1 Al la hxorestro Jedutun. Psalmo de David. Mi diris:Mi gardos min sur miaj vojoj, ke mi ne peku per mia lango; Mi bridos mian busxon, kiam malpiulo staras kontraux mi.
2 Mi estis muta kaj silenta, mi silentis ecx pri bono; Kaj mia sufero estis mordanta.
3 Ekbrulis mia koro en mia interno, En miaj pensoj ekflamis fajro, Mi ekparolis per mia lango:
4 Sciigu al mi, ho Eternulo, mian finon, Kaj kia estos la dauxro de miaj tagoj, Por ke mi sciu, kiel neniigxa mi estas.
5 Jen Vi donis al mi tagojn largxajn kiel manplato, Kaj la dauxro de mia vivo estas antaux Vi kiel nenio; Absoluta vantajxo estas cxiu homo, kiel ajn forte li starus. Sela.
6 Nur kiel fantomo iras la homo, nur vante li klopodas; Li kolektas, kaj ne scias, kiu gxin ricevos.
7 Kaj nun kion mi devas esperi, mia Sinjoro? Mia espero estas al Vi.
8 De cxiuj miaj pekoj liberigu min, Ne lasu min farigxi mokindajxo por sensagxulo.
9 Mi mutigxis, mi ne malfermos mian busxon, CXar Vi tion faris.
10 Deturnu de mi Vian frapon; De Via batanta mano mi pereas.
11 Se Vi punas homon pro lia krimo, Tiam lia beleco konsumigxas kiel de tineoj. Nur vantajxo estas cxiu homo. Sela.
12 Auxskultu mian pregxon, ho Eternulo, kaj atentu mian krion; Al miaj larmoj ne silentu; CXar migranto mi estas cxe Vi, Enmigrinto, kiel cxiuj miaj patroj.
13 Lasu min, ke mi vigligxu, Antaux ol mi foriros kaj cxesos ekzisti.
Psalms 39 Cross References - Esperanto
1 Kings 2:4
4 por ke la Eternulo plenumu Sian vorton, kiun Li diris pri mi, parolante:Se viaj filoj observos siajn vojojn, irante antaux Mi en vero per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, tiam ne mankos cxe vi viro sur la trono de Izrael.
2 Kings 10:31
31 Sed Jehu ne zorgis pri tio, ke li iradu laux la instruo de la Eternulo, Dio de Izrael, per sia tuta koro. Li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekigis Izraelon.
1 Chronicles 16:41
41 Kaj kun ili estis Heman kaj Jedutun, kaj la aliaj elektitoj, difinitaj lauxnome, por kantadi lauxdon al la Eternulo, cxar eterna estas Lia favorkoreco;
1 Chronicles 25:1-6
1 David kaj la militestroj apartigis por la servado filojn de Asaf, de Heman, kaj de Jedutun, kiuj estis inspiritaj por harpoj, psalteroj, kaj cimbaloj. Ili estis kalkulitaj por sia servado:
2 el la filoj de Asaf:Zakur, Jozef, Netanja, kaj Asxarela, filoj de Asaf, sub gvidado de Asaf, kiu kantis cxe la regxo.
3 De Jedutun, la filoj de Jedutun:Gedalja, Ceri, Jesxaja, HXasxabja, kaj Matitja, ses, sub gvidado de sia patro Jedutun, kiu ludis inspirite sur harpo, por lauxdi kaj glori la Eternulon.
4 De Heman, la filoj de Heman:Bukija, Matanja, Uziel, SXebuel, Jerimot, HXananja, HXanani, Eliata, Gidalti, Romamti-Ezer, Josxbekasxa, Maloti, Hotir, kaj Mahxaziot.
5 CXiuj ili estis filoj de Heman, viziisto de la regxo koncerne la vortojn de Dio, por levi la kornon. Dio donis al Heman dek kvar filojn kaj tri filinojn.
