Genesis 39 Cross References - Esperanto

1 Jozef estis forkondukita en Egiptujon, kaj lin acxetis Potifar, kortegano de Faraono, estro de la korpogardistoj, Egipto, el la manoj de la Isxmaelidoj, kiuj venigis lin tien. 2 Kaj la Eternulo estis kun Jozef, kaj li estis sukcesulo; kaj li estis en la domo de sia sinjoro, la Egipto. 3 Kaj lia sinjoro vidis, ke la Eternulo estas kun li, kaj ke cxion, kion li faras, la Eternulo sukcesigas en lia mano. 4 Kaj Jozef akiris lian favoron kaj servis lin; kaj li estrigis lin super sia domo, kaj transdonis en liajn manojn cxion, kion li havis. 5 Kaj de tiu tempo, kiam li estrigis lin super sia domo, kaj super cxio, kion li havis, la Eternulo benis la domon de la Egipto pro Jozef, kaj la beno de la Eternulo estis super cxio, kion li havis, en la domo kaj sur la kampo. 6 Kaj li lasis cxion, kion li havis, en la manoj de Jozef, kaj li sciis pri nenio, krom nur pri la pano, kiun li mangxis. Kaj Jozef estis gracia kaj bela. 7 Post kelka tempo la edzino de lia sinjoro jxetis siajn rigardojn sur Jozefon, kaj diris: Kusxigxu kun mi. 8 Sed li rifuzis, kaj li diris al la edzino de sia sinjoro: Jen, mia sinjoro kontrolas cxe mi nenion en la domo, kaj cxion, kion li havas, li transdonis en miajn manojn; 9 neniu en cxi tiu domo estas pli granda ol mi, kaj li retenis de mi nenion, krom vi, cxar vi estas lia edzino. Kiel do mi faros cxi tiun grandan malbonagon kaj pekos antaux Dio? 10 Dum sxi paroladis al Jozef cxiutage kaj li ne volis obei sxin kaj kusxigxi kun sxi kaj esti kun sxi, 11 okazis unu tagon, ke li venis en la domon, por fari sian laboron, kaj neniu el la domanoj estis en la domo; 12 tiam sxi kaptis lin je lia vesto, dirante: Kusxigxu kun mi. Sed li lasis sian veston en sxiaj manoj kaj forkuris for el la domo. 13 Kaj kiam sxi vidis, ke li lasis sian veston en sxia mano kaj forkuris el la domo, 14 sxi vokis siajn domanojn, kaj diris al ili: Rigardu, li venigis al ni Hebreon, por moki nin; cxi tiu venis al mi, por kusxigxi kun mi; sed mi ekkriis per lauxta vocxo; 15 kaj kiam li auxdis, ke mi ekkriis per lauxta vocxo, li lasis sian veston cxe mi kaj forkuris for el la domo. 16 Kaj sxi kusxigis lian veston apud si, gxis lia sinjoro venis en sian domon. 17 Kaj sxi rakontis al li tion saman, dirante: La sklavo, la Hebreo, kiun vi venigis al ni, venis al mi, por petoli kun mi; 18 sed kiam mi lauxte ekkriis, li lasis sian veston cxe mi kaj elkuris el la domo. 19 Kiam lia sinjoro auxdis la vortojn de sia edzino, kiujn sxi diris al li, parolante: Tiel agis kun mi via sklavo-tiam li forte ekkoleris. 20 Kaj la sinjoro de Jozef prenis lin kaj fordonis lin en malliberejon, en la lokon, kie la malliberuloj de la regxo estis tenataj; kaj li estis tie en la malliberejo. 21 Kaj la Eternulo estis kun Jozef kaj estis favorkora al li kaj havigis al li la favoron de la estro de la malliberejo. 22 Kaj la estro de la malliberejo transdonis en la manojn de Jozef cxiujn malliberulojn, kiuj estis en la malliberejo; kaj cxio, kion ili tie faris, estis farata sub lia kontrolo. 23 La estro de la malliberejo rigardis nenion, kio estis sub lia disponado, cxar la Eternulo estis kun li; kaj cxion, kion li faris, la Eternulo sukcesigis.

Genesis 37:25

25 Kiam ili sidigxis, por mangxi panon, ili levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen karavano da Isxmaelidoj venas el Gilead, kaj iliaj kameloj portas aromajxojn kaj balzamon kaj mirhon; ili iras, direktante sin al Egiptujo.

Genesis 37:28

28 Kaj kiam la Midjanidoj, la komercistoj, preteriris, ili eltiris kaj levis Jozefon el la puto kaj vendis Jozefon al la Isxmaelidoj por dudek argxentaj moneroj; kaj tiuj forkondukis Jozefon al Egiptujo.

Genesis 37:36

36 Sed la Midjanidoj vendis lin en Egiptujo al Potifar, kortegano de Faraono, estro de la korpogardistoj.

Genesis 45:4

4 Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Aliru do al mi. Kaj ili aliris. Kaj li diris: Mi estas Jozef, via frato, kiun vi vendis en Egiptujon.

Psalms 105:17

17 Li sendis antaux ili homon: Jozef estis vendita kiel sklavo.

Acts 7:9

9 Kaj la patriarkoj, enviante Jozefon, lin vendis en Egiptujon; kaj Dio estis kun li,

Genesis 21:22

22 Kaj en tiu tempo Abimelehx kaj lia militestro Pihxol diris al Abraham jene: Dio estas kun vi en cxio, kion vi faras;

Genesis 26:24

24 Kaj aperis al li la Eternulo en tiu nokto, kaj diris: Mi estas la Dio de via patro Abraham; ne timu, cxar Mi estas kun vi, kaj Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron pro Abraham, Mia servanto.

Genesis 26:28

28 Kaj ili diris: Ni vidis, ke la Eternulo estas kun vi; tial ni diris: Estu jxuro inter ni, inter ni kaj vi, kaj ni faru interligon kun vi,

Genesis 28:15

15 Kaj Mi estas kun vi, kaj Mi gardos vin cxie, kien vi iros, kaj Mi revenigos vin sur cxi tiun teron; cxar Mi ne forlasos vin, gxis Mi estos farinta tion, kion Mi diris al vi.

Genesis 39:21-22

21 Kaj la Eternulo estis kun Jozef kaj estis favorkora al li kaj havigis al li la favoron de la estro de la malliberejo. 22 Kaj la estro de la malliberejo transdonis en la manojn de Jozef cxiujn malliberulojn, kiuj estis en la malliberejo; kaj cxio, kion ili tie faris, estis farata sub lia kontrolo.

1 Samuel 3:19

19 Kaj Samuel kreskis, kaj la Eternulo estis kun li; kaj neniun el Liaj vortoj li faligis sur la teron.

1 Samuel 16:18

18 Tiam unu el la junuloj respondis kaj diris:CXe Jisxaj la Bet-Lehxemano mi vidis filon, kiu povoscias ludi, kaj li estas fortulo kaj militkapablulo kaj prudenta en siaj paroloj kaj belaspekta, kaj la Eternulo estas kun li.

1 Samuel 18:14

14 Kaj David estis prudenta en cxiuj siaj agoj, kaj la Eternulo estis kun li.

1 Samuel 18:28

28 Kaj Saul vidis kaj komprenis, ke la Eternulo estas kun David, kaj ke Mihxal, la filino de Saul, lin amas.

Psalms 1:3

3 Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj, Donanta sian frukton en sia tempo, Kaj kies folio ne velkas; Kaj en cxio, kion li faras, li sukcesos.

