5 Jen Vi donis al mi tagojn largxajn kiel manplato, Kaj la dauxro de mia vivo estas antaux Vi kiel nenio; Absoluta vantajxo estas cxiu homo, kiel ajn forte li starus. Sela.
Psalms 39:5 Cross References - Esperanto
Genesis 47:9
9 Kaj Jakob diris al Faraono: La nombro de la jaroj de mia migrado estas cent tridek jaroj; malmultaj kaj malbonaj estis la jaroj de mia vivo, kaj ili ne atingis la nombron de la jaroj de la vivo de miaj patroj dum ilia migrado.
Job 7:6
6 Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto, Kaj pasis, lasinte nenian esperon.
Job 9:25-26
Job 14:1-2
Psalms 39:11
11 Se Vi punas homon pro lia krimo, Tiam lia beleco konsumigxas kiel de tineoj. Nur vantajxo estas cxiu homo. Sela.
Psalms 62:9
9 Nur vantajxo estas la malaltranguloj, malverajxo estas la altranguloj; Metitaj sur pesilon, ili cxiuj estas malpli ol vantajxo.
Psalms 89:47
47 Ho, rememoru, kia estas la dauxro de mia vivo, Por kia vantajxo Vi kreis cxiujn homidojn.
Psalms 90:4-5
Psalms 90:9-10
Psalms 144:4
4 Homo estas simila al spireto; Liaj tagoj estas kiel pasanta ombro.
Ecclesiastes 1:2
2 Vantajxo de vantajxoj, diris la Predikanto; vantajxo de vantajxoj, cxio estas vantajxo.
Ecclesiastes 2:11
11 Kaj mi ekrigardis cxiujn farojn, kiujn faris miaj manoj, kaj cxiujn laborojn, kiujn mi plenumis, por fari ilin:kaj jen, cxio estas vantajxo kaj ventajxo, kaj nenia profito estas de ili sub la suno.
Isaiah 40:17
17 CXiuj nacioj estas antaux Li kiel nenio, estas rigardataj de Li kiel nulo kaj senvalorajxo.
James 4:14
14 kvankam vi ne scias, kio morgaux okazos. Kio estas via vivo? Vi ja estas vaporo, kiu mallongan tempon montrigxas kaj poste malaperas.
2 Peter 3:8
8 Sed ne forgesu cxi tiun unu aferon, amataj, ke cxe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj, kaj mil jaroj kiel unu tago.