Isaiah 5:25 Cross References - Esperanto

25 Pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Lia popolo, kaj Li etendis Sian manon kontraux gxin kaj frapis gxin; kaj ektremis la montoj, kaj la kadavroj de la popolo estas kiel koto sur la stratoj; kaj malgraux cxio cxi tio Lia kolero ne kvietigxis, kaj Lia brako estas ankoraux etendita.

Leviticus 26:14-46

14 Sed se vi ne obeos Min kaj ne faros cxiujn cxi tiujn ordonojn; 15 kaj se vi malestimos Miajn legxojn kaj se via animo abomenos Miajn decidojn, kaj vi ne plenumos cxiujn Miajn ordonojn, rompante Mian interligon: 16 tiam ankaux Mi faros al vi tion:Mi sendos sur vin teruron, maldikigxon, kaj febron, kiuj konsumas la okulojn kaj senfortigas la animon; kaj vi semos viajn semojn vane, ilin mangxos viaj malamikoj. 17 Kaj Mi turnos Mian vizagxon kontraux vin, kaj vi falos antaux viaj malamikoj, kaj regos vin viaj malamantoj, kaj vi kuros, kiam neniu pelos vin. 18 Kaj se vi malgraux cxi tio ne obeos Min, tiam Mi sepoble pligrandigos la punon pro viaj pekoj. 19 Kaj Mi rompos vian fieran obstinecon, kaj Mi faros vian cxielon kiel fero kaj vian teron kiel kupro. 20 Kaj vane konsumigxos via forto; via tero ne donos siajn produktajxojn, kaj la arboj de la tero ne donos siajn fruktojn. 21 Kaj se vi malgraux tio spitos Min kaj ne volos obei Min, tiam Mi aldonos sepoble da frapoj laux viaj pekoj. 22 Kaj Mi venigos sur vin la sovagxajn bestojn, kaj ili formangxos viajn infanojn kaj ekstermos viajn brutojn kaj malmultigos vin tiel, ke viaj vojoj dezertigxos. 23 Se ankaux per tio vi ne humiligxos, sed plue agos kontraux Mi: 24 tiam ankaux Mi agos kontraux vi, kaj Mi ankaux frapos vin sepoble pro viaj pekoj. 25 Kaj Mi venigos sur vin vengxan glavon, kiu vengxos pro la interligo; kaj vi kolektigxos en viaj urboj, kaj Mi sendos peston en vian mezon, kaj vi estos fordonitaj en la manojn de la malamiko. 26 Kiam Mi rompos al vi la apogon de la pano, tiam dek virinoj bakos vian panon en unu forno kaj redonos vian panon pesante, kaj vi mangxos kaj ne satigxos. 27 Kaj se vi malgraux tio ne obeos Min, kaj spitos Min: 28 tiam Mi iros kontraux vin kolere, kaj Mi punos vin sepoble pro viaj pekoj. 29 Kaj vi mangxos la karnon de viaj filoj, kaj la karnon de viaj filinoj vi mangxos. 30 Kaj Mi detruos viajn altajxojn kaj ruinigos viajn kolonojn de la suno, kaj Mi jxetos viajn kadavrojn sur la rompitajxojn de viaj idoloj, kaj Mia animo abomenos vin. 31 Kaj Mi faros el viaj urboj dezerton, kaj Mi ruinigos viajn sanktejojn, kaj Mi ne flaros viajn agrablajn odorajxojn. 32 Kaj Mi dezertigos la teron, ke miregos pri gxi viaj malamikoj, kiuj eklogxos sur gxi. 33 Kaj vin Mi disjxetos inter la popolojn, kaj Mi nudigos post vi glavon; kaj via tero estos dezerta kaj viaj urboj estos ruinigitaj. 34 Tiam la tero ricevos kontentigon pri siaj sabatoj dum la tuta tempo de sia dezerteco, kiam vi estos en la lando de viaj malamikoj; tiam ripozos la tero kaj kontentigos sin pri siaj sabatoj. 35 Dum la tuta tempo de dezerteco gxi ripozos, kiom gxi ne ripozis en viaj sabatoj, kiam vi logxis sur gxi. 36 Kaj al la restintoj el vi Mi sendos timon en ilian koron en la lando de iliaj malamikoj; kaj pelos ilin brueto de falanta folio, kaj ili kuros, kiel oni kuras de glavo, kaj ili falos, kiam neniu ilin persekutos. 37 Kaj ili falos unu sur alian, kiel de glavo, dum neniu ilin pelos; kaj vi ne havos forton por stari antaux viaj malamikoj. 38 Kaj vi pereos inter la popoloj, kaj formangxos vin la lando de viaj malamikoj. 39 Kaj la restintoj el vi senfortigxos pro siaj pekoj en la landoj de viaj malamikoj, kaj ankaux pro la pekoj de siaj patroj ili senfortigxos. 40 Tiam ili konfesos sian kulpon kaj la kulpon de siaj patroj en la malbonagoj, kiujn ili faris kontraux Mi kaj pri kio ili spitis Min. 41 Ankaux Mi iris kontraux ilin kaj envenigis ilin en la landon de iliaj malamikoj; kaj se tiam humiligxos ilia koro ne cirkumcidita kaj se ili donos kontentigon pri siaj pekoj, 42 tiam Mi rememoros Mian interligon kun Jakob, kaj Mian interligon kun Isaak kaj Mian interligon kun Abraham Mi rememoros, kaj la landon Mi rememoros. 43 La lando estos forlasita de ili kaj ricevos kontentigon pri siaj sabatoj, kiam gxi dezertigxos post ili; kaj ili donos kontentigon pri siaj kulpoj, cxar ili malrespektis Miajn decidojn kaj Miajn legxojn ilia animo abomenis. 44 Kaj tamen, kiam ili estos en la lando de siaj malamikoj, Mi ne malestimos ilin, kaj ne abomenos ilin tiom, por ekstermi ilin, por neniigi Mian interligon kun ili; cxar Mi estas la Eternulo, ilia Dio. 45 Kaj Mi rememoros por ili la interligon kun la antauxuloj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta antaux la okuloj de la popoloj, por esti ilia Dio:Mi estas la Eternulo. 46 Tio estas la legxoj kaj decidoj kaj instruoj, kiujn starigis la Eternulo inter Si kaj la Izraelidoj sur la monto Sinaj per Moseo.

