Jeremiah 8:1 Cross References - Esperanto

1 En tiu tempo, diras la Eternulo, oni eljxetos el iliaj tomboj la ostojn de la regxoj de Judujo kaj la ostojn de gxiaj princoj kaj la ostojn de la pastroj kaj la ostojn de la profetoj kaj la ostojn de la logxantoj de Jerusalem;

1 Kings 13:2

2 Kaj li vokis al la altaro laux ordono de la Eternulo kaj diris:Ho altaro, altaro! tiele diras la Eternulo:Jen en la domo de David naskigxos filo, kies nomo estos Josxija, kaj li bucxos sur vi la pastrojn de la altajxoj, incensantajn sur vi, kaj homaj ostoj estos bruligitaj sur vi.

2 Kings 23:16

16 Josxija sin turnis, kaj ekvidis la tombojn, kiuj estis tie sur la monto, kaj li sendis, kaj prenigis la ostojn el la tomboj kaj forbruligis ilin sur la altaro kaj malpurigis gxin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun proklamis tiu homo de Dio, kiu antauxdiris tiun farigxon.

2 Kings 23:20

20 Kaj li bucxis cxiujn pastrojn de la altajxoj, kiuj tie estis, sur la altaroj, kaj bruligis sur ili homajn ostojn; kaj li revenis en Jerusalemon.

2 Chronicles 34:4-5

4 Kaj oni detruis antaux li la altarojn de la Baaloj; la kolonojn de la suno, kiuj estis super ili, li dehakis; la sanktajn stangojn, idolojn, kaj statuojn li disbatis, dispecetigis, kaj disjxetis sur la tombojn de tiuj, kiuj alportadis al ili oferojn. 5 La ostojn de la pastroj li forbruligis sur iliaj altaroj; kaj li purigis Judujon kaj Jerusalemon.

Jeremiah 7:32-34

32 Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni jam nomos tion ne Tofet kaj valo de la filo de Hinom, sed valo de mortigado, kaj en Tofet oni enterigos mortintojn, cxar mankos alia loko. 33 Kaj la kadavroj de cxi tiu popolo estos mangxajxo por la birdoj de la cxielo kaj por la bestoj de la tero, kiujn neniu fortimigos. 34 Kaj Mi cxesigos en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem la sonojn de gxojo kaj la sonojn de gajeco, la vocxon de fiancxo kaj la vocxon de fiancxino; cxar la lando farigxos dezerto.

Ezekiel 6:5

5 Kaj Mi faligos la kadavrojn de la Izraelidoj antaux iliaj idoloj, kaj Mi disjxetos viajn ostojn cxirkaux viaj altaroj.

Ezekiel 37:1

1 Aperis super mi la mano de la Eternulo, kaj elirigis min en la inspiro de la Eternulo, kaj starigis min meze de ebenajxo, kiu estis plena de ostoj.

Amos 2:1

1 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Moab kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li forbruligis la ostojn de la regxo de Edom gxis cindreco.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.