18 Rigardu mian suferon kaj mizeron, Kaj pardonu cxiujn miajn pekojn.
Psalms 25:18 Cross References - Esperanto
1 Samuel 1:11
11 Kaj sxi faris sanktan promeson, kaj diris:Ho Eternulo Cebaot! se Vi rigardos la suferon de Via sklavino kaj rememoros min kaj ne forgesos Vian sklavinon kaj donos al Via sklavino idon virseksan, tiam mi fordonos lin al la Eternulo por la tuta tempo de lia vivo, kaj tondilo ne tusxos lian kapon.
2 Samuel 16:12
12 Eble la Eternulo vidos mian mizeron, kaj la Eternulo repagos al mi bonon anstataux lia hodiauxa insultado.
Psalms 32:1-5
1 Instruo de David. Felicxa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita.
2 Felicxa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon Kaj en kies spirito estas nenia malvero.
3 Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortigxis De mia cxiutaga ploregado.
4 CXar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; La fresxecon de mia sukoj anstatauxis sekeco de somero. Sela.
5 Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kasxis; Mi diris:Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo; Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko. Sela.
Psalms 51:8-9
Psalms 119:132
132 Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Kiel Vi agas kun la amantoj de Via nomo.
Psalms 119:153
153 RESX. Rigardu mian mizeron, kaj liberigu min, CXar Vian instruon mi ne forgesis.
Lamentations 5:1
1 Rememoru, ho Eternulo, kio farigxis al ni; Rigardu kaj vidu nian malhonoron!
Matthew 9:2
2 Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kusxantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo:Kuragxu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj.
Luke 1:25
25 Tiamaniere agis la Eternulo rilate al mi en la tagoj, kiam Li favore rigardis min, por forpreni mian riprocxon inter homoj.