6 CXiuj cxi tiuj estis sub la gvidado de siaj patroj cxe la kantado en la domo de la Eternulo, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, cxe la servado en la domo de Dio, sub la gvidado de la regxo, Asaf, Jedutun, kaj Heman.
Job 2:10
10 Sed li diris al sxi:Vi parolas tiel, kiel parolas iu el la malsagxulinoj; cxu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? Malgraux cxio cxi tio Ijob ne pekis per siaj lipoj.
Psalms 12:4
4 Tiujn, kiuj diras:Per nia lango ni venkos, Nia busxo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni?
Psalms 34:13
13 Gardu vian langon kontraux malbono, Kaj vian busxon kontraux mensoga parolo;
Psalms 62:1
1 Al la hxorestro. Por Jedutun. Psalmo de David. Nur al Dio esperas mia animo; De Li venas mia savo.
Psalms 73:8-9
Psalms 77:1
1 Al la hxorestro. Por Jedutun. Psalmo de Asaf. Mia vocxo iras al Dio, kaj mi krias; Mia vocxo iras al Dio, ke Li auxskultu min.
Psalms 119:9
9 BET. Per kio junulo povas purigi sian vojon? Per plenumado laux Viaj vortoj.
Psalms 141:3
3 Metu, ho Eternulo, gardon al mia busxo, Gardu la pordon de miaj lipoj.
Proverbs 4:26-27
Proverbs 18:21
21 Morto kaj vivo dependas de la lango; Kaj kiu gxin amas, tiu mangxos gxiajn fruktojn.
Proverbs 21:23
23 Kiu gardas sian busxon kaj sian langon, Tiu gardas sian animon kontraux malfelicxoj.
Amos 5:13
13 Tial la sagxulo silentas en cxi tiu tempo, cxar gxi estas tempo malbona.
Micah 7:5-6
Colossians 4:5
5 Iradu en sagxeco rilate al la eksteruloj, elacxetante la tempon.
Hebrews 2:1
1 Pro tio ni devas pli diligente atenti la auxditajxojn, por ke ni de ili ne forflosu.
James 1:26
26 Se iu sxajnas al si religia, ne bridante sian langon, sed trompante sian koron, ties religio estas vanta.
James 3:2-8
2 CXar multokaze ni cxiuj falpusxigxas. Se iu ne falpusxigxas parole, tiu estas perfekta homo, kapabla bridi ankaux la tutan korpon.
3 Se ni al la cxevaloj enmetas la bridojn en la busxojn, por ke ili obeu al ni, ni ankaux cxirkauxturnas ilian tutan korpon.
4 Jen ankaux la sxipoj, kiuj, kvankam ili estas tiel grandaj kaj estas kurepelataj de fortaj ventoj, tamen per tre malgranda direktilo turnigxadas, kien ajn la volo de la direktilisto decidas.
5 Tiel ankaux la lango estas malgranda membro, kaj fanfaronas grandajxojn. Jen, kiel grandan arbaron ekbruligas fajrero!
6 Kaj la lango estas fajro; mondo da maljusteco inter niaj membroj estas la lango, kiu malpurigas la tutan korpon kaj ekbruligas la radon de la naturo kaj estas ekbruligita de Gehena.
7 CXar cxiun specon de bestoj kaj birdoj, de rampajxoj kaj enmarajxoj la homa raso al si subigas kaj subigis;
8 sed la langon neniu povas subigi; gxi estas malkvieta malbono, plena de mortiga veneno.
Job 32:19-20
Psalms 38:13-14
Isaiah 53:7
7 Li estis turmentata, tamen li humiligxis kaj ne malfermis sian busxon; kiel sxafido kondukata al bucxo kaj kiel sxafo muta antaux siaj tondantoj, li ne malfermis sian busxon.
Matthew 7:6
6 Ne donu sanktajxon al la hundoj, nek jxetu viajn perlojn antaux la porkoj; por ke ili ne premu ilin sub la piedoj, nek poste, sin turninte, dissxiru vin.