Psalms 46:7

7 La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.

Psalms 46:11

11 La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.

Psalms 91:15

15 Li vokos Min, kaj Mi lin auxskultos; Mi estos kun li en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos.

Isaiah 8:9-10

9 Koleru, ho popoloj, tamen vi ektimos; atentu, vi cxiuj en la malproksimaj landoj; armu vin, sed vi ektimos; armu vin, sed vi ektimos. 10 Pripensu entreprenon, sed gxi neniigxos; parolu vortojn, sed ili ne plenumigxos, cxar kun ni estas Dio.

Isaiah 41:10

10 ne timu, cxar Mi estas kun vi; ne maltrankviligxu, cxar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.

Isaiah 43:2

2 Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundigxos, kaj flamo vin ne bruligos.

Jeremiah 15:20

20 Kaj Mi starigos vin por tiu popolo kiel fortikan kupran muron; ili batalos kontraux vi, sed ne venkos vin; cxar Mi estas kun vi, por vin helpi kaj savi, diras la Eternulo.

Matthew 1:23

23 Jen virgulino gravedigxos kaj naskos filon, Kaj oni donos al li la nomon Emanuel; tio estas, Dio kun ni.

Acts 7:9-10

9 Kaj la patriarkoj, enviante Jozefon, lin vendis en Egiptujon; kaj Dio estis kun li, 10 kaj liberigis lin el cxiuj liaj suferoj, kaj donis al li favoron kaj sagxecon antaux Faraono, regxo de Egiptujo; kaj cxi tiu estrigis lin super Egiptujo kaj super lia tuta domo.

Acts 8:31

31 Kaj tiu diris:Kiel mi povas, se neniu min gvidas? Kaj li petis Filipon, ke li supreniru kaj sidigxu kun li.

1 Corinthians 7:20-24

20 CXiu restadu en tiu voksorto, en kiu li estas vokita. 21 CXu vi estas vokita, estante sklavo? ne cxagrenigxu pro tio; sed se vi povas liberigxi, tion uzu prefere. 22 CXar kiu estas vokita en la Sinjoro, estante sklavo, tiu estas liberulo de la Sinjoro; tiel same tiu, kiu estas vokita, estante libera, estas sklavo de Kristo. 23 Vi estas acxetitaj per prezo; ne farigxu sklavoj de homoj. 24 Fratoj, cxiu, kie li estas vokita, tie restadu kun Dio.

1 Timothy 6:1

1 CXiuj subjugaj sklavoj rigardu siajn estrojn kiel indajn je cxia honoro, por ke la nomo de Dio kaj la doktrino ne estu blasfemataj.

Titus 2:9-10

9 Admonu sklavojn, ke ili estu submetigxemaj al siaj propraj sinjoroj kaj placxantaj al ili en cxio; ne kontrauxdiremaj, 10 ne sxtelantaj, sed montrantaj cxian bonan fidelecon; por ke ili ornamu en cxio la doktrinon de Dio, nia Savanto.

Genesis 30:27

27 Kaj Laban diris al li: Ho, se mi povus akiri vian favoron! mi spertis, ke la Eternulo benis min pro vi.

Genesis 30:30

30 cxar malmulte vi havis antaux mi, sed nun gxi multe vastigxis; kaj la Eternulo benis vin post mia veno; kaj nun kiam mi laboros ankaux por mia domo?

Genesis 39:23

23 La estro de la malliberejo rigardis nenion, kio estis sub lia disponado, cxar la Eternulo estis kun li; kaj cxion, kion li faris, la Eternulo sukcesigis.

Joshua 1:7-8

7 Nur estu forta kaj tre kuragxa, penante agi laux la tuta instruo, kiun donis al vi Mia servanto Moseo; ne deklinigxu de gxi dekstren nek maldekstren, por ke vi sukcesu cxie, kien vi iros. 8 CXi tiu libro de la instruo ne forigxu de via busxo, sed meditu pri gxi tage kaj nokte, por ke vi zorge plenumu cxion, kio estas skribita en gxi; cxar tiam vi havos felicxon sur viaj vojoj, kaj tiam vi havos sukceson.

1 Chronicles 22:13

13 Tiam vi havos sukceson, se vi observos kaj plenumos la legxojn kaj preskribojn, kiujn la Eternulo donis per Moseo al Izrael. Estu forta kaj kuragxa; ne timu, kaj ne tremu.

2 Chronicles 26:5

5 Li turnadis sin al Dio en la tempo de Zehxarja, la kompetentulo en Diaj vizioj; kaj en tiu tempo, kiam li turnadis sin al la Eternulo, Dio donadis al li sukceson.

Nehemiah 2:20

20 Kaj mi respondis al ili, kaj diris al ili:Dio de la cxielo donos al ni sukceson, kaj ni, Liaj servantoj, levigxos kaj konstruos; sed vi havas nenian parton nek rajton nek memoron en Jerusalem.

Zechariah 8:23

23 Tiele diras la Eternulo Cebaot:En tiu tempo forte kaptos dek homoj el cxialingvaj nacioj la baskon de Judo, kaj diros:Ni iros kun vi, cxar ni auxdis, ke Dio estas kun vi.

Matthew 5:16

16 Tiel same via lumo lumu antaux homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la cxielo.

1 Corinthians 16:2

2 La unuan tagon de la semajno, cxiu el vi provizu cxe si laux tio, kion li prospere akiris, por ke ne estu kolektoj tiam, kiam mi venos.

Philippians 2:15-16

15 por ke vi estu senkulpaj kaj simplaj, filoj de Dio, neriprocxindaj, meze de perversa kaj malhonesta generacio, inter kiuj vi brilas kiel lumiloj en la mondo, 16 forte tenante la vorton de la vivo; por ke estu por mi io, pri kio mi povos min gratuli en la tago de Kristo, ke mi ne vane kuris kaj laboris.

Revelation 3:9

9 Jen mi donas el la sinagogo de Satano, kiuj sin nomas Judoj, kaj estas ne tiaj, sed mensogas; jen mi igos ilin veni kaj adorklinigxi antaux viaj piedoj, kaj scii, ke mi vin amis.

Genesis 15:2

2 Kaj Abram diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, kion Vi donos al mi? mi vagas ja seninfane, kaj la administranto de mia domo estas Eliezer el Damasko.

Genesis 18:3

3 Kaj li diris: Mia sinjoro! se mi trovis placxon en viaj okuloj, ne pasu preter vian sklavon.

Genesis 19:19

19 Jen Via sklavo placxis al Vi, kaj granda estas la favorkoreco, kiun Vi montris al mi, konservante la vivon al mia animo; sed mi ne povas savi min sur la monton, cxar povus trafi min malfelicxo kaj mi mortus.

Genesis 24:2

2 Kaj Abraham diris al sia sklavo, la administranto de lia domo, kiu regis cxion, kio apartenis al li: Metu vian manon sub mian femuron;

Genesis 32:5

5 Mi havas bovojn kaj azenojn, sxafojn kaj sklavojn kaj sklavinojn; kaj mi sendas, por sciigi mian sinjoron, por ke mi akiru vian favoron.

Genesis 33:8

8 Tiam Esav diris: Kio estas tiu tuta tacxmento, kiun mi renkontis? Kaj Jakob respondis: Por akiri la favoron de mia sinjoro.

Genesis 33:10

10 Kaj Jakob diris: Ho ne! se mi akiris vian favoron, prenu mian donacon el mia mano; cxar mi vidis vian vizagxon, kvazaux mi vidus la vizagxon de Dio, kaj vi montrigxis favora al mi.

