Psalms 73 Cross References - Esperanto

1 Psalmo de Asaf. Jes, bona estas Dio por Izrael, Por tiuj, kiuj havas puran koron. 2 Sed mi-apenaux ne falsxanceligxis miaj piedoj, Preskaux elglitis miaj pasxoj. 3 CXar mi cxagrenigxis pro la fanfaronuloj, Vidante la bonstaton de la malvirtuloj. 4 CXar ili ne havas suferojn de morto, Kaj iliaj fortoj estas fortikaj. 5 Ili ne partoprenas en la zorgoj de homoj, Kaj ili ne suferas kun aliaj homoj. 6 Tial ilian kolon cxirkauxvolvis fiereco, Kaj perforteco ilin vestas kiel ornamo. 7 Pro graso elmetigxis iliaj okuloj, Superbordigxis en ilia koro la intencoj. 8 Ili mokas, ili parolas malbonintence pri premado; Ili parolas de alte. 9 Kontraux la cxielon ili levas sian busxon, Kaj ilia lango promenas sur la tero. 10 Tial tien ankaux iras Lia popolo, Kaj ili akvon cxerpas abunde. 11 Kaj ili diras:Kiel Dio scias? Kaj cxu la Plejaltulo komprenas? 12 Jen tiuj estas malvirtuloj, Kaj ili estas felicxuloj de la mondo kaj atingis ricxecon! 13 Nur vane mi purigis mian koron Kaj lavis per senkulpeco miajn manojn, 14 Kaj mi turmentigxas cxiutage Kaj mi suferas punon cxiumatene! 15 Se mi intencus paroli kiel ili, Tiam mi farigxus perfida al la generacio de Viaj filoj. 16 Mi meditis, por kompreni cxi tion; Sed gxi estis malfacila en miaj okuloj, 17 GXis mi venis en la sanktejon de Dio Kaj ekkomprenis la finon de tio. 18 Vi starigas ilin sur glitiga loko; Kaj Vi jxetas ilin en pereon. 19 Kiel momente ili ruinigxis! Pereis, malaperis de subita teruro! 20 Simile al songxo post la vekigxo, Vi, ho mia Sinjoro, en kolero tute sensignifigas ilian bildon. 21 Kiam bolis mia koro Kaj turmentigxis mia internajxo, 22 Tiam mi estis senklerulo kaj mi ne komprenis; Mi estis kiel bruto antaux Vi. 23 Sed mi cxiam estas apud Vi; Vi tenas min je la dekstra mano. 24 Per Via konsilo Vi min kondukas, Kaj poste Vi akceptas min kun honoro. 25 Kiu estas por mi en la cxielo? Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero. 26 Konsumigxas mia karno kaj mia koro; Sed la fortikajxo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne. 27 Jen tiuj, kiuj malproksimigxas de Vi, pereas; Vi ekstermas cxiun, kiu perfidigxis al Vi. 28 Sed al mi estas bone, ke mi estas proksima al Dio; Sur mian Sinjoron, sur la Eternulon, mi metis mian fidon, Por rakonti cxiujn Viajn farojn.

1 Chronicles 6:39

39 Kaj lia frato Asaf, kiu staradis dekstre de li, Asaf, filo de Berehxja, filo de SXimea,

1 Chronicles 15:17

17 Kaj la Levidoj starigis Hemanon, filon de Joel, kaj el liaj fratoj Asafon, filon de Berehxja, kaj el la idoj de Merari, siaj fratoj, Etanon, filon de Kusxaja;

1 Chronicles 16:7

7 Tiam, en tiu tago, David la unuan fojon arangxis dankokanton al la Eternulo per Asaf kaj liaj fratoj:

1 Chronicles 16:37

37 Kaj li restigis tie antaux la kesto de interligo de la Eternulo Asafon kaj liajn fratojn, por servadi antaux la kesto konstante, laux la ordo de cxiu tago;

1 Chronicles 25:1-6

1 David kaj la militestroj apartigis por la servado filojn de Asaf, de Heman, kaj de Jedutun, kiuj estis inspiritaj por harpoj, psalteroj, kaj cimbaloj. Ili estis kalkulitaj por sia servado: 2 el la filoj de Asaf:Zakur, Jozef, Netanja, kaj Asxarela, filoj de Asaf, sub gvidado de Asaf, kiu kantis cxe la regxo. 3 De Jedutun, la filoj de Jedutun:Gedalja, Ceri, Jesxaja, HXasxabja, kaj Matitja, ses, sub gvidado de sia patro Jedutun, kiu ludis inspirite sur harpo, por lauxdi kaj glori la Eternulon. 4 De Heman, la filoj de Heman:Bukija, Matanja, Uziel, SXebuel, Jerimot, HXananja, HXanani, Eliata, Gidalti, Romamti-Ezer, Josxbekasxa, Maloti, Hotir, kaj Mahxaziot. 5 CXiuj ili estis filoj de Heman, viziisto de la regxo koncerne la vortojn de Dio, por levi la kornon. Dio donis al Heman dek kvar filojn kaj tri filinojn. 6 CXiuj cxi tiuj estis sub la gvidado de siaj patroj cxe la kantado en la domo de la Eternulo, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, cxe la servado en la domo de Dio, sub la gvidado de la regxo, Asaf, Jedutun, kaj Heman.

2 Chronicles 29:30

30 Kaj la regxo HXizkija kaj la estroj diris al la Levidoj, ke ili gloru la Eternulon per la vortoj de David kaj de la viziisto Asaf; kaj ili glorkantis kun gxojo, fleksis sin, kaj adorklinigxis.

Psalms 2:6

6 Mi starigis ja Mian regxon Super Cion, Mia sankta monto.

Psalms 24:4

4 Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, Kiu ne fordonis sian animon al malvero Kaj ne jxuras trompe.

Psalms 42:11

11 Kial vi malgxojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsternigxas en mi? Esperu al Dio; CXar ankoraux mi dankos Lin, La savanton de mia vizagxo kaj mian Dion.

Psalms 50:1

1 Psalmo de Asaf. Dio de la dioj, la Eternulo, ekparolis, Kaj vokis la teron de la sunlevigxo gxis la sunsubiro.

Psalms 51:10

10 Koron puran kreu al mi, ho Dio, Kaj spiriton fidelan novigu en mi.

Psalms 73:18-74:1

18 Vi starigas ilin sur glitiga loko; Kaj Vi jxetas ilin en pereon.

Psalms 83:1

1 Kanto-psalmo de Asaf. Ho Dio, ne silentu; Ne estu senparola kaj ne restu trankvila, ho Dio!

Psalms 84:11

11 CXar Dio, la Eternulo, estas suno kaj sxildo; Favoron kaj honoron donas la Eternulo; Li ne domagxas bonon al tiuj, kiuj iras en virto.

Isaiah 63:7-9

7 Mi proklamos la favorkorecon de la Eternulo, la lauxdon al la Eternulo, pro cxio, kion la Eternulo faris por ni, kaj pro la multe da bono, kiun Li faris al la domo de Izrael konforme al Sia kompatemeco kaj granda favorkoreco. 8 Kaj Li diris:Ili estas ja Mia popolo, filoj, kiuj ne perfidas; kaj Li farigxis ilia Savanto. 9 En cxiuj iliaj suferoj Li ankaux suferis, kaj angxelo de cxe Li helpis ilin; en Sia amo kaj en Sia kompato Li liberigis ilin; Li prenis ilin sur Sin kaj portis ilin en cxiuj tempoj de la antikveco.

Jeremiah 4:14

14 Lavu de la malbono vian koron, ho Jerusalem, por ke vi savigxu; gxis kiam logxos en vi viaj malbonaj pensoj?

Matthew 5:8

8 Felicxaj estas la kore puraj, cxar ili vidos Dion.

Luke 12:32

32 Ne timu, malgranda grego; cxar bone placxis al la Patro doni al vi la regnon.

John 1:47

47 Jesuo vidis Natanaelon venanta al li, kaj diris pri li:Jen vera Izraelido, en kiu ne estas ruzeco!

Romans 2:28-29

28 CXar Judo estas ne tiu, kiu estas ekstere tia, kaj cirkumcido estas ne tio, kio estas tia ekstere en la karno; 29 sed Judo estas tiu, kiu estas interne tia, kaj cirkumcido estas en la koro, laux la spirito, ne laux la litero, kies lauxdo estas ne de homoj, sed de Dio.

Romans 4:16

16 GXi do estas el fido por tio, ke gxi estu laux graco; por ke la promeso estu firma al la tuta idaro, ne nur al tiu, kiu estas el la legxo, sed ankaux al tiu, kiu estas el la fido de Abraham, kiu estas la patro de ni cxiuj

Romans 9:6-7

6 Sed la afero ne estas, kvazaux la vorto de Dio estus neniigxinta. CXar ne cxiuj estas Izrael, kiuj estas el Izrael; 7 nek, cxar ili estas idoj de Abraham, cxiuj estas filoj, sed:Per Isaak oni nomos vian idaron.

Titus 3:5

5 ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laux Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito,

James 4:8

8 Alproksimigxu al Dio, kaj Li alproksimigxos al vi. Purigu la manojn, vi pekuloj, kaj cxastigu la korojn, vi duoblanimuloj.

Joshua 24:15

15 Sed se ne placxas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiaux, al kiu vi volas servi:cxu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj logxis transe de la Rivero, cxu al la dioj de la Amoridoj, en kies lando vi logxas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo.

