1 Ekparolis Bildad, la SXuhxano, kaj diris:
2 Kiam vi cxesos jxetadi vortojn? Pripensu, kaj poste ni parolos.
3 Kial ni estu rigardataj kiel brutoj, Kaj ni estu malpuruloj en viaj okuloj?
4 Ho vi, kiu dissxiras sian animon en sia kolero, CXu por vi estu forlasata la tero, Kaj roko forsxovigxu de sia loko?
5 La lumo de la malpiulo estingigxos, Kaj ne brilos la flamo de lia fajro.
6 La lumo mallumigxos en lia tendo, Kaj lia lucerno super li estingigxos.
7 Mallongigxos liaj fortaj pasxoj, Kaj lia propra intenco lin faligos.
8 CXar li trafis per siaj piedoj en reton, Kaj li movigxas en kaptilo.
9 La masxo enkrocxigos lian kalkanon, Kaj pereo lin atakos.
10 Kasxita en la tero estas lia falilo, Kaj kaptiloj kontraux li estas sur la vojo.
11 De cxiuj flankoj timigos lin teruroj Kaj atakos liajn piedojn.
12 Malsato konsumos lian forton, Kaj pereo estas preparita por liaj flankoj.
13 Konsumigxos la membroj de lia korpo, Liajn membrojn konsumos la unuenaskito de la morto.
14 Lia espero estos elsxirita el lia tendo, Kaj gxi pelos lin al la regxo de teruroj.
15 Nenio restos en lia tendo; Sur lian logxejon sxutigxos sulfuro.
16 Malsupre sekigxos liaj radikoj, Kaj supre detrancxigxos liaj brancxoj.
17 La memoro pri li malaperos de sur la tero, Kaj sur la stratoj li ne havos nomon.
18 Li estos elpelita el lumo en mallumon, Kaj el la mondo li estos elpusxita.
19 Nek filon nek nepon li havos en sia popolo, Kaj neniu restos cxe li en lia logxloko.
20 La posteuloj sentos teruron pri lia tago, Kaj la antauxulojn kaptos timo.
21 Tia estas la logxejo de maljustulo, Kaj tia estas la loko de tiu, kiu ne konas Dion.
Job 18 Cross References - Esperanto
Job 2:11
11 Kiam la tri amikoj de Ijob auxdis pri tiu tuta malfelicxo, kiu trafis lin, ili iris cxiu de sia loko, Elifaz, la Temanano, Bildad, la SXuhxano, kaj Cofar, la Naamano, kaj kunvenis kune, por iri plori kun li kaj konsoli lin.
Job 8:1
1 Kaj ekparolis Bildad, la SXuhxano, kaj diris:
Job 25:1
1 Ekparolis Bildad, la SXuhxano, kaj diris:
Job 42:7-9
7 Post kiam la Eternulo parolis tiujn vortojn al Ijob, la Eternulo diris al Elifaz, la Temanano:Mia kolero ekflamis kontraux vi kaj kontraux viaj du amikoj, pro tio, ke vi ne parolis antaux Mi tiel gxuste, kiel Mia servanto Ijob.
8 Prenu do nun al vi sep bovojn kaj sep sxafojn, kaj iru al Mia servanto Ijob, kaj alportu bruloferon pro vi; kaj Mia servanto Ijob pregxos por vi; cxar nur lin Mi atentos, por ne fari al vi punon pro tio, ke vi ne parolis antaux Mi tiel gxuste, kiel Mia servanto Ijob.
9 Kaj iris Elifaz, la Temanano, kaj Bildad, la SXuhxano, kaj Cofar, la Naamano, kaj faris tion, kion diris al ili la Eternulo. Kaj la Eternulo atentis Ijobon.
Job 3:5-6
Job 3:17
17 Tie la malpiuloj cxesas tumulti; Kaj tie ripozas tiuj, kies fortoj konsumigxis.
Job 8:2
2 Kiel longe vi tiel parolos, Kaj la vortoj de via busxo estos kiel forta vento?
Job 11:2
2 CXu kontraux multe da vortoj oni ne povas doni respondon? Kaj cxu tiu, kiu multe parolas, estas prava?
Job 13:5-6
Job 16:2-3
Job 21:2
2 Auxskultu mian parolon; Kaj gxi estu anstataux viaj konsoloj.
Job 33:1
1 Auxskultu do, Ijob, miajn parolojn, Kaj atentu cxiujn miajn vortojn.
Proverbs 18:13
13 Kiu respondas, antaux ol li auxdis, Tiu havas malsagxon kaj honton.
James 1:19
19 Tion vi scias, miaj amataj fratoj. Sed cxiu rapidu auxdi, malrapidu paroli, malrapidu koleri;
Job 12:7-8
Job 17:4
4 CXar ilian koron Vi kovris kontraux prudento; Tial Vi ne donos al ili triumfon.
Job 17:10
10 Kaj kiom ajn vi cxiuj revenos, Mi ne trovos inter vi sagxulon.
Psalms 73:22
22 Tiam mi estis senklerulo kaj mi ne komprenis; Mi estis kiel bruto antaux Vi.
Ecclesiastes 3:18
18 Mi diris en mia koro:CXi tio estas pri la homidoj, ke Dio ilin elprovu, kaj ke ili vidu, ke ili estas bruto per si mem.
