1 Kaj vi alproksimigu al vi vian fraton Aaron kaj liajn filojn kun li el inter la Izraelidoj, por ke li estu Mia pastro:Aaron, kaj Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar, la filoj de Aaron.
Exodus 28:1 Cross References - Esperanto
Exodus 6:23
23 Aaron prenis al si Elisxeban, filinon de Aminadab kaj fratinon de Nahxsxon, kiel edzinon, kaj sxi naskis al li Nadabon kaj Abihun, Eleazaron kaj Itamaron.
Exodus 24:1
1 Kaj al Moseo Li diris:Supreniru al la Eternulo, vi kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la cxefoj de Izrael, kaj faru adoron de malproksime.
Exodus 24:9
9 Kaj supreniris Moseo kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la cxefoj de Izrael.
Exodus 28:41
41 Kaj vestu per ili vian fraton Aaron kaj liajn filojn kune kun li; kaj sanktoleu ilin kaj konsekru ilin kaj sanktigu ilin, por ke ili estu pastroj al Mi.
Exodus 29:1
1 Kaj jen estas tio, kion vi devas fari al ili, por sanktigi ilin, ke ili estu pastroj al Mi:prenu unu virbovidon kaj du virsxafojn sendifektajn;
Exodus 29:9
9 Kaj zonu ilin per zono, Aaronon kaj liajn filojn, kaj alligu sur ili mitrojn, por ke al ili apartenu la pastreco laux eterna legxo; kaj konsekru Aaronon kaj liajn filojn.
Exodus 29:44
44 Kaj Mi sanktigos la tabernaklon de kunveno kaj la altaron; kaj Aaronon kaj liajn filojn Mi sanktigos, por ke ili estu Miaj pastroj.
Exodus 30:30
30 Kaj Aaronon kaj liajn filojn sanktoleu, kaj sanktigu ilin, ke ili estu Miaj pastroj.
Exodus 31:10
10 kaj la oficajn vestojn kaj la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn de liaj filoj,
Exodus 35:19
19 la oficajn vestojn por servado en la sanktejo, la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn de liaj filoj.
Leviticus 8:2
2 Prenu Aaronon kaj liajn filojn kune kun li kaj la vestojn kaj la sanktan oleon kaj bovidon por pekofero kaj du virsxafojn kaj korbon da macoj.
Leviticus 10:1
1 Kaj Nadab kaj Abihu, la filoj de Aaron, prenis cxiu sian incensujon kaj metis en gxin fajron kaj metis sur gxin incenson kaj alportis antaux la Eternulon fajron fremdan, pri kiu Li ne ordonis al ili.
Leviticus 10:12
12 Kaj Moseo diris al Aaron, kaj al Eleazar kaj al Itamar, liaj restintaj filoj:Prenu la farunoferon, kiu restis el la fajroferoj de la Eternulo, kaj mangxu gxin senfermente apud la altaro; cxar gxi estas plejsanktajxo.
Numbers 2:4
4 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas sepdek kvar mil sescent.
Numbers 16:9-11
9 cxu ne suficxas al vi, ke la Dio de la Izraelidoj distingis vin inter la komunumo de Izrael, por alproksimigi vin al Si, por ke vi plenumu la servojn en la tabernaklo de la Eternulo kaj por ke vi staru antaux la komunumo, por servi al gxi?
10 Kaj Li alproksimigos vin kaj cxiujn viajn fratojn, la idojn de Levi, kun vi; kaj nun vi postulas ecx pastrecon!
11 Tiamaniere vi kaj via tuta anaro ekribelis kontraux la Eternulo; sed kio estas Aaron, ke vi murmuras kontraux li?
Numbers 17:2-9
2 Parolu al la Izraelidoj, kaj prenu de ili po unu bastono de cxiu tribo, de cxiuj iliaj triboj dek du bastonojn, kaj cxies nomon skribu sur lia bastono.
3 Sed la nomon de Aaron skribu sur la bastono de Levi; cxar unu bastono devas esti de la estro de ilia tribo.
4 Kaj kusxigu ilin en la tabernaklo de kunveno antaux la kesto de atesto, kie Mi aperas al vi.
5 Kaj kiun viron Mi elektos, ties bastono ekfloros; kaj tiel Mi silentigos antaux Mi la murmuradon de la Izraelidoj, kiun ili murmuras kontraux vi.
6 Kaj Moseo parolis al la Izraelidoj, kaj cxiuj iliaj estroj donis al li po unu bastono de cxiu tribo, laux iliaj triboj dek du bastonojn; kaj la bastono de Aaron estis inter iliaj bastonoj.