Genesis 39:8

8 Sed li rifuzis, kaj li diris al la edzino de sia sinjoro: Jen, mia sinjoro kontrolas cxe mi nenion en la domo, kaj cxion, kion li havas, li transdonis en miajn manojn;

Genesis 41:40-41

40 Vi estos super mia domo, kaj viajn vortojn obeos mia tuta popolo; nur per la trono mi estos pli alta ol vi. 41 Kaj Faraono diris al Jozef: Vidu, mi estrigis vin super la tuta Egipta lando.

1 Samuel 16:22

22 Kaj Saul sendis al Jisxaj, por diri:Mi petas, David restu cxe mi, cxar li placxas al mi.

Nehemiah 2:4-5

4 Kaj la regxo diris al mi:Kion do vi deziras? Tiam mi pregxis al Dio de la cxielo, 5 kaj diris al la regxo:Se al la regxo placxas, kaj se via sklavo havas vian favoron, permesu al mi veturi en Judujon, en la urbon, kie trovigxas la tomboj de miaj patroj, kaj konstrui gxin.

Proverbs 14:35

35 Favoron de la regxo havas sklavo sagxa; Sed kontraux malbonkonduta li koleras.

Proverbs 16:7

7 Kiam al la Eternulo placxas la vojoj de homo, Li ecx liajn malamikojn pacigas kun li.

Proverbs 17:2

2 Sagxa sklavo regos super filo hontinda, Kaj dividos heredon kune kun fratoj.

Proverbs 22:29

29 Se vi vidas homon lertan en sia profesio, li staros antaux regxoj; Li ne staros antaux maleminentuloj.

Proverbs 27:18

18 Kiu gardas figarbon, tiu mangxos gxiajn fruktojn; Kaj kiu gardas sian sinjoron, tiu estos honorata.

Acts 20:28

28 Gardu vin kaj la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj, por nutri la eklezion de Dio, kiun li acxetis per sia propra sango.

Genesis 12:2

2 Kaj Mi faros vin granda popolo, kaj Mi benos vin kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos beno.

Genesis 19:29

29 Kaj kiam Dio estis pereiganta la urbojn de la cxirkauxajxo, Li rememoris pri Abraham, kaj Li elirigis Loton el la mezo de la ruinigado, kiam Li estis ruiniganta la urbojn, en kiuj logxis Lot.

Deuteronomy 28:3-6

3 Benita vi estos en la urbo, kaj benita vi estos sur la kampo. 4 Benita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero kaj la frukto de via bruto, la naskitajxo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj. 5 Benita estos via korbo kaj via pastujo. 6 Benita vi estos cxe via venado, kaj benita vi estos cxe via elirado.

2 Samuel 6:11-12

11 Kaj la kesto de la Eternulo restis en la domo de Obed-Edom, la Gatano, dum tri monatoj; kaj la Eternulo benis Obed-Edomon kaj lian tutan domon. 12 Kaj oni sciigis al la regxo David, dirante:La Eternulo benis la domon de Obed-Edom, kaj cxion, kio apartenas al li, pro la kesto de Dio. Tiam David iris, kaj transportis la keston de Dio el la domo de Obed-Edom en la urbon de David kun gxojo.

Psalms 21:6

6 Vi donas al li eternajn benojn; Vi gajigas lin per gxojo antaux Via vizagxo.

Psalms 72:17

17 Lia nomo estu eterna; Tiel longe, kiel ekzistas la suno, kresku lia nomo; CXiuj popoloj sin benu per li kaj gloru lin.

Acts 27:24

24 dirante:Pauxlo, ne timu; vi devas stari antaux Cezaro; kaj jen Dio donacis al vi cxiujn, kiuj marveturas kun vi.

Ephesians 1:3

3 Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu benis nin per cxia beno spirita en la cxielejoj en Kristo;

Genesis 12:14-15

14 Kaj kiam Abram venis Egiptujon, la Egiptoj vidis, ke la virino estas tre bela; 15 kaj vidis sxin la eminentuloj de Faraono, kaj ili lauxdis sxin al Faraono; kaj oni prenis la virinon en la domon de Faraono.

Genesis 29:17

17 La okuloj de Lea estis malsanaj, sed Rahxel estis belforma kaj belvizagxa.

Genesis 39:4

4 Kaj Jozef akiris lian favoron kaj servis lin; kaj li estrigis lin super sia domo, kaj transdonis en liajn manojn cxion, kion li havis.

Genesis 43:32

32 Kaj oni surtabligis por li aparte, kaj por ili aparte, kaj por la Egiptoj, kiuj mangxis kun li, aparte; cxar la Egiptoj ne povas mangxi panon kun Hebreoj: tio estas abomenindajxo por ili.

1 Samuel 16:12

12 Kaj li sendis, kaj venigis lin. Kaj li estis rugxa, kun belaj okuloj kaj bonaspekta. Tiam la Eternulo diris:Levigxu, sanktoleu lin, cxar tio estas li.

1 Samuel 17:42

42 Kiam la Filisxto ekrigardis kaj vidis Davidon, li malsxatis lin, cxar li estis knabo, rugxvanga kaj belaspekta.

Proverbs 31:11

11 Fidas sxin la koro de sxia edzo, Kaj havo ne mankos.

Luke 16:10

10 Kiu estas fidela en la plej malgranda afero, tiu estas fidela ankaux en multo; kaj kiu estas maljusta en la plej malgranda, tiu estas ankaux maljusta en multo.

Luke 19:17

17 Kaj li diris al li:Bonege, bona servisto; cxar vi estis fidela en tre malgranda afero, havu auxtoritaton super dek urboj.

Acts 7:20

20 En tiu tempo Moseo naskigxis, kaj estis eksterordinare bela; kaj li estis nutrata tri monatojn en la domo de sia patro;

Genesis 6:2

2 tiam la filoj de Dio vidis la filinojn de la homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el cxiuj, kiujn ili elektis.

2 Samuel 13:11

11 Sed, kiam sxi ilin alportis al li por mangxi, li kaptis sxin, kaj diris al sxi:Venu, kusxigxu kun mi, mia fratino.

Job 31:1

1 Mi faris interligon kun miaj okuloj, Ke mi ne atentu virgulinon.

Psalms 119:37

37 Deturnu miajn okulojn, ke ili ne rigardu falsajxon; Vivigu min per Viaj vojoj.

Proverbs 2:16

16 Por savi vin de fremda virino, De edzino ne via, kies paroloj estas glataj,

Proverbs 5:9

9 Por ke vi ne fordonu al aliaj vian honoron Kaj viajn jarojn al la kruelulo,

Proverbs 7:13

13 Kaj sxi kaptis lin, kaj kisis lin Kun senhonta vizagxo, kaj diris al li:

Proverbs 7:15-18

15 Tial mi eliris al vi renkonte, Por sercxi vian vizagxon, kaj mi vin trovis. 16 Mi bele kovris mian liton Per multkoloraj teksajxoj el Egiptujo. 17 Mi parfumis mian kusxejon Per mirho, aloo, kaj cinamo. 18 Venu, ni gxuu suficxe volupton gxis la mateno, Ni plezurigxu per la amo.

Jeremiah 3:3

3 Pro tio estas retenitaj la pluvoj, kaj la printempa pluvo ne aperis; sed vi havas frunton de malcxastistino, vi ne plu volas honti.

Ezekiel 16:25

25 En la komenco de cxiu vojo vi konstruis viajn fialtajxojn, vi abomenindigis vian belecon, vi etendis viajn piedojn al cxiu pasanto, kaj vi malcxastis.

