Job 19 Cross References - Esperanto

1 Ijob respondis kaj diris: 2 GXis kiam vi afliktados mian animon Kaj turmentados min per paroloj? 3 Jen jam dek fojojn vi malhonoras min; Vi ne hontas premi min. 4 Se mi efektive eraris, Mia eraro restos cxe mi. 5 Se efektive vi volas montri vin pli grandaj ol mi, Kaj vi riprocxas al mi hontindajxon, 6 Tiam sciu, ke Dio faris al mi maljustajxon, Kaj cxirkauxis min per Sia reto. 7 Jen mi krias pri maljusteco, sed mi ne ricevas respondon; Mi vokas, sed mi ne ricevas jugxon. 8 Mian vojon Li baris, ke mi ne povas transiri, Kaj sur mian irejon Li metis mallumon. 9 Mian honoron Li detiris de mi, Kaj deprenis la kronon de mia kapo. 10 Li disbatis min cxirkauxe tiel, ke mi pereas; Mian esperon Li elsxiris kiel arbon. 11 Ekflamis kontraux mi Lia kolero, Kaj Li rigardas min kiel Lian malamikon. 12 Kune venis Liaj tacxmentoj, kaj ebenigis kontraux mi sian vojon Kaj starigxis siegxe cxirkaux mia tendo. 13 Miajn fratojn Li malproksimigis de mi, Kaj miaj konatoj forfremdigxis de mi. 14 Miaj parencoj fortirigxis, Kaj miaj konantoj forgesis min. 15 La logxantoj de mia domo kaj miaj servistinoj rigardas min kiel fremdulon; En iliaj okuloj mi farigxis aligentulo. 16 Mian sklavon mi vokas, kaj li ne respondas; Per mia busxo mi devas petegi lin. 17 Mia spiro farigxis abomenata por mia edzino, Kaj mia petado por la filoj de mia ventro. 18 Ecx la malgrandaj infanoj malestimas min; Kiam mi levigxas, ili parolas kontraux mi. 19 Abomenas min cxiuj miaj intimuloj; Kaj tiuj, kiujn mi amis, turnis sin kontraux mi. 20 Kun mia hauxto kaj kun mia karno kunkreskis miaj ostoj, Mi restis nur kun hauxto sur miaj dentoj. 21 Kompatu min, kompatu min, miaj amikoj; CXar la mano de Dio frapis min. 22 Kial vi persekutas min, kiel Dio, Kaj ne povas satigxi de mia karno? 23 Ho, se miaj vortoj estus enskribitaj, Ho, se ili estus gravuritaj en libro, 24 Per fera skribilo kun plumbo, Gravuritaj por eterne sur roko! 25 Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li levigxos super la polvo. 26 Kaj post kiam mia hauxto estos tiel detruita Kaj mi estos senkorpa, mi vidos Dion; 27 Lin vidos mi, kaj miaj okuloj vidos, ne fremdaj; Pri tio sopiregas mia interno en mia brusto. 28 Se vi diros:Kiel ni lin persekutu, Kaj ni trovu kontraux li la radikon de la afero, 29 Tiam timu glavon; CXar furioza estas la glavo kontraux malbonagoj, Por ke vi sciu, ke ekzistas jugxo.

Judges 16:16

16 Kaj cxar sxi tedadis lin per siaj vortoj cxiutage kaj turmentadis lin, lia animo morte lacigxis.

Job 8:2

2 Kiel longe vi tiel parolos, Kaj la vortoj de via busxo estos kiel forta vento?

Job 18:2

2 Kiam vi cxesos jxetadi vortojn? Pripensu, kaj poste ni parolos.

Job 27:2

2 Kiel vivas Dio, kiu rifuzis al mi miajn rajtojn, Kaj la Plejpotenculo, kiu afliktas mian animon:

Psalms 6:2-3

2 Korfavoru min, ho Eternulo, cxar mi senfortigxis; Sanigu min, ho Eternulo, cxar ektremis miaj ostoj. 3 Kaj mia animo forte ektremis; Kaj Vi, ho Eternulo, gxis kiam?

Psalms 13:1

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. GXis kiam, ho Eternulo, Vi tute forgesos pri mi? GXis kiam Vi kasxos Vian vizagxon antaux mi?

Psalms 42:10

10 Kvazaux dispremante miajn ostojn, mokas min miaj malamikoj, Dirante al mi cxiutage:Kie estas via Dio?

Psalms 55:21

21 Pli glata ol butero estas lia busxo, Sed milito estas en lia koro; Liaj vortoj estas pli delikataj ol oleo, Sed ili estas nudigitaj glavoj.

Psalms 59:7

7 Jen ili parolacxas per siaj busxoj; Glavoj estas sur iliaj lipoj; cxar kiu, ili diras, auxdas?

Psalms 64:3

3 Kiuj akrigis sian langon kiel glavon, Direktis vortojn maldolcxajn, kvazaux siajn sagojn,

Proverbs 12:18

18 Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo; Sed la lango de sagxuloj sanigas.

Proverbs 18:21

21 Morto kaj vivo dependas de la lango; Kaj kiu gxin amas, tiu mangxos gxiajn fruktojn.

James 3:6-8

6 Kaj la lango estas fajro; mondo da maljusteco inter niaj membroj estas la lango, kiu malpurigas la tutan korpon kaj ekbruligas la radon de la naturo kaj estas ekbruligita de Gehena. 7 CXar cxiun specon de bestoj kaj birdoj, de rampajxoj kaj enmarajxoj la homa raso al si subigas kaj subigis; 8 sed la langon neniu povas subigi; gxi estas malkvieta malbono, plena de mortiga veneno.

2 Peter 2:7-8

7 kaj savis justan Loton, cxagrenegatan de la senbrida konduto de la malvirtuloj 8 (cxar tiu justulo, logxante inter ili, en vidado kaj auxdado, turmentis sian justan animon, tagon post tago, pro iliaj malvirtaj faroj):

Revelation 6:10

10 kaj ili kriis per granda vocxo, dirante:GXis kiam, ho Estro, la sankta kaj vera, Vi ne jugxas kaj ne vengxas nian sangon al la logxantoj sur la tero?

Genesis 31:7

7 Sed via patro trompis min kaj dekfoje sxangxis mian laborpagon; tamen Dio ne lasis lin fari al mi malbonon.

Genesis 42:7

7 Kiam Jozef ekvidis siajn fratojn, li rekonis ilin; sed li sxajnigis sin fremda al ili kaj parolis kun ili malafable, kaj diris al ili: El kie vi venis? Kaj ili diris: El la lando Kanaana, por acxeti mangxajxon.

Leviticus 26:26

26 Kiam Mi rompos al vi la apogon de la pano, tiam dek virinoj bakos vian panon en unu forno kaj redonos vian panon pesante, kaj vi mangxos kaj ne satigxos.