1 Samuel 2:9

9 La piedojn de Siaj piuloj Li gardas, Kaj la malvirtuloj pereas en mallumo; CXar ne per sia forto potencigxas la homo.

1 Samuel 12:23

23 Mi ankaux ne permesos al mi peki antaux la Eternulo, cxesante pregxi por vi, kaj mi gvidados vin laux la vojo bona kaj gxusta.

1 Chronicles 22:7

7 Kaj David diris al Salomono:Mia filo, mi havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio;

Job 12:5

5 Malestimata lucerneto li estas antaux la pensoj de felicxuloj, Pretigita por migrantoj.

Job 21:4

4 CXu kontraux homo mi disputas? Kaj kial mi ne estu malpacienca?

Psalms 5:7

7 Kaj mi, pro Via granda favoro, eniros en Vian domon; Mi klinigxos en Via sankta templo kun respektego al Vi.

Psalms 17:5

5 Miaj pasxoj tuj sekvas en Viaj postesignoj, miaj piedoj ne sxanceligxas.

Psalms 17:15

15 Kaj mi en pieco rigardos Vian vizagxon; Vekigxante, mi satigxos per Via bildo.

Psalms 35:13

13 Kaj mi dum ilia malsano metis sur min sakajxon, Mi turmentis mian animon per fasto, Kaj mi pregxis sincere, kiel pri mi mem.

Psalms 38:16

16 CXar mi diris:Ili povus gxoji pri mi; Ili fanfaronus pri mi, kiam mia piedo eksxanceligxus.

Psalms 94:18

18 Kiam mi diris, ke mia piedo sxanceligxas, Via boneco, ho Eternulo, min subtenis.

Psalms 116:8

8 CXar Vi savis mian animon de la morto, Miajn okulojn de larmoj, Miajn piedojn de falpusxigxo.

Romans 7:23-24

23 sed mi vidas alian legxon en miaj membroj, militantan kontraux la legxo de mia menso, kaj forkaptantan min sub la legxon de la peko, kiu estas en miaj membroj. 24 Ho ve, mi malfelicxulo! kiu min liberigos el la korpo de cxi tiu morto?

Job 21:7

7 Kial malpiuloj vivas, Atingas maljunecon, akiras grandan havajxon?

Psalms 37:1

1 De David. Ne incitigxu pro la malvirtuloj; Ne enviu tiujn, kiuj agas maljuste.

Psalms 37:7

7 Silentu antaux la Eternulo kaj esperu al Li; Ne incitigxu, kiam sukcesas homo, Kiu plenumas malbonajn intencojn.

Proverbs 3:31

31 Ne enviu rabemulon, Kaj elektu neniun el liaj vojoj;

Proverbs 23:17

17 Via koro sin tiru ne al pekuloj, Sed al timo antaux la Eternulo cxiutage.

Proverbs 24:1

1 Ne sekvu malbonajn homojn, Kaj ne deziru esti kun ili;

Jeremiah 12:1

1 Vi estos prava, ho Eternulo, kiam mi procesos kun Vi; tamen mi parolos kun Vi pri justeco:kial la vojo de malpiuloj estas sukcesa kaj cxiuj perfiduloj vivas trankvile?

James 4:5

5 Aux cxu vi opinias, ke la Skribo vane parolas? CXu la spirito, kiun Li logxigis en ni, deziregas envieme?

Job 21:23-24

23 Unu mortas meze de sia abundeco, Tute trankvila kaj kontenta; 24 Lia brusto estas plena de lakto, Kaj liaj ostoj estas saturitaj de medolo.

Job 24:20

20 Forgesu lin la interno de lia patrino; La vermoj frandu lin; Oni lin ne plu rememoru; Li rompigxu kiel malbona arbo-

Psalms 17:10

10 Sian koron ili fermis, Per sia busxo ili parolas fiere.

Psalms 17:14

14 Kontraux la homoj, ho Eternulo, per Via mano, Kontraux la homoj de cxi tiu mondo, kiuj havas sian parton en la nuna vivo, Kaj kies ventron Vi plenigis per Viaj trezoroj, Ke iliaj filoj estos sataj kaj ili lasos restajxon por siaj infanoj.

Ecclesiastes 2:16

16 CXar pri la sagxulo ne restos memoro eterne tiel same, kiel pri la malsagxulo; en la tempoj estontaj cxio estos forgesita. Kaj ho ve, mortas sagxulo egale kiel malsagxulo!

Ecclesiastes 7:15

15 CXion tion mi vidis en miaj vantaj tagoj:okazas, ke virtulo pereas cxe sia virteco, kaj okazas, ke malvirtulo longe vivas cxe sia malvirteco.

Luke 16:22

22 Kaj la almozulo mortis, kaj li estis forportita de la angxeloj sur la sinon de Abraham; la ricxulo ankaux mortis, kaj estis enterigita.

Job 21:6

6 Kiam mi ekpensas pri tio, min atakas teruro, Kaj tremo kaptas mian korpon.

Job 21:9

9 Iliaj domoj estas en paco, sen timo; Kaj la vergo de Dio ne estas sur ili.

Psalms 73:12

12 Jen tiuj estas malvirtuloj, Kaj ili estas felicxuloj de la mondo kaj atingis ricxecon!

Proverbs 3:11-12

11 La instruon de la Eternulo, ho mia filo, ne malsxatu; Kaj ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon; 12 CXar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kiel patro la filon, en kiu li havas plezuron.

Jeremiah 12:1-2

1 Vi estos prava, ho Eternulo, kiam mi procesos kun Vi; tamen mi parolos kun Vi pri justeco:kial la vojo de malpiuloj estas sukcesa kaj cxiuj perfiduloj vivas trankvile? 2 Vi plantis ilin, kaj ili ricevis fortajn radikojn, ili kreskas kaj donas fruktojn; proksima Vi estas en ilia busxo, sed malproksima de ilia interno.

1 Corinthians 11:32

32 Sed kiam ni estas jugxataj, ni estas punataj de la Sinjoro, por ke ni ne estu kondamnitaj kune kun la mondo.

Hebrews 12:8

8 Sed se vi estas sen puno, en kiu cxiuj farigxas partoprenantoj, tiuokaze vi estas bastardoj, kaj ne filoj.

Revelation 3:19

19 CXiujn, kiujn mi amas, mi riprocxas kaj punas; estu do fervora, kaj pentu.

Genesis 41:42

42 Kaj Faraono deprenis sian ringon de sia mano kaj metis gxin sur la manon de Jozef; kaj li vestis lin per bisinaj vestoj kaj metis oran cxenon sur lian kolon.

Deuteronomy 8:13-14

13 kaj kiam viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj multigxos kaj vi havos multe da argxento kaj oro kaj via tuta havo grandigxos, 14 tiam ne altigxu via koro, kaj ne forgesu la Eternulon, vian Dion, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco;

Deuteronomy 32:15

15 Kaj Jesxurun grasigxis kaj malhumiligxis; Vi grasigxis, dikigxis, kaj seboplenigxis; Kaj li forlasis la Dion, kiu lin kreis, Kaj li malrespektis la Rokon de sia savo.

Judges 8:26

26 Kaj la pezo de la oraj orelringoj, kiujn li elpetis, estis mil sepcent sikloj da oro, krom la ornamajxoj kaj la ringoj kaj la purpuraj vestoj, kiuj estis sur la regxoj de Midjan, kaj krom la kolornamajxoj, kiuj estis sur la koloj de iliaj kameloj.

Esther 3:1

1 Post tiuj okazintajxoj la regxo Ahxasxverosx eminentigis Hamanon, filon de Hamedata, la Agagidon, altigis lin kaj starigis lian segxon super cxiuj princoj, kiuj estis cxe li.

Esther 3:5-6

5 Kiam Haman vidis, ke Mordehxaj ne klinas sin kaj ne jxetas sin vizagxaltere antaux li, tiam Haman plenigxis de kolero. 6 Sed li trovis nesuficxa meti la manon sur Mordehxajon; cxar oni diris al li, el kiu popolo Mordehxaj estas, tial Haman ekintencis ekstermi cxiujn Judojn, kiuj estis en la tuta regno de Ahxasxverosx, la popolon de Mordehxaj.

Esther 5:9-11

9 Haman eliris en tiu tago, gaja kaj bonhumora. Sed kiam Haman ekvidis Mordehxajon cxe la regxa pordego, kaj tiu ne levigxis kaj ne movigxis antaux li, tiam Haman plenigxis de kolero kontraux Mordehxaj. 10 Tamen Haman detenis sin, kaj iris hejmen. Kaj li sendis, kaj venigis al si siajn amikojn kaj sian edzinon Zeresx. 11 Kaj Haman rakontis al ili pri sia granda ricxeco, pri la multo de siaj filoj, kaj pri cxio, per kio la regxo lin altigis kaj starigis lin super la princoj kaj servantoj de la regxo.

Job 21:7-15

7 Kial malpiuloj vivas, Atingas maljunecon, akiras grandan havajxon? 8 Ilia idaro estas bone arangxita antaux ili, kune kun ili, Kaj ilia devenantaro estas antaux iliaj okuloj. 9 Iliaj domoj estas en paco, sen timo; Kaj la vergo de Dio ne estas sur ili. 10 Ilia bovo naskigas kaj ne estas forpusxata; Ilia bovino gravedigxas kaj ne abortas. 11 Siajn malgrandajn infanojn ili elirigas kiel sxafaron, Kaj iliaj knaboj saltas. 12 Ili gxojkrias sub la sonoj de tamburino kaj harpo, Ili estas gajaj sub la sonoj de fluto. 13 Ili pasigas siajn tagojn en bonstato, Kaj iras en SXeolon momente. 14 Kaj tamen ili diras al Dio:Foriru de ni, Ni ne deziras koni Viajn vojojn; 15 Kio estas la Plejpotenculo, ke ni servu al Li? Kaj kian utilon ni havos, se ni turnos nin al Li?