Matthew 27:12-14
Acts 4:20
20 cxar ni ne povas ne paroli pri tio, kion ni vidis kaj auxdis.
Jeremiah 20:9
9 Mi diris al mi:Mi ne rememorigos pri Li, mi ne plu parolos en Lia nomo; sed tio farigxis en mia koro kiel flamanta fajro, penetrinta en miajn ostojn, kaj mi lacigxis de retenado kaj ne plu povis elteni.
Ezekiel 3:14
14 Kaj la spirito levis min kaj forportis min; kaj mi iris kun afliktita kaj maltrankvila koro; kaj la mano de la Eternulo tenis min forte.
Luke 24:32
32 Kaj ili diris unu al alia:CXu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn?
Job 14:13
13 Ho, se Vi kasxus min en SXeol, Se Vi kasxus min gxis la momento, kiam pasos Via kolero, Se Vi difinus por mi templimon kaj poste rememorus min!
Psalms 90:12
12 Instruu nin kalkuli niajn tagojn, Por ke ni akiru sagxan koron.
Psalms 103:14
14 CXar Li scias nian esencon; Li memoras, ke ni estas polvo.
Psalms 119:84
84 Kiom estos la tagoj de Via sklavo? Kiam Vi faros jugxon super miaj persekutantoj?
Genesis 47:9
9 Kaj Jakob diris al Faraono: La nombro de la jaroj de mia migrado estas cent tridek jaroj; malmultaj kaj malbonaj estis la jaroj de mia vivo, kaj ili ne atingis la nombron de la jaroj de la vivo de miaj patroj dum ilia migrado.
Job 7:6
6 Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto, Kaj pasis, lasinte nenian esperon.
Job 9:25-26
Job 14:1-2
Psalms 39:11
11 Se Vi punas homon pro lia krimo, Tiam lia beleco konsumigxas kiel de tineoj. Nur vantajxo estas cxiu homo. Sela.
Psalms 62:9
9 Nur vantajxo estas la malaltranguloj, malverajxo estas la altranguloj; Metitaj sur pesilon, ili cxiuj estas malpli ol vantajxo.
Psalms 89:47
47 Ho, rememoru, kia estas la dauxro de mia vivo, Por kia vantajxo Vi kreis cxiujn homidojn.
Psalms 90:4-5
Psalms 90:9-10
Psalms 144:4
4 Homo estas simila al spireto; Liaj tagoj estas kiel pasanta ombro.
Ecclesiastes 1:2
2 Vantajxo de vantajxoj, diris la Predikanto; vantajxo de vantajxoj, cxio estas vantajxo.
Ecclesiastes 2:11
11 Kaj mi ekrigardis cxiujn farojn, kiujn faris miaj manoj, kaj cxiujn laborojn, kiujn mi plenumis, por fari ilin:kaj jen, cxio estas vantajxo kaj ventajxo, kaj nenia profito estas de ili sub la suno.
Isaiah 40:17
17 CXiuj nacioj estas antaux Li kiel nenio, estas rigardataj de Li kiel nulo kaj senvalorajxo.
James 4:14
14 kvankam vi ne scias, kio morgaux okazos. Kio estas via vivo? Vi ja estas vaporo, kiu mallongan tempon montrigxas kaj poste malaperas.
2 Peter 3:8
8 Sed ne forgesu cxi tiun unu aferon, amataj, ke cxe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj, kaj mil jaroj kiel unu tago.
Job 27:16-17
Psalms 49:10-11
Psalms 127:2
2 Vane vi frue levigxas, malfrue sidas, Mangxas panon kun klopodoj: Al Sia amato Li donas en dormo.
Proverbs 13:22
22 Bonulo heredigas la nepojn; Kaj por virtulo konservigxas la havo de pekulo.
Proverbs 23:5
5 CXu vi direktos viajn okulojn al gxi? gxi jam ne ekzistos; CXar ricxeco faras al si flugilojn kiel aglo, kaj forflugas al la cxielo.
