2 Kings 16 Cross References - Esperanto

1 En la dek-sepa jaro de Pekahx, filo de Remalja, ekregxis Ahxaz, filo de Jotam, regxo de Judujo. 2 La agxon de dudek jaroj havis Ahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaux la Eternulo, lia Dio, kiel lia patro David. 3 Li iradis laux la vojo de la regxoj de Izrael, kaj ecx sian filon li trairigis tra fajro, simile al la abomenindajxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj. 4 Li oferadis kaj incensadis sur la altajxoj kaj sur la montetoj kaj sub cxiu verda arbo. 5 Tiam Recin, regxo de Sirio, kaj Pekahx, filo de Remalja, regxo de Izrael, iris milite kontraux Jerusalemon; ili siegxis Ahxazon, sed ne povis venkopreni. 6 En tiu tempo Recin, regxo de Sirio, revenigis Elaton al Sirio kaj elpelis la Judojn el Elat; la Sirianoj eniris Elaton kaj eklogxis tie gxis la nuna tago. 7 Ahxaz sendis senditojn al Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, por diri:Mi estas via servanto kaj via filo; venu, kaj savu min kontraux la mano de la regxo de Sirio kaj kontraux la mano de la regxo de Izrael, kiuj levigxis kontraux mi. 8 Kaj Ahxaz prenis la argxenton kaj oron, kiuj trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo, kaj sendis tion donace al la regxo de Asirio. 9 Kaj la regxo de Asirio obeis lin, kaj la regxo de Asirio iris kontraux Damaskon kaj prenis gxin kaj transkondukis gxiajn logxantojn en Kiron, kaj Recinon li mortigis. 10 La regxo Ahxaz iris Damaskon renkonte al Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj li vidis la altaron, kiu estis en Damasko; kaj la regxo Ahxaz sendis al la pastro Urija la bildon de la altaro kaj la desegnon de gxia tuta konstruo. 11 Kaj la pastro Urija konstruis altaron. Konforme al cxio, kion la regxo Ahxaz sendis el Damasko, la pastro Urija arangxis, antaux ol la regxo Ahxaz venis el Damasko. 12 Kiam la regxo venis el Damasko, la regxo ekvidis la altaron, kaj la regxo aliris al la altaro kaj faris sur gxi oferon 13 kaj bruligis sian bruloferon kaj sian farunoferon kaj versxis sian versxoferon kaj aspergis la altaron per la sango de sia pacofero. 14 Kaj la kupran altaron, kiu staris antaux la Eternulo, li forsxovis de la antauxa flanko de la domo, de la loko inter la altaro kaj la domo de la Eternulo, kaj starigis gxin flanke de la altaro norde. 15 Kaj la regxo Ahxaz ordonis al la pastro Urija, dirante:Sur la granda altaro bruligu la matenan bruloferon, la vesperan farunoferon, la bruloferon de la regxo kaj lian farunoferon, la bruloferon de la tuta popolo, ilian farunoferon kaj ilian versxoferon, kaj per la tuta sango de brulofero kaj per la tuta sango de bucxofero aspergu gxin; sed la kupra altaro restu, gxis mi pripensos pri gxi. 16 Kaj la pastro Urija faris cxion konforme al tio, kiel ordonis la regxo Ahxaz. 17 La regxo Ahxaz derompis la muretojn de la bazajxoj kaj deprenis de ili la lavujon, kaj la maron li deprenis de la kupraj bovoj, kiuj estis sub gxi, kaj metis gxin sur sxtonan plankon. 18 Kaj la kovritan sabatan halon, kiun oni konstruis cxe la domo, kaj la eksteran enirejon de la regxo li turnis al la domo de la Eternulo, pro la regxo de Asirio. 19 La cetera historio de Ahxaz, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. 20 Kaj Ahxaz ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo HXizkija.

2 Kings 15:27-30

27 En la kvindek-dua jaro de Azarja, regxo de Judujo, Pekahx, filo de Remalja, farigxis regxo super Izrael en Samario, kaj li regxis dudek jarojn. 28 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon. 29 En la tempo de Pekahx, regxo de Izrael, venis Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj prenis Ijonon, Abel-Bet-Maahxan, Janoahxon, Kedesxon, HXacoron, Gileadon, Galileon, la tutan landon de Naftali; kaj forkondukis ilin en Asirion. 30 Hosxea, filo de Ela, faris konspiron kontraux Pekahx, filo de Remalja, kaj frapis lin kaj mortigis lin, kaj ekregxis anstataux li en la dudeka jaro de Jotam, filo de Uzija.

2 Kings 15:32-33

32 En la dua jaro de Pekahx, filo de Remalja, regxo de Izrael, ekregxis Jotam, filo de Uzija, regxo de Judujo. 33 Li havis la agxon de dudek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jerusxa, filino de Cadok.

2 Kings 15:38

38 Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxaz.

2 Chronicles 28:1-4

1 La agxon de dudek jaroj havis Ahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaux la Eternulo, kiel lia patro David. 2 Li iradis laux la vojoj de la regxoj de Izrael, kaj li ecx faris fanditajn statuojn de Baaloj; 3 li incensadis en la valo de la filo de Hinom, li bruligis siajn filojn per fajro, simile al la abomenindajxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj; 4 li oferadis kaj incensadis sur la altajxoj kaj sur la montetoj kaj sub cxiu verda arbo.

Isaiah 1:1

1 Vizio de Jesaja, filo de Amoc, kiun li vidis pri Judujo kaj Jerusalem, en la tempo de Uzija, Jotam, Ahxaz, kaj HXizkija, regxoj de Judujo.

Isaiah 7:1

1 En la tempo de Ahxaz, filo de Jotam, filo de Uzija, regxo de Judujo, eliris Recin, regxo de Sirio, kaj Pekahx, filo de Remalja, regxo de Izrael, kontraux Jerusalemon, por militi kontraux gxi; sed ili ne povis konkeri gxin.

Hosea 1:1

1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Hosxea, filo de Beeri, en la tempo de Uzija, Jotan, Ahxaz, kaj HXizkija, regxoj de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, filo de Joasx, regxo de Izrael.

Micah 1:1

1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Mihxa, la Moresxetano, en la tempo de Jotam, Ahxaz, kaj HXizkija, regxoj de Judujo, kaj kiun li viziis pri Samario kaj Jerusalem.

1 Kings 3:14

14 Kaj se vi irados laux Miaj vojoj, observante Miajn legxojn kaj ordonojn, kiel iradis via patro David, Mi longigos vian vivon.

1 Kings 9:4

4 Kaj pri vi, se vi irados antaux Mi tiel, kiel iradis via patro David, kun pura koro kaj gxusteco, farante cxion, kion Mi ordonis al vi, kaj observante Miajn legxojn kaj regulojn:

1 Kings 11:4-8

4 En la tempo de maljuneco de Salomono liaj edzinoj turnis lian koron al aliaj dioj, kaj lia koro ne estis tiel plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David. 5 Kaj Salomono sekvis Asxtaron, diajxon de la Cidonanoj, kaj Milkomon, abomenindajxon de la Amonidoj. 6 Kaj Salomono faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj ne sekvis plene la Eternulon, kiel lia patro David. 7 Tiam Salomono konstruis altajxon al Kemosx, abomenindajxo de la Moabidoj, sur la monto, kiu estas antaux Jerusalem, kaj al Molehx, abomenindajxo de la Amonidoj. 8 Kaj tiel li faris por cxiuj siaj aligentaj edzinoj, kiuj incensadis kaj alportadis oferojn al siaj dioj.

1 Kings 15:3

3 Li iradis en cxiuj pekoj de sia patro, kiujn cxi tiu faris antaux li; kaj lia koro ne estis plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David.

2 Kings 14:3

3 Li agadis bone antaux la Eternulo, tamen ne kiel lia patro David. Li agadis tiel, kiel agadis lia patro Joasx.

2 Kings 15:3

3 Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Amacja.