Numbers 14:22

22 cxiuj homoj, kiuj vidis Mian gloron kaj Miajn pruvosignojn, kiujn Mi faris en Egiptujo kaj en la dezerto, kaj provis Min jam dek fojojn kaj ne auxskultis Mian vocxon,

Nehemiah 4:12

12 Kiam la Judoj, kiuj logxis apud ili, venadis, kaj diradis al ni, dekfoje, el cxiuj lokoj:Revenu al ni,

Job 4:6-11

6 CXu ne via timo antaux Dio estas via konsolo? CXu la virteco de viaj vojoj ne estas via espero? 7 Rememoru do, cxu pereis iu senkulpa? Kaj kie virtuloj estis ekstermitaj? 8 Kiel mi vidis, tiuj, kiuj plugis pekojn kaj semis malbonagojn, Tiuj ilin rikoltas; 9 De la ekblovo de Dio ili pereas, Kaj de la ekspiro de Lia kolero ili malaperas. 10 La kriado de leono kaj la vocxo de leopardo silentigxis, Kaj la dentoj de junaj leonoj rompigxis; 11 Leono pereis pro manko de mangxajxo, Kaj idoj de leonino diskuris.

Job 5:3-4

3 Mi vidis malsagxulon, kiu enradikigxis, Kaj mi malbenis subite lian logxejon. 4 Malproksimaj de savo estos liaj filoj; Oni disbatos ilin cxe la pordego, Kaj neniu ilin savos.

Job 8:4-6

4 Se viaj filoj pekis kontraux Li, Li forpusxis ilin pro ilia malbonago. 5 Se vi sercxas Dion Kaj petegas la Plejpotenculon, 6 Se vi estas pura kaj pia, Li maldormos super vi, Kaj restarigos la bonstaton en via virta logxejo.

Job 11:3

3 CXu via senenhava parolado devas silentigi la homojn, Por ke vi mokinsultu kaj neniu vin hontigu?

Job 11:14

14 Se vi forigas la malvirton, kiu estas en via mano, Kaj vi ne permesos al malbonajxoj resti en via tendo:

Job 15:4-6

4 Vi forigas la timon, Kaj senvalorigas pregxon antaux Dio. 5 CXar via malbonago instigas vian busxon, Kaj vi elektis stilon de maliculoj. 6 Vin kondamnas via busxo, ne mi; Kaj viaj lipoj atestas kontraux vi.

Job 15:11-12

11 CXu tiel malmulte valoras por vi la konsoloj de Dio Kaj vorto kvieta? 12 Kial vin tiel levas via koro, Kaj kial tiel palpebrumas viaj okuloj,

Job 18:4-21

4 Ho vi, kiu dissxiras sian animon en sia kolero, CXu por vi estu forlasata la tero, Kaj roko forsxovigxu de sia loko? 5 La lumo de la malpiulo estingigxos, Kaj ne brilos la flamo de lia fajro. 6 La lumo mallumigxos en lia tendo, Kaj lia lucerno super li estingigxos. 7 Mallongigxos liaj fortaj pasxoj, Kaj lia propra intenco lin faligos. 8 CXar li trafis per siaj piedoj en reton, Kaj li movigxas en kaptilo. 9 La masxo enkrocxigos lian kalkanon, Kaj pereo lin atakos. 10 Kasxita en la tero estas lia falilo, Kaj kaptiloj kontraux li estas sur la vojo. 11 De cxiuj flankoj timigos lin teruroj Kaj atakos liajn piedojn. 12 Malsato konsumos lian forton, Kaj pereo estas preparita por liaj flankoj. 13 Konsumigxos la membroj de lia korpo, Liajn membrojn konsumos la unuenaskito de la morto. 14 Lia espero estos elsxirita el lia tendo, Kaj gxi pelos lin al la regxo de teruroj. 15 Nenio restos en lia tendo; Sur lian logxejon sxutigxos sulfuro. 16 Malsupre sekigxos liaj radikoj, Kaj supre detrancxigxos liaj brancxoj. 17 La memoro pri li malaperos de sur la tero, Kaj sur la stratoj li ne havos nomon. 18 Li estos elpelita el lumo en mallumon, Kaj el la mondo li estos elpusxita. 19 Nek filon nek nepon li havos en sia popolo, Kaj neniu restos cxe li en lia logxloko. 20 La posteuloj sentos teruron pri lia tago, Kaj la antauxulojn kaptos timo. 21 Tia estas la logxejo de maljustulo, Kaj tia estas la loko de tiu, kiu ne konas Dion.

Job 19:17

17 Mia spiro farigxis abomenata por mia edzino, Kaj mia petado por la filoj de mia ventro.

Psalms 69:8

8 Mi farigxis fremda por miaj fratoj, Nekonato por la filoj de mia patrino.

Daniel 1:20

20 Kaj koncerne cxiujn aferojn de sagxo kaj scio, pri kiuj la regxo ilin demandis, li trovis ilin dekoble pli sagxaj, ol cxiuj astrologoj kaj magiistoj, kiuj estis en lia tuta regno.

2 Samuel 24:17

17 Kaj, ekvidinte la angxelon, kiu frapis la popolon, David ekparolis al la Eternulo, dirante:Jen mi pekis, kaj mi malbonagis; sed kion faris cxi tiuj sxafoj? Via mano estu sur mi kaj sur la domo de mia patro.

Job 11:3-6

3 CXu via senenhava parolado devas silentigi la homojn, Por ke vi mokinsultu kaj neniu vin hontigu? 4 Vi diras:Mia opinio estas gxusta, Kaj mi estas pura antaux Viaj okuloj. 5 Sed ho, se Dio ekparolus, Kaj malfermus antaux vi Siajn lipojn, 6 Kaj malkasxus antaux vi la sekretojn de la sagxo, Kiu havas multoblan forton! Sciu, ke ne cxiujn viajn pekojn Dio rememoras.

Proverbs 9:12

12 Se vi sagxigxis, vi sagxigxis por vi; Kaj se vi blasfemas, vi sola suferos.

Ezekiel 18:4

4 Jen cxiuj animoj apartenas al Mi:kiel la animo de la patro, tiel ankaux la animo de la filo apartenas al Mi; tiu animo, kiu pekas, gxi mortos.

2 Corinthians 5:10

10 CXar ni cxiuj devos elmontrigxi antaux la tribunala segxo de Kristo, por ke cxiu ricevu tion, kion li faris en la korpo, laux siaj faritajxoj, cxu bonaj aux malbonaj.

Galatians 6:5

5 CXar cxiu devas subteni sian propran portajxon.

1 Samuel 1:6

6 Kaj sxia konkurantino afliktis sxin kaj tre incitis sxin kauxze de tio, ke la Eternulo sxlosis sxian uteron.

Nehemiah 1:3

3 Kaj ili diris al mi:La restintoj, kiuj restis el la forkaptitaro, trovigxas tie en la lando en granda mizero kaj malhonoro; kaj la murego de Jerusalem estas detruita, kaj gxiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro.

Psalms 35:26

26 Ili estu hontigitaj kaj malhonoritaj cxiuj, kiuj gxojas pro mia malfelicxo; Vestigxu per honto kaj malhonoro tiuj, kiuj fanfaronas kontraux mi.

Psalms 38:16

16 CXar mi diris:Ili povus gxoji pri mi; Ili fanfaronus pri mi, kiam mia piedo eksxanceligxus.

Psalms 41:11

11 Per tio mi scios, ke Vi favoras min, Se mia malamiko ne triumfos super mi.

Psalms 55:12

12 Ne malamiko min ja insultas-mi tion tolerus; Ne mia malamanto tenas sin grande kontraux mi-mi kasxus min de li;

Isaiah 4:1

1 En tiu tago ekkaptos sep virinoj unu viron, kaj diros:Ni mangxados nian panon, kaj ni portados niajn vestojn; nur permesu al ni porti vian nomon, forigu de ni nian malhonoron.