Psalms 109:18

18 Li metis sur sin malbenon, kiel veston; Kaj gxi penetris en lian internon, kiel akvo, Kaj en liajn ostojn, kiel oleo.

Psalms 109:29

29 Miaj kontrauxuloj kovrigxu per malhonoro, Kaj ili envolvigxu en sian honton kiel en veston.

Proverbs 1:9

9 CXar ili estas bela krono por via kapo, Kaj ornamo por via kolo.

Proverbs 4:17

17 CXar ili mangxas panon de malpio Kaj trinkas vinon de krimo.

Ecclesiastes 8:11

11 CXar ne baldaux estas farata jugxo kontraux malbonaj faroj, tial plene kuragxas la koro de homidoj fari malbonon.

Song of Songs 4:9

9 Vi kortusxis min, mia fratino, mia fiancxino; Vi kortusxis min per unu ekrigardo de viaj okuloj, Per unu cxeno de sur via kolo.

Isaiah 3:19

19 la orelringojn, la cxenetojn kaj la cxirkauxligojn,

Jeremiah 48:11

11 De sia juneco Moab havis trankvilecon kaj ripozadis sur sia fecxo, li ne estis transversxata el unu vazo en alian, kaj en kaptitecon li ne iris; tial lia gusto restis en li kaj lia odoro ne sxangxigxis.

Jeremiah 48:29

29 Ni auxdis pri la fiereco de Moab, granda fiereco, pri lia malmodesteco, fiereco, aroganteco, kaj pri la malhumileco de lia koro.

Ezekiel 16:11

11 Mi ornamis vin per ornamajxoj, Mi metis braceletojn sur viajn manojn, kaj kolcxenon sur vian kolon.

Ezekiel 28:2-5

2 Ho filo de homo, diru al la reganto de Tiro:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke via koro fierigxis, kaj vi diris:Mi estas dio, mi sidas sur dia trono en la mezo de la maroj; dum vi estas homo, sed ne dio, kvankam vi rigardas vian koron kiel koron de dio; 3 kvazaux vi estus pli sagxa ol Daniel kaj nenio estus kasxita antaux vi; 4 kvazaux per via sagxeco kaj via kompetenteco vi akirus al vi la potencon kaj kolektus oron kaj argxenton en vian trezorejon; 5 kvazaux per via granda sagxeco en via komercado vi grandigus vian ricxecon, kaj via koro fierigxis pro via ricxeco:

Daniel 4:30

30 la regxo ekparolis, kaj diris:CXu tio ne estas la majesta Babel, kiun por restado de la regxo mi arangxis per la forto de mia potenco kaj por la gloro de mia majesto?

Micah 2:1-2

1 Ve al tiuj, kiuj meditas pri pekoj kaj intencas malbonagojn sur sia kusxejo, por plenumi ilin matene, kiam ilia mano havas forton. 2 Ili ekdeziras kampojn kaj rabas ilin, domojn kaj forprenas ilin; ili premas homon kaj lian domon, viron kaj lian posedajxon.

Micah 3:5

5 Tiele diras la Eternulo pri la profetoj, kiu erarigas mian popolon, kiuj mordas per siaj dentoj kaj predikas pacon, kaj kontraux tiu, kiu ne donas ion en ilian busxon, ili predikas militon:

James 5:4-6

4 Jen krias la de vi trompe retenata salajro de la laboristoj, kiuj falcxis viajn kampojn; kaj la krioj de la rikoltintoj venis en la orelojn de la Eternulo Cebaot. 5 Vi luksadis sur la tero, kaj dibocxadis; vi nutradis viajn korojn en tago de bucxado. 6 Vi kondamnis, vi mortigis la justulon; li ne kontrauxstaras al vi.

1 Peter 5:5

5 Tiel same, vi plijunuloj, submetu vin al la pliagxuloj. Tial ankaux vi cxiuj submetu vin unu al la alia, kaj zonu vin per humileco; cxar Dio kontrauxstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon.

1 Samuel 25:2

2 Estis viro en Maon, kiu havis siajn aferojn en Karmel; tiu homo estis tre potenca, li havis tri mil sxafojn kaj mil kaprojn. Tiam oni estis tondanta liajn sxafojn en Karmel.

1 Samuel 25:36

36 Kiam Abigail venis al Nabal, jen li havis festenon en sia domo, kiel festeno de regxo, kaj la koro de Nabal estis gaja en li, kaj li estis tre ebria; sed sxi diris al li nenion malgrandan nek grandan gxis la matenigxo.

Job 15:27

27 Li kovris sian vizagxon per graso Kaj metis sebon sur siajn lumbojn.

Psalms 119:70

70 Grasigxis kiel sebo ilia koro; Sed mi havas plezuron de Via instruo.

Isaiah 3:9

9 La signoj de iliaj vizagxoj atestis kontraux ili, kaj sian pekon, simile al la Sodomanoj, ili proklamas, ne kasxas. Ve al iliaj animoj! cxar ili mem repagis al si malbonon.

Jeremiah 5:28

28 Ili farigxis grasaj, ili farigxis dikaj; ili faris malbonajn agojn; jugxon ili ne faras, jugxon pri orfo, sed ili gxuas la vivon; justecon al malricxuloj ili ne faras.

Ezekiel 16:49

49 Jen kio estis la kulpo de via fratino Sodom:malmodesteco, trosatigxo per mangxado, kaj senzorgeco, kiun havis sxi kaj sxiaj filinoj; kaj la manon de malricxulo kaj senhavulo sxi ne subtenis.

Luke 12:16-19

16 Kaj li parolis al ili parabolon, dirante:La bieno de unu ricxulo donis abunde; 17 kaj li konsideris, dirante:Kion mi faru, cxar mi ne havas lokon, kie mi povas amasigi miajn fruktojn? 18 Kaj li diris:Jen kion mi faros:mi disbatos miajn grenejojn kaj konstruos pli grandajn, kaj tie mi amasigos mian grenon kaj miajn posedajxojn. 19 Kaj mi diros al mia animo:Animo, vi havas multajn posedajxojn, provizitajn por multaj jaroj; ripozu, mangxu, trinku, estu gaja.

Exodus 1:9-10

9 Kaj li diris al sia popolo:Jen la popolo de la Izraelidoj estas pli multenombra kaj pli forta ol ni; 10 ni uzu do ruzon kontraux gxi, por ke gxi ne multigxu, cxar se okazos milito, tiam ankaux tiu popolo aligxos al niaj malamikoj kaj militos kontraux ni kaj foriros el la lando.

1 Samuel 13:19

19 Sed en la tuta lando de Izrael oni ne povis trovi forgxiston, cxar la Filisxtoj zorgis pri tio, ke la Hebreoj ne faru glavon aux ponardegon.

1 Kings 21:7-29

7 Tiam diris al li lia edzino Izebel:Nun vi montru vian regxecon super Izrael; levigxu, mangxu panon, kaj estu bonhumora:mi donos al vi la vinbergxardenon de Nabot, la Jizreelano. 8 Kaj sxi skribis leterojn en la nomo de Ahxab kaj sigelis per lia sigelilo, kaj sxi sendis la leterojn al la plejagxuloj kaj al la eminentuloj, kiuj logxis kun Nabot en lia urbo. 9 Kaj sxi skribis en la leteroj jenon:Proklamu faston kaj sidigu Naboton sur la cxefa loko inter la popolo; 10 kaj sidigu apud li du homojn malvirtajn, kaj ili atestu kontraux li kaj diru:Vi blasfemis kontraux Dio kaj la regxo; kaj oni elkonduku lin, kaj prijxetu lin per sxtonoj, ke li mortu. 11 Kaj la viroj de lia urbo, la plejagxuloj kaj la eminentuloj, kiuj logxis en lia urbo, faris kiel ordonis al ili Izebel, kiel estis skribite en la leteroj, kiujn sxi sendis al ili. 12 Ili proklamis faston kaj sidigis Naboton sur la cxefa loko inter la popolo. 13 Kaj venis du homoj malvirtaj kaj sidigxis apud li, kaj la malvirtaj homoj atestis kontraux Nabot antaux la popolo, dirante:Nabot blasfemis kontraux Dio kaj la regxo. Kaj oni elkondukis lin ekster la urbon kaj prijxetis lin per sxtonoj, kaj li mortis. 14 Kaj oni sendis al Izebel, por diri:Nabot estas prijxetita per sxtonoj kaj mortis. 15 Kiam Izebel auxdis, ke Nabot estas prijxetita per sxtonoj kaj mortis, Izebel diris al Ahxab:Levigxu, ekposedu la vinbergxardenon de Nabot, la Jizreelano, kiun li ne volis doni al vi pro mono; cxar Nabot jam ne vivas; li mortis. 16 Kiam Ahxab auxdis, ke Nabot mortis, Ahxab levigxis, por iri en la vinbergxardenon de Nabot, la Jizreelano, por ekposedi gxin. 17 Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Elija, la Tesxebano, dirante: 18 Levigxu, iru renkonte al Ahxab, regxo de Izrael, kiu estas en Samario; jen li nun estas en la vinbergxardeno de Nabot, kien li iris, por ekposedi gxin; 19 kaj diru al li jene:Tiele diras la Eternulo:Vi mortigis, kaj vi ankoraux prenas en posedon! Kaj diru al li:Tiele diras la Eternulo:Sur la loko, kie la hundoj lekis la sangon de Nabot, la hundoj lekos ankaux vian sangon. 20 Kaj Ahxab diris al Elija:Vi trovis min, ho mia malamiko! Kaj tiu diris:Mi trovis, cxar vi vin vendis, por fari malbonon antaux la okuloj de la Eternulo. 21 Jen Mi venigos sur vin malbonon, kaj forbalaos la postesignojn post vi, kaj Mi ekstermos cxe Ahxab cxiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael. 22 Kaj Mi agos kun via domo, kiel kun la domo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel kun la domo de Baasxa, filo de Ahxija, pro la incito, per kiu vi Min incitis kaj pekigis Izraelon. 23 Kaj ankaux pri Izebel parolis la Eternulo, dirante:La hundoj formangxos Izebelon apud la murego de Jizreel. 24 Kiu mortos cxe Ahxab en la urbo, tiun mangxos la hundoj; kaj kiu mortos sur la kampo, tiun mangxos la birdoj de la cxielo. 25 (Estis neniu tia, kiel Ahxab, kiu fordonis sin al farado de malbono antaux la okuloj de la Eternulo, al kio instigadis lin lia edzino Izebel. 26 Li farigxis tre abomeninda, sekvante la idolojn, konforme al cxio, kion faradis la Amoridoj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj.) 27 Kiam Ahxab auxdis tiujn vortojn, li dissxiris siajn vestojn kaj metis sakajxon sur sian korpon kaj fastis kaj dormis en la sakajxo kaj iradis malgxoje. 28 Tiam aperis vorto de la Eternulo al Elija, la Tesxebano, dirante: 29 CXu vi vidas, kiel Ahxab humiligxis antaux Mi? Pro tio, ke li humiligxis antaux Mi, Mi ne venigos la malbonon dum lia vivo; dum la vivo de lia filo Mi venigos la malbonon sur lian domon.

