro Dio gxin elpelos.

Psalms 55:23

23 Vi, ho Dio, malsuprenigos ilin en la foson de pereo; La homoj de sango kaj falso ne atingos la duonon de siaj tagoj; Sed mi fidas Vin.

Proverbs 28:2

2 Kiam lando pekas, gxi havas multe da estroj; Sed se regas homo prudenta kaj kompetenta, li regas longe.

Proverbs 28:17

17 Homo, kies konscienco estas sxargxita de mortigo, Kuros al foso; kaj oni lin ne haltigu.

Matthew 1:8-9

8 kaj al Asa naskigxis Jehosxafat, kaj al Jehosxafat naskigxis Joram, kaj al Joram naskigxis Uzija, 9 kaj al Uzija naskigxis Jotam, kaj al Jotam naskigxis Ahxaz, kaj al Ahxaz naskigxis HXizkija,

1 Kings 14:17

17 Kaj levigxis la edzino de Jerobeam kaj foriris kaj venis en Tircan. Apenaux sxi pasxis sur la sojlon de la domo, la knabo mortis.

1 Kings 15:21

21 Kiam Baasxa tion auxdis, li cxesis konstrui Raman kaj restis en Tirca.

1 Kings 15:33

33 En la tria jaro de Asa, regxo de Judujo, ekregxis Baasxa, filo de Ahxija, super la tuta Izrael en Tirca por la dauxro de dudek kvar jaroj.

1 Kings 16:8-9

8 En la jaro dudek-sesa de Asa, regxo de Judujo, ekregxis Ela, filo de Baasxa, super Izrael en Tirca por la dauxro de du jaroj. 9 Kaj faris konspiron kontraux li lia servanto Zimri, estro de duono de la cxaroj. Kiam li en Tirca drinkis gxis ebrieco en la domo de Arca, palacestro de Tirca,

1 Kings 16:17

17 Kaj Omri kune kun la tuta Izrael foriris de Gibeton kaj eksiegxis Tircan.

1 Kings 14:19

19 La cetera historio de Jerobeam, kiel li militis kaj kiel li regxis, estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

1 Kings 14:29

29 La cetera historio de Rehxabeam, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.

1 Kings 22:39

39 La cetera historio de Ahxab, kaj cxio, kion li faris, kaj la ebura domo, kiun li konstruis, kaj cxiuj urboj, kiujn li konstruis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

2 Kings 15:11

11 La cetera historio de Zehxarja estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

1 Kings 4:24

24 CXar li regis super la tuta transo de la Rivero, de Tifsahx gxis Gaza, super cxiuj regxoj de trans la Rivero; kaj li havis pacon kun cxiuj cxirkauxaj landoj.

2 Kings 8:12

12 HXazael diris:Kial mia sinjoro ploras? Tiu respondis:CXar mi scias, kian malbonon vi faros al la Izraelidoj:iliajn fortikajxojn vi forbruligos, iliajn junulojn vi mortigos per glavo, iliajn sucxinfanojn vi frakasos, kaj iliajn gravedulinojn vi disfendos.

Hosea 13:16

16 Samario suferos, cxar gxi ribelis kontraux sia Dio. De glavo ili falos; iliaj malgrandaj infanoj estos frakasitaj, iliaj gravedulinoj estos dishakitaj.

Amos 1:13

13 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de la Amonidoj kaj pro kvar Mi ne indulgos ilin, pro tio, ke ili dishakis gravedulinojn en Gilead, por plivastigi siajn limojn.

2 Kings 12:18

18 Tiam Jehoasx, regxo de Judujo, prenis la tutan sanktigitajxon, kiun sanktigis Jehosxafat kaj Jehoram kaj Ahxazja, liaj patroj, regxoj de Judujo, kaj tion, kion li mem sanktigis, kaj la tutan oron, kiu trovigxis en la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la regxa domo, kaj li sendis tion al HXazael, regxo de Sirio, kaj cxi tiu foriris de Jerusalem.

2 Kings 14:5

5 Kiam la regxeco fortigxis en lia mano, li mortigis siajn servantojn, kiuj mortigis la regxon, lian patron.

2 Kings 16:8

8 Kaj Ahxaz prenis la argxenton kaj oron, kiuj trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo, kaj sendis tion donace al la regxo de Asirio.

