Psalms 18:43 Cross References - Esperanto

43 Vi savas min de popola tumulto; Vi faras min cxefo de la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min.

2 Samuel 2:9-10

9 kaj starigis lin kiel regxon super Gilead kaj super la Asxuridoj kaj super Jizreel kaj super Efraim kaj super Benjamen kaj super la tuta Izrael. 10 Isx-Bosxet, filo de Saul, havis la agxon de kvardek jaroj, kiam li farigxis regxo de Izrael, kaj du jarojn li regxis. Nur la domo de Jehuda sekvis Davidon.

2 Samuel 3:1

1 Kaj la milito estis longedauxra inter la domo de Saul kaj la domo de David. Sed David farigxadis cxiam pli forta, kaj la domo de Saul farigxadis cxiam pli malforta.

2 Samuel 5:1-25

1 Kaj venis cxiuj triboj de Izrael al David en HXebronon, kaj diris jene:Jen ni estas via osto kaj via karno; 2 jam antauxe, kiam Saul estis regxo super ni, vi estis la elkondukanto kaj enkondukanto de Izrael; kaj la Eternulo diris al vi:Vi pasxtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos la estro super Izrael. 3 Kaj venis cxiuj plejagxuloj de Izrael al la regxo en HXebronon, kaj la regxo David faris kun ili interligon en HXebron antaux la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon regxo super Izrael. 4 La agxon de tridek jaroj havis David, kiam li farigxis regxo; kvardek jarojn li regxis. 5 En HXebron li regxis super Jehuda sep jarojn kaj ses monatojn, kaj en Jerusalem li regxis tridek tri jarojn super la tuta Izrael kaj Jehuda. 6 Kaj la regxo kun siaj viroj iris al Jerusalem, kontraux la Jebusidojn, la logxantojn de tiu lando. Sed ili diris al David:Vi ne eniros cxi tien, cxar blinduloj kaj lamuloj vin rebatos; tio signifis:David ne venos cxi tien. 7 Sed David venkoprenis la fortikajxon Cion, tio estas, la urbon de David. 8 Kaj David diris en tiu tago:CXiu, kiu frapas la Jebusidojn, ekstermu la akvotubojn, kaj la blindulojn kaj la lamulojn, kiujn malamas la animo de David. Tial oni diras:Blindulo kaj lamulo ne venos en la domon. 9 Kaj David eklogxis en la fortikajxo, kaj donis al gxi la nomon:Urbo de David. Kaj David konstruis cxirkauxe, komencante de Milo kaj internen. 10 Kaj David farigxadis cxiam pli kaj pli granda; kaj la Eternulo, Dio Cebaot, estis kun li. 11 Kaj HXiram, regxo de Tiro, sendis senditojn al David, kaj cedrajn arbojn, kaj cxarpentistojn kaj masonistojn; kaj ili konstruis domon al David. 12 Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin kiel regxon super Izrael, kaj ke Li altigis lian regnon pro Sia popolo Izrael. 13 Kaj David prenis ankoraux kromvirinojn kaj edzinojn el Jerusalem post sia veno el HXebron. Kaj naskigxis al David ankoraux filoj kaj filinoj. 14 Jen estas la nomoj de tiuj, kiuj naskigxis al li en Jerusalem:SXamua kaj SXobab kaj Natan kaj Salomono 15 kaj Jibhxar kaj Elisxua kaj Nefeg kaj Jafia 16 kaj Elisxama kaj Eljada kaj Elifelet. 17 Kiam la Filisxtoj auxdis, ke oni sanktoleis Davidon regxo super Izrael, cxiuj Filisxtoj iris, por sercxi Davidon. David auxdis pri tio, kaj eniris en la fortikajxon. 18 Kaj la Filisxtoj venis kaj okupis lokon en la valo Refaim. 19 Kaj David demandis la Eternulon, dirante:CXu mi iru kontraux la Filisxtojn? cxu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al David:Iru, cxar Mi certe transdonos la Filisxtojn en vian manon. 20 Tiam David venis al la loko Baal-Peracim, kaj David tie venkobatis ilin; kaj li diris:La Eternulo disbatis miajn malamikojn antaux mi, kiel oni disbatas akvon. Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim. 21 Kaj ili lasis tie siajn diojn, kaj forportis ilin David kaj liaj viroj. 22 Kaj denove venis la Filisxtoj kaj okupis lokon en la valo Refaim. 23 Kaj kiam David demandis la Eternulon, Li diris:Ne iru; turnu vin post ilin, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj; 24 kaj kiam vi ekauxdos la sonon de pasxoj sur la supro de la morusarboj, tiam ataku; cxar tiam la Eternulo eliris antaux vi, por frapi la tendaron de la Filisxtoj. 25 Kaj David faris tiel, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li venkobatis la Filisxtojn de Geba gxis Gezer.

