1 Kaj nun, ho pastroj, al vi estas donata jena ordono:
2 Se vi ne obeos, kaj se vi ne atentos, ke vi donadu honoron al Mia nomo, diras la Eternulo Cebaot, tiam Mi sendos sur vin malbenon, Mi malbenos viajn benojn; jes, Mi tion malbenos pro tio, ke vi ne donas vian atenton.
3 Jen Mi jxetos insulton sur la semon cxe vi, malpurajxon Mi jxetos sur viajn vizagxojn, la malpurajxon de viaj festoferoj, kaj gxi algluigxos al vi.
4 Kaj vi scios, ke Mi sendis al vi cxi tiun ordonon, por konservi Mian interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot.
5 Mia interligo kun li estis por vivo kaj paco, kaj Mi donis ilin al li, por ke li timu Min, kaj li timis Min kaj respektegis Mian nomon.
6 Instruo de la vero estis en lia busxo, kaj maljustajxo ne trovigxis sur liaj lipoj; en paco kaj sincereco li iradis antaux Mi, kaj multajn li deturnis de peko.
7 CXar la lipoj de pastro devas konservi scion, kaj el lia busxo oni devas sercxi instruon; cxar li estas sendito de la Eternulo Cebaot.
8 Sed vi forklinigxis de la vojo, vi delogis multajn de la instruo, vi detruis la interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot.
9 Tial Mi ankaux faris vin malestimataj kaj malaltigataj antaux la tuta popolo, pro tio, ke vi ne observas Miajn vojojn kaj estas personfavoraj en la aferoj de la legxo.
10 CXu ne unu patron ni cxiuj havas? cxu ne unu Dio nin kreis? kial ni perfidas unu la alian, malsanktigante la interligon de niaj patroj?
11 Perfidis Jehuda, kaj abomenajxo estas farita en Izrael kaj en Jerusalem; cxar Jehuda malhonoris la sanktajxon de la Eternulo per tio, ke li ekamis kaj edzinigis al si filinon de fremda dio.
12 Al tiu, kiu tion faras, la Eternulo ekstermos el la tendoj de Jakob majstron kaj discxiplon, kaj ankaux tiun, kiu alportas donon al la Eternulo Cebaot.
13 Ankaux tion vi faras:vi kovras la altaron de la Eternulo per larmoj, plorado, kaj gxemado tiel, ke Li jam ne povas rigardi la donojn nek akcepti ion agrable el via mano.
14 Vi diras:Kial? Tial, ke la Eternulo estas atestanto inter vi kaj la edzino de via juneco, kontraux kiu vi agis perfide, kvankam sxi estas via kamaradino kaj via legxa edzino.
15 Tion ne faris ecx seninfanulo, se en li restis spirito. Kion faris la seninfanulo? li petis de Dio idaron. Estu do singardaj en via spirito, kaj neniu agu perfide kontraux la edzino de sia juneco.
16 Kiu elmalamis sxin kaj forpusxas sxin, diras la Eternulo, Dio de Izrael, tiu makulas sian veston per perfortajxo, diras la Eternulo Cebaot:estu do singardaj en via spirito, kaj ne agu perfide.
17 Vi indignigis la Eternulon per viaj vortoj. Tamen vi diras:Per kio ni indignigis Lin? Per tio, ke vi diras:CXiu malbonaganto estas bona antaux la okuloj de la Eternulo, kaj tiajn Li favoras; aux:Kie estas la Dio de justeco?
Malachi 2 Cross References - Esperanto
Jeremiah 13:13
13 Sed vi diru al ili:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi plenigos gxis ebrieco cxiujn logxantojn de cxi tiu lando, la regxojn, kiuj sidas sur la trono de David, la pastrojn, la profetojn, kaj cxiujn logxantojn de Jerusalem;
Lamentations 4:13
13 Tio farigxis pro la pekoj de gxiaj profetoj, pro la malbonagoj de gxiaj pastroj, Kiuj versxadis en gxi sangon de virtuloj.
Hosea 5:1
1 Auxskultu tion, ho pastroj, atentu, ho domo de Izrael, kaj prenu en viajn orelojn, ho regxa domo; cxar vin trafos jugxo pro tio, ke vi estis kaptilo en Micpa kaj etendita reto sur Tabor.
Malachi 1:6
6 Filo respektas patron, kaj sklavo sian sinjoron; sed se Mi estas patro, kie estas la respekto al Mi? kaj se Mi estas sinjoro, kie estas la timo antaux Mi? diras la Eternulo Cebaot al vi, ho pastroj, kiuj malhonoras Mian nomon. Kaj vi diras:Per kio ni malhonoras Vian nomon?
Leviticus 26:14-46
14 Sed se vi ne obeos Min kaj ne faros cxiujn cxi tiujn ordonojn;
15 kaj se vi malestimos Miajn legxojn kaj se via animo abomenos Miajn decidojn, kaj vi ne plenumos cxiujn Miajn ordonojn, rompante Mian interligon:
16 tiam ankaux Mi faros al vi tion:Mi sendos sur vin teruron, maldikigxon, kaj febron, kiuj konsumas la okulojn kaj senfortigas la animon; kaj vi semos viajn semojn vane, ilin mangxos viaj malamikoj.
17 Kaj Mi turnos Mian vizagxon kontraux vin, kaj vi falos antaux viaj malamikoj, kaj regos vin viaj malamantoj, kaj vi kuros, kiam neniu pelos vin.
18 Kaj se vi malgraux cxi tio ne obeos Min, tiam Mi sepoble pligrandigos la punon pro viaj pekoj.
19 Kaj Mi rompos vian fieran obstinecon, kaj Mi faros vian cxielon kiel fero kaj vian teron kiel kupro.
20 Kaj vane konsumigxos via forto; via tero ne donos siajn produktajxojn, kaj la arboj de la tero ne donos siajn fruktojn.
21 Kaj se vi malgraux tio spitos Min kaj ne volos obei Min, tiam Mi aldonos sepoble da frapoj laux viaj pekoj.
22 Kaj Mi venigos sur vin la sovagxajn bestojn, kaj ili formangxos viajn infanojn kaj ekstermos viajn brutojn kaj malmultigos vin tiel, ke viaj vojoj dezertigxos.
23 Se ankaux per tio vi ne humiligxos, sed plue agos kontraux Mi:
24 tiam ankaux Mi agos kontraux vi, kaj Mi ankaux frapos vin sepoble pro viaj pekoj.
25 Kaj Mi venigos sur vin vengxan glavon, kiu vengxos pro la interligo; kaj vi kolektigxos en viaj urboj, kaj Mi sendos peston en vian mezon, kaj vi estos fordonitaj en la manojn de la malamiko.
26 Kiam Mi rompos al vi la apogon de la pano, tiam dek virinoj bakos vian panon en unu forno kaj redonos vian panon pesante, kaj vi mangxos kaj ne satigxos.
27 Kaj se vi malgraux tio ne obeos Min, kaj spitos Min:
28 tiam Mi iros kontraux vin kolere, kaj Mi punos vin sepoble pro viaj pekoj.
29 Kaj vi mangxos la karnon de viaj filoj, kaj la karnon de viaj filinoj vi mangxos.
30 Kaj Mi detruos viajn altajxojn kaj ruinigos viajn kolonojn de la suno, kaj Mi jxetos viajn kadavrojn sur la rompitajxojn de viaj idoloj, kaj Mia animo abomenos vin.
31 Kaj Mi faros el viaj urboj dezerton, kaj Mi ruinigos viajn sanktejojn, kaj Mi ne flaros viajn agrablajn odorajxojn.
32 Kaj Mi dezertigos la teron, ke miregos pri gxi viaj malamikoj, kiuj eklogxos sur gxi.
33 Kaj vin Mi disjxetos inter la popolojn, kaj Mi nudigos post vi glavon; kaj via tero estos dezerta kaj viaj urboj estos ruinigitaj.
34 Tiam la tero ricevos kontentigon pri siaj sabatoj dum la tuta tempo de sia dezerteco, kiam vi estos en la lando de viaj malamikoj; tiam ripozos la tero kaj kontentigos sin pri siaj sabatoj.
35 Dum la tuta tempo de dezerteco gxi ripozos, kiom gxi ne ripozis en viaj sabatoj, kiam vi logxis sur gxi.
36 Kaj al la restintoj el vi Mi sendos timon en ilian koron en la lando de iliaj malamikoj; kaj pelos ilin brueto de falanta folio, kaj ili kuros, kiel oni kuras de glavo, kaj ili falos, kiam neniu ilin persekutos.
37 Kaj ili falos unu sur alian, kiel de glavo, dum neniu ilin pelos; kaj vi ne havos forton por stari antaux viaj malamikoj.
38 Kaj vi pereos inter la popoloj, kaj formangxos vin la lando de viaj malamikoj.
39 Kaj la restintoj el vi senfortigxos pro siaj pekoj en la landoj de viaj malamikoj, kaj ankaux pro la pekoj de siaj patroj ili senfortigxos.
40 Tiam ili konfesos sian kulpon kaj la kulpon de siaj patroj en la malbonagoj, kiujn ili faris kontraux Mi kaj pri kio ili spitis Min.
41 Ankaux Mi iris kontraux ilin kaj envenigis ilin en la landon de iliaj malamikoj; kaj se tiam humiligxos ilia koro ne cirkumcidita kaj se ili donos kontentigon pri siaj pekoj,
42 tiam Mi rememoros Mian interligon kun Jakob, kaj Mian interligon kun Isaak kaj Mian interligon kun Abraham Mi rememoros, kaj la landon Mi rememoros.
43 La lando estos forlasita de ili kaj ricevos kontentigon pri siaj sabatoj, kiam gxi dezertigxos post ili; kaj ili donos kontentigon pri siaj kulpoj, cxar ili malrespektis Miajn decidojn kaj Miajn legxojn ilia animo abomenis.
44 Kaj tamen, kiam ili estos en la lando de siaj malamikoj, Mi ne malestimos ilin, kaj ne abomenos ilin tiom, por ekstermi ilin, por neniigi Mian interligon kun ili; cxar Mi estas la Eternulo, ilia Dio.
45 Kaj Mi rememoros por ili la interligon kun la antauxuloj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta antaux la okuloj de la popoloj, por esti ilia Dio:Mi estas la Eternulo.
46 Tio estas la legxoj kaj decidoj kaj instruoj, kiujn starigis la Eternulo inter Si kaj la Izraelidoj sur la monto Sinaj per Moseo.
Deuteronomy 28:15-68
15 Sed se vi ne auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi cxiujn Liajn ordonojn kaj legxojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaux, tiam venos sur vin cxiuj cxi tiuj malbenoj kaj atingos vin.
16 Malbenita vi estos en la urbo, kaj malbenita vi estos sur la kampo.
17 Malbenita estos via korbo kaj via pastujo.
18 Malbenita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero, la naskitajxo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj.
19 Malbenita vi estos cxe via venado, kaj malbenita vi estos cxe via elirado.
20 La Eternulo sendos sur vin malbenon, konfuzon, kaj malsukceson en cxiuj entreprenoj de via mano, kion ajn vi faros, gxis vi estos ekstermita kaj gxis vi baldaux pereos, pro viaj malbonaj agoj, pro tio, ke vi Min forlasis.
21 La Eternulo alkrocxos al vi la peston, gxis Li ekstermos vin de sur la tero, al kiu vi iras, por ekposedi gxin.
22 La Eternulo frapos vin per ftizo kaj per febro kaj per malsaneca varmego kaj per brulumo kaj per sekeco kaj per bruliga aero kaj per flavigxo de la kreskajxoj; kaj ili persekutos vin, gxis vi pereos.
23 Kaj via cxielo, kiu estas super via kapo, farigxos kupro; kaj la tero, kiu estas sub vi, farigxos fero.
24 Anstataux pluvo la Eternulo donos al via tero polvon kaj cindron; el la cxielo gxi falados sur vin, gxis vi ekstermigxos.
25 Frapos vin la Eternulo antaux viaj malamikoj; per unu vojo vi eliros al ili, kaj per sep vojoj vi forkuros de antaux ili; kaj vi estos terurilo por cxiuj regnoj de la tero.
26 Kaj via kadavro estos mangxajxo por cxiuj birdoj de la cxielo kaj por la bestoj de la tero, kaj neniu ilin forpelos.
27 La Eternulo frapos vin per abscesoj de Egiptujo kaj per sangaj ulceroj kaj per favo kaj per skabio, de kiuj vi ne povos resanigxi.
28 La Eternulo frapos vin per frenezeco kaj per blindeco kaj per senkapableco.
29 Kaj vi palpados en tagmezo, kiel palpas blindulo en mallumo, kaj vi ne sukcesos sur viaj vojoj; kaj vi estos premata kaj prirabata cxiutage, kaj neniu vin helpos.
30 Kun virino vi fiancxigxos, sed alia viro kusxos kun sxi; domon vi konstruos, sed vi ne logxos en gxi; vinbergxardenon vi plantos, sed vi ne gxuos gxiajn fruktojn.
31 Via bovo estos bucxita antaux viaj okuloj, sed vi ne mangxos de gxi; via azeno estos rabita for de vi kaj ne revenos al vi; viaj sxafoj estos fordonitaj al viaj malamikoj, kaj neniu vin helpos.
32 Viaj filoj kaj viaj filinoj estos fordonitaj al alia popolo, kaj viaj okuloj rigardos kaj sopiros pri ili la tutan tagon; sed ne estos forto en viaj manoj.
33 La fruktojn de via tero kaj vian tutan laboron mangxos popolo, kiun vi ne konis; kaj vi estos nur premata kaj turmentata en cxiu tempo.
34 Kaj vi frenezigxos de la vidajxo antaux viaj okuloj, kiun vi vidos.
35 La Eternulo frapos vin per malbonaj ulceroj sur la genuoj kaj sur la tibikarnoj, ulceroj, de kiuj vi ne povos resanigxi, de la plando de via piedo gxis via verto.
36 La Eternulo foririgos vin, kaj la regxon, kiun vi starigos super vi, al popolo, kiun ne konis vi nek viaj patroj; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el sxtono.
37 Kaj vi estos terurilo, instrua ekzemplo, kaj mokatajxo cxe cxiuj popoloj, al kiuj la Eternulo vin foririgos.
38 Multe da semoj vi elportos sur la kampon, sed malmulte vi enkolektos; cxar formangxos tion la akridoj.
39 Vinbergxardenojn vi plantos kaj prilaboros, sed vinon vi ne trinkos, nek enkolektos berojn; cxar formangxos ilin la vermoj.
40 Olivarbojn vi havos en cxiuj viaj limoj, sed per oleo vi vin ne sxmiros; cxar senfruktigxos viaj olivarboj.
41 Filojn kaj filinojn vi naskigos, sed ili ne estos cxe vi; cxar ili iros en malliberecon.
42 CXiujn viajn arbojn kaj la fruktojn de via tero ekposedos la insektoj.
43 La fremdulo, kiu estos inter vi, levigxos super vi cxiam pli kaj pli alte, kaj vi mallevigxos cxiam pli kaj pli malalte.
44 Li pruntedonos al vi, sed vi ne pruntedonos al li; li estos kapo, kaj vi estos vosto.
45 Kaj venos sur vin cxiuj cxi tiuj malbenoj kaj persekutos vin kaj atingos vin, gxis vi estos ekstermita; cxar vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, via Dio, por observi Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn, kiujn Li donis al vi.
46 Kaj ili estos kiel signoj kaj avertoj sur vi kaj sur via idaro eterne;
47 pro tio, ke vi ne servis al la Eternulo, via Dio, en gajeco kaj kun gxoja koro, kiam vi cxion havis abunde.
48 Kaj vian malamikon, kiun la Eternulo sendos sur vin, vi servos en malsato kaj soifo kaj nudeco kaj manko de cxio; kaj li metos feran jugon sur vian kolon, gxis li ekstermos vin.
49 La Eternulo venigos sur vin popolon de malproksime, de la fino de la tero; gxi venos, kiel flugas aglo; tio estos popolo, kies lingvon vi ne komprenos,
50 popolo aroganta, kiu ne respektos maljunulon kaj ne kompatos junulon.
