Mark 12:14 Cross References - Esperanto

14 Kaj veninte, ili diris al li:Majstro, ni scias, ke vi estas verama kaj ne zorgas pri iu ajn; cxar vi ne favoras la personon de homoj, sed instruas laux vero la vojon de Dio. CXu konvenas doni tributon al Cezaro, aux ne?

Exodus 23:2-6

2 Ne sekvu la amason por malbonajxoj; kaj en jugxo ne klinigxu al la opinio de la plimulto, por deklinigxi de la vero. 3 Ankaux malricxulon ne favoru en lia jugxa afero. 4 Se vi renkontos bovon de via malamiko aux lian azenon erarvagantan, rekonduku gxin al li. 5 Se vi vidos, ke azeno de via malamiko falis sub sia sxargxo, ne forlasu gxin, sed alportu helpon kune kun li. 6 Ne forklinu la rajton de via malricxulo en lia jugxa afero.

Deuteronomy 16:19

19 Ne klinu la legxon, ne atentu personojn; kaj ne prenu subacxeton, cxar subacxeto blindigas la okulojn de sagxuloj kaj konfuzas la aferojn de justuloj.

Deuteronomy 33:9-10

9 Kiu diras pri sia patro kaj pri sia patrino: Mi ne vidis ilin; Kiu ne rekonis siajn fratojn Kaj ne konis siajn filojn: CXar ili observis Viajn dirojn Kaj gardis Vian interligon; 10 Ili instruu Viajn legxojn al Jakob Kaj Vian instruon al Izrael; Ili metu incenson antaux Vian vizagxon, Kaj bruloferojn sur Vian altaron.

2 Chronicles 18:13

13 Sed Mihxaja diris:Kiel vivas la Eternulo:kion mia Dio diros al mi, tion mi diros.

2 Chronicles 19:7

7 Estu do en vi timo antaux la Eternulo, agadu singarde; cxar cxe la Eternulo, nia Dio, ne ekzistas maljusteco, nek personfavorado, nek akceptado de subacxetoj.

Ezra 4:12-13

12 Estu sciate al la regxo, ke la Judoj, kiuj foriris de vi kaj venis al ni en Jerusalemon, rekonstruas nun tiun ribeleman kaj malbonan urbon kaj faras muregojn kaj starigas jam la fundamentojn. 13 Nun estu sciate al la regxo, ke se tiu urbo estos konstruita kaj la muregoj estos finitaj, tiam ili ne donos tributon nek impostojn nek jarpagon, kaj la regxa kaso havos malprofiton.

Nehemiah 9:37

37 Kaj gxiaj produktajxoj abunde iras al la regxoj, kiujn Vi starigis super ni pro niaj pekoj; ili regas super niaj korpoj kaj super niaj brutoj laux sia placxo, kaj en granda mizero ni estas.

Psalms 12:2-4

2 Malveron ili parolas unuj al aliaj, Vortojn flatajn el koro hipokrita. 3 La Eternulo ekstermu cxiun flatan busxon Kaj langon fanfaronantan, 4 Tiujn, kiuj diras:Per nia lango ni venkos, Nia busxo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni?

Psalms 55:21

21 Pli glata ol butero estas lia busxo, Sed milito estas en lia koro; Liaj vortoj estas pli delikataj ol oleo, Sed ili estas nudigitaj glavoj.

Psalms 120:2

2 Ho Eternulo, savu mian animon de mensoga parolo, De falsa lango.

Proverbs 26:23-26

23 Varmegaj lipoj kun malica koro Estas nepurigita argxento, kiu kovras argilajxon. 24 Malamanto havas maskitajn parolojn, Kaj en sia koro li preparas malicon. 25 Kiam li cxarmigas sian vocxon, ne kredu al li; CXar sep abomenajxoj estas en lia koro. 26 Kiu trompe kasxas malamon, Tiu aperigos sian malbonecon en popola kunveno.

Isaiah 50:7-9

7 Sed la Sinjoro, la Eternulo, helpas al mi, tial mi ne estas hontigata; tial mi faris mian vizagxon kiel siliko, kaj mi scias, ke mi ne estos senhonorigata. 8 Proksima estas mia praviganto; kiu procesos kontraux mi? ni starigxu kune; kiu postulas jugxon kontraux mi, li alproksimigxu al mi. 9 Jen la Sinjoro, la Eternulo, helpas al mi; kiu do malpravigos min? jen ili cxiuj elfrotigxos kiel vesto, tineoj ilin tramangxos.

Jeremiah 15:19-21

19 Tial tiele diras la Eternulo:Se vi revenos, tiam Mi denove starigos vin antaux Mi; se el senvalorajxo vi eltiros la valorajxon, vi farigxos kiel Mia busxo; ili revenos al vi, sed vi ne revenos al ili. 20 Kaj Mi starigos vin por tiu popolo kiel fortikan kupran muron; ili batalos kontraux vi, sed ne venkos vin; cxar Mi estas kun vi, por vin helpi kaj savi, diras la Eternulo. 21 Mi savos vin el la mano de malbonuloj, kaj Mi liberigos vin el la mano de tiranoj.

Jeremiah 42:2-3

2 kaj diris al la profeto Jeremia:Ni humile petegas vin, pregxu por ni al la Eternulo, via Dio, por cxi tiu tuta restajxo; cxar el multaj ni restis malmultaj, kiel viaj okuloj nin vidas. 3 Kaj la Eternulo, via Dio, sciigu al ni la vojon, kiun ni devas iri, kaj kion ni devas fari.