2 Kings 15:34

34 Li agadis bone antaux la Eternulo; li agadis tiel same, kiel agadis lia patro Uzija.

2 Kings 18:3

3 Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David.

2 Kings 22:2

2 Li agadis bone antaux la Eternulo, kaj iradis tute laux la vojo de sia patro David, kaj ne deflankigxis dekstren, nek maldekstren.

2 Chronicles 17:3

3 Kaj la Eternulo estis kun Jehosxafat, cxar li iradis laux la antauxaj vojoj de sia patro David kaj ne turnis sin al la Baaloj,

2 Chronicles 29:2

2 Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David.

2 Chronicles 34:2-3

2 Li agadis bone antaux la Eternulo, kaj iradis laux la vojoj de sia patro David, kaj ne deflankigxis dekstren nek maldekstren. 3 En la oka jaro de sia regxado, estante ankoraux knabo, li komencis turnadi sin al la Dio de sia patro David; kaj en la dek-dua jaro li komencis purigi Judujon kaj Jerusalemon de la altajxoj, sanktaj stangoj, idoloj, kaj fanditaj statuoj.

Leviticus 18:21

21 Kaj el via idaro ne fordonu oferon al Molehx, kaj ne malhonoru la nomon de via Dio:Mi estas la Eternulo.

Leviticus 20:2

2 Al la Izraelidoj diru:CXiu el la Izraelidoj, kaj el la fremduloj, kiuj logxas inter la Izraelidoj, kiu donos iun el siaj idoj al Molehx, mortu; la popolo de la lando mortigu lin per sxtonoj.

Deuteronomy 12:31

31 Ne agu tiel koncerne la Eternulon, vian Dion; cxar cxion, kion abomenas la Eternulo, kion Li malamas, ili faras por siaj dioj, kaj ecx siajn filojn kaj filinojn ili forbruligas per fajro al siaj dioj.

Deuteronomy 18:10

10 ne devas trovigxi inter vi iu, kiu trairigas sian filon aux filinon tra fajro, auxguristo, antauxdiristo, magiisto, sorcxisto,

1 Kings 12:28-30

28 Kaj la regxo arangxis konsiligxon, kaj li faris du orajn bovidojn, kaj diris al la popolo:Ne iradu plu en Jerusalemon; jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elkondukis vin el la lando Egipta. 29 Kaj li starigis unu en Bet-El, kaj la duan li instalis en Dan. 30 Kaj cxi tiu afero farigxis kauxzo de pekado:la popolo komencis iradi al unu el ili gxis Dan.

1 Kings 14:24

24 Ankaux malcxastistoj estis en la lando; ili faris cxiujn abomenindajxojn de la popoloj, kiujn la Eternulo forpelis antaux la Izraelidoj.

1 Kings 16:31-33

31 Ne suficxis al li, ke li iris en la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat:li prenis al si kiel edzinon Izebelon, filinon de Etbaal, regxo de la Cidonanoj, kaj li iris kaj servis al Baal kaj adorklinigxis al li. 32 Kaj li starigis altaron al Baal en la domo de Baal, kiun li konstruis en Samario. 33 Kaj Ahxab faris sanktajn stangojn, kaj Ahxab faris pli da incitado kontraux la Eternulo, Dio de Izrael, ol cxiuj regxoj de Izrael, kiuj estis antaux li.

1 Kings 21:25-26

25 (Estis neniu tia, kiel Ahxab, kiu fordonis sin al farado de malbono antaux la okuloj de la Eternulo, al kio instigadis lin lia edzino Izebel. 26 Li farigxis tre abomeninda, sekvante la idolojn, konforme al cxio, kion faradis la Amoridoj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj.)

1 Kings 22:52-53

52 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj iradis laux la vojo de sia patro kaj de sia patrino, kaj laux la vojo de Jerobeam, filo de Nebat, kiu pekigis Izraelon. 53 Kaj li servadis al Baal kaj adorklinigxadis al li, kaj incitadis la Eternulon, Dion de Izrael, tute tiel, kiel faradis lia patro.

2 Kings 8:18

18 Li iradis laux la vojo de la regxoj de Izrael, kiel faris la domo de Ahxab, cxar filino de Ahxab estis lia edzino, kaj li faradis malbonon antaux la Eternulo.

2 Kings 17:17

17 kaj ili trairigadis siajn filojn kaj siajn filinojn tra fajro kaj sorcxadis kaj auxguradis kaj fordonis sin al farado de malbono antaux la okuloj de la Eternulo, por inciti Lin.

2 Kings 21:2

2 Li agadis malbone antaux la Eternulo, simile al la abomenindajxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj.

2 Kings 21:6

6 Kaj li trairigis sian filon tra fajro, kaj li auxguradis kaj sorcxadis, kaj starigis antauxdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaux la Eternulo, kolerigante Lin.

2 Kings 21:11

11 Pro tio, ke Manase, regxo de Judujo, faris tiujn abomenindajxojn, kiuj estas pli malbonaj, ol cxio, kion faris la Amoridoj, kiuj estis antaux li, kaj li pekigis ankaux la Judojn per siaj idoloj,

2 Kings 23:10

10 Kaj li malpurigis ankaux Tofeton, kiu estis en la valo de la filoj de Hinom, por ke neniu trairigu sian filon aux sian filinon tra fajro al Molehx.

2 Chronicles 22:3

3 Li ankaux iradis laux la vojoj de la domo de Ahxab, cxar lia patrino estis lia konsilantino por malbonagi.

2 Chronicles 33:2

2 Li agadis malbone antaux la Eternulo, simile al la abomenindajxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj.

2 Chronicles 33:6

6 Li ankaux trairigis siajn filojn tra fajro en la valo de la filo de Hinom, li esploradis la estontecon, auxguradis, sorcxadis, starigis antauxdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaux la Eternulo, kolerigante Lin.

Psalms 106:35

35 Sed ili miksigxis kun la popoloj Kaj lernis iliajn farojn;

Psalms 106:37-38

37 Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj; 38 Kaj ili versxis senkulpan sangon, la sangon de siaj filoj kaj filinoj, Kiujn ili oferportis al la Kanaanaj idoloj; Kaj la tero malpurigxis de sango.

Jeremiah 32:35

35 Kaj ili arangxis la altajxojn de Baal, kiuj estas en la valo de la filo de Hinom, por bruligi siajn filojn kaj filinojn al Molehx, kion Mi ne ordonis al ili, kaj pri kio ne venis al Mi en la kapon, ke ili faros tiun abomenindajxon, por pekigi Judujon.

Ezekiel 16:21

21 Vi bucxis Miajn infanojn kaj pasigis ilin tra fajro por ili.

Ezekiel 16:47

47 Sed ecx ne laux ilia vojo vi iris, kaj ne iliajn abomenindajxojn vi faris; tio estis malmulta por vi, kaj vi malbonigxis pli ol ili en cxiuj viaj agoj.

Ezekiel 20:26

26 kaj Mi permesis al ili malpurigi sin per siaj oferoj, trairigante tra fajro cxiun unuenaskiton, por ke Mi ruinigu ilin, por ke ili eksciu, ke Mi estas la Eternulo.

Ezekiel 20:31

31 alportante viajn donacojn, trairigante viajn infanojn tra fajro, vi malpurigas vin per cxiuj viaj idoloj gxis la nuna tempo; cxu do Mi povas respondi al viaj demandoj, ho domo de Izrael? Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi ne respondos al viaj demandoj.

Deuteronomy 12:2

2 Ekstermu cxiujn lokojn, kie la popoloj, kiujn vi ekposedos, servis al siaj dioj sur la altaj montoj kaj sur la montetoj kaj sub cxiu verda arbo.

1 Kings 14:23

23 Kaj ankaux ili konstruis al si altajxojn, statuojn, kaj sanktajn stangojn sur cxiu alta monteto kaj sub cxiu brancxoricxa arbo.

