Joel 2 Cross References - Esperanto

1 Blovu per korno en Cion, kaj kriu alarmon sur Mia sankta monto; ektremu cxiuj logxantoj de la lando; cxar venas la tago de la Eternulo, gxi estas jam proksima; 2 tago de mallumo kaj senlumeco, tago de nuboj kaj nebulo; simile al la matena cxielrugxo disvastigxas sur la montoj popolo grandnombra kaj forta; tia neniam ekzistis gxis nun, kaj ankaux post gxi ne plu ekzistos tia, en iu ajn generacio. 3 Antaux gxi ekstermas fajro, kaj post gxi bruligas flamo; antaux gxi la lando estas kiel la Edena gxardeno, kaj post gxi absoluta dezerto; kaj neniu savigxos de gxi. 4 Ili aspektas kiel cxevaloj, ili kuras kiel rajdantoj. 5 Ili saltas sur la montoj, kiel bruantaj cxaroj, kiel krakado de fajro, kiam gxi ekstermas pajlon, kiel popolo potenca, pretigxinta por batalo. 6 Popoloj tremas antaux gxi, cxiuj vizagxoj paligxas. 7 Kiel herooj ili kuras, kiel kuragxaj batalistoj ili grimpas sur la muregon; cxiu iras sian vojon, ne foreraras de sia vojo. 8 Unu alian ne pusxas, cxiu iras en sia vico; sur la glavojn ili sin jxetas, sed restas sendifektaj. 9 Ili trakuras la urbon, kuras sur la muregoj, eniras en la domojn, grimpas tra la fenestroj, kiel sxtelisto. 10 Antaux ili skuigxas la tero, tremas la cxielo; la suno kaj la luno senlumigxas, kaj la steloj perdas sian brilon. 11 Kaj la Eternulo ektondras per Sia vocxo antaux Sia armeo; cxar Lia militistaro estas tre granda, kaj la plenumantoj de Lia vorto estas potencaj; cxar granda kaj tre timinda estos la tago de la Eternulo; kiu povos gxin elteni? 12 Sed ecx nun ankoraux la Eternulo diras:Returnu vin al Mi per via tuta koro, kun fastado, plorado, kaj gxemegado; 13 dissxiru vian koron, ne viajn vestojn, kaj returnu vin al la Eternulo, via Dio; cxar Li estas favorkora kaj kompatema, longepacienca kaj indulgema, kaj Li bedauxras malfelicxon. 14 Kiu scias? eble Li denove bedauxros, eble Li restigos post Si benon, farunoferojn kaj versxoferojn al la Eternulo, via Dio. 15 Blovu per korno en Cion, sanktigu faston, proklamu solenan kunvenon. 16 Kunvenigu la popolon, sanktigu la komunumon, invitu la maljunulojn, kolektu la malgrandajn infanojn kaj sucxinfanojn; fiancxo eliru el sia cxambro, kaj fiancxino el sub sia baldakeno. 17 Inter la portiko kaj la altaro ploru la pastroj, servistoj de la Eternulo, kaj ili diru:Indulgu, ho Eternulo, Vian popolon, kaj ne kovru per honto Vian heredajxon, la nacioj ne moku ilin; por kio oni diru inter la popoloj:Kie estas ilia Dio? 18 Tiam la Eternulo farigxos fervora por Sia lando kaj indulgos Sian popolon. 19 Kaj la Eternulo respondos kaj diros al Sia popolo:Jen Mi sendas al vi grenon kaj moston kaj oleon, kaj vi satigxu per ili; kaj Mi ne plu permesos al la nacioj malhonori vin. 20 Kaj la nordulon Mi malproksimigos de vi, kaj forpelos lin en landon senakvan kaj dezertan, lian antauxan parton al la maro orienta, kaj lian malantauxan parton al la maro okcidenta; kaj li putros kaj malbonodoros, cxar li faris multe da malbono. 21 Ne timu, ho tero, gxoju kaj estu gaja, cxar la Eternulo faros ion grandan. 22 Ne timu, ho bestoj de la kampo, cxar verdigxos la pasxtejoj de la stepoj; la arboj portos siajn fruktojn, la figarbo kaj vinberujo donos sian ricxajxon. 23 Kaj vi, ho infanoj de Cion, gxoju kaj estu gajaj pri la Eternulo, via Dio; cxar Li donos al vi instruanton pri virteco, kaj Li sendos al vi pluvon, fruan kaj malfruan, kiel antauxe. 24 La grenejoj plenigxos de greno, kaj la premejoj superplenigxos de mosto kaj de oleo. 25 Kaj Mi rekompencos vin pro tiuj jaroj, kiam cxion formangxis la akridoj, skaraboj, vermoj, kaj rauxpoj, Mia granda armeo, kiun Mi sendis sur vin. 26 Kaj vi povos mangxi sate, kaj vi gloros la nomon de la Eternulo, via Dio, kiu agis kun vi mirinde; kaj Mia popolo neniam plu havos malhonoron. 27 Kaj vi ekscios, ke Mi estas meze de Izrael, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio, kaj alia ne ekzistas; kaj Mia popolo neniam plu havos malhonoron. 28 Post tio Mi elversxos Mian spiriton sur cxiun karnon; viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, viaj maljunuloj havos songxojn, viaj junuloj havos viziojn. 29 Ecx sur la sklavojn kaj sur la sklavinojn Mi en tiu tempo elversxos Mian spiriton. 30 Kaj Mi donos miraklajn signojn en la cxielo kaj sur la tero:sangon, fajron, kaj kolonojn da fumo. 31 La suno farigxos malluma, kaj la luno farigxos sanga, antaux ol venos la granda kaj timinda tago de la Eternulo. 32 Kaj cxiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, savigxos; cxar sur la monto Cion kaj en Jerusalem estos savo, kiel diris la Eternulo, ankaux por la restintoj, kiujn la Eternulo alvokos.

Numbers 10:3

3 Kiam oni simple trumpetos per ili, tiam kolektigxu al vi la tuta komunumo antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno.

Numbers 10:5-9

5 Kaj kiam vi trumpetos tambursone, tiam elmovigxu la tendaroj, kiuj staras oriente. 6 Kaj kiam vi trumpetos tambursone duan fojon, tiam elmovigxu la tendaroj, kiuj staras sude; oni trumpetu tambursone, kiam ili devos elmovigxi. 7 Sed kiam oni devas kunvenigi la komunumon, tiam trumpetu simple, sed ne tambursone. 8 Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, trumpetu per la trumpetoj; tio estu por vi legxo eterna en viaj generacioj. 9 Kaj kiam vi komencos militon en via lando kontraux malamiko, kiu premas vin, tiam trumpetu tambursone per trumpetoj; kaj tiam vi estos rememoritaj antaux la Eternulo, via Dio, kaj vi estos helpitaj kontraux viaj malamikoj.

1 Chronicles 15:28

28 Kaj cxiuj Izraelidoj akompanis la keston de interligo de la Eternulo, kun gxojkrioj, kun sonado de korno, kun trumpetoj, lauxtaj cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj.

Ezra 9:3-4

3 Kiam mi auxdis tion, mi dissxiris miajn vestojn kaj mian tunikon, mi elsxiris harojn de mia kapo kaj el mia barbo, kaj mi sidis konsternite. 4 Kaj kolektigxis al mi cxiuj, kiuj timis la vortojn de Dio de Izrael, pro la krimo de la forkaptitoj; kaj mi sidis konsternite gxis la vesperofero.

Psalms 87:1

1 De la Korahxidoj. Psalmo-kanto. Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj.

Psalms 119:120

120 De Via teruro tremas mia karno, Kaj Viajn jugxojn mi timas.

Isaiah 2:12

12 CXar la tago de la Eternulo Cebaot estos super cxio malhumila kaj alta kaj super cxio aroganta, kiu estos malaltigita;

Isaiah 66:2

2 CXion tion faris ja Mia mano, kaj tiel cxio farigxis, diras la Eternulo. Nur tion Mi rigardas:humilulon kaj spirite-afliktiton, kiu respektegas Mian vorton.

Isaiah 66:5

5 Auxskultu la parolon de la Eternulo, vi, kiuj respektegas Lian parolon:Viaj fratoj, kiuj vin malamas kaj forpusxas pro Mia nomo, diras:La Eternulo montru Sian gloron, por ke ni vidu vian gxojon! Sed ili estos hontigitaj.

Jeremiah 4:5

5 Proklamu en Judujo, auxdigu en Jerusalem, prediku kaj trumpetu en la lando; voku per plena vocxo, kaj diru:Kolektigxu, kaj ni iru en la fortikigitajn urbojn.

Jeremiah 5:22

22 CXu vi ne timas Min? diras la Eternulo; cxu vi ne tremas antaux Mi, kiu faris sablon limo por la maro, arangxo eterna, kiun gxi ne transpasxas? kiom ajn gxi skuigxas, gxi nenion povas fari; kiom ajn bruas gxiaj ondoj, ili ne povas gxin transpasxi.

Jeremiah 16:7

7 Oni ne disdonos inter ili panon de funebro, por konsoli ilin pri la mortinto, kaj oni ne trinkigos al ili kalikon de konsolo pri ilia patro kaj pri ilia patrino.

Jeremiah 16:10

10 Kiam vi diros al tiu popolo cxiujn cxi tiujn vortojn, kaj ili diros al vi:Pro kio la Eternulo eldiris pri ni tiun tutan grandan malfelicxon? kia estas nia krimo, kaj kia estas nia peko, kiun ni pekis antaux la Eternulo, nia Dio? -

Ezekiel 7:5-7

5 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Malbono, unu malbono nun venas; 6 fino venas, venas la fino, gxi vekigxas kontraux vin, jen gxi venas. 7 Venas matenrugxo kontraux vi, ho logxanto de la lando; venas la tempo, proksima estas la tago de tumulto, kiam oni ne plu kantos sur la montoj.

Ezekiel 7:10

10 Jen estas la tago, jen gxi venas, levigxis la matenrugxo, la vergo elkreskis, la fiero ekfloris.

Ezekiel 7:12

12 Venas la tempo, alproksimigxas la tago; la acxetanto ne gxoju, kaj la vendanto ne malgxoju; cxar la kolero trafis ilian tutan amason.

Ezekiel 12:23

23 Tial diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi neniigos cxi tiun proverbon, kaj oni ne plu uzos tian proverbon en Izrael; sed diru al ili:Proksima jam estas la tempo kaj la plenumigxo de cxiu antauxdiro.

Ezekiel 33:3

3 kaj se li, vidante la glavon, kiu iras kontraux la landon, ekblovos per trumpeto kaj avertos la popolon;

Ezekiel 33:6

6 Sed se la observanto vidos la venantan glavon kaj ne blovos per trumpeto, kaj la popolo ne estos avertita, kaj la glavo venos kaj prenos la vivon de iu:tiam cxi tiu estos prenita pro sia peko, sed lian sangon Mi repostulos el la mano de la observanto.

Daniel 6:26

26 Mi donas ordonon, ke en cxiu regiono de mia regno oni timu kaj respektu Dion de Daniel; cxar Li estas Dio vivanta kaj eterne restanta, Lia regno estas nedetruebla, kaj Lia regado estas senfina.

Daniel 9:16

16 Ho Sinjoro, konforme al Via tuta bonfaremeco deturnigxu nun Via kolero kaj Via indigno de Via urbo Jerusalem, de Via sankta monto; cxar pro niaj pekoj kaj pro la malbonagoj de niaj patroj Jerusalem kaj Via popolo estas hontindajxo antaux cxiuj niaj cxirkauxantoj.

Daniel 9:20

20 Dum mi ankoraux parolis kaj pregxis kaj konfesis miajn pekojn kaj la pekojn de mia popolo Izrael kaj metis mian petegon antaux la Eternulon, mian Dion, pri la sankta monto de mia Dio;

Hosea 5:8

8 Blovu per korno en Gibea, per trumpeto en Rama; bruu en Bet-Aven, post vi, ho Benjamen!

Hosea 8:1

1 Metu trumpeton al via busxo! Li flugas kiel aglo al la domo de la Eternulo, pro tio, ke ili agis kontraux Mia interligo kaj defalis de Mia instruo.

Joel 1:15

15 Ho ve, kia tago! CXar proksima estas la tago de la Eternulo; kiel katastrofo gxi venos de la Plejpotenculo.

Joel 2:15

15 Blovu per korno en Cion, sanktigu faston, proklamu solenan kunvenon.

Joel 3:17

17 Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio, kiu logxas en Cion, sur Mia sankta monto; kaj Jerusalem estos sanktejo, kaj fremduloj ne plu iros tra gxi.

Amos 3:6

6 CXu oni blovas per korno en urbo, kaj la popolo ne ektimas? cxu okazas malfelicxo en urbo, se tion ne faris la Eternulo?

Amos 8:2

2 Kaj Li diris:Kion vi vidas, Amos? Mi respondis:Korbon kun maturaj fruktoj. Tiam la Eternulo diris al mi:Venis la fino por Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos gxin.

Obadiah 1:15

15 CXar proksima estas la tago de la Eternulo kontraux cxiuj nacioj. Kiel vi agis, tiel oni agos kun vi; kion vi meritas, tio venos sur vian kapon.

Zephaniah 1:14

14 Proksima estas la granda tago de la Eternulo, gxi estas proksima kaj venos tre baldaux; oni auxdas jam la tagon de la Eternulo; maldolcxe tiam plorkrios ecx kuragxulo.

Zephaniah 1:16

16 tago de korno kaj de trumpetado kontraux la fortikigitaj urboj kaj kontraux la altaj turoj.

Zephaniah 3:11

11 En tiu tempo vi ne plu hontos pri cxiuj viaj agoj, per kiuj vi krimis kontraux Mi; cxar tiam Mi forigos el inter vi viajn fierajn fanfaronulojn, kaj vi ne plu tenos vin malhumile sur Mia sankta monto.

Zechariah 8:3

3 Tiele diras la Eternulo:Mi revenos al Cion, Mi eklogxos meze de Jerusalem, kaj Jerusalem estos nomata urbo de la vero, kaj la monto de la Eternulo Cebaot, monto sankta.

Malachi 4:1

1 CXar jen venos tago, ardanta kiel forno; tiam cxiuj malhumiluloj kaj malbonaguloj estos kiel pajlo, kaj la venonta tago bruligos ilin tiel, diras la Eternulo Cebaot, ke gxi ne restigos al ili radikon nek brancxon.

Philippians 2:12

12 Tial, miaj amatoj, kiel vi cxiam obeis, ne nur dum mia cxeestado cxe vi, sed nun ecx pli multe dum mia forestado, ellaboru kun timo kaj tremo vian propran savon;

1 Thessalonians 5:2

2 CXar vi mem tute bone scias, ke la tago de la Sinjoro venas, kiel sxtelisto en la nokto.

James 5:8

8 Vi ankaux paciencu; fortikigu viajn korojn; cxar la alveno de la Sinjoro alproksimigxas.

1 Peter 4:7

7 Sed la fino de cxio alproksimigxas; prudentigxu do, kaj sobrigxu por pregxoj;

Exodus 10:6

6 kaj ili plenigos viajn domojn kaj la domojn de cxiuj viaj servantoj kaj la domojn de cxiuj Egiptoj tiel, kiel ne vidis viaj patroj kaj viaj prapatroj de post la tago, kiam ili aperis sur la tero gxis la nuna tago. Kaj li turnigxis kaj eliris for de Faraono.

Exodus 10:14

14 Kaj la akridoj venis sur la tutan landon Egiptan kaj sidigxis en la tuta Egipta regiono en tre granda amaso; antaux ili neniam estis akridaro simila al ili, kaj poste neniam estos tia.

Exodus 20:21

21 Kaj la popolo staris malproksime; sed Moseo alproksimigxis al la mallumo, kie estis Dio.

Deuteronomy 32:7

7 Rememoru la tempon antikvan, Pripensu la jarojn de la antauxaj generacioj; Demandu vian patron, kaj li sciigos al vi; Viajn maljunulojn, kaj ili diros al vi.

Psalms 10:6

6 Li diris en sia koro:Mi ne sxanceligxos, De generacio al generacio neniam estos al mi malbone.

Psalms 97:2

2 Nubo kaj mallumo estas cxirkaux Li; Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.

Isaiah 5:30

30 Kaj gxi blekegos super li en tiu tago simile al la bruo de la maro; kiam oni rigardos la teron, tie estos mallumo kaj mizero, kaj la lumo malaperos el la cxielo.

Isaiah 8:22

22 Kaj la teron ili rigardos, kaj ili vidos mizeron kaj mallumon, premantan mallumon, kaj en la mallumon ili estos pusxataj.

Jeremiah 13:16

16 Donu honoron al la Eternulo, via Dio, antaux ol Li venigos mallumon, kaj antaux ol viaj piedoj falpusxigxos sur la mallumaj montoj; tiam vi atendos lumon, sed Li donos anstataux gxi ombron de morto, densan nebulon.

Daniel 9:12

12 Kaj Li plenumis Sian vorton, kiun Li diris pri ni, kaj pri niaj jugxistoj, kiuj faradis jugxon cxe ni, kaj Li venigis sur nin grandan malfelicxon; sub la tuta cxielo nenie farigxis tio, kio farigxis al Jerusalem.

Daniel 12:1

1 En tiu tempo levigxos Mihxael, la granda protektanto, kiu defendas la filojn de via popolo; kaj venos tempo malfacila, kia ne ekzistis de tiu tempo, kiam aperis homoj, gxis la nuna tempo; sed savigxos en tiu tempo el via popolo cxiuj, kiuj trovigxos enskribitaj en la libro.

Joel 1:2-3

2 Auxskultu cxi tion, ho maljunuloj, kaj atentu, ho cxiuj logxantoj de la lando! CXu estis cxi tio en via tempo, aux en la tempo de viaj patroj? 3 Rakontu pri tio al viaj infanoj, kaj viaj infanoj al siaj infanoj, kaj iliaj infanoj al la sekvanta generacio.

Joel 1:6

6 CXar venis sur mian landon nacio forta kaj nekalkulebla; gxiaj dentoj estas dentoj de leono, kaj makzelojn de leonino gxi havas.

Joel 2:5

5 Ili saltas sur la montoj, kiel bruantaj cxaroj, kiel krakado de fajro, kiam gxi ekstermas pajlon, kiel popolo potenca, pretigxinta por batalo.

