Psalms 24 Cross References - Esperanto

1 Psalmo de David. Al la Eternulo apartenas la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas, La mondo kaj cxiuj gxiaj logxantoj. 2 CXar Li sur la maroj gxin fondis Kaj sur la akvoj gxin fortikigis. 3 Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo? Kaj kiu staros cxe Lia sankta loko? 4 Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, Kiu ne fordonis sian animon al malvero Kaj ne jxuras trompe. 5 Li ricevos benon de la Eternulo, Kaj bonfarojn de Dio, lia savanto. 6 Tio estas la gento de Liaj adorantoj, De la sercxantoj de Via vizagxo, ho Dio de Jakob. Sela. 7 Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj levigxu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Regxo de gloro. 8 Kiu estas tiu Regxo de gloro? La Eternulo forta kaj potenca, La Eternulo, la potenculo de milito. 9 Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj levigxu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Regxo de gloro. 10 Kiu estas tiu Regxo de gloro? La Eternulo Cebaot, Li estas la Regxo de gloro. Sela.

Exodus 9:29

29 Kaj Moseo diris al li:Kiam mi eliros el la urbo, mi etendos miajn manojn al la Eternulo; la tondroj cxesigxos kaj la hajlo ne plu estos, por ke vi sciigxu, ke al la Eternulo apartenas la tero.

Exodus 19:5

5 Kaj nun se vi obeos Mian vocxon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata proprajxo inter cxiuj popoloj, cxar al Mi apartenas la tuta tero.

Deuteronomy 10:14

14 Jen al la Eternulo, via Dio, apartenas la cxielo kaj la cxielo de la cxieloj, la tero, kaj cxio, kio estas sur gxi;

1 Chronicles 29:11

11 Al Vi, ho Eternulo, apartenas grandeco, potenco, majesto, venko, kaj gloro, cxar cxio en la cxielo kaj sur la tero estas Via; al Vi, ho Eternulo, apartenas la regxado, kaj Vi estas alte super cxiuj estroj.

Job 41:11

11 Kiu antauxe ion donis al Mi, ke Mi redonu al li? Sub la tuta cxielo cxio estas Mia.

Psalms 50:12

12 Se Mi farigxus malsata, Mi ne dirus al vi, CXar al Mi apartenas la mondo, kaj cxio, kio gxin plenigas.

Psalms 89:11

11 Al Vi apartenas la cxielo, kaj ankaux al Vi apartenas la tero; La universon, kaj cxion, kio gxin plenigas, Vi fondis.

Psalms 98:7

7 Bruu la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas, La mondo kaj gxiaj logxantoj.

Daniel 4:25

25 Vi estos elpusxita el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; roson de la cxielo oni trinkigos al vi; kaj sep jaroj pasos super vi, gxis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas.

Nahum 1:5

5 La montoj tremas antaux Li, la montetoj disfandigxas; skuigxas antaux Li la tero, la mondo kaj cxiuj gxiaj logxantoj.

1 Corinthians 10:26

26 cxar al la Eternulo apartenas la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas.

Genesis 1:9-10

9 Kaj Dio diris: Kolektigxu la akvo de sub la cxielo en unu lokon, kaj aperu la sekajxo; kaj farigxis tiel. 10 Kaj Dio nomis la sekajxon Tero, kaj la kolektigxojn de la akvo Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.

Genesis 8:22

22 De nun tiel longe, kiel la tero ekzistos, semado kaj rikoltado, malvarmo kaj varmo, somero kaj vintro, tago kaj nokto ne cxesigxos.

Job 38:4

4 Kie vi estis, kiam Mi fondis la teron? Diru, se vi havas scion.

Job 38:8-11

8 Kiu fermis la maron per pordoj, Kiam gxi elpusxigxis kvazaux el la ventro de patrino; 9 Kiam Mi faris la nubon gxia vesto Kaj mallumon gxiaj vindajxoj, 10 Kaj starigis al gxi limon Kaj faris riglilojn kaj pordojn, 11 Kaj diris:GXis cxi tie aliru, sed ne plu, Kaj cxi tie rompigxados viaj majestaj ondoj?

Psalms 33:6

6 Per la vorto de la Eternulo estigxis la cxielo; Kaj per la spiro de Lia busxo estigxis gxia tuta ekzistantaro.

Psalms 93:1

1 La Eternulo regxas; Li estas vestita de majesto; La Eternulo estas vestita kaj zonita de potenco; Kaj fortikigita estas la mondo, ke gxi ne sxanceligxu.

Psalms 95:4

4 Kiu havas en Sia mano la profundajxojn de la tero, Kaj al kiu apartenas la altajxoj de la montoj;

Psalms 96:10

10 Diru inter la popoloj:La Eternulo regxas, Kaj fortikigita estas la mondo, ke gxi ne sxanceligxu; Li jugxas la popolojn en justeco.

Psalms 104:5-6

5 Kiu fondis la teron sur gxiaj fundamentoj, Ke gxi neniam sxanceligxos. 6 La abismon Vi kovris kiel per vesto, Sur la montoj staras akvo;

Psalms 136:6

6 Kiu etendis la teron super la akvo, CXar eterna estas Lia boneco;

Jeremiah 5:22

22 CXu vi ne timas Min? diras la Eternulo; cxu vi ne tremas antaux Mi, kiu faris sablon limo por la maro, arangxo eterna, kiun gxi ne transpasxas? kiom ajn gxi skuigxas, gxi nenion povas fari; kiom ajn bruas gxiaj ondoj, ili ne povas gxin transpasxi.

