Song of Songs 5:1 Cross References - Esperanto

1 Mi venis en mian gxardenon, mia fratino, mia fiancxino; Mi desxiris mian mirhon kaj miajn aromajxojn; Mi mangxis mian mielcxelaron, kiel ankaux mian mielon; Mi trinkis mian vinon, kiel ankaux mian lakton. Mangxu, ho miaj kamaradoj; Drinku kaj ebriigxu, ho miaj amikoj.

Deuteronomy 16:13-17

13 Feston de lauxboj faru al vi dum sep tagoj, kiam vi kolektos el via drasxejo kaj el via vinpremejo. 14 Kaj estu gajaj en via festo, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter viaj pordegoj. 15 Dum sep tagoj festu al la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun elektos la Eternulo; cxar benos vin la Eternulo, via Dio, en cxiuj viaj produktajxoj kaj en cxiuj faroj de viaj manoj, kaj vi estos tute gaja. 16 Tri fojojn en la jaro cxiu via virseksulo devas aperi antaux la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos:en la festo de macoj kaj en la festo de semajnoj kaj en la festo de lauxboj; kaj li ne aperu antaux la Eternulo kun malplenaj manoj; 17 cxiu kun donaco en sia mano, konforme al la beno de la Eternulo, via Dio, kiun Li donis al vi.

Deuteronomy 26:10-14

10 kaj nun jen mi alportis la unuajn fruktojn de la tero, kiun Vi donis al mi, ho Eternulo. Kaj vi metos tion antaux la Eternulon, vian Dion, kaj vi adorklinigxos antaux la Eternulo, via Dio. 11 Kaj vi estos gaja pro la tuta bono, kiun donis la Eternulo, via Dio, al vi kaj al via domo, vi, kaj la Levido, kaj la fremdulo, kiu logxas inter vi. 12 Kiam vi finos la apartigadon de cxiuj dekonajxoj el viaj produktajxoj en la tria jaro, la jaro de la dekonajxoj, kaj vi fordonos al la Levido kaj al la fremdulo, al la orfo kaj al la vidvino, por ke ili mangxu inter viaj pordegoj kaj satigxu: 13 tiam diru antaux la Eternulo, via Dio:Mi forigis la sanktigitajxon el la domo, kaj mi donis gxin al la Levido kaj al la fremdulo, al la orfo kaj al la vidvino, tute laux Via ordono, kiun Vi faris al mi; mi ne transpasxis Viajn ordonojn kaj mi ne forgesis; 14 mi ne mangxis el gxi en la tagoj de mia malgxojo, kaj mi ne apartigis el gxi en stato de malpureco, kaj mi ne donis el gxi por mortinto; mi auxskultis la vocxon de la Eternulo, mia Dio; mi faris konforme al cxio, kion Vi ordonis al mi.

2 Chronicles 31:6-10

6 Kaj la Izraelidoj kaj la Judoj, kiuj logxis en la urboj de Judujo, ankaux alportis dekonajxon el bovoj kaj sxafoj, kaj dekonajxon sanktan, konsekritan al la Eternulo, ilia Dio; kaj ili amasigis grandajn amasojn. 7 En la tria monato oni komencis la arangxadon de la amasoj, kaj en la sepa monato oni finis. 8 Kiam HXizkija kaj la estroj venis kaj ekvidis la amasojn, ili benis la Eternulon kaj Lian popolon Izrael. 9 Kaj HXizkija demandis la pastrojn kaj la Levidojn pri la amasoj. 10 Kaj respondis al li Azarja, la cxefpastro, el la domo de Cadok, kaj diris:De la momento, kiam oni komencis portadi la donojn en la domon de la Eternulo, oni mangxis kaj satigxis, kaj restis ankoraux multe; cxar la Eternulo benis Sian popolon; el la restajxo kolektigxis cxi tiu amasego.

Psalms 16:3

3 Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero, Kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.

Psalms 147:11

11 Placxas al la Eternulo Liaj timantoj, Kiuj fidas Lian bonecon.

Proverbs 9:5

5 Venu, mangxu de mia pano, Kaj trinku el la vino, kiun mi enversxis.

Song of Songs 4:9-14

9 Vi kortusxis min, mia fratino, mia fiancxino; Vi kortusxis min per unu ekrigardo de viaj okuloj, Per unu cxeno de sur via kolo. 10 Kiel bela estas via amo, mia fratino, mia fiancxino! Ho, kiom pli bona estas via amo, ol vino! Kaj la bonodoro de viaj parfumajxoj estas pli bona, ol cxiaj aromajxoj! 11 Mielo gutadas el viaj lipoj, ho mia fiancxino; Mielo kaj lakto kusxas sub via lango; Kaj la bonodoro de viaj vestoj estas kiel la bonodoro de Lebanon. 12 Vi estas gxardeno sxlosita, ho mia fratino, mia fiancxino; Vi estas fonto sxlosita, puto sigelita. 13 Viaj kreskajxoj estas paradizo de granatoj kun multevaloraj fruktoj, Plena de koferoj kaj nardoj; 14 Nardo kaj safrano; Kano kaj cinamo, kun cxiuspecaj olibanarboj; Mirho kaj aloo kaj la plej delikataj aromajxoj;