Micah 7:8

8 Ne gxoju pri mi, mia malamikino:kvankam mi falis, mi relevigxos; kvankam mi estas en mallumo, la Eternulo estas lumo por mi.

Zephaniah 2:10

10 Tio farigxos al ili pro ilia malhumileco, pro tio, ke ili insultadis la popolon de la Eternulo Cebaot kaj tenis sin alte antaux gxi.

Zechariah 12:7

7 Kaj antauxe la Eternulo savos la tendojn de Judujo, por ke la gloro de la domo de David kaj la gloro de la logxantoj de Jerusalem ne estu tro alta super Judujo.

Luke 1:25

25 Tiamaniere agis la Eternulo rilate al mi en la tagoj, kiam Li favore rigardis min, por forpreni mian riprocxon inter homoj.

Luke 13:2-4

2 Kaj responde li diris al ili:CXu vi pensas, ke tiuj Galileanoj estis pekuloj pli ol cxiuj Galileanoj, pro tio, ke ili tion suferis? 3 Mi diras al vi:Neniel; sed se vi ne pentos, vi cxiuj tiel same pereos. 4 Aux pri tiuj dek ok, sur kiujn falis la turo en SXiloahx kaj ilin mortigis, cxu vi pensas, ke ili estis pekuloj pli ol cxiuj homoj, kiuj logxis en Jerusalem?

John 9:2

2 Kaj liaj discxiploj demandis lin, dirante:Rabeno, kiu do pekis, cxi tiu viro, aux liaj gepatroj, ke li naskigxis blinda?

John 9:34

34 Ili respondis kaj diris al li:Vi tute naskigxis en pekoj, kaj cxu vi nin instruas? Kaj ili forpelis lin eksteren.

Job 7:20

20 Se mi pekis, kion mi per tio faris al Vi, ho gardanto de la homoj? Kial Vi faris min celo de Viaj atakoj, Ke mi farigxis sxargxo por mi mem?

Job 16:11-14

11 Dio transdonis min al maljustulo, JXetis min en la manojn de malbonuloj. 12 Mi estis trankvila; sed Li frakasis min, Li kaptis min je la kolo, disbatis min, Kaj Li faris min por Si celo. 13 Liaj pafistoj min cxirkauxis; Li dishakas miajn internajxojn kaj ne kompatas, Li elversxas sur la teron mian galon. 14 Li faras en mi brecxon post brecxo, Li kuras kontraux min kiel batalisto.

Job 18:8-10

8 CXar li trafis per siaj piedoj en reton, Kaj li movigxas en kaptilo. 9 La masxo enkrocxigos lian kalkanon, Kaj pereo lin atakos. 10 Kasxita en la tero estas lia falilo, Kaj kaptiloj kontraux li estas sur la vojo.

Psalms 44:9-14

9 Tamen Vi nin forlasis kaj hontigis, Kaj Vi ne eliras kun nia militistaro. 10 Vi devigas nin forkuri de nia malamiko, Ke niaj malamantoj nin prirabu; 11 Vi fordonas nin por formangxo, kiel sxafojn, Kaj inter la popolojn Vi disjxetis nin; 12 Vi vendis Vian popolon por nenio, Kaj prenis por ili nenian prezon; 13 Vi faris nin malestimatajxo por niaj najbaroj, Mokatajxo kaj insultatajxo por niaj cxirkauxantoj; 14 Vi faris nin instrua ekzemplo por la popoloj, Ke la nacioj balancas pri ni la kapon.

Psalms 66:10-12

10 CXar Vi esploris nin, ho Dio; Vi refandis nin, kiel oni refandas argxenton. 11 Vi enirigis nin en kaptilon, Vi metis sxargxon sur niajn lumbojn; 12 Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj; Ni trapasis fajron kaj akvon, Sed Vi elirigis nin en bonstaton.

Lamentations 1:12-13

12 Ho vi, cxiuj, kiuj preteriras la vojon, rigardu kaj vidu, CXu ekzistas sufero simila al mia sufero, Kiu trafis min kaj kiun la Eternulo jxetis sur min en la tago de Lia flama kolero. 13 De supre Li jxetis fajron en miajn ostojn, kaj gxi ekregis en ili; Li etendis reton antaux miaj piedoj, renversis min malantauxen; Li ruinigis min, faris min dolorplena dum la tuta tago.

Ezekiel 12:13

13 Kaj Mi sternos Mian reton kontraux li, kaj li estos kaptita en Mian kaptilon, kaj Mi forkondukos lin en Babelon, en la landon de la HXaldeoj; sed li gxin ne vidos, kvankam tie li mortos.

Ezekiel 32:3

3 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi jxetos sur vin Mian reton per granda amaso da popoloj, kaj ili eltiros vin per Mia reto.

Hosea 7:12

12 Kiam ili iros, Mi jxetos sur ilin Mian reton; kiel birdojn de la cxielo Mi tiros ilin malsupren; Mi ilin punos, kiel estis predikate en iliaj kunvenoj.

Job 9:24

24 La tero estas transdonita en la manon de malpiulo; La vizagxon de gxiaj jugxistoj Li kovras. Se ne Li, tiam kiu?

Job 9:32

32 CXar Li ne estas homo simile al mi, Ke mi povu respondi al Li, Ke ni povu ambaux iri al jugxo.

Job 10:3

3 CXu Vi trovas tion bona, ke Vi turmentas, Ke Vi forpusxas la laboritajxon de Viaj manoj, Sendas brilon sur la entreprenon de malpiuloj?

Job 10:15-17

15 Se mi agis malbone, ve al mi! Se mi estas prava, mi ne povas tamen levi mian kapon, Estante tute humiligita Kaj vidante mian mizeron. 16 Se gxi levigxas, Vi cxasas min kiel leono, Kaj denove montras sur mi Vian mirindan potencon. 17 Vi elmetas kontraux mi novajn atestojn, Plifortigas Vian koleron kontraux mi; Nova armeo min atakas.

Job 13:15-23

15 Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon; Sed pri mia konduto mi volas disputi antaux Li. 16 Tio jam estos savo por mi, CXar ne hipokritulo venos antaux Lin. 17 Auxskultu mian parolon Kaj mian klarigon antaux viaj oreloj. 18 Jen mi pretigis jugxan aferon; Mi scias, ke mi montrigxos prava. 19 Kiu povas procesi kontraux mi? Tiam mi eksilentus kaj mortus. 20 Nur du aferojn ne faru al mi, Tiam mi ne kasxos min antaux Via vizagxo: 21 Malproksimigu de mi Vian manon, Kaj Via teruro ne timigu min. 22 Tiam voku, kaj mi respondos; Aux mi parolos, kaj Vi respondu al mi. 23 Kiom da malbonagoj kaj pekoj estas sur mi? Sciigu al mi miajn krimojn kaj pekojn.

Job 16:17-19

17 Kvankam ne trovigxas perfortajxo en miaj manoj, Kaj mia pregxo estas pura. 18 Ho tero, ne kovru mian sangon, Kaj mia kriado ne trovu haltejon. 19 Vidu, en la cxielo estas mia atestanto, Kaj mia konanto estas en la altaj sferoj.

