10 Kaj nun, ho regxoj, prudentigxu; Instruigxu, jugxistoj de la tero!
Psalms 2:10 Cross References - Esperanto
Psalms 45:12
12 Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj; Petegos antaux vi la ricxuloj de la popolo.
Psalms 72:10-11
Psalms 82:1-8
1 Psalmo de Asaf. Dio starigxis en Dia anaro; Inter la dioj Li jugxas.
2 GXis kiam vi jugxos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela.
3 Estu justaj al malricxulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj.
4 Liberigu malricxulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu.
5 Ili ne scias kaj ne komprenas, En mallumo ili marsxas; Eksxanceligxis cxiuj fundamentoj de la tero.
6 Mi diris:Vi estas dioj, Kaj cxiuj vi estas filoj de la Plejaltulo;
7 Sed vi mortos, kiel homoj, Kaj vi falos, kiel cxiu el la potenculoj.
8 Levigxu, ho Dio, jugxu la teron; CXar Vi heredas cxiujn popolojn.
Isaiah 49:23
23 Kaj regxoj estos viaj vartistoj, kaj iliaj princinoj estos viaj nutristinoj; vizagxaltere ili klinigxos antaux vi, kaj la polvon de viaj piedoj ili lekos; kaj tiam vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, ke Miaj fidantoj ne hontos.
Isaiah 52:15
15 tiel li saltigos pri si multe da popoloj; regxoj fermos antaux li sian busxon, cxar ili vidos ion, kio ne estis dirita al ili, kaj ili rimarkos ion, pri kio ili ne auxdis.
Isaiah 60:3
3 Kaj popoloj iros al via lumo, kaj regxoj al la brilo de viaj radioj.
Isaiah 60:10-11
10 Kaj fremduloj konstruos viajn murojn, kaj iliaj regxoj servos al vi; cxar en Mia kolero Mi vin frapis, sed en Mia favoro Mi vin kompatas.
11 Kaj cxiam nefermitaj estos viaj pordegoj, nek tage nek nokte ili estos sxlosataj; por ke oni venigu al vi la potencon de la popoloj kaj konduku iliajn regxojn.
Jeremiah 6:8
8 Prudentigxu, ho Jerusalem, por ke ne forigxu de vi Mia animo, por ke Mi ne faru vin dezerto, lando ne logxata.
Hosea 14:9
9 Kiu estas sagxa, tiu komprenu cxi tion; kiu estas prudenta, tiu sciu cxi tion; cxar gxustaj estas la vojoj de la Eternulo, virtuloj iras sur ili, kaj malpiuloj falas sur ili.