2 Kings 14:4

4 La altajxoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj.

Isaiah 57:5-7

5 kiuj varmigxas en la arbaretoj, sub cxiu verdbrancxa arbo; kiuj bucxas la infanojn en la valoj, sub la elstarantaj rokoj? 6 Inter la glatajxoj de la valo estas via parto; ili, ili estas via loto; al ili vi versxis versxoferojn, alportis farunoferojn; cxu Mi povas esti kontenta pri tio? 7 Sur monto alta kaj levita vi starigis vian kusxejon, vi tien supreniris, por bucxi oferojn.

Isaiah 65:4

4 al homoj, kiuj sidas inter la tomboj kaj noktas en kavernoj, mangxas viandon de porko, kaj havas abomenindan supon en siaj vazoj;

Isaiah 66:17

17 Tiuj, kiuj sanktigas kaj purigas sin por la gxardenoj, starante post unu en la mezo, kiuj mangxas viandon de porko kaj abomenindajxon kaj musojn, cxiuj kune estos ekstermitaj, diras la Eternulo.

Jeremiah 17:2

2 Iliaj filoj bone memoras iliajn altarojn kaj iliajn sanktajn stangojn cxe la verdaj arboj sur la altaj montetoj.

Ezekiel 20:28-29

28 Mi venigis ilin en la landon, pri kiu Mi per levo de mano promesis, ke Mi donos gxin al ili; sed cxie, kie ili vidis ian altan monteton aux ian brancxoricxan arbon, ili bucxis tie siajn oferojn kaj alportis tien siajn kolerigantajn donojn, metis tien siajn agrablajn odorajxojn kaj versxis tie siajn versxoferojn. 29 Kaj Mi diris al ili:Kio estas tiu altajxo, sur kiun vi iras? Kaj oni donis al tiu loko la nomon Altajxo gxis la nuna tago.

1 Kings 11:36

36 kaj al lia filo Mi donos unu tribon, por ke restu lumilo por cxiam al Mia servanto David antaux Mi en Jerusalem, en la urbo, kiun Mi elektis al Mi, por meti tien Mian nomon.

1 Kings 15:4

4 Sed pro David la Eternulo, lia Dio, donis al li lumilon en Jerusalem, starigante lian filon post li kaj subtenante Jerusalemon;

2 Kings 15:37

37 En tiu tempo la Eternulo komencis sendadi sur Judujon Recinon, regxon de Sirio, kaj Pekahxon, filon de Remalja.

2 Chronicles 28:5-15

5 Kaj la Eternulo, lia Dio, transdonis lin en la manon de la regxo de Sirio, kaj ili venkobatis lin, prenis de li multe da kaptitoj kaj forkondukis en Damaskon. Ankaux en la manon de la regxo de Izrael li estis transdonita, kaj cxi tiu faris al li grandan baton. 6 Pekahx, filo de Remalja, mortigis el la Judoj cent dudek mil en unu tago, kiuj cxiuj estis homoj bravaj-pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj. 7 Kaj Zihxri, fortulo el la Efraimidoj, mortigis Maasejan, filon de la regxo, kaj Azrikamon, la palacestron, kaj Elkanan, la duan post la regxo. 8 Kaj la Izraelidoj forkaptis de siaj fratoj ducent mil virinojn, filojn, kaj filinojn, kaj ankaux multe da rabajxo ili prenis de ili kaj venigis la rabajxon en Samarion. 9 Tie estis profeto de la Eternulo kun la nomo Oded. Li eliris antaux la militistaron, kiu venis al Samario, kaj diris al ili:Jen pro la kolero de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kontraux la Judoj, Li transdonis ilin en viajn manojn, kaj vi mortigis ilin kun tia furiozo, ke tio atingis la cxielon. 10 Nun la logxantojn de Judujo kaj Jerusalem vi intencas subigi al vi kiel sklavojn kaj sklavinojn. Sed per tio vi farigxos ja kulpaj antaux la Eternulo, via Dio. 11 Auxskultu do min, kaj redonu la kaptitojn, kiujn vi prenis el viaj fratoj, cxar ekscitigxis kontraux vi la flamo de kolero de la Eternulo. 12 Tiam levigxis kelkaj el la cxefoj de la Efraimidoj, Azarja, filo de Jehohxanan, Berehxja, filo de Mesxilemot, Jehxizkija, filo de SXalum, kaj Amasa, filo de HXadlaj, kontraux tiuj, kiuj venis el la militistaro, 13 kaj diris al ili:Ne konduku cxi tien la kaptitojn, cxar novan nian kulpon antaux la Eternulo vi intencas aldoni al niaj pekoj kaj kulpoj; granda estas nia kulpo kaj la flama kolero kontraux Izrael. 14 Tiam la armitoj forlasis la kaptitojn kaj la rabitajxon antaux la estroj kaj la tuta komunumo. 15 Kaj levigxis la viroj, menciitaj laux iliaj nomoj, prenis la kaptitojn, kaj cxiujn el iliaj nuduloj ili vestis per parto de la rabitajxo, vestis ilin, donis al ili sxuojn, donis al ili mangxi kaj trinki, sxmiris ilin per oleo, sidigis sur azenoj cxiujn senfortulojn, forkondukis ilin en Jerihxon, la urbon de Palmoj, al iliaj fratoj; kaj ili mem revenis en Samarion.

Isaiah 7:1-9

1 En la tempo de Ahxaz, filo de Jotam, filo de Uzija, regxo de Judujo, eliris Recin, regxo de Sirio, kaj Pekahx, filo de Remalja, regxo de Izrael, kontraux Jerusalemon, por militi kontraux gxi; sed ili ne povis konkeri gxin. 2 Oni raportis al la domo de David, dirante:La Sirianoj starigxis tendare en la lando de Efraim. Tiam ektremis lia koro kaj la koro de lia popolo, kiel la arboj de arbaro tremas de vento. 3 Sed la Eternulo diris al Jesaja:Iru renkonte al Ahxaz, vi kaj via filo SXear-Jasxub, al la fino de la akvotubo de la supra lageto, cxe la vojo al la kampo de fulistoj, 4 kaj diru al li:Gardu vin, kaj estu trankvila; ne timu, kaj via koro ne senkuragxigxu pro la du fumantaj brulsxtipoj, pro la furiozo de Recin kun la Sirianoj kaj de la filo de Remalja. 5 La Sirianoj, kun Efraim kaj kun la filo de Remalja, havas malbonan intencon kontraux vi, kaj diras: 6 Ni iru kontraux Judujon, ni malgrandigu gxin, malkovru gxin por ni, kaj ni starigu kiel regxon super gxi la filon de Tabeel. 7 Tiele diris la Sinjoro, la Eternulo:Tio ne plenumigxos, kaj tio ne estos. 8 CXar la kapo de Sirio estas Damasko, kaj la kapo de Damasko estas Recin, kaj post sesdek kvin jaroj Efraim cxesos esti popolo. 9 Kaj la kapo de Efraim estas Samario, kaj la kapo de Samario estas la filo de Remalja. Se vi ne kredas, vi ne estas fidelaj.

Isaiah 7:14

14 Tial la Sinjoro mem donos al vi signon:jen virgulino gravedigxis, kaj sxi naskos filon, kaj sxi donos al li la nomon Emanuel.

Isaiah 8:6

6 Pro tio, ke cxi tiu popolo malsxatis la akvon de SXiloahx, kiu fluas kviete, kaj gxojas pro Recin kaj pro la filo de Remalja:

Isaiah 8:9-10

9 Koleru, ho popoloj, tamen vi ektimos; atentu, vi cxiuj en la malproksimaj landoj; armu vin, sed vi ektimos; armu vin, sed vi ektimos. 10 Pripensu entreprenon, sed gxi neniigxos; parolu vortojn, sed ili ne plenumigxos, cxar kun ni estas Dio.

Isaiah 9:6-7

6 CXar infano naskigxis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia sxultro, kaj lia nomo estos:Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco; 7 por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi gxin kaj fortigi gxin per justeco kaj vero de nun gxis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.

