Psalms 40 Cross References - Esperanto

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Mi atende esperis al la Eternulo, Kaj Li klinigxis al mi kaj auxskultis mian krion. 2 Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, el la sxlima marcxo, Kaj Li starigis sur roko mian piedon kaj fortikigis miajn pasxojn. 3 Kaj Li metis en mian busxon novan kanton, lauxdon al nia Dio. Multaj tion vidos kaj ektimos, Kaj ili esperos al la Eternulo. 4 Felicxa estas la homo, kiu metis sian esperon sur la Eternulon Kaj ne turnis sin al la fieruloj kaj al la mensogemuloj. 5 Multon Vi faris, ho Eternulo, mia Dio! Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni. Neniu egalas Vin. Mi rakontos kaj parolos, Sed ili estas super cxiu kalkulo. 6 Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras; La orelojn Vi malfermis al mi; Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne postulas. 7 Tiam mi diris:Jen mi venas; En la skribrulajxo estas skribite pri mi. 8 Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras, Kaj Viaj ordonoj estas en mia koro. 9 Mi predikas justecon en granda kunveno; Jen mi ne fermas mian busxon, ho Eternulo, Vi tion scias. 10 Vian justecon mi ne kasxis en mia koro, Pri Via fideleco kaj Via helpo mi parolis; Mi ne kasxis Vian favorkorecon kaj Vian verecon antaux la granda kunveno. 11 Vi, ho Eternulo, ne fermu Vian favorkorecon antaux mi, Via boneco kaj Via vereco cxiam min gardu. 12 CXar cxirkauxis min suferoj sennombraj, Atingis min miaj kulpoj, ke mi ne povas vidi; Ili estas pli multenombraj, ol la haroj sur mia kapo, kaj mia koro min forlasis. 13 Volu, ho Eternulo, savi min; Ho Eternulo, rapidu helpi min. 14 Hontigxu kaj konfuzigxu tiuj, kiuj volas pereigi mian animon; Retirigxu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon. 15 Teruritaj estu de sia honto tiuj, Kiuj diras al mi:Ha, ha! 16 Gaju kaj gxoju pro Vi cxiuj Viaj sercxantoj; La amantoj de Via helpo diru cxiam: Granda estas la Eternulo. 17 Kaj mi estas mizera kaj malricxa; Mia Sinjoro pensu pri mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; Ho mia Dio, ne malrapidu.

Psalms 27:13-14

13 Se mi ne esperus vidi la bonecon de la Eternulo En la lando de vivantoj! 14 Esperu al la Eternulo; Tenu vin forte, forta estu via koro; Jes, esperu al la Eternulo.

Psalms 34:15

15 La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.

Psalms 37:7

7 Silentu antaux la Eternulo kaj esperu al Li; Ne incitigxu, kiam sukcesas homo, Kiu plenumas malbonajn intencojn.

Psalms 116:2

2 Ke Li klinis Sian orelon al mi; Kaj en miaj tagoj mi Lin vokos.

Psalms 130:2

2 Mia Sinjoro, auxskultu mian vocxon; Viaj oreloj atentu la vocxon de mia petego.

Daniel 9:18

18 Klinu, ho mia Dio, Vian orelon, kaj auxskultu; malfermu Viajn okulojn, kaj vidu nian ruinigitecon, kaj la urbon, kiu estas nomata per Via nomo; cxar ne pro nia praveco, sed pro Via granda kompatemeco, ni faligas antaux Vi nian pregxon.

James 5:7-11

7 Paciencu do, fratoj, gxis la alveno de la Sinjoro. Jen la terkultivisto atendas la multevaloran frukton de la tero, paciencante pri gxi, gxis gxi ricevos la fruan kaj la malfruan pluvon. 8 Vi ankaux paciencu; fortikigu viajn korojn; cxar la alveno de la Sinjoro alproksimigxas. 9 Ne murmuru, fratoj, unu kontraux la alia, por ke vi ne estu jugxataj; jen la jugxisto staras antaux la pordoj. 10 Prenu, fratoj, kiel ekzemplon de suferado kaj pacienco, la profetojn, kiuj parolis en la nomo de la Sinjoro. 11 Jen ni nomas felicxaj tiujn, kiuj elportis suferon; vi auxdis pri la pacienco de Ijob, kaj vidis la finan agadon de la Sinjoro, ke la Sinjoro estas kompatema kaj indulgema.

Psalms 17:5

5 Miaj pasxoj tuj sekvas en Viaj postesignoj, miaj piedoj ne sxanceligxas.

Psalms 18:16-17

16 Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; Li eltiras min el grandaj akvoj; 17 Li savas min de mia potenca malamiko, Kaj de miaj malamantoj, cxar ili estas pli fortaj ol mi.

Psalms 18:36

36 Vi largxigas mian pasxon sub mi, Por ke ne sxanceligxu miaj piedoj.

Psalms 27:5

5 CXar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono; Li kasxos min en sekreta loko de Sia tendo; Sur rokon Li levos min.

Psalms 37:23

23 De la Eternulo fortikigxas la pasxoj de virta homo, Kaj lia vojo placxas al Li.

Psalms 61:2

2 De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malgxojo de mia koro: Sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min.

Psalms 69:2

2 Mi profundigxis en profundan marcxon, kaj mi ne havas, sur kio stari; Mi enfalis en la profundon de la akvo, kaj la fluo min forportas.

Psalms 69:14-15

14 Eligu min el la sxlimo, ke mi ne dronu; Mi estu savita kontraux miaj malamantoj kaj el profunda akvo. 15 Ne fortiru min fluo de la akvo, Ne englutu min profundo, Kaj abismo ne fermu super mi sian busxon.

Psalms 71:20

20 Vi vidigis al mi grandajn kaj kruelajn suferojn, Sed Vi denove min vivigis, Kaj el la abismoj de la tero Vi denove min eligis.

Psalms 86:13

13 CXar granda estas Via boneco al mi; Kaj Vi savis mian animon el la profundo de SXeol.

Psalms 116:3

3 CXirkauxis min la ondoj de la morto, Kaj turmentoj de SXeol min trafis; Suferon kaj cxagrenon mi trovis.

Psalms 119:133

133 Direktu miajn pasxojn laux Via promeso; Kaj nenia malhonesteco ekregu super mi.

Psalms 142:6-7

6 Atentu mian ploron, cxar mi tre senfortigxis; Savu min de miaj persekutantoj, cxar ili estas pli fortaj ol mi. 7 Eligu mian animon el malliberejo, por ke mi gloru Vian nomon. Min cxirkauxos la virtuloj, kiam Vi bonfaros al mi.

Psalms 143:3

3 CXar malamiko persekutis mian animon, Premis al la tero mian vivon; Li metis min en mallumon, kiel delonge mortintojn.

Isaiah 24:22

22 Kaj ili estos kolektitaj kune, ligitaj en malliberejo, kaj ili estos ensxlositaj en sxlositejo, kaj post longa tempo ili estos punitaj.

