24 Post la paso de tri monatoj oni sciigis al Jehuda, dirante: Tamar, via bofilino, malcxastigxis, kaj sxi ecx gravedigxis de malcxasteco. Tiam Jehuda diris: Elkonduku sxin, kaj oni sxin brulmortigu.
Genesis 38:24 Cross References - Esperanto
Genesis 20:3
3 Kaj Dio venis al Abimelehx nokte en la songxo, kaj diris al li: Vi mortos pro la virino, kiun vi prenis, cxar sxi estas edzino de edzo.
Genesis 20:7
7 Kaj nun redonu la edzinon al la edzo, cxar li estas profeto, kaj li pregxos pri vi, kaj vi restos viva; sed se vi ne redonos, tiam sciu, ke vi mortos, vi kaj cxiuj viaj.
Genesis 20:9
9 Kaj Abimelehx vokis Abrahamon, kaj diris al li: Kion vi faris al ni? kaj per kio mi pekis antaux vi, ke vi venigis sur min kaj sur mian regnon grandan pekon? aferojn, kiuj ne estas farataj, vi faris kontraux mi.
Genesis 34:31
31 Sed ili diris: CXu estas permesite agi kun nia fratino kiel kun publikulino?
Leviticus 20:10
10 Kaj se iu adultis kun edzinigita virino, se iu adultis kun la edzino de sia proksimulo, estu mortigitaj la adultinto kaj la adultintino.
Leviticus 21:9
9 Se filino de pastro senhonorigxis per malcxastado, sxi senhonorigas sian patron:oni forbruligu sxin per fajro.
Deuteronomy 22:21-27
21 tiam oni alkonduku la junulinon al la pordo de sxia patro, kaj la logxantoj de sxia urbo prijxetu sxin per sxtonoj, ke sxi mortu; cxar sxi faris malhonorajxon en Izrael, malcxastante en la domo de sia patro. Tiel ekstermu la malbonon el inter vi.
22 Se estos trovita viro, kusxanta kun virino edzinigita, tiam oni mortigu ambaux, la viron, kiu kusxis kun la virino, kaj la virinon. Tiel ekstermu la malbonon el Izrael.
23 Se juna virgulino estos fiancxigita kun viro, kaj iu renkontos sxin en la urbo kaj kusxos kun sxi:
24 tiam konduku ilin ambaux al la pordego de tiu urbo, kaj prijxetu ilin per sxtonoj, ke ili mortu; la junulinon pro tio, ke sxi ne kriis en la urbo, kaj la viron pro tio, ke li senhonorigis la edzinon de sia proksimulo. Tiel ekstermu la malbonon el inter vi.
25 Sed se sur kampo renkontos la viro la fiancxigitan junulinon, kaj la viro sxin kaptos kaj kusxos kun sxi:tiam oni mortigu sole la viron, kiu kusxis kun sxi;
26 sed al la junulino faru nenion; la junulino ne havas mortomeritan pekon, cxar tiu afero estas tia, kiel se iu levigxas kontraux sian proksimulon kaj mortigas lin;
27 li renkontis ja sxin sur kampo, la fiancxigita junulino eble kriis, sed neniu sxin savis.
Deuteronomy 24:16
16 Patrojn oni ne mortigu pro la gefiloj, kaj gefilojn oni ne mortigu pro la patroj:cxiu devas ricevi morton pro sia krimo.
Judges 19:2
2 Kaj lia kromedzino perfidis lin kaj foriris de li en la domon de sia patro en Bet-Lehxem de Jehuda, kaj sxi restis tie kvar monatojn.
2 Samuel 12:5
5 Tiam forte ekflamis la kolero de David kontraux tiu homo, kaj li diris al Natan:Mi jxuras per la Eternulo, ke morti devas la homo, kiu tion faris;
2 Samuel 12:7
7 Tiam Natan diris al David:Vi estas tiu homo. Tiele diris la Eternulo, Dio de Izrael:Mi sanktoleis vin regxo super Izrael, kaj Mi savis vin el la mano de Saul,
Ecclesiastes 7:26
26 Kaj mi trovas, ke pli malbona ol la morto estas la virino, kiu estas kaptilo, kaj kies koro estas reto, kaj kies manoj estas katenoj; tiu, kiu placxas al Dio, sin savos de sxi, sed pekulo estos kaptita de sxi.