Deuteronomy 2:8

8 Kaj ni preteriris flanke de niaj fratoj la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, flanke de la vojo stepa, de Elat kaj de Ecjon-Geber. Kaj ni turnis nin kaj iris laux la vojo al la dezerto de Moab.

1 Kings 9:26

26 Kaj sxiparon faris la regxo Salomono en Ecjon-Geber, kiu trovigxas apud Elat, sur la bordo de la Rugxa Maro, en la lando de Edom.

2 Kings 14:22

22 Li prikonstruis Elaton kaj revenigis gxin al Judujo, post kiam la regxo ekdormis kun siaj patroj.

2 Chronicles 26:2

2 Li prikonstruis Elaton kaj revenigis gxin al Judujo, post kiam la regxo ekdormis kun siaj patroj.

1 Kings 20:4

4 Kaj la regxo de Izrael respondis kaj diris:Konforme al via diro, mia sinjoro, ho regxo, al vi apartenas mi, kaj cxio, kion mi havas.

1 Kings 20:32-33

32 Kaj ili zonis per sakajxo siajn lumbojn kaj metis sxnurojn sur siajn kapojn, kaj venis al la regxo de Izrael, kaj diris:Via servanto Ben-Hadad diras:Mi petas lasi la vivon al mia animo. Kaj tiu diris:CXu li vivas ankoraux? li estas mia frato. 33 La homoj prenis tion kiel bonan signon, kaj rapidis certigxi, cxu tio estas pri li, kaj ili diris:Via frato Ben-Hadad. Kaj li diris:Iru, venigu lin. Tiam eliris al li Ben-Hadad, kaj li sidigis lin sur la cxaro.

2 Kings 15:29

29 En la tempo de Pekahx, regxo de Izrael, venis Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj prenis Ijonon, Abel-Bet-Maahxan, Janoahxon, Kedesxon, HXacoron, Gileadon, Galileon, la tutan landon de Naftali; kaj forkondukis ilin en Asirion.

1 Chronicles 5:26

26 tial Dio de Izrael ekscitis kontraux ili la spiriton de Pul, regxo de Asirio, kaj la spiriton de Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj li elpatrujigis la Rubenidojn, la Gadidojn, kaj la duontribon de la Manaseidoj, kaj forkondukis ilin en HXalahxon, HXaboron, Haran, kaj al la rivero Gozan gxis la nuna tago.

2 Chronicles 28:16

16 En tiu tempo la regxo Ahxaz sendis al la regxoj de Asirio, ke ili helpu al li.

2 Chronicles 28:20

20 Kaj venis kontraux lin Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj premis lin, anstataux subteni lin;

Psalms 146:3-5

3 Ne fidu eminentulojn, Homidon, kiu ne povas helpi. 4 Eliras lia spirito, li reiras en sian teron; Kaj en tiu tago neniigxas cxiuj liaj intencoj. 5 Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob, Kiu esperas al la Eternulo, lia Dio,

Jeremiah 17:5

5 Tiele diras la Eternulo:Malbenita estas la homo, kiu fidas homon kaj faris karnon lia apogo kaj kies koro forturnis sin de la Eternulo.

Lamentations 4:17

17 Ankoraux lacigxadis niaj okuloj, atendante senvaloran helpon; Strecxe ni atendis nacion, kiu ne povas helpi.

Hosea 14:3

3 Asirio ne savos nin; ni ne rajdos sur cxevaloj, ni ne plu nomos nia dio la faritajxon de niaj manoj; nur cxe Vi la orfo trovas kompaton.

2 Kings 12:17-18

17 En tiu tempo ekiris HXazael, regxo de Sirio, kaj ekmilitis kontraux Gat kaj venkoprenis gxin; kaj HXazael intencis iri kontraux Jerusalemon. 18 Tiam Jehoasx, regxo de Judujo, prenis la tutan sanktigitajxon, kiun sanktigis Jehosxafat kaj Jehoram kaj Ahxazja, liaj patroj, regxoj de Judujo, kaj tion, kion li mem sanktigis, kaj la tutan oron, kiu trovigxis en la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la regxa domo, kaj li sendis tion al HXazael, regxo de Sirio, kaj cxi tiu foriris de Jerusalem.

2 Kings 16:17-18

17 La regxo Ahxaz derompis la muretojn de la bazajxoj kaj deprenis de ili la lavujon, kaj la maron li deprenis de la kupraj bovoj, kiuj estis sub gxi, kaj metis gxin sur sxtonan plankon. 18 Kaj la kovritan sabatan halon, kiun oni konstruis cxe la domo, kaj la eksteran enirejon de la regxo li turnis al la domo de la Eternulo, pro la regxo de Asirio.

2 Kings 18:15-16

15 Kaj HXizkija fordonis la tutan argxenton, kiu trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo. 16 En tiu tempo HXizkija dehakis la pordojn de la templo de la Eternulo, kaj la kolonojn, kiujn HXizkija, regxo de Judujo, estis teginta, kaj donis ilin al la regxo de Asirio.

2 Chronicles 16:2

2 Tiam Asa elprenis argxenton kaj oron el la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la regxa domo, kaj sendis al Ben-Hadad, regxo de Sirio, kiu logxis en Damasko, kaj dirigis al li:

2 Chronicles 28:20-21

20 Kaj venis kontraux lin Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj premis lin, anstataux subteni lin; 21 cxar Ahxaz prirabis la domon de la Eternulo kaj la regxan domon kaj la eminentulojn, kaj donis al la regxo de Asirio, tamen tio ne helpis al li.

Psalms 7:15-16

15 Li fosis kavon kaj profundigis gxin, Kaj li falis en la kavon, kiun li pretigis. 16 Lia malico refalos sur lian kapon, Kaj sur lian verton falos lia krimo. 17 La Eternulo venigos sur vin kaj sur vian popolon kaj sur la domon de via patro tiajn tagojn, kiuj ne venis de post la tempo, kiam Efraim defalis de Jehuda; Li venigos la regxon de Asirio.

Isaiah 8:7-8

7 pro tio la Sinjoro jen venigos sur ilin la akvon de la Rivero, la forta kaj granda, la regxon de Asirio kaj lian tutan gloron; kaj gxi levigxos super cxiujn siajn kusxujojn kaj iros super cxiujn siajn bordojn. 8 Kaj gxi enpenetros en Judujon, inundos, levigxos, kaj atingos gxis la kolo; kaj gxi etendos siajn flugilojn kaj plenigos vian tutan landon, ho Emanuel.

2 Chronicles 28:5

5 Kaj la Eternulo, lia Dio, transdonis lin en la manon de la regxo de Sirio, kaj ili venkobatis lin, prenis de li multe da kaptitoj kaj forkondukis en Damaskon. Ankaux en la manon de la regxo de Izrael li estis transdonita, kaj cxi tiu faris al li grandan baton.

2 Chronicles 28:21

21 cxar Ahxaz prirabis la domon de la Eternulo kaj la regxan domon kaj la eminentulojn, kaj donis al la regxo de Asirio, tamen tio ne helpis al li.

Isaiah 7:16

16 Sed antaux ol la knabo povoscios forpusxi malbonon kaj elekti bonon, estos forlasita tiu lando, kiun vi timas pro gxiaj du regxoj.

Isaiah 9:11

11 La Eternulo fortigos kontraux ili la malamikojn de Recin, kaj liajn kontrauxulojn Li ekscitos,

Isaiah 22:6

6 Kaj Elam portis sagujon en vico da rajdantoj, kaj Kir briligis sxildon.

Amos 1:3-5

3 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Damasko kaj pro kvar Mi ne indulgos gxin, pro tio, ke ili drasxis Gileadon per fera drasxilo. 4 Mi sendos fajron sur la domon de HXazael, kaj gxi ekstermos la palacojn de Ben-Hadad. 5 Mi disrompos la riglilojn de Damasko, Mi ekstermos la logxantojn de la valo Aven kaj la tenanton de sceptro el la domo Edena, kaj la popolo Siria estos forkondukita en Kiron, diras la Eternulo.