Psalms 10:2

2 Pro la malhumileco de malbonulo suferas malricxulo; Ili kaptigxu per la artifikoj, kiujn ili elpensis.

Psalms 10:10-11

10 Li insidas, alpremigxas, Kaj la malricxulo falas en liajn fortajn ungegojn. 11 Li diras en sia koro:Dio forgesis, Li kovras Sian vizagxon, Li neniam vidos.

Psalms 12:4-5

4 Tiujn, kiuj diras:Per nia lango ni venkos, Nia busxo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni? 5 CXar prematoj estas ruinigataj kaj malfelicxuloj gxemas, Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo; Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri gxi.

Psalms 53:1-4

1 Al la hxorestro. Por mahxalato. Instruo de David. La sensagxulo diris en sia koro:Dio ne ekzistas. Ili sentauxgigxis, kaj abomenigxis en la malvirto; Ekzistas neniu, kiu faras bonon. 2 Dio el la cxielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, cxu ekzistas prudentulo, kiu sercxas Dion. 3 CXiu devojigxis, cxiuj malvirtigxis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas ecx unu. 4 CXu ne prudentigxos tiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj mangxas mian popolon, kiel oni mangxas panon, Kaj kiuj ne vokas al Dio?

Proverbs 30:13-14

13 Generacio, kiu tiel alte tenas siajn okulojn Kaj tiel levas siajn palpebrojn; 14 Generacio, kies dentoj estas glavoj kaj kies makzeloj estas trancxiloj, Por formangxi la malricxulojn de la tero kaj la mizerulojn inter la homoj.

Jeremiah 7:9-11

9 SXtelante, mortigante, adultante, jxurante mensoge, incensante al Baal, kaj sekvante aliajn diojn, kiujn vi ne konas, 10 vi poste venas kaj starigxas antaux Mi en cxi tiu domo, kiu estas nomata per Mia nomo, kaj vi diras:Ni savigxis-kvankam vi plue faras cxiujn tiujn abomenindajxojn! 11 CXu cxi tiun domon, kiu estas nomata per Mia nomo, vi rigardas kiel neston de rabistoj? Mi bone vidas tion, diras la Eternulo.

Hosea 7:16

16 Ili returnas sin, sed ne al la Plejaltulo; ili farigxis kiel malgxusta pafarko; falos de glavo iliaj estroj pro sia kolerema lango; tio estos moko kontraux ili en la lando Egipta.

2 Peter 2:10

10 sed precipe tiujn, kiuj iras laux la karno en volupto de malpurajxo, kaj malestimas regadon. Arogantaj, obstinaj, ili ne timas insulti auxtoritatojn;

2 Peter 2:18

18 CXar, elparolante fanfaronajxojn de vanteco, ili forlogas en la karnovolupton per senbrideco tiujn, kiuj jxus forsavigxis de tiuj, kiuj vivadas en eraro;

Jude 1:16

16 Ili estas murmuremuloj, plendemuloj, irantaj laux siaj voluptoj (dum ilia busxo parolas fanfaronajxojn) kaj favorantaj personojn pro profito.

Exodus 5:2

2 Sed Faraono diris:Kiu estas la Eternulo, kies vocxon mi devas obei kaj lasi Izraelon iri? mi ne konas la Eternulon, kaj al Izrael mi ne permesos iri.

2 Chronicles 32:15

15 HXizkija do ne trompu vin kaj ne logu vin tiamaniere, kaj vi ne kredu al li. Se neniu dio de iu ajn nacio kaj regno povis savi sian popolon el mia mano kaj el la mano de miaj patroj, ankaux viaj dioj ne savos vin el mia mano.

Job 21:14

14 Kaj tamen ili diras al Dio:Foriru de ni, Ni ne deziras koni Viajn vojojn;

Psalms 52:4

4 Vi amas cxian parolon pereigan, Parolon malican.

Daniel 3:15

15 De nun, kiam vi ekauxdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, estu pretaj tuj faligi vin kaj adorklinigxi al la statuo, kiun mi faris; se vi ne adorklinigxos, tiam vi tuj estos jxetitaj en ardantan fornon; kaj tiam kia dio savos vin el miaj manoj?

Daniel 7:25

25 Li blasfemos kontraux la Plejaltulo kaj frapos la sanktulojn de la Plejaltulo; li ecx arogos al si sxangxi la tempojn kaj legxojn. Ili estos transdonitaj en lian manon gxis paso de unu tempo kaj du tempoj kaj duono de tempo.

Luke 18:4

4 Kaj li ne volis dum kelka tempo, sed poste li diris en si:Kvankam mi ne timas Dion, nek respektas homon,

James 3:6

6 Kaj la lango estas fajro; mondo da maljusteco inter niaj membroj estas la lango, kiu malpurigas la tutan korpon kaj ekbruligas la radon de la naturo kaj estas ekbruligita de Gehena.

Revelation 13:6

6 Kaj gxi malfermis la busxon por blasfemoj kontraux Dio, por blasfemi Lian nomon kaj Lian tabernaklon kaj la logxantojn de la cxielo.

Psalms 75:8

8 CXar la pokalo estas en la mano de la Eternulo, Kaj la vino sxauxmas, plena de aromajxo, kaj Li versxas el gxi; Sed nur gxian fecxon elsucxos kaj trinkos cxiuj malvirtuloj de la tero.

Job 22:13-14

13 Kaj vi diras:Kion scias Dio? CXu Li povas jugxi en mallumo? 14 La nuboj kovras Lin, kaj Li ne vidas; Kaj Li nur rondiras en la rondo de la cxielo.

Psalms 10:11

11 Li diras en sia koro:Dio forgesis, Li kovras Sian vizagxon, Li neniam vidos.

Psalms 44:21

21 CXu Dio tion ne trovus? Li ja scias la sekretojn de la koro.

Psalms 73:9

9 Kontraux la cxielon ili levas sian busxon, Kaj ilia lango promenas sur la tero.

Psalms 94:7

7 Kaj ili diras:La Eternulo ne vidas, Kaj la Dio de Jakob ne scias.

Psalms 139:1-6

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Eternulo, Vi min esploras kaj min konas. 2 Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi levigxas; Vi komprenas mian penson de malproksime. 3 Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas cxirkaux mi, Kaj cxiujn miajn vojojn Vi konas. 4 CXar antaux ol trovigxas vorto sur mia lango, Jen, ho Eternulo, Vi cxion jam scias. 5 De malantauxe kaj de antauxe Vi cxirkauxbaris min Kaj metis sur min Vian manon. 6 Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta; Mi gxin ne povas kompreni.

Ezekiel 8:12

12 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, cxu vi vidas, kion la plejagxuloj de la domo de Izrael faras en mallumo, cxiu en sia cxambro de pentrajxoj? CXar ili diras:La Eternulo ne vidas nin, la Eternulo forlasis la landon.

Hosea 7:2

2 Ili ne pensis en sia koro, ke Mi memoras cxiujn iliajn malbonagojn; nun cxirkauxas ilin iliaj agoj kaj staras antaux Mia vizagxo.

Zephaniah 1:12

12 En tiu tempo Mi traesploros Jerusalemon kun lumiloj, kaj Mi punos tiujn, kiuj ripozas sur sia fecxo, kaj diras en sia koro:La Eternulo ne faras bonon, nek malbonon.

Psalms 37:35

35 Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema, Kaj tenis sin largxe, kiel sukplena multebrancxa arbo;

Psalms 49:6

6 Kiuj fidas sian potencon Kaj fanfaronas per sia granda ricxeco?

Psalms 52:7

7 Jen estas la viro, kiu ne en Dio vidis sian forton, Sed fidis sian grandan ricxecon, Sentis sin forta per sia malbonpovado.

