14 Jen tio estas parto de Liaj vojoj; Kaj nur iometon ni auxdis pri Li. Kiu povas kompreni la tondron de Lia potenco?
Job 26:14 Cross References - Esperanto
1 Samuel 2:10
10 La Eternulo pereigas tiujn, kiuj ribelas kontraux Li; El la cxielo Li tondras kontraux ili. La Eternulo jugxos la finojn de la tero, Kaj donos forton al Sia regxo, Kaj altigos la kornon de Sia sanktoleito.
Job 4:12
12 Kaj al mi kasxe alvenis vorto, Kaj mia orelo kaptis parteton de gxi.
Job 11:7-9
Job 36:29
29 Kaj kiam Li intencas etendi la nubojn Kiel tapisxojn de Sia tendo,
Job 40:9
9 Se vi havas tian brakon, kiel Dio, Kaj se vi povas tondri per vocxo simile al Li,
Psalms 29:3
3 La vocxo de la Eternulo iras super la akvoj; La Dio de gloro tondras, La Eternulo super grandaj akvoj.
Psalms 139:6
6 Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta; Mi gxin ne povas kompreni.
Psalms 145:3
3 Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, Kaj Lia grandeco estas nemezurebla.
Isaiah 40:26-29
26 Levu alten viajn okulojn, kaj rigardu, kiu kreis tion? Li, kiu elkondukas iliajn tacxmentojn laux kalkulo, kiu ilin cxiujn vokas laux la nomo; antaux la Plejpotenculo kaj Plejfortulo neniu kasxigxos.
27 Kial vi parolas, ho Jakob, kaj diras, ho Izrael:Mia vojo estas kasxita antaux la Eternulo, kaj mia afero ne atingas Dion?
28 CXu vi ne scias, cxu vi ne auxdis, ke la Eternulo estas Dio eterna, la Kreinto de la finoj de la tero? Li ne lacigxas kaj ne senfortigxas; Lia sagxeco estas neesplorebla.
29 Li donas forton al la laculo, kaj al la senfortulo Li plifortigas la povon.
Romans 11:33
33 Ho, profundo de ricxeco kaj sagxeco kaj scio de Dio! kiel neesploreblaj estas Liaj jugxoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj!
1 Corinthians 13:9-12
9 CXar ni scias lauxparte, kaj ni profetadas lauxparte;
10 sed kiam venos perfektajxo, tiam neniigxos tio, kio estas lauxparta.
11 Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun farigxinte plenagxulo, mi jam forigis la infanajxojn.
12 CXar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.