Ezekiel 16:32

32 sed kiel malcxastanta virino, kiu anstataux sia edzo akceptas fremdulojn.

Ezekiel 16:34

34 CXe via malcxastado farigxas kun vi la malo de tio, kion oni vidas cxe aliaj virinoj:oni ne postkuras vin por malcxastado, sed vi mem pagas, kaj al vi oni ne donas pagon; tiamaniere vi estas la malo de aliaj.

Ezekiel 23:5-6

5 Ohola, estante jam Mia, malcxastis, kaj volupte amis siajn amistojn, siajn najbarojn, la Asirianojn, 6 kiuj portas vestojn purpurajn, la estrojn kaj urboregantojn, kiuj cxiuj estas cxarmaj junuloj, lertaj rajdistoj.

Ezekiel 23:12-16

12 SXi amis volupte la filojn de Asirio, estrojn kaj urboregantojn, siajn najbarojn, kiuj portis belajn vestojn, estis lertaj rajdistoj, kaj cxiuj estis cxarmaj junuloj. 13 Mi vidis, ke sxi malpurigxis, kaj ke ambaux havas la saman konduton. 14 Sed cxi tiu malcxastis ankoraux pli. Kiam sxi vidis pentritajn virojn sur la muro, bildojn de HXaldeoj, kolore pentritajn, 15 kun zonoj cxirkaux siaj lumboj, kun longaj kapkovroj sur siaj kapoj, aspektantajn kiel herooj, prezentantajn la bildon de Babelanoj el HXaldeujo, ilia naskigxlando, 16 tiam sxi volupte ekamis ilin, kiam sxi vidis ilian bildon, kaj sxi sendis al ili senditojn en HXaldeujon.

Matthew 5:28

28 sed mi diras al vi, ke cxiu, kiu rigardas virinon, por deziri sxin, jam adultis je sxi en sia koro.

2 Peter 2:14

14 havante okulojn plenajn de adulto kaj ne reteneblajn de pekado; forlogante malfirmajn animojn; havante koron lertan por avideco; estante filoj de malbeno;

1 John 2:16

16 CXar cxio, kio estas en la mondo, la dezirego de la karno kaj la dezirego de la okuloj kaj la fiereco de vivo, estas ne de la Patro, sed de la mondo.

Proverbs 1:10

10 Mia filo, se pekuloj vin logos, Ne sekvu ilin.

Proverbs 2:10

10 CXar sagxo venos en vian koron, Kaj scio estos agrabla por via animo.

Proverbs 2:16-19

16 Por savi vin de fremda virino, De edzino ne via, kies paroloj estas glataj, 17 Kiu forlasas la amikon de sia juneco, Kaj forgesas la ligon de sia Dio; 18 CXar sxia domo kondukas al morto, Kaj sxiaj pasxoj al la inferuloj; 19 CXiuj, kiuj eniras al sxi, ne revenas, Kaj ne reatingas la vojon de la vivo;

Proverbs 5:3-8

3 CXar la busxo de malcxastulino elversxas mielon, Kaj sxia gorgxo estas pli glata ol oleo. 4 Sed sxia sekvajxo estas maldolcxa kiel absinto, Akra kiel ambauxtrancxa glavo. 5 SXiaj piedoj iras malsupren al la morto; SXiaj pasxoj atingas SXeolon. 6 SXi ne iras rekte laux la vojo de vivo; SXiaj pasxoj sxanceligxas, sed tion sxi ne scias. 7 Kaj nun, infanoj, auxskultu min, Kaj ne forklinigxu de la vortoj de mia busxo. 8 Malproksimigu de sxi vian vojon, Kaj ne proksimigxu al la pordo de sxia domo,

Proverbs 6:20-25

20 Konservu, mia filo, la ordonon de via patro, Kaj ne forjxetu la instruon de via patrino. 21 Ligu ilin por cxiam al via koro, Volvu ilin sur vian kolon. 22 Kiam vi iros, ili gvidos vin; Kiam vi kusxigxos, ili vin gardos; Kaj kiam vi vekigxos, ili parolos kun vi. 23 CXar moralordono estas lumingo, kaj instruo estas lumo, Kaj edifaj predikoj estas vojo de vivo, 24 Por gardi vin kontraux malbona virino, Kontraux glata lango de fremdulino. 25 Ne deziregu en via koro sxian belecon, Kaj ne kaptigxu per sxiaj palpebroj.

Proverbs 6:29

29 Tiel ankaux estas kun tiu, kiu venas al la edzino de sia proksimulo; Neniu, kiu sxin ektusxas, restas sen puno.

Proverbs 6:32-33

32 Sed kiu adultas kun virino, tiu estas sensagxa; Tiu, kiu faras tion, pereigas sian animon; 33 Batojn kaj malhonoron li ricevas, Kaj lia honto ne elvisxigxas;

Proverbs 7:5

5 Por ke vi estu gardata kontraux fremda edzino, Kontraux fremdulino, kies paroloj estas glataj.

Proverbs 7:25-27

25 Via koro ne flankigxu al sxia vojo, Ne eraru sur sxia irejo; 26 CXar multajn sxi vundis kaj faligis, Kaj multegaj estas sxiaj mortigitoj. 27 SXia domo estas vojoj al SXeol, Kiuj kondukas malsupren al la cxambroj de la morto.

Proverbs 9:13-18

13 Virino malsagxa, bruema, Sensprita, kaj nenion scianta, 14 Sidas cxe la pordo de sia domo, Sur segxo sur altajxo de la urbo, 15 Por voki la pasantojn, Kiuj iras sian gxustan vojon: 16 Kiu estas naiva, tiu sin turnu cxi tien! Kaj al la senspritulo sxi diris: 17 Akvoj sxtelitaj estas dolcxaj, Kaj pano kasxita estas agrabla. 18 Kaj li ne scias, ke tie estas mortintoj Kaj ke sxiaj invititoj estas en la profundoj de SXeol.

Proverbs 18:24

24 Havi multajn amikojn estas embarase; Sed ofte amiko estas pli sindona ol frato.

Proverbs 22:14

14 La busxo de malcxastulino estas profunda foso; Kiun la Eternulo koleras, tiu tien enfalas.

Proverbs 23:26-28

26 Donu, mia filo, vian koron al mi, Kaj al viaj okuloj placxu miaj vojoj. 27 CXar malcxastulino estas profunda foso, Kaj fremda edzino estas malvasta puto. 28 SXi embuskas kiel rabisto, Kaj kolektas cxirkaux si perfidulojn.

Genesis 20:3

3 Kaj Dio venis al Abimelehx nokte en la songxo, kaj diris al li: Vi mortos pro la virino, kiun vi prenis, cxar sxi estas edzino de edzo.

Genesis 20:6

6 Kaj Dio diris al li en la songxo: Mi ankaux scias, ke en senkulpeco de via koro vi tion faris, kaj tial Mi detenis vin, ke vi ne peku kontraux Mi, tial Mi ne lasis, ke vi kuntusxigxu kun sxi.

Genesis 41:40

40 Vi estos super mia domo, kaj viajn vortojn obeos mia tuta popolo; nur per la trono mi estos pli alta ol vi.

Genesis 42:18

18 Kaj Jozef diris al ili en la tria tago: Tion faru, kaj vi restos vivaj, cxar mi havas timon antaux Dio.

Leviticus 6:2

2 Se iu pekos kaj krimos antaux la Eternulo, neante al sia proksimulo koncerne konfiditajxon aux deponitajxon aux rabitajxon, aux se li trompe forprenos ion de sia proksimulo,

Leviticus 20:10

10 Kaj se iu adultis kun edzinigita virino, se iu adultis kun la edzino de sia proksimulo, estu mortigitaj la adultinto kaj la adultintino.