Jeremiah 10:11-16

11 Diru do al ili:La dioj, kiuj ne kreis la cxielon kaj la teron, pereos de sur la tero kaj sub la cxielo. 12 Li kreis la teron per Sia forto, arangxis la mondon per Sia sagxo, kaj per Sia prudento etendis la cxielon. 13 Kiam Li eksonigas Sian vocxon, kolektigxas multego da akvo en la cxielo; Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn inter la pluvo, kaj elirigas la venton el Siaj trezorejoj. 14 Malsagxigxis cxiu homo kun sia sciado, per honto kovrigxis cxiu fandisto kun sia statuo; cxar lia fanditajxo estas malverajxo, gxi ne havas en si spiriton. 15 Tio estas vantajxo, faro de eraro; kiam ili estos vizititaj, ili pereos. 16 Ne simila al ili estas Tiu, kiun havas Jakob; cxar Li estas la kreinto de cxio, kaj Izrael estas la gento de Lia heredo; Eternulo Cebaot estas Lia nomo.

2 Peter 3:5-7

5 CXar ili volonte forgesas, ke cxielo ekzistis de antikve, kaj tero kunmetita el akvo kaj meze de akvo, laux la vorto de Dio; 6 per kio la tiama mondo, diluvite, pereis; 7 sed la nuna cxielo kaj la tero per la sama vorto estas destinitaj por fajro, rezervate gxis la tago de jugxo kaj pereo de malpiuloj.

Leviticus 10:3

3 Kaj Moseo diris al Aaron:Jen pri cxi tio parolis la Eternulo, kiam Li diris:Per Miaj proksimuloj Mi sanktigxos kaj antaux la tuta popolo Mi majestigxos. Kaj Aaron silentis.

2 Samuel 6:12-17

12 Kaj oni sciigis al la regxo David, dirante:La Eternulo benis la domon de Obed-Edom, kaj cxion, kio apartenas al li, pro la kesto de Dio. Tiam David iris, kaj transportis la keston de Dio el la domo de Obed-Edom en la urbon de David kun gxojo. 13 Kaj cxiufoje, kiam la portantoj de la kesto de la Eternulo trapasxis ses pasxojn, li oferbucxis bovon kaj grasan sxafon. 14 Kaj David dancis per cxiuj fortoj antaux la Eternulo, kaj David estis zonita per lina efodo. 15 Kaj David kaj la tuta domo de Izrael kondukis la keston de la Eternulo kun gxojkriado kaj trumpetado. 16 Kiam la kesto de la Eternulo venis en la urbon de David, Mihxal, la filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam sxi vidis, ke la regxo David saltas kaj dancas antaux la Eternulo, sxi ekmalestimis lin en sia koro. 17 Kaj oni alportis la keston de la Eternulo, kaj metis gxin sur gxian lokon meze de la tendo, kiun David starigis por gxi; kaj David alportis antaux la Eternulo bruloferojn kaj pacoferojn.

1 Chronicles 15:1

1 Li konstruis al si domojn en la urbo de David, kaj pretigis lokon por la kesto de Dio, kaj etendis tendon super gxi.

1 Chronicles 15:25-28

25 Tiamaniere iris David kaj la plejagxuloj de Izrael kaj la milestroj, por transporti kun gxojo la keston de interligo de la Eternulo el la domo de Obed-Edom. 26 Kaj kiam Dio helpis al la Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, oni oferbucxis sep bovojn kaj sep sxafojn. 27 David estis vestita per tuniko el delikata tolo, ankaux cxiuj Levidoj, kiuj portis la keston, la kantistoj, kaj Kenanja, la estro de arangxado de la hxoroj; David ankaux havis sur si linan efodon. 28 Kaj cxiuj Izraelidoj akompanis la keston de interligo de la Eternulo, kun gxojkrioj, kun sonado de korno, kun trumpetoj, lauxtaj cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj.

Psalms 2:6

6 Mi starigis ja Mian regxon Super Cion, Mia sankta monto.

Psalms 15:1

1 Psalmo de David. Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo? Kiu povas logxi sur Via sankta monto?

Psalms 65:4

4 Felicxa estas tiu, kiun Vi elektas kaj alproksimigas al Vi, Ke li logxu en Viaj kortoj. Ni satigxu per la bonajxoj de Via domo, De Via sankta templo.

Psalms 68:15-16

15 Monto de Dio estas la monto Basxana, Monto multepinta estas la monto Basxana. 16 Kial vi, montoj multepintaj, envie rigardas la monton, Kiun Dio elektis, por sidi sur gxi, Kaj sur kiu la Eternulo logxos eterne?

Psalms 68:18

18 Vi supreniris alten, alkondukis kaptitojn, Prenis donacojn de homoj, Kaj ecx ribeluloj povas logxi cxe la Eternulo, la Dio.

Psalms 78:68-69

68 Sed Li elektis la tribon de Jehuda, La monton Cion, kiun Li ekamis; 69 Kaj Li konstruis Sian sanktejon kiel monton, Kaj kiel la teron Li fortikigis gxin por cxiam.