Romans 12:10
10 En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian;
Job 5:2
2 Malsagxulon mortigas la kolero, Kaj sensenculon pereigas la incitigxemeco.
Job 13:14
14 Por kio mi portu mian karnon en miaj dentoj Kaj metu mian animon en mian manon?
Job 14:18
18 Sed monto, kiu falas, malaperas; Kaj roko forsxovigxas de sia loko;
Job 16:9
9 Lia kolero dissxiras; Mia malamanto grincigas kontraux mi siajn dentojn; Mia premanto briligas kontraux mi siajn okulojn.
Job 40:8
8 CXu vi volas senvalorigi Mian verdikton, Akuzi Min, por ke vi montrigxu prava?
Isaiah 54:10
10 CXar montoj forsxovigxos kaj altajxoj sxanceligxos; sed Mia favorkoreco ne forigxos de vi, kaj la interligo de Mia paco ne sxanceligxos, diras la Eternulo, via Kompatanto.
Ezekiel 9:9
9 Kaj Li diris al mi:La malpieco de la domo de Izrael kaj de Jehuda estas tre, tre granda, kaj la lando estas plena de sango, kaj la urbo estas plena de maljusteco; cxar ili diras:La Eternulo forlasis la landon, kaj la Eternulo ne vidas.
Jonah 4:9
9 Tiam Dio diris al Jona:CXu vi havas grandan cxagrenon pro la hedero? Li respondis:Mi havas grandan cxagrenon, ecx gxis deziro al morto.
Matthew 24:35
35 La cxielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.
Mark 9:18
18 kaj kie ajn gxi kaptas lin, gxi sxiras lin, kaj li sxauxmas kaj grincigas la dentojn kaj kadukigxas; kaj mi parolis al viaj discxiploj, ke ili elpelu gxin; kaj ili ne povis.
Luke 9:39
39 kaj jen spirito kaptas lin, kaj subite li ekkrias, kaj gxi konvulsiigas lin kun busxa sxauxmo, kaj malfacile lasas lin, kontuzinte lin.
Job 20:5
5 Ke la triumfado de malvirtuloj estas mallongatempa, Kaj la gxojo de hipokritulo estas nur momenta?
Job 21:17
17 GXis kiam? La lumilo de la malpiuloj estingigxu, Kaj ilia pereo venu sur ilin; Suferojn Li partodonu al ili en Sia kolero.
Proverbs 4:19
19 La vojo de malpiuloj estas kiel mallumo; Ili ne scias, je kio ili falpusxigxos.
Proverbs 13:9
9 La lumo de virtuloj brilegas; Sed la lumilo de malvirtuloj estingigxos.
Proverbs 20:20
20 Kiu malbenas sian patron kaj sian patrinon, Ties lumilo estingigxos meze de profunda mallumo.
Proverbs 24:20
20 CXar la malbonulo ne havos estontecon; La lumilo de malvirtuloj estingigxos.
Isaiah 50:11
11 Jen vi cxiuj, kiuj ekbruligas fajron, cxirkauxas sin per flamoj, iru en la lumon de via fajro, kaj en la flamojn, kiujn vi ekbruligis. Per Mia mano tio farigxos al vi; en doloro vi kusxos.
Psalms 18:28
28 CXar Vi lumigas mian lumilon; La Eternulo, mia Dio, lumigas mian mallumon.
Revelation 18:23
23 kaj lumo de lampo jam ne plu brilos en vi; kaj vocxo de fiancxo kaj fiancxino jam ne plu auxdigxos en vi; cxar viaj komercistoj estis la granduloj de la tero; cxar per via sorcxado cxiuj nacioj trompigxis.
2 Samuel 15:31
31 Kiam oni diris al David, ke Ahxitofel estas inter la konspirantoj kun Absxalom, David diris:Mi petas Vin, ho Eternulo, malsagxigu la konsilon de Ahxitofel.
2 Samuel 17:14
14 Tiam diris Absxalom kaj cxiuj Izraelidoj:La konsilo de HXusxaj, la Arkano, estas pli bona, ol la konsilo de Ahxitofel. Sed la Eternulo decidis detrui la bonan konsilon de Ahxitofel, por ke la Eternulo venigu malfelicxon sur Absxalomon.
