Daniel 6:3 Cross References - Esperanto

3 Sed Daniel superis la aliajn cxefajn estrojn kaj satrapojn, cxar li havis eksterordinaran sagxon; kaj la regxo havis jam la intencon starigi lin super la tuta regno.

Genesis 41:38-41

38 Kaj Faraono diris al siaj servantoj: CXu ni povus trovi tian homon, kiel li, en kiu estas la spirito de Dio? 39 Kaj Faraono diris al Jozef: CXar Dio sciigis al vi cxion cxi tion, ne ekzistas kompetentulo kaj sagxulo tia, kiel vi. 40 Vi estos super mia domo, kaj viajn vortojn obeos mia tuta popolo; nur per la trono mi estos pli alta ol vi. 41 Kaj Faraono diris al Jozef: Vidu, mi estrigis vin super la tuta Egipta lando.

Nehemiah 7:2

2 Kaj mi donis ordonon al mia frato HXanani, kaj al HXananja, kastelestro de Jerusalem (cxar li estis homo fidela, kaj diotima pli ol multaj aliaj),

Esther 10:3

3 CXar la Judo Mordehxaj estis la dua post la regxo Ahxasxverosx, granda inter la Judoj kaj amata inter la multo de siaj fratoj, zorganta pri la bono de sia popolo kaj donanta pacon al sia tuta idaro.

Proverbs 3:3-4

3 Favoro kaj vero vin ne forlasu; Alligu ilin al via kolo, Skribu ilin sur la tabeloj de via koro. 4 Kaj vi trovos favoron kaj bonan opinion CXe Dio kaj homoj.

Proverbs 17:27

27 Kiu sxparas siajn vortojn, tiu estas prudenta; Kaj trankvilanimulo estas homo sagxa.

Proverbs 22:29

29 Se vi vidas homon lertan en sia profesio, li staros antaux regxoj; Li ne staros antaux maleminentuloj.

Ecclesiastes 2:13

13 Kaj mi vidis, ke havas superecon la sagxeco antaux la malsagxeco, kiel havas superecon lumo antaux mallumo.

Daniel 5:12

12 cxar en li oni trovis altan spiriton, scion, kaj prudenton, por klarigi songxojn, komentarii sentencojn, kaj malkasxi kasxitajxojn. Tio estas Daniel, al kiu la regxo donis la nomon Beltsxacar. Tial oni voku Danielon, kaj li klarigos la signifon.

Daniel 5:14

14 Mi auxdis pri vi, ke la spirito de la dioj estas en vi, kaj ke lumo, prudento, kaj eksterordinara sagxo trovigxas en vi.

Daniel 9:23

23 CXe la komenco de via pregxado eliris ordono, kaj mi venas, por sciigi gxin, cxxar vi estas homo agrabla al Dio; atentu la vorton, kaj komprenu la vizion.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.