Deuteronomy 31:17

17 Kaj ekflamos Mia kolero kontraux gxi en tiu tago, kaj Mi forlasos ilin kaj kasxos Mian vizagxon for de ili, kaj ili estos konsumitaj, kaj trafos ilin multaj malfelicxoj kaj mizeroj; kaj ili diros en tiu tago:CXu ne pro tio, ke nia Dio ne estas inter ni, trafis nin cxi tiuj malfelicxoj?

Deuteronomy 32:19-22

19 Kaj la Eternulo vidis, Kaj ekabomenis kolere Siajn filojn kaj Siajn filinojn; 20 Kaj Li diris:Mi kasxos Mian vizagxon for de ili, Mi vidos, kia estos ilia fino; CXar ili estas generacio perfida, Infanoj, kiuj ne havas en si fidelecon. 21 Ili incitis Min per ne-dio, Kolerigis Min per siaj vantajxoj: Tial Mi incitos ilin per ne-popolo, Per popolo malnobla Mi ilin kolerigos. 22 CXar fajro ekflamis en Mia kolero, Kaj gxi brulas gxis la profundoj de SXeol, Kaj gxi ruinigas la teron kaj gxiajn produktojn, Kaj gxi bruligas la bazojn de la montoj.

1 Kings 14:11

11 Kiu mortos cxe Jerobeam en la urbo, tiun formangxos la hundoj, kaj kiu mortos sur la kampo, tiun formangxos la birdoj de la cxielo; cxar la Eternulo tion diris.

1 Kings 16:4

4 Kiu mortos cxe Baasxa en la urbo, tiun formangxos la hundoj, kaj kiu mortos cxe li sur la kampo, tiun formangxos la birdoj de la cxielo.

1 Kings 21:24

24 Kiu mortos cxe Ahxab en la urbo, tiun mangxos la hundoj; kaj kiu mortos sur la kampo, tiun mangxos la birdoj de la cxielo.

2 Kings 9:37

37 kaj la kadavro de Izebel estos kiel sterko sur la tero sur la kampo de Jizreel, tiel, ke neniu povos diri:Tio estas Izebel.