Job 5:12-13
Job 15:6
6 Vin kondamnas via busxo, ne mi; Kaj viaj lipoj atestas kontraux vi.
Job 20:22
22 Malgraux lia abundeco, li estos premata; CXiaspecaj suferoj trafos lin.
Job 36:16
16 Ankaux vin Li elkondukus el la suferoj En spacon vastan, kie ne ekzistas premateco; Kaj vi havus pacon cxe via tablo, plena de grasajxoj.
Psalms 18:36
36 Vi largxigas mian pasxon sub mi, Por ke ne sxanceligxu miaj piedoj.
Psalms 33:10
10 La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj, Li detruas la intencojn de la nacioj.
Proverbs 1:30-32
Proverbs 4:12
12 Kiam vi iros, via irado ne estos malfaciligata; Kaj kiam vi kuros, vi ne falpusxigxos.
Hosea 10:6
6 La bovido mem estas forportita en Asirion, kiel donaco al la regxo- vengxonto; malhonoron ricevos Efraim, kaj Izrael hontos pro sia entrepreno.
1 Corinthians 3:19
19 CXar la sagxeco de cxi tiu mondo estas malsagxeco cxe Dio. CXar estas skribite:Li kaptas la sagxulojn per ilia ruzajxo;
Esther 3:9
9 Se al la regxo placxas, oni preskribu ekstermi ilin; tiam dek mil kikarojn da argxento mi pesos en la manojn de la oficistoj, por enporti en la kason de la regxo.
Esther 6:13
13 Haman rakontis al sia edzino Zeresx kaj al cxiuj siaj amikoj cxion, kio okazis al li. Kaj diris al li liaj sagxuloj kaj lia edzino Zeresx:Se el la gento de la Judoj estas Mordehxaj, antaux kiu vi komencis fali, vi nenion povas fari kontraux li, sed vi plue falos antaux li.
Esther 7:5
5 Tiam la regxo Ahxasxverosx diris al la regxino Ester:Kiu li estas kaj kie li estas, tiu, kiu prenis en sian koron la kuragxon agi tiel?
Esther 7:10
10 Kaj oni pendigis Hamanon sur la arbo, kiun li pretigis por Mordehxaj. Kaj la kolero de la regxo kvietigxis.
Job 22:10
10 Pro tio cxirkauxe de vi estas kaptiloj, Kaj subita teruro vin timigas.
Psalms 9:15
15 Enigxis la popoloj en la kavon, kiun ili elfosis; En la reton, kiun ili metis, enkaptigxis ilia piedo.
Psalms 35:8
8 Venu sur lin pereo neatendite, Kaj lia reto, kiun li kasxis, kaptu lin; Por pereo li falu en gxin.
Proverbs 5:22
22 Liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon, Kaj la sxnuroj de lia peko lin tenos.
Proverbs 29:6
6 Per sia pekado malbona homo sin implikas; Sed virtulo triumfas kaj gxojas.
Ezekiel 32:3
3 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi jxetos sur vin Mian reton per granda amaso da popoloj, kaj ili eltiros vin per Mia reto.
1 Timothy 3:7
7 Krom tio li devas havi bonan ateston de la eksteruloj, por ke li ne falu en riprocxon kaj kaptilon de la diablo.
1 Timothy 6:9
9 Tamen tiuj, kiuj volas ricxigxi, falas en tenton kaj kaptilon kaj multajn malsagxajn kaj malutilajn dezirojn tiajn, kiaj dronigas la homojn en detruo kaj pereo.
2 Timothy 2:26
26 kaj por ke ili sobraj eligxu el la kaptilo de la diablo, kaptite de li, por plenumi lian volon.
Job 1:15
15 superfalis ilin la SXebaanoj, kaj forprenis ilin; kaj la servistojn ili mortigis per glavo; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.
Job 1:17
17 Kiam tiu ankoraux parolis, venis alia, kaj diris:La HXaldeoj arangxis tri tacxmentojn, atakis la kamelojn kaj forprenis ilin, kaj la servistojn ili mortigis per glavo; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.
Job 5:5
5 Lian rikoltajxon formangxos malsatulo, El inter la dornoj li gxin prenos, Kaj soifantoj englutos lian havajxon.
Isaiah 8:14-15
Psalms 11:6
6 Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj sulfuron; Brula vento estos kaliko, destinita por ili.
Ezekiel 12:13
13 Kaj Mi sternos Mian reton kontraux li, kaj li estos kaptita en Mian kaptilon, kaj Mi forkondukos lin en Babelon, en la landon de la HXaldeoj; sed li gxin ne vidos, kvankam tie li mortos.
Romans 11:9
9 Kaj David diris: Ilia tablo farigxu por ili reto kaj kaptilo Kaj falpusxilo kaj repago;
Leviticus 26:36
36 Kaj al la restintoj el vi Mi sendos timon en ilian koron en la lando de iliaj malamikoj; kaj pelos ilin brueto de falanta folio, kaj ili kuros, kiel oni kuras de glavo, kaj ili falos, kiam neniu ilin persekutos.