Job 16:21

21 Ke Li decidu inter homo kaj Dio, Inter homo kaj lia amiko.

Job 21:27

27 Vidu, mi scias viajn pensojn, Kaj la argumentojn, kiujn vi malice kolektas kontraux mi;

Job 23:3-7

3 Ho, se mi scius, kiamaniere mi povas Lin trovi, Veni al Lia trono! 4 Mi prezentus al Li jugxan aferon, Kaj mian busxon mi plenigus per argumentoj. 5 Mi ekscius la vortojn, kiujn Li respondus al mi; Mi komprenus, kion Li dirus al mi. 6 CXu en la grandeco de Sia forto Li luktus kontraux mi? Ne, Li nur atentu min; 7 Tiam pravulo procesus kun Li, Kaj mi liberigxus por cxiam de mia Jugxanto.

Job 30:20

20 Mi krias al Vi, sed Vi ne respondas al mi; Mi staras, ke Vi atentu min.

Job 31:35-36

35 Ho, se iu auxskultus min! Jen estas mia signo; la Plejpotenculo respondu al mi. Se mia akuzanto skribus libron, 36 Mi portus gxin sur mia sxultro, Mi metus gxin sur min kiel kronon,

Job 34:5

5 CXar Ijob diris:Mi estas prava, Sed Dio forigis mian rajton;

Job 40:8

8 CXu vi volas senvalorigi Mian verdikton, Akuzi Min, por ke vi montrigxu prava?

Psalms 22:2

2 Mia Dio, mi vokas en la tago, kaj Vi ne respondas; En la nokto, kaj mi ne trovas trankvilon.

Jeremiah 20:8

8 CXar de la tempo, kiam mi ekparolis, kriis pri maljusteco, vokis pri rabado, la vorto de la Eternulo farigxis por mi kauxzo de honto kaj de cxiutaga mokado.

Lamentations 3:8

8 Kvankam mi krias kaj vokas, Li kovras Siajn orelojn antaux mia pregxo.

Habakkuk 1:2-3

2 GXis kiam, ho Eternulo, mi krios, kaj Vi ne auxskultos, mi krios al Vi pri perfortajxo, kaj Vi ne helpos? 3 Kial Vi devigas min vidi maljustajxon, rigardi mizerajxon? Rabado kaj perfortado estas antaux mi, levigxas disputoj kaj malpaco.

Joshua 24:7

7 Kaj ili ekkriis al la Eternulo, kaj Li aperigis mallumon inter vi kaj la Egiptoj, kaj venigis sur ilin la maron kaj kovris ilin. Kaj viaj okuloj vidis, kion Mi faris en Egiptujo; kaj vi logxis en la dezerto dum longa tempo.

Job 3:23

23 Al la homo, kies vojo estas kasxita, Kaj antaux kiu Dio starigis barilon?

Job 30:26

26 Mi atendis bonon, sed venis malbono; Mi esperis lumon, sed venis mallumo.

Psalms 88:8

8 Vi malproksimigis de mi miajn konatojn, Vi faris min abomenajxo por ili; Mi estas ensxlosita, kaj mi ne povas eliri.

Proverbs 4:19

19 La vojo de malpiuloj estas kiel mallumo; Ili ne scias, je kio ili falpusxigxos.

Isaiah 50:10

10 Kiu inter vi timas la Eternulon, auxskultas la vocxon de Lia servanto? Kvankam li iras en mallumo kaj nenio brilas al li, tamen li fidu la nomon de la Eternulo kaj apogu sin sur sia Dio.

Jeremiah 13:16

16 Donu honoron al la Eternulo, via Dio, antaux ol Li venigos mallumon, kaj antaux ol viaj piedoj falpusxigxos sur la mallumaj montoj; tiam vi atendos lumon, sed Li donos anstataux gxi ombron de morto, densan nebulon.

Jeremiah 23:12

12 Pro tio ilia vojo estos kiel glitigaj lokoj en mallumo:ili glitos tie kaj falos; cxar Mi venigos sur ilin malfelicxon en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin, diras la Eternulo.

Lamentations 3:7

7 Li cxirkauxbaris min, ke mi ne povu eliri; Li ligis min per pezaj cxenoj.

Lamentations 3:9

9 Li baris miajn vojojn per hakitaj sxtonoj; Li kurbigis miajn vojetojn.

Hosea 2:6

6 Pro tio Mi baros vian vojon per dornoj, Mi cxirkauxbaros sxin, ke sxi ne trovos siajn vojojn.

John 8:12

12 Jesuo denove parolis al ili, dirante:Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo.

Job 12:17

17 Li irigas konsilistojn kiel erarvagantojn, Kaj la jugxistojn Li faras malsagxaj.

Job 29:7-14

7 Kiam mi eliris el la pordego al la urbo Kaj arangxis al mi sidon sur la placo, 8 Vidis min junuloj kaj kasxis sin, Kaj maljunuloj levigxis kaj staris; 9 Eminentuloj cxesis paroli Kaj metis la manon sur sian busxon; 10 La vocxo de altranguloj sin kasxis, Kaj ilia lango algluigxis al ilia palato. 11 Kiam orelo auxdis, gxi nomis min felicxa; Kiam okulo vidis, gxi gloris min; 12 CXar mi savadis kriantan malricxulon, Kaj orfon, kiu ne havis helpanton. 13 Beno de pereanto venadis sur min, Kaj la koro de vidvino estis gxojigata de mi. 14 Virteco estis mia vesto, Kaj mia justeco vestis min kiel mantelo kaj kapornamo.

Job 29:20-21

20 Mia gloro estas cxiam nova, Kaj mia pafarko cxiam refortigxas en mia mano. 21 Oni auxskultadis min kaj atendadis, Kaj silentadis, kiam mi donadis konsilojn.

Job 30:1

1 Sed nun ridas pri mi homoj pli junaj ol mi, Kies patrojn mi ne volus starigi kun la hundoj de miaj sxafaroj;

Psalms 49:16-17

16 Ne timu, kiam homo ricxigxas, Kiam grandigxas la gloro de lia domo. 17 CXar mortante li nenion prenos; Ne iros post li malsupren lia honoro.

Psalms 89:39

39 Vi disigis la interligon kun Via sklavo, JXetis sur la teron lian kronon.

Psalms 89:44

44 Vi forigis lian brilon, Kaj lian tronon Vi jxetis sur la teron.

Isaiah 61:6

6 Kaj vi estos nomataj pastroj de la Eternulo, servantoj de nia Dio oni nomos vin; la ricxajxon de popoloj vi mangxos, kaj per ilia gloro vi glorigxos.