2 Kings 17:3-4

3 Kontraux lin iris SXalmaneser, regxo de Asirio, kaj Hosxea farigxis lia servanto kaj donadis al li tributon. 4 Kiam la regxo de Asirio rimarkis cxe Hosxea perfidon, cxar li sendis senditojn al So, regxo de Egiptujo, kaj ne liveris tributon al la regxo de Asirio, kiel cxiujare, tiam la regxo de Asirio kaptis lin kaj metis lin en malliberejon.

2 Kings 18:16

16 En tiu tempo HXizkija dehakis la pordojn de la templo de la Eternulo, kaj la kolonojn, kiujn HXizkija, regxo de Judujo, estis teginta, kaj donis ilin al la regxo de Asirio.

1 Chronicles 5:25-26

25 Sed ili defalis de Dio de iliaj patroj, kaj malcxaste sekvis la diojn de la enlandaj popoloj, kiujn Dio ekstermis antaux ili; 26 tial Dio de Izrael ekscitis kontraux ili la spiriton de Pul, regxo de Asirio, kaj la spiriton de Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj li elpatrujigis la Rubenidojn, la Gadidojn, kaj la duontribon de la Manaseidoj, kaj forkondukis ilin en HXalahxon, HXaboron, Haran, kaj al la rivero Gozan gxis la nuna tago.

Isaiah 9:1

1 Sed ne restos la mallumo super tiuj, kiuj estas premataj:kiel la antauxa tempo humiligis la landon de Zebulun kaj la landon de Naftali, la sekvonta tempo glorigos la apudmaran vojon, la transan flankon de Jordan, la Galileon de la nacioj.

Jeremiah 17:5

5 Tiele diras la Eternulo:Malbenita estas la homo, kiu fidas homon kaj faris karnon lia apogo kaj kies koro forturnis sin de la Eternulo.

Hosea 5:13

13 Efraim vidis sian malsanon, kaj Jehuda sian vundon; tiam Efraim iris al Asirio, kaj sendis al regxo, kiu vengxus pro li; sed li ne povas sanigi vin, ne forigos de vi la vundon.

Hosea 8:9-10

9 CXar ili iris en Asirion, kiel sovagxa azeno solece vaganta; la Efraimidoj donis amajn donacojn. 10 Kvankam ili donis donacojn al la nacioj, Mi nun kolektus ilin, por ke ili iom ripozu de la sxargxo de la regxo de la princoj.

Hosea 10:6

6 La bovido mem estas forportita en Asirion, kiel donaco al la regxo- vengxonto; malhonoron ricevos Efraim, kaj Izrael hontos pro sia entrepreno.

Ruth 2:1

1 Naomi havis parencon de sxia edzo, viron eminentan, el la familio de Elimelehx; lia nomo estis Boaz.

2 Samuel 19:32

32 Barzilaj estis tre maljuna; li havis la agxon de okdek jaroj. Li donadis mangxajxon al la regxo, kiam cxi tiu estis en Mahxanaim, cxar li estis homo tre bonstata.

2 Kings 15:29

29 En la tempo de Pekahx, regxo de Izrael, venis Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj prenis Ijonon, Abel-Bet-Maahxan, Janoahxon, Kedesxon, HXacoron, Gileadon, Galileon, la tutan landon de Naftali; kaj forkondukis ilin en Asirion.

2 Kings 18:14-17

14 Tiam HXizkija, regxo de Judujo, sendis al la regxo de Asirio en Lahxisxon, por diri:Mi pekis; returnu vin de mi; kion vi metos sur min, tion mi plenumos. Kaj la regxo de Asirio metis sur HXizkijan, regxon de Judujo, tributon de tricent kikaroj da argxento kaj tridek kikaroj da oro. 15 Kaj HXizkija fordonis la tutan argxenton, kiu trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo. 16 En tiu tempo HXizkija dehakis la pordojn de la templo de la Eternulo, kaj la kolonojn, kiujn HXizkija, regxo de Judujo, estis teginta, kaj donis ilin al la regxo de Asirio. 17 La regxo de Asirio sendis Tartanon kaj Rab-Sarison kaj Rabsxaken el Lahxisx al la regxo HXizkija kun granda militistaro al Jerusalem. Ili iris kaj venis en Jerusalemon. Kiam ili venis, ili starigxis cxe la akvotubo de la supra lageto, kiu estas cxe la vojo de la kampo de fulistoj.

2 Kings 23:35

35 La argxenton kaj oron Jehojakim donis al Faraono; sed li metis tion sur la landon, ke oni donu la argxenton laux la ordono de Faraono:de cxiu laux taksado li prenis la argxenton kaj la oron de la popolo de la lando, por doni al Faraono Nehxo.

