Psalms 73:3-15

Esperanto(i) 3 CXar mi cxagrenigxis pro la fanfaronuloj, Vidante la bonstaton de la malvirtuloj. 4 CXar ili ne havas suferojn de morto, Kaj iliaj fortoj estas fortikaj. 5 Ili ne partoprenas en la zorgoj de homoj, Kaj ili ne suferas kun aliaj homoj. 6 Tial ilian kolon cxirkauxvolvis fiereco, Kaj perforteco ilin vestas kiel ornamo. 7 Pro graso elmetigxis iliaj okuloj, Superbordigxis en ilia koro la intencoj. 8 Ili mokas, ili parolas malbonintence pri premado; Ili parolas de alte. 9 Kontraux la cxielon ili levas sian busxon, Kaj ilia lango promenas sur la tero. 10 Tial tien ankaux iras Lia popolo, Kaj ili akvon cxerpas abunde. 11 Kaj ili diras:Kiel Dio scias? Kaj cxu la Plejaltulo komprenas? 12 Jen tiuj estas malvirtuloj, Kaj ili estas felicxuloj de la mondo kaj atingis ricxecon! 13 Nur vane mi purigis mian koron Kaj lavis per senkulpeco miajn manojn, 14 Kaj mi turmentigxas cxiutage Kaj mi suferas punon cxiumatene! 15 Se mi intencus paroli kiel ili, Tiam mi farigxus perfida al la generacio de Viaj filoj.