27 En la kvindek-dua jaro de Azarja, regxo de Judujo, Pekahx, filo de Remalja, farigxis regxo super Izrael en Samario, kaj li regxis dudek jarojn.
2 Kings 15:27 Cross References - Esperanto
2 Kings 15:2
2 Li havis la agxon de dek ses jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj kvindek du jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehxolja, el Jerusalem.
2 Kings 15:8
8 En la tridek-oka jaro de Azarja, regxo de Judujo, Zehxarja, filo de Jerobeam, farigxis regxo super Izrael en Samario, kaj li regxis ses monatojn.
2 Kings 15:13
13 SXalum, filo de Jabesx, farigxis regxo en la tridek-nauxa jaro de Uzija, regxo de Judujo. Kaj li regxis unu monaton en Samario.
2 Kings 15:23
23 En la kvindeka jaro de Azarja, regxo de Judujo, Pekahxja, filo de Menahxem, farigxis regxo super Izrael en Samario, kaj li regxis du jarojn.
2 Kings 15:25
25 Kaj faris kontraux li konspiron Pekahx, filo de Remalja, lia altrangulo, kaj frapis lin en Samario, en la salono de la regxa domo, kune kun Argob kaj Arje, kaj kun li estis kvindek viroj el la Gileadanoj. Kaj li mortigis lin kaj ekregxis anstataux li.
2 Kings 15:37
37 En tiu tempo la Eternulo komencis sendadi sur Judujon Recinon, regxon de Sirio, kaj Pekahxon, filon de Remalja.
2 Chronicles 28:6
6 Pekahx, filo de Remalja, mortigis el la Judoj cent dudek mil en unu tago, kiuj cxiuj estis homoj bravaj-pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj.
Isaiah 7:1
1 En la tempo de Ahxaz, filo de Jotam, filo de Uzija, regxo de Judujo, eliris Recin, regxo de Sirio, kaj Pekahx, filo de Remalja, regxo de Izrael, kontraux Jerusalemon, por militi kontraux gxi; sed ili ne povis konkeri gxin.
Isaiah 7:4
4 kaj diru al li:Gardu vin, kaj estu trankvila; ne timu, kaj via koro ne senkuragxigxu pro la du fumantaj brulsxtipoj, pro la furiozo de Recin kun la Sirianoj kaj de la filo de Remalja.
Isaiah 7:9
9 Kaj la kapo de Efraim estas Samario, kaj la kapo de Samario estas la filo de Remalja. Se vi ne kredas, vi ne estas fidelaj.