Proverbs 27:24
24 CXar ricxeco ne dauxras eterne, Kaj krono ne restas por cxiuj generacioj.
Ecclesiastes 1:14
14 Mi vidis cxiujn aferojn, kiuj farigxas sub la suno; kaj jen, cxio estas vantajxo kaj entreprenoj ventaj.
Ecclesiastes 2:8
8 mi kolektis al mi ankaux argxenton kaj oron, kaj juvelojn de regxoj kaj landoj; mi havigis al mi kantistojn kaj kantistinojn, kaj plezurojn de homidoj, kaj multajn amantinojn.
Ecclesiastes 2:17-21
17 Kaj mi ekmalamis la vivon; cxar abomenindaj estas por mi la faroj, kiuj farigxas sub la suno, cxar cxio estas vantajxo kaj ventajxo.
18 Kaj mi ekmalamis cxiun laboron, kiun mi laboris sub la suno; cxar mi devos lasi gxin al homo, kiu estos post mi.
19 Kaj kiu scias, cxu estos sagxa aux malsagxa tiu, kiu ekposedos mian tutan laboron, pri kiu mi penis kaj strecxis mian sagxon sub la suno? Ankaux cxi tio estas vantajxo.
20 Kaj mi decidis, ke mia koro atendu nenion de la tuta laboro, kiun mi laboris sub la suno.
21 CXar ofte oni vidas homon, kiu laboras en sagxo, scienco, kaj talento, kaj li devas fordoni sian akiron al homo, kiu ne laboris por gxi; cxi tio ankaux estas vantajxo kaj granda malbono.
Ecclesiastes 2:26
26 CXar al homo, kiu agas bone antaux Li, Li donas sagxon kaj scion kaj gxojon, kaj al la pekulo Li donas la zorgemecon amasigi kaj kolekti, por poste transdoni al tiu, kiu agas bone antaux Dio; kaj cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.
Ecclesiastes 4:7-8
7 Kaj denove mi turnigxis, kaj vidis vantajxon sub la suno:
8 jen estas solulo, kaj neniun alian li havas; nek filon nek fraton li havas; kaj tamen ne havas finon lia laborado, kaj lia okulo ne povas satigxi de ricxeco; por kiu do mi laboras kaj senigas mian animon de gxuado? CXi tio ankaux estas vantajxo kaj malbona afero.
Ecclesiastes 5:14
14 Kaj pereas cxi tiu ricxeco en malfavoraj cirkonstancoj; naskigxas filo, kaj li nenion havas en la mano.
Ecclesiastes 6:11-12
Ecclesiastes 12:8
8 Vantajxo de vantajxoj, diris la Predikanto; cxio estas vantajxo.
Ecclesiastes 12:13
13 Ni auxskultu la finon de cxio:timu Dion, kaj plenumu Liajn ordonojn, cxar cxi tio estas cxio por la homo.
Isaiah 55:2
2 Kial vi donas monon por tio, kio ne estas pano? kaj vian laboron por tio, kio ne satigas? auxskultu do Min, kaj mangxu bonajxon, kaj via animo gxuu grasajxon.
Luke 10:40-42
40 Sed Marta estis distrata pro multo da servado; kaj sxi alproksimigxis, kaj diris:Sinjoro, cxu vi ne zorgas pri tio, ke mia fratino lasis al mi servi sola? diru do al sxi, ke sxi min helpu.
41 Sed la Sinjoro respondis kaj diris al sxi:Marta, Marta, vi zorgas kaj klopodadas pri multaj aferoj;
42 sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de sxi.
Luke 12:20-21
Luke 12:29
29 Kaj ne sercxu, kion vi mangxos, kaj kion vi trinkos, kaj ne estu dubemaj.
1 Corinthians 7:31
31 kaj tiuj, kiuj uzas la mondon, kvazaux ne trouzantaj gxin; cxar la formo de cxi tiu mondo forpasas.
James 5:3
3 Via oro kaj via argxento rustigxis; kaj ilia rusto atestos kontraux vi, kaj konsumos vian karnon, kiel fajro. En la lastaj tagoj vi kolektadis trezoron.