Psalms 132:13-14

13 CXar la Eternulo elektis Cionon, Kaj deziris, ke gxi estu logxejo por Li: 14 CXi tio estas Mia ripozejo por eterne; CXi tie Mi logxos, cxar gxin Mi ekdeziris.

Malachi 3:1

1 Jen Mi sendos Mian angxelon, kaj li preparos antaux Mi la vojon; kaj subite venos en Sian templon la Sinjoro, kiun vi sercxas; kaj la angxelo de la interligo, kiun vi deziras, jen li iras, diras la Eternulo Cebaot.

John 13:36

36 Simon Petro diris al li:Sinjoro, kien vi iras? Jesuo respondis:Kien mi iras, vi ne povas min sekvi nun, sed poste vi min sekvos.

John 20:17

17 Jesuo diris al sxi:Ne tusxu min; cxar mi ankoraux ne supreniris al la Patro; sed iru al miaj fratoj, kaj diru al ili:Mi supreniras al mia Patro kaj via Patro, kaj al mia Dio kaj via Dio.

Ephesians 4:8-10

8 Tial li diras: Kiam li supreniris alten, li alkondukis kaptitojn, Kaj donis donacojn al homoj. 9 (CXi tio do:Li supreniris-kio gxi estas krom tio, ke li ankaux antauxe malsupreniris gxis la profundajxoj de la tero? 10 La malsuprenirinto-tiu sama estis la suprenirinto alte super cxiuj cxieloj, por plenigi cxion.)

Hebrews 12:22-24

22 sed vi alvenis al la monto Cion kaj al la urbo de vivanta Dio, la cxiela Jerusalem, kaj al miriadoj da angxeloj, 23 al la gxenerala kunveno kaj eklezio de la unuenaskitoj, en la cxielo enskribitaj, kaj al Dio, la Jugxisto de cxiuj, kaj al la spiritoj de justuloj perfektigitaj, 24 kaj al Jesuo, la interulo de nova interligo, kaj al la sango de aspergo, kiu parolas pli bonajn aferojn ol la sango de Habel.

Hebrews 12:28

28 Tial, ricevante regnon neskueblan, ni havu dankemecon, per kiu ni adoru Dion akcepteble kun respektego kaj pia timo;

Genesis 6:5

5 Kaj la Eternulo vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj sur la tero kaj ke cxiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono en cxiu tempo;

Deuteronomy 4:19

19 Kaj, levinte viajn okulojn al la cxielo kaj vidinte la sunon kaj la lunon kaj la stelojn kaj la tutan armeon de la cxielo, ne forlogigxu, kaj ne adorklinigxu antaux ili kaj ne servu ilin, kiujn la Eternulo, via Dio, destinis por cxiuj popoloj sub la tuta cxielo.

Job 9:30

30 Se mi lavus min per negxa akvo Kaj purigus miajn manojn per lesivo,

Job 17:9

9 Tamen la virtulo forte konservos sian vojon, Kaj la purmanulo pli firmigxos.

Psalms 15:4

4 Kiu abomenas malnoblulon Kaj estimas la respektantojn de la Eternulo, Kiu faris jxuron malprofite por si kaj gxin ne rompas;

Psalms 18:20

20 La Eternulo rekompencas min laux mia justeco; Laux la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.

Psalms 25:1

1 De David. Al Vi, ho Eternulo, mi levas mian animon.

Psalms 26:6

6 Mi lavas miajn manojn per senkulpeco; Kaj mi movigxas cxirkaux Via altaro, ho Eternulo,

Psalms 51:10

10 Koron puran kreu al mi, ho Dio, Kaj spiriton fidelan novigu en mi.

Psalms 73:1

1 Psalmo de Asaf. Jes, bona estas Dio por Izrael, Por tiuj, kiuj havas puran koron.

Psalms 143:8

8 Auxdigu al mi matene Vian bonecon, CXar Vin mi fidas; Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri, CXar al Vi mi levas mian animon.

Proverbs 20:9

9 Kiu povas diri:Mi purigis mian koron, Mi estas libera de mia peko?

Isaiah 1:15-16

15 Kiam vi etendas viajn manojn, Mi kasxas antaux vi Miajn okulojn; ecx kiam vi multe pregxas, Mi ne auxskultas; viaj manoj estas plenaj de sango. 16 Lavu vin, purigu vin; forigu la malbonon de viaj faroj antaux Miaj okuloj, cxesu malbonagi.

Isaiah 33:15-16

15 Kiu agas juste kaj parolas veron, abomenas profiton rabitan, forskuas siajn manojn, por ne preni subacxeton, sxtopas siajn orelojn, por ne auxskulti aferojn sangajn, kaj fermas siajn okulojn, por ne rigardi malbonon, 16 tiu logxos sur la altajxoj; fortikajxoj el rokoj estos lia defendo; pano estos donita al li, akvon li havos konstante.

Jeremiah 4:14

14 Lavu de la malbono vian koron, ho Jerusalem, por ke vi savigxu; gxis kiam logxos en vi viaj malbonaj pensoj?

Jeremiah 5:2

2 Ecx se ili diras:Mi jxuras per la Eternulo-ili tamen jxuras mensoge.

Jeremiah 7:9-10

9 SXtelante, mortigante, adultante, jxurante mensoge, incensante al Baal, kaj sekvante aliajn diojn, kiujn vi ne konas, 10 vi poste venas kaj starigxas antaux Mi en cxi tiu domo, kiu estas nomata per Mia nomo, kaj vi diras:Ni savigxis-kvankam vi plue faras cxiujn tiujn abomenindajxojn!