Jeremiah 38:6-12

6 Tiam ili prenis Jeremian, kaj jxetis lin en la kavon de Malkija, filo de la regxo, kiu trovigxis sur la korto de la malliberejo, kaj oni mallevis Jeremian per sxnuroj; en la kavo ne estis akvo, sed nur sxlimo, kaj Jeremia enigxis en la sxlimon. 7 Kaj Ebed-Melehx, Etiopo, euxnuko, kiu estis en la domo de la regxo, auxdis, ke oni jxetis Jeremian en la kavon; la regxo tiam sidis cxe la Pordejo de Benjamen. 8 Tiam Ebed-Melehx eliris el la domo de la regxo, kaj ekparolis al la regxo, dirante: 9 Mia sinjoro, ho regxo! malbone agis tiuj homoj, ke ili tion faris al la profeto Jeremia, ke ili jxetis lin en la kavon:li mortos tie de malsato, cxar jam en ekzistas pano en la urbo. 10 Tiam la regxo ordonis al la Etiopo Ebed-Melehx, dirante:Prenu kun vi de cxi tie tridek homojn, kaj eltiru la profeton Jeremia el la kavo, antaux ol li mortos. 11 Kaj Ebed-Melehx prenis kun si la homojn kaj iris en la domon de la regxo sub la trezorejon, kaj prenis de tie malnovajn kaj eluzitajn cxifonojn kaj mallevis ilin per sxnuroj al Jeremia en la kavon. 12 Kaj la Etiopo Ebed-Melehx diris al Jeremia:Metu la eluzitajn cxifonojn sub viajn akselojn sub la sxnurojn; kaj Jeremia tiel faris.

Lamentations 3:53-55

53 Ili pereigas mian vivon en kavo, ili jxetas sur min sxtonojn. 54 Akvo levigxis kontraux mian kapon, kaj mi diris:Mi tute pereis. 55 Mi vokis Vian nomon, ho Eternulo, el la profunda kavo;

Jonah 2:5-6

5 CXirkauxis min akvo gxis la animo; Abismo min cxirkauxis; Junko kovris mian kapon. 6 Mi falis malsupren gxis la fundamento de la montoj; La tero baris min por cxiam per siaj rigliloj; Sed Vi, ho Eternulo, mia Dio, elirigis mian vivon el la pereo.

Zechariah 9:11

11 Kaj pro la sango de via interligo Mi eligos viajn malliberulojn el la senakva kavo.

Matthew 7:24-25

24 Tial cxiu, kiu auxdas cxi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata al sagxa viro, kiu konstruis sian domon sur roko; 25 kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj albatis tiun domon, kaj gxi ne falis; cxar gxi estis fondita sur roko.

Matthew 13:50

50 kaj jxetos ilin en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.

Acts 2:24

24 lin Dio levis, malliginte la suferojn de morto, cxar estis neeble, ke li estu tenata de gxi.

Acts 2:27-31

27 CXar Vi ne lasos mian animon al SXeol, Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. 28 Vi konigis al mi la vojojn de la vivo, Vi plenigos min per gxojo antaux Vi. 29 Fratoj, mi povas libere paroli al vi pri la patriarko David, ke li mortis kaj estis enterigita, kaj lia tombo estas cxe ni gxis la nuna tago. 30 Estante do profeto, kaj sciante, ke Dio jxuris al li per jxuro, sidigi sur lia trono iun el la frukto de liaj lumboj, 31 li, antauxvidante, parolis pri la relevo de la Kristo, ke li ne estos lasita al SXeol, kaj lia karno ne forputros.

Psalms 33:3

3 Kantu al Li novan kanton, Bone ludu al Li kun trumpetado.

Psalms 34:1-6

1 De David, kiam li sxajnigis sin freneza antaux Abimelehx, kaj tiu lin forpelis kaj li foriris. Mi gloros la Eternulon en cxiu tempo; CXiam lauxdo por Li estos en mia busxo. 2 Per la Eternulo glorigxas mia animo; La humiluloj auxdu kaj gxoju. 3 Gloru la Eternulon kun mi, Kaj ni altigu kune Lian nomon. 4 Mi sercxis la Eternulon, kaj Li respondis al mi, Kaj de cxiuj miaj dangxeroj Li savis min. 5 Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon, Kaj ilia vizagxo ne kovrigxos per honto. 6 Jen cxi tiu mizerulo vokis, kaj la Eternulo auxdis, Kaj de cxiuj liaj mizeroj Li savis lin.

Psalms 35:27

27 Triumfu kaj gxoju tiuj, kiuj deziras justecon por mi; Kaj ili diru cxiam:Granda estas la Eternulo, Kiu deziras bonstaton por Sia sklavo.

Psalms 52:6

6 Kaj virtuloj vidos kaj ektimos, Kaj pri li ili ridos, dirante:

Psalms 64:9-10

9 Kaj ektimos cxiuj homoj, Kaj ili rakontos la agon de Dio Kaj komprenos Liajn farojn. 10 La virtulo gxojos per la Eternulo, kaj fidos Lin; Kaj triumfos cxiuj, kiuj havas pian koron.

Psalms 103:1-5

1 De David. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon. 2 Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn. 3 Li pardonas cxiujn viajn pekojn, Li sanigas cxiujn viajn malsanojn; 4 Li savas de la tombo vian vivon, Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco; 5 Li satigas per bonajxoj vian maljunan agxon, Ke via juneco renovigxas kiel cxe aglo.

Psalms 142:7

7 Eligu mian animon el malliberejo, por ke mi gloru Vian nomon. Min cxirkauxos la virtuloj, kiam Vi bonfaros al mi.

Psalms 144:9

9 Ho Dio, novan kanton mi kantos al Vi, Sur dekkorda psaltero mi muzikos al Vi,

Isaiah 12:1-4

1 En tiu tago vi diros:Mi dankas Vin, ho Eternulo; cxar kvankam Vi koleris min, Via kolero jam forigxis, kaj Vi konsolas min. 2 Jen Dio estas mia savo:mi fidas, kaj mi ne timas; cxar Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto, kaj Li farigxis mia savo. 3 Kaj vi cxerpos kun gxojo akvon el la fontoj de la savo. 4 Kaj vi diros en tiu tago:Danku la Eternulon, voku Lian nomon, sciigu Liajn farojn inter la popoloj, memorigu, ke Lia nomo estas alta.

Hosea 3:5

5 poste la Izraelidoj returnos sin, kaj sercxos la Eternulon, sian Dion, kaj Davidon, sian regxon, kaj ili respektegos la Eternulon kaj Lian bonon en la fina tempo.

Acts 2:31-41

31 li, antauxvidante, parolis pri la relevo de la Kristo, ke li ne estos lasita al SXeol, kaj lia karno ne forputros. 32 CXi tiun Jesuon relevis Dio, pri kio ni cxiuj estas atestantoj. 33 Levite do gxis dekstre de Dio, kaj ricevinte de la Patro la promeson de la Sankta Spirito, li elversxis tion, kion vi vidas kaj auxdas. 34 CXar David ne supreniris en la cxielojn; sed li mem diris: La Eternulo diris al mia Sinjoro:Sidu dekstre de Mi, 35 GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj. 36 Kun certeco do sciu la tuta domo de Izrael, ke tiun Jesuon, kiun vi krucumis, Dio faris Sinjoro kaj Kristo. 37 Kaj auxdinte tion, ili estis pikitaj en la koro, kaj diris al Petro kaj la aliaj apostoloj:Kion ni faru, fratoj? 38 Kaj Petro diris al ili:Ekpentu, kaj baptigxu cxiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito. 39 CXar la promeso estas por vi kaj por viaj infanoj, kaj por cxiuj gxis malproksime, kiujn alvokos la Eternulo, nia Dio. 40 Kaj per multaj aliaj paroloj li atestis kaj alvokis ilin, dirante:Savu vin el cxi tiu perversa generacio. 41 Tiuj do, kiuj akceptis lian parolon, baptigxis, kaj en tiu tago aldonigxis cxirkaux tri mil animoj.

