Ezekiel 9:1 Cross References - Esperanto

1 Kaj Li vokis al miaj oreloj per lauxta vocxo, dirante:Alproksimigxu la punantoj de la urbo, kaj cxiu havu en sia mano sian pereigilon.

Exodus 12:23

23 Kaj la Eternulo trairos, por puni la Egiptojn; kiam Li vidos la sangon sur la supra sojlo kaj ambaux fostoj, tiam la Eternulo preterpasos la pordon kaj ne permesos al la ekstermanto veni en viajn domojn por puni.

2 Kings 10:24

24 Ili eniris, por fari bucxoferojn kaj bruloferojn. Dume Jehu starigis ekstere okdek virojn, kaj diris:Se cxe iu el vi savigxos iu el la homoj, kiujn mi transdonas en viajn manojn, tiam lia animo anstatauxos la animon de tiu.

1 Chronicles 21:15

15 Kaj Dio sendis angxelon al Jerusalem, por fari en gxi ekstermon. Sed kiam li komencis la ekstermadon, la Eternulo rigardis, kaj bedauxris la malbonon, kaj diris al la angxelo-ekstermanto:Suficxe! nun haltigu vian manon! La angxelo de la Eternulo staris tiam apud la drasxejo de Ornan, la Jebusido.

Isaiah 6:8

8 Kaj mi ekauxdis la vocxon de la Sinjoro, kiu diris:Kiun Mi sendos, kaj kiu iros por ni? Kaj mi diris:Jen mi estas, sendu min.

Isaiah 10:6-7

6 Kontraux popolon hipokritan Mi lin sendos, kaj pri la popolo de Mia kolero Mi donos al li ordonon, ke li prenu militakiron, ke li rabu rabajxon, kaj ke li piedpremu gxin kiel koton sur la stratoj. 7 Sed li ne tiel tion komprenas, kaj lia koro ne tiel intencas; li intencas ekstermi kaj dispremi ne malmulte da popoloj;

Ezekiel 43:6-7

6 Kaj mi auxdis, ke Iu parolas al mi el la domo, kaj viro staris apud mi. 7 Kaj estis dirite al mi:Ho filo de homo! jen estas la loko de Mia trono, kaj la loko de la plandoj de Miaj piedoj, kie Mi logxos eterne inter la Izraelidoj; kaj la domo de Izrael ne plu malpurigos Mian sanktan nomon, nek ili nek iliaj regxoj, per sia malcxastado kaj per la kadavrajxoj de siaj regxoj sur iliaj altajxoj.

Amos 3:7-8

7 La Sinjoro, la Eternulo, faras nenion, ne malkasxinte Sian sekreton al Siaj servantoj, la profetoj. 8 Kiam leono ekkriis, kiu ne ektimos? kiam la Sinjoro, la Eternulo, parolis, kiu tiam ne profetos?

Revelation 1:10-11

10 Mi min trovis en la Spirito en la tago de la Sinjoro, kaj mi auxdis malantaux mi grandan vocxon kvazaux de trumpeto, 11 dirantan:Kion vi vidas, tion skribu en libron kaj sendu al la sep eklezioj:al Efeso kaj al Smirna kaj al Pergamo kaj al Tiatira kaj al Sardes kaj al Filadelfia kaj al Laodikea.

Revelation 14:7

7 kaj dirantan per granda vocxo:Timu Dion, kaj donu al Li gloron, cxar venis la horo de Lia jugxo; kaj adorklinigxu al la Kreinto de la cxielo kaj la tero kaj la maro kaj la fontoj akvaj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.