29 Sed tuj post la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumigxos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la cxielo, kaj la potencoj de la cxielo sxanceligxos;
Matthew 24:29 Cross References - Esperanto
Isaiah 13:10
10 La steloj de la cxielo kaj gxiaj stelfiguroj ne donas sian lumon, la suno mallumigxis levigxante, kaj la luno ne briligos sian lumon.
Isaiah 24:23
23 Kaj rugxigxos la luno, kaj hontos la suno, kiam la Eternulo Cebaot ekregxos sur la monto Cion kaj en Jerusalem, kaj Lia gloro aperos antaux Liaj plejagxuloj.
Isaiah 34:4
4 Kaj velkos la tuta estajxaro de la cxielo, kaj la cxielo kuneruligxos kiel skribrulajxo; kaj gxia tuta estajxaro defalos, kiel defalas folio de vinberbrancxo kaj velkintajxo de figarbo.
Jeremiah 4:23-28
23 Mi rigardas la teron, kaj jen gxi estas malplena kaj dezerta; la cxielon, kaj jen gxi estas senluma.
24 Mi rigardas la montojn-ili tremas, kaj cxiuj montetoj sxanceligxas.
25 Mi rigardas-trovigxas neniu homo, kaj cxiuj birdoj de la cxielo disflugis.
26 Mi rigardas-la fruktoricxa lando farigxis dezerto, kaj cxiuj gxiaj urboj estas detruitaj de la Eternulo, de la flamo de Lia kolero.
27 CXar tiele diras la Eternulo:Dezertigita estos la tuta lando, sed plenan ekstermon Mi ne faros.
28 Pro tio la tero ploros kaj la cxielo supre malgxojos; cxar Mi eldiris Mian decidon, kaj Mi ne bedauxras, kaj Mi ne reprenos gxin.
Ezekiel 32:7-8
Daniel 7:11-12
11 Tiam mi vidis, kiel fine, pro la malhumilaj vortoj, kiujn parolis la korno, la besto estis mortigita, kaj gxia korpo estis frakasita, kaj jxetita en fajron, por forbruli.
12 Ankaux de la aliaj bestoj oni forprenis ilian potencon, kaj dauxro de la vivo estis donita al ili nur por difinita tempo kaj gxis difinita templimo.
Joel 2:10
10 Antaux ili skuigxas la tero, tremas la cxielo; la suno kaj la luno senlumigxas, kaj la steloj perdas sian brilon.
Joel 2:30-31
Joel 3:15
15 La suno kaj la luno senlumigxos, kaj la steloj perdos sian brilon.
Amos 5:20
20 Malluma estos ja la tago de la Eternulo, ne luma; malluma kaj sen ia brilo.
Amos 8:9
9 En tiu tago, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi subirigos la sunon en tagmezo, kaj Mi mallumigos la teron meze de luma tago.
Zephaniah 1:14-15
14 Proksima estas la granda tago de la Eternulo, gxi estas proksima kaj venos tre baldaux; oni auxdas jam la tagon de la Eternulo; maldolcxe tiam plorkrios ecx kuragxulo.
15 Tago de kolero estos tiu tago, tago de malgxojo kaj de angoro, tago de teruro kaj de dezertigo, tago de mallumo kaj de senlumeco, tago de nuboj kaj de nebulego,
Matthew 24:8
8 Sed cxio tio estas komenco de suferoj.
Matthew 24:21
21 cxar tiam estos granda aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la mondo gxis nun, nek iam estos.
Mark 13:24-25
Luke 21:25-26
Acts 2:19-20
2 Peter 3:10
10 Sed la tago de la Sinjoro venos, kvazaux sxtelisto; en tiu tago la cxielo forpasos kun mugxa bruego, kaj la elementoj brulante solvigxos, kaj la tero kaj la faritajxoj en gxi forbrulos.
Revelation 6:12-17
12 Kaj mi rigardis, kiam li malfermis la sesan sigelon, kaj farigxis granda tertremo; kaj la suno farigxis nigra kiel sakajxo el haroj, kaj la tuta luno farigxis kiel sango;
13 kaj la steloj de la cxielo falis sur la teron, kiel figarbo, skuate de forta vento, jxetas siajn nematurajn figojn.
14 Kaj la cxielo formovigxis, kvazaux kunvolvata libro; kaj cxiu monto kaj cxiu insulo formovigxis de sia loko.
15 Kaj la regxoj de la tero kaj la granduloj kaj la milestroj kaj la ricxuloj kaj la fortuloj kaj cxiu sklavo kaj cxiu liberulo sin kasxis en la kavernoj kaj inter la rokoj de la montoj;
16 kaj ili diris al la montoj kaj al la rokoj:Falu sur nin, kaj nin kasxu for de la vizagxo de la Sidanto sur la trono, kaj for de la kolero de la SXafido;
17 cxar venis la granda tago de ilia kolero; kaj kiu povas stari?
Revelation 8:12
12 Kaj la kvara angxelo trumpetis, kaj estis frapita triono de la suno kaj triono de la luno kaj triono de la steloj, por ke mallumigxu triono de ili, kaj ke ne lumu dum triono de la tago, kaj por la nokto tiel same.