51 Kaj gxi mangxos la fruktojn de viaj brutoj kaj la fruktojn de via tero, gxis gxi ruinigos vin tiel, ke gxi ne lasos al vi grenon, nek moston, nek oleon, nek naskitajxojn de viaj grandaj brutoj, nek idaron de viaj malgrandaj brutoj, gxis gxi pereigos vin.
52 Kaj gxi premos vin en cxiuj viaj pordegoj, gxis falos viaj altaj kaj fortikaj muroj, kiujn vi fidis, en via tuta lando; kaj gxi premos vin en cxiuj viaj pordegoj, en via tuta lando, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi.
53 Kaj vi mangxos la frukton de via ventro, la karnon de viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn donis al vi la Eternulo, via Dio, en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko.
54 Viro delikata inter vi kaj tre alkutimigxinta al lukso, malamike rigardos sian fraton, sian amatan edzinon, siajn restintajn infanojn,
55 donante al neniu el ili iom de la karno de siaj infanoj, kiun li mangxos; cxar restis al li nenio en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en cxiuj viaj pordegoj.
56 Virino delikata inter vi kaj dorlotita, kiu neniam starigis sian piedon sur la tero pro dorlotiteco kaj delikateco, malamike rigardos sian amatan edzon kaj sian filon kaj sian filinon,
57 ne donante al ili la placenton, kiu eliras el inter sxiaj piedoj, nek la infanojn, kiujn sxi naskas; cxar, pro manko de cxio, sxi mangxos ilin sekrete, en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en viaj pordegoj.
58 Se vi ne penos plenumi cxiujn vortojn de cxi tiu instruo, skribitajn en cxi tiu libro, timante cxi tiun gloran kaj timindan nomon:LA ETERNULON, VIAN DION:
59 tiam la Eternulo distingos viajn plagojn kaj la plagojn de via idaro, kiel plagojn grandajn kaj longedauxrajn kaj malsanojn malbonajn kaj longedauxrajn.
60 Kaj Li turnos sur vin cxiujn malsanojn de Egiptujo, kiujn vi timis, kaj ili alkrocxigxos al vi.
61 Ankaux cxian malsanon kaj cxian plagon, kiuj ne estas skribitaj en cxi tiu libro de instruo, la Eternulo venigos sur vin, gxis vi estos ekstermita.
62 Kaj restos de vi malgranda amaseto, anstataux tio, ke vi estis multaj, kiel la steloj de la cxielo; pro tio, ke vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, via Dio.
63 Kaj kiel gxojis la Eternulo, farante al vi bonon kaj multigante vin, tiel gxojos la Eternulo, pereigante vin kaj ekstermante vin; kaj vi estos elsxirita el la lando, en kiun vi iras, por ekposedi gxin.
64 Kaj la Eternulo disjxetos vin inter cxiujn popolojn, de unu fino de la tero gxis la alia fino de la tero; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el sxtono, dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj.
65 Sed ankaux inter tiuj popoloj vi ne trankviligxos, kaj ne estos ripozo por via piedo; kaj la Eternulo donos al vi tie koron tremantan kaj senfortigxon de la okuloj kaj suferadon de la animo.
66 Kaj via vivo estos pendanta antaux vi; kaj vi timos tage kaj nokte, kaj vi ne estos certa pri via vivo.
67 Matene vi diros:Ho, venu la vespero! kaj vespere vi diros:Ho, venu la mateno! pro la kortremo, kiu atakos vin, kaj pro la vidajxo antaux viaj okuloj, kiun vi vidos.
68 Kaj la Eternulo revenigos vin en Egiptujon per sxipoj, per la vojo, pri kiu mi diris al vi, ke vi ne plu vidos gxin; kaj vi vende proponos vin tie al viaj malamikoj kiel sklavojn kaj sklavinojn, sed neniu acxetos.
Deuteronomy 30:17-18
Joshua 7:19
19 Tiam Josuo diris al Ahxan:Mia filo! donu gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, kaj faru al Li konfeson, kaj diru al mi, kion vi faris; ne kasxu antaux mi.
Psalms 69:22
22 Ilia tablo antaux ili farigxu reto, Kaj ilia prospero farigxu kaptilo.
Psalms 81:11-12
Psalms 109:7-15
7 Kiam li estos jugxata, li eliru kulpa; Kaj lia pregxo estu peko.
8 Liaj tagoj estu malmultaj; Lian oficon ricevu alia.
9 Liaj infanoj estu orfoj, Kaj lia edzino estu vidvino.
10 Liaj infanoj vagadu, Kaj ili petu kaj sercxu apud siaj ruinoj.
11 Kreditoro forprenu cxion, kion li havas; Kaj fremduloj disrabu lian laboron.
12 Neniu faru al li ion bonan; Kaj ne trovigxu kompatanto por liaj orfoj.
13 Lia idaro estu kondamnita al ekstermo; En la dua generacio elvisxigxu ilia nomo.
14 La malbonago de liaj patroj rememorigxu al la Eternulo, Kaj la peko de lia patrino ne elvisxigxu.
15 Ili estu cxiam antaux la Eternulo, Kaj Li ekstermu la memoron pri ili de sur la tero.
Isaiah 30:8-13
8 Nun iru, skribu tion al ili sur tabelo kaj desegnu tion en libro, por ke tio restu por la tempo estonta, por cxiam, por eterne.
9 CXar tio estas popolo malobeema, filoj mensogaj, filoj, kiuj ne volas auxskulti instruon de la Eternulo.
10 Ili diras al la antauxvidistoj:Ne antauxvidu; kaj al la profetoj:Ne profetu al ni la veron, parolu al ni flatajxojn, profetu al ni gajajxon;
11 flankigxu for de la vojo, deklinigxu de la irejo, forigu de antaux ni la Sanktulon de Izrael.
12 Tial tiele diras la Sanktulo de Izrael:CXar vi malsxatas tiun vorton kaj fidas maljustajxon kaj trompon kaj apogas vin sur cxi tio:
13 tial cxi tiu kulpo estos por vi kiel fendo, minacanta disfalon kaj montranta sin sur alta muro, kies falo estos subita, neatendita.
Isaiah 42:25
25 Kaj Li elversxis sur lin la ardon de Sia kolero kaj la potencon de la milito; kaj Li faris brulon cxirkauxe de li, sed li ne komprenis; Li jxetis flamojn sur lin, sed li ne prenis tion al sia koro.
Isaiah 47:7
7 vi diris:Eterne mi estos estrino; vi ne prenis tion al via koro, ne pensis pri la sekvoj.
Isaiah 57:11
11 Sed kiu kauxzis al vi zorgojn, kaj kiun vi timis, ke vi ekmensogis kaj Min ne memoris kaj ne prenis al via koro? cxu pro tio, ke Mi silentas tre longe, vi Min ne timas?
Jeremiah 6:16-20
16 Tiele diras la Eternulo:Starigxu sur la vojoj kaj rigardu, kaj demandu pri la vojoj antikvaj, kia estas la bona vojo, kaj iru laux gxi kaj trovu ripozon por via animo. Sed ili diris:Ni ne iros.
17 Kaj Mi starigis gardistojn super vi, dirante:Atentu la sonadon de la trumpeto. Sed ili diris:Ni ne atentos.
18 Tial auxdu, ho popoloj, kaj sciu, ho komunumoj, kio farigxas cxe ili.
19 Auxskultu, ho tero! jen Mi venigas malfelicxon sur cxi tiun popolon, frukton de iliaj pensoj; cxar ili ne atentis Miajn vortojn, kaj Mian instruon ili forpusxis.
20 Por kio Mi bezonas la olibanon venantan el SXeba, kaj la bonodoran kanon el malproksima lando? viaj bruloferoj ne placxas al Mi, kaj viaj bucxoferoj ne estas agrablaj al Mi.
Jeremiah 13:16-17
16 Donu honoron al la Eternulo, via Dio, antaux ol Li venigos mallumon, kaj antaux ol viaj piedoj falpusxigxos sur la mallumaj montoj; tiam vi atendos lumon, sed Li donos anstataux gxi ombron de morto, densan nebulon.
17 Se vi ne auxskultos, tiam mia animo kasxe ploros pro via fiero, gxi ploros maldolcxe, kaj el miaj okuloj fluegos larmoj, cxar kaptita estos la pasxtataro de la Eternulo.
Jeremiah 25:4-9
4 La Eternulo sendis al vi cxiujn Siajn servantojn, la profetojn; cxiutage Li sendadis; sed vi ne auxskultis, vi ne alklinis vian orelon, por auxskulti.
5 Ili diris:Deturnu vin cxiu de sia malbona vojo kaj de viaj malbonaj agoj, kaj logxu sur la tero, kiun la Eternulo donis al vi kaj al viaj patroj de cxiam kaj por cxiam;
6 kaj ne sekvu aliajn diojn, servante kaj adorklinigxante al ili, kaj ne kolerigu Min per la faritajxo de viaj manoj, por ke Mi ne faru al vi malbonon.
7 Sed vi ne auxskultis Min, diras la Eternulo; vi kolerigis Min per la faritajxo de viaj manoj por via malbono.
8 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot:Pro tio, ke vi ne auxskultis Miajn vortojn,
9 jen Mi sendos kaj kolektos cxiujn nordajn gentojn, diras la Eternulo, kaj Mian servanton Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj Mi venigos ilin sur cxi tiun landon kaj sur gxiajn logxantojn kaj sur cxiujn naciojn cxirkauxe; kaj Mi elmetos ilin al ekstermo, kaj Mi faros ilin ruinoj, mokatajxo, kaj eterna dezertajxo.
Jeremiah 34:17
17 Tial tiele diras la Eternulo:Vi ne obeis Min, ke vi proklamu liberecon cxiu al sia frato kaj unu al la alia; jen Mi proklamas koncerne vin liberecon al la glavo, pesto, kaj malsato, kaj Mi faros vin objekto de teruro por cxiuj regnoj de la tero.
Ezekiel 3:7
7 Sed la domo de Izrael ne volos auxskulti vin, cxar ili ne volas auxskulti Min; cxar la tuta domo de Izrael havas malmolan frunton kaj obstinan koron.
Hosea 4:7-10
7 Ju pli ili multigxas, des pli ili pekas kontraux Mi; ilian honoron Mi faros senhonoreco.
8 Per la pekoj de Mia popolo ili sin nutras, kaj al gxia malpieco strebas ilia animo.
9 Kaj farigxos al la popolo tiel same, kiel al la pastroj:Mi punos gxin pro gxia konduto, kaj Mi repagos al gxi pro gxiaj agoj.
10 Ili mangxos kaj ne satigxos, ili malcxastos kaj ne disvastigxos; cxar ili forlasis la Eternulon kaj ne atentas Lin.
Hosea 9:11-14
11 La honoro de Efraim forflugos kiel birdo; ne estos nasko, nek gravedeco, nek gravedigxo.
12 Kaj se ili ecx edukus siajn infanojn, Mi tamen seninfanigos ilin, ke ili ne havu homojn; cxar ve al ili, kiam Mi forigos Min de ili.
13 Efraim, kiel Mi vidas, estas plantita sur bela loko, kiel Tiro; tamen Efraim elirigos siajn infanojn al la mortiganto.
14 Donu al ili, ho Eternulo, tion, kion Vi promesis doni; donu al ili ventron aborteman kaj mamojn sekigxintajn.
Haggai 1:6
6 vi semas multe, sed enportas malmulte; vi mangxas, sed ne gxissate; vi trinkas, sed ne gxisebrie; vi vestas vin, sed ne estas al vi varme; kiu laborenspezas monon, tiu laborenspezas por truhava saketo.
Haggai 1:9
9 Vi atendis multon, sed montrigxis, ke estas malmulte; kaj kion vi alportis hejmen, tion Mi disblovis. Pro kio tiel estas? diras la Eternulo Cebaot; pro tio, ke Mia domo estas dezerta, dum vi kuras cxiu al sia domo.
Haggai 2:16-17
16 kiam iu venis al garbaro, kiu devis havi dudek mezurojn, gxi havis nur dek; kiam iu venis al la vinpremejo, por cxerpi kvindek mezurojn, trovigxis nur dudek;
17 Mi frapis vin per sekiga vento, per forvelkado kaj per hajlo cxiujn laborojn de viaj manoj, sed vi tamen ne turnis vin al Mi, diras la Eternulo.
Zechariah 1:3-6
3 Diru do al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Revenu al Mi, diras la Eternulo Cebaot, kaj tiam Mi returnos Min al vi, diras la Eternulo Cebaot.
4 Ne estu kiel viaj patroj, al kiuj vokadis la antauxaj profetoj, dirante:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Deturnu vin de viaj malbonaj vojoj kaj de viaj malbonaj agoj-sed ili ne auxskultis kaj ne atentis Min, diras la Eternulo.
5 Kie estas viaj patroj? kaj ecx la profetoj, cxu ili povas vivi eterne?
6 Sed Miaj vortoj kaj decidoj, pri kiuj Mi diris al Miaj servantoj, la profetoj, cxu ili ne trafis viajn patrojn? Kaj ili pentis, kaj diris:Kiel la Eternulo Cebaot decidis agi kun ni pro niaj vojoj kaj pro niaj agoj, tiel Li agis kun ni.
Zechariah 7:11-14
11 Sed ili ne volis atenti, ili deturnis de Mi sian flankon, kaj siajn orelojn ili sxtopis, por ne auxdi.
12 Sian koron ili faris kiel diamanta sxtono, por ne obei la instruon, kaj la vortojn, kiujn la Eternulo Cebaot sendis en Sia spirito per la antauxaj profetoj; pro tio aperis granda kolero de la Eternulo Cebaot.
13 Kaj cxar Li vokis, kaj ili ne auxskultis, tial ankaux Mi ne auxskultis, kiam ili vokis, diras la Eternulo Cebaot.
14 Kaj Mi disblovis ilin inter cxiujn naciojn, kiujn ili ne konis, kaj la lando post ili dezertigxis tiel, ke neniu en gxi iris tien aux reen; tiamaniere la cxarman landon ili faris dezerto.
Malachi 3:9
9 Sub la malbeno vi ruinigxas, sed kontraux Mi vi ruzas, la tuta popolo.
Luke 17:18
18 CXu ne trovigxis revenantoj, por doni gloron al Dio, krom cxi tiu fremdulo?
Luke 23:28-30
28 Sed Jesuo, turninte sin al ili, diris:Filinoj de Jerusalem, ne ploru pro mi, sed ploru pro vi kaj pro viaj infanoj.
29 CXar jen venas tagoj, kiam oni diros:Felicxaj estas la senfruktaj, kaj la ventroj ne naskintaj, kaj la mamoj ne nutrintaj.
30 Tiam oni komencos diri al la montoj:Falu sur nin; kaj al la montetoj:Kovru nin.
1 Peter 4:11
11 se iu parolas, li parolu kvazaux orakolojn de Dio; se iu administras, li administru kvazaux el la forto, kiun Dio provizas; por ke en cxio Dio estu glorata per Jesuo Kristo, kies estas la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne. Amen.
Revelation 14:7
7 kaj dirantan per granda vocxo:Timu Dion, kaj donu al Li gloron, cxar venis la horo de Lia jugxo; kaj adorklinigxu al la Kreinto de la cxielo kaj la tero kaj la maro kaj la fontoj akvaj.
Revelation 16:9
9 Kaj la homoj brulvundigxis per granda varmego, kaj ili blasfemis la nomon de Dio, kiu havas auxtoritaton sur tiuj plagoj; kaj ili ne pentis, por doni al Li gloron.
Exodus 29:14
14 Kaj la karnon de la bovido kaj gxian felon kaj gxian malpurajxon forbruligu per fajro ekster la tendaro; gxi estas pekofero.
1 Samuel 2:29-30
29 Kial do vi piedpremas Mian bucxoferon kaj farunoferon, kiujn Mi starigis por la logxejo? vi honoras viajn filojn pli ol Min, por grasigi vin per la unuaj partoj de cxiuj oferdonoj de Mia popolo Izrael.
