James 5:4-6

Esperanto(i) 4 Jen krias la de vi trompe retenata salajro de la laboristoj, kiuj falcxis viajn kampojn; kaj la krioj de la rikoltintoj venis en la orelojn de la Eternulo Cebaot. 5 Vi luksadis sur la tero, kaj dibocxadis; vi nutradis viajn korojn en tago de bucxado. 6 Vi kondamnis, vi mortigis la justulon; li ne kontrauxstaras al vi.