2 Kings 7:6-7
6 La Sinjoro auxdigis al la tendaro de la Sirianoj la sonon de cxaroj kaj la sonon de cxevaloj, la sonon de granda militistaro. Kaj ili diris unu al la alia:Certe la regxo de Izrael dungis kontraux ni la regxojn de la HXetidoj kaj la regxojn de la Egiptoj, ke ili iru kontraux nin.
7 Kaj ili levigxis kaj forkuris en la krepusko, kaj restigis siajn tendojn kaj siajn cxevalojn kaj siajn azenojn, la tutan tendaron, kia gxi estis, kaj ili forkuris, por savi sian vivon.
Job 6:4
4 CXar la sagoj de la Plejpotenculo estas en mi, Ilian venenon trinkas mia spirito; La terurajxoj de Dio direktigxis sur min.
Job 15:21
21 Teruroj sonas en liaj oreloj; Meze de paco venas sur lin rabisto.
Job 20:8
8 Kiel songxo li forflugos, kaj oni lin ne trovos; Li malaperos, kiel nokta vizio.
Job 20:25
25 Nudigita glavo trairos lian korpon, Kaj la fulmo de lia turmentilo venos sur lin kun teruro.
Psalms 53:5
5 Tie ili forte ektimis, kie timindajxo ne ekzistis; CXar Dio disjxetis la ostojn de tiuj, kiuj vin siegxas; Vi hontigis ilin, cxar Dio ilin forpusxis.
Psalms 73:19
19 Kiel momente ili ruinigxis! Pereis, malaperis de subita teruro!
Proverbs 28:1
1 Malvirtulo kuras, kiam neniu persekutas; Sed virtuloj estas sentimaj kiel leono.
Jeremiah 6:25
25 Ne eliru sur la kampon, ne iru sur la vojon, cxar la glavo de la malamiko vekas teruron cxirkauxe.
Jeremiah 20:3-4
3 La sekvantan tagon Pasxhxur ellasis Jeremian el la karcero; tiam Jeremia diris al li:La Eternulo nomas vin ne Pasxhxur, sed Teruro-cxirkauxe.
4 CXar tiele diras la Eternulo:Jen Mi faros vin teruro por vi mem kaj por cxiuj viaj amikoj, kaj ili falos de la glavo de siaj malamikoj; viaj okuloj tion vidos; kaj la tutan Judujon Mi transdonos en la manojn de la regxo de Babel, kiu ekzilos ilin en Babelon kaj mortigos ilin per la glavo.
Jeremiah 46:5
5 Kial Mi vidas, ke ili ektimis kaj kuras malantauxen? iliaj herooj estas frapitaj, kaj forkuras rapide, ne deturnante sin; teruro estas cxirkauxe, diras la Eternulo.
Jeremiah 49:29
29 Iliaj tendoj kaj sxafaroj estos prenitaj; iliajn tapisxojn kaj cxiujn iliajn vazojn kaj iliajn kamelojn oni forprenos, kaj oni kriados al ili:Teruro cxirkauxe.
2 Corinthians 5:11
11 Sciante do la timon al la Sinjoro, ni celas konvinki homojn, sed ni ja elmontrigxas al Dio; kaj ni esperas, ke ni elmontrigxas ankaux al viaj konsciencoj.
Revelation 6:15-16
15 Kaj la regxoj de la tero kaj la granduloj kaj la milestroj kaj la ricxuloj kaj la fortuloj kaj cxiu sklavo kaj cxiu liberulo sin kasxis en la kavernoj kaj inter la rokoj de la montoj;
16 kaj ili diris al la montoj kaj al la rokoj:Falu sur nin, kaj nin kasxu for de la vizagxo de la Sidanto sur la trono, kaj for de la kolero de la SXafido;
1 Samuel 2:5
5 Satuloj sin dungigas pro pano, Kaj malsatuloj jam ne malsatas; Senfruktulino naskis sep, Kaj multinfanulino senfortigxis.
1 Samuel 2:36
36 Kaj cxiu, kiu restos el via domo, venos kaj klinigxos antaux li gxis la tero pro malgranda monero kaj pro bulo da pano, kaj diros:Mi petas, lasu min aligxi al ia el la pastrajxoj, por ke mi povu mangxi pecon da pano.
Job 15:23-24
Psalms 7:12-14
Psalms 34:10
10 Leonidoj estas senhavaj kaj malsataj; Sed kiuj sercxas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia bono.
Psalms 109:10
10 Liaj infanoj vagadu, Kaj ili petu kaj sercxu apud siaj ruinoj.
Isaiah 8:21
21 Ili irados sur gxi premataj kaj malsataj; kaj kiam ili estos malsataj, ili koleros kaj insultos sian regxon kaj sian Dion, kaj rigardos supren.