Numbers 32:23

23 Sed se vi ne agos tiel, tiam vi pekos antaux la Eternulo, kaj vi suferos vian punon, kiu trafos vin.

2 Samuel 11:27

27 Kiam pasis la funebro, David sendis, kaj prenis sxin en sian domon; kaj sxi farigxis lia edzino, kaj sxi naskis al li filon. Sed la faro, kiun faris David, malplacxis al la Eternulo.

2 Samuel 12:13

13 Tiam David diris al Natan:Mi pekis antaux la Eternulo. Kaj Natan diris al David:La Eternulo forigis vian pekon, vi ne mortos;

Nehemiah 5:15

15 La antauxaj regionestroj, kiuj estis antaux mi, sxargxadis la popolon, kaj prenadis de ili panon kaj vinon, krom kvardek sikloj da argxento; ecx iliaj junuloj regis super la popolo. Sed mi ne agis tiel, pro timo antaux Dio.

Nehemiah 6:11

11 Sed mi diris:CXu tia homo, kiel mi, forkuru? cxu tia, kiel mi, iru en la templon, por konservi la vivon? mi ne iros.

Job 31:9-12

9 Se mia koro forlogigxis al virino, Kaj mi kasxe atendis cxe la pordo de mia amiko: 10 Tiam mia edzino estu adultigata de aliulo, Kaj aliuloj klinigxu super sxi. 11 CXar tio estus malvirto, Tio estus krimo, kiun devas puni jugxistoj. 12 Tio estas fajro, kiu ekstermas gxis la abismo, Kaj mian tutan akiritajxon gxi elradikigus.

Job 31:23

23 CXar mi timas la punon de Dio, Kaj gxian pezon mi ne povus elteni.

Psalms 51:4

4 Antaux Vi sola mi pekis, Kaj mi faris tion, kio estas malbona antaux Viaj okuloj; Tial Vi estas justa en Via vorto Kaj pura en Via jugxo.

Proverbs 6:32

32 Sed kiu adultas kun virino, tiu estas sensagxa; Tiu, kiu faras tion, pereigas sian animon;

Jeremiah 5:8-9

8 Ili farigxis kiel voluptemaj pasiaj cxevaloj; cxiu blekas al la edzino de sia proksimulo. 9 CXu Mi povas ne puni pro tio? diras la Eternulo; kaj cxu al tia popolo Mia animo povas ne vengxi?

Jeremiah 28:16

16 Pro tio tiele diras la Eternulo:Jen Mi forigos vin de sur la tero; en cxi tiu jaro vi mortos, cxar vi parolis kontraux la volo de la Eternulo.

Jeremiah 50:7

7 CXiuj, kiuj renkontis ilin, mangxis ilin; kaj iliaj malamikoj diris:Ni ne estas kulpaj, cxar ili pekis antaux la Eternulo, la logxejo de la vero, antaux la espero de iliaj patroj, la Eternulo.

Luke 12:48

48 sed tiu, kiu ne sciis, kaj laux siaj agoj meritis batojn, suferos malmultajn batojn. Kaj al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata; kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos.

1 Corinthians 4:2

2 Cetere, cxi tie estas postulate cxe administrantoj, ke oni trovigxu fidela.

1 Corinthians 6:9-10

9 Aux cxu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompigxu:nek malcxastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzacxantoj, 10 nek sxtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio.

Galatians 5:19-21

19 Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malcxasteco, malpureco, voluptemo, 20 idolkulto, sorcxado, malamikeco, malpaco, jxaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj, 21 envioj, ebrieco, dibocxado, kaj aliaj similaj; pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antauxe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio.

Titus 2:10

10 ne sxtelantaj, sed montrantaj cxian bonan fidelecon; por ke ili ornamu en cxio la doktrinon de Dio, nia Savanto.

Hebrews 13:4

4 Estu honorata la edzeco cxe cxiuj, kaj la lito estu senmakula; cxar malcxastulojn kaj adultulojn Dio jugxos.

1 John 3:9

9 CXiu, kiu naskigxis de Dio, ne faras pekon, cxar lia semo restas en li; kaj li ne povas peki, cxar li naskigxis de Dio.

Revelation 21:8

8 Sed por la timemaj kaj nekredemaj kaj abomenindaj kaj mortigistoj kaj malcxastuloj kaj sorcxistoj kaj idolanoj kaj cxiuj mensoguloj, ilia lotajxo estos en la lago, brulanta per fajro kaj sulfuro; tio estas la dua morto.

Revelation 22:15

15 Ekstere estas la hundoj kaj la sorcxistoj kaj la malcxastuloj kaj la mortigistoj kaj la idolanoj, kaj cxiu, kiu amas kaj faras mensogon.

Proverbs 1:15

15 Mia filo, ne iru la vojon kune kun ili; Gardu vian piedon de ilia vojstreko,

Proverbs 5:3

3 CXar la busxo de malcxastulino elversxas mielon, Kaj sxia gorgxo estas pli glata ol oleo.

Proverbs 5:8

8 Malproksimigu de sxi vian vojon, Kaj ne proksimigxu al la pordo de sxia domo,

Proverbs 6:25-26

25 Ne deziregu en via koro sxian belecon, Kaj ne kaptigxu per sxiaj palpebroj. 26 CXar la kosto de publikulino estas nur unu pano; Sed fremda edzino forkaptas la grandvaloran animon.

Proverbs 9:14

14 Sidas cxe la pordo de sia domo, Sur segxo sur altajxo de la urbo,

Proverbs 9:16

16 Kiu estas naiva, tiu sin turnu cxi tien! Kaj al la senspritulo sxi diris:

Proverbs 23:27

27 CXar malcxastulino estas profunda foso, Kaj fremda edzino estas malvasta puto.

1 Corinthians 6:18

18 Forkuru de malcxasteco. CXiu peko, kiun homo faras, estas ekster la korpo; sed tiu, kiu malcxastas, pekas kontraux sia propra korpo.

1 Corinthians 15:33

33 Ne trompigxu; Malbonaj kunigxoj malbonigas bonajn morojn.

1 Thessalonians 5:22

22 detenu vin de cxia formo de malbono.

1 Timothy 5:14

14 Mi volas do, ke la pli junaj edzinigxu, nasku infanojn, mastrumadu, ne donu al la malamiko pretekston por kalumnio;

2 Timothy 2:22

22 Sed forkuru de junulaj voluptoj, kaj sekvu justecon, fidon, amon, pacon, kune kun tiuj, kiuj vokas la Sinjoron el pura koro.

1 Peter 2:11

11 Amataj, mi petegas vin kiel fremdulojn kaj migrantojn, detenu vin de karnaj voluptoj, kiuj militadas kontraux la animo;

Job 24:15

15 La okulo de adultulo atendas la krepuskon, Dirante:Neniu okulo min vidu; Kaj li kovras sian vizagxon.

Proverbs 9:17

17 Akvoj sxtelitaj estas dolcxaj, Kaj pano kasxita estas agrabla.

Jeremiah 23:24

24 CXu homo povas kasxi sin en tia sekreta loko, kie Mi lin ne vidus? diras la Eternulo; cxu ne Mi plenigas la cxielon kaj la teron? diras la Eternulo.