Psalms 62:10

10 Ne fidu perfortajxon, kaj rabitajxon ne fidu vane; Kiam kreskos ricxeco, ne atentu gxin per via koro.

Jeremiah 5:17

17 GXi formangxos vian rikolton kaj vian panon, ekstermos viajn filojn kaj viajn filinojn, formangxos viajn sxafojn kaj viajn bovojn, formangxos viajn vinberojn kaj viajn figojn, detruos per glavo viajn fortikigitajn urbojn, kiujn vi fidas.

Hosea 12:7-8

7 Kanaanido havas en sia mano falsan pesilon, li amas trompi; 8 kaj Efraim diras:Mi ricxigxis, mi akiris al mi havajxon, sed en cxiuj miaj laboroj oni ne trovos cxe mi malbonagon, per kiu mi estus pekinta.

Luke 16:19

19 Estis unu ricxulo, kiu estis vestita per purpuro kaj bisino, kaj festis lukse cxiutage;

James 5:1-3

1 Atentu nun, ricxuloj; ploregu kaj kriegu pro la mizeroj sur vin alvenontaj. 2 Via ricxo putrigxis, kaj viaj vestoj konsumigxas de tineoj. 3 Via oro kaj via argxento rustigxis; kaj ilia rusto atestos kontraux vi, kaj konsumos vian karnon, kiel fajro. En la lastaj tagoj vi kolektadis trezoron.

Job 9:27

27 Se mi ekpensas:Mi forgesos mian plendon, Mi farlasos mian mienon, kaj mi min gajigos:

Job 9:31

31 Ecx tiam Vi trempus min en koto, Kaj miaj vestoj min abomenus.

Job 21:15

15 Kio estas la Plejpotenculo, ke ni servu al Li? Kaj kian utilon ni havos, se ni turnos nin al Li?

Job 34:9

9 CXar li diras:Homo ne havas utilon, Se li sercxas favoron de Dio.

Job 35:3

3 CXar vi diras:Kiom tio utilas al vi? Kian profiton mi havas kompare kun tiu okazo, se mi pekus?

Psalms 26:6

6 Mi lavas miajn manojn per senkulpeco; Kaj mi movigxas cxirkaux Via altaro, ho Eternulo,

Malachi 3:14

14 Vi parolas:Vane ni servas al Dio:kian profiton ni havas, se ni plenumas Liajn preskribojn kaj se ni iradas sengxoje antaux la Eternulo Cebaot?

Hebrews 10:19-22

19 Havante do, fratoj, kuragxon eniri en la plejsanktejon per la sango de Jesuo, 20 per la vojo nova kaj vivanta, kiun li dedicxis por ni, tra la kurteno, tio estas, lia karno, 21 kaj havante grandan pastron super la domo de Dio, 22 ni alproksimigxu kun sincera koro, en pleneco de fido, kun niaj koroj aspergitaj for de malbona konscienco, kaj kun la korpoj lavitaj per akvo pura;

Job 7:3-4

3 Tiel mi ricevis sorte monatojn vantajn, Kaj noktoj turmentaj estas nombritaj al mi. 4 Kiam mi kusxigxas, mi diras:Kiam mi levigxos? Sed la vespero farigxas longa, kaj mi satigxas de maltrankvileco gxis la tagigxo.

Job 7:18

18 Ke Vi rememoras lin cxiumatene, Elprovas lin cxiumomente?

Job 10:3

3 CXu Vi trovas tion bona, ke Vi turmentas, Ke Vi forpusxas la laboritajxon de Viaj manoj, Sendas brilon sur la entreprenon de malpiuloj?

Job 10:17

17 Vi elmetas kontraux mi novajn atestojn, Plifortigas Vian koleron kontraux mi; Nova armeo min atakas.

Psalms 34:19

19 Multaj estas la suferoj de piulo; Sed de cxiuj la Eternulo lin savas.

Psalms 94:12

12 Bone estas al la homo, kiun Vi, ho Eternulo, gxustigas, Kaj al kiu Vi instruas Vian legxon,

Jeremiah 15:18

18 Kial mia malsano estas senfina, kaj mia vundo tiel malfacila, ke gxi ne povas resanigxi? Vi farigxis por mi kiel malaperanta fonto de akvo nefidebla.

Amos 3:2

2 nur vin Mi distingis el cxiuj gentoj de la tero, tial Mi punos vin pro cxiuj viaj malbonagoj.

Hebrews 12:5

5 kaj vi forgesis la admonon, kiu rezonas kun vi, kiel kun filoj: Mia filo, ne malsxatu la punon de la Eternulo, Nek svenu, riprocxate de Li;

1 Peter 1:6

6 En tio vi gxojegas, kvankam por kelka tempo, se estas necese, malgxojigite en diversaj tentoj,

1 Samuel 2:24

24 Ne, miaj infanoj, ne bona estas la famo, kiun mi auxdas; vi devojigas la popolon de la Eternulo.

Psalms 14:5

5 Tie ili forte ektimis, CXar Dio estas en la generacio de la justuloj.

Psalms 22:30

30 Naskotaro Lin servos; Oni predikos pri mia Sinjoro al la estonta generacio.

Psalms 24:6

6 Tio estas la gento de Liaj adorantoj, De la sercxantoj de Via vizagxo, ho Dio de Jakob. Sela.

Malachi 2:8

8 Sed vi forklinigxis de la vojo, vi delogis multajn de la instruo, vi detruis la interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot.

Matthew 18:6-7

6 sed kiu igos fali unu el cxi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelsxtono estus pendigita cxirkaux lia kolo, kaj se li estus subakvigita en la profundon de la maro. 7 Ve al la mondo pro faliloj! cxar estas necese, ke venu faliloj, sed ve al tiu homo, per kiu la falilo venas!

Romans 14:15

15 CXar se pro mangxajxo via frato cxagrenigxas, vi jam ne iradas en amo. Ne pereigu per via mangxajxo tiun, por kiu Kristo mortis.

Romans 14:21

21 Estas bone ne mangxi viandon, nek trinki vinon, nek fari ion, per kio via frato ofendigxas.

1 Corinthians 8:11-13

11 Pro via scio do pereas la malfortulo, la frato, pro kiu Kristo mortis. 12 Kaj tiamaniere, pekante kontraux la frataro, kaj vundante ilian konsciencon malfortan, vi pekas kontraux Kristo. 13 Tial se mangxajxo maledifas mian fraton, mi neniam plu mangxos karnon, por ke mi ne maledifu mian fraton.

1 Peter 2:9

9 Sed vi estas raso elektita, pastraro regxa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan;

Psalms 36:6

6 Via justeco estas kiel la montoj de Dio, Viaj jugxoj estas granda abismo; Homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo.

Psalms 39:6

6 Nur kiel fantomo iras la homo, nur vante li klopodas; Li kolektas, kaj ne scias, kiu gxin ricevos.

Psalms 77:19

19 Sur la maro estis Via vojo, Kaj Via irejo sur grandaj akvoj, Sed Viaj pasxosignoj ne estis videblaj.

Psalms 97:2

2 Nubo kaj mallumo estas cxirkaux Li; Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.

Proverbs 30:2-3

2 Mi estas la plej malklera homo, Kaj homan prudenton mi ne posedas. 3 Kaj mi ne lernis sagxon, Kaj pri la Sanktulo mi ne havas ekkonon.

Ecclesiastes 8:17

17 tiam mi trovis, ke homo ne povas kompreni la aferojn, kiuj farigxas sub la suno; kiom ajn la homo penus esplori, li ne komprenos; kaj se ecx sagxulo diras, ke li scias, li tamen ne povas kompreni.

Luke 18:32-34

32 CXar li estos transdonita al la nacianoj, kaj mokita kaj perfortita kaj surkracxita; 33 kaj ili skurgxos kaj mortigos lin; kaj la trian tagon li relevigxos. 34 Kaj ili komprenis nenion el tio, kaj cxi tiu parolo estis kasxita for de ili, kaj ili ne sciis la dirojn.

John 16:18-19

18 Ili do diris:Kio estas cxi tio, kion li diras:Mallongan tempon? Ni ne komprenas lian diron. 19 Jesuo ekvidis, ke ili deziras demandi lin, kaj li diris al ili:CXu vi sercxas inter vi klarigon pri tio, kion mi diris:Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos?

Romans 11:33

33 Ho, profundo de ricxeco kaj sagxeco kaj scio de Dio! kiel neesploreblaj estas Liaj jugxoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj!

Job 27:8

8 CXar kio estas la espero de hipokritulo, Kiam Dio faras al li finon, elsxiras lian animon?

Psalms 27:4

4 Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la dauxro de mia tuta vivo, Por rigardi la cxarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.

Psalms 37:37-38

37 Konservu senkulpecon kaj celu veron, CXar estontecon havas homo pacema; 38 Sed la krimuloj cxiuj estos ekstermitaj; La estonteco de la malpiuloj pereos.

Psalms 63:2

2 Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, Vidi Vian forton kaj gloron.

Psalms 77:13

13 Ho Dio, en sankteco estas Via vojo; Kiu estas tiel granda dio, kiel nia Dio?

Psalms 119:24

24 Viaj decidoj estas mia plezuro, Miaj konsilantoj.

Psalms 119:130

130 Malkasxo de Via vorto klerigas, GXi prudentigas simplanimulojn.

Ecclesiastes 8:12-13

12 Kvankam pekulo faras malbonon cent fojojn, kaj Dio estas pacienca al li, tamen mi scias, ke estos bone al tiuj, kiuj timas Dion, kiuj respektas Lin. 13 Kaj ne estos bone al malvirtulo, kaj ne tenos sin longe, simile al ombro, tiu, kiu ne timas Dion.