Acts 4:4

4 Tamen multaj el tiuj, kiuj auxdis la vorton, kredis; kaj la nombro de la viroj estis proksimume kvin mil.

Revelation 5:9-10

9 Kaj ili kantis novan kanton, dirante:Vi estas inda preni la libron kaj malfermi gxiajn sigelojn; cxar vi estis mortigita, kaj vi elacxetis al Dio per via sango homojn el cxiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio, 10 kaj faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj; kaj ili regxas sur la tero.

Revelation 14:3

3 kaj ili kantas kvazaux novan kanton antaux la trono kaj antaux la kvar kreitajxoj kaj la presbiteroj; kaj neniu povis lerni la kanton krom la cent kvardek kvar miloj, la elacxetitoj el la tero.

Psalms 2:12

12 Kisu la filon, ke Li ne koleru, kaj vi ne pereu sur la vojo, CXar baldaux ekbrulos Lia kolero. Felicxaj estas cxiuj, kiuj fidas Lin.

Psalms 15:4

4 Kiu abomenas malnoblulon Kaj estimas la respektantojn de la Eternulo, Kiu faris jxuron malprofite por si kaj gxin ne rompas;

Psalms 34:8

8 Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo; Felicxa estas la homo, kiu Lin fidas.

Psalms 84:11-12

11 CXar Dio, la Eternulo, estas suno kaj sxildo; Favoron kaj honoron donas la Eternulo; Li ne domagxas bonon al tiuj, kiuj iras en virto. 12 Ho Eternulo Cebaot, bone estas al la homo, kiu Vin fidas.

Psalms 101:3-7

3 Mi ne metas antaux miajn okulojn malbonan aferon; Mi malamas farojn de malfideleco, Ili ne aligxas al mi. 4 Koro perversa forigxu de mi; Malbonon mi ne volas koni. 5 Kiu sekrete kalumnias sian proksimulon, tiun mi ekstermos; Kiu havas fieran okulon kaj malhumilan koron, tiun mi ne toleros. 6 Miaj okuloj restas turnataj al la fideluloj de la tero, ke ili sidu kun mi; Kiu iras la vojon de pieco, tiu servu al mi. 7 Ne logxos interne de mia domo iu, kiu agas hipokrite; Kiu diras malveron, tiu ne staros antaux miaj okuloj.

Psalms 118:8-9

8 Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi homon. 9 Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi eminentulojn.

Psalms 119:21

21 Vi humiligas la malbenitajn fierulojn, Kiuj deklinigxas de Viaj ordonoj.

Psalms 125:5

5 Sed tiujn, kiuj deklinigxas al siaj malrektaj vojoj, La Eternulo pereigos kune kun la malbonaguloj. Paco al Izrael!

Isaiah 44:18-20

18 Ili ne scias kaj ne komprenas, cxar gluitaj estas iliaj okuloj, por ke ili ne vidu, por ke ilia koro ne komprenu. 19 Kaj li ne primeditas en sia koro, ne havas scion nek komprenon, por diri:Duonon de gxi mi forbruligis en fajro, mi ankaux bakis sur gxiaj karboj panon, mi rostis viandon kaj mangxis; cxu do el la restajxo mi faros abomenindajxon? cxu sxtipon da ligno mi adoros? 20 Li postkuras polvon, la trompita koro lin erarigas, kaj li ne savas sian animon, kaj ne diras:CXu ne malverajxon mi havas en mia dekstra mano?

Jeremiah 10:14-15

14 Malsagxigxis cxiu homo kun sia sciado, per honto kovrigxis cxiu fandisto kun sia statuo; cxar lia fanditajxo estas malverajxo, gxi ne havas en si spiriton. 15 Tio estas vantajxo, faro de eraro; kiam ili estos vizititaj, ili pereos.

Jeremiah 17:7-8

7 Benita estas la homo, kiu fidas la Eternulon, kaj la Eternulo estos lia apogo. 8 Li estos kiel arbo, plantita cxe akvo kaj etendanta siajn radikojn al torento; gxi ne timas, kiam venas varmego; gxiaj folioj restas verdaj, kaj en tempo de sekeco gxi ne zorgas kaj ne cxesas doni fruktojn.

Jonah 2:8

8 Tiuj, kiuj servas al vantajxoj, Senigas sin je favorkoreco.

Romans 15:12-13

12 Kaj ankaux Jesaja diras: Estos radiko de Jisxaj, Kaj la starigxanto por regi la naciojn. Al li celados la nacioj. 13 Kaj la Dio de espero plenigu vin per cxia gxojo kaj paco en kredado, por ke vi abunde havu esperon, laux la potenco de la Sankta Spirito.

2 Thessalonians 2:9-11

9 tiun, kies alveno estas pro la energio de Satano kun cxia potenco kaj kun signoj kaj mensogaj mirindajxoj, 10 kaj kun cxia trompo de maljusteco por la pereantoj, pro tio, ke ili ne ricevis la amon al la vero por esti savitaj. 11 Kaj pro tio Dio sendas al ili energion de eraro, tiel, ke ili kredos mensogon;

Exodus 11:8

8 Kaj venos cxiuj viaj sklavoj al mi kaj terjxetigxos antaux mi, dirante:Eliru vi kaj la tuta popolo, kiu vin sekvas. Post tio mi eliros. Kaj li eliris for de Faraono kun granda kolero.

Exodus 15:11

11 Kiu estas kiel Vi inter la dioj, ho Eternulo? Kiu estas kiel Vi, majesta en sankteco, Timinda kaj lauxdinda, faranta miraklojn?

Job 5:9

9 Al Tiu, kiu faras grandajxojn, kiujn neniu povas esplori, Mirindajxojn, kiujn neniu povas kalkuli;

Job 9:10

10 Li faras neesploreblajn grandajxojn, Kaj nekalkuleblajn mirindajxojn.

Job 26:14

14 Jen tio estas parto de Liaj vojoj; Kaj nur iometon ni auxdis pri Li. Kiu povas kompreni la tondron de Lia potenco?

Job 37:19-20

19 Sciigu al ni, kion ni devas diri al Li; Mi nenion povas elkonjekti pro mallumo. 20 CXu estos rakontita al Li tio, kion mi parolas? Se iu parolos, li pereos.

Psalms 71:15

15 Mia busxo rakontos Vian justecon, CXiutage Vian helpon, CXar mi ne povus cxion elkalkuli.

Psalms 92:5

5 Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! Tre profundaj estas Viaj pensoj.

Psalms 136:4

4 La sola faranto de grandaj mirakloj, CXar eterna estas Lia boneco;

Psalms 139:6

6 Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta; Mi gxin ne povas kompreni.

Psalms 139:17-18

17 Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio! Kiel granda estas ilia nombro! 18 Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo; Kiam mi vekigxas, mi estas ankoraux kun Vi.