1 Peter 1:24
24 CXar: CXiu karno estas herbo, Kaj cxiu gxia cxarmo estas kiel kampa floreto. Sekigxas herbo, velkas floreto;
1 Peter 5:7
7 surjxetante sur Lin cxian vian zorgon, cxar Li zorgas pri vi.
Genesis 49:18
18 Vian helpon mi esperas, ho Eternulo.
Job 13:15
15 Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon; Sed pri mia konduto mi volas disputi antaux Li.
Psalms 38:15
15 Sed al Vi, ho Eternulo, mi esperas; Vi auxskultos, mia Sinjoro, mia Dio.
Psalms 119:81
81 KAF. Mia animo avidas Vian savon; Vian vorton mi fidas.
Psalms 119:166
166 Mi atendas Vian savon, ho Eternulo, Viajn ordonojn mi plenumas.
Psalms 130:5-6
Luke 2:25
25 Kaj jen en Jerusalem estis viro, kies nomo estis Simeon, kaj cxi tiu estis justa kaj pia, atendanta la konsoladon de Izrael; kaj la Sankta Spirito estis kun li.
Romans 15:13
13 Kaj la Dio de espero plenigu vin per cxia gxojo kaj paco en kredado, por ke vi abunde havu esperon, laux la potenco de la Sankta Spirito.
2 Samuel 16:7-8
7 Kaj tiel parolis SXimei, insultante:For, for, sangavidulo, malbonagulo!
8 la Eternulo revenigis sur vin la tutan sangon de la domo de Saul, sur kies loko vi farigxis regxo, kaj la Eternulo transdonis la regnon en la manon de via filo Absxalom; tion vi havas pro via malboneco, cxar vi estas sangavidulo.
Psalms 25:11
11 Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon, CXar gxi estas granda.
Psalms 25:18
18 Rigardu mian suferon kaj mizeron, Kaj pardonu cxiujn miajn pekojn.
Psalms 35:21
21 Ili largxe malfermis kontraux mi sian busxon, Kaj diris:Ha, ha! nia okulo vidis.
Psalms 44:13
13 Vi faris nin malestimatajxo por niaj najbaroj, Mokatajxo kaj insultatajxo por niaj cxirkauxantoj;
Psalms 51:7-10
7 Senpekigu min per hisopo, kaj mi farigxos pura; Lavu min, kaj mi estos pli blanka ol negxo.
8 Auxdigu al mi gxojon kaj gajecon, Kaj regajigxos la ostoj, kiujn Vi batis.
9 Kasxu Vian vizagxon de miaj pekoj, Kaj cxiujn miajn krimojn elstreku.
10 Koron puran kreu al mi, ho Dio, Kaj spiriton fidelan novigu en mi.
Psalms 51:14
14 Liberigu min de sango, ho Dio, Dio de mia savo; Mia lango kantos Vian justecon.
Psalms 57:3
3 Li sendu el la cxielo kaj helpu min, Li, kiu hontigas miajn persekutanton; Sela. Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron.
Psalms 65:3
3 Krimajxoj min premas; Niajn pekojn Vi pardonos.
Psalms 79:4
4 Ni farigxis hontindajxo por niaj najbaroj, Mokatajxo kaj insultatajxo por niaj cxirkauxantoj.
Psalms 119:39
39 Forigu mian malhonoron, kiun mi timas; CXar Viaj jugxoj estas bonaj.
Psalms 130:8
8 Kaj Li liberigos Izraelon De cxiuj liaj pekoj.
Joel 2:17
17 Inter la portiko kaj la altaro ploru la pastroj, servistoj de la Eternulo, kaj ili diru:Indulgu, ho Eternulo, Vian popolon, kaj ne kovru per honto Vian heredajxon, la nacioj ne moku ilin; por kio oni diru inter la popoloj:Kie estas ilia Dio?