7 Kaj Moseo kusxigis la bastonojn antaux la Eternulo en la tabernaklo de atesto.
8 Kaj en la sekvanta tago Moseo venis en la tabernaklon de atesto; kaj jen ekfloris la bastono de Aaron de la domo de Levi, kaj gxi elirigis burgxonojn kaj donis florojn kaj maturigis migdalojn.
9 Kaj Moseo elportis cxiujn bastonojn de antaux la Eternulo al cxiuj Izraelidoj; kaj ili vidis, kaj cxiu prenis sian bastonon.
Numbers 18:7
7 Kaj vi kune kun viaj filoj plenumu vian pastradon en cxio, kio koncernas la altaron, kaj tion, kio estas malantaux la kurteno, kaj servu; kiel donacon Mi donas al vi la servadon de via pastrado; sed laiko, kiu alproksimigxos, estu mortigita.
Numbers 26:61
61 Sed Nadab kaj Abihu mortis, kiam ili alportis fremdan fajron antaux la Eternulon.
Deuteronomy 10:6
6 (Kaj la Izraelidoj ekvojiris de Beerot-Bene-Jaakan al Mosera; tie mortis Aaron, kaj tie li estis enterigita; kaj lia filo Eleazar farigxis pastro anstataux li.
1 Chronicles 6:10
10 Johxanan naskigis Azarjan (li estis tiu, kiu estis pastro en la domo, kiun Salomono konstruis en Jerusalem),
1 Chronicles 24:1-4
1 La ordo de la Aaronidoj:la filoj de Aaron:Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar.
2 Nadab kaj Abihu mortis pli frue ol ilia patro, kaj filojn ili ne havis; kaj Eleazar kaj Itamar farigxis pastroj.
3 La ordon arangxis David, kaj Cadok el la idoj de Eleazar, kaj Ahximelehx el la idoj de Itamar, laux iliaj oficoj cxe ilia servado.
4 Montrigxis, ke inter la idoj de Eleazar estis pli granda nombro da viroj, ol inter la idoj de Itamar. Oni dividis ilin:por la idoj de Eleazar estis dek ses cxefoj de patrodomoj, kaj por la idoj de Itamar ok patrodomoj.
2 Chronicles 11:14
14 la Levidoj forlasis siajn antauxurbojn kaj sian posedajxon kaj iris en Judujon kaj Jerusalemon, cxar Jerobeam kaj liaj filoj forpusxis ilin de la pastrado al la Eternulo.
2 Chronicles 26:18-21
18 kaj ili starigxis kontraux la regxo Uzija, kaj diris al li:Ne vi, Uzija, devas incensi al la Eternulo, sed incensi devas la pastroj, idoj de Aaron, sanktigitaj; eliru el la sanktejo, cxar vi faris krimon, kaj tio ne estos por vi honora antaux Dio, la Eternulo.
19 Tiam Uzija ekkoleris, kaj en la mano li tenis incensilon, por incensi. Sed kiam li ekkoleris kontraux la pastroj, lepro aperis sur lia frunto, antaux la pastroj en la domo de la Eternulo, apud la altaro de incensado.
20 Kiam sin turnis al li la cxefpastro Azarja kaj cxiuj pastroj, ili ekvidis, ke li havas lepron sur la frunto. Kaj ili rapide elkondukis lin de tie, kaj ankaux li mem rapidis eliri, cxar la Eternulo lin frapis.
21 Kaj la regxo Uzija restis lepra gxis la tago de sia morto, kaj li logxis en izolita domo de leprulo; cxar li estis forigita for de la domo de la Eternulo. Kaj lia filo Jotam estis cxefo de la regxa domo kaj regis la popolon de la lando.
Luke 1:8
8 Kaj dum li plenumis sian pastradon antaux Dio en la vico de sia grupo,
Hebrews 5:1-5
1 CXar cxiu cxefpastro, prenata el inter homoj, pro homoj estas difinita por aferoj rilatantaj al Dio, por ke li oferu kaj donacojn kaj oferojn pro pekoj;
2 povante indulgi tiujn, kiuj estas malkleraj kaj erarantaj, tial, ke li mem estas cxirkauxata de malforteco;
3 kaj pro tio li devas, kiel por la popolo, tiel ankaux por si mem, oferi pro pekoj.
4 Kaj neniu alprenas al si tiun honoron krom la vokato de Dio, tiel same, kiel Aaron.
5 Tiel ankaux Kristo sin mem ne honoris, por farigxi cxefpastro, sed lin honoris Tiu, kiu diris al li: Vi estas Mia Filo, Hodiaux Mi vin naskis;