2 Kings 5:1 Cross References - Esperanto

1 Naaman, la militestro de la regxo de Sirio, estis granda homo antaux sia sinjoro kaj tre estimata, cxar per li la Eternulo donis venkon al Sirio. Tiu homo estis forta militisto, sed leprulo.

Exodus 11:3

3 Kaj la Eternulo donis al la popolo favoron cxe la Egiptoj; kaj ankaux Moseo estis tre granda homo en la lando Egipta, en la okuloj de la servantoj de Faraono kaj en la okuloj de la popolo.

Leviticus 13:2-3

2 Se cxe iu homo sur la hauxto de lia korpo aperos sxvelajxo aux pustulo aux makulo tiamaniere, ke sur la hauxto de lia korpo farigxos kvazaux infektajxo de lepro, tiam oni alkonduku lin al la pastro Aaron aux al unu el liaj filoj, la pastroj. 3 Kaj la pastro rigardos la infektajxon sur la hauxto de la korpo, kaj se li vidos, ke la haroj sur la infektajxo farigxis blankaj kaj la infektajxo aspektas pli profunda ol la hauxto de lia korpo, tiam gxi estas infektajxo de lepro; kaj la pastro gxin pririgardos, kaj deklaros, ke gxi estas malpura.

Leviticus 13:44-46

44 tiam tio estas leprulo, li estas malpura; la pastro deklaru lin malpura:sur lia kapo estas lia infektajxo. 45 Kaj la vestojn de la leprulo, sur kiu estos tiu infektajxo, oni devas dissxiri, kaj lia kapo devas esti nekovrita, kaj gxis la lipoj li devas esti cxirkauxkovrita, kaj li devas kriadi:Malpura, malpura! 46 La tutan tempon, dum la infektajxo estos sur li, li estu rigardata kiel malpura; malpura li estas; li estu izolita, ekster la tendaro estu lia logxejo.

Numbers 12:10-12

10 Kaj la nubo forturnigxis de super la tabernaklo, kaj jen Mirjam kovrigxis per lepro, kiel per negxo. Kaj Aaron turnigxis al Mirjam, kaj li ekvidis, ke sxi estas lepra. 11 Kaj Aaron diris al Moseo:Mi petas, mia sinjoro, ne kalkulu al ni kiel pekon, ke ni agis malsagxe kaj ke ni pekis; 12 ho, sxi ne estu kiel malvivulo, cxe kiu tuj post la eliro el la ventro de sia patrino forkonsumigxis jam duono de la korpo.

Deuteronomy 2:37

37 nur al la lando de la Amonidoj vi ne alproksimigxis, al la tuta bordo de la torento Jabok, kaj al la urboj de la monto, kaj al cxio, pri kio malpermesis la Eternulo, nia Dio.

2 Samuel 3:29

29 GXi falu sur la kapon de Joab kaj de lia tuta patrodomo; ne manku en la domo de Joab pusulo, nek leprulo, nek apoganta sin sur bastono, nek falanta de glavo, nek havanta mankon de pano.

2 Kings 4:8

8 Unu tagon Elisxa venis SXunemon; tie estis unu ricxa virino, kiu retenis lin, ke li mangxu cxe sxi. Kaj cxiufoje, kiam li venis, li iradis tien, por mangxi.

2 Kings 5:27

27 La lepro de Naaman aligxu do al vi kaj al via idaro por eterne. Kaj tiu foriris de li, leprokovrita kiel negxo.

2 Kings 7:3

3 Kvar homoj lepruloj estis cxe la enirejo de la pordego. Kaj ili diris unu al la alia:Kial ni sidas cxi tie, gxis ni mortos?

2 Chronicles 26:19-23

19 Tiam Uzija ekkoleris, kaj en la mano li tenis incensilon, por incensi. Sed kiam li ekkoleris kontraux la pastroj, lepro aperis sur lia frunto, antaux la pastroj en la domo de la Eternulo, apud la altaro de incensado. 20 Kiam sin turnis al li la cxefpastro Azarja kaj cxiuj pastroj, ili ekvidis, ke li havas lepron sur la frunto. Kaj ili rapide elkondukis lin de tie, kaj ankaux li mem rapidis eliri, cxar la Eternulo lin frapis. 21 Kaj la regxo Uzija restis lepra gxis la tago de sia morto, kaj li logxis en izolita domo de leprulo; cxar li estis forigita for de la domo de la Eternulo. Kaj lia filo Jotam estis cxefo de la regxa domo kaj regis la popolon de la lando. 22 La ceteran historion de Uzija, la unuan kaj la lastan, priskribis la profeto Jesaja, filo de Amoc. 23 Kaj Uzija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj sur la kampo de la tomboj de la regxoj; cxar oni diris:Li estas leprulo. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jotam.

Esther 9:4

4 CXar Mordehxaj estis granda en la domo de la regxo, kaj la famo pri li iris tra cxiuj landoj, cxar la viro Mordehxaj farigxadis cxiam pli kaj pli granda.

Esther 10:3

3 CXar la Judo Mordehxaj estis la dua post la regxo Ahxasxverosx, granda inter la Judoj kaj amata inter la multo de siaj fratoj, zorganta pri la bono de sia popolo kaj donanta pacon al sia tuta idaro.

Proverbs 21:31

31 CXevalo estas preparata por la tago de milito; Sed la helpo venas de la Eternulo.

Isaiah 10:5-6

5 Ve al la Asiriano, la vergo de Mia kolero! la bastono en iliaj manoj estas Mia indigno. 6 Kontraux popolon hipokritan Mi lin sendos, kaj pri la popolo de Mia kolero Mi donos al li ordonon, ke li prenu militakiron, ke li rabu rabajxon, kaj ke li piedpremu gxin kiel koton sur la stratoj.

Jeremiah 27:5-6

5 Per Mia granda forto kaj per Mia etendita brako Mi kreis la teron, la homojn kaj la bestojn, kiuj estas sur la tero; kaj Mi donas tion al tiu, kiu placxas al Mi. 6 Kaj nun Mi transdonas cxiujn tiujn landojn en la manon de Mia servanto Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj ecx la bestojn de la kampo Mi transdonas al li, por ke ili servu al li.

Luke 4:27

27 Kaj estis multaj lepruloj en Izrael en la tagoj de la profeto Elisxa; sed neniu el ili estis purigita, krom Naaman, la Siriano.

John 19:11

11 Jesuo respondis:Vi havus nenian povon kontraux mi, se gxi ne estus donita al vi de supre; tial tiu, kiu transdonis min al vi, havas la pli grandan pekon.

Romans 15:18

18 CXar mi ne kuragxos priparoli ion, krom tio, kion Kristo faris per mi, por obeigi la nacianojn, vorte kaj fare,

2 Corinthians 12:7

7 Kaj pro la treega grandeco de la malkasxoj-por ke mi ne tro altigxu, estis donita al mi dornego por la karno, sendito de Satano, por min kontuzi, por ke mi ne tro altigxu.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.