30 Tial la Eternulo, Dio de Izrael, diras:Mi diris, ke via domo kaj la domo de via patro irados antaux Mi eterne; sed nun, diras la Eternulo, Mi tion ne permesos; cxar Miajn honorantojn Mi honoros, kaj Miaj malestimantoj estos malaltigitaj.
1 Kings 14:10
10 tial Mi venigos malbonon sur la domon de Jerobeam, kaj Mi ekstermos cxe Jerobeam cxiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael, kaj Mi elbalaos la domon de Jerobeam, kiel on elbalaas malpurajxon, cxion gxis la fino.
2 Kings 9:36-37
36 Oni revenis kaj raportis al li. Tiam li diris:Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Elija, la Tesxebano, nome:Sur la kampo de Jizreel la hundoj formangxos la karnon de Izebel;
37 kaj la kadavro de Izebel estos kiel sterko sur la tero sur la kampo de Jizreel, tiel, ke neniu povos diri:Tio estas Izebel.
Job 20:7
7 Li tamen pereos por cxiam, kiel lia sterko; Tiuj, kiuj lin vidis, diros:Kie li estas?
Psalms 83:10
10 Kiuj estis ekstermitaj en En-Dor Kaj farigxis sterko por la tero.
Jeremiah 8:2
2 kaj oni disjxetos ilin antaux la suno kaj antaux la luno kaj antaux la tuta armeo de la cxielo, kiujn ili amis, al kiuj ili servis, kiujn ili sekvis, kiujn ili sercxis, kaj al kiuj ili adorklinigxis; oni ne kolektos ilin kaj ne enterigos ilin, sed ili estos kiel sterko sur la suprajxo de la tero.
Joel 1:17
17 Forputris la grajnoj sub siaj terbuloj, malplenigxis la grenejoj, detruitaj estas la garbejoj, cxar la greno difektigxis.
Nahum 3:6
6 Mi jxetos sur vin abomenindajxojn, Mi malhonoros vin kaj faros vin mokatajxo.
Malachi 2:9
9 Tial Mi ankaux faris vin malestimataj kaj malaltigataj antaux la tuta popolo, pro tio, ke vi ne observas Miajn vojojn kaj estas personfavoraj en la aferoj de la legxo.
Luke 14:35
35 GXi tauxgas nek por la tero nek por sterkejo; oni gxin forjxetas. Kiu havas orelojn por auxdi, tiu auxdu.
1 Corinthians 4:13
13 kalumniate, ni petegas; ni farigxas kiel la balaajxo de la mondo, la forjxetajxo de cxio, ecx gxis nun.
Numbers 3:12
12 Jen Mi prenis la Levidojn el inter la Izraelidoj anstataux cxiuj unuenaskitoj utermalfermintoj el la Izraelidoj; la Levidoj estu do Miaj;
Numbers 3:45
45 Prenu la Levidojn anstataux cxiuj unuenaskitoj el la Izraelidoj, kaj la brutojn de la Levidoj anstataux iliaj brutoj, kaj la Levidoj apartenu al Mi:Mi estas la Eternulo.
1 Kings 22:25
25 Kaj Mihxaja respondis:Jen vi tion vidos en tiu tago, kiam vi eniros en internan cxambron, por vin kasxi.
Nehemiah 13:29
29 Memoru pri ili, ho mia Dio, ke ili makulis la pastrecon kaj la interligon pastran kaj Levidan.
Isaiah 1:24-28
24 Pro tio diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, la Potenculo de Izrael:Ho ve, Mi konsolos Min sur Miaj kontrauxuloj, kaj Mi vengxos al Miaj malamikoj.
25 Kaj Mi remetos Mian manon sur vin, kaj Mi forte purigos vian skorion, kaj Mi eligos vian tutan stanon.
26 Kaj Mi restarigos viajn jugxistojn, kiel antauxe, kaj viajn konsilistojn, kiel en la komenco; post tio oni nomos vin urbo de virto, civito fidela.
27 Cion elacxetigxos per justeco, kaj gxiaj revenintoj per virto.
28 La krimuloj kaj pekuloj pereos kune, kaj la forlasintoj de la Eternulo ekstermigxos.
Isaiah 26:11
11 Ho Eternulo, levita estis Via mano, sed ili ne vidis tion; ili ekvidos kun honto Vian jxaluzon pri la popolo; Via flama kolero kontraux Viaj malamikoj formangxos ilin.
Isaiah 27:9
9 Tial tiamaniere estos forvisxita la malbonagado de Jakob; kaj la tuta frukto de la forigo de lia peko konsistos en tio, ke li faros cxiujn sxtonojn de la altaroj kiel dispecigxintaj kalksxtonoj, ke ne plu restu la sanktaj stangoj kaj la idoloj de la suno.
Jeremiah 28:9
9 Se profeto antauxdiris pacon, tiam post la plenumigxo de la vorto de la profeto oni ekkonis lin kiel profeton, kiun vere sendis la Eternulo.
Ezekiel 20:38-41
38 kaj Mi eligos el inter vi tiujn, kiuj ribelis kaj pekis kontraux Mi, el la lando de ilia logxado Mi elirigos ilin, sed en la landon de Izrael ili ne eniros. Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
39 Kaj pri vi, ho domo de Izrael, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXiu el vi iru kaj servu al siaj idoloj, se vi ne auxskultas Min; sed Mian sanktan nomon ne plu malhonoru per viaj donoj kaj per viaj idoloj.
40 CXar sur Mia sankta monto, sur la alta monto de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo, tie servos al Mi la tuta domo de Izrael, cxiuj, kiuj estos en la lando; tie Mi akceptos ilin favore, kaj tie Mi akceptos viajn oferdonojn kaj la unuaajxojn de viaj donoj, kun cxio, kion vi dedicxas al Mi.
41 Mi akceptos vin favore cxe la agrabla odorajxo, kiam Mi elkondukos vin el inter la popoloj, kaj kolektos vin el la landoj, kien vi estis disjxetitaj; kaj Mi sanktigxos per vi antaux la okuloj de la nacioj.
Ezekiel 33:33
33 Sed kiam plenumigxos tio, kio devas plenumigxi, tiam ili ekscios, ke profeto estis meze de ili.
Ezekiel 38:23
23 Kaj Mi montros Mian grandecon kaj sanktecon, kaj Mi konatigos Min antaux la okuloj de multaj popoloj; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Ezekiel 44:9-16
9 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Neniu aligentulo kun necirkumcidita koro kaj necirkumcidita karno eniru en Mian sanktejon, ecx el tiuj aligentuloj, kiuj logxas inter la Izraelidoj.
10 Sed la Levidoj, kiuj malproksimigxis de Mi, kiam la Izraelidoj erarvagis, kaj kiuj perfidis Min, por sekvi siajn idolojn, ili estu punataj pro siaj malbonagoj.
11 Ili estos en Mia sanktejo servistoj, havantaj sian oficon cxe la pordegoj de la domo, simplaj servistoj en la domo; ili bucxados por la popolo la bruloferon kaj bucxoferon, kaj ili staros antaux la homoj, por servi ilin.
12 Pro tio, ke ili servis ilin antaux iliaj idoloj kaj estis por la Izraelidoj logilo al malbonagoj, pro tio Mi levis Mian manon sur ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj ili estu punataj pro siaj malbonagoj.
13 Ili ne alproksimigxu al Mi, por fari pastran servadon antaux Mi kaj por aliri al cxiuj Miaj sanktajxoj, al la plejsanktejo; ili portu sur si sian malhonoron, kaj siajn abomenindajxojn, kiujn ili faris.
14 Mi destinis por ili esti servistoj en la domo por cxiuj laboroj en gxi, kaj por cxio, kio estas farata en gxi.
15 Sed la pastroj Levidoj, filoj de Cadok, kiuj plenumadis la servadon en Mia sanktejo en la tempo, kiam la Izraelidoj defalis de Mi, ili alproksimigxadu al Mi, por servi al Mi; ili staru antaux Mi, por alporti al Mi grasajxon kaj sangon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
16 Ili eniradu en Mian sanktejon, ili alproksimigxadu al Mia tablo, por servi al Mi, kaj ili plenumadu antaux Mi la servan oficon.
Matthew 3:12
12 lia ventumilo estas en lia mano, kaj li elpurigos sian drasxejon, kaj li kolektos sian tritikon en la grenejon; sed la grenventumajxon li bruligos per fajro neestingebla.
Luke 10:11
11 Ecx la polvon de via urbo, kiu sin tenas al niaj piedoj, ni devisxas kontraux vin; tamen sciu, ke la regno de Dio alproksimigxis al vi.
John 15:2
2 CXiun nefruktodonan brancxon en mi Li forprenas; kaj cxiun fruktodonan brancxon Li purigas, por ke gxi donu pli da frukto.
Exodus 32:26-29
26 tial Moseo starigxis cxe la pordego de la tendaro, kaj diris:Kiu estas partiano de la Eternulo, tiu venu al mi. Kaj kolektigxis al li cxiuj idoj de Levi.
27 Kaj li diris al ili:Tiel diris la Eternulo, la Dio de Izrael:Metu cxiu sian glavon sur sian femuron, trairu tien kaj reen de pordego gxis pordego tra la tendaro, kaj cxiu mortigu sian fraton, sian amikon, sian proksimulon.
28 Kaj la idoj de Levi faris, kiel diris Moseo; kaj estis mortigitaj el la popolo en tiu tago cxirkaux tri mil homoj.
29 Kaj Moseo diris:Konsekru vin hodiaux al la Eternulo, cxiu sur sia filo kaj sur sia frato, por ke estu donata al vi hodiaux beno.
Numbers 8:15
15 Kaj post tio la Levidoj eniros, por servi en la tabernaklo de kunveno, kiam vi estos puriginta ilin kaj plenuminta super ili la skuon.
Numbers 16:9-10
9 cxu ne suficxas al vi, ke la Dio de la Izraelidoj distingis vin inter la komunumo de Izrael, por alproksimigi vin al Si, por ke vi plenumu la servojn en la tabernaklo de la Eternulo kaj por ke vi staru antaux la komunumo, por servi al gxi?
10 Kaj Li alproksimigos vin kaj cxiujn viajn fratojn, la idojn de Levi, kun vi; kaj nun vi postulas ecx pastrecon!
Numbers 18:8-24
8 Kaj la Eternulo diris al Aaron:Mi donis al vi la zorgadon pri Miaj oferdonoj:cxion, kion konsekras la Izraelidoj, Mi donis al vi kaj al viaj filoj, kiel sanktan apartenajxon per legxo eterna.
9 Jen kio apartenas al vi el la plejsanktajxoj, el la bruligatajxo:cxiu ilia ofero, kiel cxiu ilia farunofero, tiel ankaux cxiu ilia pekofero kaj cxiu ilia kulpofero, kiun ili donos al Mi, estas plejsanktajxo por vi kaj por viaj filoj.
10 Sur la plej sankta loko mangxu tion; cxiu virseksulo povas tion mangxi. Sankta gxi estu por vi.
11 Kaj jen kio apartenas al vi:iliaj donacataj oferdonoj el cxiuj skuoferoj de la Izraelidoj; al vi Mi donis ilin kaj al viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per legxo eterna; cxiu pura en via domo povas tion mangxi.
12 CXion plej bonan el oleo kaj cxion plej bonan el mosto kaj el greno, iliajn unuaajxojn, kiujn ili donas al la Eternulo, Mi fordonis al vi.
13 La unuaj produktoj de cxio, kio estas sur ilia tero, kiujn ili alportos al la Eternulo, apartenas al vi; cxiu pura en via domo povas tion mangxi.
14 CXio, kio estas konsekrita en Izrael, apartenas al vi.
15 CXiu utermalferminto el cxiuj vivaj estajxoj, kiun ili alportas al la Eternulo, kiel el homoj, tiel ankaux el brutoj, apartenas al vi; tamen prenu elacxeton pro unuenaskito el homoj, kaj ankaux pro unuenaskito el malpuraj brutoj prenu elacxeton.
16 Ilia elacxeto estas:post la agxo de unu monato prenu elacxeton laux via takso, kvin siklojn da argxento laux la sankta siklo, kiu konsistas el dudek geroj.
17 Nur pro unuenaskito el bovoj aux pro unuenaskito el sxafoj aux pro unuenaskito el kaproj ne prenu elacxeton:ili estas sanktajxo; per ilia sango aspergu la altaron, kaj ilian sebon bruligu kiel fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo.
18 Sed ilia viando apartenas al vi; kiel la brustajxo de skuofero kaj la dekstra femuro, gxi apartenas al vi.
19 CXiujn sanktajn oferdonojn, kiujn alportas la Izraelidoj al la Eternulo, Mi donis al vi kaj al viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per legxo eterna. Tio estas interligo de salo por eterne antaux la Eternulo por vi kaj por via idaro kune kun vi.
20 Kaj la Eternulo diris al Aaron:En ilia tero vi ne havos heredajxon, kaj parton vi ne havos inter ili; Mi estas via parto kaj via heredajxo meze de la Izraelidoj.
21 Kaj al la filoj de Levi Mi donis kiel heredajxon dekonajxon de cxio en Izrael, rekompence pro ilia servado, kiun ili faras, la servado en la tabernaklo de kunveno.
22 Kaj la Izraelidoj ne alproksimigxu plu al la tabernaklo de kunveno, por ke ili ne portu pekon kaj ne mortu.
23 Nur la Levidoj mem plenumu la servadon en la tabernaklo de kunveno kaj portu sur si ilian pekon; legxo eterna tio estu en viaj generacioj; kaj inter la Izraelidoj ili ne havos posedajxon.
24 CXar la dekonajxon de la Izraelidoj, kiun ili alportos al la Eternulo oferdone, Mi donis al la Levidoj kiel posedajxon; tial Mi diris al ili, ke inter la Izraelidoj ili ne havu posedajxon.
Numbers 25:12-13
Deuteronomy 33:8-11
8 Kaj pri Levi li diris: Viaj signoj de lumo kaj de justo estu por Via sankta viro, Kiun Vi elprovis en Masa, Kun kiu Vi malpacis cxe la Akvo de Malpaco;
9 Kiu diras pri sia patro kaj pri sia patrino: Mi ne vidis ilin; Kiu ne rekonis siajn fratojn Kaj ne konis siajn filojn: CXar ili observis Viajn dirojn Kaj gardis Vian interligon;
10 Ili instruu Viajn legxojn al Jakob Kaj Vian instruon al Izrael; Ili metu incenson antaux Vian vizagxon, Kaj bruloferojn sur Vian altaron.
11 Benu, ho Eternulo, lian forton, Kaj favoru la faron de liaj manoj; Frapu la lumbon de tiuj, kiuj levigxas kontraux lin, Kaj de liaj malamantoj, ke ili ne povu relevigxi.
Psalms 106:30-31
Ezekiel 34:25
25 Kaj Mi faros kun ili interligon de paco, kaj Mi malaperigos cxiujn sovagxajn bestojn el la lando, por ke oni povu logxi en la dezerto sendangxere kaj dormi en la arbaroj.
Ezekiel 37:26
26 Kaj Mi faros kun ili interligon de paco; gxi estos eterna interligo kun ili; Mi arangxos kaj multigos ilin, kaj Mi starigos Mian sanktejon inter ili por eterne.
Genesis 5:21-24
21 Kaj HXanohx vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskigxis al li Metusxelahx.
22 Kaj HXanohx iradis kun Dio, post kiam naskigxis al li Metusxelahx, tricent jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
23 Kaj la tuta vivo de HXanohx estis tricent sesdek kvin jaroj.
24 Kaj HXanohx iradis kun Dio; kaj li malaperis, cxar Dio lin prenis.
Genesis 6:9
9 Jen estas la historio de Noa: Noa estis homo virta kaj senmakula en sia generacio; kun Dio Noa iradis.
Genesis 17:1
1 Kiam Abram havis la agxon de nauxdek naux jaroj, aperis la Eternulo al Abram, kaj diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; iradu antaux Mi kaj estu senpeka.