Isaiah 55:8-9

8 CXar Miaj pensoj ne estas viaj pensoj, kaj viaj vojoj ne estas Miaj vojoj, diras la Eternulo. 9 Kiom la cxielo estas pli alte ol la tero, tiom Miaj vojoj estas pli alte ol viaj vojoj, kaj Miaj pensoj ol viaj pensoj.

Jeremiah 29:11

11 CXar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon.

Exodus 21:6

6 tiam lia sinjoro alkonduku lin antaux la potenculojn kaj starigu lin apud la pordo aux apud la fosto, kaj lia sinjoro trapiku lian orelon per aleno, kaj li estu lia sklavo por cxiam.

1 Samuel 15:22

22 Sed Samuel diris:CXu bruloferoj kaj bucxoferoj estas tiel agrablaj al la Eternulo, kiel la obeado al la vocxo de la Eternulo? vidu, obeado estas pli bona ol bucxofero, atentado estas pli bona ol la sebo de sxafoj.

Job 33:16

16 Tiam Li malfermas la orelon de la homoj, Kaj, doninte instruon, sigelas gxin,

Psalms 50:8

8 Ne pro viaj oferdonoj Mi vin riprocxos, CXar viaj bruloferoj estas cxiam antaux Mi.

Psalms 51:16

16 CXar Vi ne deziras oferdonon, alie mi gxin donus; Brulofero ne placxas al Vi.

Isaiah 1:11

11 Por kio Mi bezonas vian multegon da bucxoferoj? diras la Eternulo; Mi trosatigxis de la bruloferoj de sxafoj kaj de la sebo de grasigitaj brutoj, kaj la sangon de bovoj kaj sxafidoj kaj kaproj Mi ne deziras.

Isaiah 50:4-5

4 La Sinjoro, la Eternulo, donis al mi langon instruitan, por ke mi povosciu vigligi per vorto senfortigiton; Li vekas, cxiumatene vekas mian orelon, por ke mi auxskultu kiel instruatoj. 5 La Sinjoro, la Eternulo, malfermis mian orelon, kaj mi ne kontrauxstaris, mi ne turnis min malantauxen.

Isaiah 66:3

3 Unu bucxas bovon, alia mortigas homon; unu bucxoferas sxafidon, alia rompas la kolon al hundo; unu alportas farunoferon, alia sangon de porko; unu incensas olibanon, alia pregxas al idolo. Sed kiel ili elektis al si siajn vojojn kaj ilia animo gxuas ilian abomenindajxon,

Jeremiah 7:21-23

21 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Aldonu viajn bruloferojn al viaj bucxoferoj, kaj mangxu la viandon; 22 cxar Mi ne parolis al viaj patroj kaj Mi ne ordonis al ili pri bruloferoj kaj bucxoferoj en la tago, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta; 23 nur cxi tion Mi ordonis al ili:Auxskultu Mian vocxon, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo, kaj iru laux la tuta vojo, kiun Mi montros al vi, por ke estu al vi bone.

Hosea 6:6

6 CXar Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon, kaj konadon de Dio Mi preferas ol bruloferojn.

Amos 5:22

22 Kiam vi alportas al Mi bruloferojn kaj viajn farunoferojn, Mi ne akceptas ilin, kaj viajn grasajn dankoferojn Mi ne rigardas.

Matthew 9:13

13 Sed iru, kaj lernu, kion signifas cxi tio:Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; cxar mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.

Matthew 12:7

7 Sed se vi komprenus, kion signifas cxi tio:Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; vi ne kondamnus la senkulpajn.

Hebrews 10:5-12

5 Tial, venante en la mondon, li diris: Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras, Sed korpon Vi preparis por mi; 6 Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne sxatis. 7 Tiam mi diris:Jen mi venis (En la rulajxo de la libro estas skribite pri mi), Por plenumi Vian volon, ho Dio! 8 Antauxe dirinte:Oferojn kaj donacojn kaj bruloferojn kaj pekoferojn Vi nek deziris nek sxatis (kiuj estas oferataj laux la legxo), 9 tiam li diris:Jen mi venis, por plenumi Vian volon. Li forprenas la unuan, por ke li starigu la duan. 10 Laux tiu volo ni estas sanktigitaj per la ofero de la korpo de Jesuo Kristo unufoje por cxiam. 11 Kaj cxiu pastro staradas cxiutage, servante kaj oferante ofte la samajn oferojn, kiuj neniam povas forpreni pekojn; 12 sed li, oferinte unu oferon por pekoj por cxiam, sidigxis dekstre de Dio;

Genesis 3:15

15 Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj sxia idaro; gxi frapados vian kapon, kaj vi pikados gxian kalkanon.

Luke 24:27

27 Kaj komencante de Moseo kaj de cxiuj profetoj, li klarigis al ili el cxiuj Skriboj la dirojn pri li mem.

Luke 24:44

44 Kaj li diris al ili:Jen estas miaj vortoj, kiujn mi parolis al vi, kiam mi ankoraux estis cxe vi, ke devas plenumigxi cxio, kio estas skribita pri mi en la legxo de Moseo kaj en la profetoj kaj en la psalmoj.

John 5:39

39 Vi esploras la Skribojn, cxar vi opinias, ke en ili vi havas eternan vivon; kaj ili estas tio, kio atestas pri mi;

Acts 10:43

43 Pri li cxiuj profetoj atestas, ke per lia nomo cxiu kredanta al li ricevos pardonadon de pekoj.

1 Corinthians 15:3-4

3 CXar mi transdonis al vi komence tion, kion mi ankaux ricevis, ke Kristo mortis pro niaj pekoj laux la Skriboj; 4 kaj ke li estis entombigita; kaj ke li relevigxis la trian tagon laux la Skriboj;

Hebrews 10:7-9

7 Tiam mi diris:Jen mi venis (En la rulajxo de la libro estas skribite pri mi), Por plenumi Vian volon, ho Dio! 8 Antauxe dirinte:Oferojn kaj donacojn kaj bruloferojn kaj pekoferojn Vi nek deziris nek sxatis (kiuj estas oferataj laux la legxo), 9 tiam li diris:Jen mi venis, por plenumi Vian volon. Li forprenas la unuan, por ke li starigu la duan.

1 Peter 1:10-11

10 Koncerne tiun savon esploris kaj sercxis la profetoj, kiuj profetis pri la graco venonta al vi; 11 sercxante, kiun kaj kian tempon montris la enestanta en ili Spirito de Kristo, kiu atestis antauxe la suferojn por Kristo kaj la sekvontajn glorojn.

Revelation 19:10

10 Kaj mi falis antaux liaj piedoj, por adorklinigxi al li. Kaj li diris al mi:Gardu vin, ke vi tion ne faru; mi estas kunservisto kun vi kaj kun viaj fratoj, kiuj konservas la ateston de Jesuo; adorklinigxu al Dio; cxar la atesto de Jesuo estas la spirito de profetado.

Job 23:12

12 Mi ne deturnas min de la ordonoj de Liaj lipoj; Pli ol mian propran legxon mi konservis la dirojn de Lia busxo.

Psalms 37:30-31

30 La busxo de virtulo parolas sagxon, Kaj lia lango diras justecon. 31 La ordonoj de lia Dio estas en lia koro; Liaj pasxoj ne sxanceligxas.

