Proverbs 6:20-25

Esperanto(i) 20 Konservu, mia filo, la ordonon de via patro, Kaj ne forjxetu la instruon de via patrino. 21 Ligu ilin por cxiam al via koro, Volvu ilin sur vian kolon. 22 Kiam vi iros, ili gvidos vin; Kiam vi kusxigxos, ili vin gardos; Kaj kiam vi vekigxos, ili parolos kun vi. 23 CXar moralordono estas lumingo, kaj instruo estas lumo, Kaj edifaj predikoj estas vojo de vivo, 24 Por gardi vin kontraux malbona virino, Kontraux glata lango de fremdulino. 25 Ne deziregu en via koro sxian belecon, Kaj ne kaptigxu per sxiaj palpebroj.