1 Thessalonians 5:3
3 Dum oni diras:Paco kaj sendangxereco, tiam subita detruo venas sur ilin, kiel naskodoloro al gravedulino, kaj ili tute ne forsavigxos.
2 Peter 2:3
3 Kaj en avideco per trompaj paroloj ili vin komercos; ilia kondamno nun de post tre longe ne malfruas, kaj ilia pereo ne dormas.
Genesis 49:3
3 Ruben, vi estas mia unuenaskito, Mia forto kaj komenco de mia vireco, Supro de digno kaj supro de potenco;
Job 17:16
16 En la profundon de SXeol gxi malsupreniros, Ni ambaux kune kusxos en la polvo.
Isaiah 14:30
30 Kaj la unuenaskitoj de malricxuloj pasxtigxos, kaj senhavuloj ripozos sendangxere; kaj Mi pereigos per malsato vian radikon, kaj via restajxo estos mortigita.
Jonah 2:6
6 Mi falis malsupren gxis la fundamento de la montoj; La tero baris min por cxiam per siaj rigliloj; Sed Vi, ho Eternulo, mia Dio, elirigis mian vivon el la pereo.
Zechariah 14:12
12 Kaj tia estos la plago, per kiu la Eternulo frapos cxiujn popolojn, kiuj batalis kontraux Jerusalem:ilia karno putros, kiam ili staros ankoraux sur siaj piedoj, iliaj okuloj putros en siaj kavoj, kaj ilia lango putros en ilia busxo.
Revelation 6:8
8 Kaj mi rigardis, kaj jen pala cxevalo; kaj la nomo de la sidanta sur gxi estis Morto; kaj Hades sekvis kun li. Kaj estis donita al ili auxtoritato super kvarono de la tero, por mortigi per glavo kaj per malsato kaj per morto kaj per la sovagxaj bestoj de la tero.
Job 8:14
14 Kies fido dehakigxas, Kaj kies espero estas araneajxo.
Job 8:22
22 Viaj malamantoj kovrigxos per honto; Sed la tendo de malpiuloj malaperos.
Job 11:20
20 Sed la okuloj de malpiuloj konsumigxos, Pereos por ili la rifugxo, Kaj ilia espero elspiros sian vivon.
Job 24:17
17 CXar la mallumo estas mateno por ili cxiuj, CXar ili interkonatigxis kun la teruroj de la mallumo.
Job 41:34
34 GXi rigardas malestime cxion altan; GXi estas regxo super cxiuj sovagxaj bestoj.
Psalms 55:4
4 Mia koro tremas en mi; Kaj teruroj de morto min atakis;
Psalms 112:10
10 La malvirtulo vidas kaj cxagrenigxas, Kunfrapas la dentojn kaj konsumigxas. La deziro de malvirtuloj pereos.
Proverbs 10:28
28 La atendo de piuloj farigxos gxojo; Sed la espero de malpiuloj pereos.
Proverbs 14:32
32 Pro sia malboneco malvirtulo estos forpusxita; Sed virtulo ecx mortante havas esperon.
Matthew 7:26-27
1 Corinthians 15:55-56
Hebrews 2:15
15 kaj liberigu tiujn, kiuj per timo de morto dum la tuta vivo estis subigitaj al sklaveco.
Genesis 19:24
24 Kaj la Eternulo pluvigis sur Sodomon kaj Gomoran sulfuron kaj fajron de la Eternulo el la cxielo.
Deuteronomy 29:23
23 sulfuro kaj salo, bruligitajxo estas la tuta lando; gxi ne estas prisemata kaj ne naskas, kaj nenia herbo tie elkreskas, simile al la ruinoj de Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim, kiujn la Eternulo ruinigis en Sia kolero kaj en Sia furiozo-
Job 18:12-13
Job 20:18-21
18 Li redonos tion, kion li pene akiris, kaj li tion ne englutos; Kiel ajn granda estas lia havajxo, li gxin fordonos kaj ne gxuos gxin.
19 CXar li premis kaj forlasis la senhavulojn, Li rabis al si domon, kiun li ne konstruis.
20 CXar lia interno ne estis trankvila, Tial li ne savos tion, kio estis por li kara.
21 Nenion restigis lia mangxemeco; Tial lia bonstato ne estos longedauxra.
Job 31:38-39
Isaiah 34:9-10
Jeremiah 22:13
13 Ve al tiu, kiu konstruas sian domon per malbonagoj kaj siajn cxambrojn en maljusteco; kiu devigas sian proksimulon labori vane kaj ne donas al li lian prolaboran pagon;
Habakkuk 2:6-11
6 Sed ili ja cxiuj parolos pri li alegorion kaj mokan enigmon, kaj diros:Ve al tiu, kiu tro multigas al si fremdajxon sen fino kaj metas sur sin tro grandan sxargxon de sxuldoj!