2 Samuel 8:1-18

1 Post tio okazis, ke David venkobatis la Filisxtojn kaj humiligis ilin, kaj David prenis la cxefurbon el la manoj de la Filisxtoj. 2 Li ankaux venkobatis la Moabidojn, kaj, kusxiginte ilin sur la tero, li mezuris ilin per sxnuro; du partojn li mezuris por mortigi, kaj unu plenan mezuron por restigi vivaj. Kaj la Moabidoj submetigxis al David kaj alportis tributojn. 3 Kaj David venkobatis Hadadezeron, filon de Rehxob, regxon de Coba, kiam tiu iris, por restarigi sian regadon super la rivero Euxfrato. 4 Kaj David venkoprenis de li mil sepcent rajdantojn kaj dudek mil piedirantojn; kaj David lamigis cxiujn cxarcxevalojn, sed restigis el ili por cent cxaroj. 5 La Sirianoj Damaskaj venis, por helpi al Hadadezer, regxo de Coba; sed David venkobatis el la Sirianoj dudek du mil homojn. 6 Kaj David restigis garnizonojn en la Damaska Sirio, kaj la Sirianoj submetigxis al David kaj alportis tributojn. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris. 7 Kaj David prenis la orajn sxildojn, kiujn havis sur si la servantoj de Hadadezer, kaj alportis ilin en Jerusalemon. 8 Kaj el Betahx kaj el Berotaj, urboj de Hadadezer, la regxo David prenis tre multe da kupro. 9 Kiam Toi, regxo de HXamat, auxdis, ke David venkobatis la tutan militistaron de Hadadezer, 10 tiam Toi sendis sian filon Joram al la regxo David, por saluti lin, kaj gratuli lin pro tio, ke li militis kontraux Hadadezer kaj venkobatis lin (cxar Toi estis en milito kontraux Hadadezer); kaj li havis en siaj manoj vazojn argxentajn kaj vazojn orajn kaj vazojn kuprajn. 11 Ilin ankaux la regxo David dedicxis al la Eternulo, kune kun la argxento kaj oro, kiun li dedicxis el tio, kion li akiris de cxiuj nacioj, kiujn li venkis: 12 de la Sirianoj, de Moab, de la Amonidoj, de la Filisxtoj, kaj de Amalek, kaj el la militakiro, kiun li ricevis de Hadadezer, filo de Rehxob kaj regxo de Coba. 13 Kaj David faris al si nomon, kiam li revenis post la venkobato de la Sirianoj en la Valo de Salo, en la nombro de dek ok mil homoj. 14 Kaj li starigis en Edomujo garnizonojn, en la tuta Edomujo li starigis garnizonojn; kaj cxiuj Edomidoj submetigxis al David. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris. 15 Kaj David regxis super la tuta Izrael, kaj David faradis jugxon kaj justecon al sia tuta popolo. 16 Joab, filo de Ceruja, estis estro de la militistaro; Jehosxafat, filo de Ahxilud, estis kronikisto; 17 Cadok, filo de Ahxitub, kaj Ahximelehx, filo de Ebjatar, estis pastroj; kaj Seraja estis skribisto; 18 Benaja, filo de Jehojada, estis super la Keretidoj kaj la Peletidoj; kaj la filoj de David estis pastroj.

