Hebrews 10:1 Cross References - Esperanto

1 CXar la legxo, havante ombron de estontaj bonajxoj, ne la bildon mem de la aferoj, neniam povas, per tiuj samaj oferoj, kiujn oni oferadas sencxese jaron post jaro, perfektigi la tien venantajn.

Colossians 2:17

17 kiuj estas ombro de la estontajxoj, sed la korpo apartenas al Kristo.

Hebrews 7:18-19

18 CXar okazas vere nuligado de antauxiranta ordono, pro gxia malforteco kaj senutileco 19 (cxar la legxo nenion perfektigis); kaj okazas la enkonduko de pli bona espero, per kiu ni alproksimigxas al Dio.

Hebrews 8:5

5 kiuj servas al la ekzemplo kaj ombro de cxielaj aferoj, kiel Moseo estis admonita, faronte la tabernaklon; cxar:Zorgu, Li diris, ke vi faru cxion laux la modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.

Hebrews 9:8-9

8 per tio la Sankta Spirito montras, ke la vojo en la sanktejon ankoraux ne estas elmontrita, dum la unua tabernaklo ankoraux staras; 9 kio estas parabolo por la nuna tempo; laux kio estas oferataj donacoj kaj oferoj, kiuj ne povas laux la konscienco perfektigi la adoranton,

Hebrews 9:11

11 Sed Kristo, aperinte kiel cxefpastro de la estontaj bonoj, per la pli granda kaj pli perfekta tabernaklo, ne manfarita, tio estas ne el cxi tiu kreo,

Hebrews 9:23

23 Necese do estis, ke la ekzemploj de la encxielaj aferoj estu purigitaj per cxi tiuj, sed la encxielaj aferoj mem per pli bonaj oferoj, ol cxi tiuj.

Hebrews 9:25

25 nek estas necese, ke li oferu sin ofte, kiel la cxefpastro eniras en la sanktejon jaron post jaro, kun sango ne propra;

Hebrews 10:3-4

3 Sed en tiuj oferoj estas cxiujara rememorigo pri pekoj. 4 CXar ne eble estas, ke la sango de bovoj kaj kaproj forprenus pekojn.

Hebrews 10:11-18

11 Kaj cxiu pastro staradas cxiutage, servante kaj oferante ofte la samajn oferojn, kiuj neniam povas forpreni pekojn; 12 sed li, oferinte unu oferon por pekoj por cxiam, sidigxis dekstre de Dio; 13 de nun atendante, gxis liaj malamikoj farigxos benketo por liaj piedoj. 14 CXar per unu ofero li perfektigis gxis eterneco la sanktigatojn. 15 Kaj la Sankta Spirito ankaux atestas al ni; cxar, dirinte: 16 Jen estas la interligo, kiun Mi faros kun ili Post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Miajn legxojn en ilian internon, Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos; li ankaux diras: 17 Kaj iliajn pekojn kaj malbonajxojn Mi ne plu rememoros. 18 Sed kie estas absolvo de cxi tiuj, ne plu estas oferado pro peko.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.