Psalms 112:1

1 Haleluja! Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon Kaj tre amas Liajn ordonojn.

Psalms 119:16

16 Mi havas plezuron de Viaj legxoj, Mi ne forgesas Vian vorton.

Psalms 119:24

24 Viaj decidoj estas mia plezuro, Miaj konsilantoj.

Psalms 119:47

47 Kaj mi havos plezuron de Viaj ordonoj, Kiujn mi amas.

Psalms 119:92

92 Se Via instruo ne estus mia konsolo, Mi pereus en mia mizero.

Proverbs 3:1

1 Mia filo! ne forgesu mian instruon, Kaj via koro konservu miajn ordonojn.

Jeremiah 15:16

16 Kiam mi trovis Viajn vortojn, mi ilin englutis; kaj Via vorto farigxis mia gxojo kaj gajeco de mia koro; cxar mi portas sur mi Vian nomon, ho Eternulo, Dio Cebaot.

Jeremiah 31:33

33 sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael post tiu tempo, diras la Eternulo:Mi metos Mian legxon en ilian internon, kaj sur ilia koro Mi gxin skribos, kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.

John 4:34

34 Jesuo diris al ili:Mia nutrajxo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis, kaj fini Lian laboron.

Romans 7:22

22 CXar mi gxojas en la legxo de Dio laux la interna homo;

Romans 8:29

29 CXar kiujn Li antauxkonis, tiujn Li antauxdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke cxi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj;

2 Corinthians 3:3

3 cxar vi montrigxis, ke vi estas letero de Kristo liverita per ni, skribita ne per inko, sed per la Spirito de la vivanta Dio; ne sur sxtonaj tabeloj, sed sur la karnaj tabeloj de la koro.

Joshua 22:22

22 Dio de la dioj, la Eternulo, Dio de la dioj, la Eternulo, Li scias, kaj Izrael sciu; se ni agis pro ribelo aux por defali de la Eternulo, tiam Li ne helpu nin hodiaux.

Psalms 22:22

22 Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj; En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.

Psalms 22:25

25 Vin mi gloros en granda komunumo; Mi plenumos miajn promesojn antaux Liaj respektantoj.

Psalms 35:18

18 Mi gloros Vin en granda kunveno, Meze de multe da popolo mi Vin lauxdos.

Psalms 71:15-18

15 Mia busxo rakontos Vian justecon, CXiutage Vian helpon, CXar mi ne povus cxion elkalkuli. 16 Mi gloros la fortojn de mia Sinjoro, la Eternulo; Mi rakontos nur Vian justecon. 17 Ho Dio, Vi instruis min detempe de mia juneco; Kaj gxis nun mi predikas pri Viaj mirakloj. 18 Ankaux gxis la maljuneco kaj grizeco ne forlasu min, ho Dio, GXis mi rakontos pri Via brako al la estonta generacio, Pri Via forto al cxiuj venontoj.

Psalms 119:13

13 Per miaj lipoj mi rakontas CXiujn decidojn de Via busxo.

Psalms 119:171-172

171 Miaj lipoj eldiru gloradon, CXar Vi instruas al mi Viajn legxojn. 172 Mia lango predikos pri Via vorto, CXar cxiuj Viaj ordonoj estas justaj.

Psalms 139:2

2 Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi levigxas; Vi komprenas mian penson de malproksime.

Mark 16:15-16

15 Kaj li diris al ili:Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al cxiu kreitajxo. 16 Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita.

Luke 4:16-22

16 Kaj li venis al Nazaret, kie li estis edukita; kaj laux sia kutimo li eniris en la sinagogon en la sabata tago, kaj starigxis, por legi. 17 Kaj estis donita al li libro de la profeto Jesaja. Kaj, malferminte la libron, li trovis la lokon, kie estis skribite: 18 La spirito de la Eternulo estas sur mi, CXar Li min sanktoleis, por bonanonci al malricxuloj; Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj Kaj vidpovon al blinduloj, Por meti la vunditojn en liberecon, 19 Por proklami favorjaron de la Eternulo. 20 Kaj kunvolvinte la libron, kaj redoninte gxin al la subulo, li sidigxis; kaj la okuloj de cxiuj en la sinagogo atente lin rigardis. 21 Kaj li ekparolis al ili:Hodiaux tiu skribo plenumigxas en viaj oreloj. 22 Kaj cxiuj atestis pri li, kaj miris pro la vortoj de graco, kiuj eliris el lia busxo; kaj ili diris:CXu cxi tiu ne estas la filo de Jozef?

John 21:17

17 Li diris al li la trian fojon:Simon, filo de Jona, cxu vi min amas? Petro cxagrenigxis, ke li diris al li la trian fojon:CXu vi min amas? kaj respondis al li:Sinjoro, vi scias cxion; vi scias, ke mi vin amas. Jesuo diris al li:Pasxtu miajn sxafojn.

Hebrews 2:12

12 dirante: Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj, En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.

Psalms 25:10

10 CXiuj vojoj de la Eternulo estas favorkoreco kaj fideleco al tiuj, Kiuj observas Lian interligon kaj Liajn legxojn.

Psalms 34:6

6 Jen cxi tiu mizerulo vokis, kaj la Eternulo auxdis, Kaj de cxiuj liaj mizeroj Li savis lin.

Psalms 89:1

1 Instruo de Etan, la Ezrahxido. La favorfarojn de la Eternulo mi kantos eterne; De generacio al generacio mi sciigos Vian fidelecon per mia busxo.

Isaiah 49:6

6 Li diris:Ne suficxas, ke vi estas Mia servanto, por restarigi la tribojn de Jakob kaj revenigi la konservitojn de Izrael; sed Mi faros vin lumo por la nacioj, por ke Mia savo etendigxu gxis la fino de la tero.

Ezekiel 2:7

7 Kaj diru al ili Miajn vortojn, cxu ili auxskultos aux cxu ili ne auxskultos, cxar ili estas malobeemaj.

Ezekiel 3:17-18

17 Ho filo de homo! Mi starigis vin kiel observiston super la domo de Izrael; kaj kiam vi auxdos vorton el Mia busxo, tiam instruu ilin de Mi. 18 Kiam Mi diros al la malpiulo:Vi devas morti, kaj vi ne admonos lin, kaj vi ne parolos, por averti malpiulon kontraux lia malbona vojo, por konservi al li la vivon-tiam li, malpiulo, mortos pro sia malpieco, sed lian sangon Mi repostulos el via mano.

Micah 7:20

20 Vi montros fidelecon al Jakob, favorkorecon al Abraham, kiel Vi jxuris al niaj patroj en la tempo antikva.

Luke 2:30-32

30 CXar miaj okuloj vidis Vian savon, 31 Kiun Vi preparis antaux la vizagxo de cxiuj popoloj, 32 Lumon por malkasxo al la gentoj, Kaj gloron de Via popolo Izrael.

Luke 3:6

6 Kaj cxiu karno vidos la savon de Dio.

John 1:17

17 CXar la legxo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estigxis per Jesuo Kristo.

John 3:16-17

16 CXar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. 17 CXar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por jugxi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita.

Acts 13:32-33

32 Kaj ni alportas al vi bonan sciigon pri la promeso farita al la patroj, 33 ke Dio plenumis tion al ni, la filoj, relevinte Jesuon, kiel ankaux estas skribite en la dua psalmo:Vi estas Mia Filo, hodiaux Mi vin naskis.