Malachi 3:5

5 Kaj Mi venos al vi, por jugxi; kaj Mi estos rapida atestanto kontraux la sorcxistoj kaj adultuloj, kontraux tiuj, kiuj jxuras mensoge, kontraux tiuj, kiuj estas maljustaj en la pagado al dungito, al vidvino kaj al orfo, kaj kontraux tiuj, kiuj forklinas la rajton de fremdulo kaj Min ne timas, diras la Eternulo Cebaot.

Ephesians 5:3

3 Sed malcxasteco kaj cxia malpureco kaj avideco ne ecx estu nomataj inter vi, kiel decas por sanktuloj;

Ephesians 5:12

12 cxar estas hontinde ecx paroli pri tio, kion ili faras sekrete.

Genesis 39:10

10 Dum sxi paroladis al Jozef cxiutage kaj li ne volis obei sxin kaj kusxigxi kun sxi kaj esti kun sxi,

1 Samuel 15:27

27 Kaj kiam Samuel deturnis sin por iri, li kaptis lin je la rando de lia vesto, kaj gxi dissxirigxis.

Proverbs 6:5

5 Savu vin, kiel gazelo, el la mano, Kaj kiel birdo el la mano de la birdokaptisto.

Proverbs 7:13-27

13 Kaj sxi kaptis lin, kaj kisis lin Kun senhonta vizagxo, kaj diris al li: 14 Mi devis alporti dankan oferdonon; Hodiaux mi plenumis mian solenan promeson. 15 Tial mi eliris al vi renkonte, Por sercxi vian vizagxon, kaj mi vin trovis. 16 Mi bele kovris mian liton Per multkoloraj teksajxoj el Egiptujo. 17 Mi parfumis mian kusxejon Per mirho, aloo, kaj cinamo. 18 Venu, ni gxuu suficxe volupton gxis la mateno, Ni plezurigxu per la amo. 19 CXar mia edzo ne estas hejme, Li iris en malproksiman vojon; 20 La sakon kun mono li prenis kun si; Li revenos hejmen je la plenluno. 21 SXi forlogis lin per sia multeparolado, Per sia glata busxo sxi lin entiris. 22 Li tuj iras post sxi, Kiel bovo iras al la bucxo Kaj kiel katenita malsagxulo al la puno; 23 GXis sago fendas al li la hepaton; Kiel birdo rapidas al la kaptilo, Kaj ne scias, ke gxi pereigas sian vivon. 24 Kaj nun, infanoj, auxskultu min, Atentu la vortojn de mia busxo.

Ecclesiastes 7:26

26 Kaj mi trovas, ke pli malbona ol la morto estas la virino, kiu estas kaptilo, kaj kies koro estas reto, kaj kies manoj estas katenoj; tiu, kiu placxas al Dio, sin savos de sxi, sed pekulo estos kaptita de sxi.

Ezekiel 16:30-31

30 Per kio Mi povas purigi vian koron, diras la Sinjoro, la Eternulo, se vi faras cxion cxi tion, farojn de plej senhonta malcxastistino? 31 Kiam vi arangxis viajn malcxastejojn cxe la komenco de cxiu vojo kaj faris viajn fialtajxojn sur cxiu strato, vi estis ne kiel malcxastistino, kiu sxatas donacojn;

Mark 14:51-52

51 Kaj sekvis lin unu junulo, vestita per tolajxo cxirkaux la nuda korpo; kaj oni kaptis lin; 52 sed lasinte la tolajxon, li forkuris nuda.

Genesis 10:21

21 Naskigxis infanoj ankaux al SXem, la patro de cxiuj Eberidoj, pli maljuna frato de Jafet.

Genesis 14:13

13 Kaj venis forsavigxinto kaj diris al Abram la Hebreo, kiu logxis en la arbareto de Mamre la Amorido, frato de Esxkol kaj frato de Aner, kiuj estis en interligo kun Abram.

Genesis 39:7

7 Post kelka tempo la edzino de lia sinjoro jxetis siajn rigardojn sur Jozefon, kaj diris: Kusxigxu kun mi.

Genesis 39:17

17 Kaj sxi rakontis al li tion saman, dirante: La sklavo, la Hebreo, kiun vi venigis al ni, venis al mi, por petoli kun mi;

Genesis 40:15

15 CXar oni sxtelis min el la lando de la Hebreoj, kaj ankaux cxi tie mi faris nenion, pro kio oni metis min en la malliberejon.

Psalms 35:11

11 Starigxas kontraux mi krimaj atestantoj; Kion mi ne scias, pri tio ili min demandas.

Psalms 55:3

3 Pro la kriado de la malamiko, Pro la premado de la malbonulo, CXar ili preparas kontraux mi malicon Kaj kolere min malamas.

Psalms 120:3

3 Kion Li donos al vi, Kaj kion Li alportos al vi, ho falsa lango?

Proverbs 10:18

18 Kiu kasxas malamon, tiu havas falseman busxon; Kaj kiu elirigas kalumnion, tiu estas malsagxulo.

Isaiah 51:7

7 Auxskultu Min, vi, kiuj konas la veron, popolo, havanta Mian instruon en sia koro:ne timu ofendon de homoj, kaj de iliaj insultoj ne senkuragxigxu.

Isaiah 54:17

17 Nenia ilo, kreita kontraux vi, havos sukceson; kaj cxiun langon, kiu batalos kontraux vi en la jugxo, vi malpravigos. Tio estas la heredajxo de la servantoj de la Eternulo, kaj ilia praveco antaux Mi, diras la Eternulo.

Ezekiel 22:5

5 Tiuj, kiuj estas proksimaj, kaj tiuj, kiuj estas malproksimaj de vi, mokos vin, kiu havos malpuran nomon kaj grandan maltrankvilecon.

Matthew 5:11

11 Felicxaj estas vi, kiam oni vin riprocxos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi.

Matthew 26:59

59 Kaj la cxefpastroj kaj la tuta sinedrio sercxis malveran ateston kontraux Jesuo, por ke ili povu lin mortigi;

Luke 23:2

2 Kaj ili komencis akuzi lin, dirante:Ni trovis cxi tiun viron erariganta nian nacion, kaj malpermesanta pagi tributon al Cezaro, kaj diranta, ke li mem estas Kristo, regxo.

2 Corinthians 6:8

8 per gloro kaj malgloro, per malbonfamo kaj bonfamo; kiel trompantoj, tamen veraj;

1 Peter 2:20

20 CXar kia honoro estas, se, pekante kaj sekve batate, vi tion pacience elportas? sed se, bonfarante kaj sekve suferante, vi tion pacience elportas, tio estas lauxdinda antaux Dio.

1 Peter 3:14-18

14 Sed se vi ecx suferus pro justeco, felicxegaj vi estus; kaj ilian timon ne timu, nek maltrankviligxu; 15 sed la Sinjoron Kriston sanktigu en viaj koroj; estu cxiam pretaj doni defendan respondon al cxiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi, sed kun humileco kaj timo; 16 havantaj bonan konsciencon; por ke, dum vi estas malestimataj, hontu tiuj, kiuj kalumnias vian bonan konduton en Kristo. 17 CXar pli bone estus, se tiel volus Dio, suferi pro bonfarado, ol pro malbonfarado. 18 CXar Kristo ankaux unufoje suferis pro pekoj, justulo pro maljustuloj, por ke li nin konduku al Dio; mortigite en la karno, sed vivigite en la spirito;

1 Peter 4:14-19

14 Se vi estas riprocxataj pro la nomo de Kristo, felicxegaj vi estas; cxar la Spirito de gloro kaj la Spirito de Dio restas sur vi. 15 Nur neniu el vi suferu kiel mortiginto, aux sxtelisto, aux malbonfarinto, aux kiel sintrudanto en malpropraj aferoj; 16 sed se iu suferas kiel Kristano, li ne hontu; sed li gloru Dion en tiu nomo. 17 CXar jam venis la tempo por la komenco de la jugxo cxe la domo de Dio; kaj se gxi komencigxas cxe ni, kia estos la sorto de tiuj, kiuj ne obeas al la evangelio de Dio? 18 Kaj se justulo apenaux savigxas, kie aperos malpiulo kaj pekulo? 19 Tial ankaux tiuj, kiuj suferas laux la volo de Dio, alkonfidu siajn animojn en bonfarado al fidela Kreinto.