Lamentations 5:16

16 Defalis la krono de nia kapo; Ho ve al ni, ke ni pekis!

Hosea 9:11

11 La honoro de Efraim forflugos kiel birdo; ne estos nasko, nek gravedeco, nek gravedigxo.

Job 1:13-19

13 Unu tagon, kiam liaj filoj kaj liaj filinoj estis mangxantaj kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato, 14 venis sendito al Ijob, kaj diris:Dum la bovoj estis plugantaj kaj la azeninoj estis pasxtigxantaj apud ili, 15 superfalis ilin la SXebaanoj, kaj forprenis ilin; kaj la servistojn ili mortigis per glavo; savigxis nur mi sola, por raporti al vi. 16 Kiam ankoraux tiu parolis, venis alia, kaj diris:Fajro de Dio falis el la cxielo, bruligis la sxafojn kaj la servistojn, kaj ekstermis ilin; savigxis nur mi sola, por raporti al vi. 17 Kiam tiu ankoraux parolis, venis alia, kaj diris:La HXaldeoj arangxis tri tacxmentojn, atakis la kamelojn kaj forprenis ilin, kaj la servistojn ili mortigis per glavo; savigxis nur mi sola, por raporti al vi. 18 Dum tiu ankoraux parolis, venis alia, kaj diris:Viaj filoj kaj viaj filinoj estis mangxantaj kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato; 19 kaj jen granda vento levigxis de la flanko de la dezerto, pusxis la kvar angulojn de la domo, kaj cxi tiu falis sur la junulojn, kaj ili mortis; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.

Job 2:7

7 Satano foriris de antaux la vizagxo de la Eternulo, kaj frapis Ijobon per turmentaj abscesoj de la plando de lia piedo gxis lia verto.

Job 6:11

11 Kio estas mia forto, ke mi persistu? Kaj kia estas mia fino, ke mi havu paciencon?

Job 7:6

6 Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto, Kaj pasis, lasinte nenian esperon.

Job 8:13-18

13 Tiaj estas la vojoj de cxiuj, kiuj forgesas Dion; Kaj pereas la espero de hipokritulo, 14 Kies fido dehakigxas, Kaj kies espero estas araneajxo. 15 Li apogas sin al sia domo, sed ne restos staranta; Li ekkaptos gxin, sed ne povos sin teni. 16 Li estis verda antaux la suno, Kaj super lia gxardeno etendigxas liaj brancxoj; 17 Amase plektigxas liaj radikoj, Inter sxtonoj ili tenas sin forte; 18 Sed kiam oni elsxiras lin el lia loko, GXi malkonfesas lin:Mi vin ne vidis.

Job 12:14

14 Kion Li detruas, tio ne rekonstruigxas; Kiun Li ensxlosos, tiu ne liberigxos.

Job 17:11

11 Miaj tagoj forpasis, pereis miaj intencoj, Kiujn havis mia koro.

Job 17:15

15 Kion mi devas atendi? Kiu atentos mian esperon?

Job 24:20

20 Forgesu lin la interno de lia patrino; La vermoj frandu lin; Oni lin ne plu rememoru; Li rompigxu kiel malbona arbo-

Psalms 37:35-36

35 Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema, Kaj tenis sin largxe, kiel sukplena multebrancxa arbo; 36 Sed apenaux mi preterpasis, li jam ne ekzistis; Mi sercxis lin, kaj li jam ne estis trovebla.

Psalms 88:13-18

13 Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo, Kaj matene mia pregxo Vin renkontas. 14 Kial, ho Eternulo, Vi forpusxas mian animon? Kial Vi kasxas Vian vizagxon de mi? 15 Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco; Mi portas Viajn terurojn, mi konsumigxas. 16 Venis sur min Via furiozo, Viaj timigoj min dispremas. 17 Ili cxirkauxas min, kiel akvo, cxiutage; Ili tute min cxirkauxsiegxas. 18 Vi malproksimigis de mi amanton kaj amikon; Miaj konatoj estas en mallumo.

Psalms 102:11

11 Miaj tagoj malaperas kiel ombro, Kaj mi sekigxas kiel herbo.

Lamentations 2:5-6

5 La Sinjoro farigxis kiel malamiko, Li ekstermis Izraelon, ekstermis cxiujn liajn palacojn, detruis liajn fortikajxojn; Kaj al la filino de Jehuda Li donis multe da plorado kaj gxemado. 6 Kiel gxardenon Li ruinigis lian tendon, detruis lian kunvenejon; La Eternulo forgesigis en Cion feston kaj sabaton, Kaj forpusxis en la indigno de Sia kolero regxon kaj pastron.

2 Corinthians 4:8-9

8 ni estas premegataj cxe cxiu flanko, tamen ne enanguligitaj; embarasataj, sed ne konsternataj; 9 persekutataj, sed ne forlasataj; faligataj, sed ne detruataj;

Deuteronomy 32:22

22 CXar fajro ekflamis en Mia kolero, Kaj gxi brulas gxis la profundoj de SXeol, Kaj gxi ruinigas la teron kaj gxiajn produktojn, Kaj gxi bruligas la bazojn de la montoj.

Job 13:24

24 Kial Vi kasxas Vian vizagxon Kaj rigardas min kiel Vian malamikon?

Job 16:9

9 Lia kolero dissxiras; Mia malamanto grincigas kontraux mi siajn dentojn; Mia premanto briligas kontraux mi siajn okulojn.

Job 33:10

10 Jen Li trovis ion riprocxindan en mi, Li rigardas min kiel Lian malamikon;

Psalms 89:46

46 GXis kiam, ho Eternulo, Vi kasxos Vin sencxese Kaj Via kolerego brulos kiel fajro?

Psalms 90:7

7 Jes, ni pereas de Via kolero, Kaj de Via kolerego ni neniigxas.

Lamentations 2:5

5 La Sinjoro farigxis kiel malamiko, Li ekstermis Izraelon, ekstermis cxiujn liajn palacojn, detruis liajn fortikajxojn; Kaj al la filino de Jehuda Li donis multe da plorado kaj gxemado.

Job 16:11

11 Dio transdonis min al maljustulo, JXetis min en la manojn de malbonuloj.

Job 16:13

13 Liaj pafistoj min cxirkauxis; Li dishakas miajn internajxojn kaj ne kompatas, Li elversxas sur la teron mian galon.

Job 30:12

12 Dekstre buboj starigxis, kaj pusxas miajn piedojn; Ili ebenigis kontraux mi siajn pereigajn vojojn;

Isaiah 10:5-6

5 Ve al la Asiriano, la vergo de Mia kolero! la bastono en iliaj manoj estas Mia indigno. 6 Kontraux popolon hipokritan Mi lin sendos, kaj pri la popolo de Mia kolero Mi donos al li ordonon, ke li prenu militakiron, ke li rabu rabajxon, kaj ke li piedpremu gxin kiel koton sur la stratoj.

Isaiah 51:23

23 kaj Mi transdonos gxin en la manon de viaj turmentantoj, kiuj diris al via animo:Klinu vin, por ke ni transiru; kaj vi faris el via dorso kvazaux teron, kvazaux straton por pasantoj.

Job 6:21-23

21 Nun vi neniigxis; Vi ekvidis terurajxon, kaj ektimis. 22 CXu mi diris:Donu al mi, El via havajxo donacu pro mi, 23 Savu min el la mano de premanto, Aux liberigu min el la mano de turmentantoj?

Job 16:7

7 Sed nun Li lacigis min, Li detruis mian tutan esencon.

Psalms 31:11

11 Per cxiuj miaj malamikoj mi farigxis granda hontindajxo por miaj najbaroj Kaj terurajxo por miaj konatoj; Kiuj vidas min sur la strato, tiuj forkuras de mi.

Psalms 38:11

11 Miaj amikoj kaj kamaradoj repasxis pro mia pesto, Kaj miaj proksimuloj starigxis malproksime.

Psalms 69:20

20 Honto rompis mian koron, kaj mi senfortigxis; Mi atendis kompatantojn, sed ili forestis; Konsolantojn, sed mi ne trovis.