Job 1:3

3 Lia brutaro konsistis el sep mil sxafoj, tri mil kameloj, kvincent paroj da bovoj, kvincent azeninoj, kaj li havis tre multe da servistoj; kaj tiu homo estis pli eminenta, ol cxiuj filoj de la oriento.

1 Kings 15:25

25 Nadab, filo de Jerobeam, farigxis regxo super Izrael en la dua jaro de Asa, regxo de Judujo; kaj li regxis super Izrael du jarojn.

1 Kings 16:8

8 En la jaro dudek-sesa de Asa, regxo de Judujo, ekregxis Ela, filo de Baasxa, super Izrael en Tirca por la dauxro de du jaroj.

1 Kings 22:51

51 Ahxazja, filo de Ahxab, farigxis regxo super Izrael en Samario en la dek-sepa jaro de Jehosxafat, regxo de Judujo, kaj li regxis super Izrael du jarojn.

2 Kings 21:19

19 La agxon de dudek du jaroj havis Amon, kiam li farigxis regxo, kaj du jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Mesxulemet, filino de HXaruc, el Jotba.

Job 20:5

5 Ke la triumfado de malvirtuloj estas mallongatempa, Kaj la gxojo de hipokritulo estas nur momenta?

2 Kings 15:9

9 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kiel faradis liaj patroj; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.

2 Kings 15:18

18 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; dum sia tuta vivo li ne deturnis sin de cxiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.

1 Kings 16:9

9 Kaj faris konspiron kontraux li lia servanto Zimri, estro de duono de la cxaroj. Kiam li en Tirca drinkis gxis ebrieco en la domo de Arca, palacestro de Tirca,

2 Kings 9:5

5 Kiam li venis, li vidis, ke sidas la militestroj. Kaj li diris:Mi havas ion por diri al vi, ho estro. Kaj Jehu diris:Al kiu el ni cxiuj? Li respondis:Al vi, ho estro.

2 Kings 9:14

14 Tiam Jehu, filo de Jehosxafat, filo de Nimsxi, faris konspiron kontraux Joram. (Dume Joram staris garde en Ramot en Gilead, li kaj la tuta Izrael, kontraux HXazael, regxo de Sirio.

2 Kings 15:10

10 Kontraux li faris konspiron SXalum, filo de Jabesx, kaj frapis lin antaux la popolo kaj mortigis lin kaj ekregxis anstataux li.

2 Kings 15:27

27 En la kvindek-dua jaro de Azarja, regxo de Judujo, Pekahx, filo de Remalja, farigxis regxo super Izrael en Samario, kaj li regxis dudek jarojn.

2 Chronicles 28:6

6 Pekahx, filo de Remalja, mortigis el la Judoj cent dudek mil en unu tago, kiuj cxiuj estis homoj bravaj-pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj.

2 Kings 15:2

2 Li havis la agxon de dek ses jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj kvindek du jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehxolja, el Jerusalem.

2 Kings 15:23

23 En la kvindeka jaro de Azarja, regxo de Judujo, Pekahxja, filo de Menahxem, farigxis regxo super Izrael en Samario, kaj li regxis du jarojn.

2 Kings 15:37

37 En tiu tempo la Eternulo komencis sendadi sur Judujon Recinon, regxon de Sirio, kaj Pekahxon, filon de Remalja.

Isaiah 7:1

1 En la tempo de Ahxaz, filo de Jotam, filo de Uzija, regxo de Judujo, eliris Recin, regxo de Sirio, kaj Pekahx, filo de Remalja, regxo de Izrael, kontraux Jerusalemon, por militi kontraux gxi; sed ili ne povis konkeri gxin.

Isaiah 7:4

4 kaj diru al li:Gardu vin, kaj estu trankvila; ne timu, kaj via koro ne senkuragxigxu pro la du fumantaj brulsxtipoj, pro la furiozo de Recin kun la Sirianoj kaj de la filo de Remalja.

Isaiah 7:9

9 Kaj la kapo de Efraim estas Samario, kaj la kapo de Samario estas la filo de Remalja. Se vi ne kredas, vi ne estas fidelaj.

2 Kings 13:6

6 Tamen ili ne deturnis sin de la pekoj de la domo de Jerobeam, kiu pekigis Izraelon, sed ili sekvis ilin; ankaux la sankta stango restis en Samario.)