Deuteronomy 33:10
10 Ili instruu Viajn legxojn al Jakob Kaj Vian instruon al Izrael; Ili metu incenson antaux Vian vizagxon, Kaj bruloferojn sur Vian altaron.
Psalms 37:30
30 La busxo de virtulo parolas sagxon, Kaj lia lango diras justecon.
Jeremiah 23:22
22 Se ili estus starintaj en Mia konsilo, ili auxdigus Miajn vortojn al Mia popolo kaj deturnus ilin de ilia malbona vojo kaj de iliaj malbonaj agoj.
Ezekiel 44:23-24
Daniel 12:3
3 Kaj la klerigantoj brilos, kiel la brilo de la cxielo; kaj la virtigantoj de multaj, kiel steloj por cxiam kaj eterne.
Hosea 4:6
6 Mia popolo pereos pro tio, ke gxi ne havas scion. CXar vi forpusxis la scion, tial Mi vin forpusxos, ke vi ne plu estu Mia pastro. CXar vi forgesis la instruon de via Dio, tial ankaux Mi forgesos viajn infanojn.
Matthew 22:16
16 Kaj ili sendis al li siajn discxiplojn kun la Herodanoj, por diri:Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laux vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; cxar vi ne favoras la personon de homoj.
Mark 12:14
14 Kaj veninte, ili diris al li:Majstro, ni scias, ke vi estas verama kaj ne zorgas pri iu ajn; cxar vi ne favoras la personon de homoj, sed instruas laux vero la vojon de Dio. CXu konvenas doni tributon al Cezaro, aux ne?
Luke 1:6
6 Kaj ambaux estis justaj antaux Dio, irantaj laux cxiuj ordonoj kaj instruoj de la Eternulo sen riprocxo.
Luke 1:16-17
Luke 20:21
21 Kaj ili demandis lin, dirante:Majstro, ni scias, ke vi prave parolas kaj instruas, kaj ne akceptas ies personon, sed instruas laux vero la vojon de Dio:
Acts 26:18
18 por malfermi iliajn okulojn, ke ili sin turnu de mallumo al lumo, kaj de la auxtoritato de Satano al Dio, por ke ili ricevu pardonon de pekoj, kaj heredajxon inter tiuj, kiuj sanktigxis per fido al mi.
1 Thessalonians 1:9-10
2 Timothy 2:15-16
Titus 1:7-9
7 CXar episkopo devas esti sen riprocxo, kiel administranto de Dio; ne obstina, ne kolerema, ne drinkema, ne malpacema, ne avidanta malhonoran gajnon;
8 sed gastama, bonamanta, sobra, justa, sankta, sinreganta,
9 tenanta la fidelan vorton, kiu estas laux la instruado, por ke li povu admoni pri la sana doktrino kaj ankaux refuti la kontrauxdirantojn.
James 5:19-20
Revelation 14:5
5 Kaj en ilia busxo ne trovigxis mensogo; ili estas senkulpaj.
Leviticus 10:11
11 kaj por ke vi instruu al la Izraelidoj cxiujn legxojn, kiujn eldiris al ili la Eternulo per Moseo.
Numbers 27:21
21 Kaj li staru antaux la pastro Eleazar kaj demandu lin pri decido per la signoj de lumo antaux la Eternulo; laux lia vorto devas eliri kaj laux lia vorto devas eniri li kaj cxiuj Izraelidoj kun li kaj la tuta komunumo.
Deuteronomy 17:8-11
8 Se estos por vi tro malfacila ia jugxa afero inter sango kaj sango, inter proceso kaj proceso, inter frapo kaj frapo, en disputaj aferoj en via urbo:tiam levigxu, kaj iru al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio;
9 kaj venu al la pastroj Levidoj, kaj al la jugxisto, kiu estos en tiu tempo, kaj demandu, kaj ili diros al vi la jugxan decidon.
10 Kaj agu laux la vorto, kiun ili diros al vi de tiu loko, kiun la Eternulo elektos; kaj observu, ke vi faru cxion, kion ili instruos al vi.
11 Laux la instruo, kiun ili donos al vi, kaj laux la decido, kiun ili diros al vi, agu; de tio, kion ili diros al vi, ne deklinigxu dekstren nek maldekstren.
Deuteronomy 21:5
5 kaj aliru la pastroj, idoj de Levi (cxar ilin elektis la Eternulo, via Dio, por servi al Li kaj por beni en la nomo de la Eternulo, kaj laux ilia diro devas esti decidata cxiu disputo kaj cxiu difekto);
Deuteronomy 24:8
8 Atentu pri la infekto de lepro, ke vi observu precize kaj plenumu cxion, kion instruos al vi la pastroj Levidoj; kiel mi ordonis al ili, tiel penu agi.
2 Chronicles 17:8-9
8 kaj kun ili la Levidojn SXemaja, Netanja, Zebadja, Asahel, SXemiramot, Jehonatan, Adonija, Tobija, kaj Tob-Adonija, la Levidojn, kaj kun ili la pastrojn Elisxama kaj Jehoram.
9 Kaj ili instruis en Judujo, havante kun si libron de instruo de la Eternulo; ili trairis cxiujn urbojn de Judujo kaj instruis la popolon.
2 Chronicles 30:22
22 Kaj HXizkija parolis afable al cxiuj Levidoj, kiuj distingigxis en la servado al la Eternulo. Kaj oni mangxis la festan mangxajxon dum sep tagoj, alportante pacoferojn, kaj dankante la Eternulon, Dion de iliaj patroj.
Ezra 7:10
10 CXar Ezra pretigis sian koron, por studi la instruon de la Eternulo kaj plenumi gxin, kaj por instrui en Izrael legxojn kaj ordonojn.
Nehemiah 8:2-8
2 Kaj la pastro Ezra alportis la instruon antaux la komunumon, antaux la virojn kaj virinojn, antaux cxiujn, kiuj povis kompreni, en la unua tago de la sepa monato.
3 Kaj li legis el gxi sur la placo, kiu estas antaux la Pordego de la Akvo, de la tagigxo gxis la tagmezo, antaux la viroj kaj virinoj kaj komprenpovantoj; kaj la oreloj de la tuta popolo estis turnitaj al la libro de instruo.
4 Kaj la skribisto Ezra staris sur ligna ambono, kiun oni faris por tio, kaj apud li staris Matitja, SXema, Anaja, Urija, HXilkija, kaj Maaseja, dekstre de li; kaj maldekstre de li:Pedaja, Misxael, Malkija, HXasxum, HXasxbadana, Zehxarja, kaj Mesxulam.
5 Kaj Ezra malfermis la libron antaux la okuloj de la tuta popolo, cxar li staris pli alte ol la tuta popolo; kaj kiam li gxin malfermis, la tuta popolo starigxis.
6 Kaj Ezra benis la Eternulon, la grandan Dion; kaj la tuta popolo respondis:Amen, amen, levante supren siajn manojn; kaj ili klinigxis kaj faris adoron antaux la Eternulo vizagxaltere.
7 Kaj Jesxua, Bani, SXerebja, Jamin, Akub, SXabtaj, HXodija, Maaseja, Kelita, Azarja, Jozabad, HXanan, Pelaja, kaj la Levidoj klarigadis al la popolo la instruon; kaj la popolo staris sur sia loko.
8 Kaj ili legis el la libro, el la instruo de Dio, klare, kun komentarioj, ke oni komprenu la legatajxon.
Isaiah 42:19
19 Sed kiu estas tiel blinda, kiel Mia servanto, kaj surda, kiel la sendato, kiun Mi sendas? kiu estas tiel blinda, kiel Mia elacxetito, kaj blinda, kiel la servanto de la Eternulo?
Isaiah 44:26
26 kiu konfirmas la vorton de Sia servanto kaj plenumas la decidojn de Siaj senditoj; kiu diras pri Jerusalem:GXi havos multe da logxantoj; kaj pri la urboj de Judujo:Ili estos rekonstruitaj, kaj iliajn ruinojn Mi restarigos;
Jeremiah 15:19
19 Tial tiele diras la Eternulo:Se vi revenos, tiam Mi denove starigos vin antaux Mi; se el senvalorajxo vi eltiros la valorajxon, vi farigxos kiel Mia busxo; ili revenos al vi, sed vi ne revenos al ili.
Jeremiah 18:18
18 Ili diris:Ni iru kaj interkonsiligxu kontraux Jeremia; cxar ne malaperis la legxinstruo cxe la pastro, nek konsilo cxe la sagxulo, nek parolo cxe la profeto; venu, ni batu lin per la lango, kaj ni ne atentu liajn vortojn.
Haggai 1:13
13 Kaj HXagaj, la sendito de la Eternulo, diris al la popolo en la nomo de la Eternulo jene:Mi estas kun vi, diras la Eternulo.
Haggai 2:11-13
11 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Petu de la pastroj instruon, kaj diru:
12 Jen homo portis sanktigitan viandon en la basko de sia vesto, kaj per sia basko li ektusxis panon aux ion kuiritan aux vinon aux oleon aux ian mangxajxon-cxu gxi tiam farigxos sankta? La pastroj respondis kaj diris:Ne.
13 HXagaj plue diris:Kaj se cxion cxi tion ektusxos iu, kiu malpurigxis per mortinto-cxu gxi tiam malpurigxos? La pastroj respondis kaj diris:GXi malpurigxos.
Malachi 3:1
1 Jen Mi sendos Mian angxelon, kaj li preparos antaux Mi la vojon; kaj subite venos en Sian templon la Sinjoro, kiun vi sercxas; kaj la angxelo de la interligo, kiun vi deziras, jen li iras, diras la Eternulo Cebaot.
John 13:20
20 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu akceptas tiun, kiun mi sendas, tiu akceptas min; kaj kiu min akceptas, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis.
John 20:21
21 Jesuo denove diris al ili:Paco al vi; kiel la Patro sendis min, tiel ankaux mi vin sendas.
Acts 16:17
17 SXi sekvis Pauxlon kaj nin, kaj kriadis, dirante:Tiuj homoj estas servistoj de Dio la Plejalta, kiuj proklamas al vi vojon de savo.
2 Corinthians 5:20
20 Ni do estas ambasadoroj pro Kristo, kvazaux Dio per ni petadus; ni vin petegas pro Kristo, repacigxu al Dio.
Galatians 4:14
14 kaj vian elprovon en mia karno vi ne malestimis nek abomenis, sed kvazaux angxelon de Dio vi akceptis min, kvazaux Kriston Jesuon.
1 Thessalonians 4:8
8 Tiu do, kiu malakceptas, malakceptas ne homon, sed Dion, kiu donas al vi Sian Sanktan Spiriton.
2 Timothy 2:24-25
Leviticus 21:15
15 Kaj li ne senhonorigu sian semon en sia popolo, cxar Mi estas la Eternulo, kiu lin sanktigas.
1 Samuel 2:17
17 La peko de la knaboj estis tre granda antaux la Eternulo, cxar la homoj malestimis la oferdonon, faratan al la Eternulo.
1 Samuel 2:24
24 Ne, miaj infanoj, ne bona estas la famo, kiun mi auxdas; vi devojigas la popolon de la Eternulo.
1 Samuel 2:30
30 Tial la Eternulo, Dio de Izrael, diras:Mi diris, ke via domo kaj la domo de via patro irados antaux Mi eterne; sed nun, diras la Eternulo, Mi tion ne permesos; cxar Miajn honorantojn Mi honoros, kaj Miaj malestimantoj estos malaltigitaj.
Psalms 18:21
21 CXar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaux mia Dio.
Psalms 119:102
102 De Viaj decidoj mi ne deklinigxas, CXar Vi min gvidas.
Isaiah 9:16
16 La gvidantoj de tiu popolo erarigas, kaj la gvidatoj pereos.
Isaiah 30:11
11 flankigxu for de la vojo, deklinigxu de la irejo, forigu de antaux ni la Sanktulon de Izrael.
Isaiah 59:13
13 Ni krimis kaj mensogis kontraux la Eternulo, kaj ni forturnis nin de nia Dio; ni parolis pri rabado kaj malbonagado, ni preparis kaj eligis el la koro vortojn mensogajn.
Jeremiah 17:5
5 Tiele diras la Eternulo:Malbenita estas la homo, kiu fidas homon kaj faris karnon lia apogo kaj kies koro forturnis sin de la Eternulo.
Jeremiah 17:13
13 Ho Eternulo, espero de Izrael! cxiuj, kiuj forlasas Vin, estos hontigitaj, la defalintoj estos skribitaj sur la tero; cxar ili forlasis la Eternulon, la fonton de viva akvo.
Jeremiah 18:15
15 Sed Mia popolo forgesis Min, incensas al idoloj; per sia konduto ili senordigas la vojojn eternajn, por iri laux vojo ne ebenigita,
Jeremiah 23:11-15
11 CXar profeto kaj pastro hipokritas; ecx en Mia domo Mi trovas iliajn malbonagojn, diras la Eternulo.
12 Pro tio ilia vojo estos kiel glitigaj lokoj en mallumo:ili glitos tie kaj falos; cxar Mi venigos sur ilin malfelicxon en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin, diras la Eternulo.
13 CXe la profetoj de Samario Mi vidis stultecon:ili profetis en la nomo de Baal, kaj erarigis Mian popolon Izrael;
14 sed cxe la profetoj de Jerusalem Mi vidis ion teruran:ili adultas, iras vojon de mensogoj, kaj subtenas la manojn de malbonaguloj, por ke neniu el ili konvertu sin de sia malboneco; ili cxiuj farigxis por Mi kiel Sodom, kaj la logxantoj de la urbo kiel Gomora.
15 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot pri la profetoj:Jen Mi mangxigos al ili vermuton kaj trinkigos al ili akvon maldolcxan; cxar de la profetoj de Jerusalem disvastigxas malpieco en la tuta lando.
Ezekiel 44:10
10 Sed la Levidoj, kiuj malproksimigxis de Mi, kiam la Izraelidoj erarvagis, kaj kiuj perfidis Min, por sekvi siajn idolojn, ili estu punataj pro siaj malbonagoj.
Daniel 9:5-6
Malachi 2:5
5 Mia interligo kun li estis por vivo kaj paco, kaj Mi donis ilin al li, por ke li timu Min, kaj li timis Min kaj respektegis Mian nomon.
Malachi 2:9-10
9 Tial Mi ankaux faris vin malestimataj kaj malaltigataj antaux la tuta popolo, pro tio, ke vi ne observas Miajn vojojn kaj estas personfavoraj en la aferoj de la legxo.
10 CXu ne unu patron ni cxiuj havas? cxu ne unu Dio nin kreis? kial ni perfidas unu la alian, malsanktigante la interligon de niaj patroj?
Matthew 15:2-5
2 Kial viaj discxiploj transpasxas la tradicion de la antauxuloj? cxar ili ne lavas siajn manojn, kiam ili mangxas panon.
3 Kaj li responde diris al ili:Kial vi ankaux transpasxas la ordonon de Dio per via tradicio?
4 CXar Dio diris:Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj:Kiu malbenas sian patron aux sian patrinon, tiu nepre mortu.
5 Sed vi diras:Se iu diros al sia patro aux al sia patrino:Oferdono estu tio, per kio vi povus profiti de mi,
Luke 11:45-46
Romans 2:19-24
19 kaj estas konvinkita, ke vi mem estas gvidanto por la blinduloj, lumo por tiuj, kiuj estas en mallumo,
20 edukanto por la senprudentuloj, instruanto por infanoj, havante en la legxo la formon de la scio kaj la vero;
21 vi, kiu instruas alian, cxu vi ne instruas vin mem? vi, kiu predikas:Ne sxtelu; cxu vi sxtelas?
22 vi, kiu diras:Ne adultu; cxu vi adultas? vi, kiu abomenas idolojn, cxu vi prirabas templojn?
23 vi, kiu fieras pri la legxo, cxu vi malhonoras Dion per via transpasxo de la legxo?