Jeremiah 42:20

20 Vi farigxis kulpaj kontraux viaj propraj animoj; cxar vi sendis min al la Eternulo, via Dio, dirante:Pregxu por ni al la Eternulo, nia Dio, kaj cxion, kion diros la Eternulo, nia Dio, sciigu al ni, por ke ni tion faru.

Ezekiel 2:6-7

6 Kaj vi, ho filo de homo, ne timu ilin, kaj ne timu iliajn parolojn; kvankam ili estas por vi dornoj kaj pikiloj kaj vi logxas inter skorpioj, tamen ne timu iliajn vortojn, kaj ne sentu teruron antaux ilia vizagxo, cxar ili estas domo malobeema. 7 Kaj diru al ili Miajn vortojn, cxu ili auxskultos aux cxu ili ne auxskultos, cxar ili estas malobeemaj.

Micah 3:8

8 Sed mi estas plena de forto de la spirito de la Eternulo, de praveco kaj kuragxo, por montri al Jakob lian krimon kaj al Izrael lian pekon.

Matthew 17:25-27

25 Li respondis:Jes. Kaj kiam li venis en la domon, Jesuo unue parolis al li, dirante:Kiel sxajnas al vi, Simon? de kiuj prenas la regxoj de la tero imposton aux tributon? de siaj filoj aux de la fremduloj? 26 Kaj kiam li diris:De la fremduloj; Jesuo diris:Sekve la filoj estas liberaj. 27 Sed, por ke ni ne ofendu ilin, iru al la maro kaj jxetu hoketon, kaj prenu la fisxon unue venintan, kaj malferminte gxian busxon, vi trovos stateron. Prenu gxin, kaj donu al ili por mi kaj vi.

Matthew 22:17

17 Diru do al ni, kiel sxajnas al vi? cxu konvenas doni tributon al Cezaro, aux ne?

Mark 14:45

45 Kaj veninte, li tuj iris al li, kaj diris:Rabeno; kaj kisis lin.

Luke 20:22

22 CXu konvenas al ni doni tributon al Cezaro, aux ne?

Luke 23:2

2 Kaj ili komencis akuzi lin, dirante:Ni trovis cxi tiun viron erariganta nian nacion, kaj malpermesanta pagi tributon al Cezaro, kaj diranta, ke li mem estas Kristo, regxo.

John 7:18

18 Kiu parolas el si mem, tiu celas sian propran gloron; sed kiu celas la gloron de Tiu, kiu lin sendis, tiu estas verema, kaj maljusteco ne estas en li.

Romans 13:6

6 CXar pro tio vi ankaux pagas tributon, cxar ili estas servantoj de Dio, klopodantaj por cxi tio mem.

2 Corinthians 2:2

2 CXar se mi vin malgxojigas, kiu do min gxojigas, krom tiu, kiu estas malgxojigata de mi?

2 Corinthians 2:17

17 CXar ni ne similas al multaj, kiuj faras la vorton de Dio komercajxo; sed kun sincereco, kaj kiel per Dio, antaux Dio ni parolas en Kristo.

2 Corinthians 4:1

1 Pro tio, ke ni havas cxi tiun administradon, kiel ni ricevis kompaton, ni ne senkuragxigxas;

2 Corinthians 5:11

11 Sciante do la timon al la Sinjoro, ni celas konvinki homojn, sed ni ja elmontrigxas al Dio; kaj ni esperas, ke ni elmontrigxas ankaux al viaj konsciencoj.

2 Corinthians 5:16

16 Tial ni de nun konas neniun lauxkarne; ecx kvankam ni konis Kriston lauxkarne, tamen ni ne plu lin tiel konas.

Galatians 1:10

10 CXar cxu mi nun influas homojn, aux Dion? aux cxu mi celas placxi al homoj? se mi ankoraux nun placxus al homoj, mi ne estus servisto de Kristo.

Galatians 2:6

6 Sed el tiuj, kiuj sxajne iom valoris (kiaj ajn ili estis, tio por mi ne estas grava:cxe Dio ne estas personfavorado) -tiuj valoruloj nenion aldonis al mi;

Galatians 2:11-14

11 Sed kiam venis Kefas al Antiohxia, mi lin rezistis vizagxon kontraux vizagxo, cxar li estis mallauxdinda. 12 CXar antaux ol iuj alvenis de Jakobo, li kunmangxis kun la nacianoj; sed kiam ili alvenis, li sin fortiris kaj apartigis, timante tiujn, kiuj estis el la cirkumcido. 13 Kaj la aliaj Judoj kune hipokritis, tiel ke ecx Barnabas mem fortirigxis per ilia hipokriteco. 14 Kaj kiam mi vidis, ke ili ne prave kondutas laux la vero de la evangelio, mi diris al Kefas antaux cxiuj:Se vi, estante Judo, naciane vivas, kaj ne kiel Judoj, kial vi devigas la nacianojn agi laux Judismo?

1 Thessalonians 2:4

4 sed kiel Dio nin aprobis, por konfidi al ni la evangelion, tiel ni parolas, por placxi ne al homoj, sed al Dio, kiu esploras niajn korojn.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.