2 Kings 21:2

2 Li agadis malbone antaux la Eternulo, simile al la abomenindajxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj.

Leviticus 26:32

32 Kaj Mi dezertigos la teron, ke miregos pri gxi viaj malamikoj, kiuj eklogxos sur gxi.

Leviticus 26:38-39

38 Kaj vi pereos inter la popoloj, kaj formangxos vin la lando de viaj malamikoj. 39 Kaj la restintoj el vi senfortigxos pro siaj pekoj en la landoj de viaj malamikoj, kaj ankaux pro la pekoj de siaj patroj ili senfortigxos.

Numbers 32:1

1 La filoj de Ruben kaj la filoj de Gad havis tre multe da brutaroj; kaj ili vidis, ke la lando Jazer kaj la lando Gilead estas lokoj bonaj por brutaroj.

Numbers 32:40

40 Kaj Moseo donis Gileadon al Mahxir, filo de Manase, kaj tiu eklogxis tie.

Deuteronomy 3:15

15 Kaj al Mahxir mi donis Gileadon.

Deuteronomy 4:26-27

26 mi atestigas al vi hodiaux la cxielon kaj la teron, ke vi rapide pereos de sur la tero, por kies ekposedo vi transiras Jordanon; ne longe vi logxos sur gxi, sed vi estos ekstermitaj. 27 Kaj la Eternulo dissemos vin inter la popoloj, kaj vi restos en malgranda nombro inter la popoloj, al kiuj la Eternulo vin foririgos.

Deuteronomy 28:25

25 Frapos vin la Eternulo antaux viaj malamikoj; per unu vojo vi eliros al ili, kaj per sep vojoj vi forkuros de antaux ili; kaj vi estos terurilo por cxiuj regnoj de la tero.

Deuteronomy 28:64-65

64 Kaj la Eternulo disjxetos vin inter cxiujn popolojn, de unu fino de la tero gxis la alia fino de la tero; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el sxtono, dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj. 65 Sed ankaux inter tiuj popoloj vi ne trankviligxos, kaj ne estos ripozo por via piedo; kaj la Eternulo donos al vi tie koron tremantan kaj senfortigxon de la okuloj kaj suferadon de la animo.

Joshua 11:1

1 Kiam tion auxdis Jabin, regxo de HXacor, li sendis al Jobab, regxo de Madon, kaj al la regxo de SXimron kaj al la regxo de Ahxsxaf,

Joshua 11:10

10 Kaj en tiu tempo Josuo iris returne, kaj prenis HXacoron, kaj gxian regxon li mortigis per glavo; cxar HXacor antauxe estis la cxefa el cxiuj tiuj regnoj.

Joshua 11:13

13 Sed cxiujn urbojn, kiuj staris sur montetoj, la Izraelidoj ne forbruligis; nur HXacoron solan Josuo forbruligis.

Joshua 12:19

19 la regxo de Madon, unu; la regxo de HXacor, unu;

Joshua 16:6

6 Kaj la limo iras al la maro cxe Mihxmetat norde; kaj la limo turnigxas orienten cxe Taanat-SXilo, kaj trapasas gxin orienten al Janoahx.

Joshua 19:37

37 kaj Kedesx kaj Edrei kaj En-HXacor

Joshua 20:7

7 Kaj ili konsekris la urbon Kedesx en Galileo, sur la monto de Naftali, kaj SXehxem, sur la monto de Efraim, kaj Kirjat-Arba (tio estas HXebron), sur la monto de Jehuda.

Judges 4:2

2 Kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Jabin, Kanaana regxo, kiu regxis en HXacor; lia militistestro estis Sisera, kiu logxis en HXarosxet- Goim.

2 Samuel 20:14-15

14 CXi tiu trairis cxiujn tribojn de Izrael, gxis Abel kaj Bet-Maahxa, kaj cxiuj Beriidoj; kaj oni kolektigxis, kaj sekvis lin. 15 Kaj ili venis, kaj eksiegxis lin en Abel-Bet-Maahxa, kaj sxutis cxirkaux la urbo remparon, kiu atingis la muron; kaj la tuta popolo, kiu estis kun Joab, komencis detrui, por faligi la muron.

1 Kings 9:11

11 (por kiuj HXiram, la regxo de Tiro, liveris al Salomono cedrajn arbojn kaj cipresajn arbojn kaj oron laux lia tuta deziro), la regxo Salomono tiam donis al HXiram dudek urbojn en la lando Galilea.

1 Kings 15:20

20 Kaj Ben-Hadad obeis la regxon Asa, kaj sendis siajn militestrojn kontraux la urbojn de Izrael kaj venkobatis Ijonon kaj Danon kaj Abel-Bet- Maahxan kaj la tutan Kineroton, la tutan landon de Naftali.

