36 Kaj Sara, la edzino de mia sinjoro, naskis filon al mia sinjoro, kiam sxi maljunigxis; kaj li donis al li cxion, kion li havis.
Genesis 24:36 Cross References - Esperanto
Genesis 11:29-30
Genesis 17:15-19
15 Kaj Dio diris al Abraham: Vian edzinon Saraj ne nomu Saraj, sed sxia nomo estu Sara.
16 Kaj Mi benos sxin, kaj Mi donos de sxi al vi filon; kaj Mi benos sxin, kaj de sxi devenos popoloj, regxoj de popoloj devenos de sxi.
17 Kaj Abraham jxetis sin vizagxaltere, kaj ekridis, kaj diris en sia koro: CXu de homo centjara farigxos nasko, kaj cxu Sara la nauxdekjara naskos?
18 Kaj Abraham diris al Dio: Ho, ke Isxmael vivu antaux Vi!
19 Kaj Dio diris: Efektive Sara, via edzino, naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Isaak; kaj Mi starigos Mian interligon kun li kiel interligon eternan por lia idaro post li.
Genesis 18:10-14
10 Kaj Li diris: Mi revenos al vi en la sama jartempo, kaj tiam estos filo cxe Sara, via edzino. Kaj Sara auxskultis cxe la pordo de la tendo, kiu estis malantaux Li.
11 Kaj Abraham kaj Sara estis maljunuloj de profunda agxo; cxe Sara cxesigxis la virinaj ordinarajxoj.
12 Kaj Sara ekridis interne, dirante: CXu kiam mi kadukigxis, mi havus ankoraux volupton? kaj mia sinjoro estas ja maljuna!
13 Kaj la Eternulo diris al Abraham: Kial do Sara ridas, dirante: CXu efektive mi naskos, kiam mi maljunigxis?
14 CXu por la Eternulo io estas malfacila? en la difinita tempo Mi revenos al vi en la venonta jaro, kaj Sara havos filon.
Genesis 21:1-7
1 Kaj la Eternulo rememoris Saran, kiel Li diris, kaj la Eternulo faris al Sara, kiel Li parolis.
2 Kaj Sara gravedigxis kaj naskis al Abraham filon en lia maljuneco, en la difinita tempo, pri kiu Dio al li diris.
3 Kaj Abraham donis al sia filo, kiu naskigxis al li, kiun naskis al li Sara, la nomon Isaak.
4 Kaj Abraham cirkumcidis sian filon Isaak, kiam tiu havis la agxon de ok tagoj, kiel ordonis al li Dio.
5 Kaj Abraham havis la agxon de cent jaroj, kiam naskigxis al li lia filo Isaak.
6 Kaj Sara diris: Ridindajxon faris al mi Dio; cxiu, kiu auxdos, ridos pri mi.
7 Kaj sxi diris: Kiu dirus al Abraham, ke Sara mamnutros infanojn? cxar mi naskis filon en lia maljuneco.
Genesis 21:10
10 Kaj sxi diris al Abraham: Forpelu cxi tiun sklavinon kaj sxian filon; cxar la filo de cxi tiu sklavino ne heredos kun mia filo, kun Isaak.
Genesis 25:5
5 Kaj Abraham fordonis cxion, kion li havis, al Isaak.
Romans 4:19
19 Kaj ne senfortigite en fido, li pripensis sian propran korpon jam pereintan (estante preskaux centjara), kaj la senvivecon de la utero de Sara;