Amos 9:7

7 CXu vi ne estas por Mi kiel la Etiopoj, ho Izraelidoj? diras la Eternulo; cxu Mi ne elkondukis Izraelon el la lando Egipta, la Filisxtojn el Kaftor, kaj la Sirianojn el Kir?

Exodus 24:4

4 Kaj Moseo skribis cxiujn vortojn de la Eternulo, kaj li levigxis frue matene kaj konstruis altaron sub la monto kaj dek du kolonojn laux la dek du triboj de Izrael.

Exodus 39:43

43 Kaj Moseo vidis la tutan laboron, li vidis, ke ili faris gxin tute tiel, kiel la Eternulo ordonis; kaj Moseo benis ilin.

Deuteronomy 12:30

30 tiam gardu vin, ke vi ne enretigxu per ili, post kiam ili estos ekstermitaj de antaux vi, kaj ke vi ne sercxu iliajn diojn, dirante:Kiel cxi tiuj popoloj servis al siaj dioj, tiel mi ankaux faros.

1 Chronicles 28:11-12

11 Kaj David donis al sia filo Salomono la desegnon de la portiko, de la domoj, provizejoj, supraj cxambroj, internaj cxambroj, kaj de la loko por la sankta kesto; 12 kaj la desegnon de cxio, kion li havis en sia animo koncerne la kortojn de la domo de la Eternulo kaj koncerne cxiujn cxambrojn cxirkauxe, koncerne la trezorojn de la domo de Dio kaj la trezorojn de la sanktajxoj,

1 Chronicles 28:19

19 CXio cxi tio, li diris, estas skribita al mi de la mano de la Eternulo; Li klarigis al mi cxiujn detalojn de la desegno.

2 Chronicles 28:23-25

23 Kaj li alportadis oferojn al la dioj de la Damaskanoj, kiuj venkobatis lin, kaj li diris:La dioj de la regxoj de Sirio helpas al ili; tial mi oferados al ili, kaj ili helpos al mi. Sed ili kauxzis falon al li kaj al la tuta Izrael. 24 Kaj Ahxaz kolektis cxiujn vazojn de la domo de Dio kaj disbatis la vazojn de la domo de Dio, kaj li sxlosis la pordojn de la domo de la Eternulo, kaj faris al si altarojn en cxiuj anguloj de Jerusalem. 25 Kaj en cxiuj urboj de Judujo li faris altajxojn, por incensi al aliaj dioj, kaj li kolerigis la Eternulon, Dion de liaj patroj.

Psalms 106:39

39 Kaj ili malpurigxis per siaj faroj, Kaj malcxastigxis per siaj agoj.

Isaiah 8:2

2 Kaj mi prenis al mi du fidindajn atestantojn:la pastron Urija, kaj Zehxarjan, filon de Jeberehxja.

Jeremiah 10:2

2 Tiele diras la Eternulo:Ne lernu la konduton de la nacioj, kaj ne timu la signojn de la cxielo, kiel la nacioj ilin timas.

Ezekiel 23:16-17

16 tiam sxi volupte ekamis ilin, kiam sxi vidis ilian bildon, kaj sxi sendis al ili senditojn en HXaldeujon. 17 Kaj la Babelanoj venis al sxi, por ame kusxi kun sxi, kaj ili malpurigis sxin per sia malcxastajxo, kaj sxi malpurigxis per ili; kaj poste sxia animo trosatigxis de ili.

Ezekiel 43:8

8 Ili starigis sian sojlon apud Mia sojlo kaj siajn fostojn apud Miaj fostoj, tie ke nur muro estis inter Mi kaj ili; kaj ili malpurigis Mian sanktan nomon per siaj abomenindajxoj, kiujn ili faris; tial Mi pereigis ilin en Mia kolero.

Ezekiel 43:11

11 Kaj se ili ekhontos pri cxio, kion ili faris, tiam montru al ili la bildon de la domo, gxian arangxon, gxiajn elirojn kaj enirojn, cxiujn gxiajn manierojn kaj legxojn, cxiujn gxiajn morojn kaj instrukciojn, kaj priskribu cxion antaux iliaj okuloj, por ke ili observu cxiujn gxiajn instrukciojn kaj legxojn kaj plenumu ilin.

Matthew 15:6

6 tiu ne devas respekti sian patron aux sian patrinon. Kaj vi vantigis la vorton de Dio per via tradicio.

Matthew 15:9

9 Sed vane ili Min adoras, Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj.

Romans 12:2

2 Kaj ne konformigxu al cxi tiu mondo; sed aliformigxu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.

1 Peter 1:18

18 sciante, ke ne per pereemaj objektoj, oro aux argxento, vi elacxetigxis el via vanta vivmaniero, kiun vi ricevis de viaj patroj;

1 Kings 21:11-13

11 Kaj la viroj de lia urbo, la plejagxuloj kaj la eminentuloj, kiuj logxis en lia urbo, faris kiel ordonis al ili Izebel, kiel estis skribite en la leteroj, kiujn sxi sendis al ili. 12 Ili proklamis faston kaj sidigis Naboton sur la cxefa loko inter la popolo. 13 Kaj venis du homoj malvirtaj kaj sidigxis apud li, kaj la malvirtaj homoj atestis kontraux Nabot antaux la popolo, dirante:Nabot blasfemis kontraux Dio kaj la regxo. Kaj oni elkondukis lin ekster la urbon kaj prijxetis lin per sxtonoj, kaj li mortis.

2 Chronicles 26:17-18

17 Kaj eniris post li la pastro Azarja, kaj kun li okdek pastroj de la Eternulo, kuragxuloj; 18 kaj ili starigxis kontraux la regxo Uzija, kaj diris al li:Ne vi, Uzija, devas incensi al la Eternulo, sed incensi devas la pastroj, idoj de Aaron, sanktigitaj; eliru el la sanktejo, cxar vi faris krimon, kaj tio ne estos por vi honora antaux Dio, la Eternulo.

Jeremiah 23:11

11 CXar profeto kaj pastro hipokritas; ecx en Mia domo Mi trovas iliajn malbonagojn, diras la Eternulo.

Ezekiel 22:26

26 GXiaj pastroj kripligas Mian instruon kaj malsanktigas Miajn sanktajxojn; ili ne distingas inter sanktajxo kaj nesanktajxo, ne montras la diferencon inter malpurajxo kaj purajxo; kaj de Miaj sabatoj ili forturnis siajn okulojn, kaj Mi estas malsanktigata inter ili.

Daniel 3:7

7 Tial, kiam cxiuj popoloj ekauxdis la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, ili faligis sin kaj adorklinigxis al la ora statuo, kiun starigis la regxo Nebukadnecar.

Hosea 4:6

6 Mia popolo pereos pro tio, ke gxi ne havas scion. CXar vi forpusxis la scion, tial Mi vin forpusxos, ke vi ne plu estu Mia pastro. CXar vi forgesis la instruon de via Dio, tial ankaux Mi forgesos viajn infanojn.

Hosea 5:11

11 Efraim estas premata, frapita de la jugxo; cxar li memvole sekvis homan ordonon.

Malachi 2:7-9

7 CXar la lipoj de pastro devas konservi scion, kaj el lia busxo oni devas sercxi instruon; cxar li estas sendito de la Eternulo Cebaot. 8 Sed vi forklinigxis de la vojo, vi delogis multajn de la instruo, vi detruis la interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot. 9 Tial Mi ankaux faris vin malestimataj kaj malaltigataj antaux la tuta popolo, pro tio, ke vi ne observas Miajn vojojn kaj estas personfavoraj en la aferoj de la legxo.

Galatians 1:10

10 CXar cxu mi nun influas homojn, aux Dion? aux cxu mi celas placxi al homoj? se mi ankoraux nun placxus al homoj, mi ne estus servisto de Kristo.