Joel 2:19
19 Kaj la Eternulo respondos kaj diros al Sia popolo:Jen Mi sendas al vi grenon kaj moston kaj oleon, kaj vi satigxu per ili; kaj Mi ne plu permesos al la nacioj malhonori vin.
Micah 7:19
19 Li denove kompatos nin, malgrandigos niajn malbonagojn, kaj jxetos en la profundon de la maro cxiujn niajn pekojn.
Matthew 1:21
21 Kaj sxi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; cxar li savos sian popolon de gxiaj pekoj.
Romans 2:23-24
Titus 2:14
14 kiu donis sin por ni, por elacxeti nin el cxia maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj faroj.
Leviticus 10:3
3 Kaj Moseo diris al Aaron:Jen pri cxi tio parolis la Eternulo, kiam Li diris:Per Miaj proksimuloj Mi sanktigxos kaj antaux la tuta popolo Mi majestigxos. Kaj Aaron silentis.
1 Samuel 3:18
18 Kaj Samuel rakontis al li cxion, kaj nenion kasxis antaux li. Kaj li diris:Li estas la Eternulo; Li faru tion, kio placxas al Li.
2 Samuel 16:10
10 Sed la regxo diris:Kiel tio koncernas min kaj vin, filoj de Ceruja? li insultu; cxar la Eternulo diris al li:Insultu Davidon. Kiu povas diri:Kial vi tion faras?
Job 1:21
21 kaj li diris:Nuda mi eliris el la ventro de mia patrino, kaj nuda mi revenos tien; la Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata.
Job 40:4-5
Psalms 38:13
13 Kaj mi estas kiel surdulo kaj ne auxdas; Kiel mutulo, kiu ne malfermas sian busxon.
Daniel 4:35
35 CXiuj, kiuj vivas sur la tero, estas kalkuleblaj kiel nenio. Laux Sia volo Li agas, kiel kun la armeo de la cxielo, tiel kun la vivantoj sur la tero; kaj ekzistas neniu, kiu povus kontrauxstari al Lia mano, aux demandi Lin:Kion Vi faras?
1 Samuel 6:5
5 Faru bildojn de viaj tuberoj kaj bildojn de viaj musoj, kiuj ruinigis la landon, kaj faru honoron al la Dio de Izrael; tiam Li eble malplipezigos Sian manon sur vi kaj sur viaj dioj kaj sur via lando.
Job 9:34
34 Li forigu de mi Sian vergon, Kaj Lia teruro ne timigu min;
Job 13:21
21 Malproksimigu de mi Vian manon, Kaj Via teruro ne timigu min.
Job 40:8
8 CXu vi volas senvalorigi Mian verdikton, Akuzi Min, por ke vi montrigxu prava?
Psalms 25:16-17
Psalms 32:4
4 CXar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; La fresxecon de mia sukoj anstatauxis sekeco de somero. Sela.
Psalms 38:3-4
Job 4:19
19 Des pli koncerne tiujn, Kiuj logxas en argilaj dometoj, Fonditaj sur tero, Kaj kiujn formangxas vermoj.
Job 13:28
28 Dum mi ja disfalas kiel putrajxo, Kiel vesto dismangxita de tineoj.
Job 30:30
30 Mia hauxto nigrigxis sur mi, Kaj miaj ostoj sekigxis de varmego.
Psalms 38:1-8
1 Psalmo de David. Pro memoro. Ho Eternulo, ne en Via kolero min riprocxu, Kaj ne en Via furiozo min punu.
2 CXar Viaj sagoj penetris en min, Kaj pezas sur mi Via mano.
3 Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero, Nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko.
4 CXar miaj krimoj superas mian kapon; Kiel peza sxargxo, ili estas tro pezaj por mi.
5 Malbonodoras kaj pusas miaj ulceroj Pro mia malsagxeco.
6 Mi kurbigxis kaj klinigxis treege, La tutan tagon mi iras malgaja.
7 CXar miaj internajxoj estas plenaj de brulumo, Kaj ne ekzistas sana loko en mia korpo.
8 Mi tute senfortigxis kaj kadukigxis, Mi kriegas pro malkvieteco de mia koro.
Psalms 90:7-10
Psalms 102:10-11
Isaiah 50:9
9 Jen la Sinjoro, la Eternulo, helpas al mi; kiu do malpravigos min? jen ili cxiuj elfrotigxos kiel vesto, tineoj ilin tramangxos.