Psalms 88:18

18 Vi malproksimigis de mi amanton kaj amikon; Miaj konatoj estas en mallumo.

Matthew 26:56

56 Sed cxio tio okazis, por ke plenumigxu la Skriboj de la profetoj. Tiam cxiuj discxiploj forlasis lin kaj forkuris.

2 Timothy 4:16

16 CXe mia unua pledo, neniu staris kun mi, sed cxiuj min forlasis; tio ne estu kalkulita kontraux ili.

2 Samuel 16:23

23 La konsiloj de Ahxitofel, kiujn li donadis en tiu tempo, havis tian valoron, kiel se oni demandus la decidon de Dio; tiaj estis cxiuj konsiloj de Ahxitofel, kiel por David, tiel ankaux por Absxalom.

Psalms 55:12-14

12 Ne malamiko min ja insultas-mi tion tolerus; Ne mia malamanto tenas sin grande kontraux mi-mi kasxus min de li; 13 Sed vi, kiu estas tia sama homo, kiel mi, Mia amiko, mia kamarado, 14 Vi, kun kiu ni kune intime paroladis, Iradis en la domon de Dio en la homamaso.

Proverbs 18:24

24 Havi multajn amikojn estas embarase; Sed ofte amiko estas pli sindona ol frato.

Jeremiah 20:10

10 CXar mi auxdas la insultadon de multaj kaj minacadon cxirkauxe:Akuzu, ni akuzu lin! CXiuj, kiuj vivas pace kun mi, observas min de flanke:Eble li forlogigxos, tiam ni venkos lin kaj vengxos al li.

Micah 7:5-6

5 Ne kredu al proksimulo, ne fidu amikon; kontraux tiu, kiu kusxas cxe via brusto, gardu la aperturon de via busxo; 6 cxar filo malhonoras patron, filino batalas kontraux sia patrino, bofilino kontraux sia bopatrino; la domanoj de homo estas liaj malamikoj.

Matthew 10:21

21 Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj infanoj ribelos kontraux gepatroj kaj mortigos ilin.

John 13:18

18 Ne pri vi cxiuj mi parolas; mi scias, kiujn mi elektis; sed por ke plenumigxu la Skribo:Tiu, kiu mangxas mian panon, levis kontraux min la piedon.

Job 31:31-32

31 CXu la homoj de mia tendo ne diris: Ho, se oni ne satigxus de lia karno! 32 Ne noktis fremdulo sur la strato; Miajn pordojn mi malfermadis al migrantoj.

Psalms 123:3

3 Korfavoru nin, ho Eternulo, korfavoru nin; CXar ni suferis suficxe da malestimo.

Job 1:15-17

15 superfalis ilin la SXebaanoj, kaj forprenis ilin; kaj la servistojn ili mortigis per glavo; savigxis nur mi sola, por raporti al vi. 16 Kiam ankoraux tiu parolis, venis alia, kaj diris:Fajro de Dio falis el la cxielo, bruligis la sxafojn kaj la servistojn, kaj ekstermis ilin; savigxis nur mi sola, por raporti al vi. 17 Kiam tiu ankoraux parolis, venis alia, kaj diris:La HXaldeoj arangxis tri tacxmentojn, atakis la kamelojn kaj forprenis ilin, kaj la servistojn ili mortigis per glavo; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.

Job 1:19

19 kaj jen granda vento levigxis de la flanko de la dezerto, pusxis la kvar angulojn de la domo, kaj cxi tiu falis sur la junulojn, kaj ili mortis; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.

Job 2:9-10

9 Kaj lia edzino diris al li:Vi cxiam ankoraux estas firma en via virteco! blasfemu Dion, kaj mortu. 10 Sed li diris al sxi:Vi parolas tiel, kiel parolas iu el la malsagxulinoj; cxu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? Malgraux cxio cxi tio Ijob ne pekis per siaj lipoj.

Job 17:1

1 Mia spirito senfortigxis, miaj tagoj mallongigxis, Tomboj estas antaux mi.

2 Kings 2:23

23 Kaj li foriris de tie en Bet-Elon. Dum li estis iranta sur la vojo, malgrandaj knaboj eliris el la urbo kaj mokis lin, kaj parolis al li:Iru, kalvulo, iru, kalvulo!

Isaiah 3:5

5 Kaj premos la popolo cxiu la alian kaj cxiu sian proksimulon; junulo estos aroganta kontraux maljunulo, kaj senvalorulo antaux eminentulo.

Job 6:14-15

14 Al malfelicxulo decas kompato de amiko, Ecx se li forlasas la timon antaux la Plejpotenculo. 15 Miaj fratoj trompas kiel torento, Kiel akvaj fluegoj, kiuj pasas,

Psalms 41:9

9 Ecx mia konfidato, kiun mi fidis, kiu mangxis mian panon, Levis kontraux min la piedon.

Psalms 55:20

20 Li metis sian manon sur siajn amikojn, Li rompis sian interligon;

Psalms 109:4-5

4 Por mia amo ili min malamas; Sed mi pregxas. 5 Ili pagas al mi malbonon por bono Kaj malamon por mia amo.

Luke 22:48

48 Sed Jesuo diris al li:Judas, cxu vi perfidas per kiso la Filon de homo?

Job 2:4-6

4 Tiam Satano respondis al la Eternulo, kaj diris:Hauxto pro hauxto; kaj cxion, kion homo posedas, li fordonus pro sia vivo. 5 Sed etendu Vian manon, kaj tusxu liajn ostojn kaj lian karnon; tiam Vi vidos, ke li blasfemos Vin antaux Via vizagxo. 6 La Eternulo diris al Satano:Jen li estas transdonata en vian manon; nur lian vivon konservu.

Job 7:5

5 Mia korpo estas kovrita de vermoj kaj de pecoj da tero; Mia hauxto krevis kaj putras.

Job 30:30

30 Mia hauxto nigrigxis sur mi, Kaj miaj ostoj sekigxis de varmego.

Job 33:19-22

19 Ankaux per malsano sur lia lito Li avertas lin, Kiam cxiuj liaj ostoj estas ankoraux fortaj. 20 Kaj abomenata farigxas por li en lia vivo la mangxajxo, Kaj por lia animo la frandajxo. 21 Lia karno konsumigxas tiel, ke oni gxin jam ne vidas; Kaj elstaras liaj ostoj, kiuj antauxe estis nevideblaj. 22 Kaj lia animo alproksimigxas al la pereo, Kaj lia vivo al la mortigo.

Psalms 22:14-17

14 Kiel akvo mi disversxigxis, Kaj disigxis cxiuj miaj ostoj; Mia koro farigxis kiel vakso, Fandigxis en mia interno. 15 Mia forto elsekigxis kiel peco da poto; Mia lango algluigxis al mia palato; Kaj Vi metas min en tomban polvon. 16 CXar cxirkauxis min hundoj; Amaso da malbonuloj staras cxirkaux mi; Ili mordas miajn manojn kaj piedojn. 17 Mi povas kalkuli cxiujn miajn ostojn; Ili rigardas kaj konstante rigardas.

Psalms 32:3-4

3 Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortigxis De mia cxiutaga ploregado. 4 CXar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; La fresxecon de mia sukoj anstatauxis sekeco de somero. Sela.

Psalms 38:3

3 Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero, Nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko.

