19 CXiuj, kiuj konas vin inter la popoloj, eksentos teruron pri vi; vi neniigxis, kaj neniam plu ekzistos.
Ezekiel 28:19 Cross References - Esperanto
Psalms 76:12
12 Li humiligis la spiriton de potenculoj; Li estas timinda por la regxoj de la tero.
Isaiah 14:16-19
16 Tiuj, kiuj vin vidos, rigardos vin atente, kaj miros:CXu cxi tio estas la viro, kiu tremigis la teron, teruris regnojn,
17 kiu faris la mondon dezerto kaj ruinigis gxiajn urbojn, kiu siajn kaptitojn ne liberigis hejmen?
18 CXiuj regxoj de popoloj kusxas kun honoro, cxiu en sia domo;
19 sed vi estas forjxetita el via tombo, kiel malsxatata brancxo, kovrita de mortigitoj, trapikitaj per glavo, jxetitaj malsupren en kavon, kiel kadavro piedpremata.
Jeremiah 51:63-64
Ezekiel 26:14
14 Mi faros vin nuda roko; vi farigxos loko por sternado de retoj, vi ne plu estos rekonstruata; cxar Mi, la Eternulo, tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Ezekiel 26:21
21 Mi neniigos vin, kaj vi ne plu ekzistos; oni sercxos vin, sed ne plu trovos en eterneco, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Ezekiel 27:35-36
Revelation 18:9-10
Revelation 18:15-19
15 La negocintoj de tiuj komercajxoj, kiuj ricxigxis per sxi, malproksime staros pro la timo de sxia turmento, plorante kaj lamentante,
16 kaj dirante:Ve! ve, la granda urbo, la vestita per bisino kaj purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj sxtonoj kaj perloj!
17 cxar en unu horo pereis tiom da ricxeco. Kaj cxiu sxipestro, kaj cxiu ien sxipe veturanta, kaj maristoj, kaj cxiuj, kiuj sur la maro laboris, staris malproksime,
18 kaj kriis, vidante la fumon de sxia brulego, dirante:Kio similas la grandan urbon?
19 Kaj ili jxetis polvon sur siajn kapojn, kaj kriis, plorante kaj lamentante, kaj dirante:Ve! ve, la granda urbo! en kiu ricxigxis cxiuj, kiuj havis siajn sxipojn sur la maro per sxia luksego! cxar en unu horo sxi dezertigxis.
Revelation 18:21
21 Kaj forta angxelo prenis sxtonon, kvazaux grandan muelsxtonon, kaj jxetis gxin en la maron, dirante:Tiel per pusxego dejxetigxos Babel, la granda urbo, kaj jam ne plu trovigxos.