2 Kings 16:7

7 Ahxaz sendis senditojn al Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, por diri:Mi estas via servanto kaj via filo; venu, kaj savu min kontraux la mano de la regxo de Sirio kaj kontraux la mano de la regxo de Izrael, kiuj levigxis kontraux mi.

2 Kings 17:6

6 En la nauxa jaro de Hosxea la regxo de Asirio venkoprenis Samarion, kaj transkondukis la Izraelidojn en Asirion, kaj logxigis ilin en HXalahx, kaj en HXabor, cxe la rivero Gozan, kaj en la urboj de la Medoj.

2 Kings 17:23

23 gxis la Eternulo forpusxis Izraelon de antaux Sia vizagxo, kiel Li diris per cxiuj Siaj servantoj, la profetoj; kaj Izrael estas elpelita el sia lando en Asirion gxis la nuna tago.

1 Chronicles 5:6

6 lia filo estis Beera, kiun forkondukis en kaptitecon Tiglat-Pileser, regxo de Asirio. Li estis princo de la Rubenidoj.

1 Chronicles 5:26

26 tial Dio de Izrael ekscitis kontraux ili la spiriton de Pul, regxo de Asirio, kaj la spiriton de Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj li elpatrujigis la Rubenidojn, la Gadidojn, kaj la duontribon de la Manaseidoj, kaj forkondukis ilin en HXalahxon, HXaboron, Haran, kaj al la rivero Gozan gxis la nuna tago.

2 Chronicles 16:4

4 Kaj Ben-Hadad obeis la regxon Asa, kaj sendis siajn militestrojn kontraux la urbojn de Izrael, kaj ili venkobatis Ijonon kaj Danon kaj Abel- Maimon, kaj cxiujn provizejojn en la urboj de Naftali.

2 Chronicles 28:20-21

20 Kaj venis kontraux lin Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj premis lin, anstataux subteni lin; 21 cxar Ahxaz prirabis la domon de la Eternulo kaj la regxan domon kaj la eminentulojn, kaj donis al la regxo de Asirio, tamen tio ne helpis al li.

Isaiah 1:7

7 Via lando estas dezerta, viaj urboj estas forbruligitaj per fajro, vian kampon antaux vi formangxas fremduloj, kaj dezerta gxi estas, kiel ruinigita de fremduloj.

Isaiah 7:20

20 En tiu tempo la Eternulo razos per dungita razilo, per la transriveranoj, per la regxo de Asirio, la kapon kaj la harojn de la piedoj, kaj forigos ecx la barbon.

Isaiah 9:1-2

1 Sed ne restos la mallumo super tiuj, kiuj estas premataj:kiel la antauxa tempo humiligis la landon de Zebulun kaj la landon de Naftali, la sekvonta tempo glorigos la apudmaran vojon, la transan flankon de Jordan, la Galileon de la nacioj. 2 Popolo, kiu iris en mallumo, ekvidis grandan lumon; super homoj, sidantaj en lando de morta ombro, ekbrilis lumo.

Amos 1:3

3 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Damasko kaj pro kvar Mi ne indulgos gxin, pro tio, ke ili drasxis Gileadon per fera drasxilo.

Matthew 4:15-16

15 Lando de Zebulun kaj lando de Naftali, Lauxvoje de la maro, transe de Jordan, Galileo de la nacioj, 16 La popolo, sidanta en mallumo, Ekvidis grandan lumon, Kaj al homoj, sidantaj en lando de ombra morto, ekbrilis lumo.

2 Kings 15:32-33

32 En la dua jaro de Pekahx, filo de Remalja, regxo de Izrael, ekregxis Jotam, filo de Uzija, regxo de Judujo. 33 Li havis la agxon de dudek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jerusxa, filino de Cadok.

2 Kings 16:1

1 En la dek-sepa jaro de Pekahx, filo de Remalja, ekregxis Ahxaz, filo de Jotam, regxo de Judujo.

2 Kings 17:1

1 En la dek-dua jaro de Ahxaz, regxo de Judujo, Hosxea, filo de Ela, farigxis regxo en Samario super Izrael, kaj li regxis naux jarojn.

2 Chronicles 28:4-6

4 li oferadis kaj incensadis sur la altajxoj kaj sur la montetoj kaj sub cxiu verda arbo. 5 Kaj la Eternulo, lia Dio, transdonis lin en la manon de la regxo de Sirio, kaj ili venkobatis lin, prenis de li multe da kaptitoj kaj forkondukis en Damaskon. Ankaux en la manon de la regxo de Izrael li estis transdonita, kaj cxi tiu faris al li grandan baton. 6 Pekahx, filo de Remalja, mortigis el la Judoj cent dudek mil en unu tago, kiuj cxiuj estis homoj bravaj-pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj.