Song of Songs 4:16

16 Vekigxu, ho norda vento, venu, ho suda vento; Trablovu mian gxardenon, ke gxiaj aromajxoj elfluu. Venu mia amato en sian gxardenon Kaj mangxu gxiajn multevalorajn fruktojn.

Song of Songs 6:2

2 Mia amato iris en sian gxardenon, al la bedoj de aromajxoj, Por pasxti en la gxardenoj kaj kolekti rozojn.

Song of Songs 6:11

11 Mi iris en la nuksarban gxardenon, Por trarigardi la verdajn kreskajxojn de la valo, Por vidi, cxu la vinbertrunko burgxonas, cxu la granatarboj floras.

Song of Songs 8:1

1 Ho, se vi estus al mi kiel frato, Kiu sucxis la mamojn de mia patrino! Se mi renkontus vin ekstere, mi kisus vin; Kaj tamen neniu malestimus min.

Song of Songs 8:13

13 Ho vi, logxantino de la gxardenoj, La kamaradoj volas auxskulti vian vocxon; Al mi gxin auxdigu.

Isaiah 5:1

1 Mi kantos al mia amato la kanton de mia amiko pri lia vinbergxardeno. Vinbergxardenon havis mia amiko sur grasa altajxo;

Isaiah 23:18

18 Kaj gxia komercenspezo kaj gxiaj promalcxastaj donacoj estos konsekritaj al la Eternulo; ili ne estos kolektataj en trezorejon nek konservataj; sed por tiuj, kiuj logxas antaux la vizagxo de la Eternulo, estos gxia komercenspezo, por ke ili mangxu sate kaj havu belajn vestojn.

Isaiah 51:3

3 CXar la Eternulo konsolos Cionon, konsolos cxiujn gxiajn ruinojn, kaj gxian dezerton Li faros kiel Eden, kaj gxian stepon kiel la gxardeno de la Eternulo; gxojo kaj gajeco trovigxos en gxi, dankado kaj lauxta kantado.

Isaiah 53:11

11 La laborfrukton de sia animo li vidos, kaj satigxos. Per konigo de li Mia virtulo-servanto virtigos multajn; kaj iliajn pekojn li portos sur si.

Isaiah 55:1-2

1 Ho vi, cxiuj soifantoj, iru al la akvo, kaj vi, kiuj ne havas monon; iru, acxetu, kaj mangxu; iru, acxetu sen mono kaj sen pago vinon kaj lakton. 2 Kial vi donas monon por tio, kio ne estas pano? kaj vian laboron por tio, kio ne satigas? auxskultu do Min, kaj mangxu bonajxon, kaj via animo gxuu grasajxon.

Isaiah 58:11

11 kaj la Eternulo kondukos vin cxiam kaj satigos vian animon en tempo de senpluveco, kaj Li fortikigos viajn ostojn; kaj vi estas kiel gxardeno akvumata, kaj kiel akva fonto, kies akvo ne mankas.

Isaiah 61:11

11 CXar kiel la tero elirigas siajn kreskajxojn kaj kiel gxardeno elkreskigas siajn semojn, tiel la Sinjoro, la Eternulo, elkreskigos justecon kaj gloron antaux cxiuj popoloj.

Isaiah 62:8-9

8 La Eternulo jxuris per Sia dekstra mano kaj per Sia potenca brako:Mi ne plu donos vian grenon kiel mangxajxon al viaj malamikoj, kaj fremduloj ne trinkos vian moston, por kiu vi laboris; 9 sed gxiaj rikoltantoj gxin mangxos, kaj lauxdos la Eternulon; kaj gxiaj kolektantoj gxin trinkos en la korto de Mia sanktejo.

Isaiah 65:13

13 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Miaj servantoj mangxos, kaj vi malsatos; Miaj servantoj trinkos, kaj vi soifos; Miaj servantoj gxojos, kaj vi hontos;

Isaiah 66:14

14 Kaj vi vidos, kaj gxojos via koro, kaj viaj ostoj vigligxos kiel fresxa verdajxo; kaj la mano de la Eternulo farigxos konata al Liaj servantoj, kaj Lia kolero al Liaj malamikoj.