7 Subite ja levigxos viaj pikontoj kaj vekigxos viaj pusxontoj, kaj vi farigxos ilia rabatajxo.
8 CXar vi prirabis multe da nacioj, tial ankaux vin prirabos la ceteraj popoloj, pro la sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo, kaj de cxiuj gxiaj logxantoj.
9 Ve al tiu, kiu kolektas por sia domo maljustan akirajxon, por arangxi alte sian neston, por defendi sin kontraux mano de malbonulo!
10 Vi elpensis malhonoron por via domo, disbatante multe da popoloj kaj pekigante vian animon.
11 La sxtonoj el la muroj krias, kaj la lignaj traboj respondas al ili.
Zechariah 5:4
4 Mi elirigas gxin, diras la Eternulo Cebaot, kaj gxi eniros en la domon de sxtelisto, kaj en la domon de tiu, kiu malvere jxuras per Mia nomo; kaj gxi restos en lia domo kaj ekstermos gxin kune kun gxia ligno kaj kun gxiaj sxtonoj.
Revelation 19:20
20 Kaj la besto estis kaptita, kaj kun gxi la falsa profeto, kiu faris antaux gxi la signojn, per kiuj li trompis tiujn, kiuj ricevis la markon de la besto kaj adorklinigxis al gxia bildo; ili ambaux estis jxetitaj vivaj en la lagon fajran, brulantan per sulfuro;
Revelation 21:8
8 Sed por la timemaj kaj nekredemaj kaj abomenindaj kaj mortigistoj kaj malcxastuloj kaj sorcxistoj kaj idolanoj kaj cxiuj mensoguloj, ilia lotajxo estos en la lago, brulanta per fajro kaj sulfuro; tio estas la dua morto.
Job 5:3-4
Job 15:30
30 Li ne forklinigxos de mallumo; Flamo velksekigos liajn brancxojn, Kaj Li forigos lin per la blovo de Sia busxo.
Job 29:19
19 Mia radiko estas malkovrita por la akvo, Kaj roso noktas sur miaj brancxoj.
Isaiah 5:24
24 Pro tio, kiel la lango de fajro formangxas pajlon kaj la flamo ekstermas fojnon, tiel ilia radiko farigxos nutrajxo, kaj ilia floro suprenflugos kiel polvo; cxar ili malsxatis la instruon de la Eternulo Cebaot, kaj la vortojn de la Sanktulo de Izrael ili malestimis.
Hosea 9:16
16 Efraim estas batita; ilia radiko sekigxis; ili ne plu donos fruktojn; ecx se ili naskos, Mi mortigos la karan frukton de ilia ventro.
Amos 2:9
9 Kaj Mi ekstermis antaux ili la Amoridon, kiu estis alta kiel cedro kaj forta kiel kverko; Mi ekstermis liajn fruktojn supre kaj liajn radikojn malsupre.
Malachi 4:1
1 CXar jen venos tago, ardanta kiel forno; tiam cxiuj malhumiluloj kaj malbonaguloj estos kiel pajlo, kaj la venonta tago bruligos ilin tiel, diras la Eternulo Cebaot, ke gxi ne restigos al ili radikon nek brancxon.
Job 13:12
12 Viaj memorigoj estas sentencoj polvaj, Via bastionoj estas amasoj da argilo.
Psalms 34:16
16 La vizagxo de la Eternulo estas kontraux tiuj, kiuj faras malbonon, Por ekstermi de la tero la memoron pri ili.
Psalms 83:4
4 Ili diris:Ni iru, kaj ni ekstermu ilin el inter la popoloj, Ke oni ne plu rememoru la nomon de Izrael.
Psalms 109:13
13 Lia idaro estu kondamnita al ekstermo; En la dua generacio elvisxigxu ilia nomo.
Proverbs 2:22
22 Sed la malpiuloj estos ekstermitaj de sur la tero, Kaj la maliculoj estos malaperigitaj de tie.
Proverbs 10:7
7 La memoro de piulo estas benata; Sed la nomo de malpiuloj forputros.
Job 3:20
20 Por kio al suferanto estas donita la lumo, Kaj la vivo al tiuj, kiuj havas maldolcxan animon,
Job 5:14
14 En la tago ili renkontas mallumon, Kaj en tagmezo ili palpas, kiel en nokto.
Job 10:22
22 En la landon, kie la lumo estas kiel mallumo, Kie estas morta ombro kaj senordeco, Kie estas lume kiel en mallumego.
Job 11:14
14 Se vi forigas la malvirton, kiu estas en via mano, Kaj vi ne permesos al malbonajxoj resti en via tendo:
Isaiah 8:21-22
Isaiah 17:13-14
13 Gentoj bruas simile al la bruado de grandaj akvoj; sed Li minace ekkrios al ili, kaj ili forkuros malproksimen, kaj ili estos pelataj, kiel grenventumajxo sur la montoj estas pelata de vento, kaj kiel polvo estas pelata de ventego.
