19 Vidu, en la cxielo estas mia atestanto, Kaj mia konanto estas en la altaj sferoj.
Job 16:19 Cross References - Esperanto
Genesis 31:50
50 Se vi agos malbone kontraux miaj filinoj kaj se vi prenos aliajn edzinojn krom miaj filinoj, tiam, se neniu estos cxe ni, vidu, ke Dio estas atestanto inter mi kaj vi.
1 Samuel 12:5
5 Kaj li diris al ili:La Eternulo estas atestanto antaux vi, kaj Lia sanktoleito estas atestanto hodiaux, ke vi nenion trovis en mia mano. Kaj ili diris:Atestanto.
Job 25:2
2 Regado kaj timigo estas cxe Li, Kiu faras pacon en Siaj altaj sferoj.
Psalms 113:5
5 Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, Kiu sidas alte,
Romans 1:9
9 CXar mia atestanto estas Dio, kiun mi servas en mia spirito en la evangelio de Lia Filo, ke mi sencxese memorigas pri vi en miaj pregxoj,
Romans 9:1
1 Mi diras la veron en Kristo, mi ne mensogas, kaj mia konscienco atestas kun mi per la Sankta Spirito,
2 Corinthians 1:23
23 Sed mi vokas Dion kiel atestanton sur mian animon, ke por indulgi vin mi ankoraux ne venis al Korinto.
2 Corinthians 11:31
31 La Dio kaj Patro de la Sinjoro Jesuo, Tiu, kiu cxiam estas benata, scias, ke mi ne mensogas.
1 Thessalonians 2:5
5 CXar, kiel vi scias, ni neniam trovigxis kun vortoj flataj, nek kun avideca preteksto (Dio estas atestanto),
1 Thessalonians 2:10
10 Vi estas atestantoj, kaj Dio ankaux, kiel sankte kaj juste kaj senkulpe ni kondutis cxe vi kredantoj;