Psalms 37:12

12 Malvirtulo malbonintencas kontraux virtulo Kaj frapas kontraux li per siaj dentoj.

Psalms 37:32

32 Malvirtulo subrigardas virtulon Kaj celas mortigi lin.

Jeremiah 4:22

22 CXar Mia popolo estas freneza, Min ili ne rekonas; ili estas malsagxaj infanoj, ili ne komprenas; sagxaj ili estas por fari malbonon, sed fari bonon ili ne povoscias.

Jeremiah 9:3-5

3 Per siaj langoj ili pafas mensogon kiel per pafarko, ne por vero ili fortigxas sur la tero; ili iras de malbonago al malbonago, kaj Min ili ne konas, diras la Eternulo. 4 Gardu vin unu kontraux alia, kaj fidu neniun fraton; cxar cxiu frato insidas, kaj cxiu proksimulo disportas kalumniojn. 5 Unu trompas alian, kaj veron ili ne parolas; ili lernigis sian langon paroli malveron, ili lacigxas de malbonagado.

Titus 3:3

3 CXar ni ankaux estis iam malsagxaj, malobeemaj, trompitaj, servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian.

Genesis 39:14

14 sxi vokis siajn domanojn, kaj diris al ili: Rigardu, li venigis al ni Hebreon, por moki nin; cxi tiu venis al mi, por kusxigxi kun mi; sed mi ekkriis per lauxta vocxo;

Exodus 20:16

16 Ne parolu kontraux via proksimulo malveran ateston.

Exodus 23:1

1 Ne disvastigu malveran famon; ne kunigu vian manon kun malvirtulo, por esti atestanto de malbonago.

1 Kings 18:17

17 Kaj kiam Ahxab ekvidis Elijan, Ahxab diris al li:CXu tio estas vi, kiu senordigas Izraelon?

1 Kings 21:9-13

9 Kaj sxi skribis en la leteroj jenon:Proklamu faston kaj sidigu Naboton sur la cxefa loko inter la popolo; 10 kaj sidigu apud li du homojn malvirtajn, kaj ili atestu kontraux li kaj diru:Vi blasfemis kontraux Dio kaj la regxo; kaj oni elkonduku lin, kaj prijxetu lin per sxtonoj, ke li mortu. 11 Kaj la viroj de lia urbo, la plejagxuloj kaj la eminentuloj, kiuj logxis en lia urbo, faris kiel ordonis al ili Izebel, kiel estis skribite en la leteroj, kiujn sxi sendis al ili. 12 Ili proklamis faston kaj sidigis Naboton sur la cxefa loko inter la popolo. 13 Kaj venis du homoj malvirtaj kaj sidigxis apud li, kaj la malvirtaj homoj atestis kontraux Nabot antaux la popolo, dirante:Nabot blasfemis kontraux Dio kaj la regxo. Kaj oni elkondukis lin ekster la urbon kaj prijxetis lin per sxtonoj, kaj li mortis.

Psalms 37:14

14 Glavon nudigas la malvirtuloj kaj strecxas sian pafarkon, Por faligi mizerulon kaj malricxulon kaj bucxi virtulon.

Psalms 120:2-4

2 Ho Eternulo, savu mian animon de mensoga parolo, De falsa lango. 3 Kion Li donos al vi, Kaj kion Li alportos al vi, ho falsa lango? 4 Akrajn sagojn de fortulo Kun karboj genistaj.

Proverbs 12:19

19 Parolo vera restas fortike por cxiam; Sed parolo malvera nur por momento.

Proverbs 19:5

5 Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu ne savigxos.

Proverbs 19:9

9 Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu pereos.

Matthew 26:65

65 Tiam la cxefpastro dissxiris siajn vestojn, dirante:Li blasfemis; por kio ni plu bezonas atestantojn? jen nun vi auxdis la blasfemon:

Genesis 4:5-6

5 sed Kainon kaj lian donacoferon Li ne atentis. Kaj Kain tre ekkoleris, kaj lia vizagxo klinigxis. 6 Kaj la Eternulo diris al Kain: Kial vi koleras? kaj kial klinigxis via vizagxo?

Job 29:16

16 Mi estis patro por la malricxuloj, Kaj jugxan aferon de homoj nekonataj mi esploradis;

Proverbs 6:34-35

34 CXar furiozas la jxaluzo de la edzo; Kaj li ne indulgas en la tempo de la vengxo. 35 Li rigardas nenian kompenson, Kaj li ne akceptas, se vi volas ecx multe donaci.

Proverbs 18:17

17 La unua estas prava en sia proceso; Sed venas lia proksimulo kaj gxin klarigas.

Proverbs 29:12

12 Se reganto atentas mensogon, Tiam cxiuj liaj servantoj estas malvirtuloj.

Song of Songs 8:7

7 Granda akvo ne povas estingi la amon, Kaj riveroj ne povas superakvi gxin; Se homo proponus doni la tutan havajxon de sia domo por la amo, Oni malestime lin forpusxus.

Acts 25:16

16 Al ili mi respondis, ke cxe la Romanoj ne estas moro transdoni iun al morto, antaux ol la akuzito havos la akuzantojn vizagxon kontraux vizagxo, kaj ricevos permeson defendi sin pri la akuzo.

2 Thessalonians 2:11

11 Kaj pro tio Dio sendas al ili energion de eraro, tiel, ke ili kredos mensogon;

Genesis 40:1-3

1 Post tiuj okazintajxoj la vinisto de la regxo de Egiptujo kaj la bakisto kulpigxis antaux sia sinjoro, la regxo de Egiptujo. 2 Kaj Faraono kolerigxis kontraux siaj du korteganoj, kontraux la vinistestro kaj kontraux la bakistestro. 3 Kaj li metis ilin sub gardon en la domon de la estro de la korpogardistoj, en la malliberejon, en la lokon, kie Jozef estis malliberigita.

Genesis 41:9-14

9 Tiam la vinistestro ekparolis al Faraono, dirante: Miajn pekojn mi rememoras hodiaux. 10 Faraono koleris siajn sklavojn, kaj metis min en malliberejon en la domon de la estro de la korpogardistoj, min kaj la bakistestron. 11 Kaj ni songxis songxon en unu nokto, mi kaj li; cxiu havis songxon kun aparta signifo. 12 Kaj tie estis kun ni Hebrea junulo, sklavo de la estro de la korpogardistoj; kaj ni rakontis al li, kaj li signifoklarigis al ni niajn songxojn, al cxiu li klarigis laux lia songxo. 13 Kaj kiel li klarigis al ni, tiel farigxis: min oni revenigis al mia ofico, kaj lin oni pendigis. 14 Tiam Faraono sendis alvoki Jozefon; kaj oni rapide eligis lin el la malliberejo, kaj li sin razis kaj sxangxis siajn vestojn kaj venis al Faraono.