Numbers 18:4-7

4 Ili aligxu al vi kaj plenumu la zorgadon pri la tabernaklo de kunveno, koncerne cxiujn servojn en la tabernaklo; sed laiko ne alproksimigxu al vi. 5 Kaj plenumu la zorgadon pri la sanktejo kaj la zorgadon pri la altaro, por ke ne estu plu kolero kontraux la Izraelidoj. 6 Kaj Mi prenis viajn fratojn, la Levidojn, el inter la Izraelidoj; donace al vi ili estas donitaj por la Eternulo, por plenumi la servojn en la tabernaklo de kunveno. 7 Kaj vi kune kun viaj filoj plenumu vian pastradon en cxio, kio koncernas la altaron, kaj tion, kio estas malantaux la kurteno, kaj servu; kiel donacon Mi donas al vi la servadon de via pastrado; sed laiko, kiu alproksimigxos, estu mortigita.

1 Kings 13:1

1 Kaj jen homo de Dio venis el Judujo laux ordono de la Eternulo en Bet- Elon, kiam Jerobeam staris sur la altaro, por incensi.

2 Chronicles 26:16-19

16 Sed kiam li farigxis potenca, lia koro fierigxis tiel, ke li malbonigxis. Li krimis kontraux la Eternulo, lia Dio, kaj li eniris en la templon de la Eternulo, por incensi sur la altaro de incensado. 17 Kaj eniris post li la pastro Azarja, kaj kun li okdek pastroj de la Eternulo, kuragxuloj; 18 kaj ili starigxis kontraux la regxo Uzija, kaj diris al li:Ne vi, Uzija, devas incensi al la Eternulo, sed incensi devas la pastroj, idoj de Aaron, sanktigitaj; eliru el la sanktejo, cxar vi faris krimon, kaj tio ne estos por vi honora antaux Dio, la Eternulo. 19 Tiam Uzija ekkoleris, kaj en la mano li tenis incensilon, por incensi. Sed kiam li ekkoleris kontraux la pastroj, lepro aperis sur lia frunto, antaux la pastroj en la domo de la Eternulo, apud la altaro de incensado.

2 Chronicles 28:23

23 Kaj li alportadis oferojn al la dioj de la Damaskanoj, kiuj venkobatis lin, kaj li diris:La dioj de la regxoj de Sirio helpas al ili; tial mi oferados al ili, kaj ili helpos al mi. Sed ili kauxzis falon al li kaj al la tuta Izrael.

2 Chronicles 28:25

25 Kaj en cxiuj urboj de Judujo li faris altajxojn, por incensi al aliaj dioj, kaj li kolerigis la Eternulon, Dion de liaj patroj.

Leviticus 1:1-3

1 La Eternulo vokis Moseon, kaj ekparolis al li el la tabernaklo de kunveno, dirante: 2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Se iu el vi volas alporti oferon al la Eternulo, el la brutoj, el la bovoj, kaj el la sxafoj alportu vian oferon. 3 Se lia ofero estas brulofero el bovoj, li oferu virseksulon sendifektan; al la pordo de la tabernaklo de kunveno li alkonduku gxin, por favorigi al si la Eternulon.

Exodus 40:6

6 Kaj starigu la altaron de bruloferoj antaux la eniro en la konstruajxon de la tabernaklo de kunveno.

Exodus 40:29

29 Kaj la altaron de bruloferoj li starigis cxe la eniro de la tabernaklo de kunveno, kaj li alportis sur gxi la bruloferon kaj la farunoferon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

2 Kings 16:11

11 Kaj la pastro Urija konstruis altaron. Konforme al cxio, kion la regxo Ahxaz sendis el Damasko, la pastro Urija arangxis, antaux ol la regxo Ahxaz venis el Damasko.

2 Chronicles 1:5

5 La kupra altaro, kiun faris Becalel, filo de Uri, filo de HXur, estis tie, antaux la tabernaklo de la Eternulo; kaj Salomono kaj la komunumo gxin sercxis.

2 Chronicles 4:1

1 Kaj li faris kupran altaron, havantan la longon de dudek ulnoj, la largxon de dudek ulnoj, kaj la alton de dek ulnoj.

Matthew 23:35

35 por ke venu sur vin la tuta justa sango elversxita sur la teron, de la sango de la justulo Habel gxis la sango de Zehxarja, filo de Berehxja, kiun vi mortigis inter la sanktejo kaj la altaro.

Genesis 44:5

5 GXi estas ja tiu pokalo, el kiu trinkas mia sinjoro, kaj li ankaux auxguras sur gxi! vi agis malbone!

Exodus 29:39-41

39 unu sxafidon oferu matene, kaj la duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero; 40 kaj por unu sxafido dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da elpistita oleo, kaj kvaronon de hino da vino por versxoferi. 41 La duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero; faru kun gxi kiel kun la matena donofero kaj versxofero, ke gxi estu agrabla odorajxo, fajrofero por la Eternulo,

Leviticus 4:13-26

13 Kaj se la tuta komunumo de la Izraelidoj pekos per eraro kaj la afero estos kasxita antaux la okuloj de la anaro, kaj ili faros iun el la agoj, kiujn la Eternulo malpermesis, kaj ili farigxos kulpaj; 14 kaj ili sciigxos pri la peko, kiun ili pekis:tiam la anaro alportu bovidon kiel propekan oferon kaj venigu gxin antaux la tabernaklon de kunveno. 15 Kaj la plejagxuloj de la komunumo metu siajn manojn sur la kapon de la bovido antaux la Eternulo, kaj oni bucxu la bovidon antaux la Eternulo. 16 Kaj la sanktoleita pastro enportu iom el la sango de la bovido en la tabernaklon de kunveno. 17 Kaj la pastro trempu sian fingron en la sango, kaj aspergu sep fojojn antaux la Eternulo, antaux la kurteno. 18 Kaj iom el la sango li metu sur la kornojn de la altaro, kiu estas antaux la Eternulo en la tabernaklo de kunveno, kaj la tutan ceteran sangon li elversxu cxe la bazo de la altaro de bruloferoj, kiu estas cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 19 Kaj gxian tutan sebon li forlevu el gxi kaj bruligu sur la altaro. 20 Kaj li faru kun la bovido; kiel li faris kun la propeka bovido, tiel li faru kun gxi; kaj pekliberigos ilin la pastro, kaj estos pardonite al ili. 21 Kaj li elportu la bovidon ekster la tendaron, kaj forbruligu gxin, kiel li forbruligis la unuan bovidon; gxi estas propeka ofero de la komunumo. 22 Se princo pekos, kaj per eraro faros iun el la agoj, kiujn la Eternulo, lia Dio, malpermesis fari, kaj li farigxos kulpa; 23 kaj li sciigxos pri sia peko, kiun li pekis:tiam li alportu kiel sian oferon virkapron sendifektan. 24 Kaj li metu sian manon sur la kapon de la kapro, kaj bucxu gxin sur la loko, sur kiu estas bucxataj bruloferoj antaux la Eternulo; gxi estas propeka ofero. 25 Kaj la pastro prenos iom el la sango de la propeka ofero per sia fingro, kaj li metos gxin sur la kornojn de la altaro de bruloferoj, kaj la ceteran sangon li elversxos cxe la bazo de la altaro de bruloferoj. 26 Kaj gxian tutan sebon li bruligos sur la altaro, kiel la sebon de pacofero; kaj la pastro liberigos lin de lia peko, kaj estos pardonite al li.