2 Kings 13:3

3 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux la Izraelidoj, kaj Li transdonis ilin en la manon de HXazael, regxo de Sirio, kaj en la manon de Ben-Hadad, filo de HXazael, por la tuta tempo.

2 Kings 22:13-17

13 Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la popolo kaj por la tuta Judujo koncerne la vortojn de tiu trovita libro; cxar granda estas la kolero de la Eternulo, ekflaminta kontraux ni pro tio, ke niaj patroj ne obeis la vortojn de tiu libro, por plenumi cxion, kio estas skribita por ni. 14 Kaj iris la pastro HXilkija kaj Ahxikam kaj Ahxbor kaj SXafan kaj Asaja al la profetino HXulda, edzino de SXalum, filo de Tikva, filo de HXarhxas, la vestogardisto (sxi logxis en Jerusalem, en la dua parto); kaj ili parolis kun sxi. 15 Kaj sxi diris al ili :Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Diru al la homo, kiu sendis vin al mi: 16 Tiele diras la Eternulo:Jen Mi venigos malfelicxon sur cxi tiun lokon kaj sur gxiajn logxantojn, cxiujn vortojn de la libro, kiun legis la regxo de Judujo. 17 Pro tio, ke ili Min forlasis kaj incensis al aliaj dioj, kolerigante Min per cxiuj faroj de siaj manoj, ekflamis Mia kolero kontraux cxi tiu loko kaj ne estingigxos.

2 Chronicles 36:16

16 Sed ili mokis la senditojn de Dio, malsxatis Liajn vortojn, kaj ridis pri Liaj profetoj, gxis la kolero de la Eternulo levigxis kontraux Lian popolon tiel, ke sanigxo farigxis ne ebla.

Psalms 18:7

7 Ektremis kaj ekskuigxis la tero, La fundamentoj de la montoj ekmovigxis Kaj eksxanceligxis, cxar Li koleris.

Psalms 68:8

8 La tero tremis kaj la cxielo fandigxis de la vizagxo de Dio, Tiu Sinaj tremis de la vizagxo de Dio, Dio de Izrael.

Psalms 77:18

18 La vocxo de Via tondro estis en la turnovento, Fulmoj lumigis la mondon; Tremis kaj sxanceligxis la tero.

Psalms 78:38

38 Tamen Li, favorkora, pardonas pekon, kaj Li ne pereigas, Kaj Li ofte forklinis Sian koleron, Kaj Li ne eligis Sian tutan furiozon.

Psalms 83:10

10 Kiuj estis ekstermitaj en En-Dor Kaj farigxis sterko por la tero.

Psalms 106:40

40 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Lia popolo, Kaj Li abomenis Sian heredon;

Psalms 114:7

7 Antaux la Sinjoro tremu, ho tero, Antaux la Dio de Jakob,

Isaiah 9:12-13

12 la Sirianojn de antauxe kaj la Filisxtojn de malantauxe; kaj ili formangxos Izraelon per la tuta busxo. Malgraux cxio cxi tio ne kvietigxis Lia kolero, kaj Lia brako estas ankoraux etendita. 13 Sed la popolo ne turnas sin al Tiu, kiu gxin batas, kaj la Eternulon Cebaot ili ne sercxas.

Isaiah 9:17

17 Tial la Sinjoro ne gxojos pro iliaj junuloj, kaj iliajn orfojn kaj vidvinojn Li ne kompatos; cxar cxiuj estas hipokrituloj kaj malbonaguloj, kaj cxiu busxo parolas malnoblajxon. Malgraux cxio cxi tio ne kvietigxis Lia kolero, kaj Lia brako estas ankoraux etendita.

Isaiah 9:21

21 Manase estas kontraux Efraim, kaj Efraim kontraux Manase, ambaux kune kontraux Jehuda. Malgraux cxio cxi tio Lia kolero ne kvietigxis, kaj Lia brako estas ankoraux etendita.

Isaiah 10:4

4 por ne fleksigxi inter la kaptitoj kaj ne fali inter la mortigitoj? Malgraux cxio cxi tio Lia kolero ne kvietigxis, kaj Lia brako estas ankoraux etendita.

Isaiah 14:26-27

26 Tio estas la decido, farita pri la tuta tero; kaj tio estas la mano, etendita super cxiujn popolojn. 27 CXar la Eternulo Cebaot decidis, kaj kiu malhelpos? kaj Lia mano estas etendita, kiu do gxin returnos?

