13 Kaj ili sendis al li iujn el la Fariseoj kaj el la Herodanoj, por impliki lin per interparolado.
Mark 12:13 Cross References - Esperanto
Psalms 38:12
12 Kaj insidis kontraux mi tiuj, kiuj celas mian vivon, Kaj miaj malbondezirantoj parolas pri mia pereo, Kaj malicojn ili pripensas cxiutage.
Psalms 56:5-6
Psalms 140:5
5 Fieruloj kasxis kaptilon por mi kaj sxnurojn, Ili etendis reton cxe la vojo, implikilon ili metis por mi. Sela.
Isaiah 29:21
21 kiuj pekigas homojn per vorto kaj faras insidojn kontraux jugxopetanto cxe la pordego kaj trompe forpusxas justulon.
Jeremiah 18:18
18 Ili diris:Ni iru kaj interkonsiligxu kontraux Jeremia; cxar ne malaperis la legxinstruo cxe la pastro, nek konsilo cxe la sagxulo, nek parolo cxe la profeto; venu, ni batu lin per la lango, kaj ni ne atentu liajn vortojn.
Matthew 16:6
6 Sed Jesuo diris al ili:Zorgu, kaj gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj kaj Sadukeoj.
Matthew 22:15-22
15 Tiam iris la Fariseoj, kaj konsiligxis, kiel ili povos impliki lin per interparolado.
16 Kaj ili sendis al li siajn discxiplojn kun la Herodanoj, por diri:Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laux vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; cxar vi ne favoras la personon de homoj.
17 Diru do al ni, kiel sxajnas al vi? cxu konvenas doni tributon al Cezaro, aux ne?
18 Sed Jesuo, sciante ilian ruzecon, diris:Kial vi min provas, hipokrituloj?
19 Montru al mi la tributan moneron. Kaj ili alportis al li denaron.
20 Kaj li diris al ili:Kies estas cxi tiu bildo kaj la surskribajxo?
21 Ili diris al li:De Cezaro. Tiam li diris al ili:Redonu do al Cezaro la proprajxon de Cezaro, kaj al Dio la proprajxon de Dio.
22 Kaj auxdinte, ili miris, kaj lin lasis kaj foriris.
Mark 3:6
6 Kaj la Fariseoj eliris, kaj tuj konsiligxis kun la Herodanoj kontraux li, kiamaniere lin pereigi.
Mark 8:15
15 Kaj li admonis ilin, dirante:Zorgu, gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj kaj la fermentajxo de Herodo.
Luke 11:54
54 insidante kontraux li, por kapti ion el lia busxo.
Luke 20:20-26
20 Kaj ili observis lin, kaj elsendis spionojn, kiuj sxajnigis sin justaj, por ke ili ekkaptu lian parolon, celante transdoni lin al la potenco kaj auxtoritato de la provincestro.
21 Kaj ili demandis lin, dirante:Majstro, ni scias, ke vi prave parolas kaj instruas, kaj ne akceptas ies personon, sed instruas laux vero la vojon de Dio:
22 CXu konvenas al ni doni tributon al Cezaro, aux ne?
23 Sed sciante ilian ruzecon, li diris al ili:
24 Montru al mi denaron. Kies bildon kaj surskribajxon gxi portas? Kaj ili respondis:De Cezaro.
25 Kaj li diris al ili:Tial redonu al Cezaro la proprajxon de Cezaro, kaj al Dio la proprajxon de Dio.
26 Kaj ili ne povis ekkapti la diron antaux la popolo; kaj ili miris pro lia respondo, kaj silentis.