24 CXar pro vi, la nomo de Dio estas blasfemata inter la nacianoj, kiel estas skribite.
Romans 14:21
21 Estas bone ne mangxi viandon, nek trinki vinon, nek fari ion, per kio via frato ofendigxas.
Hebrews 3:12
12 Gardu vin, fratoj, ke ne estu en iu el vi koro malbona de nekredemo, en defalo de la vivanta Dio;
Deuteronomy 1:17
17 Ne distingu vizagxojn cxe la jugxo; malgrandan kaj grandan egale auxskultu; timu neniun, cxar la jugxo estas afero de Dio; kaj aferon, kiu estos malfacila por vi, venigu al mi, kaj mi gxin auxskultos.
1 Kings 22:28
28 Kaj Mihxaja diris:Se vi revenos en paco, en tiu okazo ne parolis per mi la Eternulo. Kaj li diris:Auxskultu, cxiuj popoloj.
Proverbs 10:7
7 La memoro de piulo estas benata; Sed la nomo de malpiuloj forputros.
Jeremiah 28:15-16
Jeremiah 29:20-22
20 Kaj vi, cxiuj forkondukitoj, kiujn Mi foririgis el Jerusalem en Babelon, auxskultu la vorton de la Eternulo.
21 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, pri Ahxab, filo de Kolaja, kaj pri Cidkija, filo de Maaseja, kiuj profetis al vi en Mia nomo malverajxon:Jen Mi transdonos ilin en la manon de Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj li mortigos ilin antaux viaj okuloj.
22 Kaj cxe cxiuj ekzilitoj de Judujo, kiuj estas en Babel, ilia nomo farigxos objekto de malbeno, kaj oni dirados:La Eternulo faru al vi tion, kion, kion al Cidkija kaj Ahxab, kiujn la regxo de Babel rostigis sur fajro-
Jeremiah 29:31-32
31 Sendu al cxiuj ekzilitoj, por diri:Tiele diras la Eternulo pri SXemaja, la Nehxelamano:Pro tio, ke SXemaja profetis al vi, kvankam Mi ne sendis lin, kaj li fidigis vin per malverajxo-
32 pro tio tiele diras la Eternulo:Jen Mi punos SXemajan, la Nehxelamanon, kaj lian idaron:neniu restos cxe li meze de cxi tiu popolo, kaj li ne vidos la bonon, kiun Mi faros al Mia popolo, diras la Eternulo; cxar li parolis kontraux la volo de la Eternulo.
Ezekiel 13:12-16
12 Kaj jen la muro falis; cxu oni ne diros al vi:Kie estas la mortero, per kiu vi sxmiris?
13 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi elpusxos fortan venton en Mia indigno kaj pluvegon en Mia kolero kaj sxtonojn de hajlo en Mia furiozo, por cxion ekstermi.
14 Mi detruos la muron, kiun vi sxmiris per maltauxga mortero, Mi dissxutos gxin sur la teron tiel, ke nudigxos gxia fundamento; kaj gxi disfalos, kaj vi pereos meze de gxi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
15 Kaj Mi plene kontentigos Mian koleron sur la muro, kaj sur tiuj, kiuj sxmiris gxin per maltauxga mortero, kaj Mi diros al vi:Jam ne ekzistas la muro, kaj jam ne ekzistas tiuj, kiuj sxmiris gxin.
16 Tiaj estas la profetoj de Izrael, kiuj profetas pri Jerusalem, kaj predikas al gxi vizion pri paco, kvankam paco ne estos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Ezekiel 13:21
21 Kaj Mi dissxiros viajn kaptukojn, kaj savos Mian popolon el viaj manoj, kaj ili ne plu estos kaptotajxo por viaj manoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Daniel 12:2-3
Micah 3:6-7
Malachi 2:3
3 Jen Mi jxetos insulton sur la semon cxe vi, malpurajxon Mi jxetos sur viajn vizagxojn, la malpurajxon de viaj festoferoj, kaj gxi algluigxos al vi.
Malachi 2:8
8 Sed vi forklinigxis de la vojo, vi delogis multajn de la instruo, vi detruis la interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot.
Matthew 5:21-22
21 Vi auxdis, ke estas dirite al la antikvuloj:Ne mortigu, kaj kiu mortigos, tiu estos en dangxero de jugxado;
22 sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraux sia frato, tiu estos en dangxero de jugxado; kaj kiu diros al sia frato:Raka, tiu estos en dangxero de la sinedrio; kaj kiu diros:Malsagxulo, tiu estos en dangxero de Gehena de fajro.
Matthew 5:27-28
Matthew 5:33-37
33 Plue, vi auxdis, ke estas dirite al la antikvuloj:Ne rompu jxurojn, sed plenumu viajn jxurojn antaux la Eternulo;
34 sed mi diras al vi:Tute ne jxuru; nek per la cxielo, cxar gxi estas la trono de Dio;
35 nek per la tero, cxar gxi estas la benketo de Liaj piedoj; nek per Jerusalem, cxar gxi estas urbo de la granda Regxo.
36 Nek jxuru per via kapo, cxar vi ne povas fari ecx unu haron blanka aux nigra.
37 Sed via parolo estu:Jes, jes, ne, ne; cxio ekster tio estas el malbono.
Matthew 5:43-44
Matthew 19:17-18
Matthew 23:16-24
16 Ve al vi, blindaj gvidantoj! kiuj diras:Se iu jxuras per la sanktejo, tio estas nenio; sed kiu jxuras per la oro de la sanktejo, tiu estas sxuldanto.
17 Vi malsagxaj kaj blindaj! cxar kio estas pli granda, la oro, aux la sanktejo, kiu sanktigas la oron?
18 Kaj:Se iu jxuras per la altaro, tio estas nenio; sed kiu jxuras per la ofero, kusxanta sur gxi, tiu estas sxuldanto.
19 Vi blinduloj! cxar kio estas pli granda, la ofero, aux la altaro, kiu sanktigas la oferon?
20 Tiu do, kiu jxuras per la altaro, jxuras per gxi, kaj per cxio, kusxanta sur gxi.
21 Kaj tiu, kiu jxuras per la sanktejo, jxuras per gxi, kaj per Tiu, kiu logxas en gxi.
22 Kaj tiu, kiu jxuras per la cxielo, jxuras per la trono de Dio, kaj per Tiu, kiu sidas sur gxi.
23 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi pagas dekonajxojn de mento kaj de anizo kaj de kumino, kaj forlasis la pli gravajn aferojn de la legxo:jugxon kaj kompaton kaj fidon. Sed cxi tiujn vi devus fari, kaj la aliajn ne preterlasi.
24 Vi blindaj gvidantoj! kiuj elkribras la kulon kaj glutas la kamelon.
Mark 7:8-14
8 CXar, forlasinte la ordonon de Dio, vi tenas la tradicion de homoj.
9 Kaj li diris al ili:Efektive vi forrifuzas la ordonon de Dio, por observi vian tradicion.
10 CXar Moseo diris:Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj:Kiu malbenas sian patron aux sian patrinon, tiu nepre mortu.
11 Sed vi diras:Se iu diros al sia patro aux sia patrino:Korban, tio estas Oferdono, estu tio, per kio vi povus profiti de mi,
12 vi jam ne permesas al li fari ion por sia patro aux sia patrino;
13 vantigante la vorton de Dio per via tradicio, kiun vi transdonis; kaj multajn tiajn aferojn vi faras.
14 Kaj denove alvokinte la homamason, li diris al ili:CXiuj min auxskultu kaj komprenu:
Luke 10:29
29 Sed li, dezirante pravigi sin, diris al Jesuo:Kaj kiu estas mia proksimulo?
Luke 11:42
42 Sed ve al vi, Fariseoj! cxar vi pagas dekonajxojn de mento kaj ruto kaj cxiu vegetajxo, kaj preterlasas jugxon kaj amon al Dio; cxi tion vi devus fari, kaj tion ne preterlasi.
Luke 20:45-47
45 Kaj dum la tuta popolo auxskultis, li diris al siaj discxiploj:
46 Gardu vin kontraux la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj amas salutojn sur la placoj, kaj cxefsegxojn en la sinagogoj, kaj cxeflokojn cxe festenoj;
47 kaj kiuj formangxas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto longe pregxas. CXi tiuj ricevos pli severan kondamnon.
Romans 7:7-10
7 Kion do ni diru? CXu la legxo estas peko? Nepre ne! Tamen mi ne konus pekon, krom per la legxo; cxar mi ne konus deziron, se la legxo ne dirus:Ne deziru;
8 sed la peko, trovante pretekston, estigis en mi per la ordono cxian deziremon, cxar ekster legxo la peko estas senviva.
9 Kaj iam mi vivadis ekster la legxo; sed kiam la ordono venis, la peko vivigxis, kaj mi mortis;
10 kaj tiun ordonon, kiu estas por vivo, mi trovis por morto;
Galatians 2:6
6 Sed el tiuj, kiuj sxajne iom valoris (kiaj ajn ili estis, tio por mi ne estas grava:cxe Dio ne estas personfavorado) -tiuj valoruloj nenion aldonis al mi;
Exodus 19:5
5 Kaj nun se vi obeos Mian vocxon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata proprajxo inter cxiuj popoloj, cxar al Mi apartenas la tuta tero.
Exodus 34:10-16
10 Kaj Li diris:Jen Mi faros interligon; antaux via tuta popolo Mi faros miraklojn, kiuj neniam ekzistis sur la tuta tero nek cxe iuj gentoj; kaj la tuta popolo, en kies mezo vi estas, vidos la faron de la Eternulo; cxar terura estos tio, kion Mi faros por vi.
11 Observu tion, kion Mi ordonas al vi hodiaux. Jen Mi forpelas antaux vi la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la HXetidojn kaj la Perizidojn kaj la HXividojn kaj la Jebusidojn.
12 Gardu vin, ke vi ne faru interligon kun la logxantoj de la lando, en kiun vi venos, por ke tio ne farigxu falilo inter vi;
13 sed iliajn altarojn detruu kaj iliajn statuojn rompu kaj iliajn sanktajn stangojn dishaku.
14 CXar vi ne devas adori alian dion; cxar la Eternulo, koleremulo estas Lia nomo, estas Dio kolerema.
15 Ne faru interligon kun la logxantoj de la lando; cxar, malcxastante kun siaj dioj kaj alportante oferojn al siaj dioj, ili eble vokos vin kaj vi mangxos de iliaj oferoj,
16 kaj vi prenos iliajn filinojn por viaj filoj, kaj iliaj filinoj malcxastos por siaj dioj kaj malcxastigos viajn filojn por siaj dioj.
Joshua 23:12-16
12 CXar se vi forklinigxos, kaj aligxos al tiuj restintaj popoloj, kiuj restis kun vi, kaj vi boparencigxos kun ili, kaj vi iros al ili kaj ili al vi:
13 tiam sciu, ke la Eternulo, via Dio, ne plu forpelos tiujn popolojn de antaux vi; kaj ili farigxos por vi kaptilo kaj reto, kaj vipo por viaj flankoj, kaj pikilo por viaj okuloj, gxis vi forpereos de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio.
14 Nun mi ekiras hodiaux la vojon de la tuta mondo; kaj vi sciu per via tuta koro kaj per via tuta animo, ke ne restis neplenumita ecx unu vorto el cxiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris pri vi; cxio plenumigxis por vi, ne mankis el gxi ecx unu vorto.
15 Sed kiel plenumigxis por vi cxiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris al vi, tiel la Eternulo venigos sur vin cxion malbonan, gxis Li ekstermos vin de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio.
16 Se vi malobeos la interligon de la Eternulo, via Dio, kiun Li starigis kun vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adoros ilin:tiam ekflamos kontraux vin la kolero de la Eternulo, kaj vi forpereos rapide de sur la bona tero, kiun Li donis al vi.
Joshua 24:3
3 Sed Mi prenis vian patron Abraham de trans la Rivero kaj kondukis lin tra la tuta lando Kanaana, kaj Mi multigis lian idaron, kaj Mi donis al li Isaakon.
Ezra 9:11-14
11 kiujn Vi ordonis per Viaj servantoj, la profetoj, dirante:La lando, en kiun vi venas por ekposedi gxin, estas lando malpura pro la malpureco de la popoloj alilandaj, pro iliaj abomenindajxoj, per kiuj ili plenigis gxin de rando al rando en sia malpureco;
12 ne donu do viajn filinojn al iliaj filoj, kaj iliajn filinojn ne prenu por viaj filoj, neniam zorgu pri ilia paco kaj bonstato, por ke vi fortigxu kaj por ke vi nutru vin per la bonajxoj de la tero kaj por ke vi heredigu gxin por eterne al viaj filoj.
13 Kaj post cxio, kio trafis nin pro niaj malbonaj faroj kaj pro nia granda kulpo, kaj kiam nun Vi indulgis nin malgraux niaj malbonagoj kaj donis al ni tian savigxon,
14 cxu ni nun denove malobeu Viajn ordonojn, kaj boparencigxu kun la popoloj de tiuj abomenindajxoj? CXu Vi ne koleros kontraux ni gxis plena ekstermo sen restigo de ia restajxo kaj savitajxo?
Ezra 10:2-3
2 Kaj ekparolis SXehxanja, filo de Jehxiel, el la idoj de Elam, kaj diris al Ezra:Ni faris krimon kontraux nia Dio, prenante edzinojn aligentajn el la popoloj de la lando. Tamen nun ekzistas espero por Izrael en cxi tiu afero.
3 Nun ni faru interligon kun nia Dio, ke laux la konsilo de mia sinjoro, kaj de tiuj, kiuj havas timon antaux la ordonoj de nia Dio, ni forigos cxiujn virinojn kaj iliajn naskitojn, kaj estu farite konforme al la legxo.
Job 31:15
15 Lin kreis ja Tiu sama, kiu kreis min en la ventro, Kaj Tiu sama pretigis en la ventro ankaux lin.
Psalms 100:3
3 Sciu, ke la Eternulo estas Dio; Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, Lia popolo kaj sxafoj de Lia pasxtejo.
Isaiah 43:1
1 Sed nun tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael:Ne timu, cxar Mi vin savos; Mi vokos vin laux via nomo, vi estas Mia.
Isaiah 43:7
7 cxiun, kiu estas nomata per Mia nomo kaj kiun Mi kreis por Mia gloro, faris, kaj estigis.
Isaiah 43:15
15 Mi estas la Eternulo, via Sanktulo, la Kreinto de Izrael, via Regxo.
Isaiah 44:2
2 Tiele diras la Eternulo, kiun vin kreis kaj formis kaj helpas vin de post via naskigxo:Ne timu, ho Jakob, Mia servanto, kaj vi, ho Jesxurun, kiun Mi elektis.
Isaiah 51:2
2 Rigardu Abrahamon, vian patron, kaj Saran, vian naskintinon; cxar Mi alvokis lin, kiam li estis sola, kaj Mi benis lin kaj multigis lin.
Isaiah 63:16
16 Vi estas ja nia patro; Abraham ja ne scias pri ni, kaj Izrael nin ne rekonas; Vi, ho Eternulo, estas nia patro; nia Liberiganto-tia estas de eterne Via nomo.
Isaiah 64:8
8 Sed nun, ho Eternulo, Vi estas nia Patro; ni estas la argilo, kaj Vi estas nia formanto, kaj ni cxiuj estas la produkto de Via mano.
Jeremiah 9:4-5
Ezekiel 33:24
24 Ho filo de homo! la logxantoj de tiuj dezertaj lokoj sur la tero de Izrael parolas tiele:Abraham estis unu sola homo, kaj ricevis herede la landon; sed ni estas multo, des pli apartenas al ni la lando kiel heredajxo.
Micah 7:2-6
2 Malaperis piuloj en la lando, kaj ne trovigxas justulo inter la homoj; cxiuj insidas, por versxi sangon, unu la alian cxasas, por pereigi lin.
3 Por pravigi malbonan faron, la estro postulas donacon kaj la jugxisto pagon; la altrangulo parolas, kion li volas, kaj konfuzas la aferojn.
4 La plej bona inter ili estas kiel dornarbetajxo, la justulo estas kiel pikajxa barilo. Sed venos la tago de Via esploro, de Via puno; tiam ili ne scios, kion fari.
