1 Kaj li venigis min denove al la ekstera pordego de la sanktejo, al tiu, kiu estis turnita orienten; sed gxi estis sxlosita.
Ezekiel 44:1 Cross References - Esperanto
2 Chronicles 4:9
9 Li arangxis la korton de la pastroj kaj la grandan antauxkorton kaj pordojn por la antauxkorto; kaj la pordojn li tegis per kupro.
2 Chronicles 20:5
5 Jehosxafat starigxis inter la komunumo de Judujo kaj Jerusalem en la domo de la Eternulo, antaux la nova korto.
2 Chronicles 33:5
5 Li konstruis altarojn al la tuta armeo de la cxielo, sur la du kortoj de la domo de la Eternulo.
Ezekiel 40:6
6 Kaj li aliris al la pordego, kiu estis turnita orienten, kaj supreniris sur gxia sxtuparo; kaj li mezuris sur unu sojlo de la pordego la largxon de unu stango kaj sur la dua sojlo la largxon de unu stango.
Ezekiel 40:17
17 Kaj li venigis min sur la korton eksteran; kaj tie mi ekvidis cxambrojn kaj pavimon, faritan cxirkauxe cxe la korto; tridek cxambroj estis sur la pavimo.
Ezekiel 42:14
14 Kiam la pastroj eniris cxi tien, ili devas ne eliri el la sanktejo sur la eksteran korton, antaux ol ili restigis cxi tie siajn vestojn, en kiuj ili faris la servadon, cxar tiuj vestoj estas sanktaj; ili metu sur sin aliajn vestojn, kaj tiam ili povas iri al lokoj de la popolo.
Ezekiel 43:1
1 Kaj li venigis min al la pordego, al tiu pordego, kiu estas turnita orienten.
Ezekiel 43:4
4 Kaj la majesto de la Eternulo eniris en la domon tra la pordego, kiu estis turnita orienten.
Ezekiel 46:1
1 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:La pordego de la interna korto, kiu estas turnita al oriento, estu sxlosita dum la ses laboraj tagoj, sed en la tago sabata gxi estu malfermita, kaj ankaux en la monatkomenco gxi estu malfermita.
Acts 21:28-30
28 ekkriante:Izraelidoj, helpu:Jen estas la viro, kiu cxie instruadas cxiujn kontraux la popolo kaj la legxo kaj cxi tiu loko, kaj ankaux li kondukis Grekojn en la templon kaj profanis cxi tiun sanktan lokon.
29 CXar ili antauxe vidis kun li en la urbo la Efesanon Trofimo; kaj ili supozis, ke Pauxlo kondukis lin en la templon.
30 Kaj la tuta urbo ekscitigxis, kaj la popolo kunkuris; kaj preninte Pauxlon, oni trenis lin ekster la templon; kaj tuj la pordoj estis sxlositaj.