Acts 20:20-21

20 kaj ke mi ne hezitis deklari al vi cxion utilan, instruante vin publike, kaj de domo al domo, 21 ateston farante al Judoj kaj Grekoj pri pento antaux Dio kaj pri fido al nia Sinjoro Jesuo Kristo.

Acts 20:26-27

26 Tial mi atestas al vi hodiaux, ke mi estas pura pri la sango de cxiuj homoj. 27 CXar mi ne hezitis anonci al vi la tutan intencon de Dio.

Romans 1:16-17

16 CXar mi ne hontas pri la evangelio; cxar gxi estas la potenco de Dio al savo por cxiu, kiu kredas, al la Judoj unue, kaj ankaux al la Grekoj. 17 CXar la justeco de Dio malkasxigxas en gxi de fido al fido, kiel estas skribite:La virtulo vivos per sia fideleco.

Romans 3:22-26

22 nome, la justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por cxiuj kredantoj, cxar ne ekzistas diferencigo; 23 cxar cxiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio; 24 pravigite donace de Lia graco, per la elacxeto, kiu estas en Kristo Jesuo; 25 kiun Dio antauxdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango, por la elmontrado de Sia justeco per la pardono de la pekoj, antauxe faritaj laux la toleremeco de Dio; 26 por la elmontrado de Lia justeco en la nuna tempo, kaj ke Li estas mem justa, kaj estas la praviganto de tiu, kiu havas fidon en Jesuo.

Romans 10:3

3 CXar nesciante la justecon de Dio, kaj penante starigi sian propran justecon, ili ne subigxis al la justeco de Dio.

Romans 10:9-10

9 cxar se vi per via busxo konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin levis el la mortintoj, vi savigxos; 10 cxar per la koro la homo kredas gxis justeco, kaj per la busxo konfesas gxis savo.

Romans 15:8-9

8 CXar mi diras, ke Kristo farigxis servanto al la cirkumcidularo pro la vereco de Dio, por konfirmi la promesojn al la patroj, 9 kaj ke la nacianoj pro lia kompato gloru Dion, kiel estas skribite: Tial mi gloros Vin inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantos.

Philippians 3:9

9 kaj estu trovata en li, ne havante mian justecon, kiu devenas de la legxo, sed la justecon, kiu estas per la fido al Kristo, la justecon, kiu devenas de Dio sur fidon;

1 Thessalonians 1:8

8 CXar de vi la vorto de la Sinjoro estas disehxita ne nur en Makedonujo kaj la Ahxaja lando, sed en cxiu loko via fido al Dio disvastigxis, tiel, ke ni ne bezonas diri ion.

1 Timothy 1:15

15 Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto, ke Kristo Jesuo envenis en la mondon, por savi pekantojn, el kiuj mi estas la cxefa;

Revelation 22:17

17 Kaj la Spirito kaj la fiancxino diras:Venu. Kaj la auxdanto diru:Venu. Kaj la soifanto venu; kiu volas, tiu prenu donace la akvon de vivo.

Psalms 23:6

6 Nur bono kaj favoro sekvos min en la dauxro de mia tuta vivo; Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.

Psalms 43:3

3 Sendu Vian lumon kaj Vian veron, ke ili min gvidu, Ke ili alvenigu min al Via sankta monto kaj al Via logxejo.

Psalms 57:3

3 Li sendu el la cxielo kaj helpu min, Li, kiu hontigas miajn persekutanton; Sela. Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron.

Psalms 61:7

7 Li restu eterne antaux Dio; Boneco kaj vero laux Via volo lin gardu.

Psalms 69:13

13 Kaj mi pregxas al Vi, ho Eternulo, en favora tempo; Ho Dio, pro Via granda boneco respondu al mi per Via vera helpo.

Psalms 69:16

16 Auxskultu min, ho Eternulo, cxar bona estas Via favorkoreco; Laux Via kompatemeco turnu Vin al mi.

Psalms 85:10

10 Bono kaj vero renkontigxas, Justeco kaj paco sin kisas.

Proverbs 20:28

28 Favorkoreco kaj veremeco hardas regxon; Kaj per favorkoreco li subtenas sian tronon.

Hebrews 5:7

7 En siaj karnaj tagoj, pregxojn kaj petegojn oferinte, kun forta kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el morto, kaj auxdite pro sia pia timo,

Genesis 42:28

28 Kaj li diris al siaj fratoj: Mia mono estas redonita; jen gxi estas en mia sako. Tiam konsternigxis iliaj koroj, kaj kun tremo ili diris unuj al la aliaj: Kial Dio faris tion al ni?

Psalms 19:12

12 Kiu scias siajn erarojn? Purigu min de eraroj kasxitaj.

Psalms 22:11-19

11 Ne malproksimigxu de mi, CXar malfelicxo estas proksima, kaj helpanton mi ne havas. 12 CXirkauxis min multaj bovoj, Fortaj bovoj Basxanaj starigxis cxirkaux mi. 13 Ili malfermegis kontraux mi siajn busxojn, Kiel leono sxiranta kaj krieganta. 14 Kiel akvo mi disversxigxis, Kaj disigxis cxiuj miaj ostoj; Mia koro farigxis kiel vakso, Fandigxis en mia interno. 15 Mia forto elsekigxis kiel peco da poto; Mia lango algluigxis al mia palato; Kaj Vi metas min en tomban polvon. 16 CXar cxirkauxis min hundoj; Amaso da malbonuloj staras cxirkaux mi; Ili mordas miajn manojn kaj piedojn. 17 Mi povas kalkuli cxiujn miajn ostojn; Ili rigardas kaj konstante rigardas. 18 Ili dividas miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotas. 19 Sed Vi, ho Eternulo, ne malproksimigxu; Mia forto, rapidu, por helpi min.

Psalms 38:4

4 CXar miaj krimoj superas mian kapon; Kiel peza sxargxo, ili estas tro pezaj por mi.

Psalms 69:4

4 Pli multaj ol la haroj de mia kapo estas miaj senkauxzaj malamantoj; Fortigxis miaj premantoj, miaj maljustaj malamikoj; Kion mi ne rabis, tion mi devas fordoni.

Psalms 73:26

26 Konsumigxas mia karno kaj mia koro; Sed la fortikajxo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne.

Isaiah 53:6

6 Ni cxiuj erarvagis kiel sxafoj, cxiu iris sian vojon; kaj la Eternulo jxetis sur lin la kulpon de ni cxiuj.

Luke 18:13-14

13 Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis ecx levi la okulojn al la cxielo, sed batadis sian bruston, dirante:Ho Dio, estu favora al mi pekulo. 14 Mi diras al vi:CXi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; cxar cxiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita.

Luke 21:26

26 homoj malfortigxos de timo kaj de atendado de tio, kio venos sur la mondon; cxar la potencoj de la cxielo sxanceligxos.

Hebrews 4:15

15 CXar ni havas cxefpastron ne tian, kiu ne povus simpatii kun niaj malfortajxoj, sed tentitan en cxio tiel same, tamen sen peko.

1 Peter 3:18

18 CXar Kristo ankaux unufoje suferis pro pekoj, justulo pro maljustuloj, por ke li nin konduku al Dio; mortigite en la karno, sed vivigite en la spirito;

Psalms 22:19

19 Sed Vi, ho Eternulo, ne malproksimigxu; Mia forto, rapidu, por helpi min.

Psalms 25:17-18

17 La suferoj de mia koro estas grandaj; El mia premateco elkonduku min. 18 Rigardu mian suferon kaj mizeron, Kaj pardonu cxiujn miajn pekojn.