Psalms 102:3

3 CXar pasis kiel fumo miaj tagoj, Kaj miaj ostoj cxirkauxbrulis kiel en forno.

Psalms 102:5

5 De la vocxo de mia plorado Algluigxis miaj ostoj al mia karno.

Lamentations 3:4

4 Li maljunigis mian karnon kaj hauxton, rompis miajn ostojn.

Lamentations 4:8

8 Nun ilia vizagxo estas pli nigra ol karbo; oni ne rekonas ilin sur la stratoj; Ilia hauxto alpendigxis al iliaj ostoj, velksekigxis kiel ligno.

Lamentations 5:10

10 Nia hauxto varmegigxis kiel forno, Por la kruela malsato.

Job 1:11

11 Sed etendu nur Vian manon, kaj ektusxu cxion, kion li havas; Vi vidos, cxu li ne blasfemos Vin antaux Via vizagxo.

Job 2:5

5 Sed etendu Vian manon, kaj tusxu liajn ostojn kaj lian karnon; tiam Vi vidos, ke li blasfemos Vin antaux Via vizagxo.

Job 2:10

10 Sed li diris al sxi:Vi parolas tiel, kiel parolas iu el la malsagxulinoj; cxu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? Malgraux cxio cxi tio Ijob ne pekis per siaj lipoj.

Job 6:4

4 CXar la sagoj de la Plejpotenculo estas en mi, Ilian venenon trinkas mia spirito; La terurajxoj de Dio direktigxis sur min.

Job 6:14

14 Al malfelicxulo decas kompato de amiko, Ecx se li forlasas la timon antaux la Plejpotenculo.

Psalms 38:2

2 CXar Viaj sagoj penetris en min, Kaj pezas sur mi Via mano.

Romans 12:15

15 GXoju kun gxojantoj, ploru kun plorantoj.

1 Corinthians 12:26

26 Kaj se unu membro suferas, cxiuj membroj kune suferas; aux se unu membro honorigxas, cxiuj membroj kungxojas.

Hebrews 13:3

3 Memoru la katenitojn, kvazaux vi ankaux estus katenitaj, kaj la suferantojn, cxar vi ankaux estas en la korpo.

Job 10:16

16 Se gxi levigxas, Vi cxasas min kiel leono, Kaj denove montras sur mi Vian mirindan potencon.

Job 13:25

25 CXu Vi volas montri Vian forton kontraux desxirita folio? Kaj cxu sekigxintan pajleron Vi volas persekuti?

Job 31:31

31 CXu la homoj de mia tendo ne diris: Ho, se oni ne satigxus de lia karno!

Psalms 69:26

26 CXar tiun, kiun Vi frapis, ili persekutas, Kaj la suferojn de Viaj batitoj ili rakontas.

Micah 3:3

3 Kaj kiam ili mangxas la karnon de mia popolo, desxiras de ili ilian hauxton, rompas kaj dispecigas iliajn ostojn kvazaux por poto kaj la karnon kvazaux por kaldrono:

Job 31:35

35 Ho, se iu auxskultus min! Jen estas mia signo; la Plejpotenculo respondu al mi. Se mia akuzanto skribus libron,

Isaiah 8:1

1 Kaj la Eternulo diris al mi:Prenu al vi grandan skribtabulon, kaj skribu sur gxi per homa skribilo:Rapidu akiri, baldaux rabado.

Isaiah 30:8

8 Nun iru, skribu tion al ili sur tabelo kaj desegnu tion en libro, por ke tio restu por la tempo estonta, por cxiam, por eterne.

Exodus 28:11-12

11 Per laboro de gravuristoj, kiel sigelila gravurado, gravurigu sur la du sxtonoj la nomojn de la filoj de Izrael; faru ilin cxirkauxataj per kadretoj el oro. 12 Kaj metu la du sxtonojn sur la sursxultrajxojn de la efodo, kiel sxtonojn de memoro pri la filoj de Izrael; kaj Aaron portu iliajn nomojn antaux la Eternulo sur siaj du sursxultrajxoj por memoro.

Exodus 28:21

21 Kaj la sxtonoj estu laux la nomoj de la filoj de Izrael; dek du, laux iliaj nomoj, gravuritaj sigelile, cxiu kun sia nomo, por la dek du triboj.

Exodus 32:16

16 Kaj la tabeloj estis faritajxo de Dio, kaj la skribo estis skribo de Dio, gravurita sur la tabeloj.

Deuteronomy 27:2-3

2 Kaj kiam vi transiros trans Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam starigu al vi grandajn sxtonojn kaj cxirkauxsxmiru ilin per kalko; 3 kaj skribu sur ili cxiujn vortojn de cxi tiu instruo, kiam vi transiros, por ke vi venu en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, kiel parolis al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj.

Deuteronomy 27:8

8 Kaj skribu tre klare sur la sxtonoj cxiujn vortojn de cxi tiu instruo.

Jeremiah 17:1

1 La peko de Jehuda estas skribita per fera skribilo, per diamanta pinto, sur la tabelo de ilia koro kaj sur la kornoj de iliaj altaroj.

Genesis 3:15

15 Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj sxia idaro; gxi frapados vian kapon, kaj vi pikados gxian kalkanon.

Genesis 22:18

18 Kaj benigxos per via idaro cxiuj popoloj de la tero, pro tio, ke vi obeis Mian vocxon.

Job 16:19

19 Vidu, en la cxielo estas mia atestanto, Kaj mia konanto estas en la altaj sferoj.

Job 33:23-24

23 Sed se li havas por si angxelon proparolanton, Kvankam unu el mil, Kiu elmontrus pri la homo lian pravecon, 24 Tiam Li indulgas lin, kaj diras: Liberigu lin, ke li ne malsupreniru en la tombon, CXar Mi trovis pardonigon.

Psalms 19:14

14 Akceptu favore la vortojn el mia busxo kaj la parolon de mia koro antaux Vi, Ho Eternulo, mia Roko kaj mia Liberiganto.

Psalms 78:35

35 Kaj ili rememoris, ke Dio estas ilia fortikajxo Kaj Dio la Plejalta estas ilia Liberiganto.

Proverbs 23:11

11 CXar ilia Liberiganto estas forta; Li defendos ilian aferon kontraux vi.

Isaiah 43:14

14 Tiele diras la Eternulo, via Liberiganto, la Sanktulo de Izrael:Pro vi Mi sendis en Babelon kaj pelis malsupren cxiujn forkurantojn, kaj la gxojadon de la HXaldeoj Mi aliformigis en ploradon.

Isaiah 54:5

5 CXar via Kreinto estas via edzo, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; kaj via Liberiginto estas la Sanktulo de Izrael, kiun oni nomas Dio de la tuta tero.

Isaiah 59:20-21

20 Kaj venos Liberiganto por Cion, kaj por tiuj el Jakob, kiuj retirigxis de malbonagoj, diras la Eternulo. 21 Kaj Mi faras kun ili jenan interligon, diras la Eternulo:Mia spirito, kiu estas sur vi, kaj Miaj vortoj, kiujn Mi metis en vian busxon, ne forigxos de via busxo nek de la busxo de viaj infanoj nek de la busxo de via plua idaro, de nun gxis eterne, diras la Eternulo.