Ezekiel 18:6

6 ne mangxas sur la montoj kaj ne levas siajn okulojn al la idoloj de la domo de Izrael, ne malpurigas la edzinon de sia proksimulo kaj ne alproksimigxas al virino en la tempo de sxia monatajxo;

Ezekiel 18:15

15 sur la montoj li ne mangxas, siajn okulojn li ne levas al la idoloj de la domo de Izrael, la edzinon de sia proksimulo li ne malpurigas;

Zechariah 5:3-4

3 Tiam li diris al mi:Tio estas la malbeno, kiu eliras sur la suprajxon de la tuta lando; cxar cxiu, kiu sxtelas, estos ekstermita, kiel estas dirite en gxi, kaj cxiu, kiu jxuras mensoge, estos ekstermita, kiel estas dirite en gxi. 4 Mi elirigas gxin, diras la Eternulo Cebaot, kaj gxi eniros en la domon de sxtelisto, kaj en la domon de tiu, kiu malvere jxuras per Mia nomo; kaj gxi restos en lia domo kaj ekstermos gxin kune kun gxia ligno kaj kun gxiaj sxtonoj.

Malachi 3:5

5 Kaj Mi venos al vi, por jugxi; kaj Mi estos rapida atestanto kontraux la sorcxistoj kaj adultuloj, kontraux tiuj, kiuj jxuras mensoge, kontraux tiuj, kiuj estas maljustaj en la pagado al dungito, al vidvino kaj al orfo, kaj kontraux tiuj, kiuj forklinas la rajton de fremdulo kaj Min ne timas, diras la Eternulo Cebaot.

Matthew 5:8

8 Felicxaj estas la kore puraj, cxar ili vidos Dion.

Acts 14:15

15 kaj dirante:Ho viroj, kial vi tion faras? Ni ankaux estas homoj, samsentaj kiel vi, kaj ni alportas al vi evangelion, por turni vin de cxi tiuj vantajxoj al la vivanta Dio, kiu faris la cxielon kaj la teron kaj la maron kaj cxion en ili;

Acts 15:9

9 kaj Li faris nenian diferencon inter ni kaj ili, per la fido puriginte iliajn korojn.

2 Corinthians 7:1

1 Havante do cxi tiujn promesojn, amataj, ni purigu nin de cxia malpureco karna kaj spirita, perfektigante sanktecon en la timo al Dio.

1 Timothy 1:10

10 malcxastuloj kaj viruzacxantoj, homsxtelistoj, mensogantoj, falsejxurantoj, kaj cxio ajn alia kontrauxa al la sana doktrino;

1 Timothy 2:8

8 Mi deziras do, ke la viroj pregxu en cxiu loko, levante sanktajn manojn, sen kolero kaj disputado.

James 4:8

8 Alproksimigxu al Dio, kaj Li alproksimigxos al vi. Purigu la manojn, vi pekuloj, kaj cxastigu la korojn, vi duoblanimuloj.

Revelation 21:1-4

1 Kaj mi vidis novan cxielon kaj novan teron; cxar la unua cxielo kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis. 2 Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la cxielo for de Dio, pretigitan kiel fiancxino, ornamita por sia edzo. 3 Kaj mi auxdis grandan vocxon el la trono, dirantan:Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li logxos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio; 4 kaj Li forvisxos cxiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis.

Revelation 21:27

27 kaj tute ne eniros en gxin io malpura, nek faranto de abomenindajxo kaj mensogo; sed nur la skribitaj en la libro de vivo de la SXafido.

Revelation 22:14-15

14 Felicxaj estas tiuj, kiuj lavas siajn robojn, por ke ili havu rajton sur la arbo de vivo, kaj ke ili eniru tra la pordegoj en la urbon. 15 Ekstere estas la hundoj kaj la sorcxistoj kaj la malcxastuloj kaj la mortigistoj kaj la idolanoj, kaj cxiu, kiu amas kaj faras mensogon.

Numbers 6:24-27

24 La Eternulo vin benu kaj vin gardu; 25 La Eternulo lumu al vi per Sia vizagxo kaj favorkoru vin; 26 La Eternulo turnu Sian vizagxon al vi kaj donu al vi pacon. 27 Tiel ili metu Mian nomon sur la Izraelidojn, kaj Mi ilin benos.

Psalms 50:23

23 Kiu oferdonas dankon, tiu Min honoras; Kaj kiu estas singarda en la vojo, Al tiu Mi aperigos Dian helpon.

Psalms 67:6-7

6 La tero donis sian frukton; Benos nin Dio, nia Dio. 7 Benos nin Dio; Kaj respektu Lin cxiuj limoj de la tero.

Psalms 68:19

19 Glorata estu mia Sinjoro, cxiutage Li zorgas pri ni; Dio estas nia savo. Sela.

Psalms 72:17

17 Lia nomo estu eterna; Tiel longe, kiel ekzistas la suno, kresku lia nomo; CXiuj popoloj sin benu per li kaj gloru lin.

Psalms 88:1

1 Kanto-psalmo de la orahxidoj. Al la hxorestro. Por mahxalat-leanoto. Instruo de Heman, la Ezrahxido. Ho Eternulo, Dio de mia savo! Tage kaj nokte mi krias antaux Vi.