2 Chronicles 28:16

16 En tiu tempo la regxo Ahxaz sendis al la regxoj de Asirio, ke ili helpu al li.

Isaiah 7:1-9

1 En la tempo de Ahxaz, filo de Jotam, filo de Uzija, regxo de Judujo, eliris Recin, regxo de Sirio, kaj Pekahx, filo de Remalja, regxo de Izrael, kontraux Jerusalemon, por militi kontraux gxi; sed ili ne povis konkeri gxin. 2 Oni raportis al la domo de David, dirante:La Sirianoj starigxis tendare en la lando de Efraim. Tiam ektremis lia koro kaj la koro de lia popolo, kiel la arboj de arbaro tremas de vento. 3 Sed la Eternulo diris al Jesaja:Iru renkonte al Ahxaz, vi kaj via filo SXear-Jasxub, al la fino de la akvotubo de la supra lageto, cxe la vojo al la kampo de fulistoj, 4 kaj diru al li:Gardu vin, kaj estu trankvila; ne timu, kaj via koro ne senkuragxigxu pro la du fumantaj brulsxtipoj, pro la furiozo de Recin kun la Sirianoj kaj de la filo de Remalja. 5 La Sirianoj, kun Efraim kaj kun la filo de Remalja, havas malbonan intencon kontraux vi, kaj diras: 6 Ni iru kontraux Judujon, ni malgrandigu gxin, malkovru gxin por ni, kaj ni starigu kiel regxon super gxi la filon de Tabeel. 7 Tiele diris la Sinjoro, la Eternulo:Tio ne plenumigxos, kaj tio ne estos. 8 CXar la kapo de Sirio estas Damasko, kaj la kapo de Damasko estas Recin, kaj post sesdek kvin jaroj Efraim cxesos esti popolo. 9 Kaj la kapo de Efraim estas Samario, kaj la kapo de Samario estas la filo de Remalja. Se vi ne kredas, vi ne estas fidelaj.

Isaiah 8:6

6 Pro tio, ke cxi tiu popolo malsxatis la akvon de SXiloahx, kiu fluas kviete, kaj gxojas pro Recin kaj pro la filo de Remalja:

Hosea 10:3

3 Nun ili diras:Ni ne havas regxon; cxar ni ne timas la Eternulon, kion do povas fari por ni regxo?

Hosea 10:7

7 Malaperos Samario kun sia regxo, kiel sxauxmo sur la suprajxo de akvo.

Hosea 10:15

15 Tion faros al vi Bet-El pro via granda malpieco. Frue pereos, pereos la regxo de Izrael.

2 Kings 15:7

7 Kaj Azarja ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jotam.

2 Kings 15:17

17 En la tridek-nauxa jaro de Azarja, regxo de Judujo, Menahxem, filo de Gadi, farigxis regxo super Izrael, kaj li regxis dek jarojn en Samario.

1 Chronicles 3:12

12 la filo de cxi tiu:Amacja; la filo de cxi tiu:Azarja; la filo de cxi tiu:Jotam;

2 Chronicles 27:1-9

1 La agxon de dudek kvin jaroj havis Jotam, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jerusxa, filino de Cadok. 2 Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Uzija; sed li ne eniris en la templon de la Eternulo; kaj la popolo cxiam ankoraux pekadis. 3 Li konstruis la supran pordegon de la domo de la Eternulo, kaj cxe la muro de Ofel li multe konstruis. 4 Li konstruis ankaux urbojn sur la monto de Jehuda, kaj en la arbaroj li konstruis kastelojn kaj turojn. 5 Li militis kontraux la regxo de la Amonidoj kaj venkis ilin; kaj la Amonidoj donis al li en tiu jaro cent kikarojn da argxento, dek mil kor�ojn da tritiko, kaj dek mil da hordeo. Tion saman donis al li la Amonidoj ankaux en la dua jaro kaj en la tria. 6 Jotam farigxis potenca, cxar li bone arangxis siajn vojojn antaux la Eternulo, sia Dio. 7 La cetera historio de Jotam, cxiuj liaj militoj kaj liaj vojoj, estas priskribitaj en la libro de la regxoj de Izrael kaj Judujo. 8 La agxon de dudek kvin jaroj li havis, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem. 9 Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxaz.