Psalms 38:22

22 Rapidu, por helpi min, Mia Sinjoro, mia helpo!

Psalms 70:1-5

1 Al la hxorestro. De David. Pro memoro. Volu, ho Dio, savi min; Ho Eternulo, rapidu helpi min. 2 Hontigxu kaj konfuzigxu tiuj, kiuj sercxas mian animon; Retirigxu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon. 3 Kun honto iru returne tiuj, Kiuj diras al mi:Ha, ha! 4 Gaju kaj gxoju pro Vi cxiuj Viaj sercxantoj; Kaj la amantoj de Via savo diru cxiam: Granda estas Dio. 5 Kaj mi estas mizera kaj malricxa; Ho Dio, rapidu al mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; Ho Eternulo, ne malrapidu.

Psalms 71:12

12 Ho Dio, ne malproksimigxu de mi; Ho mia Dio, rapidu, por helpi min.

Matthew 26:36-44

36 Tiam venis Jesuo kun ili al loko nomata Getsemane, kaj diris al siaj discxiploj:Sidigxu cxi tie, dum mi iros tien, por pregxi. 37 Kaj li prenis kun si Petron kaj la du filojn de Zebedeo, kaj komencis malgxoji kaj maltrankviligxi. 38 Tiam li diris al ili:Tre malgxoja estas mia animo, ecx gxis morto; restu cxi tie, kaj viglu kun mi. 39 Kaj irinte iom antauxen, li falis sur sian vizagxon, pregxante, kaj dirante:Ho mia Patro, se povas esti, cxi tiu kaliko pasu for de mi; tamen ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas. 40 Kaj li venis al la discxiploj kaj trovis ilin dormantaj, kaj diris al Petro:CXu vi do ne havis forton vigli kun mi ecx unu horon? 41 Viglu kaj pregxu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta. 42 Denove la duan fojon foririnte, li pregxis, dirante:Ho mia Patro, se cxi tio ne povos forpasi, krom se mi trinkos gxin, Via volo plenumigxu. 43 Kaj denove reveninte, li trovis ilin dormantaj, cxar iliaj okuloj pezigxis. 44 Kaj li denove lasis ilin kaj foriris, kaj la trian fojon pregxis, denove dirante la samajn vortojn.

Psalms 9:3

3 CXar miaj malamikoj turnigxas malantauxen, Ili falas kaj pereas antaux Vi.

Psalms 31:17-18

17 Ho Eternulo, ne hontigu min, cxar mi vokis al Vi; Hontigitaj estu la malpiuloj, ili silentigxu por SXeol. 18 Mutigxu la mensogaj busxoj, Kiuj parolas arogante kontraux piulo, Kun fiero kaj malestimo.

Psalms 35:4

4 Hontigitaj kaj malhonoritaj estu tiuj, kiuj celas kontraux mia animo; Turnigxu reen kaj estu hontigitaj tiuj, kiuj intencas malbonon kontraux mi.

Psalms 35:26

26 Ili estu hontigitaj kaj malhonoritaj cxiuj, kiuj gxojas pro mia malfelicxo; Vestigxu per honto kaj malhonoro tiuj, kiuj fanfaronas kontraux mi.

Psalms 70:2-3

2 Hontigxu kaj konfuzigxu tiuj, kiuj sercxas mian animon; Retirigxu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon. 3 Kun honto iru returne tiuj, Kiuj diras al mi:Ha, ha!

Psalms 71:13

13 Estu hontigitaj kaj malaperu la persekutantoj de mia animo; De honto kaj malhonoro estu kovritaj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.

Isaiah 41:11

11 Jen hontigxos kaj malhonorigxos cxiuj, kiuj koleras kontraux vi; viaj kontrauxuloj farigxos neniajxo kaj pereos.

Isaiah 45:24

24 Nur la Eternulo, oni diros pri Mi, havas veron kaj potencon; al Li venos kaj hontos cxiuj, kiuj koleris kontraux Li.

Matthew 21:38-41

38 Sed la kultivistoj, vidante la filon, diris inter si:CXi tiu estas la heredonto; venu, ni lin mortigu, kaj prenu lian heredajxon. 39 Kaj ili kaptis lin, eljxetis lin el la vinberejo, kaj mortigis lin. 40 Kiam do venos la sinjoro de la vinberejo, kion li faros al tiuj kultivistoj? 41 Ili diris al li:Tiujn malbonulojn li mizere pereigos, kaj li luigos la vinberejon al aliaj kultivistoj, kiuj donos al li la fruktojn en iliaj sezonoj.

John 18:6

6 Kiam do li diris al ili:Mi estas tiu, ili malantauxen ekpasxis kaj falis sur la teron.

Acts 9:4-6

4 kaj li falis sur la teron, kaj auxdis vocxon dirantan al li:Sauxlo, Sauxlo, kial vi min persekutas? 5 Kaj li diris:Kiu vi estas, ho Sinjoro? Kaj tiu diris:Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas; 6 sed levigxu, kaj eniru en la urbon, kaj estos dirite al vi, kion vi devas fari.

Acts 12:23-24

23 Kaj angxelo de la Eternulo tuj frapis lin, pro tio, ke li ne donis al Dio la gloron; kaj mangxate de vermoj, li senspirigxis. 24 Sed la vorto de Dio kreskis kaj pligrandigxis.

Psalms 35:21

21 Ili largxe malfermis kontraux mi sian busxon, Kaj diris:Ha, ha! nia okulo vidis.

Psalms 35:25

25 Ili ne diru en sia koro:Ha, ha! tio estas laux nia deziro; Ili ne diru:Ni lin englutis.

Psalms 69:24-25

24 Versxu sur ilin Vian furiozon, Kaj la flamo de Via kolero ilin ataku. 25 Ilia logxejo dezertigxu, En iliaj tendoj ne ekzistu logxanto.

Psalms 70:3-4

3 Kun honto iru returne tiuj, Kiuj diras al mi:Ha, ha! 4 Gaju kaj gxoju pro Vi cxiuj Viaj sercxantoj; Kaj la amantoj de Via savo diru cxiam: Granda estas Dio.

Psalms 73:19

19 Kiel momente ili ruinigxis! Pereis, malaperis de subita teruro!

Psalms 109:6-20

6 Metu malvirtulon super lin; Kaj kontrauxulo starigxu cxe lia dekstra mano. 7 Kiam li estos jugxata, li eliru kulpa; Kaj lia pregxo estu peko. 8 Liaj tagoj estu malmultaj; Lian oficon ricevu alia. 9 Liaj infanoj estu orfoj, Kaj lia edzino estu vidvino. 10 Liaj infanoj vagadu, Kaj ili petu kaj sercxu apud siaj ruinoj. 11 Kreditoro forprenu cxion, kion li havas; Kaj fremduloj disrabu lian laboron. 12 Neniu faru al li ion bonan; Kaj ne trovigxu kompatanto por liaj orfoj. 13 Lia idaro estu kondamnita al ekstermo; En la dua generacio elvisxigxu ilia nomo. 14 La malbonago de liaj patroj rememorigxu al la Eternulo, Kaj la peko de lia patrino ne elvisxigxu. 15 Ili estu cxiam antaux la Eternulo, Kaj Li ekstermu la memoron pri ili de sur la tero. 16 Pro tio, ke li ne memoris fari bonfarojn, Kaj ke li persekutis mizerulon kaj malricxulon kaj korsuferanton, Por lin mortigi. 17 Li amis malbenon, kaj gxi venis sur lin; Li ne volis benon, kaj gxi malproksimigxis de li. 18 Li metis sur sin malbenon, kiel veston; Kaj gxi penetris en lian internon, kiel akvo, Kaj en liajn ostojn, kiel oleo. 19 GXi estu por li kiel vesto, per kiu li sin kovras, Kaj kiel zono, kiun li cxiam portas cxirkaux si. 20 Tia estas de la Eternulo la agado kontraux miaj kontrauxuloj, Kaj kontraux tiuj, kiuj parolas malbonon kontraux mia animo.