Psalms 115:12-13

12 La Eternulo nin memoras, Li benas, Li benas la domon de Izrael, Li benas la domon de Aaron; 13 Li benas la timantojn de la Eternulo, La malgrandajn kaj la grandajn.

Psalms 128:1-5

1 Kanto de suprenirado. Felicxa estas tiu, kiu timas la Eternulon Kaj iras laux Liaj vojoj. 2 Kiam vi mangxas la laborakiron de viaj manoj, Felicxe kaj bone estas al vi. 3 Via edzino estas kiel fruktoporta vinberbrancxo interne en via domo; Viaj filoj estas kiel olivaj brancxoj cxirkaux via tablo. 4 Jen tiel estas benata tiu homo, Kiu timas la Eternulon. 5 Benos vin la Eternulo el Cion, Kaj vi vidos la bonstaton de Jerusalem en la dauxro de via tuta vivo.

Isaiah 12:2

2 Jen Dio estas mia savo:mi fidas, kaj mi ne timas; cxar Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto, kaj Li farigxis mia savo.

Isaiah 33:15-17

15 Kiu agas juste kaj parolas veron, abomenas profiton rabitan, forskuas siajn manojn, por ne preni subacxeton, sxtopas siajn orelojn, por ne auxskulti aferojn sangajn, kaj fermas siajn okulojn, por ne rigardi malbonon, 16 tiu logxos sur la altajxoj; fortikajxoj el rokoj estos lia defendo; pano estos donita al li, akvon li havos konstante. 17 Viaj okuloj vidos la regxon en lia majesto, ili rigardos landon vastan.

Isaiah 45:17

17 Sed Izrael estas savita de la Eternulo per savo eterna; vi ne estos hontigataj nek malhonorataj gxis eterneco.

Isaiah 46:13

13 Mi alproksimigis Mian veron, por ke gxi ne estu malproksima, kaj Mia savo ne prokrastigxos; kaj Mi donos al Cion savon, al Izrael Mian gloron.

Isaiah 51:5-6

5 Proksima estas Mia vero, eliris Mia helpo, kaj Miaj brakoj jugxos popolojn; al Mi esperas insuloj kaj atendas Mian brakon. 6 Levu al la cxielo viajn okulojn, kaj rigardu la teron malsupre; cxar la cxielo disneniigxos kiel fumo, kaj la tero elfrotigxos kiel vesto, kaj gxiaj logxantoj mortos kiel kuloj; sed Mia savo restos eterne, kaj Mia vero ne difektigxos.

Isaiah 51:8

8 CXar kiel veston tramangxos ilin tineoj, kaj kiel lanajxon tramangxos ilin vermoj; sed Mia vero restos eterne, kaj Mia savo por cxiuj generacioj.

Isaiah 54:17

17 Nenia ilo, kreita kontraux vi, havos sukceson; kaj cxiun langon, kiu batalos kontraux vi en la jugxo, vi malpravigos. Tio estas la heredajxo de la servantoj de la Eternulo, kaj ilia praveco antaux Mi, diras la Eternulo.

Isaiah 61:10

10 Mi forte gxojas pri la Eternulo, mia animo gxojas pri mia Dio; cxar Li vestis min per vestoj de savo, per mantelo de justeco Li min kovris, kiel fiancxon, kiu sin ornamas per belajxo, kaj kiel fiancxinon, kiu metas sur sin siajn ornamajxojn.

Matthew 5:3-12

3 Felicxaj estas la malricxaj en spirito, cxar ilia estas la regno de la cxielo. 4 Felicxaj estas la plorantaj, cxar ili konsoligxos. 5 Felicxaj estas la humilaj, cxar ili heredos la teron. 6 Felicxaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, cxar ili satigxos. 7 Felicxaj estas la kompatemaj, cxar ili ricevos kompaton. 8 Felicxaj estas la kore puraj, cxar ili vidos Dion. 9 Felicxaj estas la pacigantoj, cxar filoj de Dio ili estos nomataj. 10 Felicxaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, cxar ilia estas la regno de la cxielo. 11 Felicxaj estas vi, kiam oni vin riprocxos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi. 12 GXoju kaj ravigxu, cxar via rekompenco estos granda en la cxielo; cxar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaux vi.

John 7:17

17 Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, cxu gxi estas de Dio, aux cxu mi parolas nur el mi mem.

Romans 3:22

22 nome, la justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por cxiuj kredantoj, cxar ne ekzistas diferencigo;

Romans 4:6-9

6 Kiel David ankaux pridiras la felicxon de la homo, al kiu Dio kalkulas virton ekster faroj, 7 dirante: Felicxaj estas tiuj, kies krimoj estas pardonitaj, Kies pekoj estas kovritaj. 8 Felicxa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon. 9 CXu do cxi tiu felicxo apartenas al la cirkumcidularo, aux al la necirkumcidularo ankaux? CXar ni diras, ke al Abraham la fido estis kalkulita kiel virto.

Romans 5:17-18

17 CXar se, per la eraro de la unu, morto regxis per unu, des plimulte regxos en vivo per la unu Jesuo Kristo tiuj, kiuj ricevis abundon de la graco kaj de la donaco de justeco. 18 Tial, kiel per unu eraro venis jugxo al cxiuj homoj gxis kondamno, tiel same per unu justajxo venis la donaco al cxiuj homoj gxis la pravigo de vivo.