Hosea 5:12
12 Mi estos por Efraim kiel tineo, kiel putro por la domo de Jehuda.
1 Corinthians 5:5
5 transdoni tian homon al Satano por la detruo de la karno, por ke la spirito savigxu en la tago de la Sinjoro Jesuo.
1 Corinthians 11:30-32
Hebrews 12:6
6 CXar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kaj Li skurgxas cxiun filon, kiun Li akceptas.
2 Peter 2:16
16 sed li estis riprocxita pro sia malobeo; muta azeno, parolante per homa vocxo, haltigis la frenezecon de la profeto.
Revelation 3:19
19 CXiujn, kiujn mi amas, mi riprocxas kaj punas; estu do fervora, kaj pentu.
Leviticus 25:23
23 Kaj la tero ne estu vendata por cxiam; cxar al Mi apartenas la tero, cxar vi estas fremduloj kaj paslogxantoj cxe Mi.
2 Samuel 16:12
12 Eble la Eternulo vidos mian mizeron, kaj la Eternulo repagos al mi bonon anstataux lia hodiauxa insultado.
2 Kings 20:5
5 Reiru, kaj diru al HXizkija, la estro de Mia popolo:Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David:Mi auxdis vian pregxon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi resanigos vin; en la tria tago vi iros en la domon de la Eternulo.
1 Chronicles 29:15
15 Paslogxantoj kaj enmigrintoj ni estas apud Vi, kiel cxiuj niaj patroj; kiel ombro estas niaj tagoj sur la tero, nenio fortika.
Job 16:20
20 Parolistoj estas por mi miaj amikoj; Sed mia okulo larmas al Dio,
Psalms 56:8
8 Mian vagadon Vi kalkulis; Metu miajn larmojn en Vian felsakon, Ili estas ja en Via libro.
Psalms 102:1
1 Pregxo de mizerulo, kiam li perdas la fortojn kaj elversxas antaux la Eternulo sian malgxojon. Ho Eternulo, auxskultu mian pregxon; Kaj mia krio venu al Vi.
Psalms 116:3
3 CXirkauxis min la ondoj de la morto, Kaj turmentoj de SXeol min trafis; Suferon kaj cxagrenon mi trovis.
Psalms 119:19
19 Migranto mi estas sur la tero; Ne kasxu antaux mi Viajn ordonojn.
Psalms 119:54
54 Viaj legxoj estas por mi kantoj En la domo de mia migrado.
2 Corinthians 5:6
Hebrews 11:13
13 CXiuj tiuj mortis en fido, ne ricevinte la promesojn, sed vidinte kaj salutinte ilin de malproksime, kaj konfesinte, ke ili estas fremduloj kaj migrantoj sur la tero.
1 Peter 1:17
17 Kaj se vi vokas la Patron, kiu sen personfavorado jugxas laux la faro de cxiu, vi pasigu en timo la tempon de via cxi tiea logxado;
1 Peter 2:11
11 Amataj, mi petegas vin kiel fremdulojn kaj migrantojn, detenu vin de karnaj voluptoj, kiuj militadas kontraux la animo;
Genesis 5:24
24 Kaj HXanohx iradis kun Dio; kaj li malaperis, cxar Dio lin prenis.
Genesis 42:36
36 Kaj ilia patro Jakob diris al ili: Vi min seninfanigis; Jozef forestas, kaj Simeon forestas, kaj Benjamenon vi volas forpreni! sur min cxio falis!
Job 7:19
19 Kial Vi ne deturnas Vin de mi, Ne lasas min libera ecx tiom, ke mi povu engluti mian salivon?