Joel 2:10-11

10 Antaux ili skuigxas la tero, tremas la cxielo; la suno kaj la luno senlumigxas, kaj la steloj perdas sian brilon. 11 Kaj la Eternulo ektondras per Sia vocxo antaux Sia armeo; cxar Lia militistaro estas tre granda, kaj la plenumantoj de Lia vorto estas potencaj; cxar granda kaj tre timinda estos la tago de la Eternulo; kiu povos gxin elteni?

Joel 2:25

25 Kaj Mi rekompencos vin pro tiuj jaroj, kiam cxion formangxis la akridoj, skaraboj, vermoj, kaj rauxpoj, Mia granda armeo, kiun Mi sendis sur vin.

Joel 2:31

31 La suno farigxos malluma, kaj la luno farigxos sanga, antaux ol venos la granda kaj timinda tago de la Eternulo.

Joel 3:14-15

14 Amasoj post amasoj kolektigxas en la valo de la jugxo, cxar alproksimigxas la tago de la Eternulo en la valo de la jugxo. 15 La suno kaj la luno senlumigxos, kaj la steloj perdos sian brilon.

Amos 4:13

13 CXar Li estas Tiu, kiu faras montojn, kreas venton, diras al la homo, kion cxi tiu intencas; Li faras la cxielrugxon kaj la nebulon; Li iras sur la altajxoj de la tero; Lia nomo estas Eternulo, Dio Cebaot.

Amos 5:18-20

18 Ve al tiuj, kiuj deziras vidi la tagon de la Eternulo! por kio vi gxin deziras? la tago de la Eternulo estas malluma, ne luma. 19 Tiel same, kiel se iu forkuras de leono kaj lin kaptas urso, aux li venis hejmen kaj apogis sian manon al muro kaj lin pikas serpento. 20 Malluma estos ja la tago de la Eternulo, ne luma; malluma kaj sen ia brilo.

Zephaniah 1:14-15

14 Proksima estas la granda tago de la Eternulo, gxi estas proksima kaj venos tre baldaux; oni auxdas jam la tagon de la Eternulo; maldolcxe tiam plorkrios ecx kuragxulo. 15 Tago de kolero estos tiu tago, tago de malgxojo kaj de angoro, tago de teruro kaj de dezertigo, tago de mallumo kaj de senlumeco, tago de nuboj kaj de nebulego,

Mark 13:19

19 CXar tiuj tagoj estos tagoj de aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la kreo, kiun Dio kreis, gxis nun, kaj neniam estos.

Hebrews 12:18

18 CXar vi ne alvenis al monto tusxebla kaj brulanta per fajro, kaj al nigreco kaj mallumo kaj ventego,

Jude 1:13

13 sovagxaj marondoj, elsxauxmantaj siajn hontindajxojn; steloj vagantaj, por kiuj la nigreco de mallumo por eterne estas rezervata.

Genesis 2:8

8 Kaj Dio la Eternulo plantis gxardenon en Eden en la Oriento, kaj Li metis tien la homon, kiun Li kreis.

Genesis 13:10

10 Kaj Lot levis siajn okulojn kaj vidis, ke la tuta cxirkauxajxo de Jordan, antaux ol la Eternulo pereigis Sodomon kaj Gomoran, tuta estas akvumata kiel gxardeno de la Eternulo, kiel la lando Egipta, gxis Coar.

Exodus 10:5

5 kaj ili kovros la suprajxon de la tero tiel, ke oni ne povos vidi la teron; kaj ili formangxos cxion, kio restis cxe vi savita kontraux la hajlo, kaj ili cxirkauxmangxos cxiujn arbojn, kiuj kreskas cxe vi sur la kampo;

Exodus 10:15

15 Kaj ili kovris la tutan suprajxon de la tero, kaj la tero farigxis malluma; kaj ili formangxis la tutan herbon de la kampo, kaj cxiujn arbajn fruktojn, kiujn restigis la hajlo; kaj restis nenia verdajxo sur la arboj aux inter la herboj de la kampo en la tuta lando Egipta.

Psalms 50:3

3 Nia Dio venas kaj ne silentas; Fajro ekstermanta estas antaux Li, CXirkaux Li estas granda ventego.

Psalms 105:34-35

34 Li diris, kaj venis akridoj kaj skaraboj sennombraj 35 Kaj formangxis la tutan herbon en ilia lando Kaj formangxis la produktojn de ilia tero.

Isaiah 51:3

3 CXar la Eternulo konsolos Cionon, konsolos cxiujn gxiajn ruinojn, kaj gxian dezerton Li faros kiel Eden, kaj gxian stepon kiel la gxardeno de la Eternulo; gxojo kaj gajeco trovigxos en gxi, dankado kaj lauxta kantado.

Jeremiah 5:17

17 GXi formangxos vian rikolton kaj vian panon, ekstermos viajn filojn kaj viajn filinojn, formangxos viajn sxafojn kaj viajn bovojn, formangxos viajn vinberojn kaj viajn figojn, detruos per glavo viajn fortikigitajn urbojn, kiujn vi fidas.

Ezekiel 31:8-9

8 La cedroj en la gxardeno de Dio ne estis pli altaj ol gxi, la cipresoj ne estis egalaj al gxiaj brancxoj, la platanoj ne povis sin kompari kun gxiaj brancxoj; neniu arbo en la gxardeno de Dio estis simila al gxi per sia beleco. 9 Mi faris gxin bela per la multo de gxiaj brancxoj; kaj cxiuj Edenaj arboj, kiuj estas en la gxardeno de Dio, enviis gxin.

Joel 1:4-7

4 Kio restis de la rauxpoj, tion mangxis la akridoj; kio restis de la akridoj, tion mangxis la skaraboj; kaj kio restis de la skaraboj, tion mangxis la vermoj. 5 Vekigxu, ho ebriuloj, kaj ploru, gxemu vi, cxiuj drinkantoj, pri la suko vinbera, kiu estas prenita for de via busxo. 6 CXar venis sur mian landon nacio forta kaj nekalkulebla; gxiaj dentoj estas dentoj de leono, kaj makzelojn de leonino gxi havas. 7 GXi dezertigis mian vinberujon, cxirkauxsxiris mian figarbon, tute sensxeligis gxin kaj forjxetis; blankigxis gxiaj brancxoj.

Joel 1:19-20

19 Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; cxar fajro ekstermis la herbejojn de la stepo, kaj flamo bruldifektis cxiujn arbojn de la kampo. 20 Ecx la bestoj de la kampo sopiras al Vi; cxar elsekigxis la torentoj da akvo, kaj fajro ekstermis la herbejojn de la stepo.

Amos 7:4

4 Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo:jen la Sinjoro, la Eternulo, proklamis jugxon per fajro, ke gxi ekstermu la grandan abismon kaj ekstermu la kampojn.

Zechariah 7:14

14 Kaj Mi disblovis ilin inter cxiujn naciojn, kiujn ili ne konis, kaj la lando post ili dezertigxis tiel, ke neniu en gxi iris tien aux reen; tiamaniere la cxarman landon ili faris dezerto.

Revelation 9:7

7 Kaj la formoj de la akridoj similis cxevalojn, pretigitajn por milito; kaj sur iliaj kapoj estis kvazaux kronoj similaj al oro, kaj iliaj vizagxoj estis kiel vizagxoj de homoj.

Isaiah 5:24

24 Pro tio, kiel la lango de fajro formangxas pajlon kaj la flamo ekstermas fojnon, tiel ilia radiko farigxos nutrajxo, kaj ilia floro suprenflugos kiel polvo; cxar ili malsxatis la instruon de la Eternulo Cebaot, kaj la vortojn de la Sanktulo de Izrael ili malestimis.

Isaiah 30:30

30 Kaj la Eternulo auxdigos Sian majestan vocxon, kaj la pezon de Sia brako Li vidigos en bolanta kolero kaj en flamo de ekstermanta fajro, en ventego kaj pluvego kaj sxtona hajlo.

Nahum 2:3-4

3 La sxildo de liaj herooj estas rugxigita; liaj militistoj estas kiel en purpuro; kiel fajro brilas la cxaroj en la tago de lia armigxo; la lancoj sxanceligxas. 4 Sur la stratoj rapide ruligxas la cxaroj, bruas sur la placoj; ili aspektas kiel torcxoj, brilas kiel fulmoj.

Nahum 3:2-3

2 Oni auxdas la sonadon de vipoj, la sonadon de bruantaj radoj; blekas cxevalo, saltas cxaro; 3 movigxas rajdantoj, brilas glavoj, fulmas lancoj; estas multe da mortigitoj kaj amasoj da kadavroj; sennombraj estas la kadavroj, oni falpusxigxas sur ili.

Matthew 3:12

12 lia ventumilo estas en lia mano, kaj li elpurigos sian drasxejon, kaj li kolektos sian tritikon en la grenejon; sed la grenventumajxon li bruligos per fajro neestingebla.

Revelation 9:9

9 Kaj ili havis kirasojn, kiel kirasoj el fero; kaj la sono de iliaj flugiloj estis kiel la sono de cxaroj, de multe da cxevaloj kurantaj en militon.

Psalms 119:83

83 CXar mi farigxis kiel felsako en fumo; Sed Viajn legxojn mi ne forgesas.

Isaiah 13:8

8 Ili estas terurataj, spasmoj kaj doloroj ilin atakas, ili sin tordas, kiel naskantino; kun miro ili rigardas unu alian, iliaj vizagxoj flamas.

Jeremiah 8:21

21 La malfelicxo de mia popolo min afliktas, mi malgxojas, mi sentas teruron.

Jeremiah 30:6

6 Demandu kaj rigardu, cxu viro naskas? kial do Mi vidas, ke cxiu viro tenas siajn manojn cxe siaj lumboj, kiel naskantino, kaj cxies vizagxoj verdigxis?

Lamentations 4:8

8 Nun ilia vizagxo estas pli nigra ol karbo; oni ne rekonas ilin sur la stratoj; Ilia hauxto alpendigxis al iliaj ostoj, velksekigxis kiel ligno.

Nahum 2:10

10 Prirabita kaj plene ruinigita gxi estos; la koro svenas, la genuoj tremas; cxies lumboj senfortigxis, kaj cxies vizagxoj nigrigxis.

2 Samuel 1:23

23 Saul kaj Jonatan, amindaj kaj cxarmaj cxe sia vivo, Ecx cxe sia morto ne disigxis; Pli rapidaj ili estis ol agloj, Pli fortaj ol leonoj.

2 Samuel 2:18-19

18 Kaj tie estis tri filoj de Ceruja:Joab kaj Abisxaj kaj Asahel; Asahel estis rapidpieda kiel gazelo sur la kampo. 19 Kaj Asahel postkuris Abneron, kaj, ne flankigxante dekstren nek maldekstren, sekvis Abneron.

2 Samuel 5:8

8 Kaj David diris en tiu tago:CXiu, kiu frapas la Jebusidojn, ekstermu la akvotubojn, kaj la blindulojn kaj la lamulojn, kiujn malamas la animo de David. Tial oni diras:Blindulo kaj lamulo ne venos en la domon.

Psalms 19:5

5 Kaj gxi eliras kiel fiancxo el sia baldakeno, GXojas kiel heroo, trakuranta sian vojon.

Proverbs 30:27

27 La akridoj ne havas regxon, Kaj tamen ili cxiuj eliras en vicoj;

Isaiah 5:26-29

26 Kaj Li levos signon por la popoloj malproksimaj, kaj alvokos tian popolon de la ekstremajxo de la tero, kaj gxi venos rapide kaj facile. 27 Ne estos en tiu popolo laculo nek senfortulo, gxi ne dormos nek dormetos, ne deliberigxos la zono de gxia lumbo, kaj ne dissxirigxos rimeno de gxia sxuo. 28 GXiaj sagoj estas akraj, kaj cxiuj gxiaj pafarkoj estas strecxitaj; la hufoj de gxiaj cxevaloj estas kiel granito, kaj la radoj de gxiaj cxaroj kiel ventego. 29 GXia blekado estas simila al la leona; gxi krias, kiel leonidoj; gxi ekbruas, kaj ekkaptas la rabakiron kaj forportas, kaj neniu savas.

Jeremiah 5:10

10 Iru sur gxiajn muregojn kaj detruu ilin, tamen ne tute ekstermu; forigu gxiajn brancxojn, cxar ne por la Eternulo ili estas.

Joel 2:9

9 Ili trakuras la urbon, kuras sur la muregoj, eniras en la domojn, grimpas tra la fenestroj, kiel sxtelisto.

2 Chronicles 23:10

10 Kaj li starigis la tutan popolon, cxiun kun lia batalilo en la mano, de la dekstra flanko de la domo gxis la maldekstra flanko de la domo, cxe la altaro kaj cxe la domo, cxirkauxe de la regxo.

2 Chronicles 32:5

5 Kaj li estis kuragxa, kaj li prikonstruis la tutan difektigxintan muregon, li plialtigis la turojn, kaj konstruis ekstere ankoraux alian muregon, kaj li fortikigis Milon apud la urbo de David, kaj pretigis multe da bataliloj kaj da sxildoj.

Nehemiah 4:17

17 Unuj konstruis la muregon, kaj aliaj portis la sxargxojn, kiujn ili metis sur sin; per unu mano cxiu faris la laboron, kaj en la dua mano li tenis batalilon.

Nehemiah 4:23

23 Kaj nek mi, nek miaj fratoj, nek miaj knaboj, nek la gardistoj, kiuj estis malantaux mi, neniu el ni deprenis de si siajn vestojn; nur cxiu aparte estis sendata, por sin bani.

Job 33:18

18 Por sxirmi lian animon kontraux pereo Kaj lian vivon kontraux falo sub glavon.

Job 36:12

12 Sed se ili ne obeas, Tiam ili pereas per glavo Kaj mortas en malprudento.

Song of Songs 4:13

13 Viaj kreskajxoj estas paradizo de granatoj kun multevaloraj fruktoj, Plena de koferoj kaj nardoj;

Jeremiah 9:21

21 CXar la morto eniras en niajn fenestrojn kaj venas en niajn palacojn, por ekstermi infanojn de ekstere, junulojn de la stratoj.

John 10:1

1 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu eniras en la sxafejon ne tra la pordo, sed aliloke suprengrimpas, tiu estas sxtelisto kaj rabisto.

Psalms 18:7

7 Ektremis kaj ekskuigxis la tero, La fundamentoj de la montoj ekmovigxis Kaj eksxanceligxis, cxar Li koleris.

Psalms 114:7

7 Antaux la Sinjoro tremu, ho tero, Antaux la Dio de Jakob,

Isaiah 13:10

10 La steloj de la cxielo kaj gxiaj stelfiguroj ne donas sian lumon, la suno mallumigxis levigxante, kaj la luno ne briligos sian lumon.

Isaiah 34:4

4 Kaj velkos la tuta estajxaro de la cxielo, kaj la cxielo kuneruligxos kiel skribrulajxo; kaj gxia tuta estajxaro defalos, kiel defalas folio de vinberbrancxo kaj velkintajxo de figarbo.

Jeremiah 4:23

23 Mi rigardas la teron, kaj jen gxi estas malplena kaj dezerta; la cxielon, kaj jen gxi estas senluma.

Ezekiel 32:7-8

7 Kiam vi estingigxos, Mi kovros la cxielon kaj senlumigos gxiajn stelojn, la sunon Mi kovros per nubo, kaj la luno ne havos sian lumon. 8 CXiujn fontojn de lumo en la cxielo Mi senlumigos pro vi, kaj mallumon Mi metos sur vian landon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Joel 2:2

2 tago de mallumo kaj senlumeco, tago de nuboj kaj nebulo; simile al la matena cxielrugxo disvastigxas sur la montoj popolo grandnombra kaj forta; tia neniam ekzistis gxis nun, kaj ankaux post gxi ne plu ekzistos tia, en iu ajn generacio.

Joel 3:15-16

15 La suno kaj la luno senlumigxos, kaj la steloj perdos sian brilon. 16 Kaj la Eternulo ektondros el Cion kaj auxdigos Sian vocxon el Jerusalem; ektremos la cxielo kaj la tero; sed la Eternulo estos rifugxejo por Sia popolo, kaj fortikajxo por la idoj de Izrael.

Amos 5:8

8 Li kreis la Plejadojn kaj Orionon; Li faras el la mallumo matenon, kaj el la tago Li faras malluman nokton; Li vokas la akvon de la maro kaj versxas gxin sur la teron; Lia nomo estas Eternulo.

Nahum 1:5

5 La montoj tremas antaux Li, la montetoj disfandigxas; skuigxas antaux Li la tero, la mondo kaj cxiuj gxiaj logxantoj.

Matthew 24:29

29 Sed tuj post la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumigxos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la cxielo, kaj la potencoj de la cxielo sxanceligxos;

Matthew 27:51

51 Kaj jen la kurteno de la sanktejo dissxirigxis en du pecojn de supre gxis malsupre; kaj la tero tremis; kaj la rokoj diskrevis;

Mark 13:24-25

24 Sed en tiuj tagoj, post tiu aflikto, la suno mallumigxos kaj la luno ne donos sian lumon, 25 kaj la steloj falados el la cxielo, kaj la potencoj, kiuj estas en la cxieloj, sxanceligxos.

Luke 21:25-26

25 Kaj estos signoj en la suno kaj la luno kaj la steloj, kaj sur la tero mizero de nacioj, konsternitaj de la mugxado de la maro kaj la ondegoj; 26 homoj malfortigxos de timo kaj de atendado de tio, kio venos sur la mondon; cxar la potencoj de la cxielo sxanceligxos.

Acts 2:20

20 La suno farigxos malluma, Kaj la luno farigxos sanga, Antaux ol venos la granda kaj majesta tago de la Eternulo;

Revelation 6:12

12 Kaj mi rigardis, kiam li malfermis la sesan sigelon, kaj farigxis granda tertremo; kaj la suno farigxis nigra kiel sakajxo el haroj, kaj la tuta luno farigxis kiel sango;

Revelation 8:12

12 Kaj la kvara angxelo trumpetis, kaj estis frapita triono de la suno kaj triono de la luno kaj triono de la steloj, por ke mallumigxu triono de ili, kaj ke ne lumu dum triono de la tago, kaj por la nokto tiel same.