1 Corinthians 1:30

30 Sed el Li vi estas en Kristo Jesuo, kiu farigxis al ni sagxeco el Dio, kaj justeco kaj sanktigo, kaj elacxeto;

2 Corinthians 5:21

21 Tiun, kiu ne konis pekon, Li faris peko pro ni; por ke ni farigxu justeco de Dio en li.

Galatians 3:9

9 Tial do tiuj, kiuj rilatas al fido, benigxas kun la fidela Abraham.

Galatians 3:14

14 por ke venu sur la nacianojn la beno de Abraham en Kristo Jesuo; por ke per fido ni ricevu la promeson de la Spirito.

Galatians 5:5

5 CXar ni en la Spirito atendas la esperon de justeco per la fido.

Ephesians 1:3

3 Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu benis nin per cxia beno spirita en la cxielejoj en Kristo;

Philippians 3:9

9 kaj estu trovata en li, ne havante mian justecon, kiu devenas de la legxo, sed la justecon, kiu estas per la fido al Kristo, la justecon, kiu devenas de Dio sur fidon;

Titus 2:10-14

10 ne sxtelantaj, sed montrantaj cxian bonan fidelecon; por ke ili ornamu en cxio la doktrinon de Dio, nia Savanto. 11 CXar jam aperis la graco de Dio, portante savon al cxiuj homoj, 12 instruante nin, ke foriginte malpiecon kaj lauxmondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo, 13 atendantaj la felicxan esperon kaj la malkasxon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo, 14 kiu donis sin por ni, por elacxeti nin el cxia maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj faroj.

Titus 3:4-6

4 Sed kiam aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo al homoj, 5 ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laux Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito, 6 kiun Li ricxe surversxis sur nin per Jesuo Kristo, nia Savanto;

1 Peter 3:9

9 ne repagantaj malbonon kontraux malbono, nek insulton kontraux insulto, sed kontrauxe benadantaj; cxar al tio vi estas vokitaj, por ke vi heredu benon.

Psalms 22:30

30 Naskotaro Lin servos; Oni predikos pri mia Sinjoro al la estonta generacio.

Psalms 27:8

8 De Vi diris al mi mia koro: Sercxu Mian vizagxon. Vian vizagxon, ho Eternulo, mi sercxas.

Psalms 73:15

15 Se mi intencus paroli kiel ili, Tiam mi farigxus perfida al la generacio de Viaj filoj.

Psalms 105:4

4 Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Sercxu cxiam Lian vizagxon.

Isaiah 53:10

10 Sed la Eternulo volis tiel lin turmenti. Kiam lia animo estos preninta sur sin elacxetan punon, li vidos idaron, li longe vivos, kaj la intenco de la Eternulo sukcesos per lia mano.

John 1:47

47 Jesuo vidis Natanaelon venanta al li, kaj diris pri li:Jen vera Izraelido, en kiu ne estas ruzeco!

Romans 4:16

16 GXi do estas el fido por tio, ke gxi estu laux graco; por ke la promeso estu firma al la tuta idaro, ne nur al tiu, kiu estas el la legxo, sed ankaux al tiu, kiu estas el la fido de Abraham, kiu estas la patro de ni cxiuj

1 Peter 2:9

9 Sed vi estas raso elektita, pastraro regxa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan;

Numbers 10:35-36

35 Kaj cxiufoje, kiam la kesto elmovigxis, Moseo diradis:Levigxu, ho Eternulo, kaj disjxetigxu Viaj malamikoj, kaj forkuru Viaj malamantoj for de Via vizagxo. 36 Kaj kiam gxi haltis, li diradis:Revenu, ho Eternulo, al la multegaj miloj de Izrael.

2 Samuel 6:17

17 Kaj oni alportis la keston de la Eternulo, kaj metis gxin sur gxian lokon meze de la tendo, kiun David starigis por gxi; kaj David alportis antaux la Eternulo bruloferojn kaj pacoferojn.

1 Kings 8:6

6 Kaj la pastroj venigis la keston de interligo de la Eternulo sur gxian lokon, en la profundon de la domo, en la plejsanktejon, sub la flugilojn de la keruboj.

1 Kings 8:11

11 Kaj la pastroj ne povis stari kaj servi, pro la nubo; cxar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo.

Psalms 21:1

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Eternulo, pro Via forto gxojas la regxo, Kaj pro Via helpo kiel forte li triumfas!

Psalms 21:5

5 Granda estas lia honoro pro Via helpo; Gloron kaj majeston Vi metis sur lin.

Psalms 68:16-18

16 Kial vi, montoj multepintaj, envie rigardas la monton, Kiun Dio elektis, por sidi sur gxi, Kaj sur kiu la Eternulo logxos eterne? 17 Da veturiloj de Dio ekzistas multaj miloj da miloj; Inter ili estas mia Sinjoro sur la sankta Sinaj. 18 Vi supreniris alten, alkondukis kaptitojn, Prenis donacojn de homoj, Kaj ecx ribeluloj povas logxi cxe la Eternulo, la Dio.

Psalms 97:6

6 La cxielo rakontas Lian veron, Kaj cxiuj popoloj vidas Lian gloron.

Psalms 118:19-20

19 Malfermu al mi la pordegojn de la vero; Mi iros tra ili, mi gloros la Eternulon. 20 Jen estas la pordego de la Eternulo; Virtuloj iras tra gxi.