Jeremiah 5:31

31 la profetoj profetas malverajxon, kaj la pastroj regas per ili; kaj al mia popolo tio placxas. Kaj kion vi faros en la estonteco?

Luke 12:20

20 Sed Dio diris al li:Ho senprudentulo! cxi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis?

Luke 16:22-23

22 Kaj la almozulo mortis, kaj li estis forportita de la angxeloj sur la sinon de Abraham; la ricxulo ankaux mortis, kaj estis enterigita. 23 Kaj en Hades li levis siajn okulojn, estante en turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia sino.

Deuteronomy 32:35

35 CXe Mi estas vengxo kaj repago, GXis la tago, kiam eksxanceligxos ilia piedo; CXar proksima estas la tago de ilia malfelicxo, Kaj rapide venos tio, kio estas destinita por ili.

Psalms 35:6

6 Ilia vojo estu malluma kaj glitiga, Kaj angxelo de la Eternulo ilin persekutu.

Psalms 37:20

20 CXar la malvirtuloj pereos, Kaj la malamikoj de la Eternulo malaperos kiel beleco de la herbejoj, Ili malaperos kiel fumo.

Psalms 37:24

24 Falante, li ne estos forjxetita; CXar la Eternulo subtenos lian manon.

Psalms 37:35-38

35 Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema, Kaj tenis sin largxe, kiel sukplena multebrancxa arbo; 36 Sed apenaux mi preterpasis, li jam ne ekzistis; Mi sercxis lin, kaj li jam ne estis trovebla.

Psalms 55:23

23 Vi, ho Dio, malsuprenigos ilin en la foson de pereo; La homoj de sango kaj falso ne atingos la duonon de siaj tagoj; Sed mi fidas Vin.

Psalms 92:7

7 Kiam malvirtuloj verdestas kiel herbo Kaj cxiuj malbonaguloj floras, Tio kondukas al ilia ekstermigxo por eterne.

Psalms 94:23

23 Kaj Li redonos al ili por iliaj malbonagoj, Kaj por ilia malboneco Li ilin ekstermos; Ilin ekstermos la Eternulo, nia Dio.

Jeremiah 23:12

12 Pro tio ilia vojo estos kiel glitigaj lokoj en mallumo:ili glitos tie kaj falos; cxar Mi venigos sur ilin malfelicxon en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin, diras la Eternulo.

2 Thessalonians 1:9

9 kiuj suferos punadon, eternan detruon de antaux la vizagxo de la Sinjoro kaj de la gloro de lia potenco,

Numbers 16:21

21 Apartigxu de cxi tiu anaro, kaj Mi ekstermos ilin en momento.

Numbers 17:12-13

12 Kaj la Izraelidoj diris al Moseo:Jen ni mortas, ni pereas, ni cxiuj pereas; 13 cxiu, kiu alproksimigxas al la tabernaklo de la Eternulo, mortas; cxu ni cxiuj mortos?

1 Samuel 28:20

20 Tiam Saul tuj falis laux sia tuta longeco sur la teron, cxar li tre ektimis pro la vortoj de Samuel; ankaux forton li ne havis en si, cxar li nenion mangxis la tutan tagon kaj la tutan nokton.

Job 15:21

21 Teruroj sonas en liaj oreloj; Meze de paco venas sur lin rabisto.

Job 18:11

11 De cxiuj flankoj timigos lin teruroj Kaj atakos liajn piedojn.

Job 20:5

5 Ke la triumfado de malvirtuloj estas mallongatempa, Kaj la gxojo de hipokritulo estas nur momenta?

Job 20:23-25

23 Por plenigi lian ventron, Li sendos sur lin la flamon de Sia kolero, Kaj pluvigos sur lin Sian furiozon. 24 Se li forkuros de batalilo fera, Trafos lin pafarko kupra. 25 Nudigita glavo trairos lian korpon, Kaj la fulmo de lia turmentilo venos sur lin kun teruro.

Psalms 58:9

9 Antaux ol viaj kaldronoj eksentos la dornojn, Ilin vivajn kaj fresxajn pereigu la ventego.

Proverbs 28:1

1 Malvirtulo kuras, kiam neniu persekutas; Sed virtuloj estas sentimaj kiel leono.

Isaiah 21:3-4

3 Tial mia lumbo estas plena de doloro; turmentoj kaptis min, kiel turmentoj de naskantino; mi tordigxis, kiam mi auxdis; mi sentis teruron, kiam mi vidis. 4 Konsternigxas mia koro, teruro min frapis; la cxarma nokto farigxis por mi teruro.

Isaiah 30:13

13 tial cxi tiu kulpo estos por vi kiel fendo, minacanta disfalon kaj montranta sin sur alta muro, kies falo estos subita, neatendita.

Isaiah 47:11

11 Tial venos sur vin malbono, kies komencon vi ne scios, kaj falos sur vin malfelicxo, el kiu vi ne povos vin elacxeti, kaj surprizos vin pereo, kiun vi ne antauxvidis.

Daniel 5:6

6 Tiam sxangxigxis la vizagxaspekto de la regxo, liaj pensoj konfuzigxis, la ligiloj de liaj lumboj malstrecxigxis, kaj liaj genuoj tremante kunfrapigxadis.

Acts 2:23

23 lin, laux la difinita intenco kaj antauxscio de Dio transdonitan, vi per la manoj de senlegxuloj krucumis kaj mortigis;

1 Thessalonians 5:3

3 Dum oni diras:Paco kaj sendangxereco, tiam subita detruo venas sur ilin, kiel naskodoloro al gravedulino, kaj ili tute ne forsavigxos.

Revelation 18:10

10 starante malproksime pro timo de sxia turmento, dirante:Ve! ve, la granda urbo, Babel, la forta urbo! cxar en unu horo venis via jugxo.

Job 20:8

8 Kiel songxo li forflugos, kaj oni lin ne trovos; Li malaperos, kiel nokta vizio.

Psalms 7:6

6 Starigxu, ho Eternulo, en Via kolero, Levigxu super la furiozon de miaj premantoj; Kaj vekigxu por mi, Vi, kiu ordonis fari jugxon.

Psalms 78:65

65 Sed mia Sinjoro vekigxis kiel dormanto, Kiel fortulo, vigligita de vino.

Psalms 90:5

5 Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel songxo; Matene ili renovigxas kiel herbo:

Isaiah 29:7-8

7 Kaj kiel songxo, kiel nokta vizio estos la multo de la popoloj, kiuj batalos kontraux Ariel kaj kontraux cxiuj liaj fortikajxoj kaj kiuj premos lin. 8 Kiel malsatanto songxas, ke li mangxas, sed li vekigxas, kaj lia interno estas malplena; kaj kiel soifanto songxas, ke li trinkas, sed li vekigxas, kaj li estas senforta kaj lia animo forte soifas:tiel estos kun la multego de cxiuj popoloj, kiuj batalos kontraux la monto Cion.

Job 16:13

13 Liaj pafistoj min cxirkauxis; Li dishakas miajn internajxojn kaj ne kompatas, Li elversxas sur la teron mian galon.

Psalms 73:3

3 CXar mi cxagrenigxis pro la fanfaronuloj, Vidante la bonstaton de la malvirtuloj.

Lamentations 3:13

13 En miajn renojn Li pafis la filojn de Sia sagujo.

Job 18:3

3 Kial ni estu rigardataj kiel brutoj, Kaj ni estu malpuruloj en viaj okuloj?

Psalms 32:9

9 Ne estu kiel cxevalo, kiel senprudenta mulo, Al kiuj oni devas kateni la busxon per brido kaj busxpeco, Alie ili ne venos al vi.

Psalms 49:10

10 Oni ja vidas, ke sagxuloj mortas, Kaj ankaux malsagxulo kaj sensciulo pereas Kaj lasas al aliaj sian havon.

Psalms 69:5

5 Ho Dio, Vi scias mian malsagxecon; Kaj miaj kulpoj ne estas kasxitaj por Vi.

Psalms 92:6

6 Malklerulo ne scias, Kaj malsagxulo tion ne komprenas.

Proverbs 30:2

2 Mi estas la plej malklera homo, Kaj homan prudenton mi ne posedas.

Ecclesiastes 3:18

18 Mi diris en mia koro:CXi tio estas pri la homidoj, ke Dio ilin elprovu, kaj ke ili vidu, ke ili estas bruto per si mem.

Isaiah 1:3

3 Bovo konas sian acxetinton, kaj azeno la mangxujon de sia mastro; sed Izrael ne konas, Mia popolo ne komprenas.

Genesis 17:1

1 Kiam Abram havis la agxon de nauxdek naux jaroj, aperis la Eternulo al Abram, kaj diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; iradu antaux Mi kaj estu senpeka.

Psalms 16:8

8 CXiam mi vidas la Eternulon antaux mi; CXar Li estas cxe mia dekstra mano, mi ne falos.

Psalms 23:4

4 Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, cxar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogigxilo trankviligos min.

