Joel 1:2 Cross References - Esperanto

2 Auxskultu cxi tion, ho maljunuloj, kaj atentu, ho cxiuj logxantoj de la lando! CXu estis cxi tio en via tempo, aux en la tempo de viaj patroj?

Deuteronomy 4:32-35

32 CXar demandu la tempojn antauxajn, kiuj estis antaux vi de post tiu tago, en kiu la Eternulo kreis homon sur la tero, kaj de unu rando de la cxielo gxis la alia rando:CXu estis io, kiel cxi tiu granda afero, aux cxu oni auxdis pri io simila? 33 CXu auxdis la popolo la vocxon de Dio, parolantan el meze de fajro, kiel vi auxdis, kaj restis vivanta? 34 Aux cxu provis ia dio iri kaj preni al si unu popolon el inter alia popolo per provoj, per signoj, kaj per mirakloj, kaj per milito kaj per forta mano kaj per etendita brako kaj per grandaj terurajxoj, simile al cxio, kion faris al vi la Eternulo, via Dio, en Egiptujo, antaux viaj okuloj? 35 Al vi tio estis montrita, por ke vi sciu, ke la Eternulo estas Dio, ke ne ekzistas alia krom Li.

Job 8:8

8 CXar demandu la antauxajn generaciojn, Kaj primeditu tion, kion esploris iliaj patroj;

Job 12:12

12 La maljunuloj posedas sagxon, Kaj la grandagxuloj kompetentecon.

Job 15:10

10 Inter ni estas grizuloj kaj maljunuloj, Kiuj vivis pli longe ol via patro.

Job 21:7

7 Kial malpiuloj vivas, Atingas maljunecon, akiras grandan havajxon?

Psalms 49:1

1 Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Psalmo. Auxskultu cxi tion, cxiuj popoloj; Atentu, cxiuj logxantoj de la mondo,

Isaiah 7:17

17 La Eternulo venigos sur vin kaj sur vian popolon kaj sur la domon de via patro tiajn tagojn, kiuj ne venis de post la tempo, kiam Efraim defalis de Jehuda; Li venigos la regxon de Asirio.

Isaiah 34:1

1 Alproksimigxu, popoloj, por auxskulti; kaj atentu, ho gentoj; auxskultu la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas, la mondo kaj cxiuj gxiaj produktoj.

Jeremiah 5:21

21 Auxskultu cxi tion, ho popolo malsagxa kaj senkora, kiu havas okulojn, sed ne vidas, havas orelojn, sed ne auxdas.

Jeremiah 30:7

7 Ho ve, kiel granda estas tiu tago! ne ekzistas simila al gxi; tempo de mizero gxi estas por Jakob, sed li estos savita el gxi.

Daniel 12:1

1 En tiu tempo levigxos Mihxael, la granda protektanto, kiu defendas la filojn de via popolo; kaj venos tempo malfacila, kia ne ekzistis de tiu tempo, kiam aperis homoj, gxis la nuna tempo; sed savigxos en tiu tempo el via popolo cxiuj, kiuj trovigxos enskribitaj en la libro.

Hosea 4:1

1 Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho Izraelidoj; cxar la Eternulo havas jugxan disputon kun la logxantoj de la tero; cxar sur la tero ne ekzistas vero, nek amo, nek konado de Dio.

Hosea 5:1

1 Auxskultu tion, ho pastroj, atentu, ho domo de Izrael, kaj prenu en viajn orelojn, ho regxa domo; cxar vin trafos jugxo pro tio, ke vi estis kaptilo en Micpa kaj etendita reto sur Tabor.

Joel 1:14

14 Sanktigu faston, proklamu solenan kunvenon, kunvoku la maljunulojn kaj cxiujn logxantojn de la lando en la domon de la Eternulo, via Dio, kaj kriu al la Eternulo:

Joel 2:2

2 tago de mallumo kaj senlumeco, tago de nuboj kaj nebulo; simile al la matena cxielrugxo disvastigxas sur la montoj popolo grandnombra kaj forta; tia neniam ekzistis gxis nun, kaj ankaux post gxi ne plu ekzistos tia, en iu ajn generacio.

Amos 3:1

1 Auxskultu cxi tiun vorton, kiun la Eternulo eldiris pri vi, ho Izraelidoj, pri la tuta gento, kiun Mi elkondukis el la lando Egipta:

Amos 4:1

1 Auxskultu cxi tiun vorton, vi grasaj bovinoj, kiuj estas sur la monto de Samario, kiuj turmentas senhavulojn, premas malricxulojn, kaj kiuj diras al siaj mastroj:Venu, ni drinku.

Amos 5:1

1 Auxskultu cxi tiun vorton, per kiu mi plorkantas pri vi, ho domo de Izrael.

Micah 1:2

2 Auxskultu, cxiuj popoloj, atentu, ho tero, kaj cxio, kio estas sur gxi! La Sinjoro, la Eternulo, estu atestanto kontraux vi, la Sinjoro el Sia sankta templo.

Micah 3:1

1 Mi diris:Auxskultu, ho cxefoj de Jakob kaj estroj de la domo de Izrael! Vi devas ja scii la juron;

Micah 3:9

9 Auxskultu cxi tion, ho cxefoj de la domo de Jakob kaj estroj de la domo de Izrael, kiuj abomenas juron kaj kurbigas cxion rektan,

Matthew 13:9

9 Kiu havas orelojn, tiu auxdu.

Matthew 24:21

21 cxar tiam estos granda aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la mondo gxis nun, nek iam estos.

Revelation 2:7

7 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos mangxi el la arbo de vivo, kiu estas en la Paradizo de Dio.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.