Galatians 3:2 Cross References - Esperanto

2 Nur la jenon mi deziras sciigxi de vi:CXu per faroj de la legxo vi ricevis la Spiriton, aux per la auxdado de fido?

Acts 2:38

38 Kaj Petro diris al ili:Ekpentu, kaj baptigxu cxiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito.

Acts 8:15

15 kiuj, alveninte, pregxis por ili, ke ili ricevu la Sanktan Spiriton,

Acts 10:44-47

44 Dum Petro parolis tiujn vortojn, la Sankta Spirito falis sur cxiujn, kiuj auxdis la diron. 45 Kaj cxiuj el la cirkumcido kredantoj, kiuj venis kun Petro, miregis pri tio, ke ankaux sur la nacianojn estis surversxata la donaco de la Sankta Spirito. 46 CXar ili auxdis ilin paroli per lingvoj kaj glori Dion. Tiam respondis Petro: 47 CXu iu povas malpermesi la akvon, ke ne baptigxu cxi tiuj, kiuj ricevis la Sanktan Spiriton tiel same, kiel ni?

Acts 11:15-18

15 Kaj dum mi komencis paroli, la Sankta Spirito malsupreniris sur ilin tiel same, kiel sur nin en la komenco. 16 Kaj mi rememoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris:Johano ja baptis per akvo; sed vi baptigxos per la Sankta Spirito. 17 Se do al ili Dio donis la saman donacon, kiel al ni, kiam ni ekkredis al la Sinjoro Jesuo Kristo, kia homo mi estis, ke mi povus kontrauxstari al Dio? 18 Kiam ili tion auxdis, ili silentigxis, kaj gloris Dion, dirante:Ankaux do al la nacianoj Dio donacis penton por vivo.

Acts 15:8

8 Kaj Dio, kiu konas la korojn, atestis al ili, donante al ili la Sanktan Spiriton tiel same, kiel al ni;

Acts 19:2-6

2 li diris al ili:CXu vi ricevis la Sanktan Spiriton, kiam vi ekkredis? Kaj ili diris al li:Ni ankoraux ecx ne auxdis, cxu estas Sankta Spirito. 3 Kaj li diris al ili:En kion do vi baptigxis? Kaj ili diris:En la bapton de Johano. 4 Kaj Pauxlo diris:Johano baptis per la bapto de pento, dirante al la popolo, ke ili kredu al tiu, kiu venos post li, tio estas al Jesuo. 5 Kaj tion auxdinte, ili baptigxis en la nomon de la Sinjoro Jesuo. 6 Kaj kiam Pauxlo metis siajn manojn sur ilin, la Sankta Spirito venis sur ilin; kaj ili ekparolis per lingvoj kaj ekprofetis.

Romans 1:17

17 CXar la justeco de Dio malkasxigxas en gxi de fido al fido, kiel estas skribite:La virtulo vivos per sia fideleco.

Romans 10:16-17

16 Sed ne cxiuj auxskultis la evangelion. CXar Jesuo diris:Ho Eternulo! kiu kredus al tio, kion ni auxdis? 17 La fido venas do per auxdado, kaj auxdado per la vorto de Kristo.

1 Corinthians 12:7-13

7 Sed al cxiu estas donita la elmontro de la Spirito por utilo. 8 CXar al unu estas donita per la Spirito la vorto de sagxeco; kaj al alia, la vorto de scio, laux la sama Spirito; 9 al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito; 10 kaj al alia, energioj por mirakloj; kaj al alia, profetpovo; kaj al alia, distingoj de spiritoj; al alia, diversaj lingvoj; kaj al alia, interpreto de lingvoj; 11 sed cxion tion energias la unu sama Spirito, dividante al cxiu aparte, kiel al li placxas. 12 CXar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj cxiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaux estas Kristo. 13 CXar en unu Spirito ni cxiuj baptigxis en unu korpon, cxu Judoj aux Grekoj, cxu sklavoj aux liberaj; kaj cxiuj estas trinkigitaj el unu Spirito.

2 Corinthians 11:4

4 CXar se iu vizitanto predikas alian Kriston, kiun ni ne predikis, aux se vi ricevas malsaman spiriton, kiun vi ne ricevis, aux malsaman evangelion, kiun vi ne akceptis, facilanime vi lin toleras.

Galatians 3:5

5 CXu do Tiu, kiu donas al vi la Spiriton kaj faras cxe vi miraklojn, tion faras per faroj de la legxo, aux per la auxdado de fido?

Galatians 3:14

14 por ke venu sur la nacianojn la beno de Abraham en Kristo Jesuo; por ke per fido ni ricevu la promeson de la Spirito.

Ephesians 1:13-14

13 en kiu vi ankaux esperas, auxdinte la vorton de la vero, la evangelion de via savo; al kiu ankaux kredinte, vi estas sigelitaj per la Sankta Spirito de promeso, 14 kiu estas antauxgarantiajxo de nia heredajxo, por la elacxeto de la posedajxo, por lauxdo de Lia gloro.

Hebrews 2:4

4 dum Dio ankaux kunatestis per signoj kaj mirindajxoj kaj diversaj potencajxoj kaj disdonoj de la Sankta Spirito, laux Sia volo.

Hebrews 6:4

4 CXar cxe tiuj, kiuj unufoje estas allumitaj kaj gustumis la cxielan donon kaj farigxis partoprenantoj en la Sankta Spirito,

1 Peter 1:12

12 Kaj al ili malkasxigxis, ke ne al si mem, sed al vi, ili liveris tion, kio nun estas proklamita al vi de tiuj, kiuj predikis al vi la evangelion per la Spirito Sankta, elsendita el la cxielo; en kiujn aferojn angxeloj deziras enrigardi.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.