Jeremiah 2:20
20 CXar antaux longe vi rompis vian jugon kaj dissxiris viajn sxnurojn, kaj vi diris:Mi ne plu malbonagos; tamen sur cxiu alta loko kaj sub cxiu verda arbo vi kusxigis vin kiel malcxastistino.
Jeremiah 3:1
1 Oni diras:Se viro forigas sian edzinon, kaj sxi foriras de li kaj edzinigxas kun alia viro, cxu li tiam povas reveni al sxi denove? cxu ne malpurigxus per tio tiu lando? Kaj vi malcxastis kun multaj amantoj; tamen revenu al Mi, diras la Eternulo.
Jeremiah 3:6
6 La Eternulo diris al mi en la tempo de la regxo Josxija:CXu vi vidis, kion faris la defalinta Izrael? sxi iris sur cxiun altan monton kaj sub cxiun verdan arbon kaj tie malcxastis.
Jeremiah 3:8
8 Mi vidis cxiujn adultajxojn de la defalinta Izrael, kaj Mi forpelis sxin kaj donis al sxi eksedzigan leteron; tamen ne ektimis sxia perfidema fratino Judujo, sed sxi iris kaj ankaux malcxastis.
Jeremiah 29:22-23
22 Kaj cxe cxiuj ekzilitoj de Judujo, kiuj estas en Babel, ilia nomo farigxos objekto de malbeno, kaj oni dirados:La Eternulo faru al vi tion, kion, kion al Cidkija kaj Ahxab, kiujn la regxo de Babel rostigis sur fajro-
23 pro tio, ke ili faris abomenindajxon en Izrael, adultis kun la edzinoj de siaj proksimuloj, kaj parolis en Mia nomo malverajxon, kiun Mi ne ordonis al ili. Tion Mi scias kaj atestas, diras la Eternulo.
Ezekiel 16:15
15 Sed vi fidis vian belecon, kaj vi komencis malcxasti, apogante vin sur via renomo, kaj vi malcxastis kun cxiu pasanto, fordonante vin al li.
Ezekiel 16:28
28 Kaj vi malcxastis kun la filoj de Asirio, ne povante satigxi; vi malcxastis kun ili, kaj tamen ne kontentigxis.
Ezekiel 16:41
41 Kaj ili forbruligos viajn domojn per fajro, kaj faros al vi jugxon antaux la okuloj de multaj virinoj; kaj Mi cxesigos vian malcxastadon, kaj vi ne plu donos donacojn.
Ezekiel 23:5
5 Ohola, estante jam Mia, malcxastis, kaj volupte amis siajn amistojn, siajn najbarojn, la Asirianojn,
Ezekiel 23:19
19 Sed sxi malcxastadis cxiam pli, rememorante la tagojn de sia juneco, kiam sxi malcxastadis en la lando Egipta.
Ezekiel 23:44
44 Oni venadis al sxi, kiel oni venas al malcxastistino; tiel oni venadis al Ohola kaj al Oholiba, la malcxastulinoj.
Hosea 2:5
5 cxar ilia patrino malcxastis, ilia naskintino malhonoris sin; cxar sxi diris:Mi sekvos miajn amistojn, kiuj donas al mi mian panon kaj mian akvon, miajn lanajxojn kaj miajn linajxojn, mian oleon kaj miajn drinkajxojn.
Hosea 3:3
3 Kaj mi diris al sxi:Longan tempon restu cxe mi; ne malcxastu, kaj fordonu vin al neniu viro; tiel same mi agos kun vi.
Hosea 4:15
15 Se malcxastas vi, ho Izrael, tiam almenaux Jehuda ne kulpigxu; ne iru en Gilgalon, ne iru en Bet-Avenon, kaj ne jxuru:Kiel vivas la Eternulo.
Matthew 7:1-5
1 Ne jugxu, por ke vi ne estu jugxataj.
2 CXar per kia jugxo vi jugxos, per tia vi estos jugxitaj; kaj per kia mezuro vi mezuros, per tia oni mezuros al vi.
3 Kaj kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo?
4 Kiel vi diros al via frato:Lasu min eltiri la lignereton el via okulo; kaj jen la trabo en via propra okulo?
5 Hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton el la okulo de via frato.
Romans 2:1-2
Romans 14:22
22 Tiun fidon, kiun vi havas, havu por vi mem antaux Dio. Felicxa estas tiu, kiu ne jugxas sin mem per tio, kion li aprobas.