Jeremiah 4:8

8 Pro tio zonu vin per sakajxo, ploru kaj gxemu, cxar la flama kolero de la Eternulo ne forigxas de ni.

Jeremiah 4:24

24 Mi rigardas la montojn-ili tremas, kaj cxiuj montetoj sxanceligxas.

Jeremiah 8:2

2 kaj oni disjxetos ilin antaux la suno kaj antaux la luno kaj antaux la tuta armeo de la cxielo, kiujn ili amis, al kiuj ili servis, kiujn ili sekvis, kiujn ili sercxis, kaj al kiuj ili adorklinigxis; oni ne kolektos ilin kaj ne enterigos ilin, sed ili estos kiel sterko sur la suprajxo de la tero.

Jeremiah 9:22

22 Diru, ke tiele diras la Eternulo:La kadavroj de homoj falos kiel sterko sur la kampojn kaj kiel garboj malantaux la rikoltanto, kaj neniu ilin enkolektos.

Jeremiah 15:3

3 Mi punos ilin per kvar specoj, diras la Eternulo:per glavo, por mortigi; per hundoj, por treni; per birdoj de la cxielo kaj per bestoj de la tero, por formangxi kaj ekstermi.

Jeremiah 16:4

4 Per diversaj doloraj mortoj ili mortos; ili ne estos priplorataj nek enterigitaj, ili estos kiel sterko sur la suprajxo de la tero; de glavo kaj de malsato ili pereos, kaj iliaj kadavroj estos mangxajxo por la birdoj de la cxielo kaj por la bestoj de la tero.

Lamentations 2:1-3

1 Kiele la Sinjoro en Sia kolero kovris per mallumo la filinon de Cion! De la cxielo sur la teron Li jxetegis la belecon de Izrael, Kaj ne rememoris Sian piedbenketon en la tago de Sia kolero. 2 Senindulge ekstermis la Sinjoro cxiujn logxejojn de Jakob; Li detruis en Sia kolero la fortikajxojn de la filino de Jehuda, alniveligis ilin al la tero; Li frapis la regnon kaj gxiajn regantojn. 3 En flama kolero Li rompis cxiujn kornojn de Izrael; Li tiris Sian dekstran manon malantauxen, kiam venis la malamiko; Kaj Li ekbruligis en Jakob kvazaux flamantan fajron, kiu ekstermas cxion cxirkauxe.

Lamentations 5:22

22 CXar cxu Vi nin tute forpusxis? Vi tre forte ekkoleris kontraux ni.

Daniel 9:16

16 Ho Sinjoro, konforme al Via tuta bonfaremeco deturnigxu nun Via kolero kaj Via indigno de Via urbo Jerusalem, de Via sankta monto; cxar pro niaj pekoj kaj pro la malbonagoj de niaj patroj Jerusalem kaj Via popolo estas hontindajxo antaux cxiuj niaj cxirkauxantoj.

Hosea 14:4

4 Mi sanigos ilin de la defalo, Mi volonte ilin amos, cxar pasis Mia kolero koncerne ilin.

Micah 1:4

4 Kaj fandigxas la montoj sub Li, kaj la valoj disfendigxas, kiel vakso antaux fajro, kiel akvo, falanta de krutajxo. 5 La montoj tremas antaux Li, la montetoj disfandigxas; skuigxas antaux Li la tero, la mondo kaj cxiuj gxiaj logxantoj.

Habakkuk 3:10

10 Ektremis la montoj, kiam ili Vin vidis; La fluo de la akvo pasis, La abismo ekbruis, La altajxo levis siajn manojn.

Zephaniah 1:17

17 Mi premos la homojn, kaj ili irados kiel blinduloj pro tio, ke ili pekis antaux la Eternulo; ilia sango estos dissxprucigita kiel polvo, kaj ilia karno kiel sterko.

1 Thessalonians 2:16

16 ili malhelpis al ni prediki al la nacianoj, por ke ili savigxu, por kompletigi cxiam la sumon de siaj pekoj; kaj sur ilin venis la kolero gxis ekstrema mezuro.

Revelation 20:11

11 Kaj mi vidis grandan blankan tronon, kaj la Sidanton sur gxi, antaux kies vizagxo forflugis la tero kaj la cxielo; kaj ne trovigxis loko por ili.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.