Revelation 20:11

11 Kaj mi vidis grandan blankan tronon, kaj la Sidanton sur gxi, antaux kies vizagxo forflugis la tero kaj la cxielo; kaj ne trovigxis loko por ili.

Numbers 24:23

23 Kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris: Ve! kiu vivos, kiam Dio tion faros?

2 Samuel 22:14-15

14 El la cxielo ektondris la Eternulo, Kaj la Plejaltulo auxdigis Sian vocxon. 15 Li jxetis sagojn, kaj dispelis ilin; fulmon, kaj konfuzis ilin.

Psalms 46:6

6 Ekbruis popoloj, eksxanceligxis regnoj; Li sonigis Sian vocxon, kaj la tero fandigxis.

Isaiah 7:18

18 En tiu tago la Eternulo alvokos la musxojn de la randoj de la lagoj de Egiptujo kaj la abelojn de la lando Asiria;

Isaiah 13:4

4 Bruo de amaso estas sur la montoj, kvazaux de grandnombra popolo! bruo de la regnoj de nacioj kolektigxintaj! la Eternulo Cebaot cxirkauxrigardas la batalontan militistaron.

Isaiah 42:13

13 La Eternulo eliros kiel heroo, kiel homo de milito Li vekos fervoron, Li vokos kaj auxdigos militan krion, Li montros Sian potencon sur Siaj malamikoj.

Jeremiah 25:30

30 Profetu al ili cxion cxi tion, kaj diru al ili:La Eternulo ekbruos de alte, kaj el Sia sankta logxejo Li auxdigos Sian vocxon; Li forte ekbruos kontraux Sian restadejon; kanton de vinpremantoj Li eksonigos super cxiuj logxantoj de la tero.

Jeremiah 30:7

7 Ho ve, kiel granda estas tiu tago! ne ekzistas simila al gxi; tempo de mizero gxi estas por Jakob, sed li estos savita el gxi.

Jeremiah 50:34

34 Sed ilia Liberiganto estas forta, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; Li defendos ilian aferon tiel, ke la tero skuigxos kaj la logxantoj de Babel ektremos.

Ezekiel 22:14

14 CXu via koro rezistos, kaj cxu viaj manoj konservos sian forton, en la tempo, kiam Mi komencos Mian faradon kontraux vi? Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi faros.

Joel 3:16

16 Kaj la Eternulo ektondros el Cion kaj auxdigos Sian vocxon el Jerusalem; ektremos la cxielo kaj la tero; sed la Eternulo estos rifugxejo por Sia popolo, kaj fortikajxo por la idoj de Izrael.

Amos 1:2

2 Li diris:La Eternulo ektondros el Cion kaj auxdigos Sian vocxon el Jerusalem; kaj ekfunebros la pasxtejoj de la pasxtistoj, kaj sekigxos la supro de Karmel.

Amos 5:18

18 Ve al tiuj, kiuj deziras vidi la tagon de la Eternulo! por kio vi gxin deziras? la tago de la Eternulo estas malluma, ne luma.

Amos 5:20

20 Malluma estos ja la tago de la Eternulo, ne luma; malluma kaj sen ia brilo.

Nahum 1:6

6 Kiu povas kontrauxstari al Lia indigno? kaj kiu povas elteni la flamon de Lia kolero? Lia indigno disversxigxas kiel fajro; la rokoj disfalas antaux Li.

Malachi 3:2

2 Sed kiu eltenos la tagon de Lia veno? kaj kiu povos stari, kiam Li aperos? CXar Li estas kiel la fajro de fandisto, kaj kiel la sapo de la fulistoj.

Revelation 6:17

17 cxar venis la granda tago de ilia kolero; kaj kiu povas stari?

Revelation 18:8

8 Tial en unu tago venos sxiaj plagoj, morto kaj funebro kaj malsatego; kaj sxi forbrulos per fajro; cxar forta estas Dio, la Sinjoro, kiu sxin jugxas.

Deuteronomy 4:29-30

29 Kaj vi sercxos el tie la Eternulon, vian Dion; kaj vi trovos, se vi sercxos Lin per via tuta koro kaj per via tuta animo. 30 Kiam vi estos en mizero kaj kiam vin trafos cxio cxi tio en la malproksima venonta tempo, tiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj vi auxskultos Lian vocxon;

Judges 20:26

26 Tiam cxiuj Izraelidoj kaj la tuta popolo iris kaj venis en Bet-Elon kaj ploris kaj restis tie antaux la Eternulo kaj fastis en tiu tago gxis la vespero kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaux la Eternulon.

1 Samuel 7:3

3 Kaj Samuel diris al la tuta domo de Izrael jene:Se per via tuta koro vi konvertigxis al la Eternulo, tiam forigu el inter vi la fremdajn diojn kaj la Asxtarojn, kaj turnu vian koron al la Eternulo kaj servu al Li sola, kaj Li savos vin el la manoj de la Filisxtoj.

1 Samuel 7:6

6 Kaj ili kunvenis en Micpan, kaj cxerpis akvon kaj versxis antaux la Eternulo, kaj fastis en tiu tago, kaj diris tie:Ni pekis antaux la Eternulo. Kaj Samuel jugxis la Izraelidojn en Micpa.

1 Kings 8:47-49

47 sed ili rekonsciigxos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertigxos, kaj petegos Vin en la lando de siaj kaptintoj, dirante:Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis; 48 kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de siaj malamikoj, kiuj ilin kaptis, kaj ili pregxos al Vi, turninte sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo: 49 tiam auxskultu en la cxielo, en la loko de Via logxado, ilian pregxon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon;

2 Chronicles 6:38-39

38 kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de sia kaptiteco, kien oni forkondukis ilin, kaj ili pregxos, turninte sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, kaj al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo: 39 tiam auxskultu el la cxielo, el la loko de Via logxado, ilian pregxon kaj ilian petegon, defendu ilian aferon, kaj pardonu al Via popolo tion, per kio ili pekis antaux Vi.

2 Chronicles 7:13-14

13 Se Mi sxlosos la cxielon tiel, ke ne estos pluvo, aux se Mi ordonos al la lokustoj primangxi la teron, aux se Mi sendos peston sur Mian popolon, 14 sed Mia popolo, kiu portas Mian nomon, humiligxos kaj pregxos kaj sercxos Mian vizagxon kaj returnos sin de siaj malbonaj vojoj:tiam Mi auxskultos el la cxielo, kaj pardonos ilian pekon kaj resanigos ilian landon.

2 Chronicles 20:3-4

3 Jehosxafat ektimis, kaj decidis turni sin al la Eternulo. Kaj li proklamis faston en la tuta Judujo. 4 Kaj kunvenis la Judoj, por peti la Eternulon; el cxiuj urboj de Judujo ili venis, por peti la Eternulon.

Nehemiah 9:1-2

1 En la dudek-kvara tago de tiu monato kunvenis la Izraelidoj, fastante, en sakajxoj kaj kun tero sur la kapoj. 2 Kaj la idaro de Izrael apartigis sin de cxiuj fremduloj, kaj starigxis, kaj faris konfeson pri siaj pekoj kaj pri la pekoj de siaj patroj.

Isaiah 22:12

12 Kaj en tiu tago la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, vokis, ke oni ploru kaj kriu, kaj detrancxu siajn harojn kaj surmetu sur sin sakajxon.

Isaiah 55:6-7

6 Sercxu la Eternulon, dum Li estas trovebla; voku Lin, dum Li estas proksime. 7 Malpiulo forlasu sian vojon, kaj krimulo siajn intencojn, kaj li returnu sin al la Eternulo, kaj cxi Tiu lin kompatos, kaj al nia Dio, cxar Li multe pardonas.

Jeremiah 4:1

1 Se vi volas rekonverti vin, ho Izrael, diras la Eternulo, rekonvertu vin al Mi; kaj se vi forigos viajn abomenindajxojn de antaux Mia vizagxo, kaj ne plu vagados,

Jeremiah 29:12-13

12 Vi vokos al Mi, kaj vi iros, kaj vi pregxos al Mi; kaj Mi auxskultos vin. 13 Vi sercxos Min, kaj trovos, se vi sercxos Min per via tuta koro.

Lamentations 3:40-41

40 Ni trarigardu kaj esploru nian konduton, kaj ni revenu al la Eternulo; 41 Ni levu nian koron kaj niajn manojn al Dio en la cxielo.

Hosea 6:1

1 Ni iru, ni revenu al la Eternulo; cxar Li dissxiris, sed Li ankaux resanigos nin, Li frapis, kaj Li ankaux bandagxos niajn vundojn.

Hosea 12:6

6 Returnu do vin al via Dio, konservu favorkorecon kaj justecon, kaj fidu cxiam vian Dion.

Hosea 14:1

1 Revenu, ho Izrael, al la Eternulo, via Dio; cxar vi falis pro viaj malbonagoj.

Jonah 3:5-8

5 La logxantoj de Nineve ekkredis je Dio, proklamis faston, kaj metis sur sin sakajxon, de la grandaj gxis la malgrandaj inter ili. 6 Kiam tion auxdis la regxo de Nineve, li levigxis de sia trono, demetis de si sian regxan veston, kovris sin per sakajxo, kaj sidigxis sur cindro. 7 Kaj li ordonis proklami en Nineve en la nomo de la regxo kaj de liaj altranguloj jenon:La homoj kaj la brutoj, la bovoj kaj la sxafoj, gustumu nenion, ili ne pasxtigxu kaj ne trinku akvon; 8 kaj la homoj kaj la brutoj kovru sin per sakajxo, kaj voku forte al Dio, kaj cxiu deturnu sin de sia malbona vojo kaj de la perfortajxoj de siaj manoj:

Zechariah 1:3-4

3 Diru do al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Revenu al Mi, diras la Eternulo Cebaot, kaj tiam Mi returnos Min al vi, diras la Eternulo Cebaot. 4 Ne estu kiel viaj patroj, al kiuj vokadis la antauxaj profetoj, dirante:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Deturnu vin de viaj malbonaj vojoj kaj de viaj malbonaj agoj-sed ili ne auxskultis kaj ne atentis Min, diras la Eternulo.

Zechariah 7:3

3 kaj demandi la pastrojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo Cebaot, kaj la profetojn, jene:CXu ni devas plori en la kvina monato, kaj fasti, kiel ni faradis jam dum multe da jaroj?

Zechariah 7:5

5 Diru al la tuta popolo de la lando kaj al la pastroj jene:Kiam vi fastis kaj funebris en la kvina monato kaj en la sepa dum la sepdek jaroj-cxu por Mi vi fastis? cxu por Mi?

Zechariah 12:10-14

10 Sed sur la domon de David kaj sur la logxantojn de Jerusalem Mi versxos spiriton de amo kaj de pregxoj; kaj ili rigardos tiun, kiun ili trapikis, kaj ili ploros pri li, kiel oni ploras pri solfilo, kaj ili malgxojos pri li, kiel oni malgxojas pri unuenaskito. 11 En tiu tempo estos granda plorado en Jerusalem, kiel la plorado en Hadadrimon en la valo de Megidon. 12 Ploros la lando, cxiu familio aparte:la familio de la domo de David aparte, kaj iliaj edzinoj aparte; la familio de la domo de Natan aparte, kaj iliaj edzinoj aparte; 13 la familio de la domo de Levi aparte, kaj iliaj edzinoj aparte; la familio de la SXimeiidoj aparte, kaj iliaj edzinoj aparte; 14 cxiuj ceteraj familioj cxiu familio aparte, kaj iliaj edzinoj aparte.

Acts 26:20

20 sed proklamis unue al la Damaskanoj, kaj en Jerusalem, kaj tra la tuta regiono de Judujo, kaj ankaux al la nacianoj, ke ili pentu kaj sin turnu al Dio, farante farojn indajn je pento.

James 4:8-9

8 Alproksimigxu al Dio, kaj Li alproksimigxos al vi. Purigu la manojn, vi pekuloj, kaj cxastigu la korojn, vi duoblanimuloj. 9 Mizeru kaj malgxoju kaj ploru; via ridado turnigxu en ploron, kaj via gxojo en malgxojon.

Genesis 37:29

29 Kiam Ruben revenis al la puto, li vidis, ke Jozef ne estas en la puto. Kaj li dissxiris siajn vestojn.

Genesis 37:34

34 Kaj Jakob dissxiris siajn vestojn kaj metis sakajxon cxirkaux sian lumbon kaj funebris pri sia filo multe da tagoj.

Exodus 34:6-7

6 Kaj la Eternulo preteriris antaux li, kaj li ekkriis:Eternulo, Eternulo, Dio indulgema kaj kompatema, multepacienca, favorkora, kaj verema; 7 kiu konservas favorkorecon por miloj, pardonas kulpon kaj krimon kaj pekon, sed antaux kiu neniu estas senkulpa; kiu punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj, en la tria kaj kvara generacioj!

Numbers 14:18

18 La Eternulo estas longepacienca kaj multe favorkora; Li pardonas kulpon kaj krimon, sed antaux Li neniu estas senkulpa; Li punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj, en la tria kaj kvara generacioj.

2 Samuel 1:11

11 Tiam David kaptis siajn vestojn kaj dissxiris ilin, ankaux cxiuj homoj, kiuj estis kun li.

1 Kings 21:27

27 Kiam Ahxab auxdis tiujn vortojn, li dissxiris siajn vestojn kaj metis sakajxon sur sian korpon kaj fastis kaj dormis en la sakajxo kaj iradis malgxoje.

2 Kings 5:7

7 Kiam la regxo de Izrael tralegis la leteron, li dissxiris siajn vestojn, kaj diris:CXu mi estas Dio, por mortigi kaj vivigi, ke tiu sendas al mi, por ke mi liberigu homon de lia lepro? nun sciu kaj vidu, ke li sercxas pretekston kontraux mi.

2 Kings 6:30

30 Kiam la regxo auxdis la vortojn de la virino, li dissxiris siajn vestojn, irante sur la muro; kaj la popolo vidis, ke subveste sur lia korpo estas sakajxo.

2 Kings 22:11

11 Kiam la regxo auxdis la vortojn de la libro de la instruo, li dissxiris siajn vestojn.

2 Kings 22:19

19 CXar via koro moligxis kaj vi humiligxis antaux la Eternulo, kiam vi auxdis, kion Mi diris pri cxi tiu loko kaj pri gxiaj logxantoj, ke ili farigxos ruinajxo kaj malbenajxo, kaj vi dissxiris viajn vestojn kaj ploris antaux Mi, tial Mi ankaux auxskultis vin, diras la Eternulo.

Nehemiah 9:17

17 ili ne volis obei, kaj ne memoris Viajn mirindajxojn, kiujn Vi faris sur ili; ili malmoligis sian nukon kaj starigis al si estron, por reveni ribele al sia sklaveco. Sed Vi estas Dio pardonema, indulgema kaj kompatema, pacienca kaj favorkora, kaj Vi ne forlasis ilin.

Job 1:20

20 Tiam Ijob levigxis, dissxiris sian veston, pritondis sian kapon, jxetis sin sur la teron, kaj adorklinigxis;

Psalms 34:18

18 Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita, Kaj la spirite suferantajn Li helpas.

Psalms 51:17

17 Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta; Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malsxatas.

Psalms 86:5

5 CXar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema Kaj tre favora por cxiuj, kiuj Vin vokas.

Psalms 86:15

15 Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favorkora, Longetolerema kaj tre bona kaj verama.

Psalms 103:8

8 Favorkora kaj kompatema estas la Eternulo, Longetolerema kaj tre bona.

Psalms 106:45

45 Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili, Kaj Li ekbedauxris laux Sia granda favorkoreco;

Psalms 145:7-9

7 Oni gloros la renomon de Via granda boneco, Kaj oni prikantos Vian justecon. 8 Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, Longetolera kaj kun granda boneco. 9 La Eternulo estas bona por cxiuj; Lia favorkoreco estas super cxiuj Liaj kreitajxoj.

Isaiah 57:15

15 CXar tiele diras la Plejalta kaj Plejsupra, kiu restas eterne kaj kies nomo estas Sanktulo:Alte kaj en sankta loko Mi logxas, sed ankaux apud afliktito kaj humilulo, por revigligi la spiriton de humiluloj kaj revivigi la koron de afliktitoj.

Isaiah 58:5

5 CXu tia estas fasto, kiu placxas al Mi, kiam homo turmentas sian animon, klinas sian kapon kiel kanon, kaj sternas sub si sakajxon kaj cindron? cxu tion vi nomas fasto kaj tago placxanta al la Eternulo?

Jeremiah 18:7-8

7 Unu momenton Mi decidas pri popolo kaj pri regno, ke Mi gxin elsxiros, disfrapos, kaj pereigos; 8 sed se tiu popolo pentas sian malbonecon, pro kiu Mi decidis pri gxi, tiam Mi ankaux pentas pri la malfelicxo, kiun Mi intencis fari al gxi.

Ezekiel 9:4

4 Kaj la Eternulo diris al li:Trairu la urbon Jerusalem, kaj marku per litero Tav la fruntojn de tiuj homoj, kiuj gxemas kaj malgxojas pri cxiuj abomenindajxoj, kiuj estas farataj en la urbo.

Amos 7:2-6

2 Kiam ili finis la mangxadon de la herbo sur la tero, mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo, volu pardoni! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda. 3 Tiam la Eternulo bedauxris tion:Tio ne estos, diris la Eternulo. 4 Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo:jen la Sinjoro, la Eternulo, proklamis jugxon per fajro, ke gxi ekstermu la grandan abismon kaj ekstermu la kampojn. 5 Kaj mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo, volu haltigi! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda. 6 La Eternulo bedauxris ankaux tion:Tio ne estos, diris la Sinjoro, la Eternulo.

Jonah 4:2

2 Kaj li ekpregxis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, tion mi ja diris, kiam mi estis ankoraux en mia lando; kaj tial mi preferis forkuri en Tarsxisxon, cxar mi sciis, ke Vi estas Dio indulgema kaj kompatema, longepacienca kaj tre favorkora, kaj bedauxras malbonon.

Micah 7:18

18 Kiu estas Dio simila al Vi, kiu pardonas malbonagon kaj preterlasas la kulpon de la restajxo de Sia heredajxo, ne konservas por cxiam Sian koleron, cxar Li amas bonfari?