Jeremiah 50:34

34 Sed ilia Liberiganto estas forta, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; Li defendos ilian aferon tiel, ke la tero skuigxos kaj la logxantoj de Babel ektremos.

John 5:22-29

22 CXar la Patro jugxas neniun, sed Li donis cxian jugxon al la Filo, 23 por ke cxiuj honoru la Filon tiel same, kiel ili honoras la Patron. Kiu ne honoras la Filon, tiu ne honoras la Patron, kiu lin sendis. 24 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu auxskultas mian vorton, kaj kredas al Tiu, kiu min sendis, tiu havas eternan vivon kaj ne venas en jugxon, sed jam pasis de morto en vivon. 25 Vere, vere, mi diras al vi:Venas horo kaj jam estas, kiam la mortintoj auxdos la vocxon de la Filo de Dio; kaj la auxdintoj vivos. 26 CXar kiel la Patro havas en Si mem vivon, tiel Li donis al la Filo ankaux, ke cxi tiu havu en si mem vivon; 27 kaj Li donis al li la rajton fari jugxon, cxar li estas la Filo de homo. 28 Ne miru pro tio; cxar venas horo, en kiu cxiuj, kiuj estas en la tomboj, auxdos lian vocxon, 29 kaj eliros; la farintoj de bono, al relevigxo por vivo; sed la farintoj de malbono, al relevigxo por jugxo.

Ephesians 1:7

7 en kiu ni havas la elacxeton per lia sango, la pardonon de niaj pekoj, laux la ricxo de lia graco,

Jude 1:14

14 Kaj al ili ankaux HXanohx, la sepa post Adam, profetis, dirante:Jen la Sinjoro venis kun Siaj sanktaj miriadoj,

Psalms 16:9

9 Tial gxojas mia koro, ravigxas mia animo; Ecx mia karno ripozas senzorge.

Psalms 16:11

11 Vi konigos al mi la vojon de la vivo; Multe da gxojoj estas antaux Vi, CXarmoj estas en Via dekstra mano eterne.

Psalms 17:15

15 Kaj mi en pieco rigardos Vian vizagxon; Vekigxante, mi satigxos per Via bildo.

Matthew 5:8

8 Felicxaj estas la kore puraj, cxar ili vidos Dion.

1 Corinthians 13:12

12 CXar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.

1 Corinthians 15:53

53 CXar estas necese, ke cxi tiu putrema surmetu senputrecon, kaj ke cxi tiu mortema surmetu senmortecon.

Philippians 3:21

21 kiu denove elformos la korpon de nia humiligxo, por ke gxi konformigxu al la korpo de lia gloro, laux la energio, per kiu li ecx povas cxion al si submeti.

1 John 3:2

2 Amataj, nun ni estas infanoj de Dio, kaj ankoraux ne elmontrigxis, kio ni estos. Ni scias, ke se li elmontrigxos, ni estos similaj al li; cxar ni vidos lin, kiel li estas.

Revelation 1:7

7 Jen li venas kun la nuboj; kaj lin vidos cxiu okulo, kaj tiuj, kiuj lin trapikis; kaj cxiuj gentoj de la tero ploros pro li. Vere, Amen.

Numbers 24:17

17 Mi vidas lin, sed ne nun; Mi rigardas lin, sed ne proksime. Eliros stelo el Jakob, Kaj levigxos sceptro el Izrael, Detruos la randojn de Moab Kaj frakasos cxiujn filojn de malordo.

Psalms 73:26

26 Konsumigxas mia karno kaj mia koro; Sed la fortikajxo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne.

Isaiah 26:19

19 Revivigxos Viaj mortintoj, miaj kadavroj relevigxos. Vekigxu kaj gxoju vi, kusxantaj en la tero; cxar roso sur kreskajxoj estas Via roso, kaj la tero eljxetos la mortintojn.

1 Kings 14:13

13 Kaj priploros lin cxiuj Izraelidoj kaj enterigos lin; cxar li sola cxe Jerobeam iros en tombon, cxar en li el la tuta domo de Jerobeam trovigxis io bona koncerne la Eternulon, Dion de Izrael.

Job 19:22

22 Kial vi persekutas min, kiel Dio, Kaj ne povas satigxi de mia karno?

Job 13:7-11

7 CXu pro Dio vi volas paroli malveron, Kaj pro Li paroli falsajxon? 8 CXu vi volas esti personfavoraj al Li, Aux pro Dio vi volas disputi? 9 CXu estos bone, kiam Li esploros vin? CXu vi volas trompi Lin, kiel oni trompas homon? 10 Li certe vin punos, Se vi sekrete estos personfavoraj. 11 CXu Lia majesto ne konfuzas vin? CXu ne falas sur vin timo antaux Li?

Job 15:22

22 Li ne esperas, ke li savigxos el mallumo; Kaj li sercxas cxirkauxe glavon.

Job 22:4

4 CXu pro timo antaux vi Li disputos kun vi, Iros kun vi al jugxo?

Psalms 1:5

5 Tial ne staros fortike la malpiuloj cxe la jugxo, Nek la pekuloj en societo de piuloj.

Psalms 9:7

7 Sed la Eternulo restas eterne, Li pretigis Sian tronon por jugxo.

Psalms 58:10-11

10 GXojos la virtulo, kiam li vidos vengxon; Li lavos siajn piedojn en la sango de la malvirtulo. 11 Kaj la homoj diros:Ekzistas rekompenco por la virtulo, Ekzistas Dio, jugxanto sur la tero.

Ecclesiastes 11:9

9 GXoju, junulo, en via infaneco; kaj via koro gxuu plezuron en la tagoj de via juneco, kaj iru, kien kondukas vin via koro kaj kien rigardas viaj okuloj; sed sciu, ke pri cxio cxi tio Dio venigos vin al jugxo.

Ecclesiastes 12:14

14 CXar cxiun faron Dio venigos al jugxo, ecx cxion kasxitan, cxu gxi estas bona aux malbona.

Matthew 7:1-2

1 Ne jugxu, por ke vi ne estu jugxataj. 2 CXar per kia jugxo vi jugxos, per tia vi estos jugxitaj; kaj per kia mezuro vi mezuros, per tia oni mezuros al vi.

Romans 13:1-4

1 CXiu animo submetigxu al la superaj auxtoritatoj, cxar ne ekzistas auxtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio. 2 Tiu do, kiu kontrauxstaras al auxtoritato, rezistas al la ordono de Dio; kaj tiuj, kiuj rezistas, ricevos jugxon. 3 CXar regantoj estas terurajxo ne al la bona agado, sed al la malbona. CXu vi volas ne timi auxtoritatulon? faru bonon, kaj vi havos de li lauxdon; 4 cxar li estas servanto de Dio al vi por bono. Sed timu, se vi faras malbonon; cxar ne vane li portas la glavon, cxar li estas servanto de Dio, vengxanto por kolero kontraux tiu, kiu faras malbonon.

James 4:11-12

11 Ne kalumniu unu la alian, fratoj. Kiu kalumnias fraton aux jugxas sian fraton, tiu kalumnias la legxon kaj jugxas la legxon; sed se vi jugxas la legxon, vi jam estas ne plenumanto de la legxo, sed jugxanto. 12 Unu estas la legxdonisto kaj jugxisto, Tiu, kiu povas savi aux pereigi; kiu vi estas, jugxanta vian proksimulon?

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.