Psalms

Esperanto(i) 1 Felicxa estas la homo, kiu ne iras laux konsilo de malpiuloj, Nek staras sur vojo de pekuloj, Nek sidas en kunsido de blasfemantoj; 2 Sed li nur havas deziron por la legxo de la Eternulo, Kaj pri Lia legxo li pensas tage kaj nokte. 3 Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj, Donanta sian frukton en sia tempo, Kaj kies folio ne velkas; Kaj en cxio, kion li faras, li sukcesos. 4 Ne tiel estas la malpiuloj; Sed ili estas kiel grenventumajxo, kiun disblovas la vento. 5 Tial ne staros fortike la malpiuloj cxe la jugxo, Nek la pekuloj en societo de piuloj. 6 CXar la Eternulo konas la vojon de piuloj; Sed la vojo de malpiuloj pereos.