Matthew 1:9

9 kaj al Uzija naskigxis Jotam, kaj al Jotam naskigxis Ahxaz, kaj al Ahxaz naskigxis HXizkija,

2 Chronicles 27:1

1 La agxon de dudek kvin jaroj havis Jotam, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jerusxa, filino de Cadok.

2 Kings 15:3-4

3 Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Amacja. 4 Nur la altajxoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj.

2 Chronicles 26:4-5

4 Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Amacja. 5 Li turnadis sin al Dio en la tempo de Zehxarja, la kompetentulo en Diaj vizioj; kaj en tiu tempo, kiam li turnadis sin al la Eternulo, Dio donadis al li sukceson.

2 Chronicles 27:2

2 Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Uzija; sed li ne eniris en la templon de la Eternulo; kaj la popolo cxiam ankoraux pekadis.

2 Kings 15:4

4 Nur la altajxoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj.

2 Chronicles 23:20

20 Kaj li prenis la centestrojn kaj la potenculojn kaj la regantojn de la popolo kaj la tutan popolon de la lando, kaj li kondukis la regxon el la domo de la Eternulo; kaj ili trairis tra la supra pordego en la regxan domon, kaj ili sidigis la regxon sur la regna trono.

2 Kings 15:6-7

6 La cetera historio de Azarja, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. 7 Kaj Azarja ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jotam.

Deuteronomy 28:48

48 Kaj vian malamikon, kiun la Eternulo sendos sur vin, vi servos en malsato kaj soifo kaj nudeco kaj manko de cxio; kaj li metos feran jugon sur vian kolon, gxis li ekstermos vin.

1 Samuel 3:12

12 En tiu tago Mi plenumos super Eli cxion, kion Mi diris pri lia domo; Mi komencos kaj finos.

2 Kings 10:32

32 En tiu tempo la Eternulo komencis faradi dehakojn en Izrael, kaj HXazael venkobatis ilin cxe cxiuj limoj de Izrael:

2 Kings 16:5

5 Tiam Recin, regxo de Sirio, kaj Pekahx, filo de Remalja, regxo de Izrael, iris milite kontraux Jerusalemon; ili siegxis Ahxazon, sed ne povis venkopreni.

Psalms 78:49

49 Li sendis sur ilin Sian flamantan koleron, Furiozon, malbenon, kaj mizeron, Tacxmenton da malbonaj angxeloj.

Isaiah 7:8

8 CXar la kapo de Sirio estas Damasko, kaj la kapo de Damasko estas Recin, kaj post sesdek kvin jaroj Efraim cxesos esti popolo.

Isaiah 10:5-7

5 Ve al la Asiriano, la vergo de Mia kolero! la bastono en iliaj manoj estas Mia indigno. 6 Kontraux popolon hipokritan Mi lin sendos, kaj pri la popolo de Mia kolero Mi donos al li ordonon, ke li prenu militakiron, ke li rabu rabajxon, kaj ke li piedpremu gxin kiel koton sur la stratoj. 7 Sed li ne tiel tion komprenas, kaj lia koro ne tiel intencas; li intencas ekstermi kaj dispremi ne malmulte da popoloj;