Nahum 1:3

3 La Eternulo estas longepacienca, kaj potenca per Sia forto, kaj neniu estas senkulpa antaux Li; la vojo de la Eternulo estas en fulmotondro kaj ventego, kaj nubo estas la polvo sub Liaj piedoj.

Matthew 5:3-4

3 Felicxaj estas la malricxaj en spirito, cxar ilia estas la regno de la cxielo. 4 Felicxaj estas la plorantaj, cxar ili konsoligxos.

Matthew 6:16-18

16 Kaj kiam vi fastas, ne estu kiel la hipokrituloj, kun malgxoja mieno; cxar ili malbeligas sian vizagxon, por ke al homoj ili sxajnu fasti. Vere mi diras al vi:Ili jam ricevas sian rekompencon. 17 Sed fastante, vi oleu vian kapon kaj lavu vian vizagxon; 18 por ke vi ne al homoj sxajnu fasti, sed al via Patro en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.

Romans 2:4

4 Aux cxu vi malestimas la ricxecon de Lia boneco kaj toleremeco kaj pacienco, ne sciante, ke la boneco de Dio alkondukas vin al pento?

Romans 5:20-21

20 Kaj la legxo eniris, por ke la eraro plimultigxu; sed kie peko plimultigxis, graco multe pli superabundis, 21 por ke tiel same, kiel la peko regxis en morto, la graco regxu per justeco gxis eterna vivo per Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

Ephesians 2:4

4 Sed Dio, estante ricxa en kompateco, pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin,

1 Timothy 4:8

8 cxar korpa ekzercado malmulte utilas; sed pieco utilas al cxio, havante promeson pri la nuna vivo kaj pri la estonta.

James 1:19-20

19 Tion vi scias, miaj amataj fratoj. Sed cxiu rapidu auxdi, malrapidu paroli, malrapidu koleri; 20 cxar la kolero de homo ne efektivigas la justecon de Dio.

Exodus 32:30

30 La sekvantan tagon Moseo diris al la popolo:Vi pekis per granda peko; nun mi supreniros al la Eternulo, eble mi akiros pardonon por via peko.

Joshua 14:12

12 Donu do al mi nun cxi tiun monton, pri kiu la Eternulo parolis en tiu tago; cxar vi auxdis en tiu tago, ke tie estas Anakidoj kaj grandaj kaj fortikigitaj urboj; eble la Eternulo estos kun mi kaj mi forpelos ilin, kiel diris la Eternulo.

1 Samuel 6:5

5 Faru bildojn de viaj tuberoj kaj bildojn de viaj musoj, kiuj ruinigis la landon, kaj faru honoron al la Dio de Izrael; tiam Li eble malplipezigos Sian manon sur vi kaj sur viaj dioj kaj sur via lando.

2 Samuel 12:22

22 Kaj li respondis:Dum la infano ankoraux vivis, mi fastis kaj ploris; cxar mi pensis:Kiu scias? eble la Eternulo indulgos min kaj la infano vivos.

2 Kings 19:4

4 Eble auxdos la Eternulo, via Dio, cxiujn vortojn de Rabsxake, kiun sendis la regxo de Asirio, lia sinjoro, por blasfemi la vivantan Dion, kaj punos pro la vortoj, kiujn auxdis la Eternulo, via Dio. Levu do pregxon por la restintoj, kiuj ankoraux ekzistas.

Isaiah 65:8

8 Tiele diras la Eternulo:Kiel se en vinberaro trovigxas mosto, oni diras:Ne difektu gxin, cxar en gxi estas beno, tiel Mi agos pro Miaj servantoj, ke Mi ne pereigu cxiujn.

Jeremiah 26:3

3 Eble ili auxskultos kaj returnos sin cxiu de sia malbona vojo; kaj tiam Mi fordecidos la malbonon, kiun Mi intencas fari al ili pro iliaj malbonaj agoj.

Joel 1:9

9 For estas la farunoferoj kaj versxoferoj el la domo de la Eternulo; funebras la pastroj, servistoj de la Eternulo.

Joel 1:13

13 Zonu vin kaj ploru, ho pastroj; gxemegu, ho servistoj de la altaro; iru kaj kusxu en sakajxoj, ho servistoj de mia Dio; cxar malaperis el la domo de via Dio la farunoferoj kaj versxoferoj.

Joel 1:16

16 Antaux niaj okuloj ja malaperis la mangxajxo, el la domo de nia Dio la gxojo kaj gajeco.

Amos 5:15

15 Malamu la malbonon, amu la bonon, kaj starigu en la pordego justecon; eble la Eternulo, Dio Cebaot, indulgos la restintojn de Jozef.

Jonah 1:6

6 Kaj aliris al li la sxipestro, kaj diris al li:Kial vi dormas? levigxu, kaj voku al via Dio; eble Dio rememoros pri ni, kaj ni ne pereos.

Jonah 3:9

9 eble Dio bedauxros, kaj forlasos Sian flaman koleron, kaj ni ne pereos.

Zephaniah 2:3

3 Sercxu la Eternulon, cxiuj humiluloj sur la tero, kiuj plenumas Liajn legxojn; sercxu veron, sercxu humilecon, por ke vi povu esti kasxitaj en la tago de kolero de la Eternulo.

Haggai 2:19

19 cxu trovigxas semoj en la grenejo? gxis nun la vinberbrancxo, la figarbo, la granatarbo, kaj la olivarbo ne donis fruktojn; sed de post cxi tiu tago Mi vin benos.

2 Corinthians 9:5-11

5 Mi do opiniis necesa, peti la fratojn, ke ili antauxe iru al vi, kaj antauxe pretigu vian de longe promesitan helpmonon, por ke tio estu preta, kiel volonte donita, kaj ne kiel eldevigita. 6 Sed jen:Tiu, kiu semas sxpare, ankaux rikoltos sxpare; kaj tiu, kiu semas malavare, ankaux rikoltos malavare. 7 CXiu faru laux tio, kion li intencas en la koro, ne domagxante, nek pro neceseco; cxar Dio amas donacanton gxojan. 8 Kaj Dio povas abundigi cxe vi cxian gracon, por ke vi, havante cxiam en cxio cxian suficxecon, abunde rilatu al cxia bona faro; 9 kiel estas skribite: Li sxutis kaj donis al la malricxuloj; Lia justeco restas eterne. 10 Kaj Tiu, kiu donas semon al la semanto kaj panon por nutrajxo, donos kaj multobligos vian semotan semon, kaj plimultigos la fruktojn de via justeco; 11 dum vi pliricxigxos en cxio al cxia malavareco, kiu efikas per ni dankdonadon al Dio.

2 Timothy 2:25

25 en humileco instruante tiujn, kiuj kontrauxstaras; eble Dio donos al ili penton, por ke ili venu al scio de la vero,

1 Kings 21:9

9 Kaj sxi skribis en la leteroj jenon:Proklamu faston kaj sidigu Naboton sur la cxefa loko inter la popolo;

1 Kings 21:12

12 Ili proklamis faston kaj sidigis Naboton sur la cxefa loko inter la popolo.

2 Kings 10:20

20 Kaj Jehu diris:Arangxu sanktan kunvenon por Baal. Kaj oni tion proklamis.

Jeremiah 36:9

9 En la kvina jaro de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, en la nauxa monato, oni proklamis faston antaux la Eternulo al la tuta popolo en Jerusalem, kaj al la tuta popolo, kiu venis el la urboj de Judujo en Jerusalemon.

Joel 1:14

14 Sanktigu faston, proklamu solenan kunvenon, kunvoku la maljunulojn kaj cxiujn logxantojn de la lando en la domon de la Eternulo, via Dio, kaj kriu al la Eternulo:

Joel 2:1

1 Blovu per korno en Cion, kaj kriu alarmon sur Mia sankta monto; ektremu cxiuj logxantoj de la lando; cxar venas la tago de la Eternulo, gxi estas jam proksima;

Exodus 19:10

10 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru al la popolo kaj sanktigu gxin hodiaux kaj morgaux, kaj ili lavu siajn vestojn.

Exodus 19:15

15 Kaj li diris al la popolo:Estu pretaj por la tria tago; ne alproksimigxu al virino.

Exodus 19:22

22 Ecx la pastroj, kiuj alproksimigxos al la Eternulo, sanktigu sin, por ke la Eternulo ne frakasu ilin.

Deuteronomy 29:10-11

10 Vi cxiuj staras hodiaux antaux la Eternulo, via Dio; viaj estroj, viaj triboj, viaj plejagxuloj, kaj viaj oficistoj, cxiuj Izraelidoj; 11 viaj infanoj, viaj edzinoj, kaj via fremdulo, kiu estas en via tendaro, de la hakanto de via ligno gxis la cxerpanto de via akvo;

Joshua 7:13

13 Levigxu, sanktigu la popolon, kaj diru:Sanktigu vin por morgaux; cxar tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael:Anatemitajxo estas inter vi, Izrael; vi ne povos rezisti antaux viaj malamikoj, gxis vi forigos la anatemitajxon el inter vi.

1 Samuel 16:5

5 Kaj li respondis:En paco; mi venis, por bucxoferi al la Eternulo; sanktigu vin, kaj venu kun mi por la bucxofero. Kaj li sanktigis Jisxajon kaj liajn filojn, kaj invitis ilin al la ofero.

2 Chronicles 20:13

13 Kaj cxiuj Judoj staris antaux la Eternulo, ankaux iliaj infanoj, edzinoj, kaj filoj.

2 Chronicles 29:5

5 kaj diris al ili:Auxskultu min, ho Levidoj! nun vi sanktigu vin, kaj sanktigu la domon de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj eljxetu la malpurajxon el la sanktejo.

2 Chronicles 29:23-24

23 Kaj oni alkondukis la propekajn kaprojn antaux la regxon kaj la komunumon, kaj ili metis siajn manojn sur ilin. 24 Kaj la pastroj ilin bucxis, kaj senpekigis per ilia sango la altaron, por pekliberigi la tutan Izraelon; cxar pro la tuta Izrael, diris la regxo, estas la brulofero kaj la pekofero.

2 Chronicles 30:17

17 CXar en la komunumo estis multaj, kiuj sin ne sanktigis, tial la Levidoj okupis sin per la bucxado de la Paskoj anstataux cxiu, kiu ne estis pura, por esti sanktigata al la Eternulo.

2 Chronicles 30:19

19 kiu pretigis sian koron, por turni sin al Dio, la Eternulo, Dio de liaj patroj, kvankam ne konforme al la sankta purigxo.

2 Chronicles 35:6

6 Kaj bucxu la Paskon, kaj sanktigu vin, kaj pretigu por viaj fratoj, agante laux la vorto de la Eternulo per Moseo.

Job 1:5

5 Kaj cxiufoje, kiam la rondo de la festenaj tagoj estis finita, Ijob sendis, por sanktigi ilin, kaj li levigxis frue matene kaj alportis bruloferojn laux la nombro de ili cxiuj; cxar, diris Ijob:Eble miaj filoj pekis kaj blasfemis Dion en sia koro. Tiel agadis Ijob cxiam.

Matthew 9:15

15 Kaj Jesuo diris al ili:CXu la filoj de la edzigxejo povas malgxoji, dum la fiancxo estas kun ili? Sed venos tagoj, kiam la fiancxo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos.

1 Corinthians 7:5

5 Ne senigu unu la alian, krom eble kun konsento por kelka tempo, por ke vi dedicxu vin al pregxado, kaj kunigxu denove, por ke Satano vin ne tentu pro manko de sinregado.

Exodus 32:11-13

11 Sed Moseo ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj diris:Por kio, ho Eternulo, Via kolero estas ekflamonta kontraux Vian popolon, kiun Vi elirigis el la lando Egipta per granda forto kaj per potenca mano? 12 Por kio la Egiptoj diru:Por malbono Li elirigis ilin, por mortigi ilin en la montoj kaj por ekstermi ilin de sur la tero? Forlasu Vian flaman koleron kaj fordecidu la malbonon kontraux Via popolo. 13 Rememoru Abrahamon, Isaakon, kaj Izraelon, Viajn sklavojn, al kiuj Vi jxuris per Vi, kaj al kiuj Vi diris:Mi multigos vian semon kiel la steloj de la cxielo, kaj la tutan tiun landon, pri kiu Mi parolis, Mi donos al viaj idoj, kaj ili posedos gxin eterne.

Exodus 34:9

9 Kaj li diris:Ho, se mi akiris Vian favoron, mia Sinjoro, tiam mia Sinjoro volu iri en nia mezo, cxar tio estas popolo malmolnuka; kaj pardonu niajn kulpojn kaj niajn pekojn kaj faru nin Via posedajxo.

Numbers 14:14-16

14 kaj ili diros al la logxantoj de tiu lando, kiuj auxdis, ke Vi, la Eternulo, estas meze de cxi tiu popolo, kaj ke Vi, la Eternulo, montris Vin al ili okulon kontraux okulo, kaj ke Via nubo staras super ili, kaj ke Vi iras antaux ili dum la tago en nuba kolono kaj dum la nokto en kolono fajra; 15 se Vi ekstermos cxi tiun popolon kiel unu homon, tiam la popoloj, kiuj auxdis la famon pri Vi, dirus: 16 CXar la Eternulo ne povis venigi cxi tiun popolon en la landon, pri kiu Li jxuris al ili, tial Li bucxis ilin en la dezerto.

Deuteronomy 9:16-29

16 Kaj mi vidis, ke vi pekis kontraux la Eternulo, via Dio, vi faris al vi fanditan bovidon, vi rapide forflankigxis de la vojo, kiun la Eternulo ordonis al vi; 17 kaj mi prenis la du tabelojn kaj forjxetis ilin el miaj ambaux manoj kaj disrompis ilin antaux viaj okuloj. 18 Kaj mi jxetis min antaux la Eternulo, kiel antauxe, dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj mi panon ne mangxis kaj akvon ne trinkis, pro cxiuj viaj pekoj, kiujn vi pekis, farante malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kolerigante Lin; 19 cxar mi timis la koleron kaj furiozon, per kiuj la Eternulo ekkoleris kontraux vi, dezirante ekstermi vin. Kaj la Eternulo auxskultis min ankaux cxi tiun fojon. 20 Ankaux kontraux Aaron la Eternulo tre ekkoleris kaj volis ekstermi lin; sed mi pregxis ankaux por Aaron en tiu tempo. 21 Kaj vian pekon, kiun vi faris, la bovidon, mi prenis kaj forbruligis gxin per fajro kaj disbatis gxin, disfrakasante tiel, ke gxi farigxis malgrandpeca kiel polvo, kaj mi jxetis gxian polvon en la torenton, kiu defluas de la monto. 22 Ankaux en Tabera kaj en Masa kaj en Kibrot-Hataava vi kolerigis la Eternulon. 23 Kaj kiam la Eternulo sendis vin el Kadesx-Barnea, dirante:Iru kaj ekposedu la landon, kiun Mi donas al vi; tiam vi malobeis la vortojn de la Eternulo, via Dio, kaj vi ne kredis al Li kaj ne auxskultis Lian vocxon. 24 Malobeemaj vi estis kontraux la Eternulo de la tago, kiam mi ekkonis vin. 25 Mi do kusxis antaux la Eternulo dum la kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kiujn mi kusxis; cxar la Eternulo intencis ekstermi vin. 26 Kaj mi pregxis al la Eternulo, kaj diris:Mia Sinjoro, ho Eternulo, ne pereigu Vian popolon kaj Vian posedajxon, kiun Vi liberigis per Via grandeco kaj kiun Vi elkondukis el Egiptujo per forta mano. 27 Rememoru Viajn servantojn Abraham, Isaak, kaj Jakob; ne atentu la obstinecon de cxi tiu popolo nek gxian malvirtecon nek gxiajn pekojn; 28 por ke ne diru la logxantoj de tiu lando, el kiu Vi elkondukis nin:Pro tio, ke la Eternulo ne povis venigi ilin en la landon, pri kiu Li parolis al ili, kaj pro malamo al ili Li elkondukis ilin, por mortigi ilin en la dezerto. 29 Kaj ili estas ja Via popolo kaj Via posedajxo, kiun Vi elkondukis per Via granda forto kaj per Via etendita brako.

Deuteronomy 28:37

37 Kaj vi estos terurilo, instrua ekzemplo, kaj mokatajxo cxe cxiuj popoloj, al kiuj la Eternulo vin foririgos.

Deuteronomy 32:27

27 Se Mi ne timus, ke cxagrenus Min la malamikoj, Ke eble fierigxus iliaj premantoj, Kaj dirus:Nia mano estas potenca, Kaj ne la Eternulo faris cxion cxi tion.

1 Kings 6:3

3 Kaj la portiko antaux la templo de la domo havis la longon de dudek ulnoj, konforme al la largxo de la domo; dek ulnoj estis gxia largxo antaux la domo.

1 Kings 9:7

7 tiam Mi ekstermos Izraelon de la lando, kiun Mi donis al li; kaj cxi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpusxos de antaux Mia vizagxo; kaj Izrael farigxos proverbo kaj moko inter cxiuj popoloj.

2 Chronicles 7:20

20 tiam Mi elsxiros ilin el Mia lando, kiun Mi donis al ili; kaj cxi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpusxos de antaux Mia vizagxo, kaj Mi faros gxin proverbo kaj mokatajxo inter cxiuj popoloj.

2 Chronicles 8:12

12 Tiam Salomono komencis alportadi bruloferojn al la Eternulo sur tiun altaron de la Eternulo, kiun li konstruis antaux la portiko,

Nehemiah 9:36

36 Jen ni hodiaux estas sklavoj, kaj sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj, por ke ni mangxu gxiajn fruktojn kaj gxian bonajxon, jen ni estas sklavoj sur gxi.

Psalms 42:3

3 Miaj larmoj farigxis mia pano tage kaj nokte, CXar oni diras al mi cxiutage:Kie estas via Dio?

Psalms 42:10

10 Kvazaux dispremante miajn ostojn, mokas min miaj malamikoj, Dirante al mi cxiutage:Kie estas via Dio?

Psalms 44:10-14

10 Vi devigas nin forkuri de nia malamiko, Ke niaj malamantoj nin prirabu; 11 Vi fordonas nin por formangxo, kiel sxafojn, Kaj inter la popolojn Vi disjxetis nin; 12 Vi vendis Vian popolon por nenio, Kaj prenis por ili nenian prezon; 13 Vi faris nin malestimatajxo por niaj najbaroj, Mokatajxo kaj insultatajxo por niaj cxirkauxantoj; 14 Vi faris nin instrua ekzemplo por la popoloj, Ke la nacioj balancas pri ni la kapon.