14 Dum la vespero jen estas teruro; sed antaux la mateno ili jam ne ekzistas. Tia estas la sorto de niaj premantoj kaj la loto de niaj rabantoj.
Daniel 4:33
33 Tuj plenumigxis tiu verdikto sur Nebukadnecar; li estis elpusxita el meze de la homoj, li komencis mangxis herbon, kiel bovoj, lia korpo estis trinkigata de la roso de la cxielo, tiel, ke liaj haroj kreskis kiel la plumoj de aglo kaj liaj ungoj farigxis kiel cxe birdo.
Daniel 5:21
21 kaj li estis elpusxita el meze de la homoj, kaj lia koro farigxis simila al koro de besto, kaj li vivis kun sovagxaj azenoj; li mangxis herbon, kiel la bovoj, kaj lia korpo estis trinkigata per la roso de la cxielo; gxis li eksciis, ke super la regno de homoj regas Dio la Plejalta, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas.
Jude 1:13
13 sovagxaj marondoj, elsxauxmantaj siajn hontindajxojn; steloj vagantaj, por kiuj la nigreco de mallumo por eterne estas rezervata.
Job 1:19
19 kaj jen granda vento levigxis de la flanko de la dezerto, pusxis la kvar angulojn de la domo, kaj cxi tiu falis sur la junulojn, kaj ili mortis; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.
Job 8:4
4 Se viaj filoj pekis kontraux Li, Li forpusxis ilin pro ilia malbonago.
Job 20:26-28
Job 27:14-15
Job 42:13-16
13 Kaj li havis sep filojn kaj tri filinojn.
14 Al unu el cxi tiuj li donis al nomon Jemima, al la dua la nomon Kecia, kaj al la tria la nomon Keren-Hapuhx.
15 Kaj en la tuta lando ne trovigxis virinoj tiel belaj, kiel la filinoj de Ijob; kaj ilia patro donis al ili heredan posedajxon inter iliaj fratoj.
16 Kaj post tio Ijob vivis cent kvardek jarojn, kaj li vidis siajn filojn kaj nepojn gxis la kvara generacio.
Isaiah 5:8-9
Isaiah 14:21-22
Jeremiah 22:30
30 Tiele diras la Eternulo:Enskribu cxi tiun homon kiel seninfanan, kiel homon, kiu ne havos sukceson en sia vivo; cxar neniu el lia idaro sukcesos sidi sur la trono de David aux regos iam en Judujo.
Deuteronomy 29:23-24
23 sulfuro kaj salo, bruligitajxo estas la tuta lando; gxi ne estas prisemata kaj ne naskas, kaj nenia herbo tie elkreskas, simile al la ruinoj de Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim, kiujn la Eternulo ruinigis en Sia kolero kaj en Sia furiozo-
24 cxiuj popoloj diros:Pro kio la Eternulo tiel agis kun cxi tiu lando? pro kio estis tiu granda flamo de kolero?
1 Kings 9:8
8 Kaj pri cxi tiu domo, kiu estas tre alta, cxiu preteriranto miregos kaj fajfos; kaj oni diros:Pro kio la Eternulo agis tiele kun cxi tiu lando kaj kun cxi tiu domo?
Job 2:12-13
12 Kiam ili levis siajn okulojn de malproksime, ili ne rekonis lin; kaj ili levis sian vocxon kaj ekploris; kaj cxiu el ili dissxiris sian veston, kaj jxetis teron sur sian kapon, turnante sin al la cxielo.
13 Kaj ili sidis kun li sur la tero dum sep tagoj kaj sep noktoj, kaj ne parolis al li ecx unu vorton; cxar ili vidis, ke la suferado estas tre granda.
Job 19:13-19
13 Miajn fratojn Li malproksimigis de mi, Kaj miaj konatoj forfremdigxis de mi.
14 Miaj parencoj fortirigxis, Kaj miaj konantoj forgesis min.
15 La logxantoj de mia domo kaj miaj servistinoj rigardas min kiel fremdulon; En iliaj okuloj mi farigxis aligentulo.
16 Mian sklavon mi vokas, kaj li ne respondas; Per mia busxo mi devas petegi lin.
17 Mia spiro farigxis abomenata por mia edzino, Kaj mia petado por la filoj de mia ventro.
18 Ecx la malgrandaj infanoj malestimas min; Kiam mi levigxas, ili parolas kontraux mi.
19 Abomenas min cxiuj miaj intimuloj; Kaj tiuj, kiujn mi amis, turnis sin kontraux mi.
Psalms 37:13
13 Sed mia Sinjoro ridas pri li; CXar Li vidas, ke venas lia tago.
Psalms 137:7
7 Rememorigu, ho Eternulo, al la filoj de Edom La tagon de Jerusalem, kiam ili diris: Detruu, detruu gxis gxia fundamento.
