Esperanto(i)
1 Haleluja! Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro, En rondo de piuloj kaj en kunveno.
2 Grandaj estas la faroj de la Eternulo, Sercxataj de cxiuj, kiuj ilin amas.
3 Bela kaj majesta estas Lia verko, Kaj Lia justeco restas eterne.
4 Memorindaj Li faris Siajn miraklojn; Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo.
5 Li donas mangxon al tiuj, kiuj Lin timas; Li memoras eterne Sian interligon.
6 La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo, Doninte al ili la heredon de gentoj.
7 La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco; Perfektaj estas cxiuj Liaj ordonoj;
8 Ili estas fortikaj por eterne, Faritaj per vero kaj honesto.
9 Liberigon Li sendis al Sia popolo; Li arangxis por cxiam Sian interligon. Sankta kaj respektinda estas Lia nomo.
10 Komenco de sagxeco estas timo antaux la Eternulo; Bonan prudenton havas cxiuj plenumantoj. Lia gloro restas eterne.