Isaiah 38:1-22

1 En tiu tempo HXizkija morte malsanigxis; kaj venis al li la profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li:Tiele diras la Eternulo:Faru testamenton pri via domo, cxar vi mortos kaj ne vivos. 2 Tiam HXizkija turnis sian vizagxon al la muro, kaj ekpregxis al la Eternulo, 3 kaj diris:Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaux Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio placxas al Vi. Kaj HXizkija lauxte ekploris. 4 Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Jesaja jene: 5 Iru, kaj diru al HXizkija:Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David:Mi auxdis vian pregxon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi aldonos al via vivo dek kvin jarojn. 6 Kaj kontraux la mano de la regxo de Asirio Mi savos vin kaj cxi tiun urbon, kaj Mi defendos cxi tiun urbon. 7 Kaj jen estas por vi la pruvosigno de la Eternulo, ke la Eternulo plenumos tion, kion Li diris: 8 jen la hormontran ombron, kiu malsuprigxis sur la suna hormontrilo de Ahxaz, Mi retiros malantauxen je dek gradoj. Kaj la suno retirigxis je dek gradoj laux la gradaro, laux kiu gxi malsuprigxis. 9 Jen estas la skribo de HXizkija, regxo de Judujo, kiam li malsanigxis kaj eliris viva el sia malsano: 10 Mi pensis, ke en la mezo de mia vivo mi malsupreniros en la pordegon de SXeol, Ke mi estos senigita je la resto de miaj jaroj; 11 Mi pensis, ke mi ne plu vidos Dion, la Eternulon, sur la tero de la vivantoj, Ke mi ne plu rigardos homon inter la logxantoj de la vantejo; 12 Ke mia estado demovigxas, kaj forportigxas de mi kiel tendo de pasxtisto; Ke mi finteksis mian vivon kiel teksisto, kaj Li detrancxos min de la teksbazo; Ke antaux ol la tago cedos al la nokto, Vi faros al mi finon. 13 Mi atendis gxis mateno, ke simile al leono Li frakasos cxiujn miajn ostojn, Ke antaux ol la tago cedos al la nokto, Vi faros al mi finon. 14 Kiel hirundo plendanta mi plorpepis, mi gxemis kiel kolombo; Miaj okuloj estis direktitaj malsupren: Ho Eternulo, mi suferas, protektu min! 15 Kion mi diru? Li promesis ja al mi, kaj Li faris. Nun mi pasigos cxiujn miajn jarojn, memorante la premitecon de mia animo. 16 Ho Sinjoro, per tio vivas la homoj, Kaj en cxio cxi tio estas la vivo de mia spirito: Vi resanigis min, kaj konservis al mi la vivon. 17 Jen en bonon aliformigxis mia sufero; Vi ame eltiris mian animon el pereo, CXar Vi jxetis malantaux Vin cxiujn miajn pekojn. 18 CXar ne SXeol Vin gloros, ne la morto Vin lauxdos; La irantaj en la terinternon ne esperos Vian verecon. 19 La vivanto, nur la vivanto Vin gloros, kiel mi hodiaux; Patro al la filoj konigos Vian verecon. 20 La Eternulo min helpas; Kaj miajn kantojn ni kantados Dum nia tuta vivo en la domo de la Eternulo. 21 Kaj Jesaja diris:Oni alportu dispremitan figon kaj metu sur la sxvelajxon, kaj li estos sanigita. 22 Kaj HXizkija diris:Kia estas la signo, ke mi iros en la domon de la Eternulo?

Jeremiah 16:16

16 Jen Mi sendos multe da fisxkaptistoj, diras la Eternulo, por kapti ilin; poste Mi sendos multe da cxasistoj, por cxasi ilin de cxiu monto, de cxiu monteto, kaj el la fendoj de la rokoj.

Jeremiah 25:29

29 CXar jen sur la urbon, kiu portas sur si Mian nomon, Mi komencas sendi suferojn; cxu vi do restos senpunaj? vi ne restos sen puno, cxar Mi vokas glavon sur cxiujn logxantojn de la tero, diras la Eternulo Cebaot.

Jeremiah 43:10

10 kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi sendos, kaj venigos Nebukadnecaron, regxon de Babel, Mian servanton, kaj Mi starigos lian tronon supre de cxi tiuj sxtonoj, kiujn Mi kasxis, kaj li starigos sur ili sian tendon.

Hosea 5:12-13

12 Mi estos por Efraim kiel tineo, kiel putro por la domo de Jehuda. 13 Efraim vidis sian malsanon, kaj Jehuda sian vundon; tiam Efraim iris al Asirio, kaj sendis al regxo, kiu vengxus pro li; sed li ne povas sanigi vin, ne forigos de vi la vundon.

Luke 21:28

28 Sed kiam tio komencos okazi, rigardu supren kaj levu viajn kapojn, cxar via elacxeto alproksimigxas.

2 Samuel 7:12

12 Kiam finigxos viaj tagoj kaj vi kusxigxos kun viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu eliros el via ventro; kaj Mi fortikigos lian regnon.

1 Kings 1:2

2 Tiam diris al li liaj servantoj:Oni elsercxu por nia sinjoro la regxo junulinon virgulinon, kaj sxi staru antaux la regxo kaj flegu lin kaj dormu cxe lia brusto, kaj tiam al nia sinjoro la regxo farigxos varme.

1 Kings 14:20

20 La tempo, dum kiu regxis Jerobeam, estis dudek du jaroj. Kaj li ekdormis kun siaj patroj. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Nadab.

1 Kings 14:31

31 Kaj Rehxabeam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. La nomo de lia patrino estis Naama, Amonidino. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Abijam.

1 Chronicles 3:13

13 la filo de cxi tiu:Ahxaz; la filo de cxi tiu:HXizkija; la filo de cxi tiu:Manase;

2 Chronicles 28:1

1 La agxon de dudek jaroj havis Ahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaux la Eternulo, kiel lia patro David.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.