Matthew 24:28 Cross References - Esperanto

28 Kie ajn estos la kadavro, tien kolektigxos la agloj.

Deuteronomy 28:49

49 La Eternulo venigos sur vin popolon de malproksime, de la fino de la tero; gxi venos, kiel flugas aglo; tio estos popolo, kies lingvon vi ne komprenos,

Job 39:27-30

27 CXu pro via ordono levigxas la aglo Kaj faras alte sian neston? 28 Sur roko gxi logxas, Noktas sur dento de roko kaj de monta pinto. 29 De tie gxi elrigardas por si mangxajxon; Malproksime vidas gxiaj okuloj. 30 GXiaj idoj trinkas sangon; Kaj kie estas mortigitoj, tie gxi estas.

Jeremiah 16:16

16 Jen Mi sendos multe da fisxkaptistoj, diras la Eternulo, por kapti ilin; poste Mi sendos multe da cxasistoj, por cxasi ilin de cxiu monto, de cxiu monteto, kaj el la fendoj de la rokoj.

Amos 9:1-4

1 Mi vidis la Eternulon, kiu staris super la altaro; kaj Li diris:Frapu la kapitelon, ke la fostoj ekskuigxu kaj la pecoj falu sur la kapojn de cxiuj; kaj ilian naskitaron Mi mortigos per glavo, neniu el ili forkuros, neniu el ili savigxos. 2 Ecx se ili enfosus sin en SXeolon, ecx de tie Mia mano ilin prenos; ecx se ili suprenirus en la cxielon, Mi de tie depusxos ilin. 3 Se ili kasxus sin sur la supro de Karmel, Mi tie elsercxos kaj prenos ilin; se ili kasxigxus for de Miaj okuloj sur la fundo de la maro, ecx tie Mi ordonos al la serpento, ke gxi piku ilin. 4 Se ili iros en forkaptitecon antaux siaj malamikoj, ankaux tie Mi ordonos al la glavo mortigi ilin. Mi direktos sur ilin Miajn okulojn por malfelicxo, ne por bono.

Luke 17:37

37 Kaj ili responde diris al li:Kie, Sinjoro? Kaj li diris al ili:Kie estas la kadavro, tien ankaux kolektigxos la agloj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.