Galatians 3:23 Cross References - Esperanto

23 Sed antaux ol fido venis, ni estis gardataj sub la legxo, ensxlositaj por la fido malkasxota.

Luke 10:23-24

23 Kaj sin turninte al la discxiploj, li flanke diris:Felicxaj estas la okuloj, kiuj vidas tion, kion vi vidas; 24 cxar mi diras al vi, ke multaj profetoj kaj regxoj deziris vidi tion, kion vi vidas, kaj ili ne vidis; kaj auxdi tion, kion vi auxdas, kaj ili ne auxdis.

Romans 3:19

19 Sed ni scias, ke cxion ajn, kion la legxo diras, gxi parolas al tiuj, kiuj estas sub la legxo; ke cxiu busxo fermigxu, kaj ke la tuta mondo submetigxu sub la jugxon de Dio;

Romans 6:14-15

14 CXar peko ne regos vin, cxar vi estas ne sub la legxo, sed sub graco. 15 Kio do? cxu ni peku, pro tio, ke ni estas ne sub legxo, sed sub graco? Nepre ne!

Romans 11:32

32 CXar Dio kunsxlosis cxiujn en malobeo, por ke Li kompatu cxiujn.

1 Corinthians 9:20-21

20 Kaj al la Judoj mi farigxis kiel Judo, por ke mi gajnu Judojn; al tiuj, kiuj estas sub la legxo, kiel sub la legxo, ne estante mem sub la legxo, por ke mi gajnu tiujn, kiuj estas sub la legxo; 21 al tiuj, kiuj estas sen legxo, kiel sen legxo, ne estante sen legxo rilate Dion, sed sub legxo rilate Kriston, por ke mi gajnu tiujn, kiuj estas sen legxo.

Galatians 3:19

19 Kio do estas la legxo? GXi estis aldonita kauxze de eraroj, gxis venos la idaro, al kiu la promeso estas donita; ordigite per angxeloj en la mano de interulo.

Galatians 3:24-25

24 Tial la legxo farigxis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni pravigxu per fido. 25 Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo.

Galatians 4:1-5

1 Kaj mi sciigas vin, ke tiel longe, kiel la heredanto estas infano, li neniel malsimilas sklavon, kvankam li estas estro de cxio; 2 sed li estas sub guvernantoj kaj administrantoj, gxis la templimo difinita de la patro. 3 Tiel ankaux ni, dum ni estis infanoj, estis en sklaveco sub la elementoj de la mondo; 4 sed kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub legxo naskitan, 5 por reacxeti tiujn, kiuj estas sub la legxo, por ke ni ricevu la filadopton.

Galatians 4:21

21 Diru al mi, vi, kiuj volas esti sub la legxo, cxu vi ne auxskultas la legxon?

Galatians 5:18

18 Sed se vi estas kondukataj de la Sinjoro, vi jam ne estas sub la legxo.

Hebrews 11:13

13 CXiuj tiuj mortis en fido, ne ricevinte la promesojn, sed vidinte kaj salutinte ilin de malproksime, kaj konfesinte, ke ili estas fremduloj kaj migrantoj sur la tero.

Hebrews 11:39-40

39 Kaj cxiuj tiuj, ricevinte bonan ateston per sia fido, ne ricevis la promeson, 40 cxar Dio antauxvidis por ni ion pli bonan, por ke ili sen ni ne estu perfektigataj.

Hebrews 12:2

2 direktante la rigardon al la auxtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo, kiu, pro la gxojo antaux li metita, suferis la krucon, malestimante honton, kaj sidigxis dekstre de la trono de Dio.

1 Peter 1:11-12

11 sercxante, kiun kaj kian tempon montris la enestanta en ili Spirito de Kristo, kiu atestis antauxe la suferojn por Kristo kaj la sekvontajn glorojn. 12 Kaj al ili malkasxigxis, ke ne al si mem, sed al vi, ili liveris tion, kio nun estas proklamita al vi de tiuj, kiuj predikis al vi la evangelion per la Spirito Sankta, elsendita el la cxielo; en kiujn aferojn angxeloj deziras enrigardi.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.