Psalms 76:10

10 CXar la kolero de homo farigxas Via gloro, Kiam Vi zonas Vin per la resto de Via kolero.

Psalms 105:18-19

18 Oni enpremis liajn piedojn en katenojn, Fero sxargxis lian korpon, 19 GXis la tempo, kiam venis Lia vorto; La parolo de la Eternulo lin elprovis.

Isaiah 53:8

8 De malliberigo kaj de jugxo li estas prenita; kaj pri lia generacio kiu rakontos? De sur la tero de vivantoj li estas fortrancxita, pro la kulpo de mia popolo li estas frapita.

Daniel 3:21-22

21 Tiam oni ligis tiujn virojn en ilia suba kaj supra vesto, en iliaj kapkovroj kaj aliaj vestoj, kaj oni jxetis ilin en la ardantan fornon. 22 Kaj cxar la ordono de la regxo estis severa kaj la forno estis ardigita treege, tial tiujn homojn, kiuj jxetis SXadrahxon, Mehxahxon, kaj Abed-Negon, mortigis la flamo de la fajro.

2 Timothy 2:9

9 en gxi mi elportas suferadon gxis ligiloj, kiel krimulo, sed la vorto de Dio ne estas ligita.

1 Peter 2:19

19 CXar tio estas lauxdinda, se pro konscienco al Dio oni elportas malgxojon, suferante maljuste.

Genesis 39:2

2 Kaj la Eternulo estis kun Jozef, kaj li estis sukcesulo; kaj li estis en la domo de sia sinjoro, la Egipto.

Genesis 40:3

3 Kaj li metis ilin sub gardon en la domon de la estro de la korpogardistoj, en la malliberejon, en la lokon, kie Jozef estis malliberigita.

Genesis 49:23-24

23 CXagrenis lin pafistoj Kaj pafis kaj malamikis kontraux li; 24 Sed forta restis lia pafarko Kaj elastaj estas liaj brakoj, Per la manoj de la Potenculo de Jakob, Per la Pasxtisto, la Roko de Izrael.

Exodus 3:21

21 Kaj Mi donos al tiu popolo favoron de la Egiptoj; kaj kiam vi iros, vi ne iros kun malplenaj manoj.

Exodus 11:3

3 Kaj la Eternulo donis al la popolo favoron cxe la Egiptoj; kaj ankaux Moseo estis tre granda homo en la lando Egipta, en la okuloj de la servantoj de Faraono kaj en la okuloj de la popolo.

Exodus 12:36

36 Kaj la Eternulo favorigis al la popolo la Egiptojn, kaj cxi tiuj pruntedonis al ili; kaj ili multe prenis de la Egiptoj.

Psalms 105:19

19 GXis la tempo, kiam venis Lia vorto; La parolo de la Eternulo lin elprovis.

Psalms 105:22

22 Ke li submetu al si liajn eminentulojn Kaj sagxigu liajn maljunulojn.

Psalms 106:46

46 Kaj Li aperigis kompaton por ili CXe cxiuj iliaj malliberigintoj.

Daniel 1:9

9 Dio donis al Daniel favoron kaj simpation cxe la korteganestro.

Daniel 6:22

22 Mia Dio sendis Sian angxelon, kaj baris la busxon de la leonoj, kaj ili faris al mi nenian difekton; cxar mi estis trovita pura antaux Li; kaj ankaux antaux vi, ho regxo, mi ne faris krimon.

Romans 8:31-32

31 Kion do ni diru pri cxi tio? Se Dio estas por ni, kiu estas kontraux ni? 32 CXu Tiu, kiu ne indulgis Sian propran Filon, sed fordonis lin por ni cxiuj, ne donos al ni libere cxion kun li?

Romans 8:37

37 Sed en cxio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis.

1 Peter 3:13-14

13 Kaj kiu faros al vi malbonon, se vi farigxos fervoraj en la bono? 14 Sed se vi ecx suferus pro justeco, felicxegaj vi estus; kaj ilian timon ne timu, nek maltrankviligxu;

1 Peter 3:17

17 CXar pli bone estus, se tiel volus Dio, suferi pro bonfarado, ol pro malbonfarado.

1 Peter 4:14-16

14 Se vi estas riprocxataj pro la nomo de Kristo, felicxegaj vi estas; cxar la Spirito de gloro kaj la Spirito de Dio restas sur vi. 15 Nur neniu el vi suferu kiel mortiginto, aux sxtelisto, aux malbonfarinto, aux kiel sintrudanto en malpropraj aferoj; 16 sed se iu suferas kiel Kristano, li ne hontu; sed li gloru Dion en tiu nomo.

Genesis 39:6-7

6 Kaj li lasis cxion, kion li havis, en la manoj de Jozef, kaj li sciis pri nenio, krom nur pri la pano, kiun li mangxis. Kaj Jozef estis gracia kaj bela. 7 Post kelka tempo la edzino de lia sinjoro jxetis siajn rigardojn sur Jozefon, kaj diris: Kusxigxu kun mi.

Genesis 39:9

9 neniu en cxi tiu domo estas pli granda ol mi, kaj li retenis de mi nenion, krom vi, cxar vi estas lia edzino. Kiel do mi faros cxi tiun grandan malbonagon kaj pekos antaux Dio?

Genesis 40:3-4

3 Kaj li metis ilin sub gardon en la domon de la estro de la korpogardistoj, en la malliberejon, en la lokon, kie Jozef estis malliberigita. 4 Kaj la estro de la korpogardistoj destinis por ili Jozefon, kaj li servis ilin. Kaj ili restis kelkan tempon en la malliberejo.

1 Samuel 2:30

30 Tial la Eternulo, Dio de Izrael, diras:Mi diris, ke via domo kaj la domo de via patro irados antaux Mi eterne; sed nun, diras la Eternulo, Mi tion ne permesos; cxar Miajn honorantojn Mi honoros, kaj Miaj malestimantoj estos malaltigitaj.

Psalms 37:3

3 Fidu la Eternulon kaj faru bonon; Logxu sur la tero kaj konservu honestecon.

Psalms 37:11

11 Kaj la humiluloj heredos la teron Kaj gxuos grandan pacon.

Genesis 39:2-3

2 Kaj la Eternulo estis kun Jozef, kaj li estis sukcesulo; kaj li estis en la domo de sia sinjoro, la Egipto. 3 Kaj lia sinjoro vidis, ke la Eternulo estas kun li, kaj ke cxion, kion li faras, la Eternulo sukcesigas en lia mano.

Psalms 37:3-11

3 Fidu la Eternulon kaj faru bonon; Logxu sur la tero kaj konservu honestecon. 4 Sercxu plezuron cxe la Eternulo, Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro. 5 Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin, Kaj Li faros. 6 Kaj Li aperigos vian pravecon kiel lumon, Kaj vian justecon kiel tagmezon. 7 Silentu antaux la Eternulo kaj esperu al Li; Ne incitigxu, kiam sukcesas homo, Kiu plenumas malbonajn intencojn. 8 Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon; Ne incitigxu, ke vi ne faru malbonon. 9 CXar malbonfarantoj ekstermigxos, Kaj la esperantaj al la Eternulo heredos la teron. 10 Ankoraux malmulte da tempo pasos, kaj la malpiulo jam ne ekzistos; Vi rigardos lian lokon, kaj li ne estos. 11 Kaj la humiluloj heredos la teron Kaj gxuos grandan pacon.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.