Numbers 28:2-10

2 Ordonu al la Izraelidoj kaj diru al ili:Mian oferon, Mian panon, Miajn fajroferojn, Mian agrablan odorajxon observu, por alportadi al Mi en ilia tempo. 3 Kaj diru al ili:Jen estas la fajrofero, kiun vi devas alportadi al la Eternulo:sxafidojn jaragxajn sendifektajn po du en cxiu tago, kiel konstantan bruloferon. 4 Unu sxafidon oferu matene, kaj la duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero; 5 kaj dekonon de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun kvarono de hino da elpistita oleo. 6 Tio estas la brulofero konstanta, kia estis farata cxe la monto Sinaj, kiel agrabla odorajxo, fajrofero al la Eternulo. 7 Kaj gxia versxofero estu po kvarono de hino cxe unu sxafido; en la sanktejo vi devas versxi la vinon al la Eternulo. 8 Kaj la duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero; kun tia farunofero, kiel matene, kaj kun tia versxofero faru fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo. 9 Sed en la tago sabata du sxafidojn jaragxajn sendifektajn kaj du dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, kaj gxian versxoferon; 10 tio estas la brulofero de cxiu sabato, krom la konstanta brulofero kaj gxia versxofero.

2 Samuel 6:17-18

17 Kaj oni alportis la keston de la Eternulo, kaj metis gxin sur gxian lokon meze de la tendo, kiun David starigis por gxi; kaj David alportis antaux la Eternulo bruloferojn kaj pacoferojn. 18 Kiam David finis la oferadon de la bruloferoj kaj de la pacoferoj, li benis la popolon en la nomo de la Eternulo Cebaot.

1 Kings 3:4

4 Kaj la regxo iris en Gibeonon, por alporti tie oferojn, cxar tie estis la cxefa altajxo. Mil bruloferojn Salomono alportis sur tiu altaro.

1 Kings 8:64

64 En tiu tago la regxo sanktigis la mezon de la korto, kiu estis antaux la domo de la Eternulo; cxar li faris tie la bruloferon kaj la farunoferon kaj alportis ofere la sebon de la pacoferoj; cxar la kupra altaro, kiu estis antaux la Eternulo, estis tro malgranda, por doni lokon al la brulofero kaj la farunofero kaj la sebo de la pacoferoj.

2 Kings 3:20

20 Kaj jen matene, kiam oni alportas farunoferojn, subite venis akvo per la vojo de Edom, kaj la tero plenigxis de akvo.

2 Kings 16:14

14 Kaj la kupran altaron, kiu staris antaux la Eternulo, li forsxovis de la antauxa flanko de la domo, de la loko inter la altaro kaj la domo de la Eternulo, kaj starigis gxin flanke de la altaro norde.

2 Kings 18:4

4 Li forigis la altajxojn, rompis la statuojn, dehakis la sanktajn stangojn, kaj disbatis la kupran serpenton, kiun faris Moseo; cxar gxis tiu tempo la Izraelidoj incensadis al gxi, kaj oni nomis gxin Nehxusxtan.

2 Chronicles 7:4-5

4 Kaj la regxo kaj la tuta popolo faris oferojn antaux la Eternulo. 5 La regxo Salomono oferis dudek du mil bovojn kaj cent dudek mil sxafojn. Tiamaniere la regxo kaj la tuta popolo inauxguris la domon de Dio.

2 Chronicles 29:21-24

21 Kaj ili alkondukis sep bovojn, sep virsxafojn, sep sxafidojn, kaj sep kaprojn, kiel pekoferon pro la regno, pro la sanktejo, kaj pro Judujo; kaj li ordonis al la Aaronidoj, la pastroj, fari bruloferon sur la altaro de la Eternulo. 22 Kaj oni bucxis la bovojn, kaj la pastroj prenis la sangon kaj aspergis la altaron; kaj oni bucxis la virsxafojn kaj aspergis per la sango la altaron; kaj oni bucxis la sxafidojn kaj aspergis per la sango la altaron. 23 Kaj oni alkondukis la propekajn kaprojn antaux la regxon kaj la komunumon, kaj ili metis siajn manojn sur ilin. 24 Kaj la pastroj ilin bucxis, kaj senpekigis per ilia sango la altaron, por pekliberigi la tutan Izraelon; cxar pro la tuta Izrael, diris la regxo, estas la brulofero kaj la pekofero.

2 Chronicles 29:32

32 La nombro de la bruloferoj, kiujn la komunumo alkondukis, estis:sepdek bovoj, cent virsxafoj, ducent sxafidoj; cxio cxi tio estis bruloferoj al la Eternulo.

2 Chronicles 29:35

35 Ankaux tre multe estis da bruloferoj, kun la sebo de pacoferoj kaj kun versxoferoj por la bruloferoj. Tiamaniere estis preta la servado en la domo de la Eternulo.

Isaiah 2:6

6 Sed Vi forlasis Vian popolon, la domon de Jakob, cxar ili pli plenigxis ol antauxe kaj ili sorcxas kiel la Filisxtoj kaj aligxis al infanoj de aligentuloj.

Ezekiel 46:4-7

4 La brulofero, kiun la princo alportos al la Eternulo en sabato, estos:ses sendifektaj sxafidoj kaj unu sendifekta virsxafo; 5 kaj da farunofero unu efo por la virsxafo, kaj da farunofero por la sxafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por cxiu efo. 6 En la tago de la monatkomenco:sendifekta bovido kaj ses sxafidoj kaj sendifekta virsxafo; 7 kaj farunoferon li faru:unu efon por la bovido, kaj unu efon por la virsxafo, kaj por la sxafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por cxiu efo.

Ezekiel 46:12-14

12 Kiam la princo alportos al la Eternulo memvolan bruloferon aux memvolan pacoferon, tiam oni devas malfermi antaux li la pordegon, turnitan al oriento, kaj li faros sian bruloferon aux sian pacoferon tiel, kiel li faras gxin en la tago sabata; poste li eliros, kaj post lia eliro oni sxlosos la pordegon. 13 Unujaran sxafidon sendifektan li alportu kiel bruloferon cxiutage al la Eternulo; cxiumatene li alportu gxin. 14 Kaj farunoferon li alportu kune kun gxi cxiumatene:sesonon de efo, kaj trionon de hino da oleo, por sxprucigi sur la farunon; tio devas esti la porcxiama legxo pri la farunofero al la Eternulo.

Daniel 9:21

21 dum mi ankoraux parolis pregxante, la viro Gabriel, kiun mi vidis antauxe en la vizio, alflugis, kaj ektusxis min cxirkaux la tempo de la vespera ofero;

Daniel 9:27

27 En la dauxro de unu jarsepo estos konfirmita la interligo kun multaj, kaj meze de la jarsepo estos cxesigitaj bucxoferoj kaj farunoferoj; sur la flugiloj de la sanktejo estos abomeninda dezerteco, gxis la fina destinita pereo falos sur la ruinojn.

Daniel 11:31

31 Helpantoj estos starigitaj de li; ili malsanktigos la fortodonan sanktejon, cxesigos la cxiutagajn oferojn, kaj faros abomenindan ruinigon.

Daniel 12:11

11 Kaj de la tempo, kiam cxesigxos la cxiutagaj oferoj kaj farigxos abomeninda ruinigxo, pasos mil ducent nauxdek tagoj.

Hosea 4:12

12 Mia popolo demandas sian lignon, kaj gxia bastono donas al gxi respondon; cxar la spirito de malcxasteco erarigas ilin, kaj ili malcxastas kontraux sia Dio.

Acts 4:19

19 Sed Petro kaj Johano responde diris al ili:CXu estas juste antaux Dio auxskulti vin prefere ol Dion, vi jugxu;

Acts 5:29

29 Tiam Petro kaj la apostoloj responde diris:Oni devas obei Dion prefere ol homojn.

1 Thessalonians 2:4

4 sed kiel Dio nin aprobis, por konfidi al ni la evangelion, tiel ni parolas, por placxi ne al homoj, sed al Dio, kiu esploras niajn korojn.

Jude 1:11

11 Ve al ili! cxar ili iris sur la vojo de Kain, kaj forjxetis sin en la eraron de Bileam por dungopago, kaj pereis en la kontrauxdirado de Korahx.