Psalms 74:10

10 Kiel longe, ho Dio, mokos la premanto? CXu eterne la malamiko insultos Vian nomon?

Psalms 74:18-23

18 Rememoru tion, ke malamiko insultas la Eternulon Kaj popolo malsagxa malhonoras Vian nomon. 19 Ne fordonu al sovagxa besto la animon de Via turto; La anaron de Viaj mizeruloj ne forgesu por cxiam. 20 Rememoru la interligon, CXar cxiuj mallumaj lokoj de la tero estas plenaj de rabejoj. 21 La suferanto ne reiru hontigita; Malricxulo kaj mizerulo gloru Vian nomon. 22 Levigxu, ho Dio, defendu Vian aferon; Rememoru la malhonoron, kiun malsagxulo faras al Vi cxiutage. 23 Ne forgesu la krion de Viaj malamikoj; La bruo de tiuj, kiuj levigxis kontraux Vi, konstante kreskas.

Psalms 79:4

4 Ni farigxis hontindajxo por niaj najbaroj, Mokatajxo kaj insultatajxo por niaj cxirkauxantoj.

Psalms 79:10

10 Kial devas diri la popoloj:Kie estas ilia Dio? Farigxu konata inter la popoloj antaux niaj okuloj La vengxo por la versxita sango de Viaj sklavoj.

Psalms 89:41

41 Prirabas lin cxiuj pasantoj; Li farigxis mokatajxo por siaj najbaroj.

Psalms 89:51

51 Kaj per kiu malhonoras Viaj malamikoj, ho Eternulo, Per kiu ili malhonoras la pasxosignojn de Via sanktoleito.

Psalms 115:2

2 Kial devas diri la popoloj: Kie do estas ilia Dio?

Isaiah 37:20

20 Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin kontraux liaj manoj, por ke cxiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.

Isaiah 63:17-19

17 Kial, ho Eternulo, Vi permesis al ni forvagi de Viaj vojoj, obstinigis nian koron, ke ni Vin ne respektu? Returnu Vin pro Viaj servantoj, pro Viaj heredaj triboj. 18 Ne longe posedis Via sankta popolo; niaj malamikoj dispremis per la piedoj Vian sanktejon. 19 Ni farigxis kiel tiuj, kiujn Vi neniam regis, kiuj neniam estis nomataj per Via nomo.

Isaiah 64:9-12

9 Ne koleru, ho Eternulo, tro forte, kaj ne eterne memoru la kulpon; ho, rigardu, ni cxiuj estas Via popolo. 10 Viaj sanktaj urboj farigxis dezerto, Cion farigxis dezerto, Jerusalem ruino. 11 Nia sankta kaj belega domo, en kiu niaj patroj Vin lauxdadis, estas forbruligita per fajro, kaj cxiuj niaj dezirindajxoj farigxis ruinoj. 12 CXu malgraux cxio cxi tio Vi retenos Vin, ho Eternulo? cxu Vi silentos kaj tiel forte nin premos?

Ezekiel 8:16

16 Kaj Li venigis min en la internan korton de la domo de la Eternulo, kaj jen cxe la enirejo de la templo de la Eternulo, inter la portiko kaj la altaro, staras cxirkaux dudek kvin homoj, kun la dorso al la templo de la Eternulo kaj kun la vizagxo al la oriento, kaj adorklinigxas orienten, al la suno.

Ezekiel 20:9

9 Tamen pro Mia nomo, por ke gxi ne malsanktigxu antaux la okuloj de la nacioj, inter kiuj ili estis kaj antaux kies okuloj Mi konigis Min al ili, Mi agis tiel, ke Mi elkondukis ilin el la lando Egipta.

Ezekiel 36:4-7

4 tial, ho montoj de Izrael, auxskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al la montoj kaj al la montetoj, al la terfendoj kaj al la valoj, al la dezertigitaj ruinoj kaj al la forlasitaj urboj, kiuj farigxis rabatajxo kaj mokatajxo por la aliaj nacioj cxirkauxe; 5 tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kredu, ke en la fajro de Mia fervoro Mi parolis pri la aliaj nacioj kaj pri la tuta Edomujo, kiuj alproprigis al si Mian landon kun tutkora gxojo kaj kun mokado, por prirabi gxiajn produktajxojn; 6 tial profetu pri la lando de Izrael, kaj diru al la montoj kaj al la montetoj, al la terfendoj kaj al la valoj:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi parolis en Mia fervoro kaj en Mia kolero, pro tio, ke vi suferas malhonoron de la nacioj; 7 tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi jxuras per levo de Mia mano, ke la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi, suferos malhonoron;

Daniel 9:18-19

18 Klinu, ho mia Dio, Vian orelon, kaj auxskultu; malfermu Viajn okulojn, kaj vidu nian ruinigitecon, kaj la urbon, kiu estas nomata per Via nomo; cxar ne pro nia praveco, sed pro Via granda kompatemeco, ni faligas antaux Vi nian pregxon. 19 Ho Sinjoro, auxskultu! ho Sinjoro, pardonu! ho Sinjoro, atentu kaj agu, ne prokrastu, pro Vi mem, ho mia Dio, cxar Vian nomon portas Via urbo kaj Via popolo.

Hosea 14:2

2 Prenu kun vi vortojn kaj revenu al la Eternulo; diru al Li:Pardonu cxiun pekon kaj akceptu bonon; anstataux bovoj ni alportos ofere niajn lipojn.

Amos 7:2

2 Kiam ili finis la mangxadon de la herbo sur la tero, mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo, volu pardoni! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda.

Amos 7:5

5 Kaj mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo, volu haltigi! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda.

Micah 7:10

10 Kaj tion vidos mia malamikino, kaj honto sxin kovros pro tio, ke sxi diris al mi:Kie estas la Eternulo, via Dio? Miaj okuloj sxin rigardos tiam, kiam sxi estos piedpremata, kiel koto sur la stratoj.

Malachi 1:9

9 Pregxu de nun al Dio, ke Li indulgu nin; se tio estas farita de viaj manoj, cxu Li povas favore akcepti vin? diras la Eternulo Cebaot.

Matthew 23:35

35 por ke venu sur vin la tuta justa sango elversxita sur la teron, de la sango de la justulo Habel gxis la sango de Zehxarja, filo de Berehxja, kiun vi mortigis inter la sanktejo kaj la altaro.

Matthew 27:43

43 Li apogis sin al Dio; Tiu savu lin, se Li amas lin; cxar li diris:Mi estas la Filo de Dio.

Deuteronomy 32:16

16 Ili incitis Lin per fremdaj dioj, Per abomenajxoj ili kolerigis Lin.

Deuteronomy 32:36

36 CXar la Eternulo jugxos Sian popolon, Kaj Li kompatos Siajn sklavojn, Kiam Li vidos, ke malaperis ilia forto, Ke jam ne ekzistas malliberulo nek liberulo.

Deuteronomy 32:43

43 Gloru, ho gentoj, Lian popolon; CXar Li vengxos pro la sango de Siaj sklavoj, Kaj Li redonos vengxon al Siaj malamikoj Kaj pekliberigos Sian teron kaj Sian popolon.

Judges 10:16

16 Kaj ili forigis el inter si la fremdajn diojn, kaj ekservis al la Eternulo; kaj Li eksentis kompaton pro la suferado de Izrael.

Psalms 103:13

13 Kiel patro korfavoras filojn, Tiel la Eternulo korfavoras tiujn, kiuj Lin timas.

Psalms 103:17

17 Sed la boneco de la Eternulo dauxras eterne al tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Lia bonfaremeco iras gxis la pranepoj,

Isaiah 60:10

10 Kaj fremduloj konstruos viajn murojn, kaj iliaj regxoj servos al vi; cxar en Mia kolero Mi vin frapis, sed en Mia favoro Mi vin kompatas.

Isaiah 63:9

9 En cxiuj iliaj suferoj Li ankaux suferis, kaj angxelo de cxe Li helpis ilin; en Sia amo kaj en Sia kompato Li liberigis ilin; Li prenis ilin sur Sin kaj portis ilin en cxiuj tempoj de la antikveco.

Isaiah 63:15

15 Rigardu el la cxielo kaj vidu el Via sankta kaj majesta logxejo:kie estas Via fervoro kaj potenco? Via granda interno kaj Via kompato fortirigxis de mi.

Jeremiah 31:20

20 CXu Efraim ne estas Mia kara filo, Mia amata infano? cxar kion ajn Mi parolis pri li, Mi tamen ankoraux rememoras lin; tial Mia interno afliktigxas pri li; Mi certe korfavoros lin, diras la Eternulo.

Lamentations 3:22

22 GXi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; cxar Lia kompatemeco ne finigxis,

Hosea 11:8-9

8 Kiel Mi agu kun vi, ho Efraim? kiel Mi protektu vin, ho Izrael? CXu Mi faru al vi, kiel al Adma? cxu Mi egaligu vin al Ceboim? Renversigxis en Mi Mia koro, varmegigxis Mia tuta kompato. 9 Mi ne agos laux Mia flama kolero, Mi ne plu ekstermos Efraimon; cxar Mi estas Dio, ne homo, Mi estas Sanktulo inter vi; Mi ne venos en furiozo.

Zechariah 1:14

14 Tiam diris al mi la angxelo, kiu parolis kun mi:Proklamu kaj diru:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Mi ekfervoris pri Jerusalem kaj pri Cion per granda fervoro;

Zechariah 8:2

2 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Mi ekfervoris pri Cion per granda fervoro, kaj kun granda kolero Mi ekfervoris pri gxi.

Luke 15:20

20 Kaj li levigxis, kaj iris al sia patro. Sed kiam li estis ankoraux malproksime, lia patro lin vidis kaj kortusxigxis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin kisadis.

James 5:11

11 Jen ni nomas felicxaj tiujn, kiuj elportis suferon; vi auxdis pri la pacienco de Ijob, kaj vidis la finan agadon de la Sinjoro, ke la Sinjoro estas kompatema kaj indulgema.

Isaiah 62:8-9

8 La Eternulo jxuris per Sia dekstra mano kaj per Sia potenca brako:Mi ne plu donos vian grenon kiel mangxajxon al viaj malamikoj, kaj fremduloj ne trinkos vian moston, por kiu vi laboris; 9 sed gxiaj rikoltantoj gxin mangxos, kaj lauxdos la Eternulon; kaj gxiaj kolektantoj gxin trinkos en la korto de Mia sanktejo.

Isaiah 65:21-24

21 Ili konstruos domojn kaj logxos en ili; ili plantos vinbergxardenojn kaj mangxos iliajn fruktojn. 22 Ili ne konstruos, ke alia logxu; ili ne plantos, ke alia mangxu; cxar kiel la tagoj de arbo estas la tagoj de Mia popolo, kaj Miaj elektitoj eluzos la produktojn de siaj manoj gxis plena malnovigxo. 23 Ili ne laboros vane kaj ne naskos por pereo; cxar ili estos semo de benitoj de la Eternulo, kaj iliaj posteuloj kun ili. 24 Kaj estos tiel, ke antaux ol ili vokos, Mi respondos; ili estos ankoraux parolantaj, kaj Mi jam auxdos.

Jeremiah 31:12

12 Kaj ili venos kaj kantos sur la altajxo de Cion; kaj ili rapidos al la bonajxoj de la Eternulo, al la greno, al la mosto, al la oleo, al la sxafidoj kaj bovidoj; kaj ilia animo estos kiel akvoricxa gxardeno, kaj ili ne plu havos malgxojon.

Ezekiel 34:29

29 Kaj Mi arangxos por ili gloran plantadon, kaj ili ne plu estos ekstermataj de malsato en la lando, kaj ili ne plu havos malhonoron inter la nacioj.

Ezekiel 36:15

15 Kaj Mi ne plu auxdigos kontraux vi insultadon de la nacioj, kaj vi ne plu havos malhonoron de la flanko de popoloj, kaj vian popolon vi ne plu seninfanigos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Ezekiel 39:29

29 Kaj Mi ne plu kasxos Mian vizagxon antaux ili, kiam Mi elversxos Mian spiriton sur la domon de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Hosea 2:15

15 kaj Mi donos al sxi sxiajn vinbergxardenojn el tie, kaj la valon de malgxojo Mi faros pordo de espero; kaj tie sxi kantos, kiel en la tagoj de sia juneco kaj kiel en la tempo de sia elirado el la lando Egipta.

Joel 1:10

10 Dezertigita estas la kampo, funebras la tero; cxar ekstermita estas la greno, elsekigxis la mosto, velkis la olivoj.

Joel 2:24

24 La grenejoj plenigxos de greno, kaj la premejoj superplenigxos de mosto kaj de oleo.

Amos 9:13-14

13 Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam la pluganto renkontigxos kun la rikoltanto, la vinberpremanto kun la semanto; kaj la montoj elgutigos dolcxan sukon, kaj cxiuj montetoj farigxos fruktoportaj. 14 Kaj Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo Izrael, ili rekonstruos la ruinigitajn urbojn, enlogxigxos, plantos vinbergxardenojn kaj trinkos ilian vinon, arangxos gxardenojn kaj mangxos iliajn fruktojn.

Haggai 2:16-19

16 kiam iu venis al garbaro, kiu devis havi dudek mezurojn, gxi havis nur dek; kiam iu venis al la vinpremejo, por cxerpi kvindek mezurojn, trovigxis nur dudek; 17 Mi frapis vin per sekiga vento, per forvelkado kaj per hajlo cxiujn laborojn de viaj manoj, sed vi tamen ne turnis vin al Mi, diras la Eternulo. 18 Pripensu bone la tempon de cxi tiu tago malantauxen, de la dudek-kvara tago de la nauxa monato, de la tago, en kiu estas fondita la templo de la Eternulo; pripensu bone: 19 cxu trovigxas semoj en la grenejo? gxis nun la vinberbrancxo, la figarbo, la granatarbo, kaj la olivarbo ne donis fruktojn; sed de post cxi tiu tago Mi vin benos.

Malachi 3:10-12

10 Alportu la tutan dekonajxon en la provizejon, por ke estu mangxajxo en Mia domo, kaj elprovu Min per tio, diras la Eternulo Cebaot, cxu Mi ne malfermos al vi la aperturon de la cxielo kaj cxu Mi ne versxos sur vin benon abundan. 11 Tiam Mi faros por vi malpermeson al la mangxeganto, ke li ne pereigu al vi la fruktojn de la tero kaj ne senfruktigu al vi la vinberbrancxojn sur la kampo, diras la Eternulo Cebaot. 12 Kaj cxiuj nacioj nomos vin felicxaj, cxar vi estos lando ravanta, diras la Eternulo Cebaot.

Matthew 6:33

33 Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj cxio tio estos aldonita al vi.

Exodus 10:19

19 Kaj la Eternulo venigis de la kontrauxa flanko venton okcidentan tre fortan, kaj gxi levis la akridojn kaj jxetis ilin en la Rugxan Maron; ne restis ecx unu akrido en la tuta Egipta regiono.

Deuteronomy 11:24

24 CXiu loko, sur kiu ekpasxos via piedo, farigxos via; de la dezerto kaj Lebanon, de la rivero, la rivero Euxfrato, gxis la ekstrema maro estos viaj limoj.

2 Kings 8:13

13 HXazael diris:Kio estas via servanto, la hundo, ke li faru tiun grandan faron? Kaj Elisxa diris:La Eternulo montris al mi, ke vi estos regxo de Sirio.

Isaiah 34:3

3 Kaj iliaj mortigitoj estos disjxetitaj, kaj iliaj kadavroj eligos malbonodoron, kaj la montoj trapenetrigxos de ilia sango.

Jeremiah 1:14-15

14 Kaj la Eternulo diris al mi:De norde venos la malfelicxo sur cxiujn logxantojn de la lando. 15 CXar jen Mi alvokos cxiujn gentojn de la nordaj regnoj, diras la Eternulo, kaj ili venos kaj starigos cxiu sian tronon antaux la pordegoj de Jerusalem kaj cxirkaux gxiaj muregoj kaj antaux cxiuj urboj de Judujo.

Ezekiel 39:12-16

12 Kaj la domo de Izrael enterigos ilin, por purigi la landon, en la dauxro de sep monatoj. 13 Kaj la enterigadon faros la tuta popolo de la lando; kaj glora estos por ili tiu tempo, kiam Mi montros Mian majeston, diras la Sinjoro, la Eternulo. 14 Kaj ili destinos konstantajn homojn, kiuj irados tra la lando, kaj kune kun la trairantoj ili enterigados tiujn, kiuj restis sur la suprajxo de la tero, por purigi cxi tiun; post paso de sep monatoj ili komencos la sercxadon. 15 Kaj kiam iu el la trairantoj de la lando vidos oston de homo, li starigos cxe gxi signon, gxis la enterigantoj enterigos gxin en la Valo de la Homomulto de Gog. 16 Kaj ecx la nomo de la urbo estos Homomulto. Kaj oni purigos la landon.

Ezekiel 47:7-8

7 Kiam mi revenis, mi vidis, ke sur la bordo de la torento estas jam tre multe da arboj sur ambaux flankoj. 8 Kaj li diris al mi:CXi tiu akvo, kiu eliras el la orienta regiono, iros malsupren en la stepon, kaj venos en la maron; kiam gxi trovigxos en la maro, tiam sanigxos la akvo.

Ezekiel 47:18

18 Kaj la orientan randon mezuru inter HXavran kaj Damasko, inter Gilead kaj la lando de Izrael, laux Jordan, de la limo gxis la orienta maro; tio estas la rando orienta.

Joel 1:4-6

4 Kio restis de la rauxpoj, tion mangxis la akridoj; kio restis de la akridoj, tion mangxis la skaraboj; kaj kio restis de la skaraboj, tion mangxis la vermoj. 5 Vekigxu, ho ebriuloj, kaj ploru, gxemu vi, cxiuj drinkantoj, pri la suko vinbera, kiu estas prenita for de via busxo. 6 CXar venis sur mian landon nacio forta kaj nekalkulebla; gxiaj dentoj estas dentoj de leono, kaj makzelojn de leonino gxi havas.