Jeremiah 18:16
16 por fari sian landon dezerto, eterna mokatajxo, tiel, ke cxiu, kiu trapasas gxin, miras kaj balancas la kapon.
Jeremiah 50:27
27 Dishaku per glavo cxiujn gxiajn bovojn; ili estu bucxataj. Ve al ili! cxar venis ilia tago, la tempo de ilia puno.
Ezekiel 21:25
25 Kaj vi, ho senhonora kaj malpia estro de Izrael, kies tago alvenis nun, kiam devas cxesigxi liaj krimoj-
Obadiah 1:11-15
11 En la tempo, kiam vi staris apude, kiam fremduloj kondukis lian militistaron en kaptitecon kaj aligentuloj eniris en liajn pordegojn kaj lotis pri Jerusalem, vi ankaux estis kiel unu el ili.
12 Vi devus ne rigardi la malfelicxan tagon de via frato, la tagon de lia forpusxiteco, kaj vi devus ne gxoji pri la idoj de Jehuda en la tago de ilia pereo, nek fanfaroni en la tago de ilia mizero.
13 Vi devus ne eniri en la pordegon de Mia popolo en la tago de ilia malfelicxo, vi devus ne rigardi ilian suferadon en la tago de ilia malfelicxo, nek tusxi ilian havajxon en la tago de ilia malfelicxo.
14 Vi devus ne stari cxe la vojdisigxo, por ekstermi iliajn forsavigxintojn, nek transdoni iliajn restintojn en la tago de malfelicxo.
15 CXar proksima estas la tago de la Eternulo kontraux cxiuj nacioj. Kiel vi agis, tiel oni agos kun vi; kion vi meritas, tio venos sur vian kapon.
Luke 19:42
42 dirante:Ho, se vi mem scius en cxi tiu tago la aferojn apartenantajn al paco! sed nun ili estas kasxitaj for de viaj okuloj.
Luke 19:44
44 kaj detruos gxis la tero vin, kaj viajn infanojn en vi, kaj ne lasos en vi sxtonon sur sxtono, pro tio, ke vi ne sciis la tempon de via vizitado.
Exodus 5:2
2 Sed Faraono diris:Kiu estas la Eternulo, kies vocxon mi devas obei kaj lasi Izraelon iri? mi ne konas la Eternulon, kaj al Izrael mi ne permesos iri.
Judges 2:10
10 Kaj ankaux tiu tuta generacio alkolektigxis al siaj patroj; kaj aperis post ili generacio alia, kiu ne konis la Eternulon, nek la farojn, kiujn Li faris al Izrael.
1 Samuel 2:12
12 La filoj de Eli estis malmoralaj; ili ne konis la Eternulon,
1 Chronicles 28:9
9 Kaj vi, mia filo Salomono, konu la Dion de via patro, kaj servu al Li el plena koro kaj kun animo sincera; cxar cxiujn korojn la Eternulo esploras, kaj cxiujn pensojn kaj intencojn Li komprenas. Se vi sercxos Lin, vi Lin trovos; kaj se vi forlasos Lin, Li forpusxos vin por cxiam.
Job 21:14
14 Kaj tamen ili diras al Dio:Foriru de ni, Ni ne deziras koni Viajn vojojn;
Job 21:28
28 Vi diros:Kie estas la domo de la nobelo? Kaj kie estas la tendo, en kiu logxis la malpiuloj?
Psalms 79:6
6 Elversxu Vian koleron sur tiujn naciojn, kiuj Vin ne konas, Kaj sur la regnojn, kiuj ne vokas Vian nomon;
Jeremiah 9:3
3 Per siaj langoj ili pafas mensogon kiel per pafarko, ne por vero ili fortigxas sur la tero; ili iras de malbonago al malbonago, kaj Min ili ne konas, diras la Eternulo.
Jeremiah 10:25
25 Elversxu Vian koleron sur tiujn naciojn, kiuj Vin ne konas, kaj sur la gentojn, kiuj ne vokas Vian nomon; cxar ili formangxis Jakobon, englutis lin, ekstermis lin, kaj dezertigis lian logxejon.
Romans 1:28
28 Kaj cxar ili malsxatis teni Dion en sia konado, Dio fordonis ilin al malaprobinda menso, por ke ili faru nedecajxojn;
1 Thessalonians 4:5
5 ne en la pasio de volupto, kiel la nacianoj, kiuj ne konas Dion;
2 Thessalonians 1:8
8 en flamanta fajro, por venigi vengxon sur tiujn, kiuj ne konas Dion kaj ne obeas al la evangelio de nia Sinjoro Jesuo;
Titus 1:16
16 Ili pretendas koni Dion; sed per siaj agoj ili malkonfesas Lin, estante abomenaj kaj malobeemaj kaj por cxiu bona faro senvaloraj.