5 Ne kredu al proksimulo, ne fidu amikon; kontraux tiu, kiu kusxas cxe via brusto, gardu la aperturon de via busxo;
6 cxar filo malhonoras patron, filino batalas kontraux sia patrino, bofilino kontraux sia bopatrino; la domanoj de homo estas liaj malamikoj.
Malachi 2:11
11 Perfidis Jehuda, kaj abomenajxo estas farita en Izrael kaj en Jerusalem; cxar Jehuda malhonoris la sanktajxon de la Eternulo per tio, ke li ekamis kaj edzinigis al si filinon de fremda dio.
Malachi 2:14-15
14 Vi diras:Kial? Tial, ke la Eternulo estas atestanto inter vi kaj la edzino de via juneco, kontraux kiu vi agis perfide, kvankam sxi estas via kamaradino kaj via legxa edzino.
15 Tion ne faris ecx seninfanulo, se en li restis spirito. Kion faris la seninfanulo? li petis de Dio idaron. Estu do singardaj en via spirito, kaj neniu agu perfide kontraux la edzino de sia juneco.
Matthew 3:9
9 kaj ne pensu diri en vi:Ni havas Abrahamon kiel patron; cxar mi diras al vi, ke Dio povas el cxi tiuj sxtonoj starigi idojn al Abraham.
Matthew 10:21
21 Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj infanoj ribelos kontraux gepatroj kaj mortigos ilin.
Luke 1:73
73 La jxuron, kiun Li jxuris al nia patro Abraham;
Luke 3:8
8 Donu do fruktojn tauxgajn por pento. Kaj ne komencu diri en vi:Ni havas Abrahamon kiel patron; cxar mi diras al vi, ke Dio povas el cxi tiuj sxtonoj starigi idojn al Abraham.
John 8:39
39 Ili respondis kaj diris al li:Nia patro estas Abraham. Jesuo diris al ili:Se vi estus Abrahamidoj, vi farus la farojn de Abraham.
John 8:41
41 Vi faras la farojn de via patro. Tiam ili diris al li:Ni ne naskigxis per malcxasteco; unu Patron ni havas, Dion.
John 8:53
53 CXu vi estas pli granda ol nia patro Abraham, kiu mortis? kaj la profetoj mortis; kiu vi pretendas esti?
John 8:56
56 Via patro Abraham gxojegis vidi mian tagon, kaj li vidis kaj estis ravita.
Acts 7:2
2 Kaj tiu diris: Fratoj kaj patroj, auxskultu. La Dio de gloro aperis al nia patro Abraham, kiam li estis en Mezopotamio, antaux ol li logxis en HXaran,
Acts 7:26
26 Kaj en la sekvanta tago li aperis al ili, dum ili malpacis, kaj li deziris repacigi ilin, dirante:Ho viroj, vi estas fratoj; kial vi malbonfaras unu al alia?
Acts 17:25
25 kaj ne estas servata de homaj manoj, kvazaux Li ion bezonus, cxar Li mem donas al cxiuj vivon kaj spiron kaj cxion;
Romans 4:1
1 Kion do, ni diros, trovis Abraham, nia praavo laux la karno?
Romans 9:10
10 Kaj plue, kiam Rebeka ankaux gravedigxis per unu, nia patro Isaak
1 Corinthians 6:6-8
6 sed frato procesas kontraux frato, kaj ecx antaux nekredantoj?
7 Certe jam estas cxe vi granda domagxo, ke vi faras procesojn unu kontraux alia. Kial vi ne prefere suferas maljustecon? kial vi ne prefere suferas rabadon?
8 Tamen ecx vi mem faras maljustecon kaj rabadon, kaj ecx kontraux la fratoj.
1 Corinthians 8:6
6 tamen por ni estas unu Dio, la Patro, el kiu estas cxio, kaj ni por Li; kaj unu Sinjoro, Jesuo Kristo, per kiu estas cxio, kaj ni per li.
Ephesians 4:6
6 unu Dio kaj Patro de cxiuj, kiu estas super cxiuj, kaj tra cxiuj, kaj en cxiuj.
Ephesians 4:25
25 Pro tio, formetante malveron, cxiu parolu veron kun sia proksimulo, cxar ni estas membroj unu de alia.
1 Thessalonians 4:6
6 ke neniu peku kaj trompu sian fraton en cxi tio; cxar la Eternulo estas vengxanto en cxio tio, kiel ankaux ni antauxavertis vin kaj atestis.
Hebrews 12:9
9 Cetere ni havis patrojn de nia karno, kiuj nin punis, kaj ni respektis ilin; cxu ni ne multe pli submetigxu al la Patro de la spiritoj, kaj vivu?
Genesis 6:1-2
Exodus 19:5-6
Leviticus 18:24-30
24 Ne malpurigxu per cxio cxi tio; cxar per cxio cxi tio malpurigxis la popoloj, kiujn Mi forpelas de antaux vi.
25 Kaj malpurigxis la tero, kaj Mi postulas respondon pri gxia malbonagado, kaj la tero eljxetas siajn logxantojn.
26 Sed vi observu Miajn legxojn kaj Miajn decidojn, kaj ne faru iujn el tiuj abomenajxoj, nek la indigxeno, nek la fremdulo, kiu logxas inter vi
27 (cxar cxiujn tiujn abomenajxojn faris la homoj de tiu tero, kiuj logxis antaux vi, kaj la tero malpurigxis);
28 por ke la tero ne eljxetu ankaux vin, kiam vi malpurigos gxin, kiel gxi eljxetis la popolon, kiu estis antaux vi.
29 CXar se iu faros ion el cxiuj tiuj abomenajxoj, la farantoj ekstermigxos el sia popolo.
30 Observu do Miajn ordonojn, por ke vi ne agu laux la abomenindaj legxoj, laux kiuj oni agis antaux vi, kaj por ke vi ne malpurigxu per ili:Mi estas la Eternulo, via Dio.
Leviticus 20:26
26 Kaj estu antaux Mi sanktaj, cxar sankta estas Mi, la Eternulo, kaj Mi apartigis vin el inter la popoloj, por ke vi estu Miaj.
Deuteronomy 7:3-6
3 Kaj ne boparencigxu kun ili:vian filinon ne donu al ilia filo, kaj ilian filinon ne prenu por via filo;
4 cxar ili forturnos viajn filojn de Mi, ke ili servu al aliaj dioj, kaj ekflamos kontraux vi la kolero de la Eternulo, kaj Li ekstermos vin rapide.
5 Sed tiele agu kun ili:iliajn altarojn detruu kaj iliajn statuojn rompu kaj iliajn sanktajn stangojn dishaku kaj iliajn idolojn forbruligu per fajro.
6 CXar popolo sankta vi estas al la Eternulo, via Dio; vin elektis la Eternulo, via Dio, ke vi estu Lia popolo propra el cxiuj popoloj, kiuj estas sur la tero.
Deuteronomy 14:2
2 cxar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio, kaj vin la Eternulo elektis, ke vi estu Lia popolo propra, el cxiuj popoloj, kiuj estas sur la tero.
Deuteronomy 33:26-29
26 Ne ekzistas simila al Dio, ho Jesxurun, Kiu sidas en la cxielo por via helpo, En Sia majesto en la nuboj.
27 La Dio antikva estas logxejo, Kaj malsupre estas brakoj eternaj. Kaj Li forpelis de antaux vi la malamikon, Kaj diris:Ekstermu.
28 Kaj Izrael logxas sendangxere, sola; La fonto de Jakob estas sur tero de greno kaj mosto, Kaj lia cxielo gutigas roson.
29 Felicxa vi estas, ho Izrael! Kiu estas simila al vi, popolo helpata de la Eternulo, La sxildo de via helpo kaj la glavo de via gloro? Flatos vin viaj malamikoj, Kaj vi pasxados sur iliaj altajxoj.
Judges 3:6
6 Kaj ili prenis al si iliajn filinojn kiel edzinojn, kaj siajn filinojn ili donis al iliaj filoj, kaj ili servis al iliaj dioj.
1 Kings 11:1-8
1 La regxo Salomono amis multajn aligentajn virinojn, la filinon de Faraono, Moabidinojn, Amonidinojn, Edomidinojn, Cidonaninojn, HXetidinojn,
2 el tiuj popoloj, pri kiuj la Eternulo diris al la Izraelidoj:Ne iru al ili, kaj ili ne iru al vi, cxar ili turnos vian koron al siaj dioj; al ili Salomono aligxis per amo.
3 Kaj li havis da cxefaj edzinoj sepcent kaj da kromvirinoj tricent; kaj liaj edzinoj forklinis lian koron.
4 En la tempo de maljuneco de Salomono liaj edzinoj turnis lian koron al aliaj dioj, kaj lia koro ne estis tiel plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David.
5 Kaj Salomono sekvis Asxtaron, diajxon de la Cidonanoj, kaj Milkomon, abomenindajxon de la Amonidoj.
6 Kaj Salomono faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj ne sekvis plene la Eternulon, kiel lia patro David.
7 Tiam Salomono konstruis altajxon al Kemosx, abomenindajxo de la Moabidoj, sur la monto, kiu estas antaux Jerusalem, kaj al Molehx, abomenindajxo de la Amonidoj.
8 Kaj tiel li faris por cxiuj siaj aligentaj edzinoj, kiuj incensadis kaj alportadis oferojn al siaj dioj.
Ezra 9:1-2
1 Kiam cxio tio estis finita, aliris al mi la estroj, kaj diris:La popolo Izraela kaj la pastroj kaj la Levidoj ne apartigis sin de la popoloj de la landoj koncerne iliajn abomenindajxojn, de la Kanaanidoj, HXetidoj, Perizidoj, Jebusidoj, Amonidoj, Moabidoj, Egiptoj, kaj Amoridoj;
2 cxar ili prenis el iliaj filinoj edzinojn por si kaj por siaj filoj, kaj miksigxis la sankta semo kun la popoloj de la landoj; kaj la mano de la eminentuloj kaj cxefoj estis la unua en cxi tiu malbonago.
Ezra 9:12
12 ne donu do viajn filinojn al iliaj filoj, kaj iliajn filinojn ne prenu por viaj filoj, neniam zorgu pri ilia paco kaj bonstato, por ke vi fortigxu kaj por ke vi nutru vin per la bonajxoj de la tero kaj por ke vi heredigu gxin por eterne al viaj filoj.
Ezra 10:2
2 Kaj ekparolis SXehxanja, filo de Jehxiel, el la idoj de Elam, kaj diris al Ezra:Ni faris krimon kontraux nia Dio, prenante edzinojn aligentajn el la popoloj de la lando. Tamen nun ekzistas espero por Izrael en cxi tiu afero.
Nehemiah 13:23-29
23 Ankaux en tiu tempo mi vidis Judojn, kiuj prenis al si edzinojn Asxdodaninojn, Amonidinojn, kaj Moabidinojn;
24 kaj iliaj infanoj duone parolis Asxdode, kaj ne povosciis paroli Jude, sed nur la lingvon de tiu aux alia popolo.
25 Mi faris al ili severan riprocxon kaj malbenis ilin, kaj batis kelkajn virojn el ili kaj sxiris al ili la harojn, kaj devigis ilin jxuri per Dio:Vi ne donos viajn filinojn al iliaj filoj kaj ne prenos iliajn filinojn por viaj filoj aux por vi mem.
26 Per tio pekis ja Salomono, regxo de Izrael; inter la multaj nacioj ne estis regxo simila al li, kaj li estis amata de sia Dio, kaj Dio faris lin regxo super la tuta Izrael; tamen ecx lin pekigis la aligentaj edzinoj.
27 Kaj cxu pri vi oni povas auxdi, ke vi faras cxi tiun tutan grandan malbonon, pekante kontraux nia Dio kaj prenante aligentajn edzinojn?
28 El la filoj de Jojada, filo de la cxefpastro Eljasxib, unu estis bofilo de la HXoronano Sanbalat. Mi forpelis lin de mi.
29 Memoru pri ili, ho mia Dio, ke ili makulis la pastrecon kaj la interligon pastran kaj Levidan.
Psalms 106:28
28 Kaj ili aligxis al Baal-Peor, Kaj mangxis oferricevojn de malvivuloj.
Psalms 106:34-39
34 Ili ne ekstermis la popolojn, Pri kiuj diris al ili la Eternulo;
35 Sed ili miksigxis kun la popoloj Kaj lernis iliajn farojn;
36 Ili servis al iliaj idoloj, Kaj cxi tiuj farigxis reto por ili.
37 Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj;
38 Kaj ili versxis senkulpan sangon, la sangon de siaj filoj kaj filinoj, Kiujn ili oferportis al la Kanaanaj idoloj; Kaj la tero malpurigxis de sango.
39 Kaj ili malpurigxis per siaj faroj, Kaj malcxastigxis per siaj agoj.
Jeremiah 2:3
3 Izrael tiam estis sanktajxo de la Eternulo, Lia unua frukto; cxiuj, kiuj mangxis gxin, estis kondamnitaj, malbono venis sur ilin, diras la Eternulo.
Jeremiah 2:7-8
7 Kaj Mi venigis vin en landon fruktodonan, por ke vi mangxu gxiajn fruktojn kaj bonajxojn; sed vi venis kaj malpurigis Mian landon, kaj Mian heredajxon vi faris abomenindajxo.
8 La pastroj ne diris:Kie estas la Eternulo? la legxokompetentuloj ne atentis Min, la pasxtistoj perfidis Min, la profetoj profetis per Baal kaj sekvis idolojn.
Jeremiah 2:21-22
Jeremiah 3:7-9
7 Kaj post kiam sxi faris cxion cxi tion, Mi diris:Revenu al Mi; sed sxi ne revenis. Kaj tion vidis sxia perfidema fratino Judujo.
8 Mi vidis cxiujn adultajxojn de la defalinta Izrael, kaj Mi forpelis sxin kaj donis al sxi eksedzigan leteron; tamen ne ektimis sxia perfidema fratino Judujo, sed sxi iris kaj ankaux malcxastis.
9 Kaj de la bruo de sxia malcxastado malpurigxis la lando, kaj sxi adultis kun sxtono kaj kun ligno.
Jeremiah 7:10
10 vi poste venas kaj starigxas antaux Mi en cxi tiu domo, kiu estas nomata per Mia nomo, kaj vi diras:Ni savigxis-kvankam vi plue faras cxiujn tiujn abomenindajxojn!
Ezekiel 18:13
13 donas kontraux procentegoj, prenas troprofiton:cxu tia povas vivi? li ne devas vivi:cxar li faras cxiujn tiujn abomenindajxojn, li devas morti; lia sango estu sur li.
Ezekiel 22:11
11 Oni faris abomenindajxon kun la edzino de sia proksimulo, oni malpurigis sian bofilinon per malcxastajxo, oni perfortis cxe vi sian fratinon, filinon de sia patro.
Hosea 6:7
7 Sed ili rompis la interligon, kiel Adam, kaj ili defalis de Mi.
2 Corinthians 6:14-18
14 Ne estigxu kunjuguloj maltauxge kun nekredantoj; cxar kian partoprenon havas justeco kun maljusteco? aux kian komunajxon havas lumo kun mallumo?
15 Kaj kian akordon havas Kristo kun Belial? aux kian kunecon havas kredanto kun nekredanto?
16 Kaj kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? cxar ni estas templo de Dio vivanta; kiel diris Dio:Mi logxos inter ili, kaj Mi iros inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.
17 Tial Eliru el inter ili, kaj estu apartaj, diras la Eternulo, Kaj ne tusxu malpurajxon; Kaj Mi vin akceptos,
18 Kaj Mi estos por vi Patro, Kaj vi estos Miaj filoj kaj filinoj, diras la Eternulo Plejpotenca.
Revelation 21:8
8 Sed por la timemaj kaj nekredemaj kaj abomenindaj kaj mortigistoj kaj malcxastuloj kaj sorcxistoj kaj idolanoj kaj cxiuj mensoguloj, ilia lotajxo estos en la lago, brulanta per fajro kaj sulfuro; tio estas la dua morto.