Joel 2:2-11

2 tago de mallumo kaj senlumeco, tago de nuboj kaj nebulo; simile al la matena cxielrugxo disvastigxas sur la montoj popolo grandnombra kaj forta; tia neniam ekzistis gxis nun, kaj ankaux post gxi ne plu ekzistos tia, en iu ajn generacio. 3 Antaux gxi ekstermas fajro, kaj post gxi bruligas flamo; antaux gxi la lando estas kiel la Edena gxardeno, kaj post gxi absoluta dezerto; kaj neniu savigxos de gxi. 4 Ili aspektas kiel cxevaloj, ili kuras kiel rajdantoj. 5 Ili saltas sur la montoj, kiel bruantaj cxaroj, kiel krakado de fajro, kiam gxi ekstermas pajlon, kiel popolo potenca, pretigxinta por batalo. 6 Popoloj tremas antaux gxi, cxiuj vizagxoj paligxas. 7 Kiel herooj ili kuras, kiel kuragxaj batalistoj ili grimpas sur la muregon; cxiu iras sian vojon, ne foreraras de sia vojo. 8 Unu alian ne pusxas, cxiu iras en sia vico; sur la glavojn ili sin jxetas, sed restas sendifektaj. 9 Ili trakuras la urbon, kuras sur la muregoj, eniras en la domojn, grimpas tra la fenestroj, kiel sxtelisto.

Amos 4:10

10 Mi sendis sur vin peston sur la vojo al Egiptujo, Mi mortigis per glavo viajn junulojn kaj forkondukis viajn cxevalojn, kaj Mi levis la malbonodoron de via tendaro en viajn nazotruojn; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.

Zechariah 14:8

8 En tiu tago ekfluos viviga akvo el Jerusalem, duono de gxi al la maro orienta kaj duono al la maro okcidenta; gxi fluados en somero kaj en vintro.

Genesis 15:1

1 Post tiuj farigxoj la Eternulo diris al Abram en vizio jene: Ne timu, Abram, Mi estas via sxildo; via rekompenco estas tre granda.

Deuteronomy 4:32

32 CXar demandu la tempojn antauxajn, kiuj estis antaux vi de post tiu tago, en kiu la Eternulo kreis homon sur la tero, kaj de unu rando de la cxielo gxis la alia rando:CXu estis io, kiel cxi tiu granda afero, aux cxu oni auxdis pri io simila?

1 Samuel 12:16

16 Ecx nun starigxu, kaj vidu tiun grandan faron, kiun la Eternulo faros antaux vi.

1 Samuel 12:24

24 Nur timu la Eternulon kaj servu al Li fidele per via tuta koro, cxar vi vidas, kion grandan Li faris al vi.

Psalms 65:12-13

12 La stepoj de dezerto grasigxas, Kaj la montetoj zonigxas per gxojo. 13 La herbejoj kovrigxas per brutaroj, Kaj la kampoj vestigxas per greno; Ili gxojas kaj kantas.

Psalms 71:19

19 Via justeco, ho Dio, estas tre alta; En la grandaj faroj, kiujn Vi plenumis, Ho Dio, kiu Vin egalas?

Psalms 96:11-12

11 GXoju la cxielo, kaj estu gaja la tero, Bruu la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas. 12 GXoju la kampo, kaj cxio, kio estas sur gxi; Tiam kantu cxiuj arboj de la arbaro

Psalms 98:8

8 La riveroj plauxdu per la manoj, La montoj kune kantu gxoje,

Psalms 126:1-3

1 Kanto de suprenirado. Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, Tiam ni estis kiel songxantoj. 2 Tiam nia busxo estis plena de gajeco, Kaj nia lango plena de kantado; Tiam oni diris inter la popoloj: Ion grandan la Eternulo faris por cxi tiuj. 3 Ion grandan la Eternulo faris por ni: Ni gxojas.

Isaiah 35:1

1 Ekgxojos la dezerto kaj la senakvejo, triumfos la stepo kaj ekfloros kiel lilio.

Isaiah 41:10

10 ne timu, cxar Mi estas kun vi; ne maltrankviligxu, cxar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.

Isaiah 44:23

23 GXojkriu, ho cxielo, cxar la Eternulo tion faris; voku, profundo de la tero; sonigu kanton, ho montoj, arbaro kaj cxiuj arboj en gxi; cxar la Eternulo liberigis Jakobon, kaj faris Sin glora per Izrael.

Isaiah 54:4

4 Ne timu, cxar vi ne estos malhonorata; ne kasxu vin honte, cxar vi ne estos hontigata, kaj cxar la honton de via juneco vi forgesos kaj la malhonoron de via vidvineco vi ne plu rememoros.

Isaiah 55:12

12 Kun gxojo vi eliros, kaj kun paco vi estos kondukataj; la montoj kaj montetoj sonigos antaux vi kanton, kaj cxiuj arboj de la kampo plauxdos per la manoj.

Jeremiah 30:9-10

9 Sed ili servos al la Eternulo, sia Dio, kaj al David, sia regxo, kiun Mi restarigos al ili. 10 Kaj vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, diras la Eternulo, kaj ne tremu, ho Izrael; cxar jen Mi savos vin el malproksime kaj vian idaron el la lando de ilia kaptiteco, kaj Jakob revenos kaj vivos trankvile kaj pace, kaj neniu lin timigos.

Jeremiah 33:3

3 Voku al Mi, kaj Mi respondos al vi, kaj Mi sciigos al vi grandajn kaj gravajn aferojn, kiujn vi ne scias.

Hosea 2:21

21 En tiu tempo Mi favoros, diras la Eternulo, Mi favoros la cxielon, kaj gxi favoros la teron;

Joel 2:20

20 Kaj la nordulon Mi malproksimigos de vi, kaj forpelos lin en landon senakvan kaj dezertan, lian antauxan parton al la maro orienta, kaj lian malantauxan parton al la maro okcidenta; kaj li putros kaj malbonodoros, cxar li faris multe da malbono.

Zephaniah 3:16-17

16 En tiu tempo oni diros al Jerusalem:Ne timu! kaj al Cion:Viaj manoj ne senfortigxu. 17 La Eternulo, via Dio, estas meze de vi, forta Savanto; Li gxojos pri vi gaje, Li pardonos al vi pro Sia amo, Li gxoje triumfos pri vi.

Zechariah 8:15

15 tiel Mi returnis Min kaj intencas nun fari bonon al Jerusalem kaj al la domo de Jehuda:ne timu.

Genesis 4:12

12 Kiam vi prilaboros la teron, gxi ne plu donos al vi sian forton; vaganto kaj forkuranto vi estos sur la tero.

Leviticus 26:4-5

4 tiam Mi donos al vi pluvojn iliatempe, kaj la tero donos siajn produktajxojn, kaj la kampa arbo donos siajn fruktojn. 5 Kaj la tempo de drasxado dauxros cxe vi gxis la enkolektado de la vinberoj, kaj la enkolektado de vinberoj dauxros gxis la semado, kaj vi mangxos vian panon sate kaj vi logxos sendangxere en via lando.

Psalms 36:6

6 Via justeco estas kiel la montoj de Dio, Viaj jugxoj estas granda abismo; Homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo.

Psalms 65:12

12 La stepoj de dezerto grasigxas, Kaj la montetoj zonigxas per gxojo.

Psalms 67:6

6 La tero donis sian frukton; Benos nin Dio, nia Dio.

Psalms 104:11-14

11 Ili trinkigas cxiujn kampajn bestojn; Sovagxaj azenoj kvietigas sian soifon. 12 Apud ili logxas la birdoj cxielaj, El inter la brancxoj ili sonigas sian vocxon. 13 Vi trinkigas la montojn el Viaj cxambroj; Per la produktoj de Viaj faroj satigxas la tero. 14 Vi kreskigas herbon por la bruto, Kaj verdajxon, kiu servas al la homo, Por elirigi panon el la tero.

Psalms 104:27-29

27 CXiuj ili atendas de Vi, Ke Vi donu al ili mangxon en gxia tempo. 28 Vi donas al ili, ili kolektas; Vi malfermas Vian manon, kaj ili satigxas de bonajxo. 29 Vi kasxas Vian vizagxon, tiam ili ektimas; Vi forprenas ilian spiriton, Tiam ili mortas kaj revenas al sia polvo.

Psalms 107:35-38

35 Li sxangxas dezerton en lagon, Kaj sekan teron en fontojn de akvo; 36 Kaj Li logxigas tie malsatulojn, Kaj ili konstruas urbon logxatan. 37 Kaj ili prisemas kampojn, Plantas vinberujojn, kaj ricevas fruktojn. 38 Kaj Li ilin benas, kaj ili tre multigxas, Kaj brutoj ne mankas al ili.

Psalms 145:15-16

15 CXies okuloj estas turnitaj al Vi, Kaj Vi donas al ili ilian mangxon en gxia tempo. 16 Vi malfermas Vian manon Kaj satigas favore cxion vivantan.

Psalms 147:8-9

8 Li kovras la cxielon per nuboj, Pretigas por la tero pluvon, Kreskigas sur la montoj herbon. 9 Li donas al la bruto gxian nutrajxon, Kaj al la korvidoj, kiuj krias.

Isaiah 30:23-24

23 Kaj Li donos pluvon al via semo, kiun vi semos sur la kampo, kaj panon, produkton de la tero, kaj gxi estos sukoplena kaj grasa; sur vasta pasxtejo pasxtigxos tiam viaj brutoj. 24 Kaj la bovoj kaj junaj azenoj, kiuj prilaboros la teron, mangxos miksitan nutrajxon, sxutitan per kribrilo kaj sxovelilo.

Ezekiel 34:26-27

26 Kaj Mi faros ilin kaj la cxirkauxajxon de Mia monteto objekto de beno, kaj Mi sendados pluvon en gxia tempo, tio estos pluvoj de beno. 27 Kaj la arbo de la kampo donados siajn fruktojn, kaj la tero donados siajn produktajxojn, kaj ili estos sur sia tero ekster dangxero; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi rompos la stangojn de ilia jugo, kaj savos ilin el la manoj de tiuj, kiuj sklavigis ilin.

Ezekiel 36:8

8 sed vi, montoj de Izrael, elkreskigos viajn brancxojn kaj alportados viajn fruktojn al Mia popolo Izrael; cxar ili baldaux venos.

Ezekiel 36:30

30 Mi multigos la fruktojn de la arboj kaj la produktajxojn de la kampo, por ke vi ne plu havu antaux la nacioj honton pri malsato.

Ezekiel 36:35

35 tiam oni diros:CXi tiu dezertigita tero farigxis kiel la gxardeno Eden, kaj la urboj ruinigitaj, dezertigitaj, kaj detruitaj estas nun fortikigitaj kaj logxataj.

Hosea 14:5-7

5 Mi estos por Izrael kiel roso; li ekfloros kiel rozo, li profundigos siajn radikojn kiel Lebanon. 6 Liaj brancxoj disvastigxos, li estos bela kiel olivarbo, li bonodoros kiel Lebanon. 7 Revenos tiuj, kiuj sidis en lia ombro; ili revivigxos kiel greno, ili floros kiel vinberbrancxo; li estos fama, kiel la vino de Lebanon.

Joel 1:18-20

18 Ho, kiel gxemas la brutoj, kiel suferas la bovaroj! cxar ili ne havas pasxtajxon; ankaux la sxafaroj turmentigxas.

Amos 9:14-15

14 Kaj Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo Izrael, ili rekonstruos la ruinigitajn urbojn, enlogxigxos, plantos vinbergxardenojn kaj trinkos ilian vinon, arangxos gxardenojn kaj mangxos iliajn fruktojn. 15 Kaj Mi replantos ilin sur ilia tero, kaj ili ne plu estos elsxirataj el sia tero, kiun Mi donis al ili, diras la Eternulo, via Dio.

Jonah 4:11

11 kaj cxu Mi povus ne domagxi Nineven, la grandan urbon, en kiu trovigxas pli ol cent dudek mil homoj, ne povantaj distingi inter sia dekstra mano kaj sia maldekstra, kaj krom tio multe da brutoj?

Haggai 2:16

16 kiam iu venis al garbaro, kiu devis havi dudek mezurojn, gxi havis nur dek; kiam iu venis al la vinpremejo, por cxerpi kvindek mezurojn, trovigxis nur dudek;

Zechariah 8:12

12 cxar estos semo de paco:la vinberbrancxo donos siajn fruktojn, la tero donos siajn produktajxojn, la cxielo donos sian roson, kaj cxion cxi tion Mi posedigos al la restintoj de cxi tiu popolo.

1 Corinthians 3:7

7 Tial nek la plantanto estas io, nek la akvumanto; sed Dio, la kreskiganto.

Leviticus 26:4

4 tiam Mi donos al vi pluvojn iliatempe, kaj la tero donos siajn produktajxojn, kaj la kampa arbo donos siajn fruktojn.

Deuteronomy 11:14

14 tiam Mi donos al via lando pluvon gxiatempe, fruan kaj malfruan; kaj vi kolektos vian grenon kaj vian moston kaj vian oleon.

Deuteronomy 28:12

12 La Eternulo malfermos al vi Sian bonan trezorejon, la cxielon, por doni al via tero la pluvon en la gxusta tempo kaj por beni cxiujn farojn de viaj manoj; kaj vi pruntedonos al multaj popoloj, sed vi ne prunteprenos.

Deuteronomy 32:2

2 Versxigxos kiel pluvo mia instruo, Fluos kiel roso mia parolo, Kiel pluvego sur verdajxon Kaj kiel grandaj gutoj sur herbon.

Job 33:23

23 Sed se li havas por si angxelon proparolanton, Kvankam unu el mil, Kiu elmontrus pri la homo lian pravecon,

Psalms 28:7

7 La Eternulo estas mia forto kaj mia sxildo; Lin fidis mia koro, kaj Li helpis min; Tial ekgxojas mia koro, Kaj per mia kanto mi Lin gloros.

Psalms 32:11-33:1

11 GXoju pro la Eternulo, kaj gaju, ho justuloj; Kaj triumfu cxiuj, kiuj havas pian koron!

Psalms 72:6-7

6 Li mallevigxu, kiel pluvo sur falcxitan herbejon; Kiel gutoj, kiuj malsekigas la teron. 7 En liaj tagoj floru virtulo kaj granda paco, GXis ne plu ekzistos la luno.

Psalms 95:1-3

1 Venu, ni kantu al la Eternulo; Ni gxoje kriu al la rifugxejo de nia helpo. 2 Ni venu antaux Lian vizagxon kun glorado, Per psalmoj ni gxoje kriu al Li. 3 CXar granda Dio estas la Eternulo Kaj granda Regxo super cxiuj dioj,

Psalms 104:34

34 Agrabla estu al Li mia meditado; Mi gxojos pri la Eternulo.

Psalms 149:2

2 Izrael gxoju pri sia Kreinto, La filoj de Cion gxoju pri sia Regxo.

Proverbs 16:15

15 Luma vizagxo de regxo estas vivo; Kaj lia favoro estas kiel nubo kun printempa pluvo.

Isaiah 12:2-6

2 Jen Dio estas mia savo:mi fidas, kaj mi ne timas; cxar Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto, kaj Li farigxis mia savo. 3 Kaj vi cxerpos kun gxojo akvon el la fontoj de la savo. 4 Kaj vi diros en tiu tago:Danku la Eternulon, voku Lian nomon, sciigu Liajn farojn inter la popoloj, memorigu, ke Lia nomo estas alta. 5 Kantu al la Eternulo, cxar majestajxon Li faris; tio estu sciata sur la tuta tero. 6 GXojkriu kaj kantu, logxantino de Cion; cxar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.

Isaiah 30:21

21 Kaj kiam vi deklinigxos cxu dekstren, cxu maldekstren, viaj oreloj auxdos vortojn diratajn malantaux vi:Jen estas la vojo, iru laux gxi.

Isaiah 30:23

23 Kaj Li donos pluvon al via semo, kiun vi semos sur la kampo, kaj panon, produkton de la tero, kaj gxi estos sukoplena kaj grasa; sur vasta pasxtejo pasxtigxos tiam viaj brutoj.

Isaiah 41:16

16 Vi disjxetos ilin, kaj la vento ilin disportos, kaj la ventego ilin disblovos; sed vi gxojos en la Eternulo, vi havos gloron en la Sanktulo de Izrael.

Isaiah 61:10

10 Mi forte gxojas pri la Eternulo, mia animo gxojas pri mia Dio; cxar Li vestis min per vestoj de savo, per mantelo de justeco Li min kovris, kiel fiancxon, kiu sin ornamas per belajxo, kaj kiel fiancxinon, kiu metas sur sin siajn ornamajxojn.

Jeremiah 3:3

3 Pro tio estas retenitaj la pluvoj, kaj la printempa pluvo ne aperis; sed vi havas frunton de malcxastistino, vi ne plu volas honti.

Jeremiah 5:24

24 Kaj ili ne diris en sia koro:Ni timu la Eternulon, nian Dion, kiu donas al ni pluvon frusezonan kaj malfrusezonan en gxia tempo, kiu gardas por ni la semajnojn, destinitajn por la rikolto.

Lamentations 4:2

2 La karaj filoj de Cion, havantaj la valoron de plej pura oro, Kiele ili similigxis al argilaj potoj, faritajxo de potisto!

Hosea 6:3

3 Kaj ni havos scion, kaj ni penos koni la Eternulon. Li eliros, kiel bela matenrugxo; Li venos al ni, kiel pluvo, kiel printempa pluvo, kiu malsekigas la teron.

Joel 2:28-29

28 Post tio Mi elversxos Mian spiriton sur cxiun karnon; viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, viaj maljunuloj havos songxojn, viaj junuloj havos viziojn. 29 Ecx sur la sklavojn kaj sur la sklavinojn Mi en tiu tempo elversxos Mian spiriton.

Amos 4:7

7 Mi ankaux rifuzis al vi la pluvon, kiam estis ankoraux tri monatoj antaux la rikolto; Mi donis pluvon super unu urbo, kaj super alia Mi ne donis pluvon; unu kampo estis pripluvata, kaj alia, ne pripluvita, elsekigxis.