1 Kings 7:23-39

23 Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando gxis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj sxnuro de tridek ulnoj prezentis gxian mezuron cxirkauxe. 24 Kaj tuberoj sub gxia rando trovigxis cxirkauxe de gxi; sur la spaco de dek ulnoj ili cxirkauxis la maron en du vicoj; la tuberoj estis fanditaj kune kun gxi. 25 GXi staris sur dek du bovoj; tri kun la vizagxo norden, tri kun la vizagxo okcidenten, tri kun la vizagxo suden, kaj tri kun la vizagxo orienten; kaj la maro estis sur ili supre, kaj cxiuj iliaj malantauxaj partoj estis turnitaj internen. 26 GXi havis la dikon de manlargxo; kaj gxia rando, farita laux la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolvigxinta lilio. GXi ampleksis du mil bat�ojn. 27 Kaj li faris dek kuprajn bazajxojn; cxiu bazajxo havis la longon de kvar ulnoj, la largxon de kvar ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj. 28 Kaj jen estas la arangxo de la bazajxoj:ili havis muretojn, muretojn inter la listeloj. 29 Kaj sur la muretoj, kiuj estis inter la listeloj, estis leonoj, bovoj, kaj keruboj; kaj sur la listeloj estis tiel supre, kaj sube de la leonoj kaj bovoj estis malsuprenpendantaj festonoj. 30 Kaj cxiu bazajxo havis kvar kuprajn radojn kun kupraj aksoj, kaj gxiaj kvar anguloj havis sxultretojn, fanditajn sxultretojn sub la kaldrono, kaj sur cxiu flanko estis festonoj. 31 GXia aperturo de la interna kapitelo gxis la supro havis unu ulnon; gxia aperturo estis ronda, en formo de bazeto, havanta unu ulnon kaj duonon, kaj cxe la aperturo estis skulptajxoj; sed gxiaj muretoj estis kvarangulaj, ne rondaj. 32 Kaj la kvar radoj estis sub la muretoj, kaj la aksoj de la radoj estis en la bazajxo; la alto de cxiu rado estis unu ulno kaj duono. 33 La arangxo de la radoj estis kiel la arangxo de radoj de veturilo; iliaj aksoj kaj aksingoj kaj radradioj kaj radrondoj, cxio estis fandita. 34 Kaj la kvar sxultretoj cxe la kvar anguloj de cxiu bazajxo elstaris el la bazajxo mem. 35 Supre de la bazajxo estis rondajxo, havanta la alton de duono de ulno; kaj supre de la bazajxo gxiaj teniloj kaj muretoj elstaris el gxi mem. 36 Kaj sur la tabuletoj de gxiaj teniloj kaj sur gxiaj muretoj li skulptis kerubojn, leonojn, kaj palmojn, sur cxiu libera loko, kaj festonojn cxirkauxe. 37 Tiel li faris la dek bazajxojn; cxiuj havis egalan fandon, egalan mezuron, egalan formon. 38 Kaj li faris dek kuprajn lavujojn; cxiu lavujo havis la amplekson de kvardek bat�oj; kvar ulnojn havis cxiu lavujo; cxiu lavujo staris sur unu bazajxo el la dek bazajxoj. 39 Kaj li starigis la bazajxojn, kvin cxe la dekstra flanko de la domo, kaj kvin cxe la maldekstra flanko; kaj la maron li starigis cxe la dekstra flanko de la domo, sudoriente.

2 Kings 25:13-16

13 La kuprajn kolonojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo, kaj la bazajxojn kaj la kupran maron, kiuj estis en la domo de la Eternulo, la HXaldeoj disrompis kaj forportis ilian kupron en Babelon. 14 Kaj la potojn kaj la sxovelilojn kaj la trancxilojn kaj la kulerojn kaj cxiujn kuprajn vazojn, kiuj estis uzataj cxe la servado, ili forprenis. 15 Kaj la karbujojn kaj la aspergajn kalikojn, kiuj estis aux el oro aux el argxento, prenis la estro de la korpogardistoj. 16 Koncerne la du kolonojn, la unu maron, kaj la bazajxojn, kiujn faris Salomono por la domo de la Eternulo:la kvanto de la kupro en cxiuj tiuj iloj estis nemezurebla.

2 Chronicles 4:14-15

14 Kaj li faris la bazajxojn, kaj la lavujojn li faris sur la bazajxoj; 15 la unu maron, kaj la dek du bovojn sub gxi.

2 Chronicles 28:24

24 Kaj Ahxaz kolektis cxiujn vazojn de la domo de Dio kaj disbatis la vazojn de la domo de Dio, kaj li sxlosis la pordojn de la domo de la Eternulo, kaj faris al si altarojn en cxiuj anguloj de Jerusalem.

2 Chronicles 29:19

19 kaj cxiujn vazojn, kiujn la regxo Ahxaz dum sia regxado malpurigis per siaj krimoj, ni pretigis kaj sanktigis, kaj jen ili estas antaux la altaro de la Eternulo.

Jeremiah 52:20

20 Koncerne la du kolonojn, la unu maron, la dek du kuprajn bovojn, kiuj servis kiel subtenilo, kiujn faris la regxo Salomono por la domo de la Eternulo:la kvanto da kupro en cxiuj tiuj iloj estis nemezurebla.

1 Kings 10:5

5 kaj la mangxajxon cxe lia tablo kaj la logxejon de liaj sklavoj kaj la oficojn de liaj servantoj kaj iliajn vestojn kaj liajn vinversxistojn, kaj liajn bruloferojn, kiujn li oferadis en la domo de la Eternulo; kaj sxi estis tute ravita.

2 Kings 11:5

5 Kaj li ordonis al ili, dirante:Jenon vi devas fari:tiu triono de vi, kiu venas en sabato, plenumu gardadon en la domo de la regxo;

Ezekiel 46:2

2 Kaj la princo eniros tra la portiko de la pordego el ekstere, kaj starigxos cxe la fosto de la pordego; kaj la pastroj faros lian bruloferon kaj lian pacoferon; kaj li adorklinigxos sur la sojlo de la pordego kaj eliros; sed la pordego ne estos ne estos sxlosita gxis vespero.

1 Kings 14:29

29 La cetera historio de Rehxabeam, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.

2 Kings 15:6-7

6 La cetera historio de Azarja, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. 7 Kaj Azarja ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jotam.

2 Kings 15:36

36 La cetera historio de Jotam, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.

2 Kings 20:20-21

20 La cetera historio de HXizkija, kaj lia tuta forto, kaj kiel li faris la lageton kaj la akvotubon kaj enkondukis la akvon en la urbon, cxio estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. 21 Kaj HXizkija ekdormis kun siaj patroj, kaj anstataux li ekregxis lia filo Manase.

2 Chronicles 28:26

26 Lia cetera historio kaj lia tuta konduto, la antauxa kaj la lasta, estas priskribitaj en la libro de la regxoj de Judujo kaj Izrael.

2 Kings 18:1

1 En la tria jaro de Hosxea, filo de Ela, regxo de Izrael, ekregxis HXizkija, filo de Ahxaz, regxo de Judujo.

2 Kings 21:18

18 Kaj Manase ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la gxardeno cxe lia domo, en la gxardeno de Uza. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Amon.

2 Kings 21:26

26 Kaj oni enterigis lin en lia tombo, en la gxardeno de Uza. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Josxija.

1 Chronicles 3:13

13 la filo de cxi tiu:Ahxaz; la filo de cxi tiu:HXizkija; la filo de cxi tiu:Manase;

2 Chronicles 28:27-29:1

27 Kaj Ahxaz ekdormis kun sian patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo, en Jerusalem; cxar oni ne metis lin en la tombojn de la regxoj de Izrael. Kaj anstataux li ekregxis lia filoj HXizkija.

Matthew 1:9

9 kaj al Uzija naskigxis Jotam, kaj al Jotam naskigxis Ahxaz, kaj al Ahxaz naskigxis HXizkija,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.