Psalms 132:8

8 Levigxu, ho Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la kesto de Via potenco.

Isaiah 26:2

2 Malfermu la pordegojn, por ke eniru la popolo justa, konservanta la fidelecon.

Haggai 2:7

7 Mi skuos cxiujn popolojn; kaj venos io cxarma por cxiuj nacioj, kaj Mi plenigos cxi tiun domon per gloro, diras la Eternulo Cebaot.

Haggai 2:9

9 La gloro de cxi tiu lasta domo estos pli granda, ol de la antauxa, diras la Eternulo Cebaot; kaj sur cxi tiu loko Mi donos pacon, diras la Eternulo Cebaot.

Mark 16:19

19 Tiam la Sinjoro Jesuo, post kiam li parolis al ili, estis ricevita supren en la cxielon, kaj sidigxis dekstre de Dio.

1 Corinthians 2:8

8 kaj kiun scias neniu el la regantoj de cxi tiu mondo; cxar se ili gxin scius, ili ne krucumus la Sinjoron de gloro;

James 2:1

1 Miaj fratoj, ne kun personfavorado tenu la fidon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la glora Sinjoro.

1 Peter 3:22

22 kiu estas dekstre de Dio, irinte en la cxielon; al li angxeloj kaj auxtoritatoj kaj potencoj estas submetitaj.

2 Peter 3:18

18 Sed kresku en graco kaj scio de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo. Al li estu la gloro nun kaj gxis la tago de eterneco. Amen.

Revelation 4:11

11 Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon; cxar Vi kreis cxion, kaj pro Via volo cxio ekzistis kaj kreigxis.

Exodus 15:3

3 La Eternulo estas viro de milito, Eternulo estas Lia nomo.

Psalms 45:3-6

3 Zonu vian lumbon per glavo, Vi, forta per via majesteco kaj beleco. 4 Kaj en via beleco prosperu, forrajdu por la vero, Por justeco al la humiluloj; Kaj via dekstra mano montros miraklojn. 5 Viaj sagoj estas akraj; Kaj, faligante antaux vi la popolojn, Ili penetros en la koron de la malamikoj de la regxo. 6 Via trono estas Dia trono por cxiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.

Psalms 50:1

1 Psalmo de Asaf. Dio de la dioj, la Eternulo, ekparolis, Kaj vokis la teron de la sunlevigxo gxis la sunsubiro.

Psalms 76:3-6

3 Tie Li rompis la sagojn de pafarko, SXildon, glavon, kaj militon. Sela. 4 Vi estas majesta kaj potenca sur la sovagxbestaj montoj. 5 Senarmigxis la fortkoruloj, endormigxis; Kaj cxiuj militistoj restis kvazaux sen manoj. 6 De Via minaco, ho Dio de Jakob, Paralizigxis rajdisto kaj cxevalo.

Isaiah 9:6

6 CXar infano naskigxis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia sxultro, kaj lia nomo estos:Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco;

Isaiah 19:24-25

24 En tiu tempo Izrael estos triope kun Egiptujo kaj Asirio; estos beno sur la tero. 25 La Eternulo Cebaot benos ilin, dirante:Benataj estu Mia popolo la Egiptoj, kaj Asirio, verko de Miaj manoj, kaj Mia heredajxo Izrael.

Isaiah 63:1-6

1 Kiu estas tiu, kiu venas el Edom, en rugxaj vestoj el Bocra? tiu majesta en siaj vestoj, klinanta sin sub la grandeco de sia forto? Tio estas Mi, anoncanta la veron, potenca por helpi. 2 Kial Via drapirajxo estas rugxa, kaj Viaj vestoj kiel cxe tretanto en vinpremejo? 3 La premilon Mi sola tretis, kaj el la popoloj neniu estis kun Mi; Mi tretis ilin en Mia kolero kaj piedpremis ilin en Mia furiozo; kaj sxprucis ilia sango sur Mian veston, kaj Mian tutan drapirajxon Mi malpurigis. 4 CXar la tago de vengxo estas en Mia koro, kaj la jaro de Miaj liberigotoj venis. 5 Mi rigardis, sed Mi ne trovis helpanton; Mi miris, sed Mi ne trovis subtenanton; tiam helpis Min Mia brako, kaj Mia furiozo Min subtenis. 6 Kaj Mi dispremis popolojn en Mia kolero kaj ebriigis ilin per Mia furiozo, kaj Mi elversxis sur la teron ilian sangon.

Colossians 2:15

15 kaj foriginte de si la estrecojn kaj la auxtoritatojn, parade malkasxis ilin, triumfante super ili en gxi.

Revelation 6:2

2 Kaj mi rigardis, kaj jen blanka cxevalo, kaj la sidanta sur gxi havis pafarkon; kaj estis donita al li krono; kaj li eliris venkanta, kaj por venki.