Zechariah 9:15-17

15 La Eternulo Cebaot defendos ilin, kaj ili ekstermos, kaj ili piedpremos la sxtonojn de la sxtonjxetiloj; ili trinkos, kaj bruos kvazaux de vino; ili plenigxos kiel porofera kaliko, kiel la anguloj de la altaro. 16 Kaj savos ilin la Eternulo, ilia Dio, en tiu tempo, kiel la sxafojn de Sia popolo; cxar kiel sxtonoj de krono ili brilos sur Lia tero. 17 CXar kiel granda estas Lia boneco, kaj kiel granda estas Lia beleco! Pano vigligos la junulojn, kaj mosto la junulinojn.

Matthew 25:40

40 Kaj la Regxo respondos kaj diros al ili:Vere mi diras al vi:Kiom vi faris al unu el cxi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi.

Luke 12:4

4 Kaj mi diras al vi, miaj amikoj:Ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, kaj poste ne povas fari ion plu.

Luke 15:6-7

6 Kaj reveninte domen, li kunvokas siajn amikojn kaj siajn najbarojn, dirante al ili:GXoju kun mi, cxar mi trovis mian sxafon, la perditan. 7 Mi diras al vi, ke tiel same estos gxojo en la cxielo pro unu pekulo, kiu pentas, pli ol pro nauxdek naux justuloj, kiuj ne bezonas penton.

Luke 15:9-10

9 Kaj trovinte, sxi kunvokas siajn amikinojn kaj siajn najbarinojn, dirante:GXoju kun mi, cxar mi trovis la drahxmon, kiun mi perdis. 10 Tiel same, mi diras al vi, estas gxojo antaux la angxeloj de Dio pro unu pekulo, kiu pentas.

John 3:29

29 Kiu havas la fiancxinon, tiu estas la fiancxo; sed la amiko de la fiancxo, kiu staras kaj lin auxdas, tre gxojas pro la vocxo de la fiancxo; cxi tiu mia gxojo do plenumigxis.

John 14:21-23

21 Kiu havas miajn ordonojn kaj observas ilin, tiu estas, kiu min amas; kaj kiu min amas, tiu estos amata de mia Patro, kaj mi amos lin, kaj elmontros min al li. 22 Judas (ne la Iskariota) diris al li:Sinjoro, kio okazis, ke vi elmontros vin al ni, kaj ne al la mondo? 23 Jesuo respondis kaj diris al li:Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros logxon kun li.

John 15:14-15

14 Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion mi al vi ordonas. 15 Mi jam ne nomas vin sklavoj, cxar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed mi nomis vin amikoj, cxar cxion, kion mi auxdis de mia Patro, mi sciigis al vi.

Acts 11:29

29 Kaj la discxiploj decidis, ke cxiu laux sia bonstato sendu helpon al la fratoj, kiuj logxis en Judujo;

2 Corinthians 9:11-15

11 dum vi pliricxigxos en cxio al cxia malavareco, kiu efikas per ni dankdonadon al Dio. 12 CXar la administrado de cxi tiu servado ne nur kompletigas la mezuron de la bezonoj de la sanktuloj, sed ankaux abundas per multaj dankoj al Dio; 13 cxar provinte vin per cxi tiu administrado, ili gloras Dion pro la obeo de via konfeso al la evangelio de Kristo, kaj pro la malavareco de via donaco al ili kaj al cxiuj; 14 dum ili mem ankaux, per petado por vi, tre sopiras al vi pro la grandega graco de Dio en vi. 15 Danko estu al Dio pro Lia neesprimebla donaco.

Ephesians 5:18

18 Kaj ne ebriigxu per vino, en kio estas dibocxo, sed plenigxu per la Spirito;

1 Thessalonians 3:8-9

8 cxar nun ni vivas, se vi staras firme en la Sinjoro. 9 CXar kian dankon ni povas repagi al Dio pri vi, pro la tuta gxojo, per kiu ni gxojas pro vi antaux Dio;

Hebrews 2:12-14

12 dirante: Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj, En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros. 13 Kaj ankaux:Mi fidos Lin. Kaj ankaux:Jen mi kaj la infanoj, kiujn Dio donis al mi. 14 CXar do la infanoj partoprenas en sango kaj karno, li ankaux mem egale partoprenis en ili, por ke per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo,

Revelation 22:17

17 Kaj la Spirito kaj la fiancxino diras:Venu. Kaj la auxdanto diru:Venu. Kaj la soifanto venu; kiu volas, tiu prenu donace la akvon de vivo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.