Luke 19:43-44

43 CXar venos sur vin tagoj, kiam viaj malamikoj cxirkauxbaros vin per palisaro, kaj ronde cxirkauxos vin, kaj cxiuflanke premos vin, 44 kaj detruos gxis la tero vin, kaj viajn infanojn en vi, kaj ne lasos en vi sxtonon sur sxtono, pro tio, ke vi ne sciis la tempon de via vizitado.

Luke 21:23-24

23 Ve al la gravedulinoj kaj al la sucxigantinoj en tiuj tagoj! cxar estos granda manko sur la tero, kaj kolero kontraux cxi tiu popolo. 24 Kaj ili falos per trancxrando de glavo, kaj forkaptigxos en cxiujn naciojn; kaj Jerusalem estos piedpremata de la nacianoj, gxis plenumigxos la tempoj de la nacianoj.

Psalms 22:26

26 La humiluloj mangxu kaj satigxu, Gloru la Eternulon Liaj sercxantoj; Via koro vivu eterne.

Psalms 68:3

3 Sed la virtuloj gxojos, gajos antaux Dio, Kaj triumfos gxojege.

Psalms 105:3

3 Lauxdu Lian sanktan nomon; GXoju la koro de tiuj, kiuj sercxas la Eternulon.

Psalms 119:81

81 KAF. Mia animo avidas Vian savon; Vian vorton mi fidas.

Psalms 119:111

111 Mi heredigis al mi Viajn ordonojn por cxiam, CXar ili estas la gxojo de mia koro.

Psalms 119:123

123 Miaj okuloj sopiras Vian helpon Kaj Vian justan vorton.

Psalms 119:166-167

166 Mi atendas Vian savon, ho Eternulo, Viajn ordonojn mi plenumas. 167 Mia animo observas Viajn decidojn, Kaj mi ilin forte amas.

Isaiah 65:13-14

13 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Miaj servantoj mangxos, kaj vi malsatos; Miaj servantoj trinkos, kaj vi soifos; Miaj servantoj gxojos, kaj vi hontos; 14 Miaj servantoj kantos pro kora gajeco, kaj vi krios pro kora doloro kaj ploros pro aflikto de spirito.

Matthew 13:45-46

45 Cetere, la regno de la cxielo similas al komercisto, sercxanta belajn perlojn; 46 kaj trovinte unu multevaloran perlon, li iris kaj vendis cxion, kion li posedis, kaj acxetis gxin.

Luke 1:46-47

46 Kaj Maria diris: Mia animo altigas la Eternulon, 47 Kaj mia spirito gxojis en Dio, mia Savanto,

Acts 19:17

17 Kaj tio sciigxis al cxiuj, kiuj logxis en Efeso, Judoj kaj Grekoj; kaj timo falis sur ilin cxiujn, kaj la nomo de la Sinjoro Jesuo grandigxis.

Philippians 3:7-9

7 Sed kio estis al mi gajno, tion mi rigardis kiel malgajnon pro Kristo. 8 Kaj efektive mi rigardas cxion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi suferis malgajnon de cxio, kaj rigardas cxion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston, 9 kaj estu trovata en li, ne havante mian justecon, kiu devenas de la legxo, sed la justecon, kiu estas per la fido al Kristo, la justecon, kiu devenas de Dio sur fidon;

Psalms 40:5

5 Multon Vi faris, ho Eternulo, mia Dio! Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni. Neniu egalas Vin. Mi rakontos kaj parolos, Sed ili estas super cxiu kalkulo.

Psalms 54:4

4 Jen Dio estas mia helpanto, Mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo.

Psalms 69:33

33 CXar la Eternulo auxskultas humilulojn, Kaj Siajn malliberulojn Li ne malsxatas.

Psalms 70:5

5 Kaj mi estas mizera kaj malricxa; Ho Dio, rapidu al mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; Ho Eternulo, ne malrapidu.

Psalms 86:1

1 Pregxo de David. Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, auxskultu min; CXar mi estas mizera kaj malricxa.

Psalms 109:22

22 CXar mi estas malricxulo kaj mizerulo, Kaj mia koro estas rompita en mia interno.

Psalms 143:7-8

7 Rapidu, auxskultu min, ho Eternulo, mia spirito konsumigxas; Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon, CXar mi similigxus al la forirantaj en la tombon. 8 Auxdigu al mi matene Vian bonecon, CXar Vin mi fidas; Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri, CXar al Vi mi levas mian animon.

Isaiah 41:17

17 La malricxuloj kaj senhavuloj sercxas akvon, sed gxi ne trovigxas; ilia lango sekigxas de soifo. Mi, la Eternulo, auxskultos ilin; Mi, la Dio de Izrael, ne forlasos ilin.

Isaiah 50:7-9

7 Sed la Sinjoro, la Eternulo, helpas al mi, tial mi ne estas hontigata; tial mi faris mian vizagxon kiel siliko, kaj mi scias, ke mi ne estos senhonorigata. 8 Proksima estas mia praviganto; kiu procesos kontraux mi? ni starigxu kune; kiu postulas jugxon kontraux mi, li alproksimigxu al mi. 9 Jen la Sinjoro, la Eternulo, helpas al mi; kiu do malpravigos min? jen ili cxiuj elfrotigxos kiel vesto, tineoj ilin tramangxos.

Matthew 8:20

20 Kaj Jesuo diris al li:La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la cxielo havas ripozejojn; sed la Filo de homo ne havas, kie kusxigi sian kapon.

2 Corinthians 8:9

9 CXar vi scias la gracon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke kvankam li estis ricxa, tamen pro vi li farigxis malricxa, por ke vi per lia malricxeco farigxu ricxaj.

Hebrews 13:6

6 Tial ni kuragxas diri: La Eternulo estas mia helpanto, mi ne timos; Kion faros al mi homo?

James 2:5

5 Auxskultu, miaj amataj fratoj; cxu Dio ne elektis la malricxulojn laux la mondo, por esti ricxaj rilate al fido, kaj heredantoj de la regno, kiun Li promesis al tiuj, kiuj Lin amas?

1 Peter 2:23

23 insultate, li ne insultis responde; suferante, li ne minacis, sed submetis sin al la juste jugxanta;

1 Peter 5:7

7 surjxetante sur Lin cxian vian zorgon, cxar Li zorgas pri vi.

Revelation 22:20

20 La atestanto de tio diras:Vere, mi rapide venos. Amen; venu, Sinjoro Jesuo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.