Esperanto(i)
1 Ahxab rakontis al Izebel cxion, kion faris Elija, kaj tion, ke li mortigis cxiujn profetojn per glavo.
2 Tiam Izebel sendis senditon al Elija, por diri:La dioj faru al mi tion kaj pli, se mi morgaux en cxi tiu tempo ne faros kun via animo, kiel estas farite kun la animo de cxiu el ili.
3 Li ektimis, kaj levigxis kaj foriris, por savi sian vivon; kaj li venis en Beer-SXeban, kiu trovigxas en Judujo, kaj restigis tie sian junulon.