Habakkuk 3:17-18

17 Kiam la figarbo ne floros, La vinberbrancxoj ne donos fruktojn, La olivarbo rifuzos sian laboron, La plugokampoj ne donos mangxajxon, La sxafoj estos forkaptitaj el la sxafejo, Kaj en la staloj ne trovigxos bovoj: 18 Ecx tiam mi gxojos pri la Eternulo, Mi estos gaja pri la Dio de mia savo.

Zephaniah 3:14-17

14 GXojkriu, ho filino de Cion; triumfu, ho Izrael; gxoju kaj estu gaja el la tuta koro, ho filino de Jerusalem. 15 La Eternulo forigis la verdikton pri vi, forpelis vian malamikon; la Regxo de Izrael, la Eternulo, estas meze de vi, kaj vi ne plu vidos malfelicxon.

Zechariah 9:9

9 GXoju forte, ho filino de Cion, triumfu, ho filino de Jerusalem:jen via regxo iras al vi; justa kaj helpema li estas, humila kaj rajdanta sur azeno, sur ido de azenino.

Zechariah 9:13

13 Mi strecxos al Mi Judujon kiel pafarkon, Mi armos Efraimon, Mi levos viajn filojn, ho Cion, kontraux viajn filojn, ho Grekujo, kaj Mi faros vin kiel glavo de heroo.

Zechariah 10:1

1 Petu de la Eternulo pluvon printempan; la Eternulo faros fulmojn, kaj donos abundan pluvon por cxiuj kreskajxoj sur la kampo.

Zechariah 10:7

7 Efraim estos kiel fortegulo; kaj ilia koro estos gaja, kiel de vino; iliaj filoj vidos kaj gxojos; ilia koro triumfos per la Eternulo.

Luke 1:46-47

46 Kaj Maria diris: Mia animo altigas la Eternulon, 47 Kaj mia spirito gxojis en Dio, mia Savanto,

Galatians 4:26-27

26 Sed la supera Jerusalem estas libera, kiu estas patrino nia. 27 Estas ja skribite: GXoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis, Sonigu kanton kaj gxojkriu, ho vi, kiu ne suferas naskodoloron; CXar la forlasitino havos pli da infanoj, ol la havanta edzon.

Ephesians 4:8-11

8 Tial li diras: Kiam li supreniris alten, li alkondukis kaptitojn, Kaj donis donacojn al homoj. 9 (CXi tio do:Li supreniris-kio gxi estas krom tio, ke li ankaux antauxe malsupreniris gxis la profundajxoj de la tero? 10 La malsuprenirinto-tiu sama estis la suprenirinto alte super cxiuj cxieloj, por plenigi cxion.) 11 Kaj unujn li donis por esti apostoloj; aliajn, profetoj; aliajn, evangeliistoj; kaj aliajn, pasxtistoj kaj instruistoj;

Philippians 3:1

1 Fine, fratoj, gxoju en la Sinjoro. Tute ne gxenas min al vi skribi ripete, kaj por vi tio estas sendangxeriga.

Philippians 3:3

3 cxar ni estas la cirkumciduloj, kiuj per la Spirito de Dio adoras, kaj nin gratulas pri Kristo Jesuo, kaj ne havas fidon al la karno;

Philippians 4:4

4 GXoju en la Sinjoro cxiam; denove mi diros:GXoju.

James 5:7-8

7 Paciencu do, fratoj, gxis la alveno de la Sinjoro. Jen la terkultivisto atendas la multevaloran frukton de la tero, paciencante pri gxi, gxis gxi ricevos la fruan kaj la malfruan pluvon. 8 Vi ankaux paciencu; fortikigu viajn korojn; cxar la alveno de la Sinjoro alproksimigxas.

Leviticus 26:10

10 Kaj vi mangxos grenon malnovan pasintjaran, kaj vi elportos la malnovan pro la nova.

Proverbs 3:9-10

9 Faru honoron al la Eternulo el via havo Kaj el la unuavenajxo de cxiuj viaj rikoltoj: 10 Tiam viaj grenejoj tute plenigxos, Kaj viaj vinpremejoj superbordigos moston.

Joel 3:13

13 Svingu la rikoltilon, cxar la rikoltajxo estas matura; venu malsupren, cxar la premejoj estas plenaj kaj la tinoj troplenigxis; cxar granda estas ilia malboneco.

Joel 3:18

18 En tiu tago la montoj elgutigos dolcxan sukon, el la montetoj fluos lakto, kaj cxiuj torentoj de Judujo estos plenaj de akvo; kaj fonto eliros el la domo de la Eternulo kaj liveros akvon al la valo SXitima.

Amos 9:13

13 Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam la pluganto renkontigxos kun la rikoltanto, la vinberpremanto kun la semanto; kaj la montoj elgutigos dolcxan sukon, kaj cxiuj montetoj farigxos fruktoportaj.

Malachi 3:10

10 Alportu la tutan dekonajxon en la provizejon, por ke estu mangxajxo en Mia domo, kaj elprovu Min per tio, diras la Eternulo Cebaot, cxu Mi ne malfermos al vi la aperturon de la cxielo kaj cxu Mi ne versxos sur vin benon abundan.

Zechariah 10:6

6 Mi fortigos la domon de Jehuda, Mi savos la domon de Jozef, kaj Mi enlogxigos ilin, cxar Mi kompatas ilin. Kaj ili estos en tia stato, kvazaux Mi neniam ilin forlasis; cxar Mi, la Eternulo, estas ilia Dio, kaj Mi auxskultos ilin.

Genesis 33:11

11 Prenu mian benon, kiu estas alportita al vi; cxar Dio favore donis al mi kaj mi havas cxion. Kaj li insistis, kaj tiu prenis.

Leviticus 26:5

5 Kaj la tempo de drasxado dauxros cxe vi gxis la enkolektado de la vinberoj, kaj la enkolektado de vinberoj dauxros gxis la semado, kaj vi mangxos vian panon sate kaj vi logxos sendangxere en via lando.

Leviticus 26:26

26 Kiam Mi rompos al vi la apogon de la pano, tiam dek virinoj bakos vian panon en unu forno kaj redonos vian panon pesante, kaj vi mangxos kaj ne satigxos.

Deuteronomy 6:11-12

11 kaj domojn plenajn de cxia bonajxo, kiujn vi ne plenigis, kaj putojn, elhakitajn en sxtono, kiujn vi ne elhakis, vinberejojn kaj olivarbojn, kiujn vi ne plantis; kaj vi mangxos kaj estos sata: 12 tiam gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.

Deuteronomy 8:10

10 Kaj vi mangxos kaj satigxos, kaj vi benos la Eternulon, vian Dion, pro la bona tero, kiun Li donis al vi.

Deuteronomy 12:7

7 Kaj mangxu tie antaux la Eternulo, via Dio, kaj estu gajaj, vi kaj viaj familioj, en cxiu entrepreno de viaj manoj, per kiu benis vin la Eternulo, via Dio.

Deuteronomy 12:12

12 kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via Dio, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kaj viaj servantoj kaj viaj servantinoj, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj, cxar li ne havas parton kaj posedajxon kun vi.

Deuteronomy 12:18

18 sed nur antaux la Eternulo, via Dio, mangxu tion sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj; kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via Dio, en cxiu entrepreno de viaj manoj.

Deuteronomy 26:10-11

10 kaj nun jen mi alportis la unuajn fruktojn de la tero, kiun Vi donis al mi, ho Eternulo. Kaj vi metos tion antaux la Eternulon, vian Dion, kaj vi adorklinigxos antaux la Eternulo, via Dio. 11 Kaj vi estos gaja pro la tuta bono, kiun donis la Eternulo, via Dio, al vi kaj al via domo, vi, kaj la Levido, kaj la fremdulo, kiu logxas inter vi.

Nehemiah 9:25

25 Kaj ili venkoprenis urbojn fortikigitajn kaj teron grasan, kaj ili ekposedis domojn plenajn de cxio bona, putojn elhakitajn en sxtonoj, vinbergxardenojn kaj olivgxardenojn, kaj multajn mangxajxdonajn arbojn. Kaj ili mangxis, satigxis, grasigxis, kaj gxuis, dank� al Via granda boneco.

Psalms 13:6

6 Mi kantos al la Eternulo, CXar Li faris al mi bonon.

Psalms 22:26

26 La humiluloj mangxu kaj satigxu, Gloru la Eternulon Liaj sercxantoj; Via koro vivu eterne.

Psalms 25:2-3

2 Ho mia Dio, Vin mi fidas; Ne lasu min hontigxi; Ne lasu, ke miaj malamikoj moku pri mi. 3 CXar neniu el tiuj, kiuj esperas al Vi, hontigxos; Nur tiuj hontigxos, kiuj forlasas Vin senpripense.

Psalms 37:19

19 Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona, Kaj en tagoj de malsato ili estos sataj.

Psalms 72:18

18 Glorata estu Dio la Eternulo, Dio de Izrael, Kiu sola faras miraklojn.

Psalms 103:5

5 Li satigas per bonajxoj vian maljunan agxon, Ke via juneco renovigxas kiel cxe aglo.

Psalms 116:7

7 Revenu, ho mia animo, al via trankvileco, CXar la Eternulo faris al vi bonon.

Proverbs 13:25

25 Virtulo mangxas, por satigi sian animon; Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon.

Song of Songs 5:1

1 Mi venis en mian gxardenon, mia fratino, mia fiancxino; Mi desxiris mian mirhon kaj miajn aromajxojn; Mi mangxis mian mielcxelaron, kiel ankaux mian mielon; Mi trinkis mian vinon, kiel ankaux mian lakton. Mangxu, ho miaj kamaradoj; Drinku kaj ebriigxu, ho miaj amikoj.

Isaiah 25:1

1 Ho Eternulo, Vi estas mia Dio; mi gloros Vin, mi lauxdos Vian nomon; cxar Vi faris miraklon; decidoj antikvaj farigxis efektivajxoj kaj verajxoj.

Isaiah 29:22

22 Pro tio tiele diris pri la domo de Jakob la Eternulo, kiu elacxetis Abrahamon:Nun Jakob ne hontos, kaj nun lia vizagxo ne paligxos.

Isaiah 45:17

17 Sed Izrael estas savita de la Eternulo per savo eterna; vi ne estos hontigataj nek malhonorataj gxis eterneco.

Isaiah 49:23

23 Kaj regxoj estos viaj vartistoj, kaj iliaj princinoj estos viaj nutristinoj; vizagxaltere ili klinigxos antaux vi, kaj la polvon de viaj piedoj ili lekos; kaj tiam vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, ke Miaj fidantoj ne hontos.

Isaiah 55:2

2 Kial vi donas monon por tio, kio ne estas pano? kaj vian laboron por tio, kio ne satigas? auxskultu do Min, kaj mangxu bonajxon, kaj via animo gxuu grasajxon.

Joel 2:20-21

20 Kaj la nordulon Mi malproksimigos de vi, kaj forpelos lin en landon senakvan kaj dezertan, lian antauxan parton al la maro orienta, kaj lian malantauxan parton al la maro okcidenta; kaj li putros kaj malbonodoros, cxar li faris multe da malbono. 21 Ne timu, ho tero, gxoju kaj estu gaja, cxar la Eternulo faros ion grandan.

Micah 6:14

14 Vi mangxos, sed ne farigxos sata; doloron pro malsato vi havos en via interno; vi kasxos, sed ne povos konservi; kaj kion vi konservos, tion Mi transdonos al la glavo.

Zechariah 9:15

15 La Eternulo Cebaot defendos ilin, kaj ili ekstermos, kaj ili piedpremos la sxtonojn de la sxtonjxetiloj; ili trinkos, kaj bruos kvazaux de vino; ili plenigxos kiel porofera kaliko, kiel la anguloj de la altaro.

Zechariah 9:17

17 CXar kiel granda estas Lia boneco, kaj kiel granda estas Lia beleco! Pano vigligos la junulojn, kaj mosto la junulinojn.

Romans 5:5

5 kaj la espero ne hontigas, cxar la amo de Dio estas versxita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni.

Romans 9:33

33 kiel estas skribite: Jen Mi kusxigas en Cion sxtonon de falpusxigxo kaj rokon de alfrapigxo; Kaj tiu, kiu fidos al li, ne estos hontigita.

Romans 10:11

11 CXar la Skribo diras:CXiu, kiu fidas al li, ne estos hontigita.

1 Timothy 4:3-5

3 admonante ne edzigxi, kaj deteni sin de mangxajxoj, kiujn Dio kreis por ke ili estu danke ricevitaj de tiuj, kiuj kredas kaj scias la veron. 4 CXar cxiu kreitajxo de Dio estas bona, kaj nenio devas esti forjxetita, se oni gxin ricevas kun dankesprimo, 5 cxar gxi estas sanktigita per la parolo de Dio kaj per pregxo.

1 Timothy 6:17

17 Admonu tiujn, kiuj estas ricxaj en la nuna mondo, ke ili ne estu arogantaj, kaj ke ili apogu sian esperon ne sur la malcertecon de la ricxo, sed sur Dion, kiu donas al ni ricxe cxion por gxuado;

1 John 2:28

28 Kaj nun, infanetoj, restu en li; por ke, se li elmontrigxos, ni havu kuragxon, kaj ne hontu antaux li cxe lia alveno.

Leviticus 26:11-12

11 Kaj Mi starigos Mian logxejon inter vi, kaj Mia animo vin ne abomenos. 12 Kaj Mi iros inter vi, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo.

Deuteronomy 23:14

14 cxar la Eternulo, via Dio, iras meze de via tendaro, por savi vin kaj por transdoni al vi viajn malamikojn; tial via tendaro devas esti sankta, por ke Li ne vidu inter vi ion hontindan kaj ne deturnigxu de vi.

Psalms 46:5

5 Dio estas en gxia mezo, gxi ne sxanceligxos; Dio gxin helpas en frua mateno.

Psalms 68:18

18 Vi supreniris alten, alkondukis kaptitojn, Prenis donacojn de homoj, Kaj ecx ribeluloj povas logxi cxe la Eternulo, la Dio.

Isaiah 12:6

6 GXojkriu kaj kantu, logxantino de Cion; cxar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.

Isaiah 45:5

5 Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia; ne ekzistas Dio krom Mi; Mi zonis vin, kvankam vi Min ne konis;

Isaiah 45:18

18 CXar tiele diras la Eternulo; la kreinto de la cxielo, Li estas Dio; la farinto kaj estiginto de la tero, Li gxin arangxis; Li kreis gxin, ne por ke gxi estu malplena; Li faris gxin, por ke gxi estu logxata:Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia.

Isaiah 45:21-22

21 Diru, ecx interproksimigxu kaj interkonsiligxu:kiu anoncis tion en la antikva tempo, kaj diris tion antauxlonge? cxu ne Mi, la Eternulo? kaj ne ekzistas alia Dio krom Mi, la Dio vera kaj la helpanto; ekzistas neniu krom Mi. 22 Turnu vin al Mi, cxiuj finoj de la tero, kaj estu savitaj; cxar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia.

Isaiah 53:6

6 Ni cxiuj erarvagis kiel sxafoj, cxiu iris sian vojon; kaj la Eternulo jxetis sur lin la kulpon de ni cxiuj.

Ezekiel 37:26-28

26 Kaj Mi faros kun ili interligon de paco; gxi estos eterna interligo kun ili; Mi arangxos kaj multigos ilin, kaj Mi starigos Mian sanktejon inter ili por eterne. 27 Kaj Mi logxos inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo. 28 Kaj la nacioj ekscios, ke Mi, la Eternulo, sanktigas Izraelon, cxar Mia sanktejo estos inter ili por eterne.

Ezekiel 39:22

22 Kaj la domo de Izrael ekscios, ke Mi estas la Eternulo, ilia Dio, de tiu tempo kaj plue.

Ezekiel 39:28

28 Kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas ilia Dio, kiam, dispelinte ilin inter la naciojn, Mi rekolektos ilin en ilian landon kaj neniun plu restigos tie.

Joel 2:26

26 Kaj vi povos mangxi sate, kaj vi gloros la nomon de la Eternulo, via Dio, kiu agis kun vi mirinde; kaj Mia popolo neniam plu havos malhonoron.

Zephaniah 3:17

17 La Eternulo, via Dio, estas meze de vi, forta Savanto; Li gxojos pri vi gaje, Li pardonos al vi pro Sia amo, Li gxoje triumfos pri vi.

2 Corinthians 6:16

16 Kaj kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? cxar ni estas templo de Dio vivanta; kiel diris Dio:Mi logxos inter ili, kaj Mi iros inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.

1 Peter 2:6

6 CXar estas enhavate en skribo: Jen Mi kusxigas en Cion bazangulan sxtonon, elektitan, valoregan; Kaj kiu lin fidas, tiu ne estos hontigita.

Revelation 21:3

3 Kaj mi auxdis grandan vocxon el la trono, dirantan:Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li logxos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio;

Genesis 37:5-10

5 Jozef havis songxon, kaj li rakontis gxin al siaj fratoj; tiam ili ekmalamis lin ankoraux pli. 6 Li diris al ili: Auxskultu la songxon, kiun mi songxis: 7 ni ligis garbojn meze de la kampo; kaj jen mia garbo starigxis kaj restis starante, kaj viaj garboj gxin cxirkauxis kaj profunde klinigxis antaux mia garbo. 8 Tiam liaj fratoj diris al li: CXu vi estos regxo super ni? aux cxu vi regos super ni? Kaj ili ankoraux pli ekmalamis lin pro liaj songxoj kaj pro liaj vortoj. 9 Kaj li songxis ankoraux alian songxon kaj rakontis gxin al siaj fratoj, kaj diris: Mi songxis ankoraux unu songxon: jen la suno kaj la luno kaj dek unu steloj klinigxas antaux mi. 10 Kaj li rakontis al sia patro kaj al siaj fratoj; kaj lia patro faris al li riprocxon, kaj diris al li: Kion vi volas kun tiu songxo, kiun vi songxis? cxu mi kaj via patrino kaj viaj fratoj venos, por klinigxi antaux vi gxis la tero?