Revelation 19:11-21

11 Kaj mi vidis la cxielon malfermitan; kaj jen blanka cxevalo, kaj la sidanta sur gxi, nomata Fidela kaj Vera; en justeco li jugxas kaj militas. 12 Kaj liaj okuloj estas fajra flamo, kaj sur lia kapo estas multaj diademoj; kaj li havas nomon skribitan, kiun konas neniu krom li mem. 13 Kaj li estas vestita per vesto, trempita en sangon; kaj lia nomo estas:La Vorto de Dio. 14 Kaj la armeoj en la cxielo sekvis lin sur blankaj cxevaloj, vestite per bisino blanka kaj pura. 15 Kaj el lia busxo eliras akra glavo, por ke li per gxi frapu la naciojn; kaj li regos ilin per fera sceptro; kaj li tretas la vinpremilon de la furiozeco de la kolero de Dio, la Plejpotenca. 16 Kaj li havas sur la vesto kaj sur la femuro nomon skribitan:REGXO DE REGXOJ KAJ SINJORO DE SINJOROJ. 17 Kaj mi vidis unu angxelon, starantan en la suno; kaj li ekkriis per granda vocxo, dirante al cxiuj birdoj, kiuj flugas en meza cxielo:Venu, kolektigxu al la granda festeno de Dio; 18 por ke vi mangxu karnon de regxoj kaj karnon de milestroj kaj karnon de fortuloj kaj karnon de cxevaloj kaj de iliaj rajdantoj, kaj karnon de cxiuj homoj, liberaj kaj sklavaj, grandaj kaj malgrandaj. 19 Kaj mi vidis la beston, kaj la regxojn de la tero kaj iliajn armeojn, kunigitajn, por fari militon kontraux la sidanta sur la cxevalo kaj kontraux lia armeo. 20 Kaj la besto estis kaptita, kaj kun gxi la falsa profeto, kiu faris antaux gxi la signojn, per kiuj li trompis tiujn, kiuj ricevis la markon de la besto kaj adorklinigxis al gxia bildo; ili ambaux estis jxetitaj vivaj en la lagon fajran, brulantan per sulfuro; 21 kaj la ceteraj estis mortigitaj per la glavo de la sidanta sur la cxevalo, la glavo, kiu eliris el lia busxo; kaj cxiuj birdoj satigxis per ilia karno.

Psalms 2:6-12

6 Mi starigis ja Mian regxon Super Cion, Mia sankta monto. 7 Mi raportos pri la decido: La Eternulo diris al mi:Vi estas Mia filo, Hodiaux Mi vin naskis. 8 Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, Kaj por posedo limojn de tero. 9 Vi disbatos ilin per fera sceptro, Kiel potan vazon vi ilin dispecigos. 10 Kaj nun, ho regxoj, prudentigxu; Instruigxu, jugxistoj de la tero! 11 Servu al la Eternulo kun timo, Kaj gxoju kun tremo. 12 Kisu la filon, ke Li ne koleru, kaj vi ne pereu sur la vojo, CXar baldaux ekbrulos Lia kolero. Felicxaj estas cxiuj, kiuj fidas Lin.

Isaiah 6:3-5

3 Kaj unu vokadis al alia, kaj diris:Sankta, sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot, la tuta tero estas plena de Lia gloro. 4 Eksxanceligxis de la vokanta vocxo la kolonoj de la pordo, kaj la domo plenigxis de fumo. 5 Kaj mi diris:Ve al mi! cxar mi pereis; cxar mi estas homo kun malpura busxo, kaj mi logxas inter popolo malpurbusxa, kaj la Regxon, la Eternulon Cebaot, vidis miaj okuloj.

Isaiah 54:5

5 CXar via Kreinto estas via edzo, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; kaj via Liberiginto estas la Sanktulo de Izrael, kiun oni nomas Dio de la tuta tero.

Hosea 12:3-5

3 Ankoraux en la ventro li retenis sian fraton, kaj virigxinte li luktis kun Dio. 4 Li luktis kun angxelo kaj venkis, li tamen petegis lin kun ploro; en Bet-El Li nin trovos, kaj tie Li parolos kun ni. 5 La Eternulo estas Dio Cebaot, Eternulo estas Lia nomo.

Zechariah 2:8-11

8 CXar tiele diras la Eternulo Cebaot:Post la glorigxo Li sendos min al la nacioj, kiuj prirabis vin; cxar kiu tusxas vin, tiu tusxas la pupilon de Lia okulo. 9 Kaj jen mi levos mian manon sur ilin, kaj ili farigxos rabajxo por tiuj, kiujn ili sklavigis; kaj tiam vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot min sendis. 10 GXoju kaj estu gaja, ho filino de Cion; cxar jen Mi iras, por eklogxi meze de vi, diras la Eternulo. 11 Kaj multaj popoloj aligxos al la Eternulo en tiu tempo, kaj farigxos Mia popolo, kaj Mi eklogxos meze de vi; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi.

Matthew 25:31

31 Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj cxiuj angxeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro;

Matthew 25:34

34 Tiam diros la Regxo al tiuj, kiuj staras dekstre de li:Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo;

Luke 9:26

26 CXar kiu hontos pri mi kaj pri miaj paroloj, pri tiu hontos la Filo de homo, kiam li venos en sia gloro, kaj la gloro de la Patro kaj de la sanktaj angxeloj.

John 12:40

40 Li blindigis iliajn okulojn kaj sensentigis ilian koron, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, kaj ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj ke ili ne konvertigxu, Kaj ke Mi ilin ne sanigu.

John 14:9

9 Jesuo diris al li:CXu mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas, Filipo? tiu, kiu vidis min, vidis ankaux la Patron; kiel vi diras:Montru al ni la Patron?

Titus 2:13

13 atendantaj la felicxan esperon kaj la malkasxon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.