1 Ho malsagxaj Galatoj, kiu vin ensorcxis? vin, antaux kies okuloj Kristo Jesuo estis publike prezentita krucumita.
Galatians 3:1 Cross References - Esperanto
Deuteronomy 32:6
6 CXu al la Eternulo vi tiel repagas, Popolo malnobla kaj malprudenta? CXu ne Li estas via patro, kiu vin kreis? CXu ne Li vin estigis kaj arangxis?
1 Samuel 13:13
13 Tiam Samuel diris al Saul:Vi agis malprudente, ne plenumante la ordonon de la Eternulo, via Dio, kiun Li ordonis al vi; cxar nun la Eternulo fortikigus vian regxadon super Izrael por eterne.
Matthew 7:26
26 Kaj cxiu, kiu auxdas cxi tiujn miajn parolojn kaj ne plenumas ilin, estos komparata al viro malsagxa, kiu konstruis sian domon sur la sablo;
Matthew 24:24
Acts 6:7
7 Kaj la vorto de Dio kreskis, kaj la nombro de la discxiploj multigxis treege en Jerusalem, kaj granda aro el la pastroj obeis al la fido.
Acts 8:9-11
9 Sed unu viro, nome Simon, jam antauxe faradis magion en la urbo kaj sorcxadis la popolon de Samario, dirante, ke li estas iu granda;
10 al li atentadis ili cxiuj, de la malgrandaj gxis la grandaj, dirante:CXi tiu homo estas la granda potenco de Dio.
11 Kaj ili atentadis lin, cxar li jam de longe sorcxis ilin per magiajxoj.
Romans 2:8
8 sed al tiuj, kiuj estas malpacemaj kaj ne obeas al la vero, sed obeas al maljusteco, koleron kaj indignon,
Romans 6:17
17 Sed danko estu al Dio, ke kvankam vi estis la sklavoj de peko, vi tamen farigxis kore obeemaj al tiu tipo de instruado, al kiu vi estas kondukitaj;
Romans 10:16
16 Sed ne cxiuj auxskultis la evangelion. CXar Jesuo diris:Ho Eternulo! kiu kredus al tio, kion ni auxdis?
1 Corinthians 1:23-24
1 Corinthians 2:2
2 CXar mi decidis scii cxe vi nenion, krom Jesuo Kristo kaj tiu krucumita.
1 Corinthians 11:26
26 CXar cxiufoje, kiam vi mangxos cxi tiun panon kaj trinkos la kalikon, vi proklamos la morton de la Sinjoro, gxis li venos.
2 Corinthians 10:5
5 dejxetante diskutojn, kaj cxian altajxon levatan kontraux la scio konforma al Dio, kaj ekkaptante cxiun penson al la obeo al Kristo,
2 Corinthians 11:3
3 Sed mi timas, ke kiel trompis Evan la serpento per sia ruzeco, viaj animoj iel deklinigxos for de la simpleco kaj la cxasteco, kiu estas en Kristo.
2 Corinthians 11:13-15
13 CXar tiaj homoj estas falsaj apostoloj, trompemaj laboristoj, sin aliformante kvazaux apostolojn de Kristo.
14 Kaj nenia miro; cxar Satano mem sin aliformas kvazaux angxelon de lumo.
15 Estas do nenio granda, se liaj servantoj ankaux sin aliformas kvazaux servantojn de justeco; ilia finigxo estos laux iliaj faroj.
Galatians 1:6
6 Mi miras, ke tiel rapide vi forigxas for de Tiu, kiu vokis vin en la gracon de Kristo, al malsama evangelio;
Galatians 2:14
14 Kaj kiam mi vidis, ke ili ne prave kondutas laux la vero de la evangelio, mi diris al Kefas antaux cxiuj:Se vi, estante Judo, naciane vivas, kaj ne kiel Judoj, kial vi devigas la nacianojn agi laux Judismo?
Galatians 3:3
3 CXu vi tiel malsagxaj estas? komencinte en Spirito, cxu vi en karno nun perfektigxas?
Galatians 4:9
9 sed jam nun konante Dion, aux pli gxuste, de Dio konate, kial vi returnigxas al la malfortaj kaj mizeraj elementoj, al kiuj vi deziras denove sklavigxi?
Galatians 5:7-8
Ephesians 3:8
8 Al mi, kiu estas malpli ol la malplej granda el cxiuj sanktuloj, cxi tiu graco estas donita, por ke mi prediku inter la nacioj la neesploreblan ricxon de Kristo;
Ephesians 4:14
14 por ke ni jam ne estu infanoj, onde jxetataj kaj cxirkauxpelataj de cxiu vento de doktrino, per jxonglado de homoj, per ruzo laux artifiko de trompo;
Ephesians 5:15
15 Zorgu do, ke vi atente iradu, ne kiel malsagxaj, sed kiel sagxaj;
2 Thessalonians 1:8
8 en flamanta fajro, por venigi vengxon sur tiujn, kiuj ne konas Dion kaj ne obeas al la evangelio de nia Sinjoro Jesuo;
2 Thessalonians 2:9-12
9 tiun, kies alveno estas pro la energio de Satano kun cxia potenco kaj kun signoj kaj mensogaj mirindajxoj,
10 kaj kun cxia trompo de maljusteco por la pereantoj, pro tio, ke ili ne ricevis la amon al la vero por esti savitaj.
11 Kaj pro tio Dio sendas al ili energion de eraro, tiel, ke ili kredos mensogon;
12 por ke estu jugxataj cxiuj, kiuj ne kredis la veron, sed trovis plezuron en maljusteco.
1 Timothy 6:4
4 tiu estas fanfaronema, nenion sciante, sed malsana je demandoj kaj privortaj diskutoj, de kiuj naskigxas envio, malpaco, mallauxdoj, malbonaj suspektoj,
Hebrews 5:9
9 kaj perfektigite, li farigxis la fonto de eterna savo al cxiuj al li obeantaj;
Hebrews 11:8
8 Per la fido Abraham, vokite, obeis eliri en lokon, kiun li estis ricevonta kiel heredajxon; kaj li eliris, ne sciante, kien li iras.
1 Peter 1:22
22 CXastiginte viajn animojn, en la obeo al la vero, por sincera amo al la frataro, amu unu la alian el la koro fervore;
1 Peter 4:17
17 CXar jam venis la tempo por la komenco de la jugxo cxe la domo de Dio; kaj se gxi komencigxas cxe ni, kia estos la sorto de tiuj, kiuj ne obeas al la evangelio de Dio?
2 Peter 2:18
18 CXar, elparolante fanfaronajxojn de vanteco, ili forlogas en la karnovolupton per senbrideco tiujn, kiuj jxus forsavigxis de tiuj, kiuj vivadas en eraro;
Revelation 2:20
20 Sed mi havas kontraux vi, ke vi toleras la virinon Izebel, kiu nomas sin profetino; kaj sxi instruas kaj delogas miajn servistojn malcxasti kaj mangxi idoloferitajxojn.
Revelation 13:13-14
13 Kaj gxi faras grandajn signojn, devigante ecx fajron malsupreniri el la cxielo sur la teron antaux la homoj.
14 Kaj gxi trompas la logxantojn de la tero per la signoj, kiujn estis donite al gxi fari antaux la besto; dirante al la logxantoj sur la tero, ke ili faru bildon al la besto, kiu havis la glavovundon kaj vivis.
Revelation 18:3
3 CXar per la vino de la kolero de sxia malcxasteco falis cxiuj nacioj; kaj la regxoj de la tero malcxastis kun sxi, kaj la komercistoj de la tero ricxigxis per la potenco de sxia lukso.