Psalms 37:17

17 CXar la brakoj de malpiuloj rompigxas; Sed la virtulojn la Eternulo subtenas.

Psalms 63:8

8 Mia animo algluigxis al Vi; Min subtenas Via dekstra mano.

Psalms 139:1-12

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Eternulo, Vi min esploras kaj min konas. 2 Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi levigxas; Vi komprenas mian penson de malproksime. 3 Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas cxirkaux mi, Kaj cxiujn miajn vojojn Vi konas. 4 CXar antaux ol trovigxas vorto sur mia lango, Jen, ho Eternulo, Vi cxion jam scias. 5 De malantauxe kaj de antauxe Vi cxirkauxbaris min Kaj metis sur min Vian manon. 6 Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta; Mi gxin ne povas kompreni. 7 Kien mi iros for de Via spirito? Kaj kien mi kuros for de Via vizagxo? 8 Se mi levigxos al la cxielo, Vi estas tie; Se mi kusxigxos en SXeol, jen Vi tie estas. 9 CXu mi okupos la flugilojn de la matenrugxo, CXu mi logxigxos sur la rando de la maro: 10 Ankaux tie Via mano min kondukos, Kaj Via dekstra mano min tenos. 11 Se mi diros:Mallumo min kovros, Kaj la lumo cxirkaux mi farigxos nokto: 12 Ecx mallumo ne mallumas antaux Vi, Kaj la nokto lumas kiel tago; Mallumo farigxas kiel lumo.

Psalms 139:18

18 Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo; Kiam mi vekigxas, mi estas ankoraux kun Vi.

Isaiah 41:10

10 ne timu, cxar Mi estas kun vi; ne maltrankviligxu, cxar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.

Isaiah 41:13

13 CXar Mi, la Eternulo, via Dio, fortigas vian dekstran manon, dirante al vi:Ne timu, Mi vin helpos.

Isaiah 42:1

1 Jen estas Mia servanto, kiun Mi apogas, Mia elektito, kiun favoras Mia animo. Mi metis Mian spiriton sur lin; li disportos justecon al la nacioj.

Matthew 1:23

23 Jen virgulino gravedigxos kaj naskos filon, Kaj oni donos al li la nomon Emanuel; tio estas, Dio kun ni.

Matthew 28:20

20 instruante ilin observi cxion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi cxiujn tagojn, gxis la maturigxo de la mondagxo.

Hebrews 13:5

5 Estu via karaktero sen monamo; estu kontentaj je tio, kion vi havas; cxar Li mem diris:Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.

Psalms 16:7

7 Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min; Ecx en la nokto instruas min mia internajxo.

Psalms 25:9

9 Li gvidas la humilulojn en justeco, Kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn.

Psalms 32:8

8 Mi prudentigos vin, kaj montros al vi la vojon, kiun vi devas iri; Kun konsiloj Mi direktos sur vin Mian okulon.

Psalms 48:14

14 CXar jen estas Dio, nia Dio, por cxiam kaj eterne; Li estos nia kondukanto gxis la morto.

Psalms 49:15

15 Sed Dio liberigos mian animon el la mano de SXeol, CXar Li prenos min. Sela.

Psalms 143:8-10

8 Auxdigu al mi matene Vian bonecon, CXar Vin mi fidas; Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri, CXar al Vi mi levas mian animon. 9 Savu min de miaj malamikoj, ho Eternulo; Al Vi mi rifugxas. 10 Instruu al mi plenumi Vian volon, cxar Vi estas mia Dio; Via bona spirito gvidu min sur ebena tero.

Proverbs 3:5-6

5 Fidu la Eternulon per via tuta koro, Kaj ne fidu vian prudenton. 6 Konsciu Lin en cxiuj viaj vojoj, Kaj Li gxustigos vian iradon.

Proverbs 8:20

20 Laux la vojo de vero mi iras, Laux la vojstreko de la justo;

Isaiah 30:21

21 Kaj kiam vi deklinigxos cxu dekstren, cxu maldekstren, viaj oreloj auxdos vortojn diratajn malantaux vi:Jen estas la vojo, iru laux gxi.

Isaiah 48:17

17 Tiele diras la Eternulo, via Liberiganto, la Sanktulo de Izrael:Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu instruas vin por via utilo, kiu kondukas vin laux la vojo, kiun vi devas iri.

Isaiah 58:8

8 Tiam via lumo ekbrilos kiel matenrugxo, kaj via sanigxo rapide progresos; via virto iros antaux vi; la gloro de la Eternulo gardos vin malantauxe.

Isaiah 58:11

11 kaj la Eternulo kondukos vin cxiam kaj satigos vian animon en tempo de senpluveco, kaj Li fortikigos viajn ostojn; kaj vi estas kiel gxardeno akvumata, kaj kiel akva fonto, kies akvo ne mankas.

Luke 11:13

13 Se vi do, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj infanoj, des pli via Patro cxiela donos la Sanktan Spiriton al tiuj, kiuj petos al Li.

Luke 23:46

46 Kaj kriinte per lauxta vocxo, Jesuo diris:Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton; kaj tion dirinte, li ellasis for la spiriton.

John 14:3

3 Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaux estu tie, kie mi estas.

John 16:13

13 Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en cxian veron; cxar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li auxdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi venontajn aferojn.

John 17:5

5 Kaj nun, ho Patro, gloru min kun Vi, per la gloro, kiun mi havis kun Vi, antaux ol la mondo ekzistis.

John 17:24

24 Patro, pri tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi volas, ke ili ankaux estu kun mi tie, kie mi estas; por ke ili vidu mian gloron, kiun Vi donis al mi; cxar Vi amis min antaux la fondo de la mondo.

Acts 7:59

59 Kaj ili sxtonmortigis Stefanon, vokantan kaj dirantan:Jesuo, Sinjoro, akceptu mian spiriton.

2 Corinthians 5:1

1 CXar ni scias, ke se la surtera logxejo de nia tabernaklo dissolvigxos, ni havas de Dio konstruajxon, domon ne manfaritan, eternan en la cxieloj.

James 1:5

5 Sed se al iu el vi mankas sagxeco, li petu Dion, kiu donacas al cxiuj malavare kaj ne riprocxas, kaj gxi estos al li donata.

1 Peter 1:4-5

4 en heredajxon ne pereontan, ne makulotan, ne velkontan, rezervitan en la cxielo por vi, 5 kiuj estas gardataj de la potenco de Dio per fido al savo preta malkasxigxi en la lasta tempo.

Psalms 16:2

2 Mi diris al la Eternulo:Vi estas mia Sinjoro; Mi ne havas alian bonon krom Vi.

Psalms 16:5

5 La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko; Vi subtenas mian sorton.

Psalms 16:11

11 Vi konigos al mi la vojon de la vivo; Multe da gxojoj estas antaux Vi, CXarmoj estas en Via dekstra mano eterne.

Psalms 37:4

4 Sercxu plezuron cxe la Eternulo, Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.

Psalms 42:1-2

1 Al la hxorestro. Instruo de la Korahxidoj. Kiel cervo sopiras al fluanta akvo, Tiel mia animo sopiras al Vi, ho Dio. 2 Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion; Kiam mi venos kaj aperos antaux la vizagxo de Dio?

Psalms 43:4

4 Kaj mi venos al la altaro de Dio, Al la Dio de mia gxojo kaj gxuo; Kaj mi gloros Vin per harpo, ho Dio, mia Dio.

Psalms 63:3

3 CXar Via favoro estas pli bona ol vivo; Miaj lipoj Vin gloras.

Psalms 89:6

6 CXar kiu en la cxielo estas egala al la Eternulo? Kiu estas simila al la Eternulo inter la potenculoj?

Psalms 104:34

34 Agrabla estu al Li mia meditado; Mi gxojos pri la Eternulo.

Psalms 143:6-8

6 Mi etendas al Vi miajn manojn; Mia animo soifas Vin kiel seka tero. Sela. 7 Rapidu, auxskultu min, ho Eternulo, mia spirito konsumigxas; Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon, CXar mi similigxus al la forirantaj en la tombon. 8 Auxdigu al mi matene Vian bonecon, CXar Vin mi fidas; Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri, CXar al Vi mi levas mian animon.

Isaiah 26:8-9

8 Ecx sur la vojo de Via jugxo, ho Eternulo, ni esperis al Vi; Vian nomon kaj la memoron pri Vi sopiris nia animo. 9 Per mia animo mi sopiris Vin en la nokto, per mia spirito en mia interno mi sercxis Vin matene; cxar dum Via jugxado sur la tero la logxantoj de la mondo lernis justecon.

Habakkuk 3:17-18

17 Kiam la figarbo ne floros, La vinberbrancxoj ne donos fruktojn, La olivarbo rifuzos sian laboron, La plugokampoj ne donos mangxajxon, La sxafoj estos forkaptitaj el la sxafejo, Kaj en la staloj ne trovigxos bovoj: 18 Ecx tiam mi gxojos pri la Eternulo, Mi estos gaja pri la Dio de mia savo.

Matthew 10:37

37 Kiu amas patron aux patrinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi; kaj kiu amas filon aux filinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi.

Philippians 3:8

8 Kaj efektive mi rigardas cxion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi suferis malgajnon de cxio, kaj rigardas cxion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston,

1 John 3:2

2 Amataj, nun ni estas infanoj de Dio, kaj ankoraux ne elmontrigxis, kio ni estos. Ni scias, ke se li elmontrigxos, ni estos similaj al li; cxar ni vidos lin, kiel li estas.

Revelation 21:3

3 Kaj mi auxdis grandan vocxon el la trono, dirantan:Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li logxos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio;

Revelation 21:22-23

22 Kaj templon en gxi mi ne vidis; cxar Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kaj la SXafido estas gxia templo. 23 Kaj la urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon, por brili al gxi; cxar la gloro de Dio lumis al gxi, kaj gxia lampo estas la SXafido.

