Esperanto(i)
 1 Felicxa estas la homo, kiu ne iras laux konsilo de malpiuloj,   Nek staras sur vojo de pekuloj,   Nek sidas en kunsido de blasfemantoj;
 2 Sed li nur havas deziron por la legxo de la Eternulo,   Kaj pri Lia legxo li pensas tage kaj nokte.
 3 Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj,   Donanta sian frukton en sia tempo,   Kaj kies folio ne velkas;   Kaj en cxio, kion li faras, li sukcesos.
 4 Ne tiel estas la malpiuloj;   Sed ili estas kiel grenventumajxo, kiun disblovas la vento.
 5 Tial ne staros fortike la malpiuloj cxe la jugxo,   Nek la pekuloj en societo de piuloj.
 6 CXar la Eternulo konas la vojon de piuloj;   Sed la vojo de malpiuloj pereos.