Numbers 12:6

6 Kaj Li diris:Auxskultu Miajn vortojn:se iu el vi estas profeto de la Eternulo, Mi aperas al li en vizio, Mi parolas kun li en songxo;

Proverbs 1:23

23 Returnu vin al mia predikado; Jen mi eligos al vi mian spiriton, Mi sciigos al vi miajn vortojn.

Isaiah 32:15

15 gxis versxigxos sur nin spirito de supre kaj la dezerto farigxos fruktodona kampo kaj la fruktodona kampo estos rigardata kiel arbaro.

Isaiah 40:5

5 Kaj aperos la majesto de la Eternulo; kaj cxiu karno kune vidos, ke la busxo de la Eternulo parolis.

Isaiah 44:3

3 CXar Mi versxos akvon sur la soifantajxon kaj torentojn sur la sekan teron; Mi versxos Mian spiriton sur vian idaron kaj Mian benon sur viajn devenontojn,

Isaiah 49:6

6 Li diris:Ne suficxas, ke vi estas Mia servanto, por restarigi la tribojn de Jakob kaj revenigi la konservitojn de Izrael; sed Mi faros vin lumo por la nacioj, por ke Mia savo etendigxu gxis la fino de la tero.

Isaiah 54:13

13 Kaj cxiuj viaj infanoj estos instruitaj de la Eternulo, kaj granda estos la bonstato de viaj filoj.

Jeremiah 23:28

28 Profeto, kiu vidis songxon, rakontu songxon; kaj tiu, al kiu aperis Mia vorto, raportu Mian vorton vere. Kio komuna estas inter pajlo kaj greno? diras la Eternulo.

Zechariah 12:10

10 Sed sur la domon de David kaj sur la logxantojn de Jerusalem Mi versxos spiriton de amo kaj de pregxoj; kaj ili rigardos tiun, kiun ili trapikis, kaj ili ploros pri li, kiel oni ploras pri solfilo, kaj ili malgxojos pri li, kiel oni malgxojas pri unuenaskito.

Luke 3:6

6 Kaj cxiu karno vidos la savon de Dio.

John 7:39

39 Sed tion li diris pri la Spirito, kiun estis ricevontaj tiuj, kiuj kredis al li; cxar la Spirito ankoraux ne estis donita, cxar Jesuo ankoraux ne estis glorita.

Acts 2:2-4

2 Kaj subite venis el la cxielo sono kvazaux blovego de forta vento, kaj gxi plenigis la tutan domon, kie ili sidis. 3 Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaux el fajro, kaj sidigxis sur cxiun el ili. 4 Kaj cxiuj plenigxis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon.

Acts 2:16-21

16 sed jen tio, kio estis dirita per la profeto Joel: 17 Kaj en la lasta tempo, diras Dio, Mi elversxos Mian spiriton sur cxiun karnon; Kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, Kaj viaj junuloj havos viziojn, Kaj viaj maljunuloj havos songxojn; 18 Kaj ecx sur Miajn sklavojn kaj Miajn sklavinojn en tiu tempo Mi elversxos Mian spiriton, Kaj ili profetos. 19 Kaj Mi donos miraklojn en la cxielo supre, Kaj signojn sur la tero malsupre: Sangon, fajron, kaj vaporon de fumo; 20 La suno farigxos malluma, Kaj la luno farigxos sanga, Antaux ol venos la granda kaj majesta tago de la Eternulo; 21 Kaj cxiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, savigxos.

Acts 2:33

33 Levite do gxis dekstre de Dio, kaj ricevinte de la Patro la promeson de la Sankta Spirito, li elversxis tion, kion vi vidas kaj auxdas.

Acts 2:39

39 CXar la promeso estas por vi kaj por viaj infanoj, kaj por cxiuj gxis malproksime, kiujn alvokos la Eternulo, nia Dio.

Acts 10:44-47

44 Dum Petro parolis tiujn vortojn, la Sankta Spirito falis sur cxiujn, kiuj auxdis la diron. 45 Kaj cxiuj el la cirkumcido kredantoj, kiuj venis kun Petro, miregis pri tio, ke ankaux sur la nacianojn estis surversxata la donaco de la Sankta Spirito. 46 CXar ili auxdis ilin paroli per lingvoj kaj glori Dion. Tiam respondis Petro: 47 CXu iu povas malpermesi la akvon, ke ne baptigxu cxi tiuj, kiuj ricevis la Sanktan Spiriton tiel same, kiel ni?

Acts 11:15-18

15 Kaj dum mi komencis paroli, la Sankta Spirito malsupreniris sur ilin tiel same, kiel sur nin en la komenco. 16 Kaj mi rememoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris:Johano ja baptis per akvo; sed vi baptigxos per la Sankta Spirito. 17 Se do al ili Dio donis la saman donacon, kiel al ni, kiam ni ekkredis al la Sinjoro Jesuo Kristo, kia homo mi estis, ke mi povus kontrauxstari al Dio? 18 Kiam ili tion auxdis, ili silentigxis, kaj gloris Dion, dirante:Ankaux do al la nacianoj Dio donacis penton por vivo.

Acts 15:7-8

7 Kaj post multe da diskutado, Petro starigxis, kaj diris al ili: Fratoj, vi scias, ke jam antaux longe Dio elektis min el inter vi, por ke per mia busxo la nacianoj auxdu la vorton de la evangelio kaj kredu. 8 Kaj Dio, kiu konas la korojn, atestis al ili, donante al ili la Sanktan Spiriton tiel same, kiel al ni;

Acts 21:9

9 CXi tiu havis kvar filinojn virgulinojn, kiuj profetadis.

Galatians 3:28

28 Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; cxar vi cxiuj estas unu en Kristo Jesuo.

1 Corinthians 12:13

13 CXar en unu Spirito ni cxiuj baptigxis en unu korpon, cxu Judoj aux Grekoj, cxu sklavoj aux liberaj; kaj cxiuj estas trinkigitaj el unu Spirito.

Colossians 3:11

11 kie ne povas esti Greko kaj Judo, cirkumcido kaj necirkumcido, barbaro, Skito, sklavo, liberulo, sed Kristo estas cxio kaj en cxio.

Genesis 19:28

28 kaj li ekrigardis en la direkto al Sodom kaj Gomora kaj al la tuta lando de la cxirkauxajxo, kaj li vidis, ke jen fumo levigxas de la tero kiel fumo el forno.

Joshua 8:20

20 Kaj la logxantoj de Aj ekrigardis malantauxen, kaj vidis, ke fumo de la urbo iras al la cxielo. Kaj ili ne havis lokon, kien forkuri-nek tien nek cxi tien; kaj la popolo, kiu estis kurinta al la dezerto, turnigxis kontraux la persekutantojn.

Judges 20:38

38 Estis interkonsentite inter la Izraelidoj kaj la embuskuloj, ke cxi tiuj suprenigos grandan kolonon da fumo el la urbo.

Judges 20:40

40 tiam komencis levigxadi el la urbo kolono da fumo. La Benjamenidoj ekrigardis returne, kaj ili ekvidis, ke el la tuta urbo levigxas flamoj al la cxielo.

Song of Songs 3:6

6 Kiu estas sxi, kiu venas el la dezerto, kiel kolono de fumo Parfumita per mirho kaj olibano, Per cxiaj pudroj de la parfumisto?

Luke 21:11

11 kaj estos grandaj tertremoj, kaj en diversaj lokoj malsatoj kaj pestoj; kaj estos terurajxoj kaj grandaj signoj el la cxielo.

Acts 2:19-20

19 Kaj Mi donos miraklojn en la cxielo supre, Kaj signojn sur la tero malsupre: Sangon, fajron, kaj vaporon de fumo; 20 La suno farigxos malluma, Kaj la luno farigxos sanga, Antaux ol venos la granda kaj majesta tago de la Eternulo;

Revelation 6:12-17

12 Kaj mi rigardis, kiam li malfermis la sesan sigelon, kaj farigxis granda tertremo; kaj la suno farigxis nigra kiel sakajxo el haroj, kaj la tuta luno farigxis kiel sango; 13 kaj la steloj de la cxielo falis sur la teron, kiel figarbo, skuate de forta vento, jxetas siajn nematurajn figojn. 14 Kaj la cxielo formovigxis, kvazaux kunvolvata libro; kaj cxiu monto kaj cxiu insulo formovigxis de sia loko. 15 Kaj la regxoj de la tero kaj la granduloj kaj la milestroj kaj la ricxuloj kaj la fortuloj kaj cxiu sklavo kaj cxiu liberulo sin kasxis en la kavernoj kaj inter la rokoj de la montoj; 16 kaj ili diris al la montoj kaj al la rokoj:Falu sur nin, kaj nin kasxu for de la vizagxo de la Sidanto sur la trono, kaj for de la kolero de la SXafido; 17 cxar venis la granda tago de ilia kolero; kaj kiu povas stari?

Revelation 18:9

9 Kaj la regxoj de la tero, kiuj malcxastis kun sxi kaj voluptis, ploros kaj gxemos pri sxi, kiam ili rigardos la fumon de sxia brulado,

Revelation 18:18

18 kaj kriis, vidante la fumon de sxia brulego, dirante:Kio similas la grandan urbon?

Isaiah 13:9-10

9 Jen venis la tago de la Eternulo, kruela kaj kolera kaj furioza, por fari la landon dezerto kaj ekstermi el gxi gxiajn pekulojn. 10 La steloj de la cxielo kaj gxiaj stelfiguroj ne donas sian lumon, la suno mallumigxis levigxante, kaj la luno ne briligos sian lumon.

Isaiah 34:4-5

4 Kaj velkos la tuta estajxaro de la cxielo, kaj la cxielo kuneruligxos kiel skribrulajxo; kaj gxia tuta estajxaro defalos, kiel defalas folio de vinberbrancxo kaj velkintajxo de figarbo. 5 CXar Mia glavo ebriigxis en la cxielo; jen gxi malsupreniras sur Edomon kaj sur Mian kondamnitan popolon, por fari jugxon.

Joel 2:10

10 Antaux ili skuigxas la tero, tremas la cxielo; la suno kaj la luno senlumigxas, kaj la steloj perdas sian brilon.

Joel 3:1

1 CXar jen en tiuj tagoj kaj en tiu tempo, kiam Mi revenigos la forkaptitojn de Judujo kaj de Jerusalem,

Joel 3:15

15 La suno kaj la luno senlumigxos, kaj la steloj perdos sian brilon.

Zephaniah 1:14-16

14 Proksima estas la granda tago de la Eternulo, gxi estas proksima kaj venos tre baldaux; oni auxdas jam la tagon de la Eternulo; maldolcxe tiam plorkrios ecx kuragxulo. 15 Tago de kolero estos tiu tago, tago de malgxojo kaj de angoro, tago de teruro kaj de dezertigo, tago de mallumo kaj de senlumeco, tago de nuboj kaj de nebulego, 16 tago de korno kaj de trumpetado kontraux la fortikigitaj urboj kaj kontraux la altaj turoj.

Malachi 4:5

5 Jen Mi sendos al vi la profeton Elija, antaux ol venos la granda kaj timinda tago de la Eternulo;

Matthew 27:45

45 Kaj de post la sesa horo farigxis mallumo sur la tuta lando gxis la nauxa horo.

Luke 21:25

25 Kaj estos signoj en la suno kaj la luno kaj la steloj, kaj sur la tero mizero de nacioj, konsternitaj de la mugxado de la maro kaj la ondegoj;

Revelation 6:12-13

12 Kaj mi rigardis, kiam li malfermis la sesan sigelon, kaj farigxis granda tertremo; kaj la suno farigxis nigra kiel sakajxo el haroj, kaj la tuta luno farigxis kiel sango; 13 kaj la steloj de la cxielo falis sur la teron, kiel figarbo, skuate de forta vento, jxetas siajn nematurajn figojn.

Psalms 50:15

15 Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.

Isaiah 4:2

2 En tiu tago la markoto de la Eternulo estos belo kaj honoro, kaj la frukto de la tero estos majesto kaj ornamo por la savitajxo de Izrael.

Isaiah 10:22

22 CXar se via popolo, ho Izrael, ecx estos kiel la apudmara sablo, nur la restintoj konvertigxos; cxar estas decidita ekstermo per inunda justeco.

Isaiah 11:11

11 En tiu tempo la Sinjoro denove etendos Sian manon, por akiri la restajxon de Sia popolo, kiu restis de Asirio kaj de Egiptujo kaj de Patros kaj de Etiopujo kaj de Elam kaj de SXinar kaj de HXamat kaj de la insuloj de la maro.

Isaiah 11:16

16 Kaj estos vojo por la restajxo de Lia popolo, kiu restos de Asirio, kiel estis al Izrael en la tempo, kiam li eliris el la lando Egipta.

Isaiah 46:13

13 Mi alproksimigis Mian veron, por ke gxi ne estu malproksima, kaj Mia savo ne prokrastigxos; kaj Mi donos al Cion savon, al Izrael Mian gloron.

Isaiah 59:20-21

20 Kaj venos Liberiganto por Cion, kaj por tiuj el Jakob, kiuj retirigxis de malbonagoj, diras la Eternulo. 21 Kaj Mi faras kun ili jenan interligon, diras la Eternulo:Mia spirito, kiu estas sur vi, kaj Miaj vortoj, kiujn Mi metis en vian busxon, ne forigxos de via busxo nek de la busxo de viaj infanoj nek de la busxo de via plua idaro, de nun gxis eterne, diras la Eternulo.

Jeremiah 31:7

7 CXar tiele diras la Eternulo:Kantu gxojon al Jakob kaj gxojkriu antaux la kapoj de la nacioj, proklamu, gloru, kaj diru:Savu, ho Eternulo, Vian popolon, la restajxon de Izrael.

Obadiah 1:17

17 Sed sur la monto Cion estos savigxo, kaj gxi estos sankta; kaj la domo de Jakob ekposedos tiujn, kiuj ilin posedis.

Obadiah 1:21

21 Kaj venos savantoj sur la monton Cion, por jugxi la monton de Esav. Kaj la regado apartenos al la Eternulo.

Micah 4:6-7

6 En tiu tago, diras la Eternulo, Mi kolektos la lamulojn, kunvenigos la dispelitojn, kaj tiujn, kiujn Mi suferigis. 7 Kaj la lamulojn Mi faros restantaro, kaj la suferintojn potenca nacio, kaj la Eternulo regxos super ili sur la monto Cion de nun kaj eterne.

Micah 5:3

3 Li lasos ilin gxis la tempo, kiam la naskontino estos naskinta; tiam liaj ceteraj fratoj revenos al la idoj de Izrael.

Micah 5:7-8

7 Kaj la restajxo de Jakob estos inter multe da popoloj kiel roso de la Eternulo, kiel pluvaj gutoj sur herbo; kaj li ne esperos je homo kaj ne fidos homidojn. 8 Kaj la restajxo de Jakob estos inter la nacioj, meze de multaj popoloj, kiel leono inter la bestoj de la arbaro, kiel leonido meze de sxafaroj, kiu dispremas pasante, dissxiras, kaj neniu povas savi.

Zechariah 13:9

9 Kaj tiun trian parton Mi trairigos tra fajro, kaj refandos, kiel oni fandas argxenton, kaj Mi elprovos ilin, kiel oni elprovas oron. Ili vokos Mian nomon, kaj Mi auxskultos ilin, kaj Mi diros:Tio estas Mia popolo; kaj ili diros:La Eternulo estas nia Dio.

John 4:22

22 Vi adoras tion, kion vi ne konas; ni adoras tion, kion ni konas; cxar el la Judoj estas la savo.

John 10:16

16 Kaj aliajn sxafojn mi havas, kiuj ne estas de cxi tiu gregejo; ilin ankaux mi devas alkonduki, kaj ili auxskultos mian vocxon; kaj estos unu grego, unu pasxtisto.

Acts 15:17

17 Por ke strebu al la Eternulo la ceteraj homoj Kaj cxiuj nacioj, inter kiuj estas proklamata Mia nomo, Diras la Eternulo,

Romans 8:28-30

28 Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laux Lia intenco, cxio kunlaboras al bono. 29 CXar kiujn Li antauxkonis, tiujn Li antauxdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke cxi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj; 30 kaj kiujn Li antauxdifinis, tiujn Li ankaux vokis; kaj kiujn Li vokis, tiujn Li ankaux justigis; kaj kiujn Li justigis, tiujn Li ankaux gloris.

Romans 9:24

24 nome nin, kiujn Li ankaux vokis, ne nur el la Judoj, sed ankaux el la nacianoj?

Romans 9:27

27 Kaj Jesaja krias pri Izrael:Se la nombro de la filoj de Izrael ecx estos kiel la apudmara sablo, la restintoj savigxos;

Romans 10:11-14

11 CXar la Skribo diras:CXiu, kiu fidas al li, ne estos hontigita. 12 CXar estas nenia diferencigo inter Judo kaj Greko, cxar unu sama estas Sinjoro de cxiuj, kaj estas ricxa por cxiuj, kiuj lin vokas; 13 cxar:CXiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, savigxos. 14 Kiel do ili vokos Tiun, al kiu ili ne kredis? kaj kiel ili kredos al Tiu, pri kiu ili ne auxdis? kaj kiel ili auxdos sen predikanto?

Romans 11:5

5 Tiel same do estas ankaux nuntempe restajxo laux la elektado de graco.

Romans 11:7

7 Kion do? Kion Izrael sercxadas, tion li ne atingis, sed la elektitaro atingis gxin, kaj la restajxo estis obstinigita;

Romans 11:26

26 kaj tiamaniere la tuta Izrael savigxos, kiel estas skribite: El Cion venos la Liberiganto; Li deturnos de Jakob malpiecon;

1 Corinthians 1:2

2 al tiu eklezio de Dio, kiu estas en Korinto, al tiuj, kiuj estas sanktigitaj en Kristo Jesuo, vokitaj por esti sanktuloj, kune kun cxiuj, kiuj en cxiu loko vokas la nomon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ilia Sinjoro kaj nia:

2 Thessalonians 2:13-14

13 Sed ni devas cxiam danki Dion pro vi, fratoj, amataj de la Sinjoro, pro tio, ke Dio vin elektis de la komenco al savo en la sanktigo de la Spirito kaj kredo al la vero; 14 al kiu Li vin vokis per nia evangelio, por la akiro de la gloro de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

Hebrews 12:22

22 sed vi alvenis al la monto Cion kaj al la urbo de vivanta Dio, la cxiela Jerusalem, kaj al miriadoj da angxeloj,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.