Job 13:15

15 Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon; Sed pri mia konduto mi volas disputi antaux Li.

Psalms 16:5-6

5 La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko; Vi subtenas mian sorton. 6 Loto agrabla trafis min, CXarma estas mia heredo.

Psalms 18:2

2 La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikajxo, kaj mia Savanto, Mia Dio, mia forta Roko, kiun mi fidas, Mia sxildo kaj la korno de mia savo, mia rifugxejo.

Psalms 27:14

14 Esperu al la Eternulo; Tenu vin forte, forta estu via koro; Jes, esperu al la Eternulo.

Psalms 40:12

12 CXar cxirkauxis min suferoj sennombraj, Atingis min miaj kulpoj, ke mi ne povas vidi; Ili estas pli multenombraj, ol la haroj sur mia kapo, kaj mia koro min forlasis.

Psalms 63:1

1 Psalmo de David, kiam li estis en la dezerto de Judujo. Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore sercxas; Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno, En lando seka, sensuka, kaj senakva.

Psalms 84:2

2 Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo; Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio.

Psalms 119:57

57 HXET. Mi diris:Mia sortajxo estas, ho Eternulo, Plenumi Viajn vortojn.

Psalms 119:81-82

81 KAF. Mia animo avidas Vian savon; Vian vorton mi fidas. 82 Miaj okuloj avidas Vian vorton, dirante: Kiam Vi min konsolos?

Psalms 138:3

3 En la tago, kiam mi vokis, Vi auxskultis min, Vi donis forton al mia animo.

Psalms 142:5

5 Mi krias al Vi, ho Eternulo; Mi diras:Vi estas mia rifugxejo, Mia parto en la lando de la vivantoj.

Isaiah 40:29-31

29 Li donas forton al la laculo, kaj al la senfortulo Li plifortigas la povon. 30 Knaboj senfortigxas kaj lacigxas, junuloj ofte falas; 31 sed tiuj, kiuj fidas la Eternulon, ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne lacigxas, ili iras kaj ne senfortigxas.

Lamentations 3:24

24 Mia parto estas la Eternulo, diras mia animo; tial mi esperas al Li.

2 Corinthians 4:8-10

8 ni estas premegataj cxe cxiu flanko, tamen ne enanguligitaj; embarasataj, sed ne konsternataj; 9 persekutataj, sed ne forlasataj; faligataj, sed ne detruataj; 10 cxiam portante en la korpo la mortigxon de Jesuo, por ke la vivo ankaux de Jesuo elmontrigxu en nia korpo.

2 Corinthians 4:16-18

16 Pro tio ni ne senkuragxigxas; sed kvankam nia ekstera homo kadukigxas, tamen nia interna homo renovigxas tagon post tago. 17 CXar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro; 18 dum ni rigardas ne la vidatajxojn, sed la nevidatajxojn; cxar la vidatajxoj estas tempaj, sed la nevidatajxoj estas eternaj.

2 Corinthians 12:9-10

9 Kaj li diris al mi:Mia graco suficxas por vi, cxar mia potenco perfektigxas en malforteco. Plej gxoje do mi plivole fieros pri miaj malfortajxoj, por ke la potenco de Kristo kovru min. 10 Mi do plezuron havas en malfortajxoj, en atencoj, en bezonegoj, en persekutoj, en suferoj, pro Kristo; cxar kiam mi estas malforta, tiam mi estas forta.

Philippians 1:21

21 CXar cxe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno.

2 Timothy 4:6-8

6 CXar mi jam estas elversxata kvazaux versxofero, kaj venis la horo de mia foriro. 7 Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon; 8 de nun estas konservita por mi la krono de justeco, kiun la Sinjoro, la justa jugxisto, donos al mi en tiu tago; kaj ne nur al mi, sed ankaux al cxiuj, kiuj amis lian aperon.

2 Peter 1:14

14 sciante, ke baldaux estos la demeto de mia tabernaklo, gxuste kiel nia Sinjoro Jesuo Kristo montris al mi.

Revelation 21:3-4

3 Kaj mi auxdis grandan vocxon el la trono, dirantan:Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li logxos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio; 4 kaj Li forvisxos cxiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis.

Revelation 21:7

7 La venkanto heredos cxion; kaj Mi estos por li Dio, kaj li estos por Mi filo.

Exodus 34:15

15 Ne faru interligon kun la logxantoj de la lando; cxar, malcxastante kun siaj dioj kaj alportante oferojn al siaj dioj, ili eble vokos vin kaj vi mangxos de iliaj oferoj,

Numbers 15:39

39 Kaj gxi estu por vi kvasto, kiun rigardante, vi rememoros cxiujn ordonojn de la Eternulo kaj plenumos ilin kaj ne iros laux viaj koroj kaj viaj okuloj, kiujn vi malcxaste sekvadas;

Psalms 106:39

39 Kaj ili malpurigxis per siaj faroj, Kaj malcxastigxis per siaj agoj.

Psalms 119:155

155 Malproksima de malvirtuloj estas savo, CXar ili ne sxatas Viajn legxojn.

Isaiah 29:13

13 Kaj la Sinjoro diris:CXar cxi tiu popolo alproksimigxas per sia busxo kaj honoras Min per siaj lipoj, sed ilia koro estas malproksime de Mi, kaj ilia timo antaux Mi estas nur lernita ordono de homoj:

Jeremiah 12:2

2 Vi plantis ilin, kaj ili ricevis fortajn radikojn, ili kreskas kaj donas fruktojn; proksima Vi estas en ilia busxo, sed malproksima de ilia interno.

Matthew 15:7-8

7 Ho hipokrituloj, bone profetis Jesaja pri vi, dirante: 8 CXi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, Sed ilia koro estas malproksime de Mi.

Ephesians 2:13

13 Sed nun en Kristo Jesuo vi, iam malproksimaj, proksimigxis en la sango de Kristo.

Ephesians 2:17

17 kaj li venis kaj predikis pacon al vi malproksimaj kaj al la proksimaj;

James 4:4

4 Vi adultulinoj, cxu vi ne scias, ke la amikeco al la mondo estas malamikeco al Dio? CXiu do, kiu volas esti amiko de la mondo, farigxas malamiko de Dio.

Revelation 17:1-5

1 Kaj unu el la sep angxeloj, havantaj la sep pelvojn, venis kaj parolis kun mi, dirante:Venu cxi tien, mi montros al vi la jugxon de la granda malcxastistino, kiu sidas sur multaj akvoj; 2 kun kiu la regxoj de la tero malcxastis, kaj la logxantoj sur la tero ebriigxis per la vino de sxia malcxasteco. 3 Kaj li forportis min en la Spirito en dezerton; kaj mi vidis virinon, sidantan sur skarlata besto, plena de nomoj de blasfemo, havanta sep kapojn kaj dek kornojn. 4 Kaj la virino estis vestita per purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj sxtonoj kaj perloj, kaj havis en sia mano oran pokalon, plenan de abomenindajxoj kaj la malpurajxoj de sxia malcxasteco, 5 kaj sur sia frunto nomon skribitan:MISTERO, BABEL LA GRANDA, LA PATRINO DE LA MALCXASTISTINOJ KAJ DE LA ABOMENINDAJXOJ DE LA TERO.

Psalms 14:6

6 Vi malhonoris la konsilon de malricxulo, Sed la Eternulo estas lia rifugxejo.

Psalms 40:5

5 Multon Vi faris, ho Eternulo, mia Dio! Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni. Neniu egalas Vin. Mi rakontos kaj parolos, Sed ili estas super cxiu kalkulo.

Psalms 65:4

4 Felicxa estas tiu, kiun Vi elektas kaj alproksimigas al Vi, Ke li logxu en Viaj kortoj. Ni satigxu per la bonajxoj de Via domo, De Via sankta templo.

Psalms 66:16

16 Venu, auxskultu, cxiuj, kiuj timas Dion; Kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo.

Psalms 71:17

17 Ho Dio, Vi instruis min detempe de mia juneco; Kaj gxis nun mi predikas pri Viaj mirakloj.

Psalms 71:24

24 Kaj mia lango cxiutage rakontas Vian justecon; CXar hontigitaj kaj malhonoritaj estas tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.

Psalms 84:10

10 CXar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj: Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, Ol logxi en tendoj de malvirto.

Psalms 107:22

22 Kaj ili oferdonu dankajn oferojn, Kaj rakontu Liajn farojn kun kantado.

Psalms 116:7

7 Revenu, ho mia animo, al via trankvileco, CXar la Eternulo faris al vi bonon.

Psalms 118:17

17 Mi ne mortos, sed mi vivos, Kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo.

Lamentations 3:25-26

25 La Eternulo estas bona por tiuj, kiuj esperas al Li, por la animo, kiu sercxas Lin. 26 Bone estas esperi pacience helpon de la Eternulo.

Luke 15:17-20

17 Sed reveninte al si, li diris:Kiom da dungitoj de mia patro havas panon abunde, sed mi cxi tie pereas de malsato! 18 Mi levigxos, kaj iros al mia patro, kaj mi diros al li:Patro, mi pekis kontraux la cxielo kaj antaux vi; 19 mi jam ne meritas esti nomata via filo; faru min kiel unu el viaj dungitoj. 20 Kaj li levigxis, kaj iris al sia patro. Sed kiam li estis ankoraux malproksime, lia patro lin vidis kaj kortusxigxis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin kisadis.

1 Peter 3:18

18 CXar Kristo ankaux unufoje suferis pro pekoj, justulo pro maljustuloj, por ke li nin konduku al Dio; mortigite en la karno, sed vivigite en la spirito;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.