Genesis 4:3-5
3 Kaj post ia tempo farigxis, ke Kain alportis el la fruktoj de la tero donacoferon al la Eternulo.
4 Kaj Habel ankaux alportis el la unuenaskitoj de siaj sxafoj kaj el ilia graso. Kaj la Eternulo atentis Habelon kaj lian donacoferon;
5 sed Kainon kaj lian donacoferon Li ne atentis. Kaj Kain tre ekkoleris, kaj lia vizagxo klinigxis.
Leviticus 18:29
29 CXar se iu faros ion el cxiuj tiuj abomenajxoj, la farantoj ekstermigxos el sia popolo.
Leviticus 20:3
3 Mi turnos Mian vizagxon kontraux tiun homon, kaj Mi ekstermos lin el inter lia popolo pro tio, ke el siaj idoj li donis al Molehx, por malpurigi Mian sanktejon kaj malhonori Mian sanktan nomon.
Numbers 15:30-31
Numbers 24:5
5 Kiel belaj estas viaj tendoj, ho Jakob, Viaj logxejoj, ho Izrael!
Joshua 23:12-13
12 CXar se vi forklinigxos, kaj aligxos al tiuj restintaj popoloj, kiuj restis kun vi, kaj vi boparencigxos kun ili, kaj vi iros al ili kaj ili al vi:
13 tiam sciu, ke la Eternulo, via Dio, ne plu forpelos tiujn popolojn de antaux vi; kaj ili farigxos por vi kaptilo kaj reto, kaj vipo por viaj flankoj, kaj pikilo por viaj okuloj, gxis vi forpereos de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio.
1 Samuel 2:31-34
31 Jen venos baldaux la tempo, kiam Mi rompos vian brakon kaj la brakon de via patrodomo, ke ne estos maljunulo en via domo;
32 kaj vi vidos konkuranton en la logxejo, dum cxiuj bonoj, kiuj estos farataj al Izrael; kaj neniam estos maljunulo en via domo.
33 Sed Mi neniun ekstermos cxe vi de antaux Mia altaro, por ke viaj okuloj konsumigxu kaj via animo turmentigxu; cxiu, kiu naskigxas en via domo, mortos en la vira agxo.
34 Kaj jen estas por vi la pruvosigno, kiu plenumigxos sur viaj du filoj, sur HXofni kaj Pinehxas:en unu tago ili ambaux mortos.
1 Samuel 3:14
14 Kaj tial Mi jxuris al la domo de Eli, ke neniam pekliberigxos la krimo de la domo de Eli per bucxofero nek per farunofero.
1 Samuel 15:22-23
22 Sed Samuel diris:CXu bruloferoj kaj bucxoferoj estas tiel agrablaj al la Eternulo, kiel la obeado al la vocxo de la Eternulo? vidu, obeado estas pli bona ol bucxofero, atentado estas pli bona ol la sebo de sxafoj.
23 CXar malobeo estas kiel peko de sorcxado, kaj neplenumo estas kiel peko de idolservado. Pro tio, ke vi malsxatis la diron de la Eternulo, Li malsxatis vin, ke vi ne estu plu regxo.
1 Chronicles 25:8
8 Ili lotis pri la vico de sia dejxorado, la malgrandaj egale kiel la grandaj, kompetentulo egale kiel lernanto.
Ezra 10:18-19
Isaiah 9:14-16
Isaiah 24:1-2
1 Jen la Eternulo dezertigas la landon kaj ruinigas gxin kaj sxangxas gxian aspekton kaj disjxetas gxiajn logxantojn.
2 Kaj estos al la popolo kiel al la pastro, al la servisto kiel al lia mastro, al la servistino kiel al sxia mastrino, al la acxetanto kiel al la vendanto, al la pruntedonanto kiel al la prunteprenanto, al la sxuldanto kiel al la kreditoro.
Isaiah 61:8
8 CXar Mi, la Eternulo, amas justecon, malamas rabadon kaj maljustecon; kaj Mi fidele donos al ili ilian rekompencon, kaj interligon eternan Mi faros kun ili.
Isaiah 66:3
3 Unu bucxas bovon, alia mortigas homon; unu bucxoferas sxafidon, alia rompas la kolon al hundo; unu alportas farunoferon, alia sangon de porko; unu incensas olibanon, alia pregxas al idolo. Sed kiel ili elektis al si siajn vojojn kaj ilia animo gxuas ilian abomenindajxon,
Ezekiel 14:10
10 Tiamaniere ili estos punitaj pro sia malpieco:la puno de la demandanto kaj la puno de la profeto estos egalaj;
Ezekiel 24:21
21 Diru al la domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi malsanktigos Mian sanktejon, la forton de via gloro, la gxuon de viaj okuloj, kaj la cxarmajxon de via animo; kaj viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn vi forlasis, falos de glavo.
Hosea 4:4-5
Amos 5:22
22 Kiam vi alportas al Mi bruloferojn kaj viajn farunoferojn, Mi ne akceptas ilin, kaj viajn grasajn dankoferojn Mi ne rigardas.
Zechariah 12:7
7 Kaj antauxe la Eternulo savos la tendojn de Judujo, por ke la gloro de la domo de David kaj la gloro de la logxantoj de Jerusalem ne estu tro alta super Judujo.
Malachi 1:10
10 Estus bone, se iu el vi sxlosus la pordon, por ke vi ne bruligu vane fajron sur Mia altaro. Vi ne estas agrablaj al Mi, diras la Eternulo Cebaot; kaj donacon el via mano Mi ne akceptos favore.
Malachi 2:10
10 CXu ne unu patron ni cxiuj havas? cxu ne unu Dio nin kreis? kial ni perfidas unu la alian, malsanktigante la interligon de niaj patroj?
Matthew 15:14
14 Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaux falos en fosajxon.
2 Timothy 3:13
13 Sed malbonaj homoj kaj ruzuloj cxiam iros antauxen al pli granda malbono, trompantaj kaj trompataj.
Revelation 19:20
20 Kaj la besto estis kaptita, kaj kun gxi la falsa profeto, kiu faris antaux gxi la signojn, per kiuj li trompis tiujn, kiuj ricevis la markon de la besto kaj adorklinigxis al gxia bildo; ili ambaux estis jxetitaj vivaj en la lagon fajran, brulantan per sulfuro;
Deuteronomy 15:9
9 Gardu vin, ke ne aperu en via koro malpia penso:Alproksimigxas la sepa jaro, la jaro de forlaso; kaj via okulo farigxos malfavora kontraux via malricxa frato kaj vi ne donos al li, kaj li plendos pri vi al la Eternulo, kaj peko estos sur vi.
Deuteronomy 26:14
14 mi ne mangxis el gxi en la tagoj de mia malgxojo, kaj mi ne apartigis el gxi en stato de malpureco, kaj mi ne donis el gxi por mortinto; mi auxskultis la vocxon de la Eternulo, mia Dio; mi faris konforme al cxio, kion Vi ordonis al mi.
1 Samuel 1:9-10
2 Samuel 13:19-20
19 Tiam Tamar prenis cindron sur sian kapon, kaj la diverskoloran veston, kiu estis sur sxi, sxi dissxiris; kaj sxi metis sian manon sur sian kapon, kaj iris kaj kriis.
20 Kaj diris al sxi sxia frato Absxalom:CXu via frato Amnon estis kun vi? nun, mia fratino, silentu; li estas via frato; ne tro afliktigxu pro tiu afero. Kaj Tamar restis malgxoja en la domo de sia frato Absxalom.
Nehemiah 8:9-12
9 Kaj Nehxemja, kiu estis la regionestro, kaj la pastro Ezra, la skribisto, kaj la Levidoj, kiuj donadis klarigojn al la popolo, diris al la tuta popolo:CXi tiu tago estas sankta al la Eternulo, via Dio; ne malgxoju kaj ne ploru. CXar la tuta popolo ploris, auxskultante la vortojn de la instruo.
10 Kaj li diris al ili:Iru, mangxu grasajxon kaj trinku dolcxajxon, kaj sendu porciojn al tiuj, kiuj nenion pretigis por si; cxar cxi tiu tago estas sankta al nia Sinjoro; kaj ne malgxoju, cxar la gxojo pri la Eternulo estas via forto.
11 Kaj la Levidoj trankviligadis la tutan popolon, dirante:CXesu, cxar cxi tiu tago estas sankta; ne malgxoju.
12 Kaj la tuta popolo iris, por mangxi kaj trinki kaj sendi porciojn kaj fari grandan festenon; cxar ili komprenis la vortojn, kiujn oni sciigis al ili.
Psalms 78:34-37
34 Kiam Li estis mortiganta ilin, tiam ili Lin eksercxis, Returnigxis kaj fervore vokis Dion;
35 Kaj ili rememoris, ke Dio estas ilia fortikajxo Kaj Dio la Plejalta estas ilia Liberiganto.
36 Sed ili flatis al Li per sia busxo, Kaj per sia lango ili mensogis al Li;
37 CXar ilia koro ne estis firma al Li, Kaj ili ne estis fidelaj en Lia interligo.
Proverbs 15:8
8 Oferdono de malvirtuloj estas abomenajxo por la Eternulo; Sed la pregxo de virtuloj al Li placxas.
Proverbs 21:27
27 Oferdono de malvirtuloj estas abomenajxo; Kiom pli, kiam li gxin alportas kiel pekoferon!
Ecclesiastes 4:1
1 Kaj mi returnigxis, kaj mi vidis cxiujn premojn, kiuj estas farataj sub la suno:kaj jen estas larmoj de prematoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto; kaj perforteco de la mano de iliaj premantoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto.
Isaiah 1:11-15
11 Por kio Mi bezonas vian multegon da bucxoferoj? diras la Eternulo; Mi trosatigxis de la bruloferoj de sxafoj kaj de la sebo de grasigitaj brutoj, kaj la sangon de bovoj kaj sxafidoj kaj kaproj Mi ne deziras.
12 Kiam vi venas, por aperi antaux Mia vizagxo, kiu postulas tion de viaj manoj, ke vi pasxu sur Mian korton?
13 Ne plu alportu hipokritajn donacojn; la incensado estas abomenindajxo por Mi; monatkomencon, sabaton, kaj kunvokon de kunvenoj Mi ne toleras- krimo kaj sankta kunveno!
14 Viajn monatkomencojn kaj festojn Mia animo malamas; ili farigxis por Mi sxargxo, tedis al Mi porti ilin.
15 Kiam vi etendas viajn manojn, Mi kasxas antaux vi Miajn okulojn; ecx kiam vi multe pregxas, Mi ne auxskultas; viaj manoj estas plenaj de sango.
Jeremiah 6:20
20 Por kio Mi bezonas la olibanon venantan el SXeba, kaj la bonodoran kanon el malproksima lando? viaj bruloferoj ne placxas al Mi, kaj viaj bucxoferoj ne estas agrablaj al Mi.
Jeremiah 14:12
12 Se ili fastos, Mi ne auxskultos ilian pregxon, kaj se ili alportos bruloferojn kaj farunoferojn, Mi ne estos favora al ili; sed Mi ekstermos ilin per glavo, per malsato, kaj per pesto.
Genesis 2:18
18 Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li.
Genesis 31:50
50 Se vi agos malbone kontraux miaj filinoj kaj se vi prenos aliajn edzinojn krom miaj filinoj, tiam, se neniu estos cxe ni, vidu, ke Dio estas atestanto inter mi kaj vi.
Judges 11:10
10 Kaj la plejagxuloj de Gilead diris al Jiftahx:La Eternulo estu auxskultanto inter ni, ke ni faros konforme al viaj vortoj.
1 Samuel 12:5
5 Kaj li diris al ili:La Eternulo estas atestanto antaux vi, kaj Lia sanktoleito estas atestanto hodiaux, ke vi nenion trovis en mia mano. Kaj ili diris:Atestanto.
Proverbs 2:17
17 Kiu forlasas la amikon de sia juneco, Kaj forgesas la ligon de sia Dio;
Proverbs 5:18-19
Proverbs 30:20
20 Tia estas la vojo de virino adultanta: SXi mangxas, visxas la busxon, Kaj diras:Mi faris nenian pekon.
Ecclesiastes 9:9
9 GXuu la vivon kun la edzino, kiun vi amas en la tempo de via tuta vanta vivo, kaj kiun Dio donis al vi por cxiuj viaj vantaj tagoj; cxar cxi tio estas via apartenajxo en via vivo, kaj en viaj laboroj, kiujn vi laboris sub la suno.
Song of Songs 1:15
15 Ho, vi estas bela, mia amatino; ho, vi estas ja bela; Viaj okuloj estas kiel cxe kolomboj.
Isaiah 54:6
6 CXar kiel virinon forlasitan kaj afliktitan en la spirito la Eternulo vin alvokis; kaj kiel edzinon de la juneco, kvankam forpusxitan, diras via Dio.
Isaiah 58:3
3 Kial ni fastas, kaj Vi ne vidas? turmentas nian animon, kaj Vi ne scias? Sed jen en la tago de via fastado vi plenumas viajn dezirojn, kaj cxiujn viajn laborantojn vi premas per postuloj.
Jeremiah 8:12
12 CXu ili hontas, ke ili faras abomenindajxon? ili tute ne hontas, ili ecx ne povoscias rugxigxi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversigxos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo.
Jeremiah 42:5
5 Kaj ili diris al Jeremia:La Eternulo estu inter ni atestanto vera kaj fidela, ke ni agos konforme al cxio, kun kio la Eternulo, via Dio, sendos vin al ni;
Ezekiel 16:8
8 Mi preteriris preter vi kaj ekvidis vin, kaj Mi vidis, ke estas via tempo, la tempo de amo; kaj Mi etendis Mian mantelon sur vin kaj kovris vian nudecon; kaj Mi jxuris al vi, kaj Mi faris interligon kun vi, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj vi farigxis Mia.
Micah 1:2
2 Auxskultu, cxiuj popoloj, atentu, ho tero, kaj cxio, kio estas sur gxi! La Sinjoro, la Eternulo, estu atestanto kontraux vi, la Sinjoro el Sia sankta templo.
Malachi 1:6-7
6 Filo respektas patron, kaj sklavo sian sinjoron; sed se Mi estas patro, kie estas la respekto al Mi? kaj se Mi estas sinjoro, kie estas la timo antaux Mi? diras la Eternulo Cebaot al vi, ho pastroj, kiuj malhonoras Mian nomon. Kaj vi diras:Per kio ni malhonoras Vian nomon?
7 Vi alportas sur Mian altaron panon malpuran, kaj tamen vi diras:Per kio ni malpurigxis antaux Vi? Per tio, ke vi diras:La tablo de la Eternulo estas senvalora.
Malachi 2:15
15 Tion ne faris ecx seninfanulo, se en li restis spirito. Kion faris la seninfanulo? li petis de Dio idaron. Estu do singardaj en via spirito, kaj neniu agu perfide kontraux la edzino de sia juneco.
Malachi 3:5
5 Kaj Mi venos al vi, por jugxi; kaj Mi estos rapida atestanto kontraux la sorcxistoj kaj adultuloj, kontraux tiuj, kiuj jxuras mensoge, kontraux tiuj, kiuj estas maljustaj en la pagado al dungito, al vidvino kaj al orfo, kaj kontraux tiuj, kiuj forklinas la rajton de fremdulo kaj Min ne timas, diras la Eternulo Cebaot.
Malachi 3:8
8 CXu povas homo ruzi kontraux Dio? tamen vi ruzas kontraux Mi. Vi diras:En kio ni ruzas kontraux Vi? En la dekonajxo kaj la oferdonoj.
Genesis 1:27
27 Kaj Dio kreis la homon laux Sia bildo, laux la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin.
Genesis 2:7
7 Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo farigxis viva animo.
Genesis 2:20-24
20 Kaj la homo donis nomojn al cxiuj brutoj kaj al la birdoj de la cxielo kaj al cxiuj bestoj de la kampo; sed por la homo ne trovigxis helpanto simila al li.
21 Kaj Dio la Eternulo faligis profundan dormon sur la homon, kaj cxi tiu endormigxis; kaj Li prenis unu el liaj ripoj kaj fermis la lokon per karno.