2 Samuel 10:1-19

1 Okazis poste, ke mortis la regxo de la Amonidoj, kaj lia filo HXanun farigxis regxos anstataux li. 2 Tiam David diris:Mi estos favorkora al HXanun, filo de Nahxasx, konforme al tio, kiel lia patro agis favorkore koncerne min. Kaj David sendis, por konsoli lin per siaj servantoj pri lia patro. Kaj la servantoj de David venis en la landon de la Amonidoj. 3 Sed la eminentuloj de la Amonidoj diris al sia sinjoro HXanun:CXu efektive David deziras honori vian patron antaux vi, ke li sendis al vi konsolantojn? cxu ne por pristudi la urbon, esplorrigardi kaj ruinigi gxin, David sendis al vi siajn servantojn? 4 Tiam HXanun prenis la servantojn de David, kaj forrazis al ili duonon de la barbo, kaj detrancxis iliajn vestojn gxis duono, gxis la lumboj, kaj foririgis ilin. 5 Kiam oni tion raportis al David, li sendis al ili renkonte, cxar tiuj homoj tre hontis. Kaj la regxo diris:Restu en Jerihxo, gxis rekreskos viaj barboj, kaj tiam revenu. 6 Kiam la Amonidoj vidis, ke ili indignigis Davidon, tiam la Amonidoj sendis kaj dungis Sirianojn el Bet-Rehxob kaj Sirianojn el Coba, dudek mil piedirantojn, kaj de la regxo de Maahxa mil homojn kaj de Tob dek du mil homojn. 7 Kiam David auxdis pri tio, li sendis Joabon kaj la tutan armeon da kuragxuloj. 8 Kaj eliris la Amonidoj kaj batalarangxigxis cxe la enirejo de la pordego; kaj la Sirianoj el Coba kaj el Rehxob kaj la viroj de Tob kaj de Maahxa estis aparte, sur la kampo. 9 Kiam Joab vidis, ke li havos kontraux si batalon antauxe kaj malantauxe, li faris elekton el cxiuj plejbravuloj en Izrael kaj batalarangxis ilin kontraux la Sirianoj; 10 kaj la ceteran parton de la popolo li komisiis al sia frato Abisxaj, kaj batalarangxis ilin kontraux la Amonidoj. 11 Kaj li diris:Se la Sirianoj superfortos min, tiam vi donos al mi helpon; sed se la Amonidoj superfortos vin, tiam mi iros, por helpi vin. 12 Estu kuragxa, kaj ni tenu nin forte por nia popolo kaj por la urboj de nia Dio; kaj la Eternulo faru tion, kio placxos al Li. 13 Kaj Joab, kun la popolo, kiu estis kun li, komencis la batalon kontraux la Sirianoj; kaj cxi tiuj forkuris antaux li. 14 Kiam la Amonidoj vidis, ke la Sirianoj forkuris, ili ankaux forkuris antaux Abisxaj, kaj foriris en la urbon. Tiam Joab returnis sin de la Amonidoj, kaj venis Jerusalemon. 15 Kiam la Sirianoj vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili kolektigxis en unu loko. 16 Kaj Hadadezer sendis, kaj elirigis la Sirianojn transriverajn; kaj ili venis en HXelamon; kaj SXobahx, militestro de Hadadezer, ilin kondukis. 17 Kiam tio estis raportita al David, li kolektis cxiujn Izraelidojn, kaj transiris Jordanon kaj venis en HXelamon. Kaj la Sirianoj arangxis sin kontraux David kaj ekbatalis kontraux li. 18 Kaj la Sirianoj forkuris antaux Izrael, kaj David mortigis el la Sirianoj sepcent cxaristojn kaj kvardek mil rajdantojn; ankaux SXobahxon, la militestron, li frapis, kaj tiu mortis tie. 19 Kiam cxiuj regxoj, kiuj servis Hadadezeron, vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili faris pacon kun la Izraelidoj kaj submetigxis al ili. Kaj la Sirianoj timis helpi plu al la Amonidoj.

