Esperanto(i)
1 Kanto de suprenirado. De David. Se la Eternulo ne estus kun ni, Diru nun Izrael,
2 Se la Eternulo ne estus kun ni, Kiam homoj levigxis kontraux ni:
3 Tiam ili englutus nin vivajn, Kiam ekflamis kontraux ni ilia kolero;
4 Tiam dronigus nin akvo, torento kovrus nian animon;
5 Tiam kovrus nian animon pereiga akvo.
6 Benata estu la Eternulo, Kiu ne fordonis nin kiel rabakiron al iliaj dentoj.
7 Nia animo liberigxis, kiel birdo el la reto de kaptistoj; La reto dissxirigxis, kaj ni liberigxis.
8 Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, Kiu kreis la cxielon kaj la teron.