22 Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la homo, virinon, kaj Li venigis sxin al la homo.
23 Kaj la homo diris: Jen nun sxi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; sxi estu nomata Virino, cxar el Viro sxi estas prenita.
24 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili estos unu karno.
Genesis 6:2
2 tiam la filoj de Dio vidis la filinojn de la homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el cxiuj, kiujn ili elektis.
Genesis 24:3-7
3 kaj mi jxurigas vin per la Eternulo, la Dio de la cxielo kaj la Dio de la tero, ke vi ne prenos edzinon por mia filo el la filinoj de la Kanaanidoj, inter kiuj mi logxas;
4 sed en mian landon kaj en mian patrujon vi iros kaj vi prenos edzinon por mia filo Isaak.
5 Kaj la sklavo diris al li: Eble la virino ne volos iri kun mi en cxi tiun landon; cxu mi tiam devas revenigi vian filon en la landon, el kiu vi eliris?
6 Kaj Abraham diris al li: Gardu vin, ne revenigu mian filon tien.
7 La Eternulo, la Dio de la cxielo, kiu prenis min el la domo de mia patro kaj el mia patrujo, kaj diris al mi kaj jxuris al mi, dirante: Al via idaro Mi donos cxi tiun landon-Li sendos Sian angxelon antaux vi, kaj vi prenos edzinon por mia filo el tie.
Genesis 24:44
44 kaj kiu diros al mi: Trinku vi, kaj ankaux por viaj kameloj mi cxerpos -tio estas la virino, kiun la Eternulo destinis por la filo de mia sinjoro.
Genesis 26:34-35
Genesis 27:46
46 Kaj Rebeka diris al Isaak: Tedis al mi la vivo pro la HXetidinoj; se Jakob prenos edzinon el cxi tiuj HXetidinoj, el la filinoj de la lando, tiam por kio mi vivu?
Genesis 28:2-4
2 Levigxu, iru Mezopotamion, al la domo de Betuel, la patro de via patrino, kaj prenu al vi el tie edzinon el la filinoj de Laban, la frato de via patrino.
3 Kaj Dio la Plejpotenca benu vin kaj fruktigu vin kaj multigu vin, kaj kreskigu el vi amason da popoloj.
4 Kaj Li donu al vi la benon de Abraham, al vi kaj al via idaro kune kun vi, por ke vi heredu la landon de via fremdelogxado, kiun Dio donis al Abraham.
Deuteronomy 7:4
4 cxar ili forturnos viajn filojn de Mi, ke ili servu al aliaj dioj, kaj ekflamos kontraux vi la kolero de la Eternulo, kaj Li ekstermos vin rapide.
Ezra 9:4
4 Kaj kolektigxis al mi cxiuj, kiuj timis la vortojn de Dio de Izrael, pro la krimo de la forkaptitoj; kaj mi sidis konsternite gxis la vesperofero.
Nehemiah 13:24
24 kaj iliaj infanoj duone parolis Asxdode, kaj ne povosciis paroli Jude, sed nur la lingvon de tiu aux alia popolo.
Job 27:3
3 Tiel longe, kiel mia animo estas en mi Kaj la spiro de Dio en mia nazo,
Proverbs 4:23
23 Pli ol cxion gardatan, gardu vian koron; CXar el gxi eliras la vivo.
Proverbs 6:25
25 Ne deziregu en via koro sxian belecon, Kaj ne kaptigxu per sxiaj palpebroj.
Proverbs 7:25
25 Via koro ne flankigxu al sxia vojo, Ne eraru sur sxia irejo;
Ecclesiastes 12:7
7 kaj la polvo refarigxos tero, kiel gxi estis, kaj la spirito reiros al Dio, kiu gxin donis.
Jeremiah 2:21
21 Mi plantis vin kiel bonegan vinberbrancxon, portontan plej gxustajn fruktojn; kiel do vi sxangxigxis cxe Mi je vinberbrancxo sovagxa?
Hosea 1:10
10 Tamen la nombro de la Izraelidoj estos kiel la sablo cxe la maro, ne mezurebla kaj ne kalkulebla. Kaj sur la sama loko, kie estis dirite al ili:Vi ne estas Mia popolo, oni diros al ili:Infanoj de la vivanta Dio.
Malachi 2:14
14 Vi diras:Kial? Tial, ke la Eternulo estas atestanto inter vi kaj la edzino de via juneco, kontraux kiu vi agis perfide, kvankam sxi estas via kamaradino kaj via legxa edzino.
Matthew 5:28-29
Matthew 15:19
19 CXar el la koro eliras malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malcxastajxoj, sxteloj, falsatestoj, blasfemoj:
Matthew 19:4-6
Mark 10:6-8
John 20:22
22 Kaj dirinte tion, li elspiris sur ilin, kaj diris:Ricevu la Sanktan Spiriton:
Acts 3:25
25 Vi estas la filoj de la profetoj, kaj de la interligo, kiun Dio faris kun viaj patroj, dirante al Abraham:Kaj benigxos per via idaro cxiuj gentoj de la tero.
1 Corinthians 7:2
2 Sed pro malcxastajxoj cxiu viro havu propran edzinon, kaj cxiu virino havu propran edzon.
1 Corinthians 7:14
14 CXar la nekredanta edzo estas sanktigita per la edzino, kaj la nekredanta edzino estas sanktigita per la frato; alie viaj infanoj estus profanaj, sed nun ili estas sanktaj.
2 Corinthians 6:18
18 Kaj Mi estos por vi Patro, Kaj vi estos Miaj filoj kaj filinoj, diras la Eternulo Plejpotenca.
Ephesians 6:4
4 Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.
1 Timothy 3:4-5
1 Timothy 3:11-12
Titus 1:6
6 se iu trovigxas neriprocxebla, edzo de unu edzino, kies infanoj estas kredantoj, kaj ne estas akuzitaj pri dibocxo, nek ribelemaj.
James 1:14-15
Deuteronomy 24:1-4
1 Se iu prenos virinon kaj farigxos sxia edzo, kaj okazos, ke sxi ne placxas al li, cxar li trovis cxe sxi ion hontindan:tiam li skribu al sxi eksedzigan leteron kaj donu gxin en sxian manon kaj forsendu sxin el sia domo.
2 Kaj se sxi eliros el lia domo kaj iros kaj edzinigxos kun alia viro;
3 kaj tiu lasta edzo sxin ekmalamos kaj skribos al sxi eksedzigan leteron kaj donos en sxian manon kaj forsendos sxin el sia domo; aux mortos tiu lasta viro, kiu prenis sxin kiel edzinon:
4 tiam sxia unua edzo, kiu forsendis sxin, ne povas preni sxin denove kiel edzinon, post kiam sxi estas malpurigita; cxar tio estas abomenajxo antaux la Eternulo; kaj vi ne pekmakulu la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredajxon.
Proverbs 28:13
13 Kiu kasxas siajn pekojn, tiu ne estos felicxa; Sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita.
Isaiah 28:20
20 CXar tro mallonga estos la lito, por sin etendi; kaj la litkovrilo estos tro mallargxa, por sin enkovri.
Isaiah 50:1
1 Tiele diras la Eternulo:Kie estas la eksedziga letero de via patrino, per kiu Mi sxin forpusxis? aux al kiu el Miaj kreditoroj Mi vendis vin? Jen pro viaj pekoj vi estas venditaj, kaj pro viaj krimoj estas forpusxita via patrino.
Isaiah 59:6
6 Ilia teksajxo ne tauxgos por vesto, kaj ili ne kovros sin per sia faritajxo; iliaj faroj estas faroj pekaj, kaj agoj de rabo estas en iliaj manoj.
Micah 7:2-3
Matthew 5:31-32
Matthew 19:3-9
3 Kaj venis al li Fariseoj, provante lin, kaj dirante:CXu estas permesate forsendi sian edzinon pro cxia kauxzo?
4 Kaj responde li diris:CXu vi ne legis, ke en la komenco la Kreinto faris ilin vira kaj virina,
5 kaj diris:Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino; kaj ili estos unu karno?
6 Sekve ili jam estas ne du, sed unu karno. Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu.
7 Ili diris al li:Kial do Moseo ordonis doni eksedzigan leteron, kaj forsendi sxin?
8 Li diris al ili:Moseo, pro la malmoleco de via koro, permesis al vi forsendi viajn edzinojn; sed ne estis tiel de la komenco.
9 Sed mi diras al vi:Kiu forsendos sian edzinon krom pro malcxasteco, kaj edzigxos kun alia, tiu adultas; kaj kiu edzigxas kun la forsenditino, tiu adultas.
Mark 10:2-12
2 Kaj Fariseoj venis, kaj demandis lin, por provi lin:CXu estas permesate al viro forsendi sian edzinon?
3 Kaj li responde diris al ili:Kion Moseo ordonis al vi?
4 Kaj ili diris:Moseo permesis skribi eksedzigan leteron, kaj forsendi sxin.
5 Sed Jesuo diris al ili:Pro la malmoleco de via koro li skribis por vi cxi tiun ordonon.
6 Sed de la komenco de la kreo:Li faris ilin vira kaj virina.
7 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino,
8 kaj ili estos unu karno; sekve ili jam estas ne du, sed unu karno.
9 Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu.
10 Kaj en la domo la discxiploj denove demandis lin pri la afero.
11 Kaj li diris al ili:Kiu forsendos sian edzinon kaj edzigxos kun alia, tiu adultas kontraux sxi;
12 kaj se sxi mem forsendos sian edzon kaj edzinigxos kun alia, sxi adultas.
Luke 16:18
18 CXiu, kiu forsendas sian edzinon kaj edzigxas kun alia, adultas; kaj kiu edzigxas kun tiu, forsendita de sia edzo, tiu adultas.
Deuteronomy 32:4
4 Li estas la Roko; perfektaj estas Liaj faroj; CXar cxiuj Liaj vojoj estas justaj. Li estas Dio fidela kaj sen malbonago; Justa kaj verama Li estas.
1 Samuel 2:3
3 Ne parolu plu fierajxon; Malhumilajxo ne eliru plu el via busxo; CXar la Eternulo estas Dio cxioscianta, Kaj Li starigis la aferojn.
Job 34:5-9
5 CXar Ijob diris:Mi estas prava, Sed Dio forigis mian rajton;
6 En mia jugxa afero mi estas refutata; Turmentas min mia sago, kvankam mi estas senkulpa.
7 Kiu homo estas simila al Ijob, Kiu trinkas mokojn kiel akvon?
8 Kaj li estas preta aligxi al malbonaguloj Kaj iri kun malpiuloj;
9 CXar li diras:Homo ne havas utilon, Se li sercxas favoron de Dio.
Job 34:17
17 CXu povas regi malamanto de justeco? CXu vi povas akuzi la Plejjustulon?
Job 34:36
36 Ho, se Ijob estus elprovita gxis la fino, Pro tio, ke li aligxas al homoj pekaj;
Job 36:17
17 Sed vi farigxis plena de kulpoj de malvirtulo; Kulpo kaj jugxo tenas sin kune.
Psalms 10:11-13
Psalms 73:3-15
3 CXar mi cxagrenigxis pro la fanfaronuloj, Vidante la bonstaton de la malvirtuloj.
4 CXar ili ne havas suferojn de morto, Kaj iliaj fortoj estas fortikaj.
5 Ili ne partoprenas en la zorgoj de homoj, Kaj ili ne suferas kun aliaj homoj.
6 Tial ilian kolon cxirkauxvolvis fiereco, Kaj perforteco ilin vestas kiel ornamo.
7 Pro graso elmetigxis iliaj okuloj, Superbordigxis en ilia koro la intencoj.
8 Ili mokas, ili parolas malbonintence pri premado; Ili parolas de alte.
9 Kontraux la cxielon ili levas sian busxon, Kaj ilia lango promenas sur la tero.
10 Tial tien ankaux iras Lia popolo, Kaj ili akvon cxerpas abunde.
11 Kaj ili diras:Kiel Dio scias? Kaj cxu la Plejaltulo komprenas?
12 Jen tiuj estas malvirtuloj, Kaj ili estas felicxuloj de la mondo kaj atingis ricxecon!
13 Nur vane mi purigis mian koron Kaj lavis per senkulpeco miajn manojn,
14 Kaj mi turmentigxas cxiutage Kaj mi suferas punon cxiumatene!
15 Se mi intencus paroli kiel ili, Tiam mi farigxus perfida al la generacio de Viaj filoj.
Psalms 95:9-10
Ecclesiastes 8:11
11 CXar ne baldaux estas farata jugxo kontraux malbonaj faroj, tial plene kuragxas la koro de homidoj fari malbonon.
Isaiah 1:14
14 Viajn monatkomencojn kaj festojn Mia animo malamas; ili farigxis por Mi sxargxo, tedis al Mi porti ilin.
Isaiah 5:18-20
18 Ve al tiuj, kiuj altiras malbonagon per sxnuroj de vanteco kaj pekon kvazaux per cxenoj de cxaroj;
19 al tiuj, kiuj diras:Li rapidu, Li akcelu Sian faron, por ke ni vidu; la plano de la Sanktulo de Izrael alproksimigxu kaj venu, por ke ni gxin ekkonu!
20 Ve al tiuj, kiuj la malbonon nomas bono kaj la bonon malbono, kiuj mallumon faras lumo kaj la lumon mallumo, kiuj maldolcxon faras dolcxo kaj la dolcxon maldolcxo!
Isaiah 7:13
13 Kaj li diris:Auxskultu, domo de David:cxu ne suficxas al vi cxagreni homojn, ke vi cxagrenas ecx mian Dion?
Isaiah 30:18
18 Tial la Eternulo atendos, antaux ol Li vin korfavoros, kaj tial Li levigxos, antaux ol Li vin kompatos; cxar la Eternulo estas Dio de jugxo; felicxaj estas cxiuj, kiuj fidas Lin.
Isaiah 43:24
24 Vi ne acxetis por Mi per mono bonodoran kanon kaj ne satigis Min per la sebo de viaj bucxoferoj; vi nur laborsxargxis Min per viaj pekoj, lacigis Min per viaj malbonagoj.
Jeremiah 15:6
6 Vi forlasis Min, diras la Eternulo, vi iris malantauxen; tial Mi etendas Mian manon sur vin kaj pereigas vin; Mi lacigxis de kompatado.
Ezekiel 8:12
12 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, cxu vi vidas, kion la plejagxuloj de la domo de Izrael faras en mallumo, cxiu en sia cxambro de pentrajxoj? CXar ili diras:La Eternulo ne vidas nin, la Eternulo forlasis la landon.
Ezekiel 9:9
9 Kaj Li diris al mi:La malpieco de la domo de Izrael kaj de Jehuda estas tre, tre granda, kaj la lando estas plena de sango, kaj la urbo estas plena de maljusteco; cxar ili diras:La Eternulo forlasis la landon, kaj la Eternulo ne vidas.
Ezekiel 16:43
43 Pro tio, ke vi ne rememoris la tagojn de via juneco, sed incitis Min per cxio tio, Mi ankaux metos vian konduton sur vian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo, por ke vi ne plu faru la malcxastajxon kun cxiuj viaj abomenindajxoj.
Amos 2:13
13 Jen Mi krakigos sub vi, kiel krakas veturilo, plenigita de garboj.
Zephaniah 1:12
12 En tiu tempo Mi traesploros Jerusalemon kun lumiloj, kaj Mi punos tiujn, kiuj ripozas sur sia fecxo, kaj diras en sia koro:La Eternulo ne faras bonon, nek malbonon.
Malachi 3:13-15
13 Arogantaj estas kontraux Mi viaj vortoj, diras la Eternulo. Tamen vi diras:Kion ni parolas kontraux Vi?
14 Vi parolas:Vane ni servas al Dio:kian profiton ni havas, se ni plenumas Liajn preskribojn kaj se ni iradas sengxoje antaux la Eternulo Cebaot?
15 Tial ni diras, ke la malbonuloj estas felicxaj, kaj la malpiuloj estas bone arangxitaj; ili incitas Dion, sed restas sendifektaj.