2 Samuel 19:9

9 Kaj la tuta popolo disputadis inter si en cxiuj triboj de Izrael, dirante:La regxo savis nin el la manoj de niaj malamikoj, li savis nin el la manoj de la Filisxtoj; kaj nun li forkuris el sia lando pro Absxalom!

2 Samuel 22:44-46

44 Vi savas min de la ribeloj de mia popolo; Vi gardas min, ke mi estu cxefo super la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min. 45 Aligentuloj respektegas min; Ili obeas min per atentaj oreloj. 46 Aligentuloj senfortigxas, Kaj kuras terurite el siaj fortikajxoj.

Psalms 22:27-28

27 Rememoros kaj revenos al la Eternulo cxiuj finoj de la mondo; Kaj klinigxos antaux Vi cxiuj popolaj familioj. 28 CXar al la Eternulo apartenas la regxado; Li regxas super la popoloj.

Psalms 108:9

9 Moab estas Mia lavopelvo; Sur Edomon Mi jxetos Mian sxuon; Super Filisxtujo Mi triumfe krios.

Isaiah 49:6

6 Li diris:Ne suficxas, ke vi estas Mia servanto, por restarigi la tribojn de Jakob kaj revenigi la konservitojn de Izrael; sed Mi faros vin lumo por la nacioj, por ke Mia savo etendigxu gxis la fino de la tero.

Isaiah 49:22-23

22 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi levos Mian manon al la nacioj, kaj antaux la gentoj Mi elmetos Mian standardon; kaj ili venigos viajn filojn en la baskoj, kaj viajn filinojn ili portos sur la sxultroj. 23 Kaj regxoj estos viaj vartistoj, kaj iliaj princinoj estos viaj nutristinoj; vizagxaltere ili klinigxos antaux vi, kaj la polvon de viaj piedoj ili lekos; kaj tiam vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, ke Miaj fidantoj ne hontos.

Isaiah 52:15

15 tiel li saltigos pri si multe da popoloj; regxoj fermos antaux li sian busxon, cxar ili vidos ion, kio ne estis dirita al ili, kaj ili rimarkos ion, pri kio ili ne auxdis.

Isaiah 55:5

5 Jen vi vokos popolon, kiun vi ne konas; kaj popolo, kiu vin ne konas, alkuros al vi, pro la Eternulo, via Dio, kaj pro la Sanktulo de Izrael, cxar Li faris vin glora.

Hosea 1:10

10 Tamen la nombro de la Izraelidoj estos kiel la sablo cxe la maro, ne mezurebla kaj ne kalkulebla. Kaj sur la sama loko, kie estis dirite al ili:Vi ne estas Mia popolo, oni diros al ili:Infanoj de la vivanta Dio.

Acts 5:31

31 Lin altigis Dio per Sia dekstra mano, por esti Estro kaj Savanto, por doni al Izrael penton kaj pardonadon de pekoj.

Romans 15:12

12 Kaj ankaux Jesaja diras: Estos radiko de Jisxaj, Kaj la starigxanto por regi la naciojn. Al li celados la nacioj.

Romans 15:18

18 CXar mi ne kuragxos priparoli ion, krom tio, kion Kristo faris per mi, por obeigi la nacianojn, vorte kaj fare,

Romans 16:26

26 sed nun elmontrita, kaj per la profetaj skriboj laux la ordono de la eterna Dio sciigita al cxiuj nacioj por obeado de fido;

Ephesians 1:22

22 kaj cxion Li metis sub liajn piedojn, kaj donis lin kiel kapon super cxio por la eklezio,

1 Peter 2:10

10 kiuj iam estis ne-popolo, sed nun estas popolo de Dio; antauxe nekompatitoj, sed nun kompatitoj.

Revelation 11:15

15 Kaj la sepa angxelo trumpetis; kaj farigxis grandaj vocxoj en la cxielo, dirante:La regno de la mondo farigxis regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj li regxos por cxiam kaj eterne.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.