Deuteronomy 4:42 Cross References - Esperanto

42 por ke tien forkuru mortiginto, kiu mortigis sian proksimulon senintence, ne estinte malamika al li de antauxe, kaj forkurinte al unu el tiuj urboj, li restu viva:

Numbers 35:6

6 Kaj el la urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, estos ses urboj de rifugxo, en kiujn vi al mortiginto permesos forkuri; kaj krom tiuj donu kvardek du urbojn.

Numbers 35:11-12

11 tiam elektu al vi urbojn, kiuj estu cxe vi urboj de rifugxo, kien povas forkuri mortiginto, kiu mortigis homon senintence. 12 Kaj tiuj urboj estos cxe vi rifugxejo kontraux vengxanto, por ke ne mortu la mortiginto, antaux ol li staros antaux la komunumo por jugxo.

Numbers 35:15-28

15 Por la Izraelidoj kaj por la fremdulo kaj por la paslogxanto inter ili estu tiuj ses urboj por rifugxo, por ke forkuru tien cxiu, kiu mortigis homon senintence. 16 Sed se per fera objekto li batis lin kaj cxi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi. 17 Kaj se li batis lin per mana sxtono, de kiu oni povas morti, kaj cxi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi. 18 Aux se li batis lin per mana objekto ligna, de kiu oni povas morti, kaj cxi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi. 19 La vengxanto de la sango mem povas mortigi la mortiginton; kiam li renkontos lin, li povas mortigi lin. 20 Se iu pusxis iun pro malamo aux sin kasxinte jxetis ion sur lin kaj cxi tiu mortis, 21 aux se li malamike per sia mano batis lin kaj cxi tiu mortis, tiam oni devas mortigi la batinton:li estas mortiginto; la vengxanto de la sango povas mortigi la mortiginton, kiam li renkontos lin. 22 Sed se per hazardo kaj ne pro malamikeco li pusxis lin, aux se li jxetis sur lin ian objekton sen malbonintenco, 23 aux se sxtonon, de kiu oni povas morti, li jxetis sur lin ne vidante, kaj cxi tiu mortis, sed li ne estis lia malamiko kaj ne deziris al li malbonon: 24 tiam la komunumo devas jugxi inter la batinto kaj la vengxanto de la sango laux cxi tiuj legxoj; 25 kaj la komunumo devas savi la mortiginton el la mano de la vengxanto de la sango, kaj la komunumo revenigos lin en lian urbon de rifugxo, kien li forkuris; kaj li devas logxi tie gxis la morto de la granda pastro, kiu estas oleita per sankta oleo. 26 Sed se la mortiginto eliris el la limoj de sia urbo de rifugxo, kien li forkuris, 27 kaj la vengxanto de la sango trovis lin ekster la limoj de lia urbo de rifugxo kaj la vengxanto de la sango mortigis la mortiginton, tiam li ne estas kulpa pri la sango; 28 cxar en sia urbo de rifugxo li devas resti gxis la morto de la granda pastro, kaj post la morto de la granda pastro la mortiginto povas reveni sur la teron de sia posedajxo.

Deuteronomy 19:1-10

1 Kiam la Eternulo, via Dio, ekstermos la popolojn, kies landon la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi forpelos ilin kaj eklogxos en iliaj urboj kaj en iliaj domoj: 2 tiam apartigu el vi tri urbojn en via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon. 3 Arangxu al vi la vojon, kaj dividu en tri partojn la spacon de via lando, kiun havigos al vi la Eternulo, via Dio; kaj ili estos por tio, ke tien forkuru cxiu mortiginto. 4 Kaj jen estas la afero pri mortiginto, kiu povas forkuri tien kaj resti vivanta:se iu mortigos sian proksimulon senintence, ne estinte lia malamiko antauxe; 5 aux se iu iros kun sia proksimulo en arbaron, por haki lignon, kaj eksvingigxos lia mano kun la hakilo, por haki la arbon, kaj la fero desaltos de la tenilo kaj trafos la proksimulon kaj tiu mortos-li forkuru al unu el tiuj urboj, por resti vivanta; 6 por ke ne postkuru la sangovengxanto la mortiginton, kiam ekflamos lia koro, kaj ne kuratingu lin, se la vojo estos longa, kaj ne mortigu lin; cxar li ne meritas morton, cxar li ne estis lia malamiko antauxe. 7 Tial mi ordonas al vi, dirante:Tri urbojn apartigu al vi. 8 Kaj kiam la Eternulo, via Dio, plilargxigos viajn limojn, kiel Li jxuris al viaj patroj, kaj donos al vi la tutan landon, kiun Li promesis doni al viaj patroj; 9 se cxiujn cxi tiujn ordonojn, kiujn mi donas al vi hodiaux, vi observos kaj plenumos, amante la Eternulon, vian Dion, kaj irante laux Liaj vojoj en cxiu tempo:tiam aldonu al vi ankoraux tri urbojn krom tiuj tri; 10 por ke ne estu versxata senkulpa sango meze de via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon, kaj por ke vi ne estu kulpa pri sango.

Hebrews 6:18

18 por ke per du nesxangxeblaj aferoj, en kiuj ne eble estas por Dio mensogi, fortan konsolon